Verkoj de FeZ/Parolado dum la XXII. Univ. Kongr.

El Vikifontaro
PAROLADO DE D-RO FELIKS ZAMENHOF.

Karaj ĉeestantoj!

Jen, ni alvenas al la plej malagrabla punkto. Finiĝas la Dudekdua, brila kaj sukcesa kongreso. Jen la 22-a fojo, kiam homoj venintaj el div. landoj eksentis bedaŭron de la adiaŭo. Ni ĉiuj forprenos de tie grandan provizon da agrablaj rememoroj pri kune travivitaj belaj tagoj. Unu malgranda semajneto kaj tiom da komunaj pensoj kaj sopiroj! Kiam ni venos hejmen, ĉiu penos rompi la murojn, propagandi nian karan Esperanton. Ne forgesu ni, ke ĉiu bona afero, bona movado, devas havi ne nur piedon, sed ankaŭ la kapon. Ne forgesu ni, ke ofte unu maltakto, unu nesingarda paŝo en la propagando povas doni malutilon, kiun poste ne rebonigas cent penegoj bonaj. Ĉar tia estas jam la homa naturo, ke ĝi pli facile ekagas je malbono ol je bono. Ne pensu, ke ĉiu, kiu veturas tre rapide, ankaŭ nepre rapide venos al celo. Ofte tro rapidan veturon trafas malfruiga akcidento.

Kun ĉiu kongreso finiĝas en Esperantujo jaro kaj komenciĝas jaro nova. Kun la Dudekdua finiĝas jaro 43-a kaj komenciĝas la 44-a jaro post naskiĝo de Esperanto. Kia estos ĝi, la nova jaro, kiaj estos ĝiaj diskutoj, ĝiaj novaj ideoj, plendoj aŭ eble laŭdoj — vidos, kiu vivos!

En la pasinta jaro en Esperanto aŭdiĝadis div. demandoj, eĉ veoj: Kie ni staras, kien ni iras, ĉu finfine ni venos al celo, ktp., ktp. Oni plendis ankaŭ, ke Esperanto estas utopio, ke oni malbonuzas Esperanton por celoj ne pure esperantaj ktp. Mi ne plu memoras kion oni plendis. Al tiuj plendoj, mi plenkonscie, kun via aprobo, povas respondi, ke nia vojo estas la voj’ destinita, ke ni ĝin bone iris, iras kaj verŝajne ne mlalpli bone iros. Kaj koncerne la malbonuzadon de Esperanto, eble ne ĉiuj scias, ke antaŭ 44 jaroj, la unua broŝuro, kiu ekanoncis al la mondo aperon de la lingvo Esperanto, havis malgrandan, ŝajne ne gravan tamen tre gravan noton: »Esperanto estas nenies propraĵo«. Ĝi apartenas al la tuta homaro. Ĉiu povas ĝin uzi laŭbezone. D-ro Zamenhof donacis malavare sian verkon, la tutan ĝojon de sia vivo, al la homaro por ĝia eterna beno. Esperanto estu beno. Oni ĝin uzu por celoj noblaj, indaj. Kiu uzas ĝin por celoj malindaj, en laboroj perversaj, aŭ por plisukcesigi siajn ruzajn krimatencojn, tiu ne estas esperantisto. Tiu forĵetu la stelon kaj ne profanu ĝian simbolon. Ĉar en Esperanto, en la konscio, ke oni estas esperantisto, kuŝas iu mistero, mistero ne-esprimebla, kiu levas la homan intelekton super la nivelon de kutima ordinareco. Eble mi estas tro idealista, eble ĝi estas mia propra opinio, sed kiomfoje mi ekpensas pri Esperanto, pensoj miaj ricevas kvazaŭ ŝirmon kontraŭ malbono. Tiom pri la ideo.

Kaj pri la lingvo ni ankaŭ povas esti tre kontentaj. Kiom longe nia Lingva Komitato, aŭ pli ĝuste, ties plej ŝatata estro, Prof. Cart tenas la disciplinon, tiom longe — ankoraŭ 25 jarojn — ni povas tute trankvile labori. (Aplaŭdo.)

Nia lingvo estas bone barita kontraŭ ĉiuj reformatencoj. Kompreneble — la vojo al tia natura evoluado staras larĝe malfermita. Kvankam, legante div. gazetartikolojn aŭ verkojn, mi ofte ne rekonas tiun belsonan, lacile kompreneblan, unuvorte la lingvon Zamenhofan. Ne gravas: ne ĉio povas esti perfekta. Ni povas kun plena fido rigardi en la estonton. Esperanto ne trompos niajn esperojn. Eĉ se ni ne multaj, kies haroj jam estas grizaj, eĉ se maljunaj kaj malnovaj esperantistoj ne ĝisvivos la oran tempon de la efektiviĝo de l’ bela sonĝo, ankaŭ ne gravas. Junaj, pli feliĉaj ĝisvivos ĝin plej certe. Nur oni ne devas vivi tro rapide, malpli paroli ol agi. (Aplaŭdo.) Nian estontan regnon de l’ paco starigos ne iuj politikaj partioj aŭ registaro. Ne! Ĝin starigos la esperantistoj mem kun siaj laboremaj kaj servemaj konsuloj: delegitoj kaj vicdelegitoj de UEA. Kaj kiam nia verda regno estos preta, venos al ni registaroj kaj diros: — Ni gratulas vin kaj donas nian regnan apogon. Ni dankos — kaj ĉiuj eniros la paradizon. Dume ni iru nian vojon en forta konvinko, ke la semoj, kiujn ni semis kaj semos konstante ne vegetos: ili eligos florojn, kies bel’ aromo forigos la fi-odoron de la mond’ eterne militanta. Kiel en antikva Romo Kato ripetadis ĉiam: »Carthago delenda est«, ripetu ni ĉiam kaj ĉie al ĉiu kaj precipe al ni mem: »Esperanto triumphenda est«.

Karaj samideanoj! Jaro rapide pasas. Ni nin eble revidos je la 23-a en Krakovo. Do en la antaŭĝuo de la revido mi diras al vi agrablan vojaĝon kaj feliĉan hejmenvenon.

Ferma Kunsido de la XXII. Universala Kongreso de Esperanto en Oxford la 9-an de aŭgusto 1930. Laŭ stenografaĵo de Rob Kreuz. (Ofic. Dokumentaro, pĝ. 40.)

*