Viaj bukloj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Viaj bukloj
Aŭtoro: Guillaume Armide
Fonto: Viaj bukloj de Guillaume Armide ĉe SoundCloud
Permesilo: CC BY 3.0
Registraĵo de la kanto Viaj bukloj.

Iris viaj bukloj
For de via hararo
For de via vizaĝ'
Nu for de nia mond'

Mankas viaj bukloj
Al la tuta homaro
Al l' akvo al la braĝ'
Al l' universa rond'

Refreno 1
Kiu faris tion al vi
Ĉu pro mis' ĉu pro envi'
Ĉu per tondo ĉu per brul'
Tiu estas krimul'

Estis viaj bukloj
Antenoj de via kor'
Ond' de via anim'
Kaptil' de via pens'

Iĝis viaj bukloj
Dolor' de ĉies memor'
Neĉeestanta rim'
Fantom' por ĉies mens'

Refreno 1

Refreno 2
Kiam revenos al
Nia infera spiral'
Ĉu per diaj ruloj
Belaj viaj bukloj?