Vere aŭ fantazie/44. Fina letero

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
43. Kokino, mi, ĉu vere? Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
44. Fina letero
45. Postparolo

44. Fina letero[redakti]

Nun mi povas konfesi al vi, ke mi celis altan celon. Verkante ĉi tiun rakontaron, mi iel deziris, ke ĝi estu kvazaŭ eta-eta esperanto-biblioteko, komenco de biblioteko. Se ĉi tiu estas via unua libro en esperanto, la vorto “biblioteko” ne taŭgas, ĉar, kiel vi scias, biblioteko estas iom vasta libraro. Sed imagu, ke anstataŭ aĉeti ĉi tiun rakontaron sub formo de unu libro, vi povus aĉeti ĉiun rakonton aparte. Imagu ankaŭ, ke ĉiu estus presita sur tre dika papero per grandegaj literoj. Tiam vi havus bibliotekon kun 43 libroj!

(Ĉu vi opinias, ke mi diras sensencaĵojn? Vi certe rimarkis, ke tio estas ĉe mi malnova kutimo, ho ve! Sed, bonvolu pardoni, mia tasko ankoraŭ ne estas tute plenumita, kaj mi devas iom daŭrigi.)

Alia karakterizo de biblioteko estas, ke en tia libraro la pritraktitaj temoj estas tre diversaj. Tiun principon, ke regu diverseco, mi provis obei en ĉi tiu rakontaro. Mia deziro estis, ke la tekstoj de ĉi tiu libro spegulu plej diferencajn aspektojn de la vivo. Mi provis elekti temojn sufiĉe universalajn, por ke la legantoj komprenu ilin kaj interesiĝu pri ili, kiaj ajn iliaj deveno, medio kaj kulturo, sed ankaŭ sufiĉe lokaj, por ke ili havu ian realan, konkretan, bongustan etoson.

Mia tasko, se paroli sincere, ne estis facila. Mi devis prizorgi, ke de rakonto al rakonto vi konstante progresu en la kompreno de la vortoj. Tiucele mi konstante devis kontroli, ĉu tiu aŭ alia vorto jam estis enkondukita, kiom da fojoj mi uzis ĝin, kaj okupiĝi pri aliaj redaktaj punktoj, kiujn oni ne atentas en normala verkado.

Se, ekzemple, mi nun demandos vin, ĉu, viaopinie, mia rakontaro estas sufiĉe bona spegulo de la diverseco de homaj travivaĵoj aŭ ĉu vi ne trovas neakcepteble stulta la komparon de ĉi tiu verketo kun tuta biblioteko, vi suspektos, ĉu ne? ke tiujn vortojn mi ne uzis nur pro tio, ke mia imago ŝance prezentis ilin al mi. Kaj vi pravos. Kiel vi prave suspektis, mi uzis ilin laŭplane. La vortoj “biblioteko” kaj “spegulo” ankoraŭ ne aperis sufiĉe ofte por bone fiksiĝi en via memoro — mi pensas precipe pri neeŭropanoj, al kiuj longa vorto kiel “biblioteko” povas aperi tro fremd-aspekta por facile memoriĝi — kaj mi ne sciis, en kiun rakonton ilin meti. Do jen ili estas, en ĉi tiu fina letero al vi.

Mi esperas, ke tiu devo uzi difinitajn vortojn kaj aperigi ilin laŭ difinita nombro da fojoj ne igis miajn rakontojn tro malnaturaj. Sed, sincere, mi dubas, ĉu eblis sukcesi. Mi timas, ke mi celis tro altan celon. Eble vi vin demandas, kial vi aĉetis ĉi tiun libron, anstataŭ iri regule al klaso, sidi antaŭ nigra tabulo (aŭ, se via klaso estas tre moderna, antaŭ verda aŭ blanka tabulo), kaj krajone noti ĉiufoje en via kajero aŭ notlibro la novajn vortojn, kiujn la kursgvidanto notas sur la tabulo.

Eble ankaŭ vi opinias, ke vi progresus pli rapide kaj pli agrable en la lingvo, se vi simple abonus esperanto-revuon kaj ĝin legus regule, ĝis via abono estos finita. (La ĉi-suprajn konsiderojn mi prezentis nur, ĉar mi ne sukcesis pli frue enmeti sufiĉe ofte la vortojn “tabulo” kaj “aboni”).

Mi ne listigos ĉi tie ĉiujn eblajn metodojn progresi en lingvoscio. Se vi klopodos, vi trovos multajn, kaj povos elekti tiun, kiu plej plaĉas al vi.

Se do ĉion konsideri, estas verŝajne, ke vi ne estas tre kontenta pri ĉi tiu varo, kiun vi aĉetis ĉe via esperanta libroservo. Eble via ekonomia situacio pro tiu aĉeto malboniĝetis. Vi deziris amuziĝi legante, ne havigi al vi bazan vorthavaĵon.

Ĉu valoris la penon ĉi-sistema vortlernado, vi vin demandas. Kaj mi reciproke min demandas, ĉu entute valoris la penon verki. Sincere, mi multe preferas paroli. Mi ŝatus gastigi vin en restoracio, eble en unu el tiuj landoj, kie la homoj plu surhavas lokajn aŭ naciajn kostumojn. Uzante forkon kaj tranĉilon ĉe bongusta manĝaĵo, ni plezure pritraktus ĉiaspecajn aferojn, kaj tio vastigus vian vortoscion. Aŭ, se vi preferas manĝi sen telero, sen forko, sen tranĉilo, aŭ kun telero sed nur per la manoj, kiel oni faras en multaj afrikaj kaj aziaj regionoj, al mi estus egale. Ni trafus la saman rezulton. Kune manĝi kreas aŭ favoras amikecon, kaj kune paroli ekzercas la parolantojn esprimi sin flue.

Sed eble tuta manĝo, kun viando, legomoj, terpomoj, ne estas necesa. Pli simple ni povus sidi ĉe kafo aŭ teo en trinkeja angulo kaj longe diskuti pri tio aŭ tio ĉi. Tiel vi lernus multajn vortojn. Alia sistemo estus, ke mi feriu kun vi. Jes, longa vojaĝo dum la someraj ferioj, aŭ eble en aŭtuno — jes, pli bone en aŭtuno, ĉar estas malpli da turistoj tiuperiode — estus bonega okazo instrui al vi multajn novajn utilajn vortojn. Per simpla ĉiutaga praktikado de la lingvo, ne nur en vagonaro aŭ ŝipo, sed ankaŭ en stacidomoj, se vagonare ni vojaĝus, aŭ en havenoj, se ŝipe, ni povus longe interŝanĝi ideojn kaj memorojn pri kutimoj kaj tradicioj, pri kuirarto, pri travivaĵoj, pri zorgoj kaj ĝojado, pri muziko kaj kantoj, pri muzeoj kaj kampoj, pri literaturo, politiko, amo ktp ktp. Eĉ pri ekonomiaj aspektoj de ŝipa transportado, ekzemple, se tio interesas vin, aŭ pri la manieroj trovi plej bonan kaj malmultekostan restoracion, se al tiaj praktikaj temoj vin portas viaj gustoj. Aŭ — kial ne? — pri la organizo de stacidomoj aŭ la teatra utiligo de naciaj kostumoj. Jes, en iu ajn ombra loko ni agrable sidus kaj parolus.

Egale, al kiu kampo direktus nin nia lingvo- kaj lango-uzo, ni praktikus Esperanton, kaj tiumaniere via mastrado de la lingvo ĉiutage progresus. Ĉu necesas legi paĝon post paĝo de ne tre serioza rakontaro por iĝi ĝisosta esperantisto? Ĉu pravigas la ekziston de tiom da tekstaĉoj la celo enkapigi vortojn sendolore? Laŭ miaj principoj, celo neniam pravigas rimedon. Uzi malbonan rimedon por bona celo ne estas ĝuste (se vi havas alian teorion, aŭ starpunkton, mi respektas ĝin; mi nur esprimis mian, eble ne tre modernan). Sed, krome, eble mi miskalkulis. Eble miaj klopodoj ne havos la efikon, kiun mi esperas kaj supozas. Terure! Sed tia estas la vivo: entrepreni ion ĉiam estas riski.

Kaj nun mi devas pardonpeti. Mi petas la pardonon de tiuj multaj legantoj, kiuj ne trovis ĉi-libre rakonton el sia popolo. Mi klopodis trovi kiel eble plej diversajn, sed miaj fontoj estis kompreneble tre limigitaj, kaj mi ne sukcesis fari pli bone ol mi faris. La sola alia solvo al tiu grava problemo konsistus en pluraj jaroj da esplorado. La tempon por tio necesan mi bedaŭrinde ne disponas. Verki libron konsistantan el kvardeko da esperantlingvaj rakontoj per zorge studita vortolisto ne estas mia profesio, kaj mi devas perlabori mian vivon alimaniere. Domaĝe, sed tiel estas.

Al la anoj de la popoloj, kiuj trovis ĉi tie rakonton de ili konatan, mi same petas pardonon. Estas tre verŝajne, ke mi miskomprenis kaj misprezentis ilian kulturon, eble eĉ mi ofendis aŭ tuŝis malagrable iliajn sentojn. Se tio okazis, sciu, ke mi tion ne faris intence. Sed belaj intencoj ne sufiĉas por igi kulpulon senkulpa. Mi do povas nur kalkuli je via komprenemo kaj amikeco. Ne estas facile kompreni de interne la pens- aŭ sent-manieron de tute alia popolo. Miajn fuŝojn, espereble, vi grandanime pardonos al mi.

Nun…

Permesu, ke mi ĵetu rigardeton al mia vortlisto. La vortojn “kato” kaj “drato” — kiel en “pikdrato”, ĉu vi memoras? — mi devus uzi ankoraŭ unufoje, la vorton “ŝtono” dufoje, kaj ankaŭ…

Ho ne, ne! Sufiĉas! Mi ne suferigu vin plu. Ni haltu. Mi sentas min, kvazaŭ mi ne plu povus antaŭeniri, kvazaŭ ŝtonmuro aŭ pikdrata barilo barus al mi la vojon, formante baraĵon tiel densan, tiel fermitan, ke eĉ kato ne povus gliti sub ĝi. Jes, ni haltu ĉi tie. Tiu vorto “kato” dormu en angulo de via memoro. Se katoj interesas vin, vi certe memoros la vorton; se ne, ne. Ne gravas.

Io alia multe pli gravas. Jeno. Se vi legis de la unua paĝo ĝis ĉi tiu punkto, vi renkontis iom pli ol mil malsamajn “subvortojn”, se repreni la esprimon, kiun mi uzis en la antaŭparolo (la faka vorto, kiun uzas lingvistoj, estas morfemo). El tiu tuta nombro, 92 elcentoj aperis almenaŭ kvinfoje, 80 elcentoj almenaŭ sepfoje, kaj 72 elcentoj almenaŭ dekfoje. Por memori freŝdate viditan vorton, oni devas rerenkonti ĝin post kelka tempo en alia kunteksto. Tiun principon mi sekvis, kaj, ĉar memoro funkcias grandparte per ripetado, oni povas supozi, ke vi nun vere proprigis al vi tiujn vortojn aŭ subvortojn kun iliaj diversaj sencoj.

Mi gratulas vin. Vi havas nun bonan bazon por plu disvolvi vian scion de Esperanto. Per tiu bazo vi ja povas pritrakti multegajn demandojn, kiel montras al vi la diverseco de la temoj en la rakontaro, kiu konsistigas la enhavon de ĉi tiu libro.

Sed ĉiaokaze, se vi vere atingis ĉi tiun punkton en via legado, vi estas gratulinda. Vi ne senkuraĝiĝis. Vi penis ĝisfine. Via esplorema menso volis scii pri ĉiu okazaĵo ĉi tie raportita. Eble vi plurfoje dum la legado malbenis la verkinton, eble eĉ via sango bolis kolere pro liaj stultaĵoj, sed vi ne forĵetis la libron, kvankam vi konsciis ĝiajn multajn notindajn mankojn. Tial permesu, ke mi amike salutu vin kaj restu dankeme kaj gratuleme via,

Claude Piron
————————


novaj vortoj:

morfemo

novaj kunmetoj:

ĝis-osta, kalkuli je, lim-igi, sen-senc-aĵo, star-punkto, (nigra) tabulo