Vikifontaro:Administrantoj/kandidatoj/Castelobranco
Administranto-kandidatiĝo CasteloBranco (4)
[redakti]Mi pensas ke estus bone havi pli ol unu administranton en niaj projektoj, por pli rapide kaj efike respondi la petojn de aliaj uzantoj. Do, mi volas helpi la nunan administranton, kaj ankaŭ plibonigi paĝojn pri reguloj kaj bontenado de tiu projekto.
Pri mi: mi interesiĝas pri kiel sinergio inter malsamaj vikiaj projektoj povas pliigi la efikon de volontulaj iniciatoj. Ekzemple: kun la helpo de HenriLeFoll, Ciampix kaj Lepticed7, ni finigis la provlegadon de Vortaro de Esperanto, kaj tiu verko eblis la kreadon de ~4.800 paĝojn ĉi tie kaj ~7.000 en Vikivortaro dum du monatoj (aprilo-majo 2026). Dum la venontaj monatoj, mi intencas labori en aliaj vortaroj kaj proverbaroj por samtempe ampleksigi Vikifontaron, Vikivortaron kaj Vikicitaron. Dum tiu laborado, kelkfoje ni bezonas forigi paĝojn, do la administra statuso ankaŭ estus utila pro tio.
Mi estas administranto en Vikivortaro, kaj estis administranto ankaŭ en Vikipedio, Vikicitaro, Vikilibroj kaj Vikinovaĵoj. En 2010, mi petis la kreadon de tiu projekto ĉe Meta. Post la kreadon de la aparta projekto, mi ricevis (portempan) administran rajton kaj fariĝis la unua administranto de Vikifontaro (2010, 2011, 2012)
Por
[redakti]
Por: Ni bezonas aliajn administratojn. Dankon :) Lepticed7 (diskuto) 07:09, 1 jul. 2026 (UTC)
Por: Mi ne estas tre aktiva sur tion Vikifontaron, sed mi pensas ke vi bone laboras :) Poslovitch (diskuto) 11:12, 1 jul. 2026 (UTC)
Kontraŭ
[redakti]Komentoj
[redakti]
Farita ĝis la 9-an de julio 2027. Dankon pro la konfido! CasteloBrancodiskuto 04:28, 10 jul. 2026 (UTC)