Vikifontaro:Diskutejo/Arkivo/2021

El Vikifontaro

Rezultoj de Kunsidoj de Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio en 2020[redakti]

w:Esperanto kaj Libera Scio

En 2020, la Vikimedia organizo Esperanto kaj Libera Scio havis 2 Kunsidojn de Ĝenerala asembleo, elektis novajn Estraron kaj Revizian komisionon kaj aprobis plurajn gravajn gvidjn dokumentojn.

Estraro:

  • Prezidanto: Michal Matúšov (KuboF Hromoslav)
  • Vic-Prezidanto: Ivan Camilo Quintero Santacruz
  • Estrarano: Juan Sebastian Quintero Santacruz

Revizia komisiono:

  • Prezidanto de la Revizia komisiono: Ziko van Dijk
  • Michel Castelo Branco
  • Yves Nevelsteen

Krome, gravaj dokumentoj estis akceptitaj:

Ĝenerale, la Jara plano prezentas minimumon da agado por koncerna jaro. Jam por tiuj ĉi agadoj ni serĉas aldonajn volontulojn (elde simplaj helpantoj ĝi ĉeforganizantoj), sed se vi volas aldone organizi ion plian, kontaktu nin! Danke al la tuta teamo, prezidanto KuboF Hromoslav (diskuto) 16:35, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

VOĈDONO pri plibonigo de ŝablona sistemo[redakti]

Mi ĵus lanĉis Peton pri komento por peti al la Fondaĵo Vikimedio starigi sistemon por uzado de ŝablonojn de centra deponejo ("mallokaj ŝablonoj"). Bonvolu voĉdoni ĉe Vikifontaro:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj!

Kreadi, importadi, bontenadi kaj ĝisdatigadi ŝablonojn kaj modulojn estas por kelkaj el ni eterna peno kaj doloro. La resto de redaktantoj kaj legantoj kutime ĝuas la rezultojn de tiu laboro, sed ofte ne konscias kiom multa energio kaj tempo venas en ĝin. Foje al mi okazas, ke mi dum 2-3 horoj pene laboras pri iu eta funkcio ĝis kiam funkcias - kaj historio tio aspektas kiel ŝanĝo de 1 vorto...

Nia Esperanta amiko Uzanto:Amire80 (ankaŭ membro de la Lingva Inĝeniera Teamo de la Fondaĵo Vikimedio) proponis kiel solvi plurajn problemojn pri la afero. Mi, kiel edukita programisto kaj longtempa prilaboranto de ŝablonoj, plene konfirmas ke lia propono signife plibonigos mastrumadon kaj uzadon de ŝablonoj en nia Esperanta Vikifontaro.

Sed la ŝanĝo ne venos mem - la Fondaĵo Vikimedie unue bezonas provizi rimedojn por ĝi. Nia peto estas unu el pluraj, kiuj celas ĝuste tio. Do, mi petas vi voĉdonu ĉe Vikifontaro:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj! --KuboF Hromoslav (diskuto) 13:47, 25 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

La propono ricevis subtenon. Dankon al ĉiu voĉdoninto! Sekve mi raportis la rezulton en la centra loko kaj fermis la voĉdonon. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:49, 30 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Registriĝu kiel interesiĝanto pri Erasmus+[redakti]

Kiel promesite en la Jara plano 2021, la Estraro de Esperanto kaj Libera Scio laboras pri partopreno en projekto subvenciata de Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono.

Antaŭ ol mi povos provizi pliajn detalojn, mi ŝatus inviti vin registriĝi kiel interesiĝanto pri partopreno. Tio estas esprimo de ĝenerala intereso partopreni, vi ne devos partopreni jam sekvan projekton. Kiam laboro pri projekto pliprogresos, ni kontaktos unue ĉiujn interesiĝantojn, kiuj registriĝis.

Taskoj de partoprenontoj dependos de konkreta projekto kaj ili estos kominikitaj kun interesiĝantoj antaŭ konfirmo de partopreno. Kutimaj taskoj estas veturo al alia lando por trejnado aŭ alia edukado, kreado de eduka aŭ informa materialo (broŝuro, video ktp), eĉ trejnado de aliaj aktivuloj.

Utiligu vian oportunon kaj registriĝu ankoraŭ hodiaŭ! Amike, Prezidanto KuboF Hromoslav (diskuto) 11:32, 4 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Unesko-konkurso por Junio 2021[redakti]

Paco naskiĝas en mensoj kaj koroj de homoj.

UEA kaj ELiSo / VMEO kunigis siajn fortojn por subteni disvastigon de tiuj ĉi valoroj kaj idealoj de Unesko per Esperanto, specife per artikol-redakta konkurso okazanta dum Junio 2021 en la Esperanta Vikipedio.

Ĝian okazigon instigis rekte Unesko, kiu konsideras Vikipedion taŭga maniero por subteni sian mision. Ni montru al Unesko, kiom tio veras!

Kiel partopreni?

Legu la regulojn, verku / traduku novajn aŭ plibonigu jamajn artikolojn en la Esperanta Vikipedio pri Unesko kaj listigu viajn artikolojn en la konkursa paĝo. Fine UEA sendos premiojn por 5 venkintoj.

w:Projekto:Unesko 2021

PS: Se via amiko aŭ kolego interesiĝus, certe invitu lin / ŝin - vi scias, varbado ;-)

kunorganizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 21:36, 1 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Editing news 2021 #2[redakti]

14:15, 24 jun. 2021 (UTC)

Wikisource Satisfaction Survey 2021[redakti]

Ŝablono:Dir Saluton!

Apologies for writing in English. Please help translate to your language

In the past year, there has been a lot of changes to Wikisource features and tools. This was done by the Community Tech team at the Wikimedia Foundation, grantees funded by the Foundation or through projects like Google Summer of Code. We would like to understand what you feel about the changes. Tell us what you think about such tools as the Wikisource Pagelist Widget or the new Ebook Export tool.

Take the survey in English, French, Spanish, Polish, Hindi or Punjabi. The deadline is 25th July 2021.

This survey will be conducted via a third-party service, which may subject it to additional terms. For more information on privacy and data-handling, see the survey privacy statement (English, Spanish, French, Polish, Hindi and Punjabi).

If you prefer to send your answers via email, copy the text of the survey and send to sgill@wikimedia.org.

If you have any questions or feedback about the survey, write to me at sgill@wikimedia.org.

Dankon! SGill (WMF) 22:30, 16 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Mallokaj ŝablonoj - helpo bezonata nun![redakti]

Antaŭ 3 monatoj ni ĉi tie diskutis kaj voĉdonis pri nia peto al la Fondaĵo Vikimedio krei sistemon kiu ebligos uzadon de ŝablonoj kaj moduloj de centra loko por ĉiuj vikioj, tn. "mallokaj ŝablonoj". Tia sistemo ŝparos al ni tempon de niaj teĥnikistoj kaj ebligos al ni uzadi plej progresintajn ŝablonojn kaj modulojn kaj teni ilin ĝisdataj. Ni subtenis la proponon.

Tamen, ne estas klare, ĉu mallokaj ŝablonoj eniris la sekvan Jaran planon de la Fondaĵo Vikimedio. Iuj vortumoj donas ioman esperon, sed tio ne estas sufiĉe klara.

Tamen, ankoraŭ eblas konvinki la Fondaĵon! Necesas, ke ĝi aŭdu fortan voĉon de la komunumo, kiu volas tion! La 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK okazos komunuma konsulto pri la Jara plano, specife pri ĝia teĥnika parto. Por helpi al mallokaj ŝablonoj petu partoprenon kaj esprimu vian volon (eĉ se nur en la babilejo kaj nur en Esperanto kaj / aŭ aliaj lingvoj, kiujn vi regas)! Vi tute bone povas antaŭ la voko sendi retmesaĝon kun via demando pri mallokaj ŝablonoj (aŭ alia emo pri kiu vi interesiĝas). --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:40, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Neglekto de aŭtororajto[redakti]

Saluton,

mi pensas, ke tiuj paĝoj neglektas la aŭtororajton (ĉar la aŭtoro mortis post 1950):

kaj aliaj paĝoj…

Kion ni devas fari pri tio? Forigi la paĝojn?

Lepticed7 (diskuto) 13:34, 7 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Sen ajna dubo necesas forigi la verkojn, kaj ĉe la aŭtoro-paĝoj aldoni noton aŭ ŝablonon pri la neglekto. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 18:58, 7 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Administranto-kandidatiĝo Lepticed7[redakti]

Saluton, mi kandidatiĝas kiel administranto. Vi povas voĉdoni tie. Lepticed7 (diskuto) 19:43, 6 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Ekzistas speciala paĝo Vikifontaro:Administrantoj/kandidatoj kie vi povas aldoni la kandidatiĝon. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 18:49, 6 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon, mi movis la tekston en alia pâgo. Lepticed7 (diskuto) 19:43, 6 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Aktualigado de la indeksa formularo[redakti]

Saluton,

mi ĵus aktualigis la indeksan formularon. Estas ankoraŭ iom da francaj vortoj (ĉar mi uzis la agordon de la franca vikifontaro). Ĉu vi povas rigardi la novan formularon, kaj komenti?

Mi bezonas helpon por traduki la helpfrazetojn. Vi povas vidi la agordojn ĉi tie.

Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 08:22, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Propono: kreado de la nomspaco "Projekto”[redakti]

Saluton,

ni havas kelkajn paĝojn, kiujn komencis per "Projekto". Mi proponas la kreadon de la nomspaco "Projekto". Kion vi pensas pri tio?

Voĉoj[redakti]

  1. Por Por: Proponanto. Lepticed7 (diskuto) 11:34, 17 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Ni ne plu bezonas uzi {{tab}}[redakti]

Saluton,

mi aldonis regulojn en Mediawiki:common.css. Nun, ni ne plu bezonas uzi la ŝablonon {{tab}} kaj <br> en la paĝojn. Ekzemple, vidu Venu Varsovion kaj Paĝo:EO Lidia Zamenhof - Venu Varsovion.pdf/1.

Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 07:23, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Nova ŝablono por aŭtoroj[redakti]

Saluton,

mi kreis novan ŝablonon {{Aŭtoro}} por aŭtoroj. Tiu ŝablono uzas datumojn el Vikidatumojn. Se vi volus, ni povus diskuti la aspekton de la ŝablono. Ekzemple, vidu Aŭtoro:Jakub Arbes. Ĉu vi preferas malgrandangrandan aspekton?

Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 07:38, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Pri la forigitaj tekstoj[redakti]

Saluton,

mi forigis multajn tekstojn, ĉefe pri neglekto de aŭtorrajto. Mi kreis Vikifontaro:Restarigotaj tekstoj por listi tekstojn, kiujn bezonos esti restarigitaj en kelkaj jaroj.

Se vi scias, ke unu teksto estas havebla nun, ne hezitu diri tion!

Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 08:40, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Nova ilo en la ĉefa nomspaco[redakti]

Saluton,

mi aldonis la paĝociferojn en la ĉefa nomspaco. Vidu ekzemple tion paĝon. Estas malgrandaj ciferoj en la maldekstra parto de la ekrano. Tiuj ciferoj estas ligiloj al la paĝoj.

Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 18:28, 2 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Kunfestu la 20-an naskiĝtagon de la Esperanta Vikipedio![redakti]

La Esperanta Vikipedio estis fondita antaŭ 20 jaroj, do ĉi-jare ni festas rondan "naskiĝtagon"!

Kaj ni volas festi ĝin kun vi! La organizo Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio EO tial organizas VikiFeston por la 18-a de Decembro 2021, do jam tre baldaŭ!

La festo estor virtuala (por ebligi tutmondan partoprenon) kaj senpaga (kvankam ni instigas al donacoj ;). Ankoraŭ vi povas proponi programeron (aparte se ĝi estas festa / amuza)! La festo okazas kun la subtitolo “Preter 20 jaroj de la Esperanta Vikipedio“, do ĝi temos ankaŭ pri aliaj projektoj kaj estonteco.

Aliĝu tuj senpage por povi partopreni! --KuboF Hromoslav (diskuto) 14:40, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]