Versaĵaro (Rosenörn)

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Indekso : Versaĵaro (Rosenörn) (1920)
de Julio Mangada Rosenörn

VERSAĴARO
ORIGINALE ESPERANTE VERKITA
de
Julio Mangada Rosenörn

Prezo: 1 respondkupono

Senpaga por abonantoj
al "Hispana Esperantisto"

Presejo: San Lucas, 5.
MADRID




Je la memoro de Trinidad Soriano[redakti]

Ligis nin ideo,
ligis nin la sento;
iris ni al gento
sur mem la ŝoseo.
Estis vi la sperto
pro la via aĝo;
estis mi kuraĝo
por triumfa certo.
Kune ni laboris
pleninterkonsente,
ĉiam diligente:
Esperanto floris!
Ho, ve! Horo venis...
Vidis vi la Morton;
venki ĝian forton
vane vi jam penis.
Sola jam mi restas!
Multe mi vin ploras;
tamen mi laboras
malgraŭ vi forestas.....
Restas, ĉe la koro,
pri vi dum la vivo,
vigla la motivo,
dolĉa rememoro,
kiu ja min gvidas
ĉiam al la CELO,
dum vi en ĉielo
jam eterne sidas.
Tial por la koro
estas ja feliĉo
tiu ĉi dediĉo,
spite de doloro.

Je ŝia nomfesto[redakti]

"Ne forgesu la nomfeston
Mian. Certe vi komprenos:
Mi deziras; jes, vi venos;
Mi esperas la ĉeeston."
Tagon tiel leterdiris
Vi al mi. Mi ne forgesis:
Koron mian dir' karesis,
Kaj profunde mi sopiris.
Estis dolĉa la ĉeesto:
Mi tutkore vin gratulis;
Sento mian koron lulis
Dum la nia apudesto.
Tiun senton por esprimi,
Mi decidis tujan agon
Ho, la feliĉegan tagon!
Jes, antaŭen! Kial timi?
En vendejo tuj mi mendis
Korbon da tre belkoloraj
Floroj; kun esprimoj koraj
Ilin al vi mi jam sendis.
Ĉu vi sentis la kontenton
Pro la faro, mi ne scias;
Sed mi tamen opinias,
Ke vi ĝuis la prezenton.
Nur estimo via restas
Al mi; estas ĝi sufiĉa
Al la koro sentoriĉa
Tiel, kiel mi estas!
La feliĉaj tagoj pasis!
Ju pli dolĉa la kunesto,
Des pli mala la foresto;
En doloron ĝi min lasis!
Des pli granda la doloro!:
Senton devas mi sufoki,
Mi ne devas vin alvoki
Spite de dezir' de l' koro;
Se mi estus ja kuraĝa;
Povus ion mi vin sendi;
Sed vi rajtus prave plendi
Se mi estus, do, malsaĝa.
Nu, malgaja mi min sentas
Pro situacio mia;
Tamen, tre korambicia
Sento min senĉese tentas;
Min instigas al la ago,
Kiun vi tuj malpermesis,
Kiam senton mi konfesis.
Ha neforgesebla tago!
Ne esperu, ne, la penton;
Kvankam akra la doloro,
Ne sufokos mia koro
Sian grandan puran senton...
Kion sendi, do, hodiaŭ?
Nu; "Feliĉojn" nur mi diras,
Dum la kor' dolorsopiras,
ĉar vi diris ja "Adiaŭ"!
Venu via la admono,
Mi trankvile ĝin atendos;
Kvankam vi certege plendos...
Ankaŭ venos la pardono!
Ĉar vi estas grandanima
Vi ha! devas do kompreni.....
Mi ne povas min deteni,
Pro la mia sent' sentima!
Sed, jes, havas mi detenon:
Mian koron eĉ oferi,
Kaj ne plu al ĝi toleri
Rompi ĝian la katenon.
Tre malgajaj la sopiroj
Estas de la koro mia!
Brunulin' tre simpatia,
Tiaj ankaŭ miaj diroj!.....

Kiam mi rajdas[redakti]

(Romanco)

Mi al la kamparo rajdas
kiam sun' subiri finas;
kiam birdoj petolemaj
ŝajnas, ke jam korsopitas,
tial ke enamiĝadon
ve! haltigi ja devigas
tuj al ili malheleco
nokta, kiun ili timas
tiom!, ke je la krepusko
en la nestojn rifuĝiĝas;
kiam muŝoj kruelecon
perdas, pacon jam akiras,
kaj noblegan mian bruton
furioze plu ne pikas,
ĉar la varmo de la suno
ilin, do, ne plu ekscitas:
kiam belan la trankvilon
la Naturo ekakiras!
kaj ĝi ĉiam amantema,
malavara, eĉ invitas
nin en la plej dolĉan ĝuon,
kiun kanti mi ne scias;
kiam tre avide pulmoj
la aeron puran spiras;
kiam nian la animon
ĉio plene tre ĝojigas
kaj tre alten, alten, alten,
tre rapide penso iras,
kvazaŭ farus ĝi petpreĝon,
ĉar al ĝi tuj min incitas
rememoro, ha!, pri io,
kion koro ambicias;
kiam miaj la okuloj
tre avide ekrapidas
sin direkti malproksimen
ĉar ŝi tien min altiras
kvazaŭ pova la magneto;
tiam mi rajdadas, vipas
mian la ĉevalon noblan,
delikate ĝin instigas
mi; ja ĝi galopas, trotas,
. . . . . . .
. . . . . . .
ŝajnas, ke alproksimiĝas
celo de la mia koro;
mi en plena revo miras,
ĉar feliĉa mi min sentas!
. . . . . . .
. . . . . . .
Sed, ho, ve! Bruege ridas
iu, kiu min mokegas,
kiu ŝercojn al mi diras...
. . . . . . .
. . . . . . .
Ve! La revoj tre rapide
falas! Baldaŭ mi konscias:
la spirado bruetanta
de Halloin, kiu ŝvitas
al la mondo de l' kruela
realeco min venigas:
"Ha tre nobla mia bruto!"
mi pentite tuj ekkrias,
dum sur ĝian belan kolon
tre rapide mi min klinas,
por ĝin ame karesadi;
kaj dankema ĝi montriĝas,
ĉar ĝi sian kapon turnas
al mi. Mi ĝin ripozigas,
kaj al ĝi alparolante,
al la urbo mi ĝin gvidas,
kiam jam silento regas,
kaj la birdoj jam ne trilas,
tial ke jam ĉiaj dormas;
kiam la cikadoj grincas;
kun doloro en la koro
hejmen mi returneniras!

Vintro[redakti]

(Romanco)

La malvarm' kruela regas.
Tre plumbgriza la ĉielo
restigadas la estulojn
plene en glaciinfero,
eĉ senbrua, tre malluma,
ĉar de l' suno ĝia helo
ja apenaŭ al ni venas
trapasante kun penego
la nubaron densan, grizan,
kaj de kiu falas neĝo,
jam kovrinte de antaŭe
la supraĵon de la tero,
ĝin tre baldaŭ transforminte
je grandega blanka ĉerko:
same, kiel ve! en tiu
de knabino kuŝas revo
de amanto sindonema,
kiun kaptis senespero,
ankaŭ en ĝi entenata
estas granda la ĉagreno,
eĉ multege pli ankoraŭ:
plene ĉia la sufero!
Iru ni al la kamparo
al humila la dometo,
singardeme proksimiĝu,
kaj rigardu tra la fendo
de la pordo: familio
jen sidante ĉe fajrejo,
kie brulas kaj bruladas
la ŝtipegoj el la kverko,
kies flamoj lumigadas
la ĉambraĉon de la hejmo;
vidu kian la malĝojon
montras ĉies la mieno;
la edzino kaj infanoj
turnas al familiestro
siajn la okulojn lacojn.
La rigardo estas peto
penetranta en la koron
de la patro, de la ĉefo,
ja rapide stariĝanta,
pro terura fulma penso
ordonanta lin foriri:
li aliras al fenestro
rigardadi la kamparon.....
Falas kaj faladas neĝo!
Vidu kiel tuj invadas
korpon lian frosta tremo,
kian la doloresprimon
rimarkigas lia gesto;
kiel prenas li pafilon
kaj sin ŝirmas per mantelo
tute preta por eliri.
Kison ĉies la buŝeto
donas al li, kaj edzino,
kun plej granda la kareso,
maltrankvila eĉ angora,
ekplorante, al la edzo
ŝi sin ĵetas murmurante
korparolojn; en brakpremo
dum momentoj ili restas;
sed kruela la neceso
nepre, do, disigas ilin!
Ĉu por longa la foresto?
Kiu scias! Tre kruela
kaj danĝera la vetero
estas, kaj ĉu li atingos
la feliĉon de l' reveno,
por satigi la infanojn?
Eĉ el pano iu peco
jam ne restas; kion manĝi?!
Tie regas mortsilento,
kiun nure interrompas
de infano iu ĝemo,
de amanta la edzino
la paroloj de la preĝo,
kaj konstanta la siblado
de la glaciiga vento!
Tra l' kamparo vi rigardu,
bird' neniu tra l' aero
flugas; sur la blanksupraĵo
iras ja neniu besto;
nur rimarku la restsignojn,
kiujn lasis la piedo
de la edzo foririnta!...
De la neĝ', ve, jen kruelo!!!
. . . . . . .
. . . . . . .
Simpatia kaj humila,
malfeliĉa la pasero,
tre malsatas kun angoro
sub tegolo de l' tegmento!
Nu, aŭskultu, al ni venas
ĝia doloriga pepo
tiamaniere kvazaŭ
ĝi pri sorto estus plendo.
Ve, la birdo malfeliĉa!
Ankaŭ mankas al ĝi greno!
Ankaŭ ĝi tro malsatadas!
Kruelmortiganta neĝo!!!
. . . . . . .
. . . . . . .
Reaŭskultu, reaŭskultu!
Ĉu vi jam ne aŭdas? Bleko
tre malgaja al mi venas.
Malfeliĉo! Jen kompreno:
iu best' angore blekas
ĉar mankadas al ĝi herbo!
Martiriga estas neĝo!!!
. . . . . . .
. . . . . . .
Tre mortiga neĝo estas:
ĝi de l' vintro la malbono
estas, portas la dolorojn;
sed post vintro la printempo
venas kaj ĉesigas ilin.
Sed la granda senespero,
kiu vivas en la koro,
por ĉi tiu, dum eterno,
estas tre terura vintro,
estas plenglaciinfero!!!

Spite de ĉio[redakti]

(Romanco)

Kial ĉiam la Fatalo
akre mian koron celas?
Kial senkompate vundas
tiun, kiun mi amegas?
Kial ĝi la mian senton
en la mia kor' kunpremas
kaj devigas min silenti?
. . . . . . . .
Resti mi lojala devas,
kaŝi en korprofundaĵon
tion, kion mi silentas,
ĉar postulas al mi tiel
sento, kiu min korpremas:
tial nur ĉi tiuj kantoj
kiel ĝojon al mi restas!
Diro, vorto, rememoro,
eĉ ĉagreno, ĉiam estas
dolĉo al la koro mia;
kaj ĉu ŝajnas, ke ĝi plendas,
ĉar kruelan la doloron
la hazard' en ĝin entrenas,
ne atentu vi pri tio
kaj rimarku: mi ne pentas,
ne, kantadi mian senton,
tiun, kiu min plenregas.

Sola bela jeso[redakti]

Jaca,[1] urbo tre amata!
    Al la kor' pasia,
Via la "kamparo plata"[2]
    Plene tradicia
    Estis simpatia
Iam, kiam de spirito
    La konscio mia
Ja pri am' fariĝis mito! ..
Ankaŭ eĉ fariĝis mito
    La Justeco..., ĉio!;
Sed al koro restis rito
    De la iluzio.....
    Koro! Iluzio,
Ja nutraĵo, min subtenis!
    Mia fantazio
Sopirade penis, penis,
Tre avide, arde penis
    Igi la ĉagrenojn,
Kiuj longe min katenis,
    Dolĉaj, same penojn!
    Dolĉaj igi penojn!...
Jaca! Via la Naturo
    Rompis la katenojn!
Kia mia la plezuro!
Kiel granda la plezuro!
    Ŝajnas, ke ja diras
De l' montaro la konturo:
    "Kial vi sopiras?
    Dum vi nur sopiras,
Jam, al Mond' veninte, Forto
    La Homaron tiras
Al pli plenfeliĉa Sorto.
Jen al vi feliĉa Sorto;
    Do, vi tuj eliru
De ŝajnanta vivomorto;
    Jam ne vi sopiru!
    Plu jam ne sopiru
—Ĉu forgeso?—via koro!
    Ankaŭ vi ne miru:
For, for de vi la doloro!
Ne plu, for, for la doloro,
    Ankaŭ ĉiaj timoj:
Lumo brila, kiel oro,
    En la tutaj limoj,
    Supren ĉiuj limoj,
Jam aperis; "forta voko"
    Sonas kun esprimoj
Gajaj; por la amo loko..."
    "Ĉu por amo estas loko?
    —Mi vin interrompas—
Ĉu ne kor' fariĝis roko?.....
    Ĉu, do, vi min trompas?
    Kial vi min trompas?!
Nigrajn malesperojn miajn
    Ĉu vi eble rompas?..."
"Vi haltigu dirojn viajn!
Mi haltigas dirojn viajn,
    Ĉar ne estas saĝa
Kiu diras aĵojn tiajn.
    Ve, vi maturaĝa!
    Homo maturaĝa
Ne, do, rajtas Ve! sin senti
    Tiel malkuraĝa,
Ĉar li nepre devos penti
Jes li nepre devos penti
    Pro la malespero,
Senkulpigojn eĉ silenti:
    Ofte la sufero,
    Granda la sufero,
Despli granda bono estas,
    Kaj de ĝi sur Tero
Tre abundaj fruktoj restas,
Eĉ de amdoloro restas,
    Sur la ĝiaj ruboj,
Tre agrabla dolĉa sento
    Kiam pasis nuboj,
    —Ho, kruelaj nuboj!
Nigraj nuboj de l' turmento!
    Kaj ĝin tuj, sen duboj,
Oni turnas al la gento,
Veran amon al la gento
    —Kiom da plezuro!—
Jam predikas homa famo
    Suben la lazuro!
    Suben la lazuro
Ne persistos la malamo!
    For la Babel-Turo!
Jam kuracas vin balzamo!
De la vivo la balzamo
    Estas Esperanto!
Vi trairu tutan Mondon:
    Homojn ligas Kanto.
    La Espero-Kanto
Faras "familian rondon!"
    For la homa vanto,
Kiu baras tian Fondon!"
. . . . . . . . . .
. . . . . . . . . .
Mi vojaĝis en la Fondon
    Ha! La koro mia
Multe ĝojis dum Kongreso
    Bela, dum Dektria.
    Plene al Dektria
Estis granda la sukceso,
    Ĉar la "sento nova",
    La eterne pova,
Estas SOLA BELA JESO!

Amperfido[redakti]

Ĉar amato jam foriras,
        ho, ve!
li min lasis tute sola;
nur de tiam tro sopiras,
        ho, ve!
mia koro senkonsola!...
        Sorto kia
        estas mia?!
        Estas tia,
        ja, fatala
        faro lia!
        Nelojala,
        ambicia,
kor' perfida nemorala!!!

La amato ĵus foriris,
        ho, ve!
kaj min lasis senespera,
kiam pri edziĝo diris.
        Ho, ve!
Min atendas sort' infera!...
        Amo lia
        estis kia
        al la mia?!
        Jen mizero
        de kor' tia!
        Ĉu sufero
        de alia
estas tiel ĉe l' infero?!

Inspirita de kataluna melodio.

China[3][redakti]

"China" estis bela la katino,
kiu ĉiam familion ravis;
kaj por kiu ni karesojn havis,
ĝis momento rabi ĝin Destino

De l' katino perdis ni la ĉarmojn:
kaj, pro ĝia morto, la doloro
ĵus alvenis al la nia koro:
ĝi flugis eĉ abundajn larmojn!

Tiel bela estis felo ĝia,
kiel tiu de la leopardo;
kaj nek ĝiaj ungoj, pro hazardo,
estis akraj por la haŭto nia.

Kiam ni ha! diris adiaŭon,
aŭ al la orelo ĝia: "China,"
tre mallaŭte, bleko la katina
donis nin respondan la miaŭon

Ho, ve! Nia la katino kara!
Nia milda kaj amata besto!...
Ĉiam por ni ĝia la foresto
estos rememoro tre amara!

Kanto de amanto[redakti]

Junulino bela!
Estas mia kanto
Tiu de amanto
Al vi ja fidela
De l' liuto mia
Estu la sonoro,
Al la via koro
Dolĉe simpatia
Mia kanto revas
Vian dolĉanimon:
Mia voĉ' esprimon
Koran al vi levas.
Sub la klara luno,
Ĝis la birdo trilu,
Via belo brilu
Pli, ol brilas suno;
Brilu via belo
Je ĉi tiu horo
Por la mia koro
Kvazaŭ norda stelo.
Koro mia penas
Trafi vian amon;
Havi la balzamon
Kiu de vi venas;
Ĉar, ha mia Dio!,
Via sento ama
Al la mia flama
Estu ambrozio.
Mi vin ambicias
Kore kaj senĉese;
Al mi diru jese
Kion vi ja scias.
Ne prokrastu dirojn,
Mi petegas tion...
Ŝatu l' iluzion!
Aŭdu la sopirojn!...
Belulin' gracia,
Dir' de via buŝo
Estu rava tuŝo
Por la koro mia.
Ĉar de l' kant' la forto
Estas jam angora.
Ne vi pli dolora
Estu, ol la Morto!
Vi rimarku tonon
De la mia kanto...
Via la amanto
Donos al vi tronon!

Senespero[redakti]

Staradas tre densaj nebuloj
Ve! antaŭ la miaj okuloj:
Pupiloj malgajaj iliaj
Ne estas de longe jam viaj
—Virino amata!—Speguloj.

Malĝojo! De longe ne sidas
Ni unu apude alia...
Feliĉon nenian mi vidas:
Amata virino gracia,
Nenio min gaje jam ridas!

Dolĉega ravanta parolo
Ja estis agrabla kortuŝo,
Venante de via belbuŝo;
Pro via tutkora memvolo,
Por mia la koro, konsolo.

De longe regadas silento
Ĉe mia izolo dolora;
Forflugis la miaj kontento
Kaj rido sincere bonkora...
Ne estas feliĉa momento!...

Kaj akre mortiga malĝojo
Min ĉiam dolore katenas:
Mi iras sur kruta dornvojo.
La morto por mi, do, konvenas,
Ĉar vane trankvilon mi penas.

Nu: mi jam forlasu la teron,
En kiu kruela la sorto
Faligis min ve! en mizeron...
Ne estas kapabla jam forto
Redoni al mi la esperon.

Mi havas, do, pravan motivon
Forlasi kruelan la vivon
Kaj kiun nenio balzamas...
Min lasu, ĉu min ne malamas,
Rulantan sur tian deklivon,

Ĝis kiam la morto kompata,
Indulga ameme min tiros
Al mondo eterdelikata,
En kiu kor' mia sopiros
Neniam je amo malsata.

Alvoko[4][redakti]

Karuloj sentemaj,
aŭskultu la diron:
De Rusa la Gento
vi aŭdu sopiron
infano malsata
ploregas angore;
amanta patrino
suferas dolore.
Por kara la filo,
ne havas ŝi nutron,
ĉar brusto, la ŝia,
nur havas jam putron.
Terura momento!
Ŝi vidas de l' filo
la morton, baldaŭa
sur lia pupilo.
De l' knabo malgrasa,
Ne tenas la mano
tremema, senforta,
peceton el pano.
Junulo malforta
en plankon, jen, kuŝas;
la Morto tragika
lin akre ektuŝas.
Forrabis malsato,
malsato kruela,
la viajn vangrozojn...
Knabino tre bela!
De l' Volga Popolo
la vivo aktuala
martiro ja estas
pro kaŭzo fatala.
La gentoj ankoraŭ
heroe rezistas.
Ĉu en ni, Homaro,
kompato ekzistas?
Alkuru ni, ĉiuj,
kun nia almozo,
ĉar estas bonfaro
plej bela la rozo.
Homaro rapide
praktiku fratamon,
al Rusa la Gento
ni portu balzamon;
balzamon efikan,
balzamon de l' vivo,
por tion alporti
jam estas motivo.

Jen sorto mizera[redakti]

Nubaro kolera
Ja naskas la fulmon
Hakantan la ulmon
Per forto mistera.
La fulmoj de l' nuboj
Bruligas arbaron,
Renversas remparon;
Ĝi restas—nur ruboj!—
La fulmo, en maron,
Montriĝas kruela,
Al ŝipo la vela
Forigas mastaron.
Kaj la uragano
Timige ekblovas,
La ŝipon ĝi ŝovas
Tra la Oceano.
De l' vento la forto
Fariĝas sovaĝa...
Maristo kuraĝa...
Ve! Kia la sorto?!
Ventega la bleko,
De l' tondro la bruo,
De l' masto la skuo
Kaj krak' de l' ferdeko...
Rulante la ondoj,
Kun ŝaŭma la krono,
Ĉirkaŭen timono
Formiĝas je rondoj:
Multope rulante
La ŝipon atakas,
Ĉi tiu jam krakas
Angore ĝemante;
Kaj ŝipon senĉese
Post unu aliaj
Frenez' ambiciaj
Mortfrapas karese.
Krakegoj la finaj
Terure ve! sonas;
La ŝipon jam kronas
La ondoj obstinaj;
Ĉi tiuj fieraj
La ŝipon englutas,
Restaĵojn alŝutas
Al altoj eteraj.
La maro kolera
Detruis la ŝipon...
Ve, vidu nur ŝtipon!...
Jen sorto mizera!

Antaŭsento[redakti]

Ventego terure minace ekblovas
kaj branĉojn de l' arboj fortege ĝi skuas;
nu, tial, tro ĝi foliaron dismovas;
timige folioj kun vento fortbruas,
kaj legi atente nun mi jam ne povas;
ne plu de l' legado la ĝojon mi ĝuas!
Ventego la pensojn, ideojn, forŝovas!
Mi tremas... Pro kio? Ĉu kia kialo?...
Mi sentas, ke io min forte detenas...
Mi staras... Bruego trairas tra l' valo,
kaj ĝi min korpremas, ĝi, kiam alvenas,
ve! kvazaŭ kriego de Terur' fatalo.
. . . . . . . . . . .
Al hejmo nekontraŭstareble min trenas
doloro intensa pro kora defalo.
. . . . . . . . . . .
Ve, jen la kialo: decidis Destino,
Por Majnar Davido, alvenon de l' Fino!

Adiaŭo[redakti]

Fidela je amoj
Konstante idealaj,
Per ardaj la flamoj,
Ja estis realaj
Kaj same lojalaj
La miaj esprimoj
Pri aĵoj antaŭaj.
Mi diras sen timoj:
"Jam venos morgaŭaj
La viaj estimoj
Indulgaj pri diroj,
Ĉar estis sopiroj
De muzo humila."
Sur koraj vojiroj
Mi restas trankvila:
Al mi la cenzuro
Eĉ estos plezuro:
Ĝi ĉiam instruas
Sub ĉiellazuro,
Kaj koro ja ĝuas.

Notoj[redakti]

  1. Elparolu Ĥaka.
  2. Tiel oni alnomas la kampon en kiu ĝi staras.
  3. Prononcu Ĉina.
  4. Verkita okaze de la Volga katastrofo.