Verkoj de FeZ/Kompleta teksto
DE DRO FELIKSO ZAMENHOF


En la nuna antaŭparolo mi ne okupiĝos pri la biografio kaj propaganda agado (ankaŭ per si mem ja ne malŝatebla) de Felikso Zamenhof, ĉar tion la leganto havos la eblon ekscii el la artikoloj en ĉi libro kolektitaj kaj verkitaj de diversaj aŭtoroj. Mi kolektis ĉiujn artikolojn disponeblajn kaj ŝajnas, ke en ili la vivo kaj agado de Felikso Zamenhof estas plenplene elĉerpita. Nenio plu estas aldonebla.
Mia tasko estas en la nunaj linioj pristudi lian personecon kiel verkiston, aŭ pli ĝuste, pristudi ne la aŭtoron mem, nur lian verkaron.
Eble ŝajnos al multaj paradokso tio, kion mi baldaŭ diros. Eble eĉ herezaĵo. La efektiva stato tamen ne ŝanĝiĝos pro tio.
La nomo Zamenhof — ŝajne — devus pro sia fameco esti fieriga. Ja tiun nomon nuntempe la tuta mondo konas. Multegaj urboj estas fieraj posedi tiunomajn stratojn. Aliaj urboj sopiras havi monumentojn honore je tiu nomo.
Kaj tamen. Jen io stranga: ekzistas ankaŭ homoj, al kiuj tiu nomo baris la vojon al gloro.
Jes! Tia estis la sorto de Dro Felikso Zamenhof.
Kiel? Ekridetas la leganto — F. Z. ja estas unu el la plej konataj Esperantistoj de l’ mondo.
Jes! Sed… Se Felikso ne estus la frato de l’ Majstro, se li ne portus la saman nomon, li estus nun konata ne nur kiel »Frato de Majstro«. Pro siaj grandaj nepritakseblaj meritoj li certe okupus unu el la plej vidiĝantaj lokoj en la Esperantuja Panteono. Li estus fama, kiel individuo, metinta — krom la senĉesan kunlaboron por la Esperanta movado — ankaŭ multege da energio, laboro por la literaturo de Esperanto. Li estus fama, kiel 47-jara senlaca originala verkisto. F. Z. ja lasis al ni belegan trezoron, kiun prave ni povus nomi kalejdoskopo de l’ Esperanta literaturo ekde ĝia naskiĝo ĝis nun, historia kriterio de l’ Esperanta literaturo. Sufiĉas ekkoni ian el liaj verkoj por havi imagon kiel statis la literaturo de Esperanto en tiu epoko… Speciale ŝatindaj tiusence estas liaj verkoj en la komencaj jaroj.
Mi ne volas ĉi loke tuŝi la »primariecon« de la plej malnovaj Esperantistoj, (ni diru: Grabowski aŭ Belmont), sed mi ne estos malproksima de vero, se mi supozos, ke estis Felikso Zamenhof, kiu la unua provis la paroleblecon — kun la Majstro — de Esperanto, ke estis li la unua, kiu komencis verki en Esperanto, malgraŭ, ke historie ni scias, ke estis Grabowski, kiu publikigis la unuan verkon Esperantan (tradukan: La neĝa blovado). Sed originalan literaturon esperantan iniciatis ĝuste F. Z. Kiu scias? Eble eĉ antaŭ ol Esperanto ekzistis publike. Vere, ni vidas sur la paĝoj de »La Esperantisto« nur en 1889 liajn unuajn verketojn. Sed — kiam li ilin kreis — ni ne havas la eblon ekscii (kaj certe neniam jam scios).
Kiu trastudos la nunan libron, venos al la konkludo, ke kun Dro Felikso Zamenhof malsupreniris en la tombon ne nur la frato de l’ Majstro, ne nur fervora Esperantisto, agema membro de plej gravaj institucioj (I. C. K., U. E. A., P. E. D., k. t. p.), sed ankaŭ tre tre talenta verkisto, pensulo, moralisto, etikulo kaj… poeto en unu persono.
Kun kia facileco fluas liaj ritmoj kaj rimoj jam en la jaro 1889, kiam Esperanto estis ankoraŭ en vindaĵoj, kiam — kiu scias? — eble ankoraŭ neniu revis pri poezio en Esperanto. Kaj se ni akceptos en konsideron ke eĉ dudek jarojn pli malfrue, la plej fama poeto esperanta, inĝ. Antoni Grabowski, estis devigita deklari batalon kontraŭ la t. n. »adasismo« (ke oni ne rimu en Esperanto pere de gramatikaj finaĵoj aŭ sufiksoj), — malgraŭ ke ja en la naciaj lingvoj tiu sistemo estas allasebla — ni devas veni al la konkludo, ke F. Z. jam antaŭe scipovis verki vere talente. Jen ekzemple:
Milvoĉe eksonu la kanto,
Mi eĥe resonu potenca akordo
De l’ kant’ nia pri Esperanto.
Ĉu la ritmo ne fluas? Ĉu havante en niaj vicoj nur tiajn poetojn estus bezone deklari militon kontraŭ adasismo?
Sed — ja ankoraŭ pli frue, ĉar en 1888 F. Z. donacas al ni belegan, tre profundpensan poemon: »Vizito de la steloj sur la tero.« Jen verko, kiun ja neniu nacia poezio hontus alkalkuli al sia titolaro. Aŭ la versaĵo »Bruas vento«, en kiu kvazaŭ vive aperas la dinamiko de ĉiu aparta vorto:
Bruemulo vento
Tremas fundamento…
Ĉu ne estas okulfrapa la fortikeco, ŝprucanta el ĉi versoj?
En malgrandaj versajoj aŭ en pli grandaj, ĉu en seriozaj, ĉu en ŝercaj — ĉie trabrilas vere poezia talento. Ĉu »Versaĵo sen fino«, ĉu »Frenezulino«, ĉu »Najtingala trilo«, ĉu »Homa doloro« — en ĉiu aparte elnaĝas antaŭ ĉio talenta, facila ritmado kaj rimado.
Kaj en ĉiuj liaj verketoj sendepende de l’ speco, formo, aŭ enhavo, estas travidebla, kvazaŭ ora fadeno — lia plej alta nobla spiro: revo pri bonkoraj, homecaj interrilatoj, pri interhoma amo (Bummkanteto, Adiaŭ al Danciganoj, aŭ eĉ la fabletoj — transformitaj el Krilov). Ke mi nur atentigu kiom da nobl-koreco metis tiu alt-ideulo en la poemojn »Homa Doloro«, »Vana ofero«, aŭ en la rakontojn pri »Floroj kaj homoj«, aŭ »Malfeliĉa standardisto«.
Kaj ni speciale substreku, ke Dro Felikso Zamenhof ne estis ja fantaziulo. Nek ia ekzaltulo. Tute sobre li rigardis la mondon, ĉiujn en ĝi aperojn kaj ĉiujn
ĝiajn loĝantojn. Jam en siaj fruaj jaroj li evidentigas klaran senentuziasman pritaksadon ne nur de l’ simplaj homoj, sed eĉ de la altaj steloj.
Tra ĉielaj tra speguloj,
Sed rigardas vin per sobraj
Ne trompantaj sin okuloj, —
Tiu vidos ja sendube,
Ke amata lia »stelo«
Estas sen la luma krono
Nur diablo — ne anĝelo.
Ne estas — bedaŭrinde! — tie ĉi sufiĉe da loko por permesi al si je speciala kaj detala pristudo de ĉiuj verkoj de F. Z. Valorus speciale tiucele sin dediĉi. Indus iniciati »Feliksologion« (aŭ: FeZologion). Materialo ne mankas. Tiom da poeziajoj! Kaj la prozaĵoj ankaŭ ne estas malmultnombraj. Kaj ne nur kvante tiu ĉi kolekto prezentiĝas impone, sed ja ankaŭ kvalite.
Liaj poemoj ĉiuj belege eksterigitaj, belege per ritmo kaj rimo ornamitaj, enhavas ankaŭ la plej belegajn pensojn.
La verko »Homa Doloro«, kiu estis eldonita (kiel aparta libro) antaŭ 30 jaroj, povus ĝis nun servi kiel la anima programo de Felikso. Ĝia titolo devus esti: Feliksa Doloro. Ĝis la fino de sia vivo li restis fidela al tiu sia ideo. De tempo al tempo li regalas nin per refoja laŭt-ĝemo pro tiu sia doloro (»Blindulino«, »Rigardo, kiun mi ne povas forgesi« ktp.) En la postaj jaroj li ankaŭ multe suferis pro la manko de paco interhoma. Io, kio estis la ĉefkaŭzo de l’ naskiĝo de Esperanto (ĉe Ludoviko Zamenhof) estis ankaŭ en li la konstanta fonto de oftaj artikoloj, en kiuj, kvazaŭ ora fadeno, ĉiam tra plej dikaj tavoloj, trabrilas la sole sopirata ideo: repaciĝo. Preskaŭ ĉiuj liaj publikistaj artikoloj, ĉiuj liaj kongres-paroladoj havas tiun sol-solan ideon: forĵetu ĉiujn malpacojn, unuiĝu! (La artikoloj, okaze de l’ naskiĝtago de la Majstro)… »Ni, Esperantistoj, estos la avangardo de finfina venkiro al la eterna beno… kaj kiam venos la ora tempo de l’ efektiviĝo de la bela sonĝo, la feliĉa homaro diros al la verdstelana avangardo:
— »Vi ne trompis niajn esperojn«.
Jes, kredis li forte je la efektiviĝo de l’ nobla ideo, kiun Esperanto prenis je si. Kredis plenkore. Malgraŭ ke ofte li travivadis dolorojn, ofte disreviĝojn, malgraŭ ke li ja estis malproksima de fantazioj kaj iluziaj revoj, li tamen forte kaj senhezite kredis je l’ fina venko de l’ paco, je l’ venko de l’ amo interhoma.
| — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — |
F. Z. havas por ni — homoj studantaj la historion de l’ esperanta literaturo (precipe originala) — ankoraŭ specialan, ŝatindan signifon. Li liveras al ni — kiel citite en la komenco — materialon, laŭ kiu ni havas la eblon juĝi pri la stato de nia literaturo en diversaj epokoj.
Estas vero, ke komparante la historion de nia literaturo kun tiu de ia alia, nacia, ni venas al la konkludo, ke nia literaturo — kompare! — ne multe ŝanĝiĝis dum tiu preskaŭ duona jarcento. La verkoj, tiom pli la prozaĵoj, de F. Z. de 1889 j. povas ankaŭ nun servi kiel modelo. Ankoraŭ nun ne unu poeto sopirus verki tian belegan fluan kaj ritman poeziaĵon, kiel ekz. »Mi sonĝvidaĵon havis iam«.
Tamen observema okulo rimarkos diferencetojn. Vere ne estas ili grandaj, tamen ekzistas.
Jen, ekz. en la unuaj jaroj, dum la eksperimenta periodo (kiam la Aŭtoro de Esperanto aranĝis plebisciton koncerne diversajn vortojn) estis tempo, kiam »licentia poetica« permesis — kompreneble por la bezono de ritmo — ke oni konsideru la vortojn: kiel, kial, kiam ktp. kiel unusilabajn. Por tion tamen sufiĉe evidentigi oni skribis: K’EL aŭ K'AL anstataŭ: KIEL, KIAL («Frenezulino«). Ne longe daŭris la sistemo de tielforma skribado, tamen la tendenco mem (uzadi en la poezio tiujn vortojn, t. e. pronomojn kaj adverbojn — kiel unusilabajn) restas ankoraŭ ĝis nun.
Tiuj ĉi eksperimentaĵoj — kvankam etaj — servas kiel bona materialo por studi kiel statis nia literaturo dum diversaj epokoj. En la lastaj jaroj ja tio ne lasas sin rimarki.
Ĉar preskaŭ ĉiuj verkoj estis jam siatempe ie ajn publikigitaj,[1] mi ne volis en la nuna kolekto prezenti al la leganto ion ŝanĝitan kaj tial dum la redaktado mi penis preskaŭ nenion korekti en la verkaro. Nur tre malofte enmetado de l’ artikolo aŭ translokigado de l’ adjektivoj (antaŭ la substantivojn) estis jam nepre bezona. Ofte ankaŭ — kiel la leganto rimarkos — mi penis aldoni piednotojn kun klarigoj (laŭeble).
Mi ne okupos pli la atenton de l’ leganto kaj finos ĉi tiun antaŭparolon en kiu mi volas ankaŭ speciale danki al la vidvino de l’ Aŭtoro, sinjorino Heleno Zamenhof, kiu per sia eksterordinara afableco kaj fakta kunhelpo, ebligis al mi kolekti ĉiujn verkojn kaj eldoni ilin.
Dro F. Z. kiel la leganto konvinkiĝas, multe, tre multe donacis al nia lingvo. Li meritas lokon plej vidindan. Li meritas monumenton. Kaj per eldono de lia plena verkaro mi esperas kovri la ŝuldon de l’ esperantista legantaro. Kun fiero Dro Felikso Zamenhof rajtus diri:
Exegi monumentum aere perennius.
Varsovio, 1935.
Kuraĝe ni puŝu nin for de la bordo,
Milvoĉe ektonu la kanto,
Mi eĥe resonu potenca akordo
De l’ kant’ nia pri Esperanto.
Bruventoj minacas kaj krucas la vojon,
Sed mokas danĝeron remanto,
kaj kantas l’ esperon, kaj kantas la ĝojon —
La kant’ nia pri Esperanto.
Kaj tranĉas marondojn kuraĝe ŝipeto,
Al cel’ difinita naĝanta,
Ĝin gvidas, inspiras ĝin verda steleto
Kaj kant’ nia pri Esperanto.
1889.
Rondas, bruas, arbojn skuas
Bruemulo vento.
Ŝanĝas, ŝiras kaj detruas,
Tremas fundamento.
Falas branĉoj, velkas floroj,
Perdiĝas aromoj…
Eĥas dubo en la koroj,
Fidon perdas homoj.
Perdas fidon. Mala ordo
La konstruon fendas,
Homo fidon je l’ akordo
Perdas, veas, plendas…
Sed la veon la konsolo
Kaj moligas sento,
Ke plej kontraŭ ventpetolo
Staros — fundamento.
Staros firme kiel roko
Kontraŭ ventobruo,
Kaj ne ŝiros ĝin de loko
Ŝanĝatenco — skuo…
Lin vidis en ĝardeno —
Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Anton’ sin nomis li.
Ekamis la konato
Kaj reciproke ŝi;
Post paso de monato
Ŝanĝiĝis »Vi« per »ci«.
Someraj tri monatoj
Trapasis dolĉe for,
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor’ ĉe kor’;
Kaj per solena beno
De l’ pastro en la fin’
Antono kaj Heleno
Jam estis edz’-edzin’.
En ĉarma harmonio
Ekvivis edz’-edzin’,
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj ŝin.
Sed baldaŭ edzo estis
Plej malfeliĉa hom’,
Kaj jam tre ofte restis
Li ekster sia dom’.
Kaj fine eksedziĝis
Antono kaj Helen’;
Belul’ ia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden’.
Lin vidis en ĝardeno —
Ekplaĉis li al ŝi;
Ŝi nomis sin Heleno,
Aŭgust’ sin nomis li.
Ekamis la konato
Kaj reciproke ŝi;
Post paso de monato
Ŝanĝiĝis »Vi« per »ci«.
Someraj tri monatoj
Trapasis dolĉe for,
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor’ ĉe kor’.
Kaj per solena beno
De l’ pastro en la fin’
Aŭgusto kaj Heleno
Jam estis edz’-edzin’.
En ĉarma harmonio
Ekvivis edz’-edzin’;
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj ŝin.
Sed baldaŭ edzo estis
Plej malfeliĉa hom’,
Kaj jam tre ofte restis
Li ekster sia dom’.
Kaj fine eksedziĝis
Aŭgusto kaj Helen’;
Belul’ ia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden’.
Lin vidis en ĝardeno —
Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Henrik’ sin nomis li
K. t. p., k. t. p. sen fino.
La Esperantisto N4 Aprilo 1892. pĝ. 395.
(Malfacila sonĝo).
Jam venas Maj’ printempo ĉarma,
Viviĝas dorma kor’, esper’,
Sub suna bril’ venteto varma
Alportas vivon al la ter’.
Vekiĝas penso, ago — ĉie
Sincera sonas ĝojo, gaj’,
Birdetoj kantas harmonie —
Jam venas Maj’…
Jam venas Maj’… ho, patro mia,
Nur unu Vi ne ĝojas kun?
Ho, kial do en koro Via
Ne degeligas dubon sun’?
Jen ĉiu estas esperanta,
Vi sola restas en malgaj’?
Vi sola estas nur — dubanta
Je ĝoja Maj’?…
— Ho, kara fil’, mi ĝojis ĉiam
Je la viviga Maja ven’…
Mi havis sonĝvidaĵon iam
Kaj mi malĝoja estas jen.
Terura sonĝvidajo tiu
Trifoje, ho, vekadis min.
Vi volas scii?… ho, eksciu,
Aŭskultu ĝin.
Aperis ia grandegulo
(Oni lin nomas — Reakci’)
Kun monstra hidro — centkapulo
Per paf’ kaj glav’ batalis li.
Glavego celas kaj pafilo,
Senhalte tondras paf’ post paf’,
Centkapon falĉas mortigilo —
Nenia sav’!…
Faladas kapo… dua, tria
Sub granda man’ de l’ grandegul’
Sed elkreskadas tuj — alia
El monstra trunk’ de l’ centkapul’.
La grandegul’ furioziĝas…
Denove celas mortigil’,
Denove glavo jen leviĝas…
Ho, mia fil’!…
Ho, fil’! ĉe tiu ĉi ekcelo
Mi vekiĝadis tuj kun kri’! —
Falegis kapo — Via bela,
Ho, solinfano!… falis Vi!!…
Kaj jen min premas nune ĉiam
Malĝoj’ senlima kaj malgaj,’
Ne ĝojas patra kor’ de tiam
Je l’ ven’ de Maj’…
Mi sonĝvidajon havis iam —
Mistera, stranga estis ĝi…
Kalejdoskopo multfigura
Ĝi foraperis antaŭ mi…
Jen vidis ni la homamason
Sur ia alta montospin’.
Grandegan ion konstruante
Ĉielaltigis ili ĝin…
Subite tiu mont’ eksplodis.
Kaj tuj disfalis ĉio for…
Vidaĵ’ unua malaperis —
La monto, homoj kaj labor’…
Fajfzumas kugloj; svingas glavo,
La morto dancas, ĝemo… kri’…
Batalsovaĝa sangorgio —
Vidaĵo dua — antaŭ mi…
Furie falĉas la mort-ilo,
Senlaca, ŝvitlaboras ĝi…
Kaj kreskas ĝojrikolto ĝia,
Pli alte ĉiam, ĉiam pli…
Sed jen teruron de l’ batalo
Traboras ia lumradio
Satiĝis drako sangavida,
Paciras ia procesio…
Standardo brilas kaj majestas
Sub harmonia himnokanto.
Koloro ĝia verda estas,
Kaj nomo ĝia — Esperanto…
La junan belan verdostelan
Bruventoj ĝin elpuŝi penas,
Sed fortaj manoj de l’ stelanoj
Standardon sian alte tenas…
Kaj iras mondon himnotonoj
Jen… super ventoj, super bru’…
Potence eĥas ĝiaj sonoj
Pli alte ĉiam, ĉiam plu…
Vidaĵo lasta malaperis…
Mistere tremas mia koro…
Ho, kiam, kiam venos tiu
La plej benita horo?…
(Al F-ino X en albumo)
»Kial vi ofte, ho knabineto
Enuokule rigardas min?
Ĉu koron premas ia sekreto,
Kaj vi konfesi ne povas ĝin?
»Diru, vi estas juna, nesperta…
Diru, konfidu ĉion al mi.
Mi, kuracisto estas tre lerta,
Eble mi helpon trovos por vi?…«
Kapon ekskuis la knabineto,
Min strangokule rigardis ŝi.
Kaj pli profunden ŝia sekreto
En kor’ kaŝiĝis, ŝlosiĝis pli…
Sperta vi estas, mia sinjoro…
Spert’ ofte povas malpli ol sent’.
Koron kompreni povas nur koro,
Nek ia sperto, nek la prudent’…«
1) »La Revuo« 1911—12 pĝ 351
Kiam juna antaŭ jaro
Mi militon iris,
Al knabino mia kara
Mi adiaŭ diris.
Amon, kredon ĝis la morto
Ĵuris ni en ploro
Kaj ringeton kun ĵurvorto
Ŝanĝis por memoro.
»Prenu ringon, kara mia,
Portu ĝin sur mano,
Kaj ĝi estu garda via
Ringo-talismano.
»Se delogi vin la lerta
Provos junularo,
Gardu, gardu vin, nesperta,
Gardu, mia kara…«
Pasis jaro… Post milito
Kun enua koro
Hejmen venis mi, vundito,
En… malĝusta horo.
En laŭbeto, sur benketo
Nia antaŭjara,
Amon mia knabineto
Ĝuis… kun najbaro.
Al la brusto alpremata,
En pasia flamo
Ŝi forgesis pri soldata
Ringo, ĵuro, amo!…
Ringon mian, ruzekora,
Portis mia kara,
Kaj apude, pli valora,
Brilis… la najbara…
1) »La Revuo« N 64 (Decembro 1911) nur parte.
2) »La Revuo« Sept 1911. Aŭg. 1912. paĝ. 347.
Kiam la ĉarma Amelio
Majstre ludestis vi,
Mi tre bedaŭris ke Mazepa
Tiam ne estis — mi.
Nun, ĉar pro perdo de l’ heroo
Jam konsoliĝis vi,
Ĉu plenadoron, amon mian
Povas konfesi mi?…
Min ne timigos via edzo,
Nek masonistoj for.
Pasis la tempoj »vojevodaj«
Kaj enmuriga mor’.
Se via edzo, la tirano,
Diri devigos vin,
Kiu en koron enŝteliĝis —
Ne »Mazepigu« min!
Ho, ne neigu, al la edzo
Diru malkaŝe:
— Jes,
En mia koro pro adoro
Loĝas humila — Fez.
(plenuminto de la rolo »Mazepa«)[2]
Ke Amelion diadoris,
Ke ŝin ekamis vi.
Tute ne miras mia koro —
Ŝin ne envias mi.[4]
Sed ĉar vi poste, enmurita,
Povis neniel jam
Trui[5] forkuron — ne indestas
Vi por dipura am’.
Do, ne ĵaluzu via koro,
Ne plendu vi, ke mi
Amon pli puran, »murorompan«
Konfesis nun al ŝi…
Sub la interna forta alvoko
De l’ unuiĝo alvenis ni
Por jubilea festo — al »Oka«
Milducentope kaj eble pli…
Jaro pasinta estis la provo
De nia forto kaj energi’.
Kaj jen dum »Oka«, jen en Krakovo
Triumfon sian kronfestis ĝi.
Se vi, ho ruzekora bruulo,
Kaŝe troviĝis nun inter ni,
Aŭdu vi, vidu via okulo,
Kaj nian forton ekkredu vi!…
Vana, malnobla estas laboro
En la mallumo de la subter’.
Kredu, ke tiu via fervoro
Por la pli bona indas afer’
Ol pereigan, ol Herostratan
Gloron akiri en sub la min’ —
Prenu pli ĝuste manon kunfratan,
Ni pacinvitas amike Vin!…
El la subtero (aŭ el la profundo de la scenejo) eliras iu malluma persono, kiu, ŝirmetante la okulojn, diras emocie:
Invito via min venigas…
La lum’ okulojn plenblindigas…
Min io pelas… io igas…
Instigas io min…
Nek famo, nek la ambicio,
Nek gvidas min la glorenvio —
Min pelas io, igas io…
Instigas min sen fin’…
Mi estas kvazaŭ pekspirito
Al vag’ eterna kondamnita,
Al pereiga ago spita —
Jen kio estas mi!
Pereo, sango kaj detruo —
Jen mia ĝojo, mia ĝuo!…
Sed tamen — ia plorenuo
Min premas sen konsci’.
Invito via min venigas…
La forto via min mortigas…
La lum’ okulojn plenblindigas…
Ho, ŝirmu iom ĝin!…
(Malrapide foriras.)
— Jes!… forto nia vin mortigos,
La lum’ okulojn plenblindigos,
Sed koro nia humiligos
Kaj — repacigos vin!…
En lastagonio, mortpafe vundito,
Kun morto batalas junulo.
Apude knabin-fianĉino ĉe lito
Malĝojas kun larm’ en okulo.
— Sen savo!… sangperdo decidas la sorton
Al mort’ cedas vivo junflora.
Mirakl’ eble diros la lastan nun vorton,
Decidan en horo dolora!
Miraklo helpsangon por sango postulas,
Sed tuj, malavare, avide…
La mort’ jam minutojn de l’ vivo kalkulas
Falĉilon akrigas perfide…
— Ho, ruza de l’ mort’ artifiko-provoko,
Satana koncept’ de l’ infero!
Frostigas la koron terura alvoko:
— La sangon por ŝajna espero!…
Kaj vane lancet’ sangosuĉa atendas —
Rigardo junula paliĝas…
Kaj vane doktoro alvokon dissendas —
Neniu kuraĝas, aliĝas.
Sed kiam knabinon tremigas kruele
Doktora persvado kaj tento,
Kaj kiam en ŝi timbatalas ŝancele
Kun kor’ fianĉina — prudento,
Kaj kiam de l’ vivo junula la lasta
Ekspiro sin ŝiras el koro —
Aliĝas fraŭlin’ iu:
— Tuj, sen prokrasto.
— Jen, prenu la sangon, doktoro!…
Lancet’ prepariĝas… Junulo — vigliĝas…
Doktoro rigardas, ne kredas!…
— Ofer’ — ne bezona! — miraklo fariĝas! —
La morto kun honto forcedas!…
Sed kiu ŝi estis, heroa fraŭlino,
Kaj — fort’, kiun hontis eĉ morto?
— Ŝi estis por tiu junulo — fratino,
Fratamo — ĝi estis la forto…
»La Revuo« 1912—3 pĝ 346.
Malsaneta ofte estas
Mia koro.
— Kormalsano! — juĝatestas
La doktoro.
Sekvi devas mi konsilon
Malgraŭvole:
La dieton kaj trankvilon
Senpetole.
Ribeleta tamen estas
Koro mia
Kaj junece ĝi protestas
Kontraŭ tio.
— Ne dieto, ne trankvilo,
Ne, doktoro!
Mi malsanas pro pikilo
De l’ Amoro…
Mi tre bedaŭras, ke mi hodiaŭ
Jam forveturi devas de vi,
Ke mi dirante al vi adiaŭ
Dancigon ĝui ne povas pli…
Mi tre bedaŭras, ke vagonaro
Malĝustahore prenas min for,
Kiam por via danciganaro
Mia varmiĝi komencis kor’.
Mi tre bedaŭras, ke malkompreno
Dupartiigas, amikoj, vin,
Esperantismo — homara beno! —
Ĉu vi bonĝuste komprenas ĝin?
Ĉiuj ni estas samideanoj,
Ĉiuj laboras sub unu stel’.
Kial do, kial, la danciganoj,
Vi malpaciĝas sen ia cel’.
Ho, belulino! — kongresreĝino!…
»Miss Esperanto« sonas — kiel kanto.
Do mi prikantas vin plej adore,
Sopiras mi kaj amenuas kore.
Vi estos, belulino, ĝis
Venonta jaro — nia »miss«.
Mi kisas manon, ho, fraŭlin’!
Reĝino nia laŭ destin’! —
Kapkline antaŭ via kron’ —
Postulas ĝin bonton’…
Kaj nutras min espero jam,
Reĝino per aklam’! —
Ke, se la kor provokos min,
Vi ne protestos, ho fraŭlin! —
Anstataŭ manon kisos mi
La buŝon kun pasi’!…
Vizaĝo bela — animo hela.
Vizaĝo nura estas ja sencela…
Beleco igas, al bon’ devigas,
La korpon belan kun bonkoro ligas.
La sort’ favora kronis vin,
Kongresa faris vin reĝin’…
Ni kisas manon, ho fraŭlin’,
Reĝino nia laŭ destin’.
Kial ofte, knabineto,
El sub via palpebreto
Larmo falas en sekreto:
Signo de ĉagren’?
Vi ja havas floran vojon
Kaj jun-koran vivo-ĝojon.
Oni vivas unu fojon,
Vivu do sen ĝen’!
Se pro knabo ploras koro,
Ĝi sekiĝos pro la ploro.
Laŭ ordono de Amoro
Venos ja du, tri.
— Ne pro perdo de l’ junulo
Verŝas larmojn la okulo…
En animo mia — brulo.
Ho, malĝojas mi:
Ĉar forlasis min espero,
Kaj la fid’ al vira vero,
Ho, de l’ kredo eĉ fajrero
Ne briletas jam.
False fluas vivo-ondo,
Falsa — proksimula rondo,
Falsa, falsa — tuta mondo,
Falsa estas am’!
En vino estas vero — Romanoj nin instruis.
Sendube, ĉar praavoj la vinon veran ĝuis.
Ni tamen, bedaŭrinde, ne povas diri tiel,
Ĉar nia vino — vera estas ja neniel.[8]
La amo estas ĉarma floreto,
Ĝi estas ĝojo, ĝi estas ĝu’,
Sed frukto ĝia estas necesa,
Kiel en ŝipo — truo aŭ du.[8]
Se vi volas firme ami virinon,
Faru el ŝi ĉion, nur ne edzinon.
Pekan Adamon kaj ĉarman Evon
El paradizo forpelis Dio,
Sed kio gvidis Dian koleron?
(Eble — envio?)
Se vi deziras kun la amiko
Bone kaj pace interrilati,
Vi devas ĉiam (pleja efiko!)
Ĉiam lin laŭdi kaj ĉiam flati.[8]
Ne tiu estas la amiko vera,
Kies bonfaroj laŭte sonas, bruas,
Kaj kies sento duone sincera
Nur dankesprimon, laŭdon sole ĝuas.
Sed tiu estas, kies granda koro
Bonon farinte, restas mem-ŝirmite,
Kaj proksimulon en malĝoja horo
Sen dankesprimo — savas inkognite.[8]
1. Oni infano naskiĝas kaj infano fariĝas.
2. Kiu amas orfinfanojn, tiu falos en ĉielan helon;
Kiun infanoj ne amas, falos ankaŭ, sed ne en ĉielon.
3. Estu pli bona hodiaŭ ol vi estis hieraŭ.
4. Post ploro rideto kiel ĉielarko brilas.
Kiu al orfeto larmon sekigas, havas ĉielarkon en sia animo.
5. Kiam post plej longa vivo
Vi fariĝos postmondano,
Oni vin demandos: — Kion
Faris vi por orfinfanoj?
6. Por ĉiuj infanoj la leĝo unu estas kaj la sama:
Senescepte ĉu en kelo malvarma, ĉu en ĉambro ornama.
7. Faru ĉiam al via najbaro, kio por vi estas kara.
8. Senhejma, malriĉa orfeto
Kiel ĉevoja estas planteto.
Oni povas ĝin emi aŭ malemi,
Sed neniu rajtas ĝin piedpremi.
9. Estas merito super meritoj
Doni ĝojon, kareson al orfigitoj.
10. Kiu infanan sekigas larmon,
Ĝuos (post morto) ĉielan varmon.
Forgesas ofte oratoro, ke silento estas oro.
Ne plendu, blindulo, —
vi ofte estas enviinda:
La mond’ estas tia, ke pli bone estas —
esti blinda.
Ofte pacon predikas homo,
Kiu malon faras en sia domo.
Oni krias, teorias,
Ĵuras kaj ligonacias,
Senarmiĝas kaj kellogas,
Kaj militas kaj mensogas.
Ŝparu vorton, ŝparu forton —
Pli da ago ol da blago!
Tratta-tatta, tratta-tatta…
Tra la urboj, tra la stratoj
Iras centoj, miloj…
Entuziasmo, dolĉa revo:
— Al Ĝenevo! al Genevo!…
— Falu la armiloj!
Laŭte sonas melodio,
Pacagorda simfonio,
Kanto la pacana.
Kaj laŭtakte, laŭ la sono
Akompanas la kanono
Bummĉinajapana.
Tra la urboj, tra la stratoj
Iras tratta-tatta-tatoj
Al sub firmamento…
Kaj renkonte iĝas tie
En kunson’ — kakofonio
Kun bummoriento…
Falas de la kalendaro
Folietoj for kaj for…
Flugas tagoj de la jaro,
Viglas penso, tremas kor’.
Proksimiĝas la momento
De l’ kongresa emoci’,
Antaŭiras penso, sento:
Kiom — kia estos ĝi?
Ĉu dum ĝi, dum Dudekkvina,
En la jubilea jar’
De l’ disputoj estos fino,
De l’ obstino falos bar’?…
Kaj ekiris penso, sento,
Kun la kor’ pilgrimoj tri,
Al la homa, al prudento,
Ĉie kie estas ĝi.
Kaj jen vidas la pilgrima
Kamarada tiu tri’,
Ke sur fundo homanima
Ekmoviĝis la konsci’.
Ke pro bono de l’ homaro
Plendoj, veoj kaj pasi’
Ofereme sur altaro
Brulariĝas kune tri.
Se ne trompas la okulo,
Se aŭguras bone kor’,
Ĉio ĉi en fumo brula
En Kolonjo iru for!
Se vi iam en libera horo
Kunkalkulos amikaron vian,
Metu tiam dum la rememoro
En kalkulon — ankaŭ nomon mian.
Kiam mi estis malsana,
Vi zorge flegis min,
Kaj mi forgesis dolorojn,
Kaj vide ĝuegis vin.
Kaj ofte mi eĉ alvokis
Dolorojn de l’ malsan’
Por ĝui sur mia frunto
Kareson de via man’.
Malsano mia forpasis,
Kun la malsano — vi.
Forpasis tagoj de ĝojo,
Tagoj de iluzi’.
Nun ree sana, sopire
Demandas mi, sen sci’:
Kio pli kara estas,
Ĉu mia san’, aŭ vi?
Je l’ tombo de Majstro kaj voko mistera
Mileĥe al ni kiu kuras,
Je nia destin’ apostola, surtera
Je l’ cindroj praavaj
Malpacon, malamon el koroj forigi,
En unu kuniĝi grandrondo,
Sanktfajron de l’ amo, konkord’ ekflamigi
Laŭ tempo praava, pramondo.
Mileĥe vekvokan aŭdigi signalon
Tra l’ mond’ en malpaco dronanta,
Kaj alte starigi la ĵuridealon:
— Ideo kaj lingv’ Esperanta!…
En pensoj, en agoj, en faroj kaj celoj
Ni sekvos la ĵuron faritan,
Kaj ĉiam kaj ĉiuj postiros fidelaj
La vojon de l’ Majstro montritan.
Feliĉa ofte estas vi, blindulo —
Ho, kiel ofte vin envias mi!
Kiam oreloj aŭdas — la okulo
Ne vidas via, kion aŭdas vi.
La mondo estas suna, ora — vere,
Sed homo estas nur »laŭbrila or’«:
Li belajn vortojn ĵetas nur — parkere,
Ne laŭ la teksto, kiun diktas kor’.
Vi sunon, lumon havas en interno,
Malvarman nokton — ĉiam ĉirkaŭ vi,
Dum ni, viduloj, — lumon en eksterno[9]
Kaj nokton ofte havas ni — en ni.
Do, vi ne plendu sorton, la blindulo,
Malgajan penson pelu ĉiam for:
Kian valoron havas la okulo,
Se surda, blinda estas nia kor’?…
Survoje ie, forlasita
De veturisto senkonsila,
Plena de ŝarĝo kaj klinita,
Staris en marĉo-veturilo.
Kun bonideo tien venis
La cigno, kankro kaj ezoko,
Kaj veturilon entreprenis
Puŝi triope de la loko.
Junginte sin al veturilo,
La eksterordinara trio
Kun entuziasmokula brilo
Gaje moviĝis kun ekkrio.
Alten direktas sin la cigno,
La kankro malantaŭen iras,
Kaj la ezoko kun fiŝdigno
En akvon veturilon tiras.
Pasis en fortostreĉo horoj,
Pasis la fortoj kaj fervoro,
Ŝvitis la cigno, kankr’, ezoko…
Kaj veturilo staris sur loko.
Same en vivo ofte estas
Kiam — pasas ministroj kaj
oficistoj restas…
Ekdecidis musoj, ratoj
Packontrakti kun la katoj.
En kel’, loga tru’ subtera
Ili traktis pri afero.
Venis are rajtigitaj
Musoj, katoj delegitoj.
Ĉefa tie postulato
Estis paco musokata.
Tutan nokton ĝis mateno
Daŭris la diskut’ solena
Fine pace agorditaj
Ekvivuis delegitoj:
— Vivu bravamikoj katoj!
Poste ĉiuj por bonŝanco:
— Vivu musoj, vivu ratoj!
Flirtis gaje en la danco.
Dancis musoj kun la katoj,
Dancis katoj kun la ratoj.
Kato muson premis forte,
Ĝis dancigis ĝin — ĝismorte…
Tia estis diplomata
Pakt’ kel-loga musokata.
Al koko fiere sur korto marŝanta
Plendadis kokino, sur ovoj sidanta:
— Dum vi grajnon serĉi por vi povas ĉie,
Ho, kial sur ovoj mi sidu envie?
Respondis la koko:
— Laŭ dia destino
La korto — por kokoj, kaj ovoj — por ino.
— — — — — — — —
Hodiaŭ de l’ fablo senc’ sonas alie:
Kokino — sur korto, kaj koko, envie,
Ĝemplende humila apude marŝante,
Pri ora pratempo revadas konstante.
Gekokojn samigis la tempo plenpova,
Sed kiu hodiaŭ kovsidos sur ovo?
Ĉe Triŝko sur kubutoj
Ŝiriĝis la kaftano.
Sen longaj pridiskutoj
Triŝko, ne profano,
Detranĉis de l’ manikoj
Por du flikoj,
Kaj la kaftan’ — denove preta.
Nur iomete
(Al ĝoj’ amuza de l’ infanoj)
Pli nudaj iĝis — manoj.
Sed Triŝko la rezonon
Neniom perdas. Baldaŭ
Li tranĉis po kvinono
De l’ baskoj kaj de faldoj
Alkudris al manikoj
Kaj ĝojas. La efiko
Nek bela estis, nek konsolo,
Ĉar malpli longa iĝis
Kaftan’ ol kamizolo.
Tiel ofte kiam aferoj
Ŝiras sin, komplikas,
Oni ilin sammaniere,
Por plibonigi, flikas.
Ne helpas tamen. Laboro vana:
Ĝi ĉiam estos — Triŝk’ en kaftano.
Ĉiuj steloj ekdecidis
Ekvojaĝi sur la teron.
Al mastrino ili diris
Sian volon kaj esperon:
»Ni ja tie tre mallonge
Gastos — unu, du, monatojn;
Ni vizitos regnon homan,
Vidos niajn koramatojn…
Sed mastrino al la steloj
Tiam donis la respondon:
»Restu tie ĉi en domo —
Vi malbenos poste mondon!«
Saĝajn vortojn ne aŭskultis
Tamen steloj la trudemaj
Kaj senĉese ili tedis
La mastrinon — nespertemaj:
»Sed komprenu nin, mastrino,
Sur ĉielo ni sidante
Tute ja ne konas tiujn,
Kiuj kantas nin konstante!
Ĉiu ja el ni sur tero
Havas siajn adorantojn,
Kiuj sendas al ĉielo
Himnojn, ĝemojn, amokantojn!«
— »Vere«, diris la mastrino,
»Ili kantas vin laŭdinde;
Sed, vin ili ne konante,
Vin adoras ja — en blinde!
Ili, dum vi sur ĉielo,
Ĵuras ami vin eterne,
Ĉar neniu ja atingos
La kaŝitan en interno!
Se vi tamen volas scii
Malfeliĉan vian sorton,
Iru — sed vi rememoros
Mian nunan patran vorton.«
Kaj la steloj al vojaĝo
Tuj pretigis sin kun ĝojo. —
Kaj jen baldaŭ ili estis
Al la tero sur la vojo…
Kiam aŭdis nun la tero,
Ke atendas ĝin honoro,
Ĉie en plej dolĉaj tremoj
Tuj ekbatis homa koro.
Tuta tera junularo
De la ĝoj’ ne sciis finon
Kaj sen pacienc’ atendis
Ĉiu sian amatinon.
Ĉiu kantis, ĉiu saltis
Kun feliĉ’ en la mieno,
Ke li havos de proksime
»Ŝin« en sia ĉirkaŭpreno.
Ĉiu homo dankas Dion,
Ĉiu benas la ĉielon,
Ke li fine nun ekkonos
Sian karan, sian stelon!
Dum la tera junularo
Estas plena de espero,
Belaj steloj de l’ ĉielo
Alveturis al la tero.
Tuj sin ili jam dismetis
En plej granda la hotelo;
Ĝis vespero ĉe la pordoj
Ĉiuj staris — sed sen celo.
Je l’ vespero ili aŭdis,
Ke gastinoj la belegaj
Morgaŭ montros sin matene,
Nun estante tro lacegaj.
Tiam tre malĝojigitaj
Ĉiuj iris for la domon;
Post mallonge la Morfeo
Ĉirkaŭprenis ĉiun homon.
Kio estis en la sonĝo,
Ni priskribi eĉ ne provos,
Ĉar ni sentas, ke precize
Tion fari ni ne povos.
Ni en tiu ĉi loketo
Iom nur priskribi volas,
Kiel… tamen tss! mi aŭdas,
Oni el la sonĝ’ parolas:
»Ho, vi!… ho, vi!… mia bela,
Mia kara, ho, Heleno!…
Viaj kisoj kaj karesoj…«
Unu preĝas al kuseno,
Kaj alia, flamemulo,
Ŝin jam havas ĉe l’ altaro,
Kaj solene — en la lito —
Sonas ĵura promesaro…
— »Ho!… karega… ho, anĝelo,
Fianĉino… ho, Mario!…
Mia vi nun je eterne,
Antaŭ homoj, antaŭ Dio!«
Tiel li karesas, ĵuras
Amon veran kaj brulantan,
Tiel kisas tiu homo…
Lampon apud li starantan.
Sed subite al li ŝajnas,
Ke Marion iu tenas
Ĉirkaŭprene!… »Ho, pro Dio!…«
(Lampon tuj diabloj prenas).
Kaj cetere, kaj cetere
Daŭris tio ĝis mateno. —
Elrapidas el la domo
Ĉiu freŝa kun mieno.
La gastinojn de l’ hotelo
Ni jam vidas sur la stratoj,
Kaj jen baldaŭ promenadas
Brak’ en brak’ la geamatoj…
Sed neniu tie aŭdas
De la amo dolĉan vorton!
Ĉiu el la junularo
Nun malbenas sian sorton…
Kio faris tian ŝanĝon
Ke antaŭe tre amataj
Steloj, tiel deziritaj —
Nune estas malbenataj?
Kio faris, vi demandas,
Tian ŝanĝon nun subitan?
Kio kaŭzis malfeliĉon
Kaj esperon renversitan?
Ĉefa kaŭzo, ke malbenoj
Nun el ĉies buŝo sonis,
Estas — ke la »stelon« ĉiu
Pli proksime, pli ekkonis…
Ĉiuj steloj ofenditaj
Forveturis la ĉielon
Kaj post kelkaj larmaj tagoj
Jam atingis sian celon.
— »Saĝa nia stelmastrino!
Sankta estis via vorto!
Prenu nun la tutan teron
La diabloj kaj la morto!
Tamen kiel vi, mastrino,
Antaŭsentis nian sorton?
Kio gvidis vian saĝan
Kaj profetan vian vorton?«
— »Se vin iu ne rigardas
Tra ĉielaj tra speguloj,
Sed rigardas vin per sobraj
Ne trompantaj sin okuloj, —
Tiu vidos ja sendube,
Ke amata lia »stelo«
Estas sen la luma krono
Nur diablo — ne anĝelo.
»Esperantisto«, 1888 (kun kelkaj modifetoj).
La juna bela, vizaĝ’ anĝela,
Senkulpa k’el infano
Ĉe la patrino ŝi, solfilino,
La helpa dekstra mano.
Sen zorgo ia la vivo ŝia
Fluadas sen doloro.
Sed venis amo, la kora flamo —
Ekfrapis ŝia koro.
Sinjoro riĉa al la feliĉa,
Senzorga kaj nesperta
Sopire ĝemas, la belan premas
Li, deloganto lerta.
De la riĉulo kun larmokulo
Avertas ŝin patrino.
Ne helpas varmaj admonoj larmaj —
Jam amas la filino.
Por vi — nur malhonoro!«…
— »Vi vane timas — li min estimas
Kaj amas lia koro.
— »Sed amo lia nur papilia:
Elsuĉos koron vian…
Monato pasos, li vin forlasos
Por ami duan… trian…
— »Ne, ne, patrino!…« — al ŝi filino
Obstine kaj plorante —
»Vi vane timas: li min estimas.« —
Ripetas nur konstante.
— »Ne per admono, sed per bastono
Mi vin ekprudentigos!
Mi la belulon, abomenulon
El via kap’ forigos!…«
Ne enviinda, kaj ne aminda
Ho, estos lia sorto!…
Diabloj prenos lin, kiam venos
Li nun al nia korto! —
Filino staris, kun ŝultroj faris,
Respondon ŝi ne donis,
Sed en l’ oreloj satan-kapeloj,
Sur alton la ĉielan
Sur la lageto en la ŝipeto
Ni vidas paron belan.
— »Ho, kara mia! ĉu amo via
Por mi la malhonoro?
Ho, diru veron kaj la esperon
Redonu al la koro!…
Kaj kial do vi al si por trovi…
Amantan… la edzinon,
Ne el grandmondo — el vilaĝrondo
Preferis la knabinon?
En mond’ ja via knabino ĉia
Pli bela estas, riĉa?…
Ĉu mi, sovaĝa infan’ vilaĝa,
Mi estas plej feliĉa?…
— »Mi… mia koro — maljusta moro!…
Mi… mi vin sole amas!
Kaj la fidela por vi nur, bela,
Kor’ mia tremas, flamas!…
— »K’al do detenas, k’al do malbenas
Konstante min patrino?«
— Vi ne aŭskultu — kaj ŝi insultu,
Freneza la virino!
— Ho, timu Dion! ne diru tion,
Amata, kara mia!
Tsss… en arbeto jen ŝanceleto…
Ŝteliĝas fremda ia?…«
— »Ne, vent’ ekblovis, foliojn movis,
Vi vane timas, tremas…«
Kaj la tremantan, li ŝin febrantan
Al sia brusto premas… ———
— »Ha, malnoblulo! ha, vi krimulo!
Malben’ al la filino!…«
Kvazaŭ pantero ŝi en kolero
Jam naĝas, la patrino…
Ŝi dronos eble, neeviteble,
Freneza en kuraĝo?
Sed la patrino »frenezulino«
Ne dronas, malgraŭ l’ aĝo.
— »Ŝi min malbenos kiam mi venos
Al la patrina korto!
Ne rekonatan, malestimatan,
Min pelos for sen vorto!
Ekblovis vento de l’ oriento
Alportis malvarmeton…
Kaj la patrino »frenezulino«
En frenezejo sidas
Kaj kun sovaĝo en la vizaĝo
Jen ploras ŝi, jen ridas.
Okulojn metas kaj fulmojn ĵetas —
Kor-sangiganta homo!…
Sin turmentadas kaj bataladas
Kun de la mort’ fantomo.
— »Vilaĝdometon kaj ĝardeneton
Mi havis antaŭ jaroj…
Kaj filineton — belulineton —
Enviis min najbaroj…
Korpeto neĝa, teniĝo reĝa…
De ĉielruĝ’ infano…
Ha! malnoblulo!… ha, vi, krimulo!
Infera vi satano!…
En la ĝardeno lageto plena…
Ho, neenterigita!
Mi ŝin mortigis, mi ŝin dronigis…
Patrin’ frenezigita!…
Mi? ——
Ha! satano! — for de l’ infano!…
Ha! ha!… »frenezulino«!?…
———————
Ŝi ekkriegis — sang’ elŝprucegis
Kaj — mortis la patrino…
»Esperantisto«, N-6., 1892.
Al la estonta Kongreso en Boulogne-sur-Mer dediĉas Aŭtoro.
I.
En ĉambreto sub alta tegmento
Loĝas ia malriĉa kaj pia,
En konstanta zorgado, turmento,
Laborema grupet’ familia.
Patro kudras, patrin’ — lavistino,
Filo iras »saĝiĝi« lernejon,
Gajigilo — la juna filino,
Juna floro — foriris tombejon.
Juljan’ lernas fervore, obstine,
Kaj lin nepra instigas deziro:
Fini laŭde lernejon kaj fine —
— Kuracisto!… ha, reva akiro!…
— Ni ne loĝos jam sub la tegmento
En konstanta malsato, doloro —
Kiam venos la ĉarma momento,
Kiam fine mi estos doktoro.
— Mi ne flikos, revadis la patro,
En la kaĝo pro dunga la pago —
Min amuzos vespere teatro,
Kaj mi dormos, promenos je l’ tago…
— Per lavado mi ne turmentiĝos,
Revis dolĉe maljuna patrino, —
Vi sendube tre riĉe edziĝos
Kaj la nepojn lulados — avino…
Venis tempo benita — Juljano
Finis laŭde lernejon feliĉa.
Kiel tamen la subtegmentano
Plu daŭrigos — sen mono malriĉa?
Dum lin premas kruela sufero
Subtegmenton eniras poŝtisto —
Ia mona surpriza letero
»Por Juljano, la gimnaziisto«…
»Prenu helpon, junulo bonmora,
Lernu ĉiam fervore, Juljano,
Estu ĉiam por homoj favora,
Kaj honesta, utila regnano…«
Ree lernas Juljan’ diligente,
Lin la sankta flamigas nun sento:
Ŝuldon sian redoni procente
Ĵuris juna, malriĉa studento.
Jen la sonĝo jam efektiviĝis:
Li ricevis diplomon honoran.
La plenumo de l’ ĵur’ proksimiĝis —
Li praktikon komencis doktoran.
Ni forlasu sinjoron Juljanon
Kun malriĉa la tri’ familia,
Tiun rondon la subtegmentanan,
Kaj min sekvu al flanko alia.
II.
En salonoj de riĉa noblulo
Granda estas hodiaŭ soleno —
Lukse festas la patro riĉulo
Nomotagon de sia Heleno.
Servantaro rapidas bruante,
Salutante la gastojn humile,
La magnato la pordon konstante
Rerigardas sen ĉes’ maltrankvile.
Gastoj venis en plena kunveno,
En pokaloj jam ŝaŭmas la vino,
Mankas sole kaprica Heleno —
La belega de l’ fest’ heroino.
Patro tondras, la servantinaro
Kuras, serĉas kaj vokas fraŭlinon,
Murmuretas signife l’ gastaro
Kaj kondamnas la kapriculinon.
Patro tondras, malbenas la mondon,
Vane gastojn amuzi li penis,
Servantaro alportas respondon:
— Ŝi el urbo ĝis nun ne revenis.
Fine diris Mari’ vartistino:
— Ŝi el domo vespere foriris,
Ĉar la tagon de l’ nomo fraŭlino
Utiligi — alie deziris.
Kial ŝi do sen gard’, senpermese —
Ekkriegis magnato kolere —
Malagrablajn surprizojn senĉese
Al mi faras je tag’ kaj vespere?…
— Mia bona Helen’ — dorlotino —
Diris larme maljuna Mario —
Estas inda infan’ de l’ patrino,
Ho, benadu kaj gardu ŝin Dio!…
— Malbenita, ho, estu riĉeco,
Kiun mi de la sort’ ekposedis!
Malbenita centfoje — la eco,
Kiun ŝi de l’ patrino heredis!…
La patrino la saman kutimon
Havis ĉiam por tiu bastardo,
Kompateman ŝi havis animon,
Tien ankaŭ iradis sen gardo.
Mi ne estas ja mem sen animo,
Ne forgesas ja mi malriĉulojn,
Sed ne ĵetas mi monon sen limo
Kaj ferminte prudenton, okulojn!…
Kial do la mortinta patrino
La bubinon kun si kuntrenadis?
Ha, en bona lernejo filino
La strangaĵojn kapable lernadis!…
En salonoj jam lum’ estingiĝis,
Patro sorton riĉulan malbenis,
La gastaro jam hejmen foriĝis,
Kaj Heleno ankoraŭ ne venis.
Servantaron en urbon elsendis
La riĉul’ maltrankvila sincere,
Kaj la signon li vane atendis:
Tri ekkrakojn de l’ vip’ el ekstere…
Fine antaŭ dekdua la horo
Tri vipkrakoj disŝiris l’ aeron…
Kaj jen premas ŝin patro al koro,
Forgesinte l’ antaŭan koleron…
Nun deiru ni mondon mizeran,
Kie suno malofta gast’ estas,
En kelmondon sufokan, subteran,
Kie ĉio — doloron atestas.
III.
— Ho, ne timu, kaj sen abomeno,
Kapon iom defleksu, sinjoro…
Jen kulisoj de la vivosceno
Kun surskribo — »La homa doloro«.
Nun rigardu atente… jen kuŝas
Maljunulo malsana sur tero.
Lin ja morto tombejon enpuŝas,
Tamen lin ne forlasas espero:
— La doktoro, la patr’ nia bona,
Veni ree al mi donis vorton,
Kaj sendube la vivo ĉifona
Ne foriĝos kaj venkos la morton.
Ĝuste venas la »patro« — doktoro,
Ĉirkaŭita de malriĉeguloj.
Ĉiu lin kun sincera adoro
Salutadas per gajaj okuloj.
— Bonan tagon, amikoj kelanoj,
Dank’ al Dio en sano, gajeco?
Korsaluton por vi tegmentanoj,
Rememoro de la infaneco!…
Nun vi, avo?… ho, kora gratulo! —
Ĝoju — venkis ni fine l’ malsanon!…
Ĉifonulo kun larm’ en okulo
Flame kisas la »patron« en manon.
— Bone, bone… Morgaŭan la tagon
Vi pasigu ankoraŭ en lito…
Ha… ne provu al mi doni pagon
Por ne mia — por Dia merito.
———————
Jen patrino… ŝi super lulilo
Bruston donas al sia infano.
Sed sekiĝis patrina nutrilo
De malsato kaj daŭra malsano.
Jen subite la pord’ de la kelo
Tute larĝe kun bru’ malfermiĝas.
Ia juna fraŭlin’ — aŭ anĝelo —
Al virino rapide aliĝas.
Ĉirkaŭita de ĉifonularo,
Panon, monon ŝi donas kaj vinon,
Kaj rapide kun la sekvantaro
Ŝi forlasas la kelon, virinon —
— Plu amikoj, min sekvu senbrue,
Kontentigu hodiaŭ ni ĉiun,
Rapidiĝu — jam estas malfrue —
Ni hodiaŭ forgesu neniun.
Kaj forkuris ŝi, multebenata
De kelanoj kaj subtegmentanoj,
La anĝelo-zorgant’ diigata
De la patroj, patrinoj, infanoj…
Nun leganto, sufiĉe por nune?
Ni forlasu la mondon teruran,
Ekfreŝiĝu kaj iru ni kune
Ree — l’ mondon pli luman, pli puran.
IV.
Post la nokta, skandala la sceno
La magnato paŝegas kolere,
Kaj por sia senbrida Heleno
Li riproĉojn pretigas severe.
— Mi… mi diros, ke ŝia obstino
Kaj la stranga mor’ ŝia — troiĝas,
Kaj por patro maljuna en fino
Ĝi jam tute neelportebliĝas!
Mi… mi faros riproĉon, skandalon!
Ŝi detruas plej belajn la revojn! —
Ŝi mokigis hieraŭ la balon,
Ŝi filinajn forgesas la devojn!…
Murmuregus magnato sen fino,
Pretiĝante al tiu ĉi »sceno«,
Se la ĉambron — la krimuletino,
Ne enirus — la peka Heleno.
— Vi malbona, senkora infano!
Vi ĉagrenas min, patron, konstante
Pro la fremda mizera kelano
Min, la solan, en dom’ forlasante!…
— Kara patro, forlasu koleron
Kaj severan mienon, domaĝon,
Ankaŭ kaŝu vi la malesperon,
Kaj min kisu trifoje vizaĝon.
— Jam dek-naŭa finiĝis ja jaro!
Videbligas ja sian favoron,
Glora princo, la riĉa najbaro —
Vian manon li petas kaj koron!
— Princon tiun, patreto, rifuzu,
Kaj ne ĝemu li vane, envie —
Sian monon, titolon li uzu
Por alia fraŭlino — alie.
Mi por mi mem elektos amaton…
Sed hodiaŭ ni ŝanĝu la temon
Mi hodiaŭ ne iros la straton,
Ĉar… kapturnon mi sentas kaj tremon.
Nun pro ŝia tre stranga mieno —
Jen ruĝiĝis ŝi, jen ŝi paliĝis —
Pro l’ suspekta humor’ de Heleno
Patro multe ekmaltrankviliĝis.
Li alvokis doktorojn sciulojn —
Sen espero! — li aŭdas respondon.
Li malbenas sin mem, ĉifonulojn,
La tegmentojn kaj tutan kelmondon.
Malbenita, ho, estu l’ riĉeco,
Kiun mi de la sort’ ekposedis!
Malbenita, ho, estu la eco,
Kiun ŝi de l’ patrino heredis!…
V.
En mizera, subtera kelmondo
Granda estas hodiaŭ ĉagreno:
Konsiliĝas en unu grandrondo
Ĉifonuloj kun zorga mieno.
Kio tamen fariĝis ĉe ili,
Kia granda minacas danĝero?
Ĉiu venis pripensi, konsili —
Ion saĝan en »ekstra afero«.
Sed anstataŭ diveni sen celo
Kontentigu ni nian scivolon,
Kaj aŭskultu — jen oni en kelo
Havas ian disputon, parolon.
— Ho, ekaŭdu potenca nin Dio!
Ne forlasu Vi nin ĉifonulojn! —
Ploras, preĝas virin’ laŭte ia,
Al ĉielo levinte okulojn.
— Nia bona anĝelo-zorganta —
Malesperas virino alia —
Kuŝas tie malsana, mortanta,
Ho, sen savo!… espero nenia!…
— Min aŭskultu, amikoj, kaj sciu —
Ekkriegis maljuna saĝulo —
Ke sanigos fraŭlinon neniu,
Sole nia doktoro spertulo!…
Malespero ja estas sensenca,
Ankaŭ estas sen frukt’ nia ploro!
Ekpreĝinte al Dio potenca
Tuj ni iru al nia doktoro!…
— Bona penso! esper’ bona, bravo!
Sed rapide por ke ŝi ne mortu!
Li tuj iru al ŝi kaj kun savo
Li saluton de ni tien portu.
Kaj ekpreĝis la pia frataro,
Tre potenca en tiu ĉi ploro,
Kaj forkuris la ĉifonularo
Kun espero al »sia« doktoro.
VI.
En mezurba partera dometo
Loĝas nia konata doktoro.
Kiel iam — en unu ĉambreto,
Kiel iam — en zorgo, laboro.
Jam ne lavas patrino tolaĵon —
Ŝin de l’ mondo forprenis malsano.
Jam ne kudras la patro flikaĵon —
Li »laboras« por filo Juljano.
Pli favoris la sorto la patron —
Li ne flikas por dunga la pago
Je l’ vespere li iras teatron,
Promenadas aŭ dormas je l’ tago.
Vane revis patrin’ dolĉe iam,
Vane ĝojis patrina la koro —
Ne edziĝis kaj eble neniam
La malriĉa edziĝos doktoro.
Jen ripozas li enpensigite
Pri diversaj strangaĵoj de l’ sorto.
Malagrable lin vekas subite
Iaj voĉoj kaj bru’ sur la korto.
Baldaŭ ĉambron enkuris bruante
Kelkaj liaj konataj kelanoj,
Kaj sen ordo, apenaŭ spirante
Ekklarigas svingante per manoj.
— Patro nia! doktoro-savanta!
Iru — granda minacas danĝero!…
Kuŝas tie malsana, mortanta
Nia bona fraŭlin’ — sen espero!…
— Ŝi?… ekkriis li preskaŭ en sveno —
Tiu via anĝelo bonfara?…
Kaj jen kuras li jam al Heleno,
Li kun lia ĉifonsekvantaro…
VII.
En la domo de l’ nobla riĉulo
Granda estas tumulto, ĉagreno.
Ploras patro, maljuna grizulo,
Sen espero deliras Heleno.
Ploras ĉiu fidela domano,
Ploras, svenas Mari’ vartistino,
Sole ridas ŝi mem — la malsana,
Ridas sole — deliras fraŭlino.
— Bonan tagon, amikoj, ne bruu!…
Malrapide!… ha… ha… manĝegulo…
Jen vi prenu kukaĵon kaj ĝuu…
Ne malĝoju, malriĉa blindulo!…
Nun, amikoj, rapide, senbrue…
Ha!… jen venas kelana doktoro…
Bedaŭrinde… jam estas malfrue…
Jes… adiaŭ… ĝis morgaŭ sinjoro…
Kaj deliras ŝi tiel konstante,
Malesperas la patro grizulo —
Li dek tagojn ne dormis viglante
Ĉe la lito kun garda okulo.
Dum ŝi tiel babilas sen ordo,
Ŝi, signita de ilo de l’ morto,
Malfermiĝas subite la pordo,
Iaj homoj eniras per forto.
— Senkulpigu, sinjoro bonfara,
Ke mi venas sen via alvoko —
Mi pro tiu ĉi ĉifonularo
Ekaperis en tiu ĉi loko.
Via bona filino, sinjoro,
Al mi estas sufiĉe konata —
Por kelanoj mi estas doktoro,
Ŝi — ilia zorgant’ adorata.
Ho, permesu, sinjoro, ekprovi
Miajn fortojn kaj kelkan spertecon —
Eble Dio permesos eltrovi
De la savo eĉ ian eblecon.
— Vane, vane vi provos, doktoro! —
Sen espero!… Vi faros nenion!…
— Ne blasfemu! — en ĉia doloro,
Homoj pekaj, esperu ni Dion!
— Restu, se vi por via sperteco
Plej malgrandan eĉ havas esperon,
Kaj se ia nur restis ebleco,
Ho, forigu de ŝi la danĝeron!
Juljan’ restis. Ekvenkis scienco —
Baldaŭ estis Heleno savita…
— Kion volus vi pro rekompenco? —
Ŝi Juljanon demandis larmita. —[10]
Jen rakontis li pri la sufera
Sia vivo, pri la infaneco,
Pri la mona surpriza letero
Kaj pri l’ ĵuro sen plenumebleco.
— Ho, se konus mi tiun fremdulon —
Ekkriegis flamege Juljano —
Kiu zorgis malriĉan junulon,
Kiu pruntis al mi — tegmentano!…
— Vi jam ŝuldon procente redonis
Al — filino de via zorginto…
— Pruntdoninton tre bone mi konis…
— Kiu?…
— Mia… patrino mortinta.
— Ho, benita centfoje la moro
Kiun havis mortinta patrino!
Multbenita, ho, estu — la horo,
Kiam venis mi — al la filino!…
———————
En salonoj de l’ nobla riĉulo
Granda estas hodiaŭ soleno —
Lukse festas la patro grizulo
Edziĝfeston de sia Heleno.
Ĝojas, dancas fervore gastaro,
En pokaloj ŝaŭmegas ĉampano.
Ĝojas ankaŭ la ĉifonularo —
— Vivu, vivu, Heleno, Juljano!…
Patro ĝojas kaj donis la vorton
De nun zorgi malriĉegularon,
Plibonigi ilian la sorton —
Por ĝojigi la junan edzparon…
Kaj mi estis en tiu festeno
Kaj mi trinkis kun gaja gastaro —
— Vivu, vivu Juljano, Heleno
Pro la savo de l’ mondo-homaro!…
Varsovio, 22 Marto 1905.
Antaŭ fenestr’ de mia dom’
Grandaĝa staras arbo.
Kiel de temp’ ĝibita hom’
Kun verdfolia barbo.
Griza de musk’ al ĝi benket’
Alpremas sin tremante…
La najtingala trilkantet’
Revigas min konstante…
Ho, najtingalo! — via kant’,
Dolĉega via trilo
Ĉiam, ho, estis — kiel brand’
Por mi la revigilo…
Kantu, ho, kantu vi por mi —
Pri mia knabineto…
Kion ŝi faras?… — Fji… fji… fji…
Ektrilis la birdeto…
Ho, antaŭ jar’ en tiu lok’
Duope ni sidadis,
Sub najtingala ĉarma vok’
Senzorge petoladis.
Frue disigis ambaŭ nin
La sorto senkompata…
Ho, ĉu enuas tie — min,
Vi, mia koramata?…
Ho, najtingal’ — kredeble vi
Ŝin vidis en urbeto?
Ĉu ŝi enuas?… — Fji… fji… fji…
Ektrilis la birdeto.
Sur la benketo ŝin kun pi’
Alpremis mi tremantan,
Kun najtingalo — ĉiuj tri
Ni ĝuis amokanton…
Ĵuris ni ambaŭ ĝis la fin’
De l’ vivo esti kune…
Kie vi estas, ho, knabin’,
Ĉe kies brusto — nune
Ho, najtingalo!… diru — vi
Ŝin vidis en urbeto?…
Ĉu ŝi min amas?… — Fji… fji… fji…
Ektrilis la birdeto…
Ŝi min forlasis antaŭ jar’,
Forflugis knabineto.
Kaj ni nun solaj restis kvar:
Mi — arbo — vi — benketo…
Tien ĉi ree veni ŝi
Solene ja promesis —
Ŝi ne perfidis — kredas mi —
Ŝi ĵuron ne forgesis?
Ho, najtingalo!… diru — vi
Ŝin vidis en urbeto?
Ŝi ne forgesis?… — Fji… fji… fji…
Ektrilis la birdeto…
Eble?… sed ne! — Al la satan’
Neniam ŝi ekcedos!
Ŝin ne atingos lia man’ —
Mi kredis, kredas, kredos…
Jes, najtingal’, sendube, jes, —
Ĉesigu trilon vian! —
Ŝia dolĉega korkares’
Atendas sole — mian…
Ho, najtingalo, diru — vi
Ŝin vidis en urbeto?…
Diru, ne moku… — Fji… fji… fji…
Ektrilis la birdeto…
Ho, najtingalo!… via vok’
Malgajaj triloj viaj
Sonas hodiaŭ — kiel mok’
De ĉiuj revoj miaj!
Se min perfidas la knabin’,
Se ĵuron ŝi forgesas,
Se en urbeto — kiel min —
Alian ŝi karesas!…
Ho, ne incitu trile min
En mia korsufero! —
Kune kun tiu ĉi knabin’
Forprenu vin — infero!…
Plende ekkantis la birdet’
Kaj flugis for la trilanta…
Mi do, ho, restis — sur benket’ —
Sen amo kaj sen kanto…
Ruslanda Esp-isto, 1906 (N. 4.).
»Lingvo Internacia« Julio 1907, Nr. 7 (163).(Najtingalaj triloj)
Ĉe randarbara mia dom’
Grandaĝa staras arbo
Grandulo, kiel ĝiba hom’,
Kun verdfolia barbo.
Griza de l’ musk’ al ĝi benket’
Alpremas sin tremante,
Kaj najtingala trilkantet’
Sonadas revigante…
— Ho, najtingal’! ekkantu vi
Pri mia knabineto —
Ĉu ŝi memoras?…
— Fji… fji… fji…
Ektrilis la birdeto…
Ho, antaŭ jar’ en tiu lok’
Duope ni sidadis.
Sub najtingala ĉarma vok’
Senzorge petoladis.
Ĵuris ni ambaŭ — ĝis la fin’
De l’ vivo esti kune…
— Kie vi estas, ho knabin’!…
Ĉe kies brusto, nune?
Ho, najtingalo!… eble vi
Ŝin vidis en urbeto?
Ĉu ŝi min amas?…
— Fji… fji… fji…
Ektrilis la birdeto…
Eble?… sed ne!!… al la satan’
Neniam ŝi ekcedos!…
Ŝin ne atingos lia man’
Mi kredis, kredas, kredos!…
Ho, najtingalo! via vok’,
Malgaja trilo via
Sonas hodiaŭ kiel mok’
De l’ amo, kredo mia!
Diru, ne moku!… certe vi
Ŝin vidis en urbeto?…
Ĉu ŝi enuas?…
Fji… fji… fji…
Ektrilis la birdeto…
Se ŝi perfidas tie min,
Se ĵuron ŝi forgesas,
Se en urbeto la knabin’
Alian nun karesas!
Ha, ne ekscitu trile min
En mia korsufero!
Kune kun ŝi, ho, ambaŭ vin
Forglutu la infero!!…
———————
Plende ekkantis la birdet’
Kaj flugis for trilanta.
Mi, sola, restis sur benket’
Sen amo kaj sen kanto…
1) »La Revuo«, 1911—12., pĝ. 494.
Sur pint’ de l’ arbaraj ŝtonkrutaj montaroj
Sunbrilas la reĝa kastelo.
En tiu antikva kastel’ antaŭ jaroj
Reĝ’ iu tronloĝis kruela.
Malsupre en valo, ribele ŝaŭmante,
Rivero el bordoj sin ŝiras…
Pri fluo, pri vivo libera konstante
Ĝi, ŝtonkatenata, sopiras…
De l’ tur’, kies ombro plej ŝirmas reĝdomon
Kaj kie juĝeja flag’ pendis,
La reĝa kapric’ ĉiunokte la homon
En faŭkon riveran mortsendis.
Kaj altenleviĝis ondaro kolera
Al supro, al reĝa trondomo…
Meznokte sur dorso de l’ ondo rivera
Kadavro sin levis — fantomo…
Kadavro sin levis ĝis reĝa fenestro,
Ĝis — kie dormetis, viglante,
Kun glav’ en la mano kruela regnestro,
Pri nova mortigo sonĝante…
Jen ŝajnis al reĝo: — El fundo ondara
Kadavroj leviĝis, dancante,
Kastelon ĉirkaŭis ilia aĉaro,
Ĝin en malliberon prenante…
Ektondris la reĝo, kunkuris la sklavoj,
Tumultas kaj bruas kastelo…
Ŝvitlace puŝbatas kaj tranĉas la glavoj,
Sed vane — blindbatoj sen celo…
Furias ondaro, mokdancas »aĉaro«
Kaj reĝan ekscitas koleron…
— Ha, mort’ senpardona al gard’ ĉirkaŭtrona!
— Plenŝuti, haltŝtopi riveron!…
Kaj jen superŝutas ondegojn ribelajn
Ordono de l’ reĝ’ sangavida,
Jen ĵetas de l’ turo oferojn sencelajn
La venĝo de l’ reĝo senbrida…
Kaj, kiam jam ŝajne river’ kvietiĝis
Kaj estis ĝi preskaŭ homplena,
El fundo droneja fantomo leviĝis
Al tron’ kun parolo solena:
— Al reĝo, de l’ reĝo subakva sendito,
Mi venas el frosta ekzilo…
Al reĝo, de l’ reĝ’ kun najbara invito,
Kun bona, amika konsilo:
Nur unu nun mankas de l’ turo ofero
En val’ al furio ŝaŭmanta.
Nur unu, por ke tuj ŝtophaltu rivero,
La unu — vi estas, reganto…
»La Revuo«, 1912—3, pĝ. 305.
Laŭ milita rememoro de turka veterano.
Vi demandas min, infano,
Kial estas mi sen mano,
Kial ofte iu premas min doloro? —
Kaj malgaja preskaŭ ĉiam,
Kial ridas mi neniam,
Pro funebra kvazaŭ ia rememoro?…
Kial ofte ĉe grizulo
Larm’ ekbrilas en okulo —
Kial estas? — vi demandas min, infano?
Longa estas historio
De malgaja vivo mia
Kaj de mia vanperdita dekstra mano.
Mi amikon, samaĝulon,
Gajan havis, beljunulon,
Antaŭ tridek plorenuaj longaj jaroj.
Temp’ foriris eternecon,
Forpreninte la junecon,
En malĝojo plengriziĝis miaj haroj…
Mi memoras, kvazaŭ nune:
Ni, soldatoj, ambaŭ kune
Al milito pretiĝadis en kazerno.
Li forlasis familion,
Mi, plenorfo, mi — nenion
Krom la propra, krom orfeco ĝis eterno…
Jam tremetis en sunbriloj
Glavopintoj ĉe pafiloj,
Kaj pretiĝis jam sur korto la kanonoj…
Pretaj estis por bataloj
La rajdistoj kaj ĉevaloj,
Mankis sole de la Baŝo[11] la ordonoj…
Sed — jen iu bru’ fariĝis:
Al soldato ŝtelperdiĝis
En kazerno frumatene la monujo.
Por ŝtelisto ĝenerale, —
Dum milito speciale, —
Tre severa estas puno en Turkujo.
Baŝo estis tre severa —
Baldaŭ venis li kolera,
Kaj starigis nin vicorde sur la strato.
— La ŝtelisto tuj eliru,
Sian kulpon mem li diru!
Konfesinton juĝos eble la kompato.
Sed neniu ekmoviĝis —
Ĉiu kvazaŭ senvortiĝis…
Kaj ektondris duafoje la tirano:
— La ŝtelisto tuj elpaŝu,
Sian kulpon li malkaŝu —
Sub hakilon pune iros — nur la mano!…
Fulme Baŝ’ rigardojn ĵetis,
Kiam vokon li ripetis:
— Se l’ ŝtelisto la alvokon ne obeos
Punon prenos — sen kompato! —
Ĉiu deka la soldato,
Ĉiu deka sub hakilo — kap’ pereos!…
Tre mortpala en tremego
Petrigardis min kolego:
— Ili estis en malsato… ho, pro Dio!…
Kiu donos tie panon…
Se — mi pune perdos manon…
Kiu zorgos pri malsata familio?…
— Vi mem zorgos, ne alia,
Pri la propra familio!…
Fajrekbrilis la decido en okulo.
Kaj al Baŝo mi eliris.
Fortavoĉe kulpon diris:
— Jen, ĝi estas, man’ ŝtelinta de l’ pekulo!…
Por pli forta punefiko
Baŝo montris: — Vi, amiko,
— Vi eliru — lia punekzekutisto!
— Nu, vi, pala! — tuj elvenu,
La hakilon forte tenu,
Kaj — forfalu peka mano de l’ ŝtelisto!
Baŝ’ ordonis. La ordono
Plenumiĝu sen pardono!
Kaj hakilon la amiko blinde prenis…
Senkonscie ĝin levinte
Kaj la manon forbatinte,
Ekkriegis li, ekploris kaj eksvenis…
Sur la kampo en la valo
Baldaŭ estis la batalo.
En kazerno mi atendis bandaĝita.
Ĝuste ĉirkaŭ la vespero
Venis de l’ batal’ ofero…
Sur portilo — li, amiko! — mortvundita!…
— Dio benon al vi donu…
Min ne juĝu… kaj… pardonu,
Kaj li mortis post mallonga agonio.
— Ho, ofero mia vana!
Sen amiko kaj sen mano!…
Kion donos mi al lia familio? —
Hejmen sola mi reiris,
Lastan vorton lian diris,
Kaj senmanan helpon mian mi proponis.
Di’ ne juĝis pekon lian,
Garde helpis familion,
Kaj amikon mian eble Li pardonis.
———————
[12]Sin alpremis la infano
Al la brust’ de l’ veterano
Kaj manetojn siajn pie kunektiris
Kaj pro la animosavo
De la malfeliĉa avo
En ĉielon varma preĝ’ al Dio iris.
Berlin, 16. VIII. 1914.
| Valisano | ||
| Piroto, poeto | liaj kolegoj | |
| Akompano | ||
| Roberto de Somnambulo | kongresanoj | |
| Antonio Veramanto | ||
| F-ino Klara Singardemo | ||
| S-ro Karavano | ||
| S-ro Operkulato kun edzino | ||
| Huragano, policano | ||
| Kelnero Ia | ||
| Kelnero IIa |
En urbeto N…, antaŭ la »Deka Kongreso«,
en fino de Julio 1914.
Saloneto en hotelo sub »Verda Stelo« en N…
En la fundo kaj dekstre: pordo. Maldekstre: elira pordo al balkono. Sur unu muro: telefono. En la mezo: tablo kun Esperantaj presaĵoj. En unu angulo: ŝranko.
Kelneroj Ia kaj IIa.
La kelneroj ordigas la ĉambron.
Kelnero II. Iu granda eminentulo ŝajnas esti la alvenonta gasto, por kiu oni tiom klopodas kaj ekscitiĝas.
Kelnero I. Ĉu vi ne scias, kiu alvenos? La tuta urbo ja parolas kaj eĉ sonĝas pri li! la Majstro — ĉu vi komprenas? — La aŭtoro de Esperanto trapase vizitos nian urbeton kaj ekloĝos en nia hotelo kun sia edzino, sinjorino Klara.
Kelnero II. La aŭtoro de Esperanto?!
Kelnero I. Jes — li. La urbestro kvazaŭ senkape vagas tra la urbo kaj preparas la »ordon«. La policestro kaj lia edzino instruas sian stabon en Esperanto, fotografistoj nervoze preparas kaj disdonas preskaŭ senpage multege da portretoj, por ke ĉiu esperantisto kaj eĉ ĉiu urbano bone konu la vizaĝon de la Majstro kaj lin honoru ĉe ĉiu renkonto. Mi mem havas eble 6 aŭ 8 de liaj portretoj en diversaj pozoj.
Kelnero II. Mi ankaŭ ricevis de sinjoro Piroto kelkajn portretojn. (Post paŭzo) Mi tre volus esti eminentulo! Oni honoras, ovacias.
Kelnero I. Ne tro neatingebla estas via revo: Kripligu Esperanton, kaj tuj vi fariĝos homo glora, pri kiu oni disputas en la gazetoj. Aŭ — fariĝu, junulo, redaktoro de iu Esperanta gazeto kaj aperigu iun herostratan artikolon, kiun vi mem ne bone komprenos.
Kelnero II. Tiel aŭ alie — mi ne estus kelnero en ia hotelo.
Piroto kaj Valisano (eniras tra la meza pordo).
La antaŭaj. Piroto. Valisano.
Piroto. Vi ĉiam babilas —
Kelnero I. (poetmaniere). Babilo estas bona for-enu-ig-ilo —
Valisano. Nove naskita poeto — via konkuranto!
Piroto. Ĉu ĉio estas en ordo?
Kelnero Ia (kiel antaŭe). En plena perfekto — ĉiu objekto.
Piroto. Vi povas foriri. (La kelneroj foriras). Ni kontrolos laŭ la listo (legas el sia notlibro): Oficiala Gazeto, Lingvo Internacia, Germana Esperantisto —
Valisano. — kaj mil aliaj gazetoj — lasu ilin sur la tablo.
Piroto. — portreto de la Majstro — kaj de lia edzino?
Valisano. Jen ili estas — ĉio en ordo. Nun mi kontrolos la dormo- kaj manĝoĉambron. (Eliras dekstren).
Piroto (sola). Mi tremas — eble mi metos mian »dediĉon« inter la gazetojn? — Jes — bona ideo! (Metas la manuskripton inter la gazetojn kuŝantajn sur la tablo) La Majstro legu ĝin mem.
Valisano (revenas el la dekstra ĉambro). Kial vi havas tian malsaĝan mienon?
Piroto. Mi tremas —
Valisano. Tremu, tremu, eble ektremiĝos el via kapo ia geniaĵo.
Piroto. Vi estas profanulo, sinjoro Valisano —
Valisano. Kaj vi, Piroto, estas idioto! — Pardonu, ke mi tiel senceremonie titolas vin; sed, anstataŭ tremi la tutan tagon kaj timi, ĉu la Majstro havos paciencon aŭskulti aŭ legi viajn rimojn — mtetu ilin sub lian kusenon — ili certe plifruigos lian sonĝon![13]
Piroto (ofendite). Mi metis ilin inter la gazetojn. Viaj mokoj ne trafas min, ĉar hodiaŭ mi tute ne estas en humoro, ekzercadi sur vi mian spriton. Pli ĝuste estos, se ni oferos nian tutan tempon por la plenumo de la devo, kiun oni konfidis al ni. Ne forgesu, ke la vagonaro eble jam kuras al la stacio kaj tre malmulte da tempo restas ĝis la apero de nia gasto ĉi tie.
Valisano. Vi estas tute prava.
Akompano (iom senspire enkuras).
La antaŭaj. Akompano.
Akompano (balbutulo). G-r-r-a-v-v-a sc-i-i-igo! — Aŭ-aŭsku-kultu — — n-ne in-in-ter-r-ompu — —
Piroto kaj Valisano. Nu bone, bone — rakontu.
Akompano (balbutante). Mi estas — mmmi estas -mmmi eeestas.
Valisano (senpacience). Jes — mi estas, vi estas, li estas, sed kio estas?!
Akompano (kolere). N-ne inter-rrrompu! — Ĉar mmmi ne-nenion di-diros — —
Valisano. Ni tute ne inter-rrompas —, sed la pacienco povas inter-rrrompiĝi! —
Akompano. Mmmi estas ĵu-us ricevinta pri-privatan te-tele-legramon de mmmia amiko, ke-ke la Mmmajstro kun la edzino — —
Piroto kaj Valisano (senpacience). Nu? — Nu! —
Akompano. Ke la Majstro kkkun la edzino je-je la 10a mmmatene for-forvetu-turis el la antaŭlasta stacio, kaj je la 12a oooni jam povos ren-renkonkonti ilin en nia stacidomo.
Valisano (kaptante sian ĉapelon). Adiaŭ, sinjoroj — mi vaporiĝas!
Piroto. Mi tremas — —
Akompano. Frenezulo! — Kkkien vi ku-kuras? — Atendu! Mi proponas la jenon. (Rigardas la poŝhorloĝon). Nun ili jjjam estas alvenantaj al nia urbo. Se mmi estus scianta, ke la vagonaro estos haltanta — —
Valisano. Pro Dio! — Ne »parolantu« tiel kripligante, ĉar mi, vin aŭdante, estos freneziĝanta! — —
Piroto. La tempo ja foriras, kaj eble tuj (flanke) mi tremas — —
Akompano. Ssas-injoroj Piroto kaj Va-va-lissano! Se vi nnne havas paciencon, vi ne povos esti kun-kunplenumantoj ddde mmmia pro-projekto.
Piroto. Bone — bone, — daŭrigu, sed, pro Dio, iom pli esence.
Valisano. Kaj malpli »antante«.
Akompano. Jjjen mmi proponas: Ĉar la Majstro kkkaj lia edzino venos »inkognite«, ni iru al la stacidomo kaj ankaŭ inkognite akompanu ilin ĉi tien, en la destinitan por ili ĉambron numero 14, kie iom poste, ni ĉiuj senmaskigos nin kaj — ricevos la premion.
Piroto. Hm — bona ideo, — sed — mi ne iros, — mi timas, en la ĝusta momento perdi la kapon.
Valisano. Trankviliĝu! Oni ja ne povas dufoje perdi tion, kion oni jam de longe kaj senespere perdis.
Piroto. Bedaŭrinde, saĝa vi neniam estis.
Akompano. Nnne mal-malpa-paciĝu. — Mi proponas, ke sinjoro Piroto restu ĉi tie kaj prizorgu la akcepton laŭ niaj telefonaj sciigoj.
Valisano. Bone, ni iru (prenas sian ĉapelon). Mi estos azeno, se mi ne kaptos la Majstron kaj kun li — la destinitan premion.
Piroto. Premiita azeno vi ja de longe estas, kaj tio ne estas bona antaŭdiro por via — hodiaŭa premio.
Akompananto. Ssse i-i-u mmin demandus, kiu el vi ambaŭ estas aaazeno, mi certe nnne scius respondi.
Valisano. Ni ambaŭ volonte — rezignus por — vi. Nu, dirite, farite — ni vaporiĝu! (Li ekkaptas Akompanon ĉe la brako kaj elsaltas kun li tra la meza pordo.)
Piroto sola.
Piroto. Mi tremas — — Nur ankoraŭ kelkaj minutoj, kaj la Majstro estos ĉi tie. (De sur la tablo li prenas sian »dediĉon«) Se mi povus mem deklami ĝin! (Legas laŭte)
Kara Majstro iom griza
Venas al kongres’ Pariza —
(La telefono sonoras) Ha, malbenita telefono! (Li iras al la aparato kaj parolas en ĝin) Kiu? — Jes — mi — ne — jes — ne —, ĉio en ordo — (Li pendigas la mikrofonon). Mi tute forgesis pri flagoj (Li sonorigas).
Kelnero II (eniras).
Piroto. Kelnero II.
Kelnero II. Ĉu vi sonorigis?
Piroto. Certe — mi, ne vi. — Ĉu vi forglutis la »bonan tagon«? Ĉu oni ne alportis flagojn?
Kelnero II. Ne. — (La telefono sonoras).
Piroto (en la telefonon). Kiu estas tie? — Kion? — Bone — nu? — Mi deziras sukceson! (Al la publiko) La vagonaro malfruiĝas, sekve ankaŭ la Majstro venos pli malfrue ĉi tien. Nu, ni atendu!
Huragano (eniras, portante du flagojn).
La antaŭaj. Huragano.
Piroto. Brave, mi ĵus parolis pri la flagoj.
Huragano (basvoĉe). Mi havas la honoron, en la nomo de mia estrino oferdoni du flagojn, propramane broditajn de ŝia policana »moŝtino«, por ornami la balkonon de la ĉamhro 14, kiu havos la honoron gastigi niajn glorajn »gemajstrojn« dum la subkongreso antaŭ la »Deka« en Paris, en nia urbo.
Piroto. Koran dankon, Huragano, kaj danku milfoje ankaŭ vian »estrinan moŝton«.
Huragano. Laŭ ordono!
Piroto (al la kelnero). Prenu ilin kaj ornamu la balkonon.
Kelnero II (foriras kun la flagoj tra la meza pordo).
Piroto (post kelka paŭzo). Bonega ideo! (Al Huragano) Sinjoro Huragano!
Huragano. Laŭ ordono, sinjoro Piroto?
Piroto. Ĉu vi bone studis la vizaĝojn de la Majstro kaj lia edzino?
Huragano. Tute perfekte! Mi ricevis de mia estrino ok diversajn fotografaĵojn, kiujn preskaŭ englutis miaj »memorokuloj«. Precipe la majstrinan vizaĝon mi perfektege konas. Mi havas admirindan okulmanovron: kiam mi unufoje ekvidas virinon, mi povus ŝin parkere — pentri.
Piroto. Kompreneble, se vi estus pentristo?
Huragano. Kompreneble — vi bone rimarkigis. Mi ja estas direktoro de la fako por retrovado de perditaj edzinoj!
Piroto. Bonege! Jen estas la plej bona portreto de la Majstro. Studu ĝin iom detale, por ke vi povu (Huragano »studas«) tuj, senerare, ekkoni la Majstron inter la centoj da vojaĝantoj alvenontaj hodiaŭ je la 12a per la norda rapidvagonaro.
Huragano (ankoraŭ studante la portreton). Laŭ ordono!
Piroto (kontente). Nu, sinjoro Valisano! — (La telefono sonoras, li parolas en ĝin) Kiu? — Jes — ankoraŭ ne — ĉu vi ankaŭ? Do, vi ĉiuj estos tri renkontontoj — jes — jes. Ĝis revido. (Al la publiko). Tri plus Huragano estas kune kvar — (ridas) hahaha. Nun mi estas certa, ke la »inkognituloj« ne forŝteligos sin. (Al Huragano, kiu ankoraŭ ĉiam »studas«) Nu, ĉu vi jam sufiĉe »englutis« la Majstron? Eble vi nun deziras ankaŭ »engluti« la majstrinan vizaĝon?
Huragano. Ho, ne — mi ŝin povas blinde rekoni inter miloj da virinoj, ĉar vi ja scias, ke mi estas direktoro —
Piroto (interrompante lin). — de la fako por retrovado — jes, jes — mi scias. Vi iros tuj al la stacidomo kaj bone rigardu! — Tien iris ankaŭ Akompano, Valisano kaj Karavano. Vi estas la kvara, kaj, mi esperas, la plej feliĉa gajnonto de la destinita premio. Vi alkondukos la inkognitulojn ĉi tien. Ĉu vi bone komprenis?
Huragano. Ho — ho! Mi ĉion, ĉiam, ĉie bone komprenas. Mi ilin nepre alkondukos ĉi tien!
Piroto (rapide). Ne ne! Ne laŭ via kutima maniero policana!! — Delikate kaj singardeme!
Huragano. Laŭ ordono!
Piroto. Nu, iru — (La telefono sonoras). Malbenita telefono! (En la telefonon) Kiu? — Jes — ne — jes — bone — (al Huragano) Iru tuj, kaj — sen la Majstro kaj lia edzino ne revenu!
Huragano (foriras).
Piroto sola.
Piroto. Nun mi montros al vi (mansignante al la telefono), kiu el ni estas Piroto kaj kiu — idioto! (La telefono sonoras, li parolas en ĝin) Kiu? Nu? — Venis? Brave! — Sen edzino?! — Tio eble estas ilia duobla inkogniteco? — Jes — jes — ne! Nepre la edzino!!! Vi akompanu la Majstron kaj ordonu al Huragano, kiun mi ĵus sendis tien, retrovi nepre la edzinon! Ĝis revido! (Al la publiko) Strangaj homoj! Nepre inkognite! Kaj tiucele eĉ disigite! Sed ne, sinjoro Majstro!
Kun edzino aŭ sen — ni vin kaptos fine! Al Huragano oni povas konfidi la aferon! (Promenante tra la ĉambro, li parkere ripetas la »dediĉon«. Aŭdiĝas alveturanta aŭtomobilo. Pasas kelkaj momentoj, dum kiuj Piroto, »pretigante sin«, ĉiumomente »aŭskultas« kaj rigardas la pordon. Iom poste aŭdiĝas voĉoj post la kulisoj).
Voĉo (post la kulisoj). Mi petas, sinjoro doktoro — ĉi tien — ĉambro 14 — mi petas.
Piroto. Ho, mia koro! Ili iras — — (forglutas la alian). Somnambulo kaj Akompano (eniras tra la meza pordo).
Piroto. Somnambulo. Akompano.
Akompano. Estu bonvenanta, sinjoro doktoro! Flanke al Piroto) Ssssen edzino —
Somnambulo. Vi eraras, sinjoro, mi neniam estis doktoro.
Akompano. Hm — jjjes — jes — pa-pardonu! (Flanke al Piroto) Li obstine malkonfesas —
Piroto. Mia kolego kutime ĉiun eminentulon titolas »doktoro«. Pardonu al li. (Flanke) Mi tremas.
Somnambulo. Sed mi ankaŭ ne estas eminentulo!
Akompano. Je-jes — jes — mmmi — komprenas. (Li signife »interpalpebrumas« kun Piroto).
Piroto (treme). Mi — mi — mi — mia — mia.
Akompano (flanke). Li — li — li — llia lango ko — kommmencas sian ttremdancon. (Al Somnambulo) Mi havas la honoron prezenti al via moŝto: mia kolego, sinjoro Piroto, glora poeto (Piroto geste »modestigas sin«) kaj mi — Akompano.
Somnambulo. Tre agrable. Mia nomo estas Roberto de Somnambulo.
Akompano kaj Piroto (flanke). ?! — Somnambulo!? (La telefono sonoras).
Akompano (en la telefonon). Kiu? — Jjjes, mi — bbonege — tuj — (al Somnambulo) Pardonu, sinjoro Doktoro de Somnambulo, ke mi foriras, lasante vin ĉi tie kun nia glora poeto, (al Piroto) ne modestigu vin. Mi estas esperanta, ke vi estos trovanta ĉi tie la deziritan ripozon, kaj ke vi estos ĝuanta ĉi tie lonstantan —
Piroto (flanke). Li »freneziĝantas« —
Akompano (senpaciencigite). Bone, bone, forirantu plej rapide! (Li foriras tra la meza pordo).
Piroto. Somnambulo.
Piroto. Permesu, sinjoro Maj — sinjoro Somnambulo —
Somnambulo (kun akcento). Somnambulo estas mia nomo!
Piroto. Pardonu — permesu, sinjoro Somnambulo, ke mi demandu vin pri via tre estimata sinjorino — edzino. Ĉu ŝi ne venis?
Somnambulo. Sinjoro! Mi neniam havis edzinon kaj neniam havos! Mi estas ĝismorta malamiko de ĉiuj edzinoj. Eble vi konsideras min iu alia?
Piroto (montrante al li portreton). Ĉu vi konas ĉi tiun sinjoron? — (Flanke) Netrompebla simileco!
Somnambulo. Kompreneble — kiu ne konas lin! Tamen — la portreto ne estas bona —
Piroto (ridas signife). Jes — ĝi iom similas al — sinjoro — de Somnambulo, ĉu ne?
Somnambulo (ridas). Kaj ankaŭ eble al — sinjoro Piroto, ĉu ne? Hahaha! (Ambaŭ ridas).
Piroto (flanke), Mi komencas perdi la kapon. (La telefono sonoras, li parolas en ĝin) Kiu? — Jes — ne — mi ne havas tempon. (Al Somnambulo) Pardonu, mi tuj revenos (flanke) kun la eksperto! (Li foriras tra la meza pordo).
Somnambulo sola.
Somnambulo. Kie mi estas! — Kien oni min alkondukis? (Ĉirkaŭrigardas en la ĉambro) Ĉu mia revolvero estas en ordo? (Li prenas revolveron el la poŝo, kontrolas ĝin kaj poste remetas en la poŝon. Denove ĉirkaŭrigardante, li ekvidas la balkonon) Balkono? — Bona ideo! (La telefono sonoras, li parolas en ĝin)
Halo! — Jes, ĉambro 14 — kio?! — Mi ne komprenas. Kiu idioto?! Vi eble eraras — tie ĉi loĝas neniu idioto! — Ki-on?!! Mi?!! Vi mem eble! Arogantulo! (Li foriras de la telefono) Agrabla societo! (Li premas la sonorbutonon) Kelnero I (eniras).
Somnambulo. Kelnero I.
Kelnero I. Bonan tagon, sinjoro doktoro!
Somnambulo (kolere). Stranga lando, kie ĉiu ĉiun titolas »doktoro«! (Al la kelnero) La telefono vokas iun — iun — idioton.
Kelnero I. Ah! — Jes — mi tuj — (foriras).
Piroto (eniras post mallonga tempo).
Somnambulo. Piroto.
Piroto. Ha, fripono! (en la telefonon) Kial vi turmentas min? — Kion?! — Pendigu vin ambaŭ! (Al Somnambulo) Mi ordonos forpreni la malbenitan aparaton! (Li eliras, minacante al la telefono) Atendu, fripono! Plej bone ridas, kiu laste ridas!
Somnambulo sola.
Somnambulo. Tre agrabla societo! Se ĉi tiu malbenita maŝino ne kvietiĝos, mi eble eĉ dumnokte estos devigata ĉiumomente alvoki iun — idioton! (Demetas la surtuton) Mi iomete refreŝigos min sur la balkono. (Eliras sur la balkonon.) (Momenta paŭzo. La telefono sonoras. Aŭdiĝas voĉoj post la kulisoj.)
Voĉo. Mi petas, mi petas — ĉi tie sinjoro doktoro.
Veramanto kaj Valisano (eniras).
Veramanto. Valisano.
Veramanto. Sed mi tute ne komprenas vian troan ĝentilecon, sinjoro Valeriano —
Valisano. Valisano estas mia nomo.
Veramanto. Pardonu! Ĉu ĉiu kongresano havas tian koran kaj ĝentilan akcepton?
Valisano. Preskaŭ ĉiu — eminentulo! (La telefono sonoras, li parolas en ĝin) Kiu? — Jes — ĉu vi, Huragano? — Nu? — Edzinon? — Vi retrovis la edzinon? — Bonege, konduku ŝin tuj al la edzo! (Al Veramanto) Jes, sinjoro »Veramanto«. — jen estas la balkono, jen la dormoĉambro. Estu ĉi tie kvazaŭ en via propra loĝejo, (flanke) kaj tuj venos via — »Veramantino«.
(Foriras.)
Veramanto sola.
Veramanto (ĉirkaŭrigardante). Luksa apartamento! Por tri frankoj, kun tagmanĝo?! — Tre malmultekoste. Sed kion signifas la honoroj kaj ovacioj, kiujn mi spertis dumvoje ĝis la hotelo? (Li prenas sian valizon kaj eliras dekstren. Momenta paŭza silento. Poste aŭdiĝas voĉo post la kulisoj).
Voĉo (post la kulisoj.) Jen, estimata sinjorino — ĉi tie.
Klara Singardemo (eniras preskaŭ puŝate).
Huragano (sekvas ŝin).
Klara Singardemo. Huragano. Poste Kelnero Ia.
Klara (kolere). Kion signifas tiu perforto?! Tre ĝentila akcepto!
Huragano. Ne koleru, estimata sinjorino — mi ne povis alie agi — mi havis ordonon (alproksimigas sin al la sonorbutono kaj sonorigas).
Klara (timeme observas liajn movojn).
Kelnero I (enkuras).
Huragano (»interokulumas« kun la kelnero, montrante al Klara, kiu tre timeme observas ilin). Alvoku sinjoron Piroto! Kelnero I (kvazaŭ »ion« komprenante). Tuj! (Elkuras). Piroto (eniras post mallonga tempo).
La antaŭaj. Piroto.
Huragano (»okulume« kaj flanke). Laŭ ordono — jen ŝi estas.
Piroto (flanke). Jen la sekreto, kara birdeto! (Li komparas la vizaĝon de Klara kun la portreto). La originalo estas iomete kvazaŭ pli bela, tamen ambaŭ vizaĝoj tre estas similaj.
Klara (tre timeme observas ilin).
Piroto (laŭte al Klara). Via majstredzina moŝto perdis sian karan amikon, ĉu ne? Ne maltrankviliĝu, ni tuj redonos al vi vian amanton.
Klara (flanke). Mian amanton?! — Sankta Dio! Kien mi enfalis? (Laŭte) Mi neniun kaj nenion perdis, mi nenion volas — nur lasu min sola!
Huragano. Laŭ ordono!
Piroto. Ni malaperas. (Foriras kun Huragano).
Klara sola.
Klara. Pro Dio! Kien mi enfalis? (Post momento) Ĉu eble?! — Se jes — mi elsaltos el la fenestro!! — (Ŝi riglas la pordon) Kien forkuri? — Bona ideo! (Rapide kaj nervoze[14] ŝi malfermas sian valizon, elprenas ian mantelon, demetas de si la bluzon).
Somnambulo. (ĝuste en ĉi tiu momento aperas en la balkona pordo).
Klara. Somnambulo.
Somnambulo. (Mirante restas staranta en la pordo) Virino!? — En mia ĉambro fremda, duonnegliĝita virino?! Sankta Magdaleno! Ĉu ia atenco kontraŭ mia virto? (Tusas) Khm — khm — (pli laŭte) Khm — khm.
Klara (ŝirmante sin per la mantelo). Ah! — Ah! Viro! En negliĝo! (Laŭte) Ne — ne!! Ne alproksimiĝu — Mi krios helpon!
Somnambulo. Ne kriu, mi ja ne estas lupo!
Klara (malespere). Ne — ne — foriru!! (Ŝi kuras tra la ĉambro, serĉante ian rifuĝejon. Fine ŝi direktas sin dekstren, por malaperi tra la dekstra pordo, sed jen en la pordo aperas la fortimigita Veramanto en duona negliĝo. Klara rifuĝas post ŝrankon).
La antaŭaj. Veramanto. Poste Kelnero Ia.
Klara (duonsvene). Ah!! — (Penante rapide butonumi la bluzon, ŝi ne trovas la ĝustajn butonojn).
Veramanto. Kio fariĝis? (Li studas la situacion kaj ŝajnas ion kompreni). Kion vi krias, sinjorino?
Klara. Mi estas — fraŭlino! (Flanke) Ho, malbenitaj butonoj!
Veramanto. Des pli bone, sed kion vi krias? (Al Somnambulo duonvoĉe) la aventuro? (Ili interparolas mallaŭte) Do, ni havis la saman ideon? — Ni estas »samideanoj«?
Klara (flanke). Ia konspiro kontraŭ mi? — Ili marĉandas!!
Veramanto. Sinjorino, butonumu vian bluzon kaj eliru el via rifuĝejo. Mi tute ne volas atenci kontraŭ vi. Ni ĉiuj tri ja estas samideanoj, ĉu ne? (Montrante al la rubando de sia ĉapelo) Vi ja portas la verdan steleton!
Klara (penante perforte butonumiĝi. Flanke). Malbenitaj bluzoj! (Laŭte) Mi neniel povas botonumiĝi!
Veramanto. Eble ni helpos? — Ni ja ĉiuj estas — unu »granda rondo familia«!
Klara. Mi dankas. Jam, fine mi butonumiĝis. (Eliras el la rifuĝejo) Pardonu, sinjoroj, mi ja estas tute juna kaj nesperta fraŭlino! Mi timas.
Somnambulo (flanke). Tute juna vi iam estis. (Al Klara) Mi havas la honoron: Roberto de Somnambulo, hispano.
Veramanto (prezentante sin). Antonio Veramanto, italo.
Klara (prezentante sin). Klara Singardemo, francino. (La telefono sonoras).
Somnambulo. Eble denove oni vokas iun idioton. (En la telefonon) Kiu? — Jes, ĉambro 14 (kolere ĵetas la mikrofonon) Mi ja diris! (Li sonorigas al kelnero).
Kelnero I (eniras).
Somnambulo (al la kelnero) Alvoku tiun.
Kelnero I. Jes, sinjoron Piroto — tuj — (Eliras).La antaŭaj. Piroto. Kelnero I.
Somnambulo. Mi sentas, ke fariĝas ia aventuro.
Kelnero Ia revenas kun Piroto.
Piroto (Mirege).?! Kia societo?
Somnambulo (montrante al la telefono). Oni vin vokas, sinjoro.
Piroto (kolere al la telefono). La infero ĝin prenu!(Flanke) Mi tute ne komprenas! Majstro, lia edzino kaj iu fremda viro — ĉiuj en duona negliĝo?! (Duonvoĉe al la kelnero) Voku tuj sinjoron Akompano!
Kelnero I (serveme foriras).
La antaŭaj. Akompano.
Akompano (enirinte) Kio fariĝis!
Piroto (senvorte montras al li la »trion«).
Akompano (al Veramanto). Kara Majstro, ĉu vi retrovis vian edzinon?
Veramanto (flanke). En la aero estas ia aventuro.
Piroto (duonsvene, flanke). Du Majstroj!? Unu edzino? — Mi freneziĝas! (Post la kulisoj aŭdiĝas voĉoj).
Voĉo (post la kulisoj). Numero 14 — jes — ĉi tie — mi petas, karaj gemajstroj — eniru.
Ĉiuj (kun mirego, senvorte kaj demande rigardas unu la alian kaj al la meza pordo).
Karavano, Operkulato kaj edzino (eniras).La antaŭaj. Karavano. Operkulato kun edzino. Poste Valisano.
Karavano (flanke al Piroto). Liberigu tuj la ĉambron! Ĉiuj eliru! La Majstro kun la edzino — (viŝante la ŝviton de sur la frunto) Vivu la Majstro kaj lia edzino!
Veramanto, Somnambulo, Klara kaj Valisano) (kiu intertempe eniris) Vivu!
Piroto (preskaŭ tute svene). Tria Majstro?! — Kaj dua edzino?! — (Li falas sur la kanapon).
Operkulato kaj lia edzino. Vivu la Majstro! (Flanke al Karavano). Kiu el ili estas la Majstro?
Karavano (al si). Ĉu li estas frenezulo aŭ mi?!
(Ĝenerala pantomino)
Valisano. Nu, pri edzinoj mi ne disputas — ili povas esti du — tri.
Akompano. — Kvar — Kvin.
Piroto. — Ses — sep.
Karavano. — Ok, dek.
Valisano. Sed Majstro povas ja esti nur unu!! — Do, kiu el vi, sinjoroj, estas la — Majstro?
(Pantomino. La telefono sonoras.)
Valisano (alsaltas al la aparato, post kelka tempo laŭte ekridegas kaj per solena forta voĉo anoncas):
Aŭskultu, sinjoroj kaj sinjorinoj,
»Majstroj« kaj »Majstrinoj«, ĉiuj
Kune kaj ĉiu el vi aparte:
Morgaŭ vespere je la 10a venos
Per rapidvagonaro nia glora
Vera Majstro kun sia vera edzino.
Ĉiuj aliaj edzinoj kaj iliaj »Majstroj«
Estas — falsifikatoj!
(Kelkmomenta pantomino, fine ĝenerala ridego. Huragano enkuras, malfacile spirante.)
La antaŭaj. Huragano.
Huragano (ekscitite). Terura sciigo!! Tutmonda, interpopola milito!! (Ankoraŭ maffacile spirante, li transdonas telegramon al Valisano.)
Valisano (ekscitite tralegas la telegramon kaj voĉe ripetas ĝian enhavon). Terura sciigo! — Ĉar kongresontoj de la »Deka« estas urĝe invititaj de siaj registaroj, partopreni en la universala internacia fratmortigo — la Konstanta Komitato de la Kongresoj sciigas, ke la universala »Deka« estas prokrastita — ĝis la perarmila interpaciĝo de la pacamantoj. La Majstro ne venos!
(Ĝenerala konsterniĝo, dum kiu la kurteno malrapide falas).
Sinjorino Ĉambristino
Sinjoro. Kuiristino.
Sonjo.
Sinjorino.
Kia geniaĵo!… Miraklo de la naturo! Mi aŭdas koncerton el Ameriko!… Tsss… kiel klare!… ĉarmege!… Ne trinki, ne manĝi — nur aŭskulti! Kvazaŭ ili kantus ĉi tie!… Miraklo de la tekniko!… (Sur sojlo aperas maljuna, dika kuiristino. Momenton ŝi rigardas la Sinjorinon.)
Kuiristino
Ĉu via sinjorina moŝto ankoraŭ longe sidos ĉi tie kun ĉi diablo sur la kapo?… La sinjoro atendas ĉe la tablo… La supo malvarmiĝas, la eta Jaĉjo ploras pro malsato…
Sinjorino.
Kuiristino.
La supo gelateniĝas, la viando plandiĝas (al la publiko flanke) Ĝis hieraŭ estis en nia domo bona ordo kaj paco… Oni pendigis tiun ĉi diablon, kaj ĉiu freneziĝis… (al Sinjorino) La tagmanĝo havos guston de la antaŭhieraŭa tago.
Sinjorino.
Ha!… vi… muŝaĉo tedema!… (leviĝas de la seĝo) Nu… kial vi ne iras?
Kuiristino.
Post vi… (preterlasinte la Sinjorinon). Ho, se mi estus ŝia edzo!… li estas tro bonkora por ŝi. (atente pririgardas la »diablon«). Jen kie ĝi sidas!… (provas fiksi ĝin sur la kapo). Neniel!… nenion!… Tamen la sinjorino de frua mateno sidis kun tiu ĉi orelumo… (fine ŝi sukcesis loki la aŭdigilon en ĝusta pozicio)… Mi aŭdas!… atendu iom, ne forkuru… mi nur sidiĝos… (ŝi singardeme sigiĝas). He! Jen vi estas!… (kelkan momenton ŝi atente aŭskultas)… Ne mensogu, ne mensogu! Nek mi estos via, nek vi — la mia… (al la publiko). »Anĝelo«! — diras li. Kia mi estas anĝelo!… Idioto vi estas!… Fermu la buŝaĉon, kanajlo!… (al la publiko) Kison li petas!… (al la nekonato, kaptante ian objekton) Jen, kion mi al vi donos!… (oni sonorigas en la apuda ĉambro). Ne brulas… (al la nekonato)… fripono!… (enkuras ĉambristino).
Ĉambristino.
Je Dio!… vi estas ĉi tie, kaj tie oni deŝiras la sonorilon!…
Kuiristino.
Ĉambristino.
Jes, sed ili volas la viandon…
Kuiristino.
Ili ne mortos pro malsato!… (kapinvitas ŝin)… Ne timu… (metas sur ŝian kapon la orelumon kaj sidigas ŝin)… Nu… ĉu vi aŭdas lin?
Ĉambristino.
Bonege!… kiel laŭte…
Kuiristino.
He… he… sed gardu vin… li estas kisema.
Ĉambristino.
Ne gravas. De kiso neniu mortis. (aŭskultas) Hi… Hi… li amas min…
Kuiristino.
Forŝovu vin de li… (Ĉambristino alŝovas sin al la tablo).
Ĉambristino.
Hi… hi… li volas min kisi. (Sonorilo).
Kuiristino (kaptante la aŭdigilon)
(En la aŭdigilon) Kanajlo!… ne por lupo estas supo! (al Ĉambristino)… Sufiĉe… vi estas tro juna por diablaj aferoj!
Ĉambristino (penante repreni la aŭdigilon)
Mi ja havas jam 16 jarojn!…
Kuiristino.
Atendu ankoraŭ 14… (Enkuras Sonjo).
Sonjo.
Kuiristino.
Ne brulas… (Kapinvitas ŝin). Venu… pli proksime… aŭskultu ankaŭ iom da diablaĵo. (Metas la aŭdigilon sur ŝian kapon) He?… mirindaĵo! Ĉu ne?
Sonjo (ravite).
Jes… belege!… militista muziko… tratata… tatata… tatat… (ĉiuj laŭtakte piedfrapas)… kaj nun ekzerco… unu… du… tri… kvar,,,
unu,,, du… tr… (Ĉambristino kaptas la orelumon kaj aŭskultas. Enkuras kolerega Sinjorino).
Sinjorino.
Vi ĉiuj tie ĉi?… (al Sonjo) ĉu mi sendis vin por aŭskulti radion?… For! ĉiuj!…
Ĉambristino.
Sinjorino… ili tiel bele ludas kaj marŝas…
Sinjorino.
Montru!… (aŭskultas). Efektive… Militista parado… (ĉiuj almetas la orelojn al la aŭdigilo)… (Enkuras kolera la Sinjoro.)
Sinjoro.
Mil ducent diabloj!… ĉu mi hodiaŭ finos tagmanĝon?
Sinjorino.
Ne kriu… (invitas lin kape).
Sinjoro.
Ne!… mi tuj ordonos forigi la radion!…
Sinjorino.
Sinjoro.
Efektive!… mil cent diabloj!…
(Momento de plena silento. En la apuda ĉambro renversiĝas la seĝo kun la infano. Ĉiuj timigitaj aŭskultas, — infano ploras).
Ĉiuj.
La infano falis!!!…
(Ĉiuj elkuras).Ŝerco propaganda en du partoj kaj en du lingvoj.
Personoj:
Adamo Grumblulo 60-jara
Helenjo — lia nevineto 20-jara
Kuracisto
Pastro
Servanto
Anoncanto (Conferencier)
Rimarkigo:
La unuan parton de la bildeto, ludotan en nacia lingvo de la konforma lando, oni klarigu en Esperanto al tiuj ĉeestantoj, kiuj ne komprenas la lokan nacian lingvon (ekz. en universalaj kongresoj, aŭ en aliaj okazoj, kiam kunvenos diversnaciuloj.
Anoncanto.
Bildeto sub la suprenomita titolo estas skribita en 2 lingvoj. Parto unua — en lingvo nacia, kaj dua parto — en Esperanto. Ĉar eble ne ĉiuj el niaj estimataj gastoj komprenas nian lingvon nacian, mi speciale por ili tradukas ĝin esperanten. Kompreneble mi nur tradukos. Mi ne konkurencos kun talento de niaj geaktoroj. Mi nur volas plifaciligi al vi la komprenon de la unua parto…
(La samon li povas diri nacilingve, por ke la lokaj gastoj ne pensu, ke li diris ion nekonvenan).
Do, mi petas, bone aŭskultu. Sinjoro Grumblulo, 60-aĝa fraŭlo adiaŭas sian ĉarman nevinon Helenjon (mi tute ne mensogas — ŝi estas efektive ĉarma).
Helenjo.
Ĝis revido, onklo »Grumblulo«…
Onklo.
Vi, malĝentulino!… ne moku…
Helenjo.
Se mi tradormos tutan morgaŭan tagon post hodiaŭa balo, mi venos al vi por distri vin iomete en via… grumblema soleco.
Onklo.
Iru, iru, ĉar la balo forkuros de vi. Kaj memoru, ne tro dormu, ĉar ĉiu trodormata horo mallongigas la vivon.
Helenjo.
Tralala… Ne manku nur la mono, tempo ĉiam sufiĉos por danco kaj dormo. Kompreneble, alie estas kun vi, onklo… Vi estas malju… (ekbatinte sin en la buŝon) nu… pliaĝa, ol mi, mi volis diri…
Onklo.
Helenjo.
Phi!… 60 jaroj!… Kiam mi estos en via aĝo, mi certe iros en vetkuron kun Nurmi.
Onklo.
Eble… sed mi tion jam ne vidos. Eble ankaŭ Nurmi mem.
Helenjo.
Vi vidos, vidos… Mi povas iomete plifruigi la vetkuron. Sed, kara onkleto, ni babilas sur la sojlo… Tio ĉi estas nek konvene, nek bonŝance. Sidiĝu ni momenton. (sidigas lin) kaj nun grumbletu… (subite). Bonega ideo!… morgaŭ ni ambaŭ — mi kaj vi — iros en kabaredon.
Onklo.
Vi malsaĝulinjo! Ne en kabaredon, sed en tombon mi jam rigardas per unu okulo.
Helenjo.
Bone, kaj la dua okulo… rigardas en la kabaredon, ĉu ne? Ha… ha… ha… Diru al mi, onkleto, kion via unu okulo vidas tie en la tombo?
Onklo.
Nu, ĝi vidas min formanĝatan de vermoj.
Helenjo.
Fi… vi abomenigas mian hodiaŭan balan vespermanĝon! Anstataŭ paroli pri la tombo, parolu ni iomete esperante.
Onklo.
(Kolere). Mi petas, lasu Esperanton trankvila… Ĝi estas por mi tro juna kaj mi por ĝi tro maljuna.
Helenjo.
(Kun kreskanta entuziasmo). Nek ĝi por vi tro juna, nek vi por ĝi maljuna. Por Esperanto neniu estas maljuna. Ne tiaj maljunuloj, kiel vi, lernis ĝin fervore kaj estis tre kontentaj. Sebert, Boirac, Mosheles, Hänkel kaj multaj aliaj ne grumbladis kaj ne enrigardadis per unu okulo tien, kie ne estas permesite. Malgraŭ, ke ĉiu el ili havis pli ol 70 jarojn. Kiam ili perdis la celon de l’ vivo, Esperanto fariĝis ilia celo.
Onklo.
(Fermante per la mano ŝian buŝon). Nu… nu, fermu vian gramofonon!… Iru en la balon, jam estas malfrue. Oni fordancos ĉiujn dancojn sen vi.
Helenjo.
Bone, bone, mi iras. Sed kisu min — ĉi tie — ĉi tie — jes. Nu, ĉu vi tion komprenas esperante?
Onklo.
Komprenas, komprenas… sed venas jam, venas… estas la oka…
Helenjo.
Ha… ha… ha… se oni volas liberiĝi de iu, oni ne diras en Esperanto »venas-venas«, sed — foriru!… kaj oni kisas…
Onklo.
Bone, bone… foriru… kaj kisas (li kisas ŝin) kaj malaperu!… (Helenjo elsaltas el la ĉambro).
Onklo.
(Sola.) Ho, tiuj junaj!… Se mi povus almenaŭ unu dekon da jaroj demeti de miaj ŝultroj!… (Kun dolora grimaco.) Ho, malbenita sklerozo!… ĝi promenas en tuta mia korpo!… (subite) Oj!… aj!… mia koro!!… io krakis interne!… ĉu jam la morto? (Falas sur la kanapon, antaŭe sonorigante. Venas flegma servanto).
Servanto.
Kio okazis?
Onklo.
Ra… ppide!!… kurra… ciston… du kurrracistojn!… Mi mortas…
Servanto.
Se morti, do ne sen pastro.
Onklo.
Ambaŭ… (Servanto foriras malrapide,) Ho… mia koro!… miaj kruroj… morti sola kiel hundo!… Ho… ho… (ĝemas; venas rapide kuracisto).
Kuracisto.
Hm… la paciento ankoraŭ ne mortis… Via servanto rapidigis min… Mi apenaŭ vestis min.
Onklo.
(Ĝemante.) Savu min… mi moortas… mia koro!…
Kuracisto.
Nu, ni vidos kiel aspektas ĉe vi la morto. Kuŝiĝu. (esploras lin) Spiri… ne spiri… Jes… hm… spiri… ne spiri… ne spiri… ne spiri… ankoraŭ ne…
Onklo.
(Eksaltas.) Mi sufokiĝos!
Kuracisto.
Ne timu, oni ne sufokiŝas tiel facile… Hm… kara sinjoro! La morto estas tre malproksime de vi. Kian aĝon vi havas?
Onklo.
Kuracisto.
Nu, tia aĝo ion postulas… Oni ja ne povas esti ĉiam juna… Kia estas via okupado?
Onklo.
Mia?
Kuracisto.
Nu jes — via…
Onklo.
Mi… mi… mi…
Kuracisto.
Mi komprenas. »Vi« estas via ĉefokupado. Tio ne sufiĉas. Oni devas trovi alian okupon, alian celon en la vivo… Nu, fartu bone kaj ne perdu la esperon. (Li foriras, preninte la monon.)
Onklo.
Kuracisto, aŭ filozofo?… »Alian okupon, alian celon!« (oni sonorigas) Kiu?… (sur la sojlo aperas Pastro. Sceno mimika.)
Pastro.
(Elpreninte vizitkarton.) Mi estas Andreo Ĉe…
(Kurteno.)
Anoncanto.
Ni imagu, ke pasis ses semajnoj post la unua vizito de pastro Ĉe en la soleca hejmo de onklo Grumblulo. La reston vi mem tuj aŭdos kaj vidos. Ĝis la!…
Onklo.
(Sola.) Kia miraklo! Antaŭ ses semajnoj mi, vera Grumblulo, ĝemulo, maljunulo signita de l’ morto hodiaŭ junigita je 25 jaroj! Se mi ne estus mi, mi neniam ekkredus! Venis al mi la pastro por transirigi mian pekan animon trans la limon de tiu ĉi mondo, kaj jen anstataŭe li revigligis, rejunigis min! Miraklo super mirakloj! Prave diris sinjoroj Boirac,
Sebert kaj aliaj, ke Esperanto estas miraklofaranto. Ha, mi ĝojas, mi dancas, mi kantas! Helenjo intertempe forveturis Parizon. Kia surprizo por ŝi, kiam ŝi revenos! Morgaŭ mi nepre iros en kabaredon! (antaŭ la spegulo) Nu, mi min ne rekonas!… (al la publiko) Ĉu ne?… (kantas kaj dancetas).
Se vin kaptis la malsano,
Se la vivo iras for,
Se sklerozo fortamane
Tenas vin kaj ĝemas kor’ —
Ne malĝoju, malesperon
Pelu sen ceremoni’!…
Kaj anstataŭ iri teron,
Esperanton lernu vi…
(La samon fajfas.)
(Enkuras en vojaĝa kostumo Helenjo kaj ekstaras konsternita.) Ho, bonan tagon, karulino! Fine vi venis!…
Helenjo.
?! Kio fariĝis?… Mia onklo fajfas?… Kaj parolas Esperante?!…
Onklo.
Helenjo.
Mi nenion komprenas…
Onklo
Demetu la mantelon kaj vi tuj komprenos. Miraklo fariĝis… Mi plijuniĝis je 25 jaroj…
Helenjo.
Voronov? (onklo kapneas) Ŝtejnaĥ? (same) Do, kia diablo vin junigis?… Kiu instruis al vi Esperanton?
Onklo.
Sidiĝu… jes… kaj kisu… bone… Vi memoras — antaŭ via forveturo, antaŭ ses semajnoj…
Helenjo.
Jes, mi memoras. Vi rigardis per unu okulo en tombon kaj per la dua…
Onklo.
He… he… en kabaredon vi volas diri? Jes. Tuj post via foriro mi eksentis min tre malbone… La morto montris al mi siajn dentojn kaj mi venigis kuraciston kaj pastron.
Helenjo.
Pastron?
Onklo.
Jes… ĉar mi ne volis morti sen la pastro…
Helenjo.
Kion diris la kuracisto?
Onklo.
Helenjo.
Hm… mi diris ja la samon al vi… Kaj la pastro?…
Onklo.
La pastro estis… nu, se vi divenos, mi donos al vi po tri kisoj ambaŭflanke.
Helenjo.
Feliĉe… mi ne divenos…
Onklo.
Hazarde — li estis pastro Ĉe…
Helenjo.
Sufiĉe!… ne parolu pli!… Nu, kiam mi iros en la kabaredon?
Onklo.
(Gaje). Morgaŭ, hodiaŭ, tuj, se vi volas! Vivu Esperanto!
Helenjo.
Vivu ĝi por beno de l’ homaro!
(Kurteno.)
Anoncanto.
Do vi vidis kaj aŭdis, ke la 60-jara mortonto iras en kabaredon, kie ambaŭ liaj okuloj atente observados ĉiujn movojn de la ¾ nudaj fraŭlinoj. Kaj tiun ĉi miraklon faris — Esperanto! Kia estas moralo de tiu ĉi teatrajeto? La moralo estas klara, iomete eble ŝerca, tamen — instrua kaj forta allogilo por ĉiuj kontraŭuloj de Esperanto. La moralo estas: kiu volas juniĝi, plilongigi sian vivon, tiu ne veturu al Voronov aŭ Ŝtejnaĥ — tiu fariĝu tuj esperantisto kaj li nepre longe vivos. La peresperanta operacio estas ne tiom multekosta, sendolora kaj tute ne danĝera. Krome: por fariĝi materialo operaciebla en klinikoj de Voronov aŭ Ŝtejnaĥ, oni ja devas antaŭ ĉio nepre — maljuniĝi ĝis la 65 aŭ 70 aĝo, kaj nur poste esti operaciata… Nu, kio povas intertempe okazi!… Do — oni devas tuj, senprokraste enskribiĝi en iun ajn esperanto-klinikon (-klubon), enpagi etan kotizon de nur kelkaj… por la Ĉe-metoda aŭ alia bona kurso, poste fariĝi ano de UEA, nu, se vi deziros, ankaŭ patrono de ICK — kaj post kvin aŭ ses semajnoj vi fariĝos tute juna kaj longe vivonta esperantisto. Sen transplantado de testikoj kaj sen doloro. Kiu el ne-esperantistoj ne kredas — konvinkiĝu mem. Mi aŭdis, ke sinjoroj Voronov kaj Ŝtejnaĥ — ĝis ilia metodo gajnos fidon — uzas intertempe en siaj klinikoj por siaj celoj tre sukcese — Esperanton.
Do vivu peresperanta plijunigmetodo, vivu Esperanto kaj la esperantistoj!
… Kian valoron havas la okulo,
Se blinda, surda estas nia kor’?…
| — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — |
I.
Sinjoro Riĉ estis posedanto de granda brandfarejo, en urbeto X. Multaj laboristoj obligadis lian kapitalon, kiu ariĝadis en grandaj, preskaŭ senfundaj trezorejoj. Sed oni ne amis la riĉulon.
Estas homoj, kiuj ne altiras homan koron. La riĉulo, gajninte la sorton, perdis ie dumvoje sian koron. Kaj ne nur la koron. Li perdis ankaŭ la klarecon de sia vido. Liaj antaŭaj nebonkoraj konatuloj, precipe la familianoj, diris, ke li blindiĝas: li ne rekonas, kion li rekoni ne deziras. Precipe lia frato Malriĉ kun la bofratino Finjo estis ekster la sfero de lia vido. Ili estis turmento de lia vivo. Kun legio da etaj infanoj ili ofte invadis la riĉulon, malpurigante la luksajn tapiŝojn de l’ palaca marmora ŝtuparo.
Sinjoro Riĉ eĉ proponis al sia frato transloĝiĝon en alian urbon. Li eĉ donis al li tiucele sufiĉan monon, sed la frato prenis la monon kaj restis, kie li estis. Ribeligis lin lia edzino Finjo:
— Por kies bono ni translokiĝu? Ĉu ĉar tiu ĉi »blindulo«, via kara fraĉjo, volas nepre malaperigi la malagrablan vivan monumenton de sia ne tro malproksima pasinteco? Kontraŭe — vi iru ofte al li kaj premu liajn kalojn — li ne forgesu pri viaj 13 infanoj, liaj nevoj.
Paceme kaj obeeme la edzo iradis ĉiam pli ofte al sia riĉiĝinta frato. La palaca servantaro havis severan ordonon ne enlasi la malriĉulon en la palacon. Sed Malriĉ estis neforigebla. Li atendadis ofte la fraton sur la vojo, kie la riĉulo faradis sian ĉiutagan matenan promenadon.
Bonan tagon, kara fraĉjo! — vokis li humile, demetante la ĉapelon kaj surpaŝante liajn piedojn.
— Aj… aj!… fripono!… se vi estas blinda, aĉetu okulvitrojn.
— Jen la malfeliĉo, ke mi ne havas monon por ilin aĉeti!… Sed vi, fraĉjo, havas grandajn amerikajn okulvitrojn kaj tamen min ne vidas! Nu, kion do helpas la okulvitroj?… Se vi volas liberiĝi de mi, donu iom por miaj 13½ infanoj.
— Kanajlo!… vi ne havas panon por 13 infanoj kaj malfeliĉigas la 14-an?!…
— Ne mi — Dio estas kulpa. Li benas min kaj mi ne rajtas ribeli kontraŭ Li. Sinjoro Dio bone scias, kion Li faras. Se Li ne ekspedus de tempo al tempo certan kvanton da infanoi teren, Li havus en ĉielo tian kvikon, ke Li mem el tie devus forkuri. Riĉuloj ja ne volas infanojn, do al kiu doni ilin? Al malriĉuloj. lli ne havas monon, havu ili infanojn! Jen estas saĝa dispono de Dio.
Riĉulo ĵetis al la trudemulo kelkan sumon kaj forkuris.
Bonan okupon mi havas — diris al si mem Malriĉ, revenante hejmen kun mono kaj kun kontuzoj sub okulo, kiujn ĉiam aldonadis al li la palacaj lakeoj. — Se mi povus ankaŭ monigi la kontuzojn, mi tuj aĉetus aŭtomobilon kaj veturus al mia kara fraĉjo ĉiutage… Profitega negoco!…
II.
Inter la 13 infanoj de gesinjoroj Malriĉ estis unu plej aĝa, 18-jara Sonjo. Pala, malforta, neparolema kaj tre sentemanima, estis ŝi zorgo de ĉiuj domanoj. Sonjo ne ĉiam estis tia. Antaŭ kvin jaroj, kiam ŝi laboris en brandfarejo de sinjoro grafo, ŝi estis unu el plej gajaj kaj petolemaj knabinoj.
Ŝia onklo (tiama sinjoro Malriĉ) estis malriĉa makleristo de la grafo. Ili ĉiuj kune loĝis en vilaĝa dometo proksime de l’ grafa somer-palaco. La onklo Malriĉ tre amis Sonjon kaj ofte alportadis al ŝi de l’ palaco kukojn kaj bombonojn.
Kiam la kaprica sorto malriĉigis la grafon kaj samtempe ekfavoris lian makleriston, la brandfarejo transiris en la posedon de ŝia onklo. La onklo ŝanĝis sian nomon, forĵetinte de ĝi la nedecan sufikson »mal« kaj ekloĝis en la palaco.
Kelkajn monatojn poste malfeliĉa akcidento blindigis la etan Sonjon. Ŝi estis devigita ĉesigi la laboron en la brandfarejo. De tiu tempo ŝia vivo kvazaŭ haltis sur unu loko, malantaŭ kameno, kie ŝi pasigadis la tutajn tagojn, apatia je ĉio kaj je ĉiu. Iom post iom mildiĝadis en ŝi la korpremo, kaj ŝi de tempo al tempo eliradis el sia loko por ekspiri la vivon. Tre dolorigaj estis por ŝi la rilatoj inter la onklo kaj ŝiaj gepatroj. Malesperiga estas la malriĉeco, sed kiom pli abomena — la homa malkompatemo! Sonjo multe suferis pro oftaj malbenoj kaj plendoj de sia patrino kontraŭ la riĉa bofrato.
— Ho, se mi ne estus blinda! — sopiris Sonjo.
III.
Dume en la palacon enŝteliĝis ia malbona malsano. Neniu sciis, kia ĝi estas, ĉar la palaca kuracisto fermigis al ĉiuj la buŝojn. Je ĉiuj demandoj oni respondis, ke s-ro Riĉ malsaniĝis je la stomako. Sed la sekreteco, per kiu oni penis ŝirmi la veron, havis malan efikon. Disvastiĝis famo, ke en la palaco kaŝiĝis pesto aŭ ĥolero.
Teruro fortimigis ĉiujn palacanojn. Eĉ la vojon alpalacan oni evitadis, kiel infektitan. La restinta tie sola maljuna palacestro anoncis, ke estas serĉata flegisto por bona pago. Sed nenie troviĝis volontulo: ĉiu timis riski la vivon. La pago ĉiuhore obliĝadis. Jen atingis sumon de 5 dolaroj potage.
En la domo de gesinjoroj Malriĉ la tento de 5 dolaroj faris inferon. Sinjoro Malriĉ volis iri en la palacon, sed lia edzino ne permesis.
— Kiu nutros viajn 13 infanojn, se vi — gardu Dio! — infektiĝos kaj mortos, he?…
— Se mi mortos, vi havos monon, kaj Dio vin zorgos.
— Ne Dio, sed vi estas mia edzo! Vi ne iros tien eĉ por miliono.
— Nu, eĉ por duonmiliono mi tuj forkurus tien…
— Vi ne iros al tiu ĉi blindulo, kiu ne rekonas sian fraton!!… — kriis la malpacema Finjo.
— Sed tamen li estas mia frato…
— Via frato?!… de kiam li fariĝis via »kara frato«? He?… ĉu de tempo kiam li blindiĝis kaj ne rekonas vin obstine?
— Do kiu flegos lin, se ĉiuj rifuzos?
— Dio… — diris mallaŭte Sonjo.
— Dio?!… diablo lin flegu!!… — furiozis Finjo.
IV.
En la palaco regis kvazaŭ funebro. La malsano iradis grandpaŝe antaŭen. Oni anoncadis ĉiel kaj ĉie, promesante grandegajn sumojn, sed vane…
Bezona estis nur unu nokto de ies nelacigebla disfrotado de l’ korpo por malebligi la finatakon de la morto kaj savi la riĉulon.
Ĉirkaŭ la vespero oni proklamis, ke sinjoro Riĉ solene ĵuris ekfeliĉigi la tutan malriĉularon de l’ urbeto, se li saniĝos. Kiu havas koron aŭ eĉ fajreron en ĝi, ne preterlasu la okazon feliĉigi la malriĉularon.
Sinjoro Malriĉ batalis kun si. Fine li elŝteliĝis el sia domo kaj forkuris al la palaco. Sed granda estis lia miro kaj disreviĝo, kiam oni ne akceptis lian oferton. Iu jam anoncis sin kaj jam laboras ĉe la lito de l’ malsanulo.
Kiam li malgaja revenis hejmen kaj rakontis pri sia malsukceso, Finjo furioziĝis.
— Vi pensis, ke oni atendos je vi, aŭ eble venigos vin tien en kaleŝo, he?
— Mi ja ĉiam volis, sed vi…?!… — ekmiris Malriĉ.
— Volis, volis!… vi ĉiam nur volas!…
Sed furiozo kaj malespero de Finjo eksplodis, kiam ĉe la vespermanĝo oni ne povis trovi Sonjon.
Oni serĉadis, vokadis — vane! nenie ŝi estis.
Unu najbarino diris, ke ŝi vidis la blindulinon sur la vojo al la palaco.
— Ho, mi malfeliĉa!… ŝi iris tien!… Kuru!… flugu!… ĉiuj!… ĉien!… rapide!… ne staru kun malfermita buŝo!…
Oni kuris, flugis, sed nenio helpis.
Sonjo estis jam en la palaco. Oni komence ne volis enlasi ŝin.
— Kiu vi estas, kian helpon vi povas doni al la malsanulo?
— Mi estas tiu, kiu venis — respondis lakone la blindulino. Ŝia energia tono senarmigis la palacestron. Li enkondukis ŝin en la ĉambron de la malsanulo.
Sonjo tuj komencis labori laŭ indikoj de l’ kuracisto. Ia freŝa, gajiga ekblovo eksentiĝis en la ĉambro. La apatia, duonviva paciento iomete reviviĝis. Eta espero eniris en lian koron.
— Eble?… — pensis lia malforta cerbo — Dio ne punos min kaj savos pere de tiu ĉi bravulino?
Liaj lacaj okuloj fermetiĝis. Ekŝajnis al li, ke li kun granda aro da viktimoj de l’ morto iras puŝata sur iu stranga, larĝa nekonata vojo. Fine ili haltas ĉe iu granda pordego. Grizhara longbarbulo gardas la enirejon. Oni eniras po unu. Jen la vico estas lia.
— Kion vi havas malantaŭ vi en la manoj? — demandas la longbarbulo.
— Mi… mi… mian monon — treme respondas li.
— Lasu la paketon, forĵetu ĝin! Nenio estas kunprenebla en la Postmondon.
— Sed ĝi ja estas mia tutviva laboro…
— Sufiĉe! Vi ĝuis vian monon dumvive. Nun ĝi estas nebezona.
La riĉulo provas enŝovi en manon de la pordisto grandan sumon.
— Nenia koruptumo! Forĵetu la paketon tuj, aŭ mi ĝin perforte forprenos de vi!
La riĉulo ekbaraktis kaj — vekiĝis. Jam tagiĝis. Ĉe la lito staris la kuracisto, palpante la pulson de l’ paciento.
— Mi gratulas vin, sinjoro. Vi estas savita. Tiu ĉi bravulino forportis la morton.
La riĉulo larme ekkisis la manetojn de Sonjo.
— Kion vi postulas de mi, kara infano? — demandis li Sonjon.
— Vi ĵuris, onklo…
| — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — |
Ekĝojis la malriĉularo, ĉar sinjoro Riĉ kune kun la sano regajnis la koron kaj vidon…
I.
SALATO, aŭ unu tago en fiziatra sanigejo.
Mia hejma kuracisto juĝis, ke mi estas malsana, kaj estas necese, ke mi tuj forveturu en iun famekonatan sanigejon. Kaj jen, post dekduhora laciga vojaĝo, mi fine alvenis en N.
Tuj post mia alveno, duono de miaj »sanesperoj« flugis for, kiam la pordisto, forpreninte mian vojaĝan sakon, direktis min al fraŭlino X., kies devo estis — la plenumo de unuaj »alvenoceremonioj«.
— Malbona antaŭsigno! — ekpensis mi (fraŭlino X. estis bela), plenskribante la »alvenokarton«.
Tuj post la unua venis dua, pli grava, formalaĵo. Fraŭlino X. direktis min al sia amikino (ankaŭ bela!!), kiu duonafable, doninte al mi ian ruĝan blankon,[15] petis skribrespondi la 22 tie enpresitajn »sandemandojn«, faciligontajn al la kuracisto la esploron kaj diagnozon de mia malsano. Mi citos tie ĉi nur kelkajn el la 22:
| Demando | Respondo |
| Ĉu vi havas infanojn? — edzinon? kiom? | Tri — unu. |
| Ĉu vi bone dormas nokte? | Se nenio min mordas. |
| Ĉu vi estas nervulo? | Mia edzino diagnozis, ke jes. |
| Ĉu vi nokte ronkas? | Miaj najbaroj certigas, ke — jes. |
| Ĉu vi estas katoliko, luterano, mahometano aŭ cigano? | Poeto. |
| Ĉu vi promesas obei ĉiujn »kuracordonojn«? | Jes… k. t. p. |
Fininte mian ŝvitlaboron, mi redonis ĝin al fraŭlino Y. kaj atendis…
— ?
— ?!
— Kaj nun?
— Nun vi devas supreniri »kontoron«,[16] kie oni donos al vi ĝustan (laŭmonan) ĉambron.
Oni donis al mi ĉambreton, proponinte antaŭpagi ĝin por tuta semajno.
Jam noktiĝis… Laca de vojaĝo, mi baldaŭ enlitiĝis kaj agrable ekdormis, maltrankviligata de diversaj sonĝvidaĵoj, kiuj kvazaŭ kinematografe foraperadis antaŭ miaj lacaj okuloj.
Kompreneble, ke la ĉefaj figuroj de tiu ĉi sonĝ-baleto estis — ĉiuj dumtage renkontitaj oficistinoj.
Morgaŭe mi frue vekiĝis kun forta kapdoloro, kiu estis komenco de la fatala tago.
Je la oka min ekzamenis kuracisto kaj donis al mi la »kuracord-libreton«, malfermigontan ĉiujn »san-banejojn« kaj aliajn kuracagejojn…
Je la naŭa, post matenmanĝo, mi eniris en unuan banejon, kie oni per dura,[17] malglata frotbroso tiel plenfrotadis mian malfeliĉan korpon, ke ĝi estis tute sangoruĝa. Post tiu ĉi unua »kuracago« mi, post duonhora ripozo, eniris en — aerobanejon…
Ho, ve!… dank’ al mia nesufiĉa kompreno de germana lingvo kaj precipe pro la perdo de miaj okulvitroj, mi eniris… en la… nu, jes, vi jam divenis — en la »virinaerobanejon«!!!…
Tuj post fermiĝo de la pordo, mi ekaŭdis sovaĝan malesperan ekkrion, kaj oni min, kiel pilkon (mi pezis 46 kg.), elĵetis eksteren…
Ne komprenante la ĝustan kaŭzon de tia malrespekto por mia persono, mi volis duafoje tien eniri por almenaŭ demandi »kial?«, sed oni al mi antaŭiris la vojon, energie klarigante per manoj, ke la virbanejo estas en — tute alia loko!…
Antaŭ ol eniri en la tute alian lokon mi singarde rerigardis ĉiujn sur- kaj subskribojn. Jen, sur la enira pordo, mi ekvidis sonorilon kun ĉirkaŭskribo »sonorigu!«…
Mi eksonorigis…
Tuj de ĉiuj flankoj kunkuris diversaj oficistinoj (ĉiam nur »inoj« !!!), demandante min kvaronafable, kion mi volas?
— Mi?…
— Jes, vi!…
— Nenion!
— Kial do vi sonorigas?!…
— Mi?
— Jes, vi!
— Kial?… legu la ĉirkaŭskribon!…
Stranga lando!… Kiam mi, ne atentante la subskribojn, eniras en »tute alian« lokon — oni min elĵetas, kiel pendigotan krimulon, kaj kiam mi singarde legas ĉiun subskribon, oni min riproĉe demandas »kial?«…
— Ho, se vi estus en Rusujo, mi jam scius, kiel kaj kion respondi al vi, malbenita oficistinaro!!… — ekmurmuris mi, aldonante kelkajn plej efektajn rusajn insultojn.
Fine mi eniris en la vir-aerobanejon.
Tie iu grandegulo ekkriis »aus!…« (aus-atmen: germane = elspiri[18])… Mi tuj retiriĝis… Sed, kiam la sama potenca voĉo diris »ein!…« (einatmen = en-spiri[19]), mi restis. Mi eĉ volis demandi, ĉu ĉiuj mane kaj piede svingantaj tie homoj estas viroj aŭ virinoj (singardemo ja neniam malutilas!), sed apude pendanta parto de ies virvesto certigis min, ke mi ĝuste eniris. Post duonhora kunsvingado, mi, apenaŭ viva, entrenis min en trian banejon, kie iu atleto, kurbigante miajn manojn, klarigadis al mi, ke tio estas — masaĝo, kaj li estas — masaĝisto.
Post finita masaĝo, mi ekproponis al mia ekzekutisto, ke li transportu min al la manĝotablo, ĉar mi faris impreson de senmana kaj senpieda homo. Sidinte ĉe la tablo, mi avide tralegis la manĝokarton, sed, bedaŭrinde, ĝi enhavis tiom da neologismoj, (mi tre bedaŭris, ke mi ne kunportis miajn 18 vortarojn), ke mi bone komprenis nur unu vorton: Salato, salata kaj aliaj ĝiaj devenaĵoj.
Ĉu vi scias, feliĉa leganto aŭ legantino, kio estas salato? — Ne? — Salato estas tia, tre bona, acidomaldolĉa herbaĵo, kiun nune manĝas — ankaŭ homoj. Se vi, ferminte la okulojn, en dummanĝa silento enaŭdiĝos en elbuŝajn sonojn de la salatmanĝularo — vi havos tre precizan iluzion, ke vi estas en »tattersalo«.
Nun, por ke mi ne faru ĉe la tablo ion ridindan, mi atente observadis — kiam, kion, kiel kaj kion manĝis mia najbar-ino (ino!!). Mi estis tre malsata! Post trikvaronhora buŝlaborado, mi, kun preskaŭ larma domaĝo, rimarkis, ke la tagmanĝo finiĝas!…
— Ho, mia kor’! ne batu maltrankvile!… Infero ilin forglutu, — aldonis mi, forirante de la tablo kaj direktante miajn paŝojn ree en la (vir)banejon, kie oni faris al mi varmegan »ventrumladon« germane, Leibflasche, kaj iom poste — stomakmasaĝon. Je la kvara mi denove manĝis kaj iris en »Kuŝhalon« (Liegehalle), kie, enĵetinte min en kvazaŭĉerkon kaj envolviginte per diversaj ŝaloj, oni min mumiigis.
En mia agrable-varma mumiĉerko mi tuj ekdormis, kaj la hieraŭa kinematografa sonĝbaleto denove plezurigis mian dormon en libera arbaraero.
— Hrrrr… hrrr… hrrr… (-neologismo por »ronki«).
— Sinjoro!… sinjoro!… vekiĝu!…
— Hrrr… hrrr…
— Sinjoro!!!…
— Kio fariĝis?!… ho… mia kara!… dancu ankoraŭ… iom… iomete!… (ĝemadis mi sonĝema). Hrrr… hrrr… hrrr…
— Sinjoro!… sinjoro!!… vekiĝu!…
— Kio fariĝis?!… vi maltrankviligas mian sonĝon!!…
— Ronkado estas tie ĉi severe malpermesata!
— ?!?… Stranga lando, kie oni eĉ ronki malpermesas! — ekpensis mi, konvinkiĝante, ke tiu baleto estis — nur sonĝo!…
Mi elmumiiĝis kaj iris vespermanĝi (dum tuta tago mi kvinfoje manĝis kaj okfoje el-kaj envestiĝis). Denove — salato kun ĝiaj devenaĵoj — kaj finita la komedio…
La »kurachorloĝo« ekbatis la dekan, kaj jen, post tuttaga ŝvitlaborado, enlitiĝinte en mian duran[20] spartanan kinematografan liton, kaj sata de diversaj »kuracpensoj« — mi baldaŭ ekronkegis kun plena kapo kaj malplena stomako.
Mi sonĝis… ho!… ke mi estas princo, kaj »ŝi« — la princino, ni ambaŭ estas en Afriko kaj ĝuas — salaton…
Morgaŭe frumatene mi pakis mian sakon kaj forveturis en alian sanigejon, kie oni donas malpli da salato, kaj pli — da aliaj satigaĵoj.
Ĝis revido!…
II.
Post longa vagado mi venis Berlinon. Ĉar la profesoro (kiun mi intencis demandi pri plua »sandirekto« de mia vojaĝo) estis videbla nur de 3 ĝis 4 horo, mi lasis miajn manpaketojn en la stacidomo, kaj direktis min sur straton por konatiĝi kun la famekonata germana ĉefurbo. Berlino entuziasmigis min. Ĉar mi ofte aŭdis pri diversaj mirindaĵoj de Berlino, precipe pri ĝia panoptika muzeo, mi tre volonte profitis afablan inviton de ĝia fervora agento, kiu elkriegadis ĉe la muzea pordo ĉiujn panoptikajn vidindaĵojn.
Mi eniris. Ĉe la pordo staris iu tre eleganta kaj apetita virino, kiu tre afable direktadis ĉiun vizitanton — sur la ŝtuparon. Tie en la mezo staris iu ĉarmokorpa fraŭlino, kiu, plibonigante sian aĵuran ŝtrumpeton, mute koketadis ĉiun supreniranton.
— Ne tuŝu min, — diris ŝia vizaĝo…
— Ne tuŝu min, — diris la tabuleto pendanta ĉe ŝia ĉarma kolo.
Antaŭ la kaso atendis areto da venintoj. La kasisto ankoraŭ ne venis, ĉar la kasfenestro estis fermita. Mi stariĝis en la vico. Post kvinminuta atendo la fenestro malfermiĝis, kaj la kasisto komencis la biletvendadon. Strange! Malgraŭ rapida laborado de la kasisto, neniu el la atendantoj ĉe la fenestro moviĝis.
Mi proponis al mia plej proksima najbarino, ke ŝi iom antaŭenpaŝu, sed ŝi nek moviĝis, nek eĉ kapturniĝis al mi.
— Dua muta aŭ surda persono, — ekpensis mi.
— Sinjoro, sinjoro!… — ekaŭdis mi rusan vokon malantaŭ mi.
La vokinto estis mia bona amiko kaj samurbano X…
— Vi atendos ĉi tie ĝis morgaŭ. La kaso estas tie, maldekstre. Vi staras antaŭ la vaksa panoptika kaso… ĥa… ĥa… ĥa… ĥa… — ridegis li.
Konfuzita, mi forlasis mian »vaksan« lokon, kaj foriris kun X. Aĉetinte biletojn, ni ambaŭ direktis nin supren, el kie atingis nin gajaj paroloj kaj laŭtaj ridoj. Sur la sojlo de la unua ĉambro gardestaris germana ĝendarmo, unua, kiun mi renkontis dum mia duhora esto en la muzeo. Stranga senĝendarma popolo!… En Rusujo en ĉiu ĉambro oni starigus po du ĝendarmoj!… Subite mi ekaŭdis malesperan krion.
— Helpon! helpon, pro Dio!…
Forlasinte mian samurbanon, mi forkuris en direkto de la krio, kaj jen, kion miaj okuloj ekvidis: ĉirkaŭita de sangavida aro da homoj, en mezo de la ĉambro, iuj tri homoj sangebatis unu la alian, disŝirante sur si vestojn kaj harojn.
— Homoj!… — mi ekkriis. — Bestoj!… — mi aldonis… — Ĉu neniu el vi helpos kaj disigos la batalantan trion?!…
Mi forkuris al la gardestaranta ĝendarmo, kaj klarigante al li per manoj kaj piedoj, kion mi vidis, mi petis lian ĝendarman helpon. Li tamen tre trankvile kaj ridete rigardante min, montris nenian eĉ intencon iri kun mi. Kiam mi senpaciencigita, perforte provis lin kunirigi, li grandabrue renversiĝis teren.
Mi tuŝis lin — figuro!!…
Abomena lando! — ekkriis mi, forkuris al la batalanta trio, por senfortigi kaj disigi ilin.
— Sinjoro!… ne alproksimiĝu, ĉar oni vin ŝnurligos, kaj vi kaj vi pagos grandan!…[21] — ekaŭdis mi ree la voĉon de mia samurbano X…
— Min?!… Oni min ŝnurligos?!… Kial?
— Ĉar vi renversas kaj rompas multekostajn panoptikajn figurojn.
— Figurojn?!… tiu batalanta kaj krianta trio estas figuroj?! kaj ilia krio?
— Estas kaŝita gramofono…
— Tfu!… — ekkraĉis mi. — Infero vin forglutu!…
Duafoje konfuzita, mi ĵuris de tiu momento esti tre singardema, ĉiun kaj ĉion ektuŝadi, antaŭ ol ilin konfidi. Mi sidiĝis.
— Pardonu, Sinjoro… ĉu vi ne scias, kie estas…? — demandis min ruse iu nekonata figuro.
Mi decidis eĉ ne turniĝi en direkto de la voĉo.
— Pardonu, Sinjoro… ĉu vi ne scias, kie estas? — ripetis la figuro.
— Gramofono!… — decidis mi, kaj, ĵetinte al ĝi koleran rigardaĉon mi sidiĝis sur alia seĝo.
La gramofono alproksimiĝis al alia persono, kun la sama demando, kaj, poste, foriris kun la demandito maldekstren, kie pendis granda surskribo: »Viroj«…
Tio intrigis min. Post reveno de la figuro el la »virejo«, mi demandis ĝin, kaj ruse demandis:
— Pardonu, ĉu vi estas figuro, aŭ ne?…
— Mi? figuro?… via demando, — diris li, — similas al la demando, kiun mi volis fari al vi: Ĉu vi estas frenezulo, aŭ ne?…
Mi forkuris… La honto kaj kolero pelis min antaŭen sen ia celo kaj sen direkto.
Haltigis min la samurbano X… antaŭ »aŭtomata manĝoĉambro«, sur kies muroj pendis grandaj tabuloj:
»Ĉio kostas po 10 pfenigoj«…
»Enmetu en la truon moneron, kaj elsaltos la dezirita manĝo«…
»Nenia servantaro!«… k. t. p.
Enŝovinte en diversajn ok truojn po 10 pfenigaj moneroj, ni atendis la elsalton de l’ deziritaj manĝoj… Mi jam komencis malpacienciĝi des pli, ke alia »aŭtomato«, antaŭ kiu kolektiĝis granda aro da manĝuloj, pli rapide elĵetadis manĝojn. Mi kaj kelkaj aliaj homoj intence ja direktis nin al malpli sieĝita aŭtomato, por ke ni povu pli rapide satiĝi kaj forkuri el la abomena panoptika vaksfigura muzea infero…
— Nia »kelnero« staras kiel kolorvaksa figuro kaj ironie ridetas, dum ĉe la alia aŭtomato lerte laboras du liaj kolegoj, — diris unu el miaj kunatendantaj fremduloj.
— Nia kelnero staras kiel vaksa figuro, ĉar li ja estas figuro, — respondis mi, alproksimiĝante al la »kelnero« kaj donante al li nazoklakon.
Ho, ve!!… La figuro ne estis figuro!… Mi devis forkuri… Travagante la ĉambrolabirinton de la muzeo kaj dispuŝante diversajn figurojn, mi fine atingis la eliran ŝtuparon. Survoje ĉio estis en la antaŭstato. La batalema trio kriegis, la ĝendarmo apatie gardestaris, sur la ŝtuparo la sama fraŭlino kokete plibonigadis sian aĵuran ŝtrumpon, kaj malsupre, ĉe la elira stratopordo, la sama virino direktadis supren ĉiujn enirantajn gastojn. Ĉiu kaj ĉio estas figuroj!…, zumadis en mia kapo.
Ŝvitpunca, preskaŭ furioza eksaltis mi sur la straton. La strata bruo, la aŭtomobila benzinodoro, la kriegaj invitoj de la panoptika agento kapturnigis min kaj preskaŭ senkonsciigis. Mi staris senkonsila, ne sciante, kien iri. Antaŭ mi preterflugadis inferaj aŭtomobiloj, kvazaŭ tentante min konvinkiĝi, ĉu ili estas figuroj aŭ ne. Sur la alia flanko de la strato, ĉe la multlampione brilanta magazenelmontro, staris granda aro da scivolaj »gapuloj«. Mi aliĝis al la »gapularo«. La elmontro efektive estis ĉarmega. Mi avidokule studadis ĉiun bagatelon, kaj tute ne rimarkis, ke apud mi ankaŭ studas la elmontron iu belega junulino, ĉiumomente ĵetante sur mi siajn ĉarmobluajn rigardojn.
— Mm… figuro, aŭ ne? — pensdemandis mi, ĵetante sur ŝin ŝtelpenetran ekspertan rigardon.
— Magazena surstrata reklamfiguro, — decidis mi, diskrete ektuŝinte ŝian maneton…
La belega Germanineto staris senmove. Sendube figuro, triumfis mi, altuŝante la belulinon ĉiam pli kuraĝe kaj ĉiam aliloke.
La figuro ne moviĝante rigardis min tre afableokule kaj koketadis ĉiam pli kuraĝige. Nun, oni devas konvinkiĝi, ĉu ŝi estas ankaŭ gramofonparola. Mi serĉis la prembutonon por paroligi la figuron… Mi ekprenis… La figuro komencis paroli!
— Ĉu vi min amas? aĉetu por mi ĉi tiun ĉarman ĉapelon…
— La ĉapelo kostas 100 markojn, — rediris mi.
— Se vi amas… — ripetadis la gramofono.
La situacio fariĝis dusenca kaj romansimila. Ĉar mi baldaŭ konvinkiĝis, ke mia juna Germanino estas nek figuro, nek gramofono, mi preferis retiriĝi, ol aĉetadi ĉapelojn al diversaj stratulinoj.
Sur la alia »panoptika« flanko de la strato, staris »Omnibuso«, sur kies supro grandalitere estis skribita: »Panopticum«.
Stranga, ia nova »panoptika« monkaplilo!… ĉar kelkaj homoj »enonmibusiĝis«, mi ankaŭ supreniris kaj sidiĝis apud du trankvile, preskaŭ senmove sidantaj virinoj.
— Nun, mi havos la vojaĝantan panoptikan muzeon: utilon kun plezuro. Bona germana penso!… — diris mi al miaj du najbarinoj.
Sed ili nenion respondis.
— Panoptikomnibusaj vaksfiguroj!… — pensdemandis mi, piede premante iliajn kalojn.
Preskaŭ sovaĝa ekkrio de miaj najbarinoj tute trankviligis min.
Je tria horo mi estis ĉe la profesoro. Sinjoro kuracisto post ¾ hora tre preciza esplorado opiniis:
1-e ke mia hejma doktoro tute eraris;
2-e ke ne mia koro estas malsana, sed la stomako; ne la piedoj, sed la kapo;
3-e ke por mi estos savo ne fizi-sed psiĥi-atra sanigejo;
4-e ke li (la profesoro) eĉ konas iun lertan kuraciston, kiu ĵus malfermis en Frankfurt M.[22] protektindan psiĥiatran sanigejon.
Kiam mi provis certigi la profesoron, ke nek mia koro, nek stomako, nek piedo, nek kapo iam min doloris, li (la profesoro) kolere eksaltis kaj demandis:
— Sinjoro!… ĉu vi estas profesoro, aŭ mi?!
Por trankviligi lin, ke ne mi estas la profesoro, mi donis al li 20 markojn kaj iris for, tenante en manoj rekomendan leteron al kolego de la profesoro, kiu ĵus malfermis protektindan sanigejon en Frankfurt M. Je meznokto mi enlitiĝis en la rapidvagonaro »Berlin-Frankfurt/M« kaj tute trankvile, senzorge baldaŭ ekdormis.
La vagonaro flugis kiel sago ellasita el Berlino en direkton de Frankfurt M…
Baldaŭ ŝajnis al mi, ke la vagonaro estas panoptiko, mi estas figuro, kaj la konduktoro estas tiu fremdulo, kiu, altuŝante min, volas konvinkiĝi, ĉu mi estas figuro, aŭ ne. Ĉar lia altuŝado fariĝis tro sentema, kaj ĉiam pli ofta, mi vekiĝis kaj, malbenante la fremdulon, demandis lin, kion li volas…
— Sinjoro! vi devas jam eliri, ni alvenis en Frankfurton.
— Ĉu ne tro rapide? — demandis mi.
— Rapidvagonaro flugas, ne iras, — klarigis la konduktoro, helpante al mi kaj al miaj kvin vojaĝaj sakoj la eliron el la vagono.
Transdoninte miajn paketojn al veturigisto, mi ordonis veturi al la sanigejo de Dro N…, sed neniu en la stacidomo konis ĉu doktoron N…, ĉu lian protektindan sanigejon. Vole-nevole mi devis pasigi la nokton en iu hotelo. Ĉar mi ofte aŭdis pri ĉarma Frankfurto, mi demandis morgaŭe ĉe la matenmanĝo, kiam kaj kie oni povas plej ĝuste ĝui la freŝigan promenveturon sur la maro.
— Rivero, — diris la hotelestro.
— Rivero, — konsentis mi senpacience, aldonante, ke ilia rivero Majno…
— Odero… — korektis la hotelestro.
— Infero vin englutu!… Maro-rivero, Majno-Odero!… mi jam forgesis la geografiajn nomojn, — ekkriis mi kolere, forirante de la tablo kaj direktante miajn nervopaŝojn al la bordo de la »Majnodera« rivero.
Sidante en boato mi kun ĝojo rimarkis, ke mia boatisto komprenas la rusan lingvon (antaŭ 20 jaroj li forkuris en Germanujon, el sub la rusa pendigilo). Malgraŭ lia, ne tute trankviliga estinteco, li faris impreson de bonkora homo. Mi promesis al mia samlingvano pasigi kelkan tempon ĉiutage en lia interesiga societo, sur ĉarma poeziplena Majno.
— Odero, — korektis la boatisto.
Mi nerve eksaltis, kaj la boato preskaŭ renversiĝis.
— Diru al mi, — petegis mi la pendigotan boatiston, — kial vi ĉiuj »Oderigas« la Frankfurtan Majnon?
— Nia rivero estas Odero, kaj nia urbo estas Frankfurto sur Odero. Ekzistas ankaŭ alia dua Frankfurto sur alia rivero, Majno…
| — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — |
Mi kuŝis en hotelo kun glaciveziko sur la kapo… Je la unua post meznokto mi prenis bileton ĝis la Frankfurto sur Majno, kaj enrampiĝis kun miaj kvin valizoj en la rapidan litvagonaron »Berlin-Frankfurt/M.«.
— Puff!… — ekspiris mi, ŝvitdeviŝante mian frunton.
Fine mi trafis la ĝustan vagonaron, kaj post multaj aventuroj mi atingos deziratan ripozon! Ĝojis mi plenkovrante mian febre tremantan korpon per varma litkovrilo de la vagonlito. Nun oni min ne trompos! mi povas tute trankvile, seninterrompe dormi ĝis la deka matene. Nenia forto devigos min elvagoniĝi antaŭ ĉi tiu laŭplane difinita horo. La rapidvagonaro flugis, stacioj foraperadis antaŭ miaj sonĝaj okuloj, kiel fulmobriloj… Mi penadis ne dormi, timante novajn malagrablajn panoptikajn sonĝojn. Mi ĵuris, ke tuj post la alveno en Frankfurt/M. mi iros en sanigejon, farante neniajn »Odermajnajn« promenveturadojn. Se mi mem ne tuj iros en sanigejon, oni min tie baldaŭ enŝlosos perforte… Kaj ŝajnis al mi, ke oni kondukas min tra la Frankfurtaj stratoj ĉirkaŭŝnuritan kaj fajfokante akompanatan de la stratbubaro… Sur mia kapo brilas granda ekrano kun ruĝaj literoj »Panoptikum«. La kondukanta min bandito tuŝadis min ĉiumomente kaj ĉiam pli forte… Mi vekiĝis…
— Abomenularo! — ekkriegis mi… — ĉu vi pensas, ke mi estas panoptika figuro?!… Kion vi volas, — kolere demandis mi la apude starantan konduktoron.
— La vagonaro ne estas hotelo, — respondis li. — Ni jam de longe alvenis, kaj mi neniel povis vin veki.
— Ni jam alvenis?!
— Jes, Sinjoro. Eliru!
— Neebla afero!… Ne, Sinjoro!… vi ne trompos min duafoje!… Fermu la pordon kaj iru for! (al la infero, — aldonis mi enpense). Nenia forto eligos min el vagono antaŭ la deka matene!…
La konduktoro foriris, sed baldaŭ li revenis kun du ĝendarmoj, kiuj, preninte tre afable miajn valizojn, elĵetis ilin el la vagono, proponante al mi propraforte kaj propravole sekvi mian propraĵon, ĉar la vagonaro ne iros plu.
— Ĉu ia nova aventuro?… Kie mi estas?…
Miaj pensoj senordiĝis, mia sango malvarmiĝis, kaj mia rigardo preĝiris al ĉielo.
— Dio ĉionpova, — preĝis mi, — se vi sursendas por mi ian novan panoptikan malkomprenon, faru almenaŭ, ke mi ne postvivu ĝian ekklariĝon!…
— Vi estas en Berlino, — respondis ĝendarmo (anstataŭ Dio)…
Mi larĝe malfermis mian buŝon, ĉar mi sentis, ke mi devas ion engluti… Mi sentis, ke mi svenas…
— Hodiaŭ… tuj… senprokraste mi veturos hejmen, — kriis mi, kuŝante en la »ekstraĉambro«.
— Kaj via bileto ĝis Frankfurt/M.?… — demandis min la staciestro.
— Uzu ĝin mem, vi havos someran promenveturadon sur ĉarma »Majnodero«…
La vagonaro flugas… Se mi senaventure venos en Peterburgon, mi sendos al vi ilustritan poŝtkarton, se ne, vi legos pri mia memmortigo.
Adiaŭ!…
Post longaj jaroj de l’ terura milito revenas hejmen la Amo. Ĉifonita, laca, apenaŭ marŝanta, li estas tute nerekonebla: li maljuniĝis, griziĝis, liaj belaj junaj vangoj paliĝis, glata frunto sulketiĝis, kaj la rigardo ombriĝis. Ne mirinde: oni lin aljungis al milita servo. Li devis ĉiam kaj ĉie esti en la unua vico kun granda, diverskolora standardo:
»Por la reĝo kaj la patrujo«.
Oni lin tiradis tra montoj kaj tra maroj, subtere kaj subakve, li vizitis ĉiujn hospitalojn, ĉeestis kaj vidis multe pli ol aliaj povus vidi. Kaj ĉie sentis la malfeliĉa standardisto iun grincon, iun falsan noton.
Ĉiu mortis — »por la reĝo kaj la patrujo«. Kiam 2 malamikaj vicoj de buĉotaj patriotoj iris en atako kontraŭ si, la malfeliĉa standardisto devis stari inter ili, alte levinte la flamigan ekkrakon, ĝis kiam sur la kampo krom li restis neniu patrioto.
Kiam dum postbatala interrompo oni arigadis vunditojn kaj mortintojn, li, kunvolvinte la altruditan standardon, paŝadis, singardeme, atente aŭskultante vokon aŭ ĝemospiron de kuŝantaj oferoj. Kaj prosperis al li tiam multajn konsoli aŭ fermi la okulojn je l’ eterna paco. Jen unu per malforta voĉo alvokis lin. Varmega larmo defalis de okuloj de l’ mortanto.
— Portu la ringeton kun la lasta saluto al mia orfigota familio. Estu por ili mia morto ne tro sentebla.
— Ne malĝoju: vian familion zorgos ja la »reĝo kaj la patrujo«! — provis konsoli la standardisto.
Sed iu doloriga grimaco kurbigis la buŝon de la mortanto. La standardisto povus multe pli rakonti, sed li estas diskretulo.
Kaj ekvojiris li malgaja, serĉante sian hejmon. Sed li ĝin ne povas retrovi: ĉie mastras iu fremda, ĉie loĝas iu nekonata. Malĝojo kaj malespero kaptas lian koron. Homoj lin ne rekonas, nek li — la homojn. Oni lin ignoras.
Sed li iomete ripozu, plifortiĝu, ŝanĝu la ĉifonulan veston — kaj li alparolos la homojn per iu nova komprenilo, kies sorĉefikecon spertadis li ofte sur la kampo.
Ho, magia ĝi estis!…
Kiam li staris kun sia standardo inter du batalantaj vicoj, li ekaŭdis flanke:
— Sinjoro, vi trafos en mian — steleton!
Kaj tuj forfalis la bajonetoj el manoj de ambaŭ atakintoj. Poste ofte li aŭdis la saman lingvon kun la sama sorĉmagia efiko.
La »steleto« estis verda kaj kvinpinta.
— Ho, se ĉiuj portus ĝin tiam!
Estis momento, kiam la malfeliĉa standardisto tute perdis la esperon kaj volis ekmigri…
Sed iu voĉo interna ordonis:
Standardon verdan prenu en la manojn,
Ĝin alte levu kaj en bona hor’
La erarintajn pekajn homaranojn
Sur ĝustan vojon elkonduku for!…
Kaj ekiris li kun nova alte levita standardo, kaj, disigante la »densan mallumon«, li paŝas tra la mondo kuraĝe, plena de ĝojo kaj reviviĝinta espero. Iom post iom li rekonas la homojn, kaj homoj lin rekonadi komencas…
— Siĝirafoik? — demandis li min tubavoĉe en iu nekonata lingvo. Ĉar mi ne komprenis lian demandon, mi timeme montris mian UEA-steleton.
— Bonvenu, sinjoro, mi petas… vi staras antaŭ la sankta Pordego de la Postmondo, aŭ alie — Pacmondo — ekparolis li Esperante.
— Mi tre ĝojas… ĉu mi povas eniri?
— Se vi havas ĉiujn viajn dokumentojn en plena ordo.
— Jes… jen ili estas: naskiĝatesto, sanatesto, senpedikiĝatesto, vojaĝa karto, pasporto, panokarto, buterokarto, terpomkarto, laktokarto, ĉokoladokarto, sukerokarto… aero…
— Sufiĉe… sufiĉe… sinjoro!…
Kaj jen, plena de misteraj sentoj, mi trapasis la sojlon de tiu sankta regno. Tuj post mia ekapero kaptis min afable kelkaj miaj konataj »geesperantistoj« (anoj de »unu granda rondo familia«). Gaje babilante, ili kondukis min al sia hejmo.
— Bumm!… Ni havas ĉi tie propran grupon Esperantistan. Rakontu al ni, kara gasto, ion el via terpeka vivo.
— Tre volonte… sed mi iomete laciĝis de la eksterordinara vojaĝo.
— Bumm!… Ni tuj ripozos en nia rondo.
— ? ! mi tute ne komprenas vian »bummon«! Ĉu ĝi estas via postmondana pseŭdonimo, aŭ iu — neologismo?
— Ne el mia buŝo eliras ĝi — ridete respondis mia akompananto. — Ĝi estas resono de viaj surteraj kanonoj. Ĉiu »bummo« anoncas en nian mondon la alvenon de nova aro da surteranoj.
— Bummbumm!!…
— Ĉu ĉi tiu »bummvagonaro« tute ne ripozas?
— Ĝi laboras tage kaj nokte. Nia Postmondestro diras, ke, se ĉi tiu terura amaso da alvenantaj anoj ne ĉesos, la Postmondo diskrevos…
— Bimm!
— Kaj kion signifas la — »bimm«?
— Ĝi estas resono de la plej novaj surteraj mortmaŝinoj, kiuj per unu ekpafo postmondanigas ne centon, sed milon da patriotoj.
— Bummbimm!… bimmbumm!…
— Terura bimbumvagonaro… — ekpensis mi timeme, rifuĝante malantaŭ mia kondukanto.
Fine ni alvenis. Okaze de mia alveno oni aranĝis specialan kunsidon. Antaŭ miaj okuloj aperadis multaj miaj konatuloj. Ĉiuj sidiĝis ĉe unu granda verda tablo. Pokalestro plenigis niajn pokalojn per iu verdora nektaro. La prezidanto honoris min per solena alparolo.
Kiam mi englutis mian nektaron, ekŝajnis al mi, ke en miajn vejnojn eniĝis iu nova vivo, kaj en mian koron — novaj sentoj. Mi fariĝis flugilfacila.
— Ĉu vi ofte trinkas ĉi tiun likvoron? — demandis mi mian ĉetablan najbaron, kiu havis grandan verdan stelon sur la kapo.
— Speciale por gastoj oni faras escepton — ili ricevas po du pokaloj.
— Kara amiko… bonvolu… — diris mi, alŝovante mian pokalon.
Kaj forglutinte la duan porcion, mi ekparolis:
— Karaj amikoj kaj karegaj amikinoj!… Mi estas feliĉa… mi ne volas reiri sur teron… mi… mi… ne konu ĝin plu!… mi restas ĉi tie por ĉiam!… (Nenion pli mi povis diri, ĉar mia lango perdis la vojon kaj miaj pensoj sur flugiloj de disvaporiĝanta nektaro komencis iun kvazaŭ postmondanan dancon.)
— Kara gasto, — rediris la prezidanto, — viaj vortoj superbigas[23] nin; tamen antaŭ ol mi donos al vi respondon, mi devas prezenti al vi nian vivon kaj la postmondajn morojn. Nia regno estas regno de plena konkordo kaj fratamo. Jen ĉe la tablo vi vidas la estintajn reprezentantojn de diversaj nacioj kaj religioj. Ĉe ni ekzistas nenia raso, nenia koloro; la plej fervora ŝovinisto fariĝas ĉi tie — neŭtrala pacmondano. Sed por ĝui nian vivon oni devas nepre kviti la vian.
— Sinjoro!… — ekkriis mi — donu al mi kokainon!… mi tuj kvitos!…
— Ne kokaino, nek morfino — ne tiu morto estas bezona. Por esti akceptata, vi devas fari malfacilan ekzamenon.
— Du… ok… dek ekzamenojn!!! — kriis mi.
— Ne diru »hop« antaŭ la eksalto. La ekzameno ne estas facila. Ni estas postulemaj, kaj niaj okuloj penetremaj. Do, se vi tuj, senpripense, tute sincere kaj senruze povas frate en la nomo de via delegintaro premi la manon de ĉiu terano sen diferenco de lia politika aŭ religia kredo — la ekzameno estas jesa. Se ne, vi devos tuj forlasi nian sojlon.
Kiam li finis, mi eksentis de malantaŭe fortan ekpuŝon kaj mi troviĝis ree — sur tero.
Kaj jen mi demandas vin, kara »geesperantistaro«, ĉu estas espero, ke vi faros jese la ekzamenon?
(Rakonto de rozo — por infanoj,
ankaŭ por plenaĝuloj.)
Kiam mi kuŝis malsana en la lito, iu konatulino alportis belegan rozon kaj, alpinglinte ĝin al mia litkovrilo, diris:
— Ĝi alportu al vi sanon!
Kiam post foriro de tiu ĉi virino, mi, mortlaca de ŝia babilado, rigardis la rozon, ekŝajnis al mi, ke ĝi estas flavega, kvazaŭ pro galekscito. Ĝi kvazaŭ riproĉe rigardis min. (Mia dormema fantazio komencis sian laboron.) Satrigardinte la rozo indignavoĉe ekkriis:
— Ha! rozon vi bezonas, sentaŭgulo!… Ĉu mi ne povis ankoraŭ kreski en mia ĝardeno, ĝui la vivon, meze de miaj gefratoj?
— Nu, ĉu mi malhelpis al vi la ĝuon?
— Via virinaĉo!… ĉu ne sufiĉus por vi rafano aŭ salato?…
Longe mi ne povis konsoli la rozon. Fine, konsolita, ĝi konfidis al mi la kaŭzon de sia kolero kaj rakontis historion, kiun mi, ordiginte, rakontas al vi.
Rakonto de la rozo.
Ni ĉiuj belaromaj floroj kreskis en ĝardeno de patro Valentino. Ĉiuvespere patro Valentino ĝuadis la postlaboran ripozon sur benketo antaŭ sia kabano. Fumante longegan pipon, li lasadis siajn pensojn liberaj. Pri kiu aŭ pri kio li tiom pensadis? Certe pri ni, liaj infanoj. Antaŭ ol ni fariĝis floroj, ni estis semetoj kaj kuŝis zorge specigitaj en diverskoloraj skatoletoj sur breto en la kabaneto de patro Valentino. De tempo al tempo li eligadis semojn el skatoletoj kaj krucosigninte ilin, metis profunde en la teron.
— Iru kaj revenu al mi belaj kaj sanaj floroj.
Kiam post ĝusta tempo el la subtero diskrete montriĝis kapetoj de la novenaskiĝintoj, patro Valentino ĝojis kaj salutis siajn infanojn.
— Kuku! Bonvenu, karegaj!… Nu, kion vi rakontos al mi el la subtero? Malvarme estis tie kaj mallume? Bonsanon!… (al li ŝajnis, ke ni ekternis).
Patro Valentino ofte babiladis kun ni kaj konfidadis siajn zorgojn. Kvankam ni ne scias vian lingvaĉon, ni komprenis lin, kiel komprenas sian patrinon suĉinfano.
— Hej! vi blukolora! ne mallevu la kapon, ĉar mi metos stangeton sub vian mentonon.
— Kaj vi, safirulino! ne kurbigu la kolon, ĉar vi elkreskos ĝibulino.
Al alia floro li faris kompreson, ĉar vespoj tro vundis ĝin. Ĉiutage kelkaj el ni iris en fremdajn manojn. Iun belan tagon patro Valentino ricevis mendon je 100 belaj rozoj, sed nepre en junaj burĝonoj. (Krimuloj!… al vi jam ne sufiĉas plenkreskulinoj!… burĝonojn vi bezonas!!) Patro Valentino kun premita koro tranĉis burĝonojn.
— Kion fari?… — senkulpigis li sin mem. — La tero estas kvazaŭ tramo: unuj eliras, aliaj eniras… Tramo ne staras. Mi devas ja elprofiti mian terpeceton!
Estis inter ni unu — citroneto oni ĝin nomis — kiu post longa estado ĉe homoj revenis al patro Valentino por saniĝi. Multaj estis ĉe ni rekonvalescentoj, ĉar patro Valentino estis fama kuracisto de floroj. Tiu ĉi citroneto bone sciis la homan lingvaĉon. Iun belan matenon la citroneto malfermis sian buŝeton kaj rakontis pri la bedaŭrinda sorto de forvendataj floroj.
— Malfeliĉaj estas ni ĉe fremduloj. Sen zorgo, sen estimo. Oni nin aŭ superverŝas per akvo, aŭ dum du tagoj ni ne ricevas eĉ unu guton! Kaj kiom da malbenvortoj ni devas aŭskulti, se ili malatente verŝos la akvon sur la multekostan persan tapiŝon! Kaj kun floroj tranĉitaj oni tute ne ceremonias! Apenaŭ tranĉite, ili pereas malkonsole en manoj de l’ homaĉo!… Ni tute ja ne pretendas longan vivon, ekzemple kiel homoj. (Ili ĝenerale tro longe vivas!) Ni bone komprenas, ke la Kreinto destinis al ĉiuj estaĵoj la aĝon. Sed — tranĉi, forbuĉi la vivon, — tio estas krimo, kiun oni severe punas. Kaj estas krimo super krimoj, se la patro, kiu donis la vivon, poste mem mortigas siajn infanojn!… (Ĉe tiuj ĉi vortoj patro Valentino ŝtopis siajn orelojn.) Krimulo!… Infanmortigisto!!… — kriis pasie la citroneto.
Patro Valentino forprenis la arogantinon en la kabanon (ke ni ne aŭdu ĝiajn malbenvortojn). Kiam li revenis, en okuloj liaj brilis larmoj.
Estis krepusko. Patro Valentino sidis kiel kutime antaŭ sia dometo kaj fumis sian pipon. Subite ekŝajnis al li, ke venas iu areto da homoj. Ne homoj estis ili. Ili estis floroj, pli ĝuste — iliaj kadavretoj… Patro Valentino rekonis siajn burĝonojn, kiujn li matene forvendis.
— Bonan ripozon, »patro Va-ien-tino«!… — eldiris ili kune per ia stranga sarkasma voĉo.
Antaŭsentante ion malbonan, patro Valentino komencis retiriĝadi. Sed la kadavraro sekvis lin, ĵetante bombojn de frazoj, unu post alia.
— Oni nin metis en kristalan florujon… — komencis atakon la unua.
— Ni staris longe sur la tablo plenkovrita de sukeraĵoj…
— Poste ĉiuj virinoj ricevis po unu el ni…
— Satflarinte oni ŝovadis nin sub la nazon de sia najbaro…
— Poste ili pinĉadis nin en dolĉa flirto…
— Poste ili trapikis nin al sia vesto…
— Kaj dance skuadis sin malbele en ŝimio[24] aŭ fokstroto[24], faligante niajn folietojn…
— Kaj poste oni ĵetis nin teren ĉifitajn kaj kovritajn per fiodora ŝvito…
— Kaj fine la servantaro forbalais nin en la balaaĵujon!…
Malfeliĉa patro Valentino ambaŭflanke premadis la kapon. La kadavraro ne ĉesadis. Fine ili ĉiuj kune ekkriis:
— Kial vi donis al ni la vivon?… Krimulooo!…
Preskaŭ freneza patro Valentino kaptis la fosilon kaj, svingante ĉiuflanken, fine forpelis la kadavraron el la ĝardeno. Liberiĝinte de ili, patro Valentino peze ekspiris. Tutan nokton li pasigis sendorme sur la benketo. Frumatene, kiam la suno varmigis liajn rigidiĝintajn membrojn, li kun fosilo kaj verŝilo iris fari la ĉiumatenan revuon de sia ĝardeneto. Kutime li haltadis antaŭ ĉiu el ni, salutadis, gaje babiladis kun ni, esploradis nian sanstaton, laŭdis aŭ riproĉis. Tiun tagon li marŝis kun mallevita kapo, pala, malgaja, kvazaŭ kondamnito. Al li ŝajnis, ke ĉiuj floroj, same kiel li, estas palaj, ne sufice dormintaj, kaj la roso matena, kiu kutime briladis sur ili en suno kiel briliantoj, hodiaŭ, pli simila al larmo, pendas malgaje sur iliaj folietoj. Granda domaĝo kaptis lian koron.
— Verŝajne ili priploras siajn fratinojn, la noktajn gastojn — pensis li.
Kaj subite en koro lia leviĝis iu decido. Granda, forta. Li enkuris en la kabanon, kaptis ĉiujn florsemaĵojn kaj, krucosigninte, ĵetis ilin en la apudan riveron.
— Iru tien!… Pli bone estas ne doni al vi la vivon…
Tion farinte, li revenis hejmen. Tie jam atendis lin aro da homoj.
— Kie vi estis patro Valentino?
— Kie mi estis — estis mi. Sed mi ne vendos hodiaŭ florojn.
— Ĉu vi edziĝos kaj konservos ilin por la edziĝa festo?
— Mi ne edziĝos. Tamen mi ne plu vendos florojn!…
— Do ni iros al alia ĝardenisto.
— Iru kien vi volas!
Kiam ili foriris, patro Valentino denove falis en la malĝojon.
— Kion mi faris, kion mi faris? Kio donos nun al mi panon?
— Ne malĝoju, patro Valentino! Ni estas ja en via ĝardeno — aŭdiĝis voĉo de legomoj. — Nin fidu! La floroj kresku kaj ornamu la mondon (ne litkovrilojn!).
— Kion vi faris, kion vi faris? — aŭdiĝis voĉo el la rivero. — Ni volis ĝui la vivon… Vi malebligis al ni la ĝuon! Krimulo!… Krimulo!…
Konfuziĝis la pensoj de patro Valentino.
— Doni la vivon — krimulo!… Ne doni — krimulo!… Do kiel agi, por ke la lupo estu sata kaj la ŝafo ne formanĝata?…
Kun tiu ĉi demando li eniris en la kabanon, eĉ ne dirinte kutiman »bonan nokton« al siaj infanoj en la ĝardeneto…
P. S. — En nomo de l’ ofendataj kaj sendefendaj floroj mi turnas min al ĉiuj bonkoraj infanoj aŭ ties parencoj — eble iu donos al la malfeliĉa patro Valentino iun bonan konsilon.
(sed Esperanto.)
Mi havis okazon ofte paroli kun veraj eminentuloj, kolosoj de la Esperanto-movado (Sebert, Boirac, Hänkel). Ĉiu el ili estis — 80 jar-aĝaj kaj estis ĝis la lasta sia vivospiro vigla kaj gaja. Ili diris al mi, ke, se ne Esperanto, la kadukeco de ilia vivkrepusko estus terure senkolora kaj senesenca. Esperanto plijunigadis ilian vivon, plilongigis ĝin.
Do — kia estas la moralo?
La moralo estas iomete bonhumora, ŝerca, tamen — tre instrua kaj forta allogilo por ĉiuj kontraŭuloj de Esperanto:
— Kiu volas plilongigi sian vivon, plijuniĝi, tiu ne veturu al Voronov aŭ Ŝtejnaĥ — tiu fariĝu tuj esperantisto, kaj li nepre longe vivos. La peresperanta operacio estas ne tiom multekosta kaj — tute ne danĝera. Krome — por esti eventuale junigita de Voronov aŭ Ŝtejnaĥ — oni devas ja antaŭ ĉio maljuniĝi ĝis 60 jara aĝo, kaj nur poste… Nu, kio povas okazi intertempe! Ĝis tiam kaj ĝis kiam la metodo de Voronov aŭ Ŝtejnaĥ perfektiĝos kaj aktualiĝos — la pliparto de pacientoj mortos!
Do, karaj gastoj!… Enskribiĝu tuj en iun ajn Esperanto-klinikon (= klubon), enpagu kotizon de nur kelkaj zlotoj por la Ĉe-metoda kurso, poste (ankaŭ nur por kelkaj zlotoj) fariĝu ano de U. E. A. (Nu, se vi volos ankaŭ patrono de I. C. K.) kaj — post 4—5 semajnoj vi fariĝos tute juna, vigla kaj longevivonta esperantisto. Jes — mi tute ne ŝercas. Kiu ne kredas — konvinkiĝu.
Mi aŭdis, ke sinjoroj Voronov kaj Ŝtejnaĥ inter tempe kun tre bona efiko uzas Esperanton en siaj klinikoj. Laŭ la Boulogne’a deklaracio — kiu uzas Esperanton por kiuj ajn celoj (kompreneble noblaj, ne krimaj) — estas esperantisto, do:
Vivu la peresperanta metodo de plijunigado, vivu la ĉiam juna esperantistaro, kaj vivu ĉiuj gastoj en tiu ĉi salono!
(Fabeleto por malpacemuloj.)
En iu malproksima lando apud vojarbara rando, en ombro de grandaj abioj, staris vigla kaj unika, la gastejo, la butiko. Granda verdkolora ĝia ŝildo per reliefaj literoj anoncadis al la preterirantaj homoj: »Refreŝigon de l’ korpo kaj animo«.
Homoj en libera horo, lacaj de la taglaboro, volonte vizitadis la gastejon, kies 2 fervoraj direktoroj laŭte invitadis la urbanojn.
— Amika atmosfero!… agrabla kaj amuza interparolejo!… Gastamo kaj servemo! Eniru, gesinjoroj! — elkriegadis S-ro Alo.
— Bonvenu sinjoroj kaj sinjorinoj! Kiu eniros ne bedaŭros!… Plena frateco kaj egalrajteco! Mi petas, mi petas!… — kriis S-ro Malo.
Kaj ĉiam kiam la butika pordo fermiĝadis malantaŭ la enirintaj gastoj, S-roj Alo kaj Malo faradis intertempe siajn privatajn kalkulojn.
— Vi (epiteto)!… ĉu vi dubas eĉ por unu momento, ke mi ne komprenas viajn malicaĵojn? — diris tra dentoj S-ro Alo…
— Se vi (epiteto) tuj ne fermos vian buŝegon, mi disfendos la butikan ŝildon sur via kapaĉo! — respondis al sia kolego S-ro Malo.
Dume en la butiko regis varmo kaj svarmo. Oni refreŝigadis sin reciproke diversmaniere — krioj de plena egalrajteco kaj frateco resonadis mileĥe profunde en la arbaro. De tempo al tempo aŭdiĝis tie vortoj, kiuj konkordis kun la frateco, kiel ekzemple, bovo al kaleŝo. Nur mankis tie pugnobatoj.
Kaj jen baldaŭ la butikanaro komencis malgrandiĝadi. Oni perdadis fidon al la butika ŝildo kaj ambaŭ direktoroj. Kiam S-roj Alo kaj Malo klopodis malespere pri la restarigo de la gastaro kaj de la butika aŭtoritato de la ŝildo, iu maljunulo diris al ili:
— Sinjoroj direktoroj! se vi volas, ke la butiko prosperu, forbalau antaŭ ĉio la malpacon el ĝia interno. Ĝis kiam tie ne ekregos plena ordo kaj vera konkordo, ĝis kiam la ŝildo estos nur uzurpa kaj trompa allogilo, ĝis tiam la butiko ne prosperos.Mia amiko Otnarepse kuŝis malsana en la lito. Verdire li ne sentis sin malbone, sed la anoj de lia sufiĉe granda rondo familia sub instigo de eminentaj kuracistoj decidis, ke li estas grave minacita de malbonaŭgura anemio, kaj sekve de tio lia laboro estas ne proporcia al la postuloj de la vivo kaj al liaj povoj. Kiel dirite, mia amiko ne sentis sin malbone. Sed la kuracistoj scias pli bone, do oni lin kuŝigis en la liton. Unu post la alia ili esploradis lin, debatis, konsilis. Ĉiu laŭ sia vidpunkto, ĉiu en sia metodo vidis la savon por la paciento. Sed mia amiko obstiniĝis kaj ne volis akcepti la konsilojn, nek kuracilojn. La ŝajna malsano progresadis.
Do oni decidis transporti la pacienton en la sanigejon »Sub verda stelo« (en Parizo). Tie »consilium facultatis« de famuloj decidis antaŭ ĉio alia farota, apliki la profilaktilon: amputon de la superflua kaj maltrankviliga blindintesto. Poste fari »remonton« en la organismo de la paciento: forigi la netaŭgan kaj konservi la utilan. Tiun ĉi taskon la profesoro de l’ sanigejo komisiis al sep siaj spertaj asistantoj-specialistoj. Kiam falis tiu ĉi verdikto, kelkaj familianoj ekprotestis. Unuj ne konsentis la amputon, aliaj protestis kontraŭ la principoj de remonto. En la familio ekbolis. Oni diskutas, disputas, atakas, rebatas. Dume la Sepo laboras.
Kia estas rezultato — ni ekscios baldaŭ. Oni supozas, ke la postoperacia resaniĝado de la paciento daŭros ne longe. Kun la 1933-a mia amiko komencos novan vivon kun novaj fortoj. Dume li atendas plena de sopiro kaj rezignacio. — Faru kion vi volas, — pensas li en trankvilo de la konsultejo — sed ĉesigu la kaoson, kaj ekestu fine la ordo kaj paco en mia domo.
Post la belega kongreso en Budapest ni ripozis en Belatelep ĉe l’ hungara lago Balaton, kie agrabligis al ni la restadon bonkorulo (esperantisto) S-ro Matolĉi.
Post 10 taga ripozo ni veturis hejmen tra Budapest. En la vagono kaptis mian atenton iu knabo. Li staris ĉe malfermita fenestro, proksime de mi. La ĉifona vesto, nudaj malpuraj piedoj kaj malgrandaj manetoj (kun postsignoj de iama »manicure«) — ĉio ĉi estis en forta kontrasto kun la kapo. La haroj tranĉitaj ĝishaŭte, la vizaĝo pura, kvazaŭ ĵus lavita, pala, kun esprimo de ia sopiro kaj enuo. Oni povus diri, ke la kapo pro ia sorteraro troviĝis sur la ĉifono. La okuloj malhelaj, pensemaj, la rigardo, fiksita en la forkurantan malproksimon de l’ belega Balatonpejzaĝo, ŝajnis adiaŭi iun aŭ ion karan pordaŭre, eble por ĉiam.
Mi ne povis satrigardi la knabon. Li sentis mian rigardon. Ĝi kvazaŭ ĝenis lin.
Senhejma orfo? Aŭ eble?… Ne, neeble! Lia vizaĝo kontraŭdiras ĉian malbonan suspekton.
Simpla almozulo?… Nek li la unua, nek la lasta.
Tion decidinte, mi aliĝis al vigla interparolo de nia plej proksima societo. Sed tio ĉi neniel sukcesis.
La knabo tutplene ekokupis miajn pensojn.
Por unu momento mi sukcesis kapti lian rigardon.
Ĝi kvazaŭ diris:
— Kial vi studas min? lasu min trankvila.
Eble ĉio ĉi nur ŝajnis al mi? Eble mi estis sub forta sugestio de mia antaŭhieraŭa vizito en la orfodomo en Belatelep?… Fine la knabo okupis liberan lokon apud mi. Nun mi eksentis, ke niaj roloj ŝanĝiĝis: mi estis la observato, kaj li — la observanto. Mi kvazaŭ sidis ne sur mia loko.
Eble doni al li iun moneron?… Se li ne prenos?
Do eble ĵeti la moneron en lian malfermitan poŝon?
Se la poŝo havas truon? Kion fari?… Fine mi sukcese kaj nerimarkite ĵetis en lian poŝon 2 monerojn.
Kiam la konduktoro venis kontroli biletojn, mi forte ektimis pro la knabo kaj jam estis preta pagi por li. Sed je mia granda miro la knabo havis bileton ĝis Budapest.
Verŝajne li veturas en la urbon serĉi laboron.
Ni eligis el valizo vespermanĝon. Mi volis proponi al la knabo mian porcion.
Se li ne prenos, ĝenata?…
Do, eble — kukon?
Kukon li prenis. Lian palan vizaĝeton lumigis ruĝiĝo de kontenteco. Kia domaĝo, ke mi havis nur unu kukon! (ĉiujn 6 formanĝis miaj du kunvojaĝantinoj). La knabo videble gajiĝadis.
Mi gajnis lian fidon.
Ho, kial mi ne scias lian lingvon!
— Sinjoro! — diris iu dika najbarino — se vi volas al li doni monon — donu, se ne — ne donu! kial fari tragedion?
La virino pravas. Eble mi faras nebezonan agordon?
Kaj jen mi decidis senceremonie doni al la knabo monon. Sed mia mano ne obeis min.
Mi petos porti niajn valizojn al aŭtomobilo.
Ĉu li havos forton?… Li estas ja tiom delikata…
Do mi petos lin malsuprenpreni ilin de la breto.
Cetere, faru li kion-ajn, nur mi havu la pretekston doni al li monon.
Fine la vagonaro brue haltis en la Budapesta stacidomo. La knabo eksaltis al la fenestro. Sed la dikulino maldelikate forpuŝis lin, kaj, malferminte buŝon, laŭte ekkriis:
— Portisto!
La knabo paliĝis. Kolero kaj rezignacio luktis en li. La dikulino puŝadis lin ĉiuflanken. Kurante de loko al loko, ŝi alkroĉiĝis al iu kofro kaj kune kun ĝi falis teren. Enkuris portistoj. Oni levis la ĝemantan dikulinon.
Mi serĉis la knabon. Li staris en angulo. En liaj okuloj perlis larmoj. Lia vizaĝo estis ruĝa.
Li rigardis min.
Ho, tiu ĉi rigardo!…
Portisto kaptis niajn valizojn, mi kapadiaŭis la knabon kaj, enpuŝinte en lian manon 1 pengon (hungara monero), mi elsaltis el la vagono.
Longe poste kaj ofte nun mi vidas tiun rigardon.
Mi sentas kvazaŭ riproĉon de neplenumita devo.
Ho, malfeliĉa knabo! kion vi volis diri? kia plendo pendiĝis sur viaj lipoj? Kvankam vi ne eldiris ĝin, mi divenas, mi komprenas vin.
Kaj jen en nomo de miloj da senhejmaj orfoj mi vokas al ĉiuj vi, sataj, kontentaj kaj havantaj varman hejmon:
Senhejma malriĉa orfeto kiel ĉevoja estas planteto.
Vi povas ĝin emi aŭ malemi, sed neniu rajtas
ĝin piedpremi!
Anguleto por infanoj-esperantistoj.
En regno de Helios (antikva dio de l’ suno) estas granda svarmo.
La potenca reĝo disaŭdigas per reĝa korno al ĉiuj siaj sun-filinoj, la belegaj kaj petolemaj Radioj, urĝan alvokon:
— Aŭskultu ĉiuj! Morgaŭ frumatene ni grandare malsupreniros sur la teron. Malvarma vintro preparas sin for, kaj nun venas regado nia. Prepariĝu ĉiuj kaj memoru — ne hontigi min, dion de l’ suno!… Mi ne ripetos al vi, kion vi devas fari. Vi bone scias. Kiel kutime: varmigi la teron kaj brili malavare. Al riĉuloj pli, al malriĉuloj… hm… nu, vi ja komprenas min…
— Ni komprenas!… Vivu patro nia kaj Sinjoro, potenca Helios!… — ekkriis ĝoje la sun-filinoj.
Nur unu, bluokula kaj bonkora Radieto, ne partoprenis en la komuna ĝojo.
Nur ŝi unu ne komprenis la patron.
Sur la tero estas granda movado. En aero kvazaŭ pendiĝis ia festo. Io ludas, tintas, kantas…
La spirado fariĝis pli facila, kvazaŭ oni per blovilo forĝista enblovadus en pulmojn varman, freŝan aeron.
Riveroj el sub glacia tavolo elsaltis gaje sur la bordojn, kvazaŭ junaj ĉevalidoj lasitaj libere el la stalo. Montoj liberigis for la neĝojn. Tiuj ĉi gaje malsuprenfalante, ŝaŭme kuniĝas kun riveroj en unu kapturnigan frenezan kuron.
Ĉiu, ĉio ĝojas kaj benas. Printempo iras…
En kelo sur pajlosako kuŝas eta Jaĉjo. Li piedbatas, suĉas fingretojn. Jen li ploras, jen ridas, jen balbutas… Kvazaŭ parolas al iu, al io… Demandas, klarigas — eble plendas?
Apud li sur tero sidas Aĉjo, 4-jara knabo. Vane li penas veturigi difektitan, malnovan aŭtomobilon, kiun li hieraŭ trovis en la korta balaaĵujo.
En la kelo estas mallume, humide[25] kaj malvarme. Malgranda fenestro plenkovrita per polvo, tre avare penetrigas lumon el la malgranda korto.
Ilia patrino iris en la urbon al laboro. Patro — tiu ĉi mortis jam delonge. Tie ĉi oni ankoraŭ ne scias pri la heroldoj de l’ printempo. Tien ĉi ne enpenetras la poŝto el la ĉielaj regionoj.
Estas la sesa matene. Sur aliaj stratoj la Heliosa avangardo jam delonge malfermigis la fenestrojn, surprize vekinte la dormulojn.
En la kelo estas ankoraŭ nokto.
Subite jen supre ĉe la fenestro io ekbrilis… Iu kvazaŭ staras… Ĵetas en la kelon oran sunradion, varman, gajan… Sur la pajlosakon, sur ambaŭ infanojn…
Unu… du… tri… kvar…
Jaĉjo kaptas, ridas, amuziĝas… Ellasas, denove kaptas… Kia ĝojo!… Li forgesis pri la malsato, pri la malvarmo.
Aĉjo malfermis la buŝon — rigardas, aŭskultas, miregas…
— Kiu, kio?…
Ĉe la fenestreto staras kaj ridetas bonkorulino, la Radieto.
— Tien ĉi, fratinoj!… ĉiuj kune, amataj! Venu grandare, rapide!… Ĵetu ni al ili plenmane, malavare — sciu ili ankaŭ, ke sur la tero jam estas printempo. Ne ŝparu!… Mankos al neniu!…
— Prenu!… Havu!… Kaptu!… Ĝoju!… Ha… ha… ha… Estu justeco en la regno de Helios!…
Kaj, pleniginte la kelon ĝis plafono per oraj, brilaj sunradioj, ili ĉiuj forkuris, ridante, kontentaj.
Helios en sia orsuna veturilo observadis la laboron de l’ filinoj…
Kaj jen la unuan fojon, malĝojo kuŝiĝis sur lian radian frunton.
Koron lian ekpremis kompato kaj en la okuloj ekbrilis larmoj de granda pento.
Turnante sin al keloj kaj subtegmentoj, li diris:
— Pardonu min! Mi estis maljusta.
Kaj tuj ordonis al siaj filinoj:
— Plenrajton por ĉiuj!… Estu justeco en la regno de Helios!Kiam Zamenhof havis sian verkon preta, li ne publikigis ĝin tuj. En sia kabineto li longe elprovadis ĝin parolis, verkis, tradukis proze kaj poezie. Kaj atendis. En la verko ekestu la animo.
Kaj iun belan tagon la belega Galateo ekparolis al sia Majstro kaj li decide »transiris la Rubikonon«. En lia kabineto en la mondon ekiris du nedisigeblaj kamaradoj-pilgrimoj: la nova lingvo kaj nova sento. Longan vojon ili iris manenmane, sed de post jaroj oni povas ilin vidi ne ĉiam kune…
Apenaŭ Esperanto aperis kiel novenaskito, ĝi falis en ĉirkaŭprenojn de talentuloj, inspiritaj unuaj pioniroj, kiuj komencis eligadi el ĝia trezorejo belegajn florojn de stilo kaj precizeco. Komenciĝis ĝia evoluado. Montriĝis, ke Esperanto posedas neelĉerpeblan riĉecon de la evolumaterialo en si mem, kaj oni tute ne bezonas evoluigadi ĝin el ekstero per diversaj fremdaj, senvaloraj kaj falsefektaj alkroĉaĵoj (amasego da neologismoj, kapturnigaj kombinoj, naciismoj k. t. p.)
Mi aŭdis, ke oni projektas starigadon de du Esperantoj: unu por simpluloj (Esperanto Nr. 1), alian por eminentuloj altnivelaj, precipe poetoj (Esperanto Nr. 2). Ideo (se ne ŝerco) dangera por Esperanto…
Se temas pri la poezio, ĝi kuŝas ja ne en malfacile komprenitaj vortoj, sed en la ideo kai formo mem. Multaj legantoj, ne nur simpluloj, sed ankaŭ bonaj esperantistoj, certe rezignos de tiu ĉi kaporompa Esperanto Nr. 2.
Mi aŭdis prelegojn pri la prononcado. Oni eĉ fiksis tiucele horeton dum niaj universalaj kongresoj. Ideo ankaŭ ne feliĉa. Se ni deziras, ke ekzemple la infano parolu korekte kaj bele, ni serĉas al ĝi la vojon tra la oreloj, sed ne tra la kapo.
Same estas ĉe aĝuloj. Neniu eĉ plej bona teorio donos tiurilate la deziratan efekton.[26] Ni fiksu horeton de »praktiko« (event. kun klariga teksto), horeton de paroladoj, ne tro »altnivelaj«, popularaj, sed modelaj, por ke la aŭskultantaro alkutimiĝu kaj perorele alproprigu al si la prononcadon kaj esprimmanieron. Unu tia horeto efikos multe pli ol 100 horoj da teorio. Ĉu ni diros mi-a, aŭ mi-j-a, ĉu ni elparolos celo, aŭ (kiel Germanoj) ce-j-lo — estas afero malpli grava, ol, se forglutinte a kaj kripligante o (laŭ angla maniero) ni diros anstataŭ paroli — paroŭli. Tiu ĉi »anglic« ne estas allasebla, des pli, ke oni ja povas tre facile per la praktiko alkonformigi sian langon.
Ĉiuj vokaloj en la ĝusta sono ekzistas ja eĉ en la plej mallacilaj fonetike lingvoj. En Esperanto, ĉiuj literoj de l’ alfabeto volas vivi, precipe tion nepre postulas la akcento. En skribado ĉu ni uzas literon grandan aŭ malgrandan por certaj vortoj — ankaŭ ne tre gravas. Mi preferas pli da konservatismo. La plej grava afero estas, ke oni nin komprenu facile kaj aŭskultu plezure. Kompreneble, ke homo pli klera ĉiam parolos kaj skribos lingvon pli bonan ol la »simplulo«. Same kiel en ĉiu lingvo nacia.
Kiu legis verkaron de Zamenhof, povos facile konstati, ke lia lingvo — eĉ en klasikaĵoj — estas simpla, senpretenda, neefektanta, kaj tamen tre riĉa je formo kaj enhavo, antaŭ ĉio — agrable komprenebla. Zamenhof sciis diri ĉion eĉ plej subtilan »klare kaj elegante«, lia penso havas precizan esprimon, la frazoj fluas libere, kvazaŭ el korno de abundo. Oni legas lin kun vera plezuro kaj admiro.
Sed Zamenhof ne elĉerpis eĉ la centonon de l’ riĉaĵoj, kaŝitaj en Esperanto. Restis ankoraŭ tre multe por aliaj. Ili ĉerpu plenmane el ĝia trezorejo kaj ne iru al fremdaj dioj. Oni ofte aŭdas entuziasmon por la Zamenhofa stilo. Nu, ĉu do ni ne havas rajton postuli, ke oni ankaŭ penadu imiti ĝin? Ne faru pli bona la verkon, ne kripligu ĝin per danĝeraj eksperimentoj, ĉar nia lingvo baldaŭ estos nerekonebla verko de D-ro Esperanto.
Tion memoru niaj verkistoj, tion gardu niaj kapabluloj, precipe la lingvaj institucioj.
Ĝuste por bono de Esperanto.KAJ LUDOVIKO.
Miaj gepatroj estis neordinara paro. Ĉiu el ili aparte estis alia tipo, sed ambaŭ kune ili plej bone kompletiĝadis. Mia patrino estis anĝelo en plena senco de tiu ĉi vorto. Modesta, bonkora, ĉiam mallaŭta, ŝi tutkore oferis sin al la mastrumado kaj al karaj infanoj.
Absoluta ŝia kredo je la saĝo kaj justeco de sia edzo estis neniel ŝancelebla. Kiam ekz. la patro intencis puni iun el ni, la patrino ĉiam penadis bagateligi la kulpon kaj moligi la justan koleron de sia edzo. Ne prosperinte tamen, ŝi atendis en najbara ĉambro la revenon de la »pekulo« el kabineto, kie nia patro tralegis al li »Paternostron«. La infano revenante el la »juĝejo« preskaŭ ĉiam renkontadis survoje kvazaŭ hazarde aperintan patrinon, kiu kun larmo en okulo, glatante lian pekulan kapeton, »severe« admonadis la petolemulon.
Mi povas plej certe diri, ke la »kispuno« de la patrino ofte pli efikis ol la severa admono de la patro. Kiam iu el ni laŭ ordono de la patro restis pune sen tagmanĝo (eĉ pro troa apetito, kiun, ekzemple, ni malĝuste montris antaŭ la tagmanĝo), iu anĝelzorganto sendadis al ni pere de maljuna kuiristino Mario nian porcion (kompreneble dum la posttagmeza dormeto de la patro, kaj ĉiam »nur hodiaŭ la lastan fojon«). Ni bone konis la »nurhodiaŭon«.
Malgraŭ sia severeco la patro posedis nian plenan respekton, kaj poste, ĝis la lasta lia vivmomento, nian plej sinceran aprobon kaj amon.
Ludoviko estis favorato de la gepatroj. Mi supozas, ke li neniam kaj neniel estis riproĉata de ili. Se li nur havus ĝustan apetiton, li certe ricevadus duoblan tagmanĝon. Kiom mi ofte aŭdadis, Ludoviko estis ĉiam malforta, pala kaj tre enpensema knabo. Li estis tre ordema kaj obeema.[27]
De mia frua infaneco mi tamen memoras lin, kiel gajan maturaĝulon bonegan aranĝiston de diversaj amuzoj, ekskursoj, dancoj k. t. p. Kvazaŭ nune mi memoras unu fakton. Ni ĉiuj pretigadis nin al la dormo, nia patro laŭkutime preparis por la morgaŭa mateno sian instruistan paperujon, la horloĝo batis la dekan — kiam subite oni eksonorigis ĉe la enirpordo: enkuris aro da kuzoj, kuzinoj, onklinoj, pli aĝaj pensionanoj (nia patro havis pensionon por pli malpli 20 knaboj) sub gvido de Ludoviko (ii loĝis malsupre en aparta ĉambreto sur teretaĝo) kaj mi baldaŭ ekaŭdis muzikon kaj dancojn. Kaj mia patro, malgraŭ sia akurateco, malgraŭ la frua morgaŭa eliro en gimnazion — eĉ unu vorton ne diris kontraŭ la fantazio de sia Ludoviko… Nur se anstataŭ Ludoviko — estus mi.
Mi memoras unu kuriozan scenon tuj post mia eniro en la I klason de l’ II gimnazio, kie Ludoviko tiam estis en la oka. Petolemulo, mi enkuris en la instruistan kabineton kun ĉapelo sur la kapo. Oni min tuj senĉapeligis, forpreninte la profanigilon de l’ sanktejo. Plorante mi forkuris al Ludoviko. Li kunprenis min kaj prezentis al la inspektoro sian etan fraton novebakitan unuaklasulon. Sinjoro inspektoro ekridetis kaj, redonante al mi la ĉapon, diris:
— Memoru, knabo, ĉiam imiti vian fraton, kiu estas la ornamo de nia gimnazio!
Sur revojo mi timeme demandis la »ornamon«, ĉu mi hodiaŭ restos sen tagmanĝo?
— Ne, vi certe ricevos ĝin, ĉar neniu ja scios pri la ĉapepizodo.
Ludoviko estis fervora piedirulo. Li ofte iris sola aŭ aranĝadis opan piediron al Vilanov (antikva pola reĝa rezidejo proksime de Varsovio), aŭ la ĝeneralan ekskurson en omnibuso speciale dungita por la tuta familio kaj pensiono. Mi tre klare memoras unu dolorigan epizodon dum tia ekskurso: mi dufoje falis de sur la veturigista sido, kien min pro mia granda ĝojo ekkomandis Ludoviko.
La patro riproĉetis lin pro la tro bonkoraj »fantazioj«. Kaj efektive, Ludoviko estis por mi kvazaŭ enpersoniĝo de ĉio bona kaj saĝa. Nian bonkoran, malsaneman patrinon li preskaŭ diadoris. Kaj reciproke — Ludoviko estis por ŝi kvazaŭ okulpupilo.
Post la frua morto de nia adorata patrino, la 1. XI. 1892, ni ĉiuj restis en profundega korfunebro. Depost ŝia morto, kiu sendube lasis sur la sentema animo de Ludoviko profundan postsignon, nia patro alproksimiĝis al siaj infanoj, kaj liaj interrilatoj kun ni fariĝis pli amikaj, malpli oficialaj kaj »pedagogiaj«.
Feliĉe la neston de nia patro ne trafis la sorto de multaj aliaj familiaj nestoj.
Kiam ofte anoj kaj aninoj ĝiaj, eksentinte la flugkapablon, forflugas en la mondon por foriĝi kaj ne reveni plu en sian patrinan neston — ĉe ni okazis alie: ĉiu laŭvice ekfluginta birdeto revenis kun sia ino en la gepatran neston kaj por grandega ĝojo de nia patro ni ĉiuj ekloĝis en Varsovio. Baldaŭ la patro fariĝis »pensiulo« (emerito), sen ia difinita laboro kaj vivo aranĝiĝis por ĉiam en neniel neniel ŝancelebla rondfamilia unueco.
Kaj ekstariĝis tiam niaj sabataj familiaj kunvenoj ĉe la patro, kiu fierante, ofte diradis:
— Riĉulo mi neniam estis, sed jen mia riĉeco kaj fiero de mia vivo.
La sabataj kunvenoj tradicie daŭras ĝis nun kaj espereble daŭros longe poste.
Ludoviko ofte helpadis la patron, precipe kiam la lasta, fininte sian 35-jaran instruistan servon, fariĝis »pensiulo« (emerito), sen ia difinita laboro kaj vivimpulso. Ĝuste tiam la patro komencis la pligrandigon de sia 4-lingva proverbaro, kaj poste laŭ inspiro kaj kun helpo de Ludoviko — ĝian esperantan tradukon. Ĉar la esperantista movado tiam ne estis tro matura, la »proverbaro« ne havis perspektivon de granda vendado. Por tamen ne disrevigadi sian karan patron kaj ne senvolontigi lin por plua laboro, Ludoviko uzas senkulpan fortelon: skribas al la »Esperanto Verlag Möller kaj Borel« kaj jen unumatene la patro ricevas oficialan mendon de tiu ĉi firmo: »Plej baldaŭ sendi« kelkcenton da esperanta proverbaro…
Mia patro estis superfeliĉa! Lia laboro ne estas vana!
Se vi tamen volus serĉi la fonton de ĉi tiu patra ĝojo kaj per la fadeno veni al ĝia bulo — vi nepre trafus en la… poŝon de Ludoviko.
Ludoviko, kiom mi memoras, estis vera homarano, laŭ ĉiuj dogmoj de lia postea »Homaranismo«, kiu antaŭiris la inspiron de la lingvo Esperanto. La fajro de »Homaranismo« brulis en lia koro ĝis lia lasta vivospiro. Li ofte parolis kun mi pri ĉi tiu fajro kaj karesis la esperon, ke eble venos tamen la horo, kiam la homaro vekiĝos por la alia, pli bona vivo.
Sed venis la milito, kiu plirapidigis lian morton.
(je la 70-a datreveno.)
Rondaj plenaj sepdek jaroj finiĝas hodiaŭ de l’ tempo, kiam en la urbo Bialystok naskiĝis la aŭtoro de la lingvo, kiun nun oni parolas jam en ĉiuj partoj de la terglobo. Legendo aŭ fabelo diras, ke ĉiufoje, kiam sur la tero naskiĝas nova vivo, en ĉielo ekbrulas lampeto. La lampeto brulas tiom longe kiom daŭras la koncerna vivo sur la tero. Nu, eble… Mi ne povas ĝin kontroli. Sed mi imagas pli. Kiam naskiĝas nova homo, malfermiĝas por li libro, en kiu enskribiĝas ĉiuj liaj faroj. Bonaj — sub signo de plus, kaj malbonaj — sub minus. Kaj kiam la lampeto en ĉielo komencas paliĝadi, anoncante la baldaŭan finiĝon de la surtera vivo, ĉiuj plusoj kaj minusoj sumiĝas. Kiam la mortinto venas en Postmondon, oni lin atendas ĉe la pordego kun preta finkalkulo. La plusuloj iras dekstren (en paradizon), la minusuloj — maldekstren.
Tiu ĉi mia persona fantazio, kiun mi kutime rakontas al infanoj, eble ne decas por seriozaj plenkreskuloj?… Tamen…
Kiam antaŭ sepdek jaroj naskiĝis Zamenhof, malfermiĝis lia libro. Sur ĝi, kvazaŭ per ies nevidata mano, skribite estis: »LIBRO DE GLORO — EN DOLORO«. Kaj efektive. Sur grizaj paĝoj de la libro enskribiĝadis lia vivo en doloro — por gloro. Zamenhof venis en la mondon kun interna fajro, kiu puŝadis lin, peladis, kiel sklavon, sur piedestalon de gloro tra dornoj de la griza vivo. Ĉiu homo ĉe sia naskiĝo ricevas kvazaŭ dote sian destinon. Sed ne ĉiu poste fariĝas tiu laŭ la destino. Kaj jen skulptisto ofte pli bone »botistas« ol skulptas, dentisto pli bone »tajloras«, juristo… hm… »kuracistas«, lingvisto — »okulistas«, kaj tiel plu. Kaj en tio ĉi kuŝis la doloro de la vivo de Zamenhof, ke genia, inspirita lingvisto devis — »okulisti«. La fajro, la destino pelis lin al idealo, sed la prozo de la vivo vokis — al realo. Kaj kiam lia lampeto en ĉielo ekanoncis la estingiĝon de lia vivo, kiam la okuloj de Zamenhof fermiĝis kaj la koro haltis — en lia libro estis unu sola minuso. Tiu ĉi minuso estis — ke, mem nobla, li blinde kredis kaj fidis je nobleco de homoj, al kiuj li oferis la tutan realon de sia vivo, tutan ĝian ĝojon. Kaj kiam fermiĝis super li la freŝa tombo, homoj eksentis grandan domaĝon, pezan riproĉon, ke ili ne sciis gajigi la vivon de sia Majstro. Vekiĝis la konscio, sed tro malfrue…
Mi ne povas min deteni por ne rememorigi la funebran tagon, kiam malgranda aro da esperantistoj adiaŭis por eterne sian Majstron. Kun la morto, el la freŝa tombo naskiĝadis, leviĝadis ia nova vivo, nova forto, nova entuziasmo — granda pento.
Kaj plorfunebre adiaŭis Lin,
El tombo kvazaŭ iu voko sonis
Mistera, milda — mi ekaŭdis ĝin.
Liberiĝinta de la korpo-ĉen’,
Trasonis kvazaŭ tomba petoploro,
Kiel la lasta adiaŭa ben’.
Mi ĝin aŭskultis, la misteran sonon,
La fortiĝantan eĥe ĉiam pli,
Mi ĝin aŭskultis kiel la ordonon,
De l’ instruisto al lernantoj — ni.
»Fratoj — amikoj! — sonis la ordono
Standardon levu, kaj en bona hor’
Homaron pekan por eterna bono
Sur ĝustan vojon elkonduku for!
For la malpaco, for la ambicia!
El viaj koroj for elŝiru ĝin!
For ŝovinismo, for la religia!
Esperantistoj, unuigu vin!«
Kaj kiam staris ĉiuj kapokline
Super la freŝa tombo are ni —
Ke verdstelanoj venkos laŭdestine,
Ekkredis mi.
Ekkredis mi, ke ĝuste en la festotago de 15. XII., kiam naskiĝis homo, kiun ĉiuj esperantistoj de la mondo nomas sia »Majstro«; ke en ĉi tiu tago de la naskiĝo, naskiĝos ankaŭ la unuiĝo kaj konkordiĝo de l’ tutmonda esperantistaro; ke kun ties naskiĝo en la »tago de libro« malfermiĝos nova epoko, ora libro de gloro — sen doloro, libro, en kiu enskribiĝados nur plusoj de la Esperanto-movado. La paĝo de minusoj restos — blanka. Mi ekkredis, kaj mi kredas, ke tio ĉi venos, ĉar ĝi DEVAS veni. Se eĉ ne tuj post miaj ĉi vortoj, tamen eble iam…
Pli bone estas iam, ol neniam…
15. XII. 1929.(okaze de la »vespero de rememoroj«).
Bonegan ideon havis P. E. S., aranĝante la »vesperon de rememoroj«. Pli aĝaj esperantistoj rakontu siajn esperantistajn travivaĵojn al junaj gesamideanoj, por vivigi la dormulojn kaj instigi ilin al laboro. Ĉu oni povus elpensi ion pli efikan, pli interesan kaj pli volontigan?… Des pli ĝuste venis la feliĉa ideo, ĉar en Polujo lastjare komencis vekiĝadi el longedaŭra letargio la konscio kaj ambicio popola.
— En bona horo! — ekpensis mi, trapasante la sojlon de P. E. S.
Sinjoroj Belmont, Czubrynski, Günther, Zamenhof Leono bele kaj instrue rakontis, kiel, kiam kaj kial ili fariĝis Esperantistoj. Junaj gesamideanoj aŭskultis atente. Sed, kvankam ilia bonvolo estis forte vekata dum belaj »rememoroj«, aŭskultantoj ne povos multe fari por la vigligo de Esperanto-movado en Polujo, ĉar ili estis 12…
Estas granda domaĝo, ke la aranĝintoj de la »vespero« ne invitis miss Polonia aŭ miss Judea. Estus bonega okazo fari propagandon poresperantan kaj ĵeti vortperlojn antaŭ la entuziasmiĝinta ĉeestantaro…
Pardonu al mi, estimataj junaj gesamideanoj venintaj en la ejon de P. E. S., ke mi rifuzis la peton diri kelkajn vortojn. Tamen, ĉar mi esperas, ke la P. E.-ton legos eble multe pli ol 12 personoj, mi decidis publikigi miajn rememorojn. Por tiuj, kiuj bone scias la historion de Esperanto-movado, mi eble diros nenion novan. Tamen — ĝi ne malutilos…
Kiam kaj kiel mi fariĝis Esperantisto?
Tuj post apero de la unua broŝuro en 1887 mi ricevis ĝin de mia frato kun peto atente tralegi. La atenta tralego havis preskaŭ tujan efikon. Post kelkaj tagoj mi redonis la broŝuron kun mia unua — nu, vi jam divenas — versaĵo. La frato donis al mi tuj la esperantistan bapton.
Kial mi fariĝis Esperantisto?
En plej frua mia junulaĝo mi havis plenan konscion pri la granda graveco kaj utileco de unu komuna, interpopola komprenilo. Kiam aperis Volapük, mi kun miaj kolegoj atente studis ĝin kaj ekfervoriĝis por ĝi. Sed nur komence. Granda ĥaoso kaj multego da artefaritaj mortaj vortoj, baldaŭ senvolontigis min. Kiam post kelkaj jaroj mi legis la broŝuron de
dr. Esperanto, mi subite kvazaŭ englutis iun kvanton da varma, freŝa viviga aero. Kiam mi la duan fojon legis la libreton, mi estis homo, kiu jen sur vojo trovis oran moneron. Kelkajn paŝojn plu… li trovis duan… trian… kvinan… sepan…! Kia ĝojo!… tiom da oro!… Tia trezoro!… Li timeme ĉirkaŭrigardas — ĉu li ne sonĝas?… ĉu iu ne volas forrabi de li la trovaĵon?… Kaj jen, kiel dirite (kiel ĉiu pia kaj fervora esperantisto), mi komencis »krei«… Mi elskribis mian tutan inkujon, rompis kelkdekon da plumoj. Dekojn da versaĵoj mi skribadis kaj la dekunuajn mi montradis al nia frato. Li estis severa kritikanto.
Baldaŭ poste komenciĝis la puŝado de la afero — »Esperanto-movado«…
Belege diris A. Grabowski:
— En kabano mankis pano, do — elmigris la infano… Elmigris ĝi — trans limon de la urbo, trans limon de la lando — en fremdujon, en la vastan mondon. La veturilo skuiĝadis, saltadis de ŝtono sur ŝtonon, de kavo en kavon, kiel senhelpa boateto sur maruraganaj ondoj. Ĉie renkontadis ĝin moko, malfido kaj malbonvolo. Estis tempo, kiam ekŝajnis al ni, ke la veturilo surveturis vojon glatan, sur la »neŭtralan lingvan fundamenton«. Ekŝajnis, ke sur tiu ĉi neŭtrala fundamento ĉiuj ŝtonoj, ĉiuj kavoj kaj truoj malaperis, kaj la vojo ebeniĝis. Ke homoj komencas komprenadi nian idealon, ke ili komencas »homiĝadi«.
Ĉu jam fino de skuado kaj saltado?… Ne. Trompa miraĝo. Oazo en granda dezerto. La »neŭtrala lingva fundamento« komencas ŝanceliĝadi… Germano ne volas stari sur ĝi apud polo, polo — apud germano kaj ruso, kristano apud judo… k. t. p.…
Peza, doloriga rememoro… Ĝi estis antaŭ 40 jaroj. Ni kunvenis arete en ies loĝejo. Kompreneble estis kelkaj malfruiĝintaj. Inter ili S-ro Nauman (ruso!), fervora kaj talenta esperantisto. Dume ni interparolis. Jen flanke mi ekaŭdis grandan veon:
— Nauman?!… li estas ja ruso!… ĉu ni laboros kun li?… Mi neniam forgesos tiun ĉi kunsidon…
Mala kompreno de la ideo. Ŝovinismo, belaj sed vanaj vortoj sonas kiel malplena sonorilo. Homa malsaĝo frostigas la entuziasmon. Malgajiĝas la koro de nia ĉefo.
Veturilo, skuata de ĉiuj flankoj, apenaŭ treniĝas meze de la homolupoj. Kelkaj el nia anaro perfide forlasas la vicojn kaj starigas propran tendaron (laŭesperantan).
Nemultaj, kiuj restis, senlace puŝas la radon. Ili superforte laboras por vigligi la movadon kaj regajigi la koron de sia kara Majstro. Esperanto levas la flugilojn. Vortoj ŝanĝiĝas per agoj. Venas kongresoj. Unua, dua, tria, kvara, kvina, sesa, sepa, oka, naŭa… Kaj subite halt’!… La dekan en Parizo dispelas kanonoj kaj tankoj. Furiozas la milito, detruante la esperplenan semaĵon de l’ »pacaj batalantoj«. Haltas por momento la veturilo. Haltas por ĉiam la nobla koro de ĝia ĉefo, de Ludoviko Zamenhof… Multajn el niaj vicoj forrabis la morto, multajn — malkonsolo kaj malfido je nia ideo kaj nia destino… Kaj jen, kiam eksilentis la milito kaj la homoj komencis denove esti homoj, la verda veturilo, kovrita per multaj honorsignoj, plena de gloro kaj famo eksterlanda, trapasas la limon de la lando kaj de la urbo, el kie ĝi antaŭ 42 jaroj forveturis senhelpa, malforta…
Do, esperantistoj tutpolaj de ĉiu koloro ĉu politika, ĉu religia, unuiĝu kaj bonvenigu ĝin, la revenantan. Ne permesu, ke fremduloj estu ĉiam protektantoj kaj aprobantoj de tio, kio estas, kio devas esti nia propra fiero, nia propra gloro…
Floru Esperanto — ankaŭ en Polujo!
Eligi el la grizeco de l’ mondo, precipe postmilita, ion, kio indas porti nomon »artliteraturo« por transporti ĝin en mondon alian, pli radian, — literaturan, estas tasko altvalora, sed — nefacila. Plej ofte ni renkontiĝas kun netaŭgaĵoj, kies valoro same lingva, kiel literatura ofte ne ĝiskreskas eĉ la lokon, kie ili aperas. Kaj kontraŭe.
Mi havas amikon, kiu ofte legas al mi siajn altvaloraĵojn en Esperanto, petante pri opinio. Demandata, kial li ĉion portas en la poŝo kaj ne publikigas, li faris grimacon, kvazaŭ volante diri: — kie?
Kaj kiam mi montris al tiu ĉi strangulo la prospekton de L. M. li post atenta tralego ekridetis.
— Se laŭ la prospekto estos — la aspekto…
Do en la nomo de tiu ĉi eble troa ambiciulo — mi direktas al la redakcio peton:
Estu konsekvenca!…
Feliks Zamenhof, L. K.[29] Warszawa.
»Literatura Mondo« Nr. 1. 1931.
(El la »Saluto kaj salutoj« okaze de l’ reapero de L. M.) Profitante la honoran inviton de l’ Bialystoka komitato, mi veturis (des pli volonte, ke Bialystok estas mia naskurbo), por ĉeesti la unuan regionan esperantistan kongreson. Delonge mi kun granda intereso observas la laboron de la Bialystoka grupo. Kion mi vidis nun, superis ĉiujn miajn esperojn. La grupo en Bialystok dank’ al siaj du vere laboremaj kaj fervoraj gvidantoj (S-roj Ŝapiro, prezid. kaj Kurjanski, sekret.) progresas gigantpaŝe. La unua regiona vojevoda esperantista kongreso estis imponanta festo kaj laŭdatesto por ĝia komitato, kiu kune kun la urbestraro de B., tre favora al nia movado, bone konscias la rolon kaj lokon, kiujn al ili preparas la historiisto de Esperanto. Mi kore gratulas kaj deziras, ke la I-a regiona kongreso estu veksignalo por venontaj aliaj. Se ĉiu en sia hejmo faros la sian, ni eble baldaŭ ekokupos la honoran lokon en la unua vico apud aliaj (fremdlandaj) meritplenaj pioniroj de la Esperanto-movado. La lokon, kiu ja delonge devis esti — nia.
(Rakonto pri infano en orfodomo.)
Havos post morto ĉielan varmon.
Anjo venis en la mondon nedezirite, senpermese, kvazaŭ sen bileto — tute nebezone. Patro ŝia iel malaperis, la patrino, doninte al ŝi la vivon, mortis, eĉ ne ekvidinte sian infanon. Kion fari kun la infano? Oni ja ne dronigos ĝin, oni devas ja iel prizorgi la orfon.
Post kelkaj tagoj de vagado tra diversaj oficejoj, la infano, registrita sub la nomo Anjo Kromulino, estis lokita en urba orfodomo. Tie komenciĝis la sorto ŝia orfa… Trijara infano, Anjo Kromulino, komencis sperti la kromecon de sia vivo.
Tiun ĉi konscion vekis en la infano ne la vivkondiĉoj en la orfodomo — ili ne estis riproĉindaj — sed Anjo heredis de sia patrino grandan sentemon kaj inklinon al soleco.
— Anjo malsaĝulino! — nomadis ŝin gekamaradoj de la domo.
Tiun ĉi kromnomon Anjo heredis laŭdire de sia patrino. Oni rakontas, ke la patrino ankaŭ estis malsaĝa. Ŝi ne volis edzigi riĉan maljunan mueliston, kiun svatis al ŝi la gepatroj. Ŝi preferis junan studenton, filon de la vilaĝa makleristo.
Nu, kaj tiel plu…
Anjo efektive estis infano stranga. Enpensiĝema, ne parolema, ŝi havis ĉiam okulojn fiksitajn en malplenon, orelojn kvazaŭ aŭskultantajn ies misterajn voĉojn. Ne partoprenadis en amuzoj de siaj kamaradoj, preferante solece revi en angulo.
— Anjo — fiksokulo, amindumas en angulo!… mokadis ŝin la infanoj. Sed Anjo ne respondis, ne plendis. Eble ŝi sentis, ke ne por ŝi estas sort’ alia, pli radia.
Dekjaran oni ŝin translokis en la instituton por duonidiotoj.
Tie ŝi sentis sin pli bone. Neniu mokis ŝin, neniu incitis. Ŝi ricevis propran florbedon en la instituta ĝardeno. Preskaŭ tutan tagon Anjo pasigis tie ĝoje fosante, plantante florojn kaj alportante ilin naskiĝantajn kvazaŭ etajn infanojn. De tempo al tempo ŝi faladis en melankolion. Tiam ŝi nek manĝis, nek parolis, nur enkaŝita en sia angulo, sopiris kaj ploretis. Neniu sciis, neniu komprenis la kialon.
Proksimiĝadis la »Festo de infano«… La socio preparadis sin al tiu ĉi granda tradicia soleno. Laŭ la ĝenerala porinfana deklaracio »infanoj estas regontoj de la mondo, por ili do niaj penoj, nia amo kaj zorgo. Al senhejmaj, malriĉaj oni devas redoni la rajton de l’ vivo, rajton de l’ ĝojo, rajton de l’ infano. Krei por orfoj la sunbazojn en malluma dezerto de ilia mizero… k. t. p., k. t. p.«
En la antaŭtago de la festo la konduto de Anjo atingis la punkton kulminan de strangeco. En ŝia animo iĝadis io, kio plenrege kaptis ŝin kaj kvazaŭ forportis en mondon de mistero… Vespere ŝi longe ne povis ekdormi. Fine antaŭ la noktomezo ŝi endormiĝis. Ŝia dormo estis peza, maltrankvila. Anjo ĝemadis, parolis al iu, jen ridetante, jen plorante… Frumatene ŝi vekiĝis kun granda ploro.
— Anjo, kial vi ploras, kion vi sonĝis?
Sed Anjo ne respondis. Ŝi obstiniĝis kaj senkonsole ploris.
— Freneza infano! — oni veadis kaj sendis ŝin en la psikologian esplorinstituton. Tie longe manovradis bonkora doktorino ĝis ŝi sukcesis gajni plenan fidon de Anjo.
Jen kion rakontis la infano.
— Tuj kiam mi ekdormis, aperis antaŭ mi mia patrino kun iu blanka virino. Ili kunplektis la manojn super mia kapo kaj ridetis al mi… Mia patrino baldaŭ malaperis. Restis nur ŝi, la blankulino. Mi volis ekkrii, sed ŝi metis siajn du fingrojn sur mian buŝon kaj diris:
— Trankviliĝu!…
Mi tuj trankviliĝis. Poste ŝi kuŝigis sian manon sur mian koron kaj longe, longe rigardis min. Mi scias, vi ridos kiam mi rakontos, kio okazis plue. — De ŝia ektuŝo koro mia komencis malfermiĝadi. Komence iomete, poste ĉiam pliiĝis, fine ĝi malfermiĝis tute larĝe. La blankulino enrigardis ĝin atente kaj profunde. Mi sentis tiam, ke en mian koron eniras iu venteto, varma, freŝa. Estis same, kiam oni dumvintre staras en frosta koridoro, kaj subite iu malfermas la pordon de varma ĉambro. Tiel agrable, tiel bone!… Fine la blankulino glatis miajn harojn kaj diris:
— Vi havas koron, infano, junan, varman… Kial vi tenas ĝin ĉiam fermite?
Mi ekploris… Ŝi tuŝis miajn okulojn delikate, kiel faris mia patrino, kun kiu mi ofte interparolas en mia anguleto. Kaj mi respondis al la blanka sinjorino:
— Mi havas koron… Orfo ĝi estas, same kiel mi sola en la mondo. Neniu ĝis nun rigardis tiel en ĝin. Vi, la unua, vi la sola. Diru, kiu vi estas, mi volas iri kun vi…
Sed la blankulino ekbalancis la kapon.
— Mi estas tiu, kiu jam ne vivas. Mi estas bona spirito de malriĉaj infanoj. Al ili mi ŝuldas mian savon. Kiam mi antaŭ jaroj enkorpiĝis kaj ekstaris antaŭ la juĝo supera, oni demandis min, kion mi faris sur la tero. Ĉar mi ne sciis doni klaran respondon, oni sendis anĝelon por informiĝi sur la tero. La anĝelo revenis kaj diris:
— Ŝi amis malgajajn infanojn kaj infanoj amis ŝin.
Dank’ al tio mi ricevis verdikton favoran. Kaj jen mi vagas tra la mondo kiel blanka spirito, portante al malriĉaj, senhejmaj infanoj ĝojon, kaj al la bonstataj homoj la instruon, ke oni devas rigardi en korojn de orfoj, se oni volas gajni iliajn korojn.
Mi volis kisi ŝian manon, sed ŝi malaperis.
Kiam Anjo finis sian rakonton, ŝi alpremis sin al la doktorino kaj, plorante, kaŝis la vizaĝon en ŝiaj malfermitaj brakoj…
— Anjo malfeliĉa! — kortuŝe diris la doktorino. — Vi tute ne estas malsana. Ne vi la unua, ne vi la lasta. Ne ploru, tiu ĉi blankulino vivas. Venu kun mi, mi estos via patrino…
Tio estis granda tago de infano, festo kaj feliĉo de Anjo. Tio estis ankaŭ granda tago de patrino.(Persona travivaĵo.)
Malamikaj kanonoj tondregas. Aeroplanoj ĵetas hajlegon da gasbomboj. La aero krevas per miloj da grenadoj, kanonŝarĝoj kaj aliaj teruraĵoj de la milito. Triope ni ŝvitlaboras ĉe kanonego, forsendante rapidvagonare malamikojn en la Postmondon. Deksesjarulo, mi estas jam spertulo. La dujara laboro sur la okcidenta fronto malimpresigis min kontraŭ ĉiuj teruroj de la milito. Miaj du kolegoj, preskaŭ infanoj, morttremas ĉe ĉiu ekpafo…
Subite — infera ektondro! La tero malfermiĝas kaj mi eksentas min en ĝia interno, en profunda kavo. Nokto. Aero sufokiga. Buŝo plena de tero kaj ŝtonoj. Spiro — apenaŭa… Ĉu jam la morto?… Ne… ankoraŭ… Malrapide mi liberiĝas de la surpremanta tero, elŝprucas koton kaj ŝtonojn. En timego mi atendas. Ĉu mi tuj estos sen kapo, aŭ sen trunko? Eble sen ili ambaŭ? Super mi — kurado, ĉevalkuro, krioj — infero!… La infero palpas la vojon al mia rifuĝejo.
Mi estas sola. Miaj kamaradoj ien iel malaperis. Ĉu ilin sufokis la tero, aŭ kvaronigis la malamiko?… Mi aŭdas voĉojn kaj malbenojn en nekonata lingvo… Malamikoj.
— Tien ili, kakuloj,[30] rifuĝis!…
Mia koro distingas la vokon de l’ morto. La okuloj streĉiĝas…
Io terura alproksimiĝas al mi!… Ĉu monstro sovaĝa?…
La fino de mia vivo… Mi neniam vidis tian bestaĉon…
Ĝi alŝteliĝas ĉiam pli proksimen… Mi nerve kaptas mian revolveron… Kiaj okuloj!… Kiaj dentaĉoj!… La besto paŝas singardeme. Ne!… homo!… du homoj!!… Pafiloj en la manoj, ponardoj inter la dentoj!… Mi celas… ili celas… Subite: — Haltu! Mi haltas, ili haltas.
Ĉu ili preferas tranĉi min kiel rostaĵon?…
Mi svenas.
Kiam mi rekonsciiĝis, ili, kliniĝante super mi enverŝadis en mian gorĝon iun fluidaĵon.
— Veneno!!…
Mi protestas energie.
— Ne timu, trinku! — diris en Esperanto la malamikoj.
— ? ! ?… ĉu mi jam estas en la Postmondo?…
— He… he… ne, vi estas ankoraŭ sur nia bela mondo, kara samideano. Malrapide mi komencas rekonadi la belan mondon… Pensoj reordiĝas, la memoro revenas.
Mi vekiĝis. Mia kapo enhavas kvazaŭ ian dekkilogramon.
Mi kuŝas sur la kanapo sur la »En okcidento nenio nova.« (Remarque.) Mia verda steleto triumfe brilas en la vestotruo. Ho, bela sonĝo de l’ homaro! kiam vi efektiviĝos?…
— — — — — — — —
P. S. Sinjoro Remarque asertas, ke en la okcidento — nenio nova… Hm… Dume la brulrestaĵoj de la lasta milito ne plenestingiĝis. Ili murmuras minace. Do, esperantistoj, rapidu samideanigi la idaron de la forbuĉitaj patriotoj.
Dum diversaj kongresoj (pacifistaj, socialistaj k. t. p.) sentiĝas ofte, ke ne ĉiam sufiĉas belaj vortoj kie necesa estas — la ago. Dum niaj universalaj kongresoj, precipe dum la budapeŝta XXI., kiu longe restos agrabla rememoro, sentiĝis en paroladoj de esperantistoj kaj de registaraj reprezentantoj — forta fido je nia apostola destino. Oni aŭdis, ke esperantistoj estos la avangardo de l’ finfina venkiro al la eterna beno.
Oni fidas, oni esperas. Ni ne forgesu tion! Nobleco devigas. Kaj kiam venos la ora tempo de l’ efektiviĝo de la bela sonĝo, la feliĉa homaro diros al la verdstelana avangardo:
— Vi ne trompis niajn esperojn.
15. XII. 28.
(Monologisto venas kun libro en la mano, kaj lerte manovras kun ĝi.)
Mia patro suferadis je sendormemo. Lian pensejon nokte vizitadis ofte tre strangaj, kuraĝaj — ne ĉiam plenumeblaj — ideoj. (Ne ridu!) Unu postmeznokton kaptis mian patron ideo, kies konsekvenco — fariĝis mi. (Vi ne ridu!) Komence kiel ideto, poste kiel agrabla fakto, mi kreskis, kreskis… Kiam mi plenmaturiĝis, mi ekvidis la mondon en kabineto (jes), en kabineto, sur skribotablo de mia patro. (Ne ridu!) Komence oni min akceptis kun malfido. Mia patro mem dubis pri mia plua vivo (ĉar 3[31]) liaj antaŭaj infanoj — miaj fratinoj — mortis tuj post sia naskiĝo: ili estis fuŝinfanoj). Mi do estis la tria kreitaĵo de mia patro. Mi diras patro, ĉar patrinon mi ne havis. Jes — ne havis… Afero ŝajnas al vi iomete… neebla, nekutima?… Tamen estis tiel.
Ne miru: mi havas multajn koleginojn, kiuj tute ne havis patron. Nur patrinon. (Vi ridas?) Strange, ĉu ne?… Oni bone diras: laŭ hirundaj opinioj ne bonaj estas — kompanioj… Post unu jaro de mia necerta vivo oni komencis min aprobadi, eĉ mencii… Oni eĉ premiis min — nu, ne min, sed mian patron — per la nobelpremio. Kiam, premiita, mia patro riĉiĝis, komencis aperadi multaj aliaj infanoj — miaj fratinoj.
Kompreneble ne ĉiuj estis premiindaj, kiel mi. Ni ĉiuj, plej ofte fruktoj de sendormaj noktoj, fariĝadis ofte baldaŭ post la naskiĝo senhejmaj orfoj, ĉar niaj naskintoj (tute egale ĉu ili estas patroj aŭ patrinoj — sed tre malofte — gepatroj) — ili kutime estas homoj malriĉaj. Ili havas nek povon, nek eblon prizorgadi nin kaj konservadi hejme. Do, ni estas transdonataj en fremdajn manojn, en specialajn »ejojn«, kie ni, senhejmulinoj, ofte tre longe atendas ĝis kiam iu, delogita de nia nomo aŭ bela eksteraĵo, forprenas nin. Neniu el ni scias, kien kaj kiam li forlasos la »deponejon«. Atendante la eliron, ĉiu enuas kaj sopiras pri varmo de iu konstanta hejmo. Kvankam premiita, mi ankaŭ longe atendis mian vicon. Mian liberiĝon mi ŝuldas al la — Librotago…
Nu, ĉu vi jam ne ridas? Vi jam komprenas, kiu mi estas, kaj kiu — mia patro?… Mi estas (legas nomon de la libro)… mia patro… (legas nomon de la aŭtoro)… Patrinon, kiel dirite, mi ne havis, kaj mi naskiĝis sur la skribotablo en kabineto… Ĉio en ordo, ĉu ne?… Jen, mi estas antaŭ vi. Kiu volas adapti min, ekposedi — mi petas. Mi estas preta ornami vian hejmon, vian bibliotekon. Miaj samsortanoj ankaŭ atendas tie en la apuda ĉambro kaj sopiras pri iu savonto. Do, ne prokrastu, prenu nin kaj repagu al niaj patroj aŭ patrinoj iliajn penegojn, ĉu pensajn, ĉu monajn.
Estu la »librotago« — tago de liberiĝo por multaj miaj samsortanoj, kiuj en diversaj deponejoj (librejoj) atendas sopire vian viziton.
Donu al ili hejmon en via ŝranko.
Se nur unu libron prenos ĉiu, en la librotago estos »orfo« neniu.
Libroj kaj homoj.
En tago Zamenhofa, aŭ, kiel volas aliaj, en tago de libro, ĉiuj libroj ĝojas.
— Hodiaŭ venis horo de nia liberiĝo. Decidiĝos sorto nia senhejmula. Venis niaj savontoj kaj ni el la ombro eliros la mondon vastan, luman… Oni legos nin, laŭdos…!!
Tiaj estas revoj de libroj en la tago Zamenhofa. Sed ilia ĝojo estas same neegala kiel tiu ĉe homoj. Libro malkara trovas aĉetanton, havas sukceson pli rapide ol libro kara, pli valora. Tiu ĉi lasta longe atendos sian savonton. Same — homo.
Ju pli malkara, ju pli malgranda li estas, des pli rapide kaj pli alten grimpas li sur la socia ŝtuparo.
Kaj inverse: homo meritplena, homo grandkora, homo vere kara, longe atendas ĝis oni lin ektaksos kaj ektraktos laŭvalore. Tre ofte eĉ la vivo ne sufiĉas por tio. Oni devas morti por ricevi la aŭreolon de gloro kaj — pompan florkronon sur la tombo. Do, ŝanĝante vortojn de la proverbo, kiu diras, ke: »Pli bone malfrue ol neniam«, mi diras: »Pli bone frue ol post morto«.
Kaj mi proponas: aĉetu po unu libro malkara kaj unu kara, por ke tiu lasta ne atendu ĝis morto t. e. ĝis sia malaktualiĝo. Hodiaŭ ni estas plenaj de profunda meditado pri tiu, kies valoron kaj meritojn por la homaro ni ekkomprenis nur post lia morto. Libroj malaktualiĝas, homoj plej ofte — same, sed Esperanto kaj ĝia aŭtoro restos ĉiam aktualaj, ĉiam karaj al la esperantistaro, venonte al la tuta homaro. Ĉiu jaro, ĉiu nia universala kongreso estas unu laŭro pli en la granda laŭrokrono, kiu kvazaŭ aŭreolo de senmorteco radias ĉirkaŭ Lazaro Ludoviko Zamenhof.
Memoro pri li estas monumento pli impona, pli daŭra, ol la granito malvarma sur lia tombo.Proksimiĝas la tago Zamenhofa. Oni preparas diversajn memorstrofojn, artikolojn, paroladojn k. t. p. Ĉion en senco de l’ Zamenhofaj idealoj.
Sed — ĉu ĉion? Zamenhof diris: Sur neŭtrala lingva fundamento dissaltos la obstinaj baroj… Mi do demandas: — Kial en unu urbo (ekz. Warszawa) estas 5 aŭ eble pli da grupoj esperantistaj, kaj ne unu? Kial inter ili staras »muroj de miljaroj«?… Se pro iaj ajn motivoj aŭ kaŭzoj teknikaj ne ebla estas unu klubo en granda urbo (ekz. London, Paris, Berlin…), kial do almenaŭ ne ĉiumonata kunveno de ĉiuj en unu loko?…
Ĉar imagu: venis al vi 4 eksterlandaj samideanoj kaj demandos pri adreso de varsovia klubo esperantista. Se vi estas senpartia »neŭtralfundamentulo«, vi estos en embaraso. Vi rigardas viajn gastojn atente:
— Kiaj ili estas?… Fine vi donas al ili skriban demandaron:
Profesio __________
Religio __________
Nacio __________
Partio __________
kaj poste laŭ respondoj vi direktas:
Unu — al la grupo »Laboro«
Alian — __________ Konkordo«
Trian — __________ »P. E. S.«
Kvaran — _________ »J. S. H.« k. t. plu…
Sed ili faras mirigitajn mienojn kaj diras:
— Ni estas ĉiuj el unu lando, unu urbo, ni loĝas eĉ en unu loĝejo, do ni deziras esti — kune…
Hm… kune?… Iru en la parkon, tie vi sidos kune kaj oportune.
Ĉu ne estas tempo konforme al la Zamenhofa idealo — forigi la murojn? La 4-a tutpola kongreso en Łódź klare montris, ke ni maturiĝis por tiu ĉi faro. Jen proksimiĝas la 15. XII., bona okazo por fari ĝeneralprovon de la unuiĝo. Mi estas konvinkita, ke la provo estos bondecida por posteaj rilatoj inter la dispeciĝinta samideanaro.
Mi ĵetas la ideon por pliĝustigi la solenecon de Zamenhofaj festoj. Unu urbo — almenaŭ unu festo komuna.
»Unu koeficiento« — dirus s-ro Zawada…Jen denove pasis jaro, laŭvice la 71-a, post kiam en la urbo Bjalistoko, en malriĉa ligna dometo ĉe str. Jatkowa, — hodiaŭ Zamenhofa — naskiĝis infano, kiu kvazaŭ kunportis en la vivon genion kaj altan destinon feliĉigi la homaron per sia postea Esperanto.
Tiuj ĉi genio kaj destino evidentiĝis jam en plej frua junulaĝo de Zamenhof. Liaj pensoj evoluiĝadis en bedaŭrinde tre favora por si atmosfero de intergenta malamo kaj religia netoleremo, ĝis — fine, en la jaro 1887
»en la mondon venis nova sento«.
Sed — ĉu nova? En tempo praava de la antaŭbabilontura epoko homoj havis ja ankaŭ unu lingvon, eble ne tiel belsonan kiel Esperanto, tamen — unu komprenilon.
Kaj ili estis dum longa tempo feliĉaj. Sed la homo neniam estas kontenta. Li penas ĉiam ĉion plibonigi, perfektigi.
Civilizacio…
Mi havis iam sonĝvidaĵon…
Mistera, peza estis ĝi.
Kalejdoskope multfigura
Ĝi foraperis antaŭ mi.
Mi vidis iun homamason
Sur iu alta montospin.’
Grandegan ion konstruante,
Ĉielaltigis ili ĝin.
Subite tiu mont’ eksplodis…
Kaj tuj disfalis ĉio for…
Vidaĵ’ unua malaperis —
La monto, turo kaj labor’!
Fajfzumas kugloj, falĉas glavoj,
La morto dancas. Ĝemo… kri’…
Batalsovaĝa sangorgio —
Vidaĵo dua antaŭ mi.
Furie falĉas la mortilo,
Senlaca, ŝvitlaboras ĝi.
Kaj kreskas ĝojrikolto ĝia —
Pli alten ĉiam, ĉiam pli…
Sed jen teruron de l’ batalo
Traboras iu lumradio.
Satiĝis drako sangavida,
Paciras iu procesio.
Standardo brilas kaj majestas
Sub harmonia himnokanto,
Koloro ĝia verda estas,
Kaj nomo ĝia — Esperanto.
Ĝin, junan, belan, verdostelan
Bruventoj for elpuŝi penas,
Sed fortaj manoj de l’ stelanoj
Standardon sian alte tenas.
Kaj iras mondon himnotonoj
Jen super ventoj, super bru’,
Potence eĥas ĝiaj sonoj,
Pli alten ĉiam, ĉiam plu…
Vidaĵo lasta malaperis.
Mistere tremis mia koro…
Vekiĝis mi, ho, kun sopiro
Je tiu plej benita horo…[32]
Do — kiam niaj praavoj estis jam sur la pinto de siaj intencoj, la turo disfalis kaj kun ĝi — ilia feliĉo. Legendo, kiun ĉiu bone konas. Kaj nun? Ĉu estas malsame?
Ne! La homo, nesatigebla en siaj deziroj hodiaŭ ankaŭ suprencelas, penante subjugi la naturon. Per gigantaj lornoj li penas enpenetri en la vivon de Marso; per teruraj raketĵetiloj li provas forsendi sian proksimulon en ĉielon (bone, ke ne en la inferon); pere de diversaj mediumoj li penas elvoki spiritojn el ilia trankvilo; aeroplanoj altflugaj kaj subĉielaj zepelinoj — ambaŭ havas jam siajn abundajn tombejojn en la tutmondo… ktp… ktp…
Ankaŭ Esperanton oni ne lasas trankvila. Sed same kiel la naturo venĝas severe, defendante sin kontraŭ homaj atencoj, ankaŭ Esperanto sukcese kontraŭstaras kaj vanigas ĉiajn penegojn de diversaj reformistoj, kiuj volas ĉu perfektigi ĝin, ĉu krei anstataŭe ion novan, pli bonan. Diversaj novaj sistemoj, al kies aŭtoroj la laŭroj de Esperanto forprenas la dormon, penas restarigi la turon kaj havigi al siaj aŭtoroj la gloron de Herostrato.
Esperanto staras firme, kiel roko granita, mokante siajn mokintojn kaj ridindigante la reformistojn. Ni jam eliris el la fajro de provoj, el diversaj uraganoj kaj eksplodoj. Kompreneble — nia vojo estas ankoraŭ longa, sed la pli malfacilan, pli dornan parton ni jam pasis. Niaj paŝoj grandiĝas, fortoj — potenciĝas.
Nia paca armeo, kvazaŭ tanko potenca, paŝas, detruante survoje skeptikecon kaj indiferentecon.
Ne sango, ne pereo signas la vojon, ne morto estas ĝiaj heroldoj. Ĝi portas ĉien olivajn branĉetojn de l’ amo. De tempo al tempo la neevitebla leĝo de l’ vivo, la senkompata morto elpuŝas la gvidbastonon el la manoj de niaj oficiroj. Feliĉe tuj anstataŭas ilin aliaj, pli junaj fortoj. Do — al vi, junaj, al kiuj apartenas la estonteco, al vi turnas sin la rigardoj de la homaro. En vi ĝia fiero kaj espero. Vi lernas Esperanton ne nur por paroli kaj disputi, sed ankaŭ — por labori, por agi… Do, faru la vojon!
(15/XII.—1931)
(Monologo de maljuna libro)
(Venas el apuda ĉambro. Parolas malrapide kun paŭzoj.)
Mi havas la honoron prezenti min: mi estas libro. Libro Esperanta… Libro-avino, se vi volas… Mia nomo estas al vi bone konata: »Fundamento de Esperanto«. Maljuna mi estas… Sed ĉiam vigla, freŝa kaj… bela. Jes… Mi naskiĝis en jaro 1903 en Warszawa ĉe strato Dzika Nr. 9 (hodiaŭ, post longaj hezitadoj, fine -str. Zamenhofa.) Mia patro estis la Majstro mem. Jes! Bedaŭrinde li mortis, sed mi postvivas kaj glorigos lin poreterne… Pardonu afable mian babilemon. Mi estas babilemulino… Mi tre ĝojas vidi vin hodiaŭ ĉi tie, niajn karajn gastojn-aĉetontojn. Do ni plej kore salutas vin en la nomo de miaj gekamaradoj el apuda ĉambro… Hodiaŭ estas tago Zamenhofa, tago de l’ libro. Kiom da ĝojo, kiom da esperoj por ni, libroj esperantaj, en ĉi tiu feliĉa tago! Kaj ne nur por ni, ankaŭ por vi, por la tuta esperantistaro. Jes… La tago de 15. XII. estas tago de komuna ĝojo. Ĝi rememorigas, ke antaŭ 72 jaroj en la urbo Bialystok naskiĝis tiu, kies postea Esperanto montriĝis plej taŭga solvilo de la pachomara problemo. Tago por ni, libroj, speciale solena. Tago de nia liberiĝo. Oni prenos nin de la tablo aŭ breto vendeja. Ni fariĝos ornamo de privataj libraroj… Oni legos nin. Eble ne legos — ni kuŝos netranĉitaj. Sed tio ne gravas. Gravas, ke oni aĉetos nin… Plivigligos la libromerkaton. Kuraĝigos novajn aŭtorojn. Vivigos la literaturon. La lingvo evoluos rapide…
Eĉ tro rapide. En la rapido oni perdos ĝian belon. Anstataŭe oni vestos ĝin per monstraj kunmetaĵoj. Forgesos pri la elementaj principoj de Esperanto, ke »Vortoj estas pli naturaj kaj bonsonaj, se ili estas ne kunmetitaj, sed uzataj aparte«…
Tiujn vortojn de la Majstro vi legos en liaj »Lingvaj respondoj« sur paĝo 24. Aĉetu ĉi tiun plej gravan libron (post mi, kompreneble), se vi volas korekte kaj bele paroli aŭ skribi en Esperanto. Mi ripetas: »Lingvaj respondoj de L. L. Zamenhof, plena kolekto«… Prezo? preskaŭ senpage! Hm… mi iomete deflankiĝis de la temo… Pri kio mi parolis? Pardonu… mia memoro. Aha!… jes. Ni, libroj maljunaj, posedas tutan virgecon de la stilo. Niaj junaj kamaradoj (feliĉe ne ĉiuj), ofte havas stilon kaj lingvon, kiuj rompas la kapon al la leganto. Ni eĉ decidis are en nia intereso de la tuta esp-aro sendi delegacion al la Lingva Komitato kun peto malpermesi la aperigadon de libroj ne aprobitaj. Naskiĝu nur libroj bonstilaj.
Aliaj estu abortataj tuj ĉe ilia komenciĝo. Jes! Pardonu milfoje. Mi volis hodiaŭ elŝarĝi mian koron. Mi dirus al vi ankoraŭ multe pli, sed mi timas trouzi vian paciencon.
Do, finante, mi deziras al vi ĉiuj, karaj kaj baldaŭaj, malavaraj niaj posedantoj, bonan sanon, feliĉan jaron kaj multe, multe da mono. Ne ŝparu kelkajn monerojn!
Forprenu nin el la apuda ĉambro. Faru al ni la ĝojon kaj lokon por aliaj libroj, niaj posteuloj. Vivu Esperanto, kiu donis al ni la vivon, kaj al ni la okazon alparoli vin amike.
Ĝis revido — tie… (Forirante en direkton de la apuda ĉambro). Tie vi trovos krom mi multajn, aliajn tre interesajn librojn. Ĉiuj bonstilaj, modelaj… Fuŝverkojn ni forigis el nia anaro. Latine oni diras:
— Bis dat qui cito dat.
Kaj mi diras:
— Duoble aĉetas, kiu rapide aĉetas.
(riverencas kaj foriras).
1931—XII.
(Sonĝaj refleksoj)
Ne alvoku nomon lian senbezone…
Kiu malon faras en sia domo…
Hieraŭ mi neniel povis endormiĝi. Mia pensejo estis plena de misteroj. Ligite kun okazaĵoj de tre proksima pasinteco, ili evoluadis ĉirkaŭ la hodiaŭa soleno. Vane penadis mi surpaperigi ilin. Nekapteblaj ili elglitadis el mia percepto. Tre malfrue en la nokto miaj okuloj perdis la kontakton kun la ĉambro kaj transportis min en la regnon de Morfeo. Tie tuj post la sojlo antaŭ mi ekstaris nia Majstro. Laca ŝajnis li kaj malgaja. Longe ni rigardis nin reciproke. Fine li ekparolis. La frazoj faladis mallonge, abrupte.
— Vi pensis pri mi, do mi estas… Vi ne sciis kion skribi… Mi helpos al vi. Morgaŭ estos mia tago. Oni min igos ŝvebi… En salonoj, salonetoj, urboj, urbetoj… Mia nomo estos multfoje ripetata… Skribu, ke ĝi ne estu nura parolefekto…
Mi volis peti pri klarigo, sed la Majstro faris signon de adiaŭo. Ekŝajnis al mi, ke li invitas min sekvi lin. Mi leviĝis sur flugiloj de l’ dormema fantazio kaj baldaŭ ni retrovis nin en iu granda salono, plenplena de homoj. La ĉambro bele dekoraciita per naciaj kaj Esperanto-flagoj. Ĉe la plafono — granda lampo, kies abunda elektra lumo, kaptata de verda kvinpintstelforma reflektoro, mistere disverŝadis sin en la salono kvazaŭ gardo-ŝirmilo kontraŭ ĉio, kio ne estas verda kaj esperanta.
Sur la estrado, meze de floroj — busto de la Majstro. Apude — tribuno, de sur kiu diversaj oratoroj alparoladis la ĉeestantaron. Estis festkunveno okaze de 15-a de decembro. Mi eksidis inter la esperantistaro, mia akompananto ekŝvebis en la salono. Inter la kunvenintoj mi rimarkis ĉiujn grupojn de la loka esperantistaro. Jen laboristoj, socialistoj, tramistoj, komunistoj, policistoj kaj aliaj… Apud ĉiu grupo — grupestro kun sia »ista« insigno sur la brako. Agrabla surprizo kaptis mian koron. Trakuris ĝin sento de io nova. Orkestro ekludis la himnon. Ĉiuj ekstaris kaj ekkantis.
En la mondon venis nova sento…
Prezidanto malfermis la kunsidon. Li parolis, parolis… Oni aŭskultis kaj aplaŭdis. Poste laŭvice suriradis la tribunon diversaj oratoroj. Faladis vortoj. Fortaj, belaj… Pri la tuthomaraj amo kaj paco, pri la neŭtrala lingva fundamento, sur kiu la popoloj devas fari en konsento unu grandan rondon familian, sed sur kiu kelkloke pro neuzado surkreskis herbo; pri unuigo de l’ dissemitaj fortoj, pri forigo de privatambiciaj malpacoj, pri organiziĝo, subordiĝo, konsentemo, konkordo… ktp. ktp.
Preskaŭ ĉiu kvina frazo enhavis la nomon de la Majstro kaj flaman alvokon sekvi la idealojn de tiu, kies Spirito ŝvebas en la salono… Fine, kiam ĉiuj ĝissate parolis kaj unu el la oratoroj, finante sian alparolon, ĵetis de la tribuno tondravoĉe:
— Ni ĵuris en laboro paca ne laciĝi, ĝis la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos!
Mi vekiĝis.
Anstataŭ bela sonĝo — la efektivo.
Malgranda ĉambro de unu el la pli viglaj grupoj. Modeste dekoraciita, sen reflektoro, sen tribuno kaj sen aliaj sonĝaj akcesoraĵoj. Tamen plenplena. Nek unu reprezentanto de aliaj lokaj grupoj. Sed mi vidas, mi sentas, ke la ĉeestantojn traigas la sama penso, sama sopiro: ĝuste je la memoro pri nia Majstro, kies ĉeeston spiritan ni sentas en ĉiuj niaj kunvenoj — ĝuste je tio eksidi baldaŭ, ĉiuj grupoj kune, en unu granda salono, en plena harmonio, plena konkordo.
Do, al ĉiuj ĉeestantoj, kaj al tiuj, kiuj en aliaj lokoj festkunvenos hodiaŭ, dise, izolitaj per la muro de partieco aŭ persona ambicio, mi vokas:
Ne alvoku nomon lian senbezone!
Ne estu ĝi nura parolefekto!…
Kiu havas ĝin sur la buŝo, havu ĝin ankaŭ en la koro. La agoj konformiĝu al la vortoj. Alie la Spirito elŝvebos el la salono — malgaja kaj malkontenta.
Faru ni la ĝojon al li. Li certe tion meritas.
15. XII. 1931.
Antaŭ 14 jaroj, je la 14-a de aprilo, en pluva griza tago areto da polaj esperantistoj akompanis sian Majstron al la eterna ripozo. Tra la longa funebra vojo de l’ strato Królewska 41 ĝis la tombejo trenis sin peza tomba agordo, sufokis nin larmoj varmaj, varmegaj de la nekonsolebla malĝojo. Kiam sub etenditaj verdaj standardoj ni ekstaris super la malfermita tombo, niaj manoj pente ekbatis en brustojn, kaj el la koroj ŝiris sin for tra la ĉerko, tra la tombo alten al la
»potenca senkorpa mistero,
forteco la mondon reganta« —
riproĉo de malespero. Kaj kun larmoj niaj fluis vortoj de preĝ’ en silento, vortoj de granda pento.
Ke, la malindaj je vi pekuloj,
Vojon ne vidis ni antaŭ ni,
Kaj, kvazaŭ pro leŭkom’ sur okuloj,
La propran nian gloron sur ĝi,
Ke noblan vian homaman koron
Ofte vundadis ni sen konsci’
Kaj vivon vian ne povis gloran
Por ben’ homara reteni pli,
Ke la profeton en propra rondo
Ni ne ekkredis, blindaj, en vi,
Ĝis glormarŝantan tra tuta mondo,
La »samlandanon« rekonis ni;
Ke, laŭ kruela destin’ de l’ sorto
Ĉies glorulo sur peka ter’,
Nepra, ho, estis via frumorto
Por la triumfo de l’ granda ver’,
Ke pro laciga troa laboro
En patra zorgo pri famili’
Via tro frue ekhaltis koro —
Ke ĉion tion permesis ni,
Ho, ne kondamnu, Spirito nobla,
Pekon eraran, pardonu ĝin!
Pro nia kulpo, kulpo multobla
Ne juĝu nin!…
Estis tempo, kiam la solenan agordon de l’ universalaj esperantistaj kongresoj trairadis iu grinco, la entuziasmon de l’ kongresanaro malvarmigadis ies malnobla subtera Herostrata laboro…
Estis tempo, kiam la esperantistan rondon familian skuadis bruemuloj — ventoj; kaj de la bela »arbo« faladis branĉoj, velkadis floroj kaj perdiĝadis aromoj.
Estis tempo, kiam tremis la fundamento kaj en korojn de la »pacaj batalantoj« enŝteliĝadis dubo: oni perdadis fidon je la fina venko de nia ideo.
Ne forpasis ankoraŭ la tempo, kiam meze de la homaro regas kaj malpacigas la ŝovinismo, ĉu religia, ĉu genta, altigante la baron »inter la popoloj dividitaj« kaj retenante la regulan evolucion de l’ homaranismo.
Sed kiam la okuloj rigardas la kongresanaron de la XIX. kiam la oreloj aŭdas kaj la koro trasentas ilin — levas sin kvazaŭ iu aŭguro, ke estos la tempo, kiam en la malluma subtero ĉesos ĉia pereiga laboro, kaj »la bela sonĝo de l’ homaro«, pri kiu ni tiel sopire kantas en nia himno, efektiviĝos — por ekĝojigi la Spiriton de tiu, kiu frue, bedaŭrinde, tro frue forlasis niajn vicojn.
Do, ne perdu ni la esperon kaj fidon, iru ni la ĵetitan vojon — ĉiam »rekte kaj ne flankiĝante«… Jen »briletas jam la celo« kaj gvidas nin al ĝi nia brila verda stelo…
Eble mi ne ĝisvivos la efektiviĝon de la »bela sonĝo«, kiel ne ĝisvivis ĝin mia frato Ludoviko. Sed pli junaj, pli feliĉaj ĝuos la ĝojon de la eterna beno, kaj eble post multaj jaroj rakontos al ni, kiam ni renkontiĝos en la Postmondo…
Se vi, nobla Spirito, ĉeestas nun en nia rondo familia, ĝoju, ĉar vi por ĉiam kaj ĉie vivos en ni, kiel inspiro por ĉio bona kaj justa.Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni…«
(Kanto de ligo — L. L. Zamenhof.)
Kiam gastoj venas al la festo jubilea, ili penas fari ĝin inda, impona. Unuj — per belaj vortoj elparolaj, aliaj — per ia taŭga faro. Se meti sur unu pesteleron milojn da belaj vortoj, kaj sur la duan — unu ĉi tiun faron, la lasta superpezas.
Karaj kongresontoj, reprezentantoj de la Esp.-movado! Vi venos por festi la jubileon. Kion vi alportos por fari ĝin inda kaj ĝojigi la spiritan jubileulon, la neforgeseblan nian Majstron? Ĉu eble denove belajn vortojn kaj projektojn nerealigotajn, prokrastojn de tio, kio devas esti jam delonge realigita? La esperantistaro havas jam super la gorĝo belajn frazojn kaj projektojn. Ĝi atendas, postulas faktojn, farojn. En nia diligenta kolegaro estas multego da entuziasmo kaj bona kredo. Utiligu tiun ĉi trezoron prudente kaj ĝustatempe, ne trostreĉu la kordon.
Ne multaj eble estos inter vi, kiuj ĉeestis la I-an Kongreson en Boulogne. Tie en la jaro 1905 Zamenhof diris en sia alparolo:sed kurbiĝis iom la vojo kaj paliĝis »la signoj, per kies potenco ni atingos la celon en gloro«.
Kio aŭ kiu estas kulpa?
Manko de unueco, laboro disa, tiraljera. Tro da mastroj, tro da estroj.
Fratoj, manon donu kore!
En salonego de la Kolonja kongreso naskiĝu io granda, ne por la oreloj aŭdebla, sed por la koroj sentebla. Ĝi estu la tolerema unuanimeco, la konkordo, kiun la Majstro skribis sur nia standardo. Ĝi malkurbigu la vojon kaj klarigu la signojn al la celo en gloro. Tion sopire atendas la esperantistaro. Estu ĝi la FARO jubilea, inda je la spirita jubileulo — la karmemora nia Majstro.
Rilate al la artikolo »Esperanto« de Ossip Dymow en »Heroldo de Esperanto« Nr. 49 (702) 10 XII 1932 Feliks Zamenhof skribis:[34]
»Faktoj« cititaj de s-ro Ossip Dymow, unu post alia, estas tre malproksimaj de la vero. Ne analizante ilin detale, mi deziras nur atentigi ĉiujn, kiujn interesas la vero pri familio Zamenhof, ke: nia patrino mortis en Warszawa post longa kormalsano (neniam kancero!) en jaro 1892, do 20 jarojn post la »fakto« citita de s-ro Dymow; ke Ludoviko, frato mia, neniel povis nigre vestita kun la sama mola ĉapelo (!) veni Bjalistokon »por enterigi la patrinon kaj sekvi al la ĉerko per malrapida metoda paŝo… (!!?)«
»Heroldo de Esperanto« Nr. 30 (735), 3o julio 1933.
(Impresoj).
La V-a pollanda kongreso de Esperanto en Lublin pasis sub signo de »pli da laboro ol da amuzo«.
Efektive kaj bedaŭrinde.
Kaj, se eĉ oni konstatis certan mankon en la afergvida parto, oni juĝu ĝin ne tro severe.
Kiu estas sen peko?
La laboraj kunsidoj estis vere interesaj. Faladis vortoj fortaj, ofte akraj por la orelo, sed elkoraj. Krom aktualaĵoj de nia polesperanta tendaro oni kalandris[35] la rezolucion parizan. Ĝi metis bastonon en nian verdan formikejon. Tute nature: ĉiu ŝanĝatenco, ĉu politika, ĉu socia, refleksas same.
Sed en la proambicia miopeco kelkaj parolintoj ne vidis, ke la ĝenerala voko de la esp-aro pri reorganizo de nia movado neniel atencis ies ajn ekzistadon aŭ meritojn. Ĝi postulis ja nur konkordigon, unuecigon de la tro dispecigata laboro de niaj tri centroj. Krome en Lublin evidentiĝis certa subjektiveco, kio estu nepre evitata en la juĝoj pri gravaj, seriozaj aferoj.
U. E. A.[36] faras laboron vere utilan, grandiozan, I. C. K., K. R., kaj aliaj — same. Sed imagu kiom multe pli efika estus laboro de ili 3 kunfanditaj en unu potenca centro!…
Jen nur tion celu ni, postulu per ĉiuj fortoj, per tuta nia — bona volo. Dise ni faros nenion, eĉ en la plej bona, plej demokratia parlamento. Ni havas ja tiurilate malgajan sperton…
Nia ĉefa nun zorgo estu: difini niajn rilatojn kaj kunlaboron kun la event. nova organizo, transdoni la privatajn ambiciojn al la ambicio de la tuto.
Kiam la nova organizo transprenos la direktilon, ĉiuj entuziasmuloj, kiujn oni konsideris ĝis nun »leonoj en la kaĝo«, havos okazon elpaŝi sur la vastan arenon kaj tie utiligi siajn kapablojn kaj ideojn.
Dume ni preparu nin al tiu ĉi grava kaj respondeca tasko. En plena fido kaj en profunda kredo je la neelĉerpebla vivoforto de nia Esperanto. Kaj nur en paco, sen pikvortoj, kaj sen galo.
Ni estas ja pacaj batalantoj! En aferoj gravaj ni estu seriozaj, objektivaj kaj ĉiam — indulgemaj. Alie neniam la juĝo estos ĝusta kaj fidinda.
Kiel estis dirite en Lublin, belan ekzemplon de vere homama indulgemo donis al ni nia ĉefo, prof. Bujwid. Li (same mi) preferas kritikon eĉ severan, senindulgan, ol flatvortojn.
Sur vasta vojo malrapide sed decide iras la pilgrimanto. Baston’ en la mano, ĝojo en okuloj kaj en la kapo abundo de pensoj. Post multaj jaroj li denove estas en sia patrujo, en Esperantujo. Dek ok jaroj pasis de kiam lin, la X-idon, forkurigis el tie bomboj kaj kanonoj de la terura milito. Terura tempo! Sur lia brusto pilgrima brilas la steleto. Apude — la insigno de la malsukcesinta X-a. Ambaŭ ili vekas pezajn rememorojn. La pilgrimanto paŝas atente, ĉirkaŭrigardas scivole kaj kun granda miro.
Al Parizo! ĝojas lia koro.
Sed li multon ne rekonas. Multajn siajn samtempulojn ne vidas. Unuj mortis, aliaj maljuniĝis aŭ laciĝis en sia laboro. Novaj homoj, novaj pensoj kaj sentoj, novaj sulkoj, novaj fosantoj. Ne nova nur, la sama, restis la fundamento. Ne kontuzita, ne tuŝebla, staras ĝi kiel roko granita kontraŭ ĉiuj atencoj.
Fundamento bona — ĉio bona, decidis la pilgrimanto.
Kaj lin kaptas ĝoja kortuŝo. Super li — vasta firmamento. Brilas klare steletoj, kies lumo verdigas la vojon milde, mistere… La pilgrimanto rigardas supren, observas la konstelacion. Bonaŭgura. Kaj li lasas siajn pensojn libere.
Ne gravas, ke lastatempe evidentiĝis la tendenco puŝi la movadon sur alian, novan vojon. Ne gravas, ke en Esperantujo baraktas du ventoj, du programoj. Unu — malnova, konservativa kaj trankvila, alia — juna, progresema, pasia. Al ili ambaŭ li rekomendus konsideron kaj trankvilon, kompromisan kunfandiĝon en unu potencon, kies energio ne disiĝu kaj levu la movadon sur la nivelon, sur kiu vidi ĝin delonge sopiras la Esperantistaro. Ili ja ambaŭ celas la samon: bonon de Esperanto!
Ĉu ne estas pli racie anstataŭ enprofundiĝi en la vojon novan, nekonatan, necertan, resti sur la ĝisnuna, sed, se necese, ŝanĝi la metodojn kaj pliintensigi, unuecigi la laboron?
Ne gravas, ke en Esperantujo frotas sin opinioj. En frotado akriĝas la ŝtalo. Trankvilo signifas anemion, vegetadon. En homa kapo ankaŭ luktas ekstremaj pensoj. Sed feliĉe tie regas s-ro Prudento kaj malpermesas al la petolulinoj frakasi la cerbujon. Ni havu fortan prudenton. Kaj la forto estas — en unuiĝo.
Konsiderojn de la rezonulo haltigas pormomente eĥoj de iaj malproksimaj kanonpafoj. En aero ekodoris la sulfuro. La pilgrimo streĉas la aŭdon, flaron… De kie?… De la oriento… Ĉu ondoj revenas?… Neeble… En Ĝenevo ja?… Halucinacio!… Resonoj-vaguloj de la pasinteco… Simile al la animoj-malbenitoj, ne povantaj trovi la eternan ripozon, tiuj orfo-sonoj ŝvebas ĝis nun en subĉielaj altaĵoj senrifuĝe, senkonsole…
Tion ĉi dirinte, la pilgrimanto plirapidigis siajn paŝojn. Granda energio eniris en lian bruston. Entuziasmo deprenis la pezon de laco. Liaj piedoj kvazaŭ mem levadis sin, kaj la animo sur flugiloj de la ekstazo ekportis sin… Al Parizo!
(Parolo okaze de ĉeesto en la blindula kunveno de »Lumo Interna«, grupo en Breslau, 6. III. 1916.)
Motto: Kian valoron havas la okulo,
Se surda, blinda estas nia kor’?
Mi neniel povis endormiĝi. En mia kapo la taglaboro ŝajne ne finiĝis, malgraŭ ke aliaj miaj »kunlaborantaj« homoj de longe sonĝis pri ia neatingebla feliĉo. Lumiginte mian noktan lampeton kaj perforte ŝlosferminte mian »pensejon«, mi senpacience atendis viziton de s-ro Morfeo. De ekstere allogadis min ĉarma, freŝaera vintra nokto. En mian malgrandan ĉambreton malgaje enrigardis unu, eble sola sur la strato lanterno, en kies subvitra interno apatie lumetis lampeto, tre avare dissendante siajn palajn radiojn en mallarĝan marbordan malproksimon. Se mi ne kuŝus en varma lito, mi irus promeni.
Baldaŭ miaj petolemaj pensoj konformiĝis al ĉi tiu mia promenintenco, kaj, deŝirinte sin de la ĉeno, levis kaj kunportis min sur flugiloj de mia dormema fantazio — kaj jen mi troviĝis ekstere. Antaŭ mi etendiĝas sorĉoplena, malproksima vojo, plenkovrita per freŝa, delikata neĝo.
La nokto estas senstela kaj frosta. Mi tremas kaj paŝas singarde, esplorante per mia nokta lampeto ĉiun vojeton, ĉiun ŝtoneton. Ĉirkaŭ mi furiozas ventego, ĵetante min kvazaŭ senhelpan orfan folieton, falintan de sia patrina arbeto.
La furiozo ĉiam plifortiĝas, rompante kaj detruante ĉion, kio renkonte al ĝi penas kontraŭstari. Jen kuŝas terebenigitaj arboj, arbetoj, domoj, dometoj… La vojo aspektas kvazaŭ unu granda postbatala tombejo.
Mi timas… Mi volas hejmen, en mian varman liton, sed… ho, ve! Ventego estingis mian lampeton kaj mi troviĝis sola, senhelpa, tremanta — sur granda, nekonata, danĝera vojo — sen ia lumradio…
Malespere mi krias helpon, sed vane. Senkompata estas la ventego kaj surda — la nokto. Blinde mi vagas kun interna frosto, miaj okuloj laciĝis pro troa streĉado, piedoj rifuzis obeon, kaj la koro haltis de teruro…
Sed jen de malproksime mi ekvidis iun malgrandan kvazaŭ-dometon, en kies interno io lumetas. En la dometo ŝajnas neniu loĝi. Mi plirapidiĝas al la miraklo — ĝi staras malfermita, kvazaŭ helpinvitante frostiĝintan kaj vojperdintan pilgrimanton. Mi enrigardas — nenio kaj neniu, krom malgranda lampeto. Kiu miraklo ĝin savis? Kiu vi estas, forto, kiu kontraŭstaris al la furiozo, dum ĉio kuŝas survoje frakasita kaj detruita?
Mi eniras. Mistero kaptas mian koron, kaj en oreloj ies nevidata zumas voĉo:
— Mi estas lumo interna de homoj… Eniru, varmigu vian korpon kaj koron, lumigu la estingitan lampeton kaj — iru…
Mi vekiĝis kun forta kapdoloro.
Mia nokta lampeto staris estingiĝinta kaj de la strato mistere enrigardis lumo de lanterno…
Mia koro batis maltrankvile…el la parolado de S-ro Feliks Zamenhof dum ferma kunsido de la XX-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno, 1928.
»Antaŭ ol ni foriros kaj disiros en niajn hejmojn, antaŭ ol ni kalkulos niajn kongresajn impresojn, permesu al mi paroli kelkajn vortojn. Kiam mi veturis
ĉi tien, mi havis malgajajn pensojn. Mi timis, ke io eksplodos kaj neniigos nian tutan laboron. Feliĉe la malbona aero disiĝis, kaj ni nun povas libere spiri. La bonaj fortoj venkos. Unu el tiuj fortoj estas la Fundamento de D-ro Zamenhofj.« — »Ne ekzistas perfekteco, eĉ D-ro L. Zamenhof sciis, ke Esperanto ne estas perfekta. Li sciis, ke la estonteco eble poluros ĝin; sed ĝi ne rompos ĝin. Estu la Dudeka altaro, sur kiu estu forbruligata ĉiu malpaco por la bono publika.«
de D-ro Feliks Zamenhof dum ferma kunsido de la 21-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto la 9-an de aŭgusto 1929.
Karaj ĉeestantoj,
se mi diras ke la 21-a mondkongreso de Esperanto en Budapest estis bona, bela kaj efika, mi diros al vi nenion novan. Tion vi aŭdis multfoje dum la kongresa semajno. Pli elokvente kaj pli precize elparolis tie ĉi S-ro prezidanto kaj aliaj. Kiom agrable estis antaŭ 8 tagoj renkontiĝi kun amikoj malnovaj kaj novaj, refreŝigi rememorojn de kune travivitaj tagoj, eksenti sin denove ano de la granda esperantista familio, ekster ĉiuj klopodoj, ĉu politikaj, ĉu religiaj — tiom malagrable estas adiaŭi.
Kiu diras, ke sufiĉas unu kongreso por 2 jaroj, tiu eraras multe. (Granda aplaŭdo.) Por nia movado la mondkongreso estas kvazaŭ anima ĝuo por ni ĉiuj, ĉar ĉiuj kongresoj estas vere sorĉmagiaj. Ili elŝiras malsanan semon, kiun plantis en ni la satano. Ili estas riĉaj je plej diversaj impresoj. Ili nobligas nin, kaj ĉar la nobleco devigas, la kongresano plej ofte venas hejmen noble agordita, instigita al noblaĵoj aŭ pli vere rezista kontraŭ malnoblaĵoj. Bedaŭrinde la kongreso jam finiĝas. Silentas jam la lasta sono de nia festo. Preta staras jam la verda veturilo. Baldaŭ ĉiu el ni okupas en ĝi sian lokon kaj ni troviĝas denove sur nia granda, jam bona, ebenigita vojo, sur tiu vojo, sur kiu kvazaŭ multmilita Formikaro svarmas anoj de la esperantista familio. La familio faras kun sia lingvo kaj lango tian bruon, ke oni ĝin aŭdas tra la tuta mondo kaj konvinkiĝas, ke Esperanto vere vivas. Kara familio, ne laciĝu, svarmu, kriu, enŝtoniĝu en la kapojn, orelojn kaj animojn de ĉiu, kiu ĝis nun ankoraŭ ne fariĝis esperantisto. Indulgu neniun plu. Estu kvazaŭ torento, kiu superakvigas la mondon. Post la 20-a kongreso en Antverpeno komence oni timis konsekvencojn de l’ subita vento, kiuj estos dolorige sentataj ankoraŭ longe poste. En la kuirejo de nia movado bolis kiel en kaldrono. Sed kiu baldaŭ poste enrigardis en la kuirejon, povis rigardi, observi, ke ĉio estis bona kaj ankaŭ la supo estis bona. La mastroj estas kontentaj, la kuiristoj ne malpacis. Oni laboris trankvile kaj kun espero. Tion mi asertas, malgraŭ, ke mi mem ne estis en la kuirejo. Mi nur aŭdis, kiel al mia kuzo renkontiĝis onklo de unu el la kuiristoj. Tamen, ni efektive povas esti trankvilaj. La Esperanto-movado eniris la vojon glatan sen malfacilaĵoj, sen malhelpoj, Esperanto alakiris grandan potencon en la fajro kaj uraganoj kaj ne tre malproksima eble estas la tempo, kiam Esperanto levos la mondon sur tiun piedestalon, sur kiu vidis ĝin kaj sentis ĝin nobla koro de Ludoviko Zamenhof. Kaj ne tre malproksima eble estos la tempo, kiam sur neŭtrala lingva fundamento la popoloj faros en konsento veran, ne nur en vortoj, sed fakte, unu grandan rondon familian. La kongreso finiĝas. Nia verda veturilo, en kiu ne multaj el vi prenis la lokon antaŭ 42 jaroj, kuras vigle kaj rapide. Laŭte sonas ĝiaj sonoriloj anoncante ĉie nian gajan anaron. Vere mirinda estas la veturilo. Ju pli da lokoj okupiĝas en ĝi, des pli da lokoj fariĝas novaj, ju pli da pasaĝeroj alvenas, des pli malpeza kaj vigla estas ĝia kuro. Ĝia direktilo konsistas kvazaŭ el multaj remdirektiloj. Ĉiu el ni tenas po unu kaj ni veturas vigle kaj vigle.
Kompreneble estas, ke same kiel en ĉiu idealista movado, ankaŭ en la nia oni baras al ni ofte la vojon. Sed tion ne kaŭzas malnoblaj homoj, sed ofte homoj
sindonemaj kaj fervoraj, kiuj, malfeliĉe, subiĝas al eraroj. Kiam la eraroj evidentiĝas, oni tuj reordiĝas kaj veturas pluen. Se estas ankoraŭ iuj malkontentuloj aŭ skeptikuloj, ni etendas al ili amike la manon. Eliru ili el la mallumo en la lumon de niaj kongresoj. Vidu ili, aŭdu kaj ekkonu nian forton kaj konkordemon. Nun oni akceptas nin ĉie bone, sed ne ĉiam estis same. Nia vojo iras tra densa mallumo, malhelo. Timo kaj malĝojo ofte akompanis nin. Sed ni veturis. Kontraŭ spita vento, spite homa fals’, perfido, moko… Kun signalo de la »nova sento« ni de loko flugis al la loko. Krakis radoj de la veturilo, kliniĝadis ofte ĝi survoje. Kaj ni staris plende, sen konsolo: Kial ho, ni ekveturis foje?… Ni veturis. Kaj jen mia bonkonsilo, kiam ni al voj’ nin reekpuŝos: Sidu firme sur la veturilo. Kiu falos — kuŝos. (Forta aplaŭdo.)
(Laŭ stenografaĵo de Rob. Kreuz.)
1. »Esperanto«. (UEA) N. 350. (10.) 1929.
2. »Hungara Hero;do« — »Magyar Hirnök«, 26-a de okt. 1929. A. Karaj ĉeestantoj!
Jen, ni alvenas al la plej malagrabla punkto. Finiĝas la Dudekdua, brila kaj sukcesa kongreso. Jen la 22-a fojo, kiam homoj venintaj el div. landoj eksentis bedaŭron de la adiaŭo. Ni ĉiuj forprenos de tie grandan provizon da agrablaj rememoroj pri kune travivitaj belaj tagoj. Unu malgranda semajneto kaj tiom da komunaj pensoj kaj sopiroj! Kiam ni venos hejmen, ĉiu penos rompi la murojn, propagandi nian karan Esperanton. Ne forgesu ni, ke ĉiu bona afero, bona movado, devas havi ne nur piedon, sed ankaŭ la kapon. Ne forgesu ni, ke ofte unu maltakto, unu nesingarda paŝo en la propagando povas doni malutilon, kiun poste ne rebonigas cent penegoj bonaj. Ĉar tia estas jam la homa naturo, ke ĝi pli facile ekagas je malbono ol je bono. Ne pensu, ke ĉiu, kiu veturas tre rapide, ankaŭ nepre rapide venos al celo. Ofte tro rapidan veturon trafas malfruiga akcidento.
Kun ĉiu kongreso finiĝas en Esperantujo jaro kaj komenciĝas jaro nova. Kun la Dudekdua finiĝas jaro 43-a kaj komenciĝas la 44-a jaro post naskiĝo de Esperanto. Kia estos ĝi, la nova jaro, kiaj estos ĝiaj diskutoj, ĝiaj novaj ideoj, plendoj aŭ eble laŭdoj — vidos, kiu vivos!
En la pasinta jaro en Esperanto aŭdiĝadis div. demandoj, eĉ veoj: Kie ni staras, kien ni iras, ĉu finfine ni venos al celo, ktp., ktp. Oni plendis ankaŭ, ke Esperanto estas utopio, ke oni malbonuzas Esperanton por celoj ne pure esperantaj ktp. Mi ne plu memoras kion oni plendis. Al tiuj plendoj, mi plenkonscie, kun via aprobo, povas respondi, ke nia vojo estas la voj’ destinita, ke ni ĝin bone iris, iras kaj verŝajne ne mlalpli bone iros. Kaj koncerne la malbonuzadon de Esperanto, eble ne ĉiuj scias, ke antaŭ 44 jaroj, la unua broŝuro, kiu ekanoncis al la mondo aperon de la lingvo Esperanto, havis malgrandan, ŝajne ne gravan tamen tre gravan noton: »Esperanto estas nenies propraĵo«. Ĝi apartenas al la tuta homaro. Ĉiu povas ĝin uzi laŭbezone. D-ro Zamenhof donacis malavare sian verkon, la tutan ĝojon de sia vivo, al la homaro por ĝia eterna beno. Esperanto estu beno. Oni ĝin uzu por celoj noblaj, indaj. Kiu uzas ĝin por celoj malindaj, en laboroj perversaj, aŭ por plisukcesigi siajn ruzajn krimatencojn, tiu ne estas esperantisto. Tiu forĵetu la stelon kaj ne profanu ĝian simbolon. Ĉar en Esperanto, en la konscio, ke oni estas esperantisto, kuŝas iu mistero, mistero ne-esprimebla, kiu levas la homan intelekton super la nivelon de kutima ordinareco. Eble mi estas tro idealista, eble ĝi estas mia propra opinio, sed kiomfoje mi ekpensas pri Esperanto, pensoj miaj ricevas kvazaŭ ŝirmon kontraŭ malbono. Tiom pri la ideo.
Kaj pri la lingvo ni ankaŭ povas esti tre kontentaj. Kiom longe nia Lingva Komitato, aŭ pli ĝuste, ties plej ŝatata estro, Prof. Cart tenas la disciplinon, tiom longe — ankoraŭ 25 jarojn — ni povas tute trankvile labori. (Aplaŭdo.)
Nia lingvo estas bone barita kontraŭ ĉiuj reformatencoj. Kompreneble — la vojo al tia natura evoluado staras larĝe malfermita. Kvankam, legante div. gazetartikolojn aŭ verkojn, mi ofte ne rekonas tiun belsonan, facile kompreneblan, unuvorte la lingvon Zamenhofan. Ne gravas: ne ĉio povas esti perfekta. Ni povas kun plena fido rigardi en la estonton. Esperanto ne trompos niajn esperojn. Eĉ se ni ne multaj, kies haroj jam estas grizaj, eĉ se maljunaj kaj malnovaj esperantistoj ne ĝisvivos la oran tempon de la efektiviĝo de l’ bela sonĝo, ankaŭ ne gravas. Junaj, pli feliĉaj ĝisvivos ĝin plej certe. Nur oni ne devas vivi tro rapide, malpli paroli ol agi. (Aplaŭdo.) Nian estontan regnon de l’ paco starigos ne iuj politikaj partioj aŭ registaro. Ne! Ĝin starigos la esperantistoj mem kun siaj laboremaj kaj servemaj konsuloj: delegitoj kaj vicdelegitoj de UEA. Kaj kiam nia verda regno estos preta, venos al ni registaroj kaj diros: — Ni gratulas vin kaj donas nian regnan apogon. Ni dankos — kaj ĉiuj eniros la paradizon. Dume ni iru nian vojon en forta konvinko, ke la semoj, kiujn ni semis kaj semos konstante ne vegetos: ili eligos florojn, kies bel’ aromo forigos la fi-odoron de la mond’ eterne militanta. Kiel en antikva Romo Kato ripetadis ĉiam: »Carthago delenda est«, ripetu ni ĉiam kaj ĉie al ĉiu kaj precipe al ni mem: »Esperanto triumphenda est«.
Karaj samideanoj! Jaro rapide pasas. Ni nin eble revidos je la 23-a en Krakovo. Do en la antaŭĝuo de la revido mi diras al vi agrablan vojaĝon kaj feliĉan hejmenvenon.
Ferma Kunsido de la XXII. Universala Kongreso de Esperanto en Oxford la 9-an de aŭgusto 1930. Laŭ stenografaĵo de Rob Kreuz. (Ofic. Dokumentaro, pĝ. 40.)
Sub streĉa atento de la kongresanaro suriras la pupitron s-ro Feliks Zamenhof, frato de nia majstro por diri adiaŭajn kaj admonajn vortojn.
Li diras: Ĝenerale kiam venas al ni gastoj, ni klopodos kontentigi ilin kiel eble plej. Laŭ tio, kion oni aŭdis kaj vidis, oni povas konkludi, ke la gastoj sin sentis bone. Kompreneble ne ekzistas iu, kiu povus kontentigi ĉiun. Kritiko bona ĉiam estas bona. Troa optimismo malhelpas. Danĝera tamen estas troa pesimismo. Tiel oni nun daŭre plendas, ke la esperantista organizo ne estas bona, ke la rilatoj ne estas bonaj ktp. Oni deziras reorganizi, ŝanĝi, serĉi »novajn vojojn«. Sed anstataŭ unu ĥaoso oni ne faru du ĥaosojn. Ni ne agu dise, sed kune. Ne ĉiuj vojoj kondukas al Romo, nur la bonaj. Ni bezonas gvidcentron!
Multaj timas, ke Esperanto de tempo al tempo havas novan konkuranton. La ĝisnuna ekzistado de Esperanto pruvis, ke ni ne bezonas timi ion. Esperanto estas bona kaj jam konata tra la mondo. La fideleco al la fundamento de la lingvo gardas kaj ŝirmas ĝin.
Sro Zamenhof esperas, ke la kongreso donos novan revigligan ekpuŝon al la movado en Polujo. Li petas, ke la kongresanoj en siaj rememoroj ne metu la polajn samideanojn en la lastan vicon.
La kongresanoj per longa aplaŭdo kvitancas la belajn kaj elkorajn vortojn de s-ro Feliks Zamenhof.
pri
Dr Felikso Zamenhof
Denove la neevitebla sorto trafis unu el niaj unuaj pioniroj, meritoplenan veteranon, kiu ankoraŭ en la tagiĝo de nia afero etendis al la Majstro sian servopretan manon por helpi je la disvastigado de ties granda misio. Foriris brava batalinto el tiu malnova gvardio, kiu el la epizodoj de kroniko kreis la historion de nia afero kaj kiun siavice nia historio eternigas. Modesta en sia abunda laborado — vera frato de la Majstro! — li ne ĉasis la honoron de »eminentuloj« kaj imitinde restis vigla sur sia posteno ĝis la lasta vivospiro.
Modeste kaj senbrue li partoprenis en la Esperanta-agado. Lia aktiveco brilis en pluraj fakoj: ĝenerala, blindula, literatura k. a. Ĉie li diligente oferis sian brikon. Kaj li malamis la popularecon, kvazaŭ li ne volus ke malicaj langoj atribuu ĝin al la grandeco de lia frato.
Por ni, pli junaj kunbatalantoj, li estis ĉiam sincera instruanto kaj konsilanto. En la lastaj jaroj, kiam ni, la dua esperantista generacio, ekribelis kontraŭ la malnoviĝintaj metodoj de laboro kaj manifestis ĉie en Esperantujo niajn radikalajn dezirojn, Feliks Zamenhof estis unu el la malmultaj veteranoj, kiu komprenis nin, la pli junajn. Liaj konsiloj kaj opinioj estis ĉiam valora instruo kaj averto por nia anaro.
Lastfoje mi vidis lin en novembro de la pasinta jaro dum la Tutpola Kongreso en Lublin. Per sia nobla sintenado, per sia praktika konsiderado al la diversaj problemoj de nia afero li vekis en ni ĉiuj sinceran ŝaton kaj profundan respekton al lia persono. Kaj mi neniam cetere povis deteni min de la impreso, ke FEZ (tio estis lia pseŭdonimo) verdire konservas la noblan tradicion postlasitan de lia pliaĝa frato, kies multajn karaktertrajtojn — ĉu laŭ la leĝo de familia heredeco? — ankaŭ li, Felikso, posedis.
Vira, vere vira sintenado ne permesas plori en momentoj de funebro. Kaj tamen mi ploras. Ne pro tio, ke estingiĝis unu plia lumturo de nia afero; estas ja banala seriozaĵo, ke tiu ĉi sorto estas evitebla de neniu, sed pro tio, ke ne aperas nova lumo sur tiu loko, pro tio, ke per sia foriro Felikso Zamenhof orfigis sian pozicion en nia movado. Tio vere ne pruvas la malfortecon aŭ malgrandecon de nia afero, sed pliĝuste la neanstataŭeblecon de l’ mortinto.
Kaj tial la laboro, kiun li faris dum sia vivo, la idealismo, per kiu li inspiris tiun laboron, restas por ni, kiuj konis kaj amis lin, kiel relikvaĵo. Kaj super la freŝa tombo de Felikso Zamenhof ni solene akceptas la valoran heredajon: lian laborcelon kaj lian idealismon.In memoriam.
Kaj ree ekmankis unu Zamenhofo!
La senkompata falĉilo de la Morto ne volis ŝpari tiun senlacan pioniron de ĉio plej altanima kaj… tranĉis lian noblan koron, lunde la 4. XII. 1933 je la 1 horo matene.
Angina pectoris!…
Du vortoj! Kaj ĉesas funkcii menso, kiu dum tiom da tempo intense laboris nur por batali kontraŭ — bataloj. Tutan sian vivon li celis kaj aspiris je pacigo de ĉiuj interbatalantoj, precipe en la Esperantaj vicoj.
Kaj finiĝas la vigleco, la ideaj revoj, la humoro… Kiom da belaj kvalitoj…
Naskita la 6. XI. 1868 Felikso Zamenhof, kiu estis la plej vigla el ĉiuj siaj gefratoj, jam en junaj jaroj evidentigas tiun sian econ. Kiel juna knabo li konatiĝas kun la ideo de sia Frato kaj fariĝas baldaŭ Ties helpanto. La Aŭtoro de Esperanto havis do kun kiu konversacii en la nova lingvo kaj tiamaniere konvinkiĝi pri vivebleco de Esperanto.
Kiam aperis la Unua Libro, al kies efektiviĝo li multege helpis, li, ĉiam kunlaborante kun sia Frato, donis la unuan puŝon al propagando. Li okupiĝis pri la administra flanko de la afero. Li pakis, adresadis kaj dissendadis laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Kaj li meritas la dankojn, ke la unua broŝuro tiel rapide kaj tiel efike elflugis la mondon. Modesta kaj senbrua estis lia helpada laboro, tamen kiom utila!
En la unuaj jaroj de Esperanto, en la Nürnberga »La Esperantisto« ni jam trovas liajn verkojn. »Vizito de la steloj sur la tero« estis la nomo de lia unua verko, kiu aperis en la unuaj numeroj de »La Esperantisto«. Poste li ofte aperigadas siajn originalajn — plejparte tre bonhumorajn — versaĵojn. En »La Revuo« de Carlo Bourlet, ĉu en la ĝeneva »Esperanto«, ĉu en »Ondo de Esperanto« (Moskvo), ĉu en »Pola Esperantisto« ni renkontadas liajn skribaĵojn plej ofte sub pseŭdonimo: Fez aŭ FeZ. Ankaŭ aparte li eldonis la poemeton: »Homa Doloro« kaj »Aro da poeziaĵoj«. Tiu lasta — kiel cetere preskaŭ ĉiuj liaj verketoj — estas speciale rimarkinda pro la »intema voko«, kiu lin ĉiam puŝadis. Tiun vokon — kiel li mem poste konfesadis — inspiris al li kaj tre en li ŝatis la frato Ludoviko.
Speciala amo estis en Felikso Zamenhof al infanoj. Tutan preskaŭ sian vivon li dediĉis al tiu malgranda hometaro. Li aktive partoprenis la instituciojn por protekti kaj eduki orfojn. Li verkadis ankaŭ por ili komedietojn kaj aliajn teatraĵojn, kiujn li mem reĝisoris. Por povi interkompreniĝi kun ili, li eĉ speciale lernis ilian (hebrean) lingvon.
Ĝis siaj lastaj jaroj Felikso Zamenhof, en horoj liberaj de sia farmacia okupo, verkadis esperante. En ĉiuj liaj verkoj videbliĝas — kvazaŭ unu fadeno — la celo: unuigo. Por la Kolonja Kongreso li estis feliĉa povi prezenti poemeton pri unuiĝo. Li estis senlaca pioniro, kontraŭbatalinta la interbatalojn…
Modeste, senbrue pasadas la vivo de Zamenhofoj.
Modeste ili vivas kaj modeste… mortas.
En tago malluma — simila al tiu, dum kiu ni enterigadis lian fraton Ludovikon — transportata estis lia korpo en la tombon.
Fidela samideanaro partoprenis la funebran ceremonion. Adiaŭis en plej tuŝantaj vortoj la neforgeseblan mortinton la varsovia esperantistaro kaj reprezentantoj de la filantropiaj institucioj, kies plej aktiva membro li estis.
Ĝuste je la 13-a komenciĝis la ceremonio en la tombejo per religiaj kantadoj, plenumitaj de l’ varsovia ĉefkantoro Szerman kun lia varsovia ĉefsinagoga ĥoro. Sub gvidado de s-ano Wiesenfeld la tuta ceremonio daŭris ĝis 14½-a horo.
En la nomo de la orfoj — al kiuj Felikso Z. anstataŭis patron — adiaŭis F-ino Migdal, orfino de l’ institucio, kie li estis dum 10 jaroj prezidanto.
En la nomo de l’ Societo por protekti orfojn — S-ro Inĝ. Elbinger.
En la nomo de la tuta Esperantistaro en Polujo (kaj de la krakovaj societoj precipe) — Prof. Dr. Odo Bujwid, prezidanto de P. E. D. (pole), kiu tiucele speciale venis Varsovion el Kraków.
En la nomo de ĉiuj varsoviaj societoj — S-ro Juljan Jarecki (pole).
En la nomo de la gazetaro — red Uziemblo (pole).
En la nomo de la tuta eksterlanda esperantistaro — la I. C. K. — adiaŭis esperantlingve — Edvardo Wiesenfeld.
Por fini la adiaŭad-serion ree infano Hela Grinberg, orfino, kortuŝe priploris la mortinton.
Pli ol 15 plej belegaj florkronoj ornamis la funebran veturileton sur kiu kuŝis la kesto kun la korpo de la neforgesebla mortinto. La veturilon puŝis samideanaro ĝis la tombo (proksime de Ludoviko Z.).
Ree la kantoro kantas kaj preĝas kaj… la ceremonio estas finita.
Ĉiuj disiras. Ĉiuj reiras hejmen. Ĉiuj… Nur Felikso restis.Plej terura surprizo de la Sorto!
Varsovio, 6. XII. 1933.»L’ Esperanto« (Milano) N 1—2 Gennaio 1934 XII.
»Esperanto« (Ĝenevo) N 12 (400) Decembro 1933 Felikso Zamenhof, frato de nia majstro, mortis en Varsovio la 4-an de decembro lasta, 65-jara — li estis naskita la 6-an de nov. 1868. Estante la unua esperantisto krom la majstro mem, li multe helpis sian pli aĝan fraton por diskonigi lian verkon. Kaj en la postmilitaj universalaj kongresoj oni aŭskultis kun emocio la tradician Zamenhofan oratoraĵon, kiun li
faris — ne kiel lia granda frato en la komenco de la kongreso, sed en la ferma kunsido, ĉiam por inspiri al ĉiuj esperantistoj pacajn sentojn kaj konkordan laboron. Felikso Zamenhof estis apotekisto en Varsovio, bonvola kaj bonfara homo, kiu ŝatis infanojn ŝatata de ili. La esperantistaro sincere lin funebras.
— Felikso Zamenhof —
Kiel fulmo atingis nin la sciigo pri la morto de Felikso Zamenhof, frato de la Majstro. Vigla pri ĉio, kio okazis en nia movado, li ĝis la lasta minuto partoprenis ĉiun esperanto-aranĝon.
Tuj post apero de »Esperanto por ĉiuj« li varme ĝin salutis kaj mem esprimis deziron kunlabori.
Ne estis festo esperantista, por kiu nia Fez ne estis verkinta ian prookazan poemaĵon, himneton, artikoleton! Kelkajn tagojn antaŭ la morto li eniris la honoran komitaton de la Esp.-Semajno en Varsovio.
En pluv-neĝa tago okazis la enterigo, kiun ĉeestis granda parto de varsovia esperantistaro. En nomo de P. E. D. kaj tutpollanda esperantistaro adiaŭis la mortinton prof. Odo Bujwid, en nomo de I. C. K. s-ro Edward Wiesenfeld kaj en nomo de la gazetaro red. Uziemblo.
Sur la tombon metis multajn florkronojn diversaj esperantistaj organizaĵoj.
La 6-an de l’ k. m. estis redonita al Li la lasta honoro. Inter la supertombaj paroladoj regis du tonoj. Adiaŭis la infanoj el orfejo, por kiuj Li estis ĉiam plej bona amiko, — adiaŭis Lin esperantistoj kun prof. Bujwid en la ĉefo, kiel la unuan kunlaboranton de Sia Frato, la genia kreinto de l’ internacia lingvo. Kaj en tiuj adiaŭoj estis multe da kora varmo, per kia radiis la Mortinto, kian sentis ĉiu, kiu Lin konis. La entombigo fariĝis manifestacio de frateco de l’ popoloj kaj de tuthomara amo, kaj lasis fortan impreson je ĉiuj ĉeestantoj.
Varsovio, P. A. T. Hodiaŭ je la 13-a okazis en la hebrea tombejo la enterigo de l’ beate memorata Fabjano Felikso Zamenhof (pseŭd. Fez), frato de l’ kreinto de l’ internacia lingvo Esperanto.
En la enteriga ceremonio partoprenis grandaj amasoj da esperantistoj el la tuta Polujo, krom tio delegitaroj de filantropiaj organizaĵoj, en kiuj la mortinto okupis diversajn honor-postenojn.
Post la diservoj en la tombeja preĝejeto aŭdigis parolojn pole kaj esperante: prof. Bujwid, en la nomo de l’ pollanda esperantistaro, Juljan Jarecki, en la nomo de l’ varsoviaj esperantistoj, red. Uziemblo, de l’ esperanta gazetaro kaj s-o Wiesenfeld, en la nomo de l’ eksterlandaj esperantaj organizaĵoj.
Represis: Kurjer Warszawski 7 XII 33.
Ĝuste en la tagoj, kiam la esperantistaro tutmonda festas la 74-an datrevenon de la naskiĝotago de sia majstro, atingas min la dolora sciigo: mortis D-ro Felikso Zamenhof.
La vizitintoj de la postmilitaj kongresoj certe memoras la simpatian, preskaŭ ĉiam bonhumoran, etstaturan majstrofraton, kiu en la lastaj jaroj estis fariĝinta kvazaŭ la tradicia reprezentanto de l’ Zamenhofa familio ĉe la universalaj kongresoj. Liaj paroladetoj, plenaj de la spirito de lia frato, ofte donis al la fermaj kunsidoj ilian ĝustan solenecon.
Kaj niaj legantoj memoras liajn parte bonhumorajn, sed trafajn, parte seriozajn poemetojn kaj artikolojn, kiujn li verkis ĉu okaze de la naskiĝdato de sia frato, ĉu ĉe aliaj gravaj okazoj, sub la pseŭdonimo FeZ.
Bedaŭrinde li ne povis partopreni la Jubilean Kongreson, kie la neĉeesto de reprezentanto de l’ familio Zamenhof estis sentata de multaj kongresanoj kiel grava manko. Kaj bedaŭrinde li ankaŭ ne plu povis, okaze de la nunjara datreveno de la naskiĝtago de D-ro L. L. Zamenhof, verki por Heroldo ion karan je la memoro kaj honoro de sia frato.
La tuta esperantistaro dolore funebras pro la foriro de la kara mortinto. Ankaŭ nla redakcio sincere bedaŭras la tro fruan morton de nia alte ŝatata kunlaboranto, kaj ni esprimas al la familio Zamenhof, precipe al la sollasita vidvino s-ino Heleno Zamenhof kaj ŝiaj infanoj, nian profundan kunsenton.
ICK[38] direktis al s-ino Heleno Zamenhof la jenan telegramon:
Sinjorino Zamenhof, Marszalkowska 48, Ni citas el »Galerio de Zamenhofoj« (kolektita de Edvardo Wiesenfeld, eldonita de Heroldo) la biografion de Felikso Zamenhof (ankaŭ la portreto estas
prenita el tiu libreto):
VII.
Felikso estas la dua filo (la kvina infano) de Marko Zamenhof.
Li naskiĝis en jaro 1868 en Bielostoko. Kiel kvinjara knabo li transveturas Varsovion en 1873 kun siaj gepatroj kaj ekde tiam restas ĉi tie ĝis nun. Jam en sia frua juneco li evidentigas grandajn kapablojn. Dekjara knabo li eniris en la II-an Varsovian Registar-Gimnazion (la saman, kiun finis Ludoviko kaj aliaj fratoj). Poste li studas dum kelkaj jaroj en apoteko, post kio li estas akceptita en la Varsovian Universitaton, kiun li en 1893 finas kun titolo de farmaciestro. De nun li ree laboras en apoteko kaj fordonas sin plene al tiu profesio, ĉe kiu li restas ĝis nun.
En jaro 1900 li edziĝas kun fraŭlino Heleno Rittenberg. Samjare li akiras apotekon en Varsovio ĉe la placo de Zelazna Brama, kiu ĝis nun ekzistas sur la sama loko.
En sia juna aĝo Felikso amis la viglan vivon, ofte aranĝadis diversajn amuz-vesperojn. Bona deklamisto, li sentis ĉiam inklinon tiudirektan. Li ankaŭ verkadis proprajn originalajn poeziaĵetojn. Precipe li ŝatis la specialajn amuzojn kun infanoj, kaj ĝis nun ankoraŭ tio estas lia plej agrabla distriĝo.
Donacita per reĝisora talento, li ofte aranĝadis komedietojn kaj aliajn deklam-vesperojn. Tiucele li ofte verkadis proprajn komedietojn.
Esperanton li ekkonis tre frue kaj tre rapide ĝin eklernis. Du semajnojn post la ekscio pri ĝia ekzisto li jam verkadis. En la unuaj numeroj de »La Esperantisto« (Nürnberg) aperis lia unua verko s. t.: »Vizito de la steloj sur la Tero«. Depost tiu tempo ni vidas lin jam fervora esperantisto. Li multe helpas al sia frato Ludoviko en la ekspedo de l’ unuaj broŝuroj, poste mem okupiĝas pri la movado (ĝis nun li sufiĉe ageme partoprenas en la varsovia »Konkordo«) kaj fine multe verkis sur la literatura kampo, kio ĉe li daŭras ĝis nun. Krom siaj multaj malpligrandaj poeziaĵoj kaj versaĵoj Felikso Zamenhof (uzanta ĉiam la pseŭdonimon FeZ) verkis: »Homa doloro« (poemeto), »Aro da poeziaĵoj« inter kiuj estas rimarkinda la »interna voko«, kiu puŝadis lin, –voko, kiun multe ŝatis kaj estimis nia Majstro) k. a.
Nun s-o Felikso Zamenhof estas feliĉa »pater familias«, havas tri tre inteligentajn infanojn, okupiĝas iom pri filantropio, kaj precipe laboras en sia metio.[39]
mortis la 4-an de Decembro. Kun sincera malĝojo ni sciigas tion al la tutmonda Esperantistaro.
En ĉi tiu numero de La Praktiko ni intencis skribi pri Doktoro Zamenhof, la aŭtoro de nia lingvo, ĉar la 15-an de Decembro la Esperantistaro festas lian naskiĝtagon. Sed la jus ricevita funebra sciigo devigas nin ŝanĝi la intencon kaj anstataŭ la Majstro skribi pri lia frato.
Felikso Zamenhof naskiĝis en la jaro 1868 en Bjelostoko (Polujo), kiel kvina infano kaj dua filo de Marko Zamenhof. En la universitato de Varŝavo li studis farmacion kaj fariĝis apotekisto en Varŝavo. Felikso Zamenhof estis multflanka talentulo. La Esperantistaro bone konas lin, ĉar el la Zamenhofa familio li estis tiu persono, kiu plej multe partoprenjs en la Esperantista vivo. Li ofte partoprenis en niaj universalaj kongresoj kaj faris en ili belajn paroladojn, plenajn de konvinko kaj entuziasmo. Kiel reprezentanto de la Zamenhofa familio, li estis vera reprezentanto speciale de la spirito de nia Majstro. Ne nur en siaj kongresaj paroladoj, sed ankaŭ per oftaj artikoloj en Esperantaj gazetoj li admonis la Esperantistaron resti fidela al la idealo de Doktoro Zamenhof kaj konservi la »internan ideon« de la Esperantismo, kiel la ĉefan trezoron de nia movado kaj la viviganton de nia lingvo.
Ankaŭ kiel poeto, Felikso Zamenhof lerte uzis la plumon. Pluraj poemetoj aperis en diversaj Esperantaj gazetoj kun la subskribo »FeZ«, lia pseŭdonimo. En tiuj ĉarmaj poemoj li malkaŝis sian bonhumoran, serenan animon kaj sian fervoran intereson al ĉio bona kaj bela.
Kelkajn semajnojn antaŭ la morto li sendis ankaŭ al la legantoj de la Praktiko donaceton en la formo de ĉarma poemeto, kiun ni publikigas sur alia paĝo de ĉi tiu numero.
Kun Felikso Zamenhof forlasis nin vera samideano, kiu devis esti proksima al la koro de ĉiu Esperantisto. Li akompanis nian lingvon kiel tutkore fervora adepto kaj senlaca laboranto, de la lulila tempo de Esperanto ĝis la plej lasta tempo. En lia persono foriras el niaj vicoj la plej malnova Esperantisto, kiu iam la Majstron helpadis ĉe la publikigado de la verko. Ni pie konservos lian memoron.
»La Praktiko« Nr. 12 (24), Decembro 1933.LEO BELMONT (L. K. A.)
Feliks kaj Leon ĉiam ŝajnis al ni, t. e. al plej multaj — nur fratoj de la Majstro! En lia granda batalo pro internacia paco tiuj du generaloj kaj marŝaloj de lia armeo esperanta estis vivlonge prikovritaj per la blindiganta suno de l’ glora Majstro — kaj aldonu ni kun laŭdo; ili mem voleme kaj modeste fandiĝis en la triumfa brilaro de ilia genia frato.
Jen la kaŭzo, ke plej multaj el ni preskaŭ ne rimarkis ilian individualecon malantaŭ tiu ĉi etiketa kovrilo: »la fratoj de la Majstro« — Kaj bezona estis speciala atento, ekzemple Wiesenfelda, por ekrigardi juste krom la geniulon — la tutan familion de Zamenhofoj, kiel feliĉan al disvolvo de genia verko medion de parencaj kaj frataj animoj.
Do ni honorigu Felikson kaj Leonon, ĉar en ili la geniulo — tio trafas malofte — trovis de komenco de sia verko ĝis fino de sia vivo komprenon kaj helpon vere fratan, ĉar ili ankaŭ post lia morto restis ĝis lasta vivospiro liaj fidelaj lernintoj, propagandantaj lian verkon kaj ideon. Ili estis unuaj fratoj en nia revata fratsocieto: de lando spirita, Esperantujo!
Kaj kvankam Felikso estis pli juna ol Majstro je naŭ jaroj, Leono pli juna eĉ je dekses jaroj — kvankam en jaro 1887, jaro de naskiĝo de l’ Lingvo Internacia Felikso havis nur deknaŭ jarojn, Leono apenaŭ dekdu — mi vidas ilin triope kun Majstro parolantajn, kunsonĝantajn, kunlaborantajn jam elkomence laŭ fortoj de ĉiu, ĝis fine — laŭ kreskanta talento kaj ebleco de apartaj kondiĉoj de l’ vivo — por Esperanto! Ili estis ambaŭ alkatenitaj ame al la triumfa paca batalveturilo de sia frato — jam tiam, kiam tiu veturilo estis ankoraŭ en malsupraĵo, kiam oni devis ĝin movigi per komunaj laboraj fortoŝtrecoj kaj puŝi supren!… Sed pardonu min, miaj afablaj geaŭskultantoj! Al mi ŝajnas ke mi ankoraŭ nenion diris pri… Felikso kaj Leono Zamenhofoj. Ĉar oni parolis pri ili nur kiel pri utilaj kaj valoraj kunhelpantoj de Majstro — mi ne donis al vi eksenti la individuecon de ĉiu, ekrigardi iliajn apartajn fizionomiojn. Vi vidas — tiel agas la malbona sorto de l’ steloj, kiujn kovras dum tago la lumo suna.
Sed estu ni justaj — tiu ĉi vespere rigardu ni je du elektitaj steloj de Esperantistaro. Ili meritas ke ni ilin konu speciale, aparte. Doloro estas nur en tio, ke ili ne povas nin nune aŭdi — ke eble ambaŭ, tre modestaj subiris en la teron, ne sciante, kiel ni ilin senscie tre amis kaj tre ŝatis.
Kiam mi konatiĝis unuatempe kun Felikso kaj Leono — mi vidis ilin preskaŭ ĉiam en societo de frato-Majstro. Por diferencigi ilin kaj rememorigi mi havis en mia imago du difinojn: Felikso-»nigra«, Leono-»blanka«… Nature mi ne alligas al tiuj difinoj signifojn de kontrasta valoro — mi ne levas blankecon aŭ mallevas nigrecon. Ĝi estis nur impreso de io ekstera. Felikso ŝajnis nigra kun forta malhela hararo, potenca barbo sur vizaĝo longa, impona, Leono ŝajnis blanka kun milda rideto de okuloj sur ronda ĉiam zorgeme razita vizaĝo.
Felikso ŝajnis al mi severa, malhela eble iom mizantropa. La malhela nubo, post kiu dormis disciplinita per forta volo tondro! Mi sciis ke li estis konata en Varsovio apotekisto kaj preskaŭ imagis al mi, ke ĉi tiu frato de Majstro estas apotekisto de l’ mezcentjara epoko, kiu super kuraciloj murmuras sorĉajn formulojn, aldonantajn forton al kuracaj herboj kaj radikoj. Mi pensis ke li tro konas la dolorojn de l’ vivo, por havi la kapablecon rideti. Li estis por mi la enkorpigita graveco kaj seriozeco.
Sed unutage mi ekkonis la falson de miaj tro simpligitaj imagoj fantaziaj. Okazis eraroj. Maskoj defalis — kaj la du fratoj de Majstro montriĝis al mi tre interesaj kaj komplikitaj naturoj — veraj infanoj de malsimilaj al si reciproke parencoj, Marko kaj Rozalio. Unua tremmomento de alia ekkono trafis min, kiam mi okaze prenis en la manojn nian unuan »Fundamentan Krestomation«. Mi rimarkis — kia diablo! — tiu nubigita mia farmaciestro inaŭguras sian literaturan agadon sur kampo esperanta per la versaĵoj, petolaj, en ritmo dancanta, ridanta. »Versaĵo sen fino.«
Tio estas eble unua danco sur la pargeto de la esperanta poezio. Kaj ĉi tie en Fundamenta Krestomatio ni trovas ankaŭ unuan versaĵon de Felikso Zamenhof — (poste pseŭdonimo: FEZ.) — simile gajan en ideo kaj saltantan en ritmo, originalan elpensaĵon de aŭtoro, fabeleton pri »Vizito de la steloj sur la Tero«.
Ho! Nia malhela mizantropo povas ridi, aŭ almenaŭ rideti. Ĝi estis tuta malkovro por mi.
Sed ankoraŭ en ĉi tiuj du poemetoj ni malkovras post gaja kovrilo — la rideton iom maldolĉan. La peripetioj de ŝanĝema koro de virino — de tiu Heleno ŝanĝanta edzojn kiel gantojn, montras aŭtoron-ironiston. Kaj simile: per brilanta humoro de fabelo pri vizito de steloj sur la tero — trairas iu ombro ironia: la aŭtoro instruas nin ke steloj lumaj elmalproksime montriĝis sur la tero tre palaj lumeto idealoj falis en la vero de suna tago!
Ĉu Felikso estis nur malica gajigulo-satiristo? Tute ne! Ni aŭdas poste, ke li aranĝas komedietojn kaj deklamvesperojn, kaj precipe por infanoj, ke li plenkore amas infanojn kaj scias ilin forte amuzi.
Dua flanko de tiu ŝajne severa homo malkovriĝis al mi. Kiu amas infanojn estas homo milda — amanta la vivon — tute ne mizantropo…
La nuboj disiĝis… Ora rideto de patrino montriĝis inter la malhela barbhararo de Feliksa buŝo, en liaj versaĵoj.
Sed mi ne povas ankoraŭ fini.
Mi tute ne substrekis lian humoron kaj klaran prozon en monologo pri »Aventuroj de rusa kamparano en Germanujo«, lian kapablecon en kreado de fantomoj de l’ estonta Esperantujo, lian fervoron por ideo esperanta, lian lertecon en versfarado, ĉu en »Soldata kanto«, ĉu en »Triloj Najtingalaj«, ĉu en »Legendo« kaj »Fratamo« aŭ aliaj poemetoj. Mi korektas min, asertante vin ke en Felikso vivis ankaŭ poeto-revulo. Pruvo de tiu fakto estas la mirinde bela versaĵo sub titolo »Maj’, — printempo venas« (Malfacila sonĝo) — en ĉi tiu malgranda versaĵo kunplektis sin majstre nia sonĝo esperanta pri paco tutmonda kun simbola bildo de kontraŭa al tiu ĉi ideo la viva realeco.
Ĝisnune tiu ĉi malfacila sonĝo konstante transformiĝas en realecon…- ↑ Post ĉiu verko estas menciite, kie ĝi estis aperinta. Se sub iu ne troviĝas tia mencio, tiam oni devas kompreni, ke ĝin mi prenis el la restinta paperujo. (Sekve ankoraŭ nenie aperinta.) — E. W.
- ↑ S-o Stanislawski — dum la VIII. U. K. de E-o en Krakovo 1912. E. W.
- ↑ Supozeble: malmola, malkapabla. (F. Z. kontraŭbatalis neologismojn) — E. W.
- ↑ En la paperujo t. e. la propramana manuskripto estas: ŜIN EĈ ENVIAS MI. — E. W.
- ↑ Trovi? — E. W.
- ↑ En la postrestinta paperujo sur la manuskripto de verketo estas aldonite: (dediĉita al mia fratino Aŭgusta Hermelin. Vidu »Galerion de Zamenhofoj«) — E. W.
- ↑ Ĉi tiu versaĵo aperis kelkfoje: 1) pli frue en »Esperanto-Praktiko« (Berlino) N 4, Aprilo 1919 pĝ. 46. 2) poste en »La Praktiko« (Arnhem) N 12 (24) decembro 1933, fine 3) sendita sur pk-o al f-ino H. W. kiel respondo je ŝia versaĵo s. t. »Floreto«, aperigita en »Pola Esp-isto« N3 de 1932 kaj dediĉita al iu Ju-Lik (n. b. tute fremda persono). — E. W.
- ↑ 8,0 8,1 8,2 8,3 Aperis en »Pola Esperantisto«, 1929 N3. — Rimarko: La lasta oklinia versaĵo ŝajnas ne tute konvena en tiutitola kolekto. Tamen en la paperujo mi trovis ĝin en tiu ĉi kolekto. — E. W.
- ↑ Licentia poetica. — F. Z.
- ↑ Licentia poetica? — E. W.
- ↑ Militestro. — La red.
- ↑ La lastaj versoj — laŭ manuskripto. — E. W.
- ↑ Dormon? — En pola lingvo dormo kaj sonĝo esprimiĝas egale: SEN — E. W.
- ↑ nerve? — F. Z. ne uzadis nefundamentajn esprimojn — E. W.
- ↑ Folion? — E. W.
- ↑ Kancelarion? — E. W.
- ↑ malmola? — E. W.
- ↑ Germane »aus« signifas ankaŭ ofte: el (-iru!), for (-iru!)
- ↑ — »ein« signifas ankaŭ ofte: en(-iru!)
- ↑ malmolan? — E. W.
- ↑ …punon? E. W.
- ↑ Germana urbo FRANKFURT AM MAIN (Frankfurt ĉe l’ rivero Majno) — E. W.
- ↑ ? — E. W.
- ↑ 24,0 24,1 Danco. — E. W.
- ↑ malseke? (F. Z. ne ŝatis neologismojn) E. W.
- ↑ efikon? — E. W.
- ↑ Tre karakteriza estas por li la respondo, kiun li, apenaŭ kelkjara knabo, donis al la patro en Bjalistoko.
— Ĉu vi volas iri en lernejon — demandis lin patro.
— Ĉu mi iras ĉien kiel mi volas? — respondis Ludoviko. - ↑ Tiu ĉi versaĵo aperis aparte s. t. »EKKREDIS MI… (tombosonoj)« en Esperanto Triumfonta N58 la 13 XI 21. En la paperujo ĝi estas notita sub dato 14. IV. 19. — E. W.
- ↑ Certe pro eraro, la redakcio aldonis ĉi du literojn, F. Z. ne estis L. K.-ano, kaj li mem certe neniam aldonus tiujn literojn. — E. W.
- ↑ S-ro Remarque pardonu, ke mi imitas liajn esprimojn.
- ↑ Ĉu ne eraro? Ĉu ne 2? — E. W.
- ↑ Ĉi versaĵo memstare aperis en »La Revuo« (Parizo) 1911 (pĝ. 120) kaj en »Germana Esperanto-Gazeto« N 51—52 (29. XII. 1912).
- ↑ Ludoviko Zamenhof uzis dum sia parolo en B. s. M. ĉi loke: POR. — E. W.
- ↑ Klarigo, responde je artikoleto de fama rusa skribisto Ossip Dimov en kiu tiu lasta citas personajn rememorojn (»faktojn«) pri la aŭtoro de E-o kaj pri ties patrino.
- ↑ ? — Laŭ miaj scioj F. Z. ne uzadis vortojn neoficialajn. — E. W.
- ↑ La ornamaldono »ekzistanta de 25 jaroj« estas nek bezona, nek konvena. Gravas ja la kvalito, pri kiu neniu dubas, ne la kvanto.
- ↑ El la pola lingvo tradukis E. W.
- ↑ Ĝis la definitiva transpreno de la taskoj flanke de UEA, ICK ankoraŭ reprezentas la centran gvidon de la Esperanto — movado.
- ↑ Tiu ĉi artikolo aperis dufoje: en felietono en Heroldo de E-o en 1925 kaj poste en aparta libro — E. W.