Saltu al enhavo

Vikifontaro:Elektitaj fragmentoj

El Vikifontaro

Tiu paĝo listigas la elektitajn fragmentojn proponitajn en la ĉefa paĝo.

Semajno Ŝablono
1

Kiam en Egipto mortis la filo de Tutnetaŭgis, Tutnetaŭgis, la ĉefa ministro de iu Tutmes el iu dinastio, reganta antaŭ la envado de la Hiksoj, tiam du senmortaj Ideoj ekmalpacis pro lia animo tiel varmege kaj plenigis per tia bruego la senfinajn spacojn de la silenta eterneco, ke la ĉiopova Oziris ordonis al ili aperi antaŭ si kaj demandis:

— Kiuj vi estas, ho spiritoj, kaj kiu estas la pekinto, kiun mia akcipitra okulo ekvidas inter vi, kaj pro kio en la regno de l’ Silento vi kverelas, kiel du marĉandistinoj el Memfis?

Tiam respondis la unua el la spiritoj:

— Mi, sinjoro, estas la senmorta Malsaĝeco. Mi zorgis la ĉeestantan Ekscelencon Tutnetaŭgis, kiel amanta patrino. Mi diktis al li ĉiujn liajn vortojn, mi estis lia gvidantino en ĉiaj faroj. Mi ne forlasis lin eĉ por momento, kaj ĉar ankaŭ li tenis mian vestaĵon konstante kaj fidele, ĉar dum la tuta vivo li estis, laŭ egipta proverbo, malsaĝa kiel tabla piedo, sekve mi volas forpreni nun lian animon kaj loki ĝin en la transtera lando, kiun mi regas, kaj kiu estas destinita por eterna sidejo de malsaĝuloj.

Henryk Sienkiewicz, La Juĝo de Oziris (tralegi...)


(redakti)
2
424. — Vidas okulo, sed mano ne trafas.


425. — De l' koro spegulo estas la okulo.

Kion koro portas, vizago raportas.

Al koro penetro per okula fenestro.


426. — Teni la okulojn en streco.

Rigardi per ambau okuloj.

Havi orelojn sur gusta loko.

L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta (tralegi...)


(redakti)
3
455. — Kiu multe parolas, malamikon konsolas.

Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas.

Tro multe da salo malbonigas la manĝon.

Pli bone ne sali, ol sali tro multe.

Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.

Montras parolo, kion cerbo valoras.

Mia lango — mia malamiko.

Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.

L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta (tralegi...)


(redakti)
4
ESENCO DE LA HILELISMO.

La Hilelismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.

FINA CELO DE LA HILELISMO

La Hilelistoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moгоj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio-ĉi fariĝados iom post iom, nerimarkate kaj sen ia rompado.

L. Zamenhof, Dogmoj de Hilelismo (tralegi...)


(redakti)
5
La Keltoj estas la plej antikva raso en la mondo. Same kiel la Hebreoj, ili persistis konservi dum la jarcentoj la karakterizajn trajtoj de sia raso.

La historio trovas ilin unue en la mezo de Eŭropo. La antikvaj Grekoj konis ilin, kaj nomis ilin κελται aŭ κελτοι. Laŭ tradicio ilia lingvo estis speco de Esperanto, kunmetita el 72 lingvoj de Fenius Farsaid, kies filo, Nial, instruis ĝin al la Egiptoj post la lingvokonfuziĝo ĉe la Babela turo. Oni supozas, laŭ la atesto de la loknomoj, ke la unuaj loĝantoj en la stepoj de Germanujo estis Gaeloj. La Kimroj sekvis ilin kiel konkerintoj. Oni konjektas, ke la Gaeloj venis el la Oriento, kaj la Kimroj el la sudo.

—?, La Keltoj (tralegi...)


(redakti)
6
Kutime la doloroj de infano komenciĝas je la tago de ĝia naskiĝo, sed en la kazo de mia heroo ili vere komenciĝis kelkajn tagojn antaŭ lia eniro en la familian rondon. Jen la klarigo:

“Kiam nia infano naskiĝos, ni nomos ŝin ‘Klementino’” diris S-ro Henry Kensford al la edzino.

“Certe, se la nomo plaĉas al vi. Sed povas okazi ke la infano ne estos.…”

“… Filino? Sendube estos filino. Ĉu mi ne deziras filinon? Ĉu ni ne jam havas filon kaj ĉu estus prudente havi du?”

“Jes, mia kara, sed la Naturo ofte.…”

“Ne parolu al mi pri la Naturo. Ĉu mi ne venkis ŝin en mia komerca kariero?”

“Ne la Naturon, kara mia… la Sorton, jes.”

John Merchant, Kompatinda Klem (tralegi...)


(redakti)
7
Estis iam princo, kaj li deziris edziĝi kun princino; sed ŝi devus esti vera princino. Por trovi tian princinon, li faris multajn kaj longajn vojaĝojn en la tuta mondo; sed ĉie, kien li venis, li renkontis jen unu, jen alian malfacilaĵon. Ekzistis certe sufiĉe da princinoj, sed ĉu ili estas veraj princinoj, li ne povis tuj ekscii; ĉe ĉiu el ili li trovis ion malveran. Fine li revenis domen, kaj li tiam estis tre ĉagrena, kion oni povas bone kompreni, ĉar lia plej sincera deziro estis ja, edziĝi kun vera princino.

Iun vesperon la vetero fariĝis treege malbela; fulmadis kaj tondris, kaj senĉese falis de la ĉielo pluvegoj. Nun iu frapis la pordegon de la kastelo, kaj la maljuna reĝo iris por malfermi.

Ekster la pordego staris princino. Sed, ho ĉielo, kian aspekton ŝi havis!

Hans Christian Andersen, La princino sur pizo (tralegi...)


(redakti)
8

Malproksime en la maro ia akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed ĝi estas tre profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo ĝis super la akvo. Tie loĝas la popolo de maro.

Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas la plej mirindaj arboj kaj kreskaĵoj, de kiuj la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili ĉe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estaĵoj. Ĉiuj fiŝoj, malgrandaj kaj grandaj, traglitas inter la branĉoj, tute tiel, kiel tie ĉi supre la birdoj en la aero. En la plej profunda loko staras la palaco de la reĝo de la maro. La muroj estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la plej travidebla sukceno; la tegmento estas farita el konkoj, kiuj sin fermas kaj malfermas laŭ la fluo de la akvo. Tio ĉi estas belega vido, ĉar en ĉiu konko kuŝas brilantaj perloj, el kiuj ĉiu sola jam estus efektiva beligaĵo en la krono de reĝino.

Hans Christian Andersen, La virineto de maro, trad. de L. Zamenhof (tralegi...)


(redakti)
9 (krei)
10 (krei)
11 (krei)
12 (krei)
13 (krei)
14 (krei)
15
En urbeto fripono sidis en malliberejo, kaj li jam estis kondamnita al morto. Li devis esti senkapigota. Sed estis la tempo de la grenrikolto, kaj la ekzekutejo troviĝis meze de la grenkampoj. La urbestraro aŭ la aŭtoritatulo estis embarasita, ĉar se oni tuj ekzekutus la friponon, la tuta greno estus dispremata per la piedoj de la rigardantoj. Oni volonte estus ankoraŭ gardinta la viron en malliberejo, sed tio kostus monon, ĉar oni devus lin nutri kaj vivteni.

La urbestraro venigis la viron al si. „Aŭdu”, diris la urbestro, „vi komprenos, ke ni ne povas vin mortigi nun; la tuta greno estus ja ruinigata. Se vi volas preni sur vin por kelkaj monatoj vian nutradon, ni lasos vin iri, sed vi devos reveni almenaŭ ses semajnojn antaŭ Kristnasko. „Jes”, respondis la fripono, „mi nutros min, kaj mi ankaŭ prezentos min en la ĝusta tempo.”

Jean Borel, La honesta fripono (tralegi...)


(redakti)
16 (krei)
17
Antaŭ nekalkuleblaj jaroj vivis maljunulo kun sia edzino. La maljunulo, kiu havis bonegan koron, havis junan paseron, kiun li nutradis tre ameme. Sed lia edzino estis malafabla kaj kruela maljunulino, kaj unu tagon, kiam la pasero estis manĝinta iom da pasto, per kiu ŝi estis amelonta sian tolaĵon, ŝi estis tiel kolera, ke ŝi fortranĉis la langon de la pasero kaj elpelis la birdeton. Kiam la maljunulo revenis de la montetoj kaj trovis, ke la birdo estis forfluginta, li demandis, kie ĝi estas; la maljunulino respondis, ke ŝi fortranĉis ĝian langon kaj ĝin elpelis, ĉar ĝi estis ŝtelinta ŝian amelpaston. Aŭdinte tiun ĉi kruelan rakonton, la maljunulo malĝojis treege kaj pensis en sia koro: „Ho ve! kien mia birdeto iris? Kompatinda birdeto! Kompatinda malgranda senlanga pasero! Kie estas via nuna hejmo?“ Kaj li vagis de loko al loko serĉante sian dorlotiton kaj kriante: „Kie estas ia senlanga pasero?“

Ĉif Toŝio, Senlanga Pasero (tralegi...)


(redakti)
18 (krei)
19
Kun escepto de la planedoj (Venuso, Jupitero, Marso, Saturno) ĉiuj steloj de la ĉielo eĉ tra la plej akraj, gigantaj teleskopoj ŝajnas al ni kiel nuraj lumpunktoj, en kiuj nenia formo estas distingebla. Nenia mezurado aŭ preciza taksado de ilia grandeco estas ebla de la tero. Tamen ni scias ne nur, ke ili estas mondokorpoj kiel nia suno, sed ankaŭ ke granda parto de tiuj ĉi fiksaj steloj havas multe pli potencan masamplekson ol la fajra bulo, kiu disdonacas lumon kaj varmon al nia tero kaj al ĉiuj estaĵoj sur ĝi. Ni ankaŭ distingas sur la tero lumojn ĉe granda distanco, ne laŭ ilia formo, sed sole laŭ la brilo, kiu eliras el ili. Same aperas al ni la radiaj globoj en nemezurebla malproksimeco ne kiel globoj, sed nur kiel lumfontoj sen formo aŭ preciza grandeco.

—Kiffenberg, La malproksimeco de la steloj (tralegi...)


(redakti)
20
Iu jam diris vortojn tre verajn rilate al Esperanto kaj la naciaj lingvoj, kaj pri la rilatoj de la malgrandaj nacioj inter si, kaj kun la nombre pli grandaj. Ne estas do necese ripeti la vortojn, sed eble iome klarigi la signifojn de tiuj vortoj: grandaj—malgrandaj !

Ne ekzistas grandaj aŭ malgrandaj nacioj, ekzistas pli multnombraj aŭ malpli multnombraj individuoj formantaj la naciojn. Ofte la pli grandaj ne estas la pli pravaj ! Ili fariĝis pli “grandaj” nur tial, ke ili estis pli luktemaj, batalemaj ol tiuj kontraŭ kiuj ili batalis, anstataŭ amike interrilati kaj miksiĝi por akiri la kvalitojn de la indiĝena raso , kaj transdoni al ĝi siajn specialajn ecojn.

La Kelta raso pruvis, ke se ĝi havis kaj havas kvalitojn de administrado interna, ekzemple, ĝi tute ne havis nek havas la necesajn kvalitojn por la batalo porviva, kiam precipe oni devas ruze ataki, aŭ uzi la mortigilojn.

E. F. Cense, bretonlando (tralegi...)


(redakti)
21

Foje malgajnoktomeze, dum la kapo pendis peze,
Kaj mi legis volumegojn strangajn, plenajn de folklor',
Dum mi lacis, dolorkapa, ekaŭdiĝis sono frapa,
Kvazaŭ io frapet-frapa, frapis en la koridor'.
“Estas iu vizitanta ulo en la koridor',”
Diris mi kun eta plor'.

Ha, memoras mi kun vero, estis dum la neĝa tero,
Ĉiu disa flamegero brulis kiel ruĝa or'.
Longa nokto tedeginta -- vane estis mi peninta
Konsoliĝi legadinta — pro la pensoj pri Lenor',
Pro la belulino kiun nomis anĝelar' Lenor' —
Forvelkinta kiel flor'.

Kaj la silka susureto venadante de l' tapeto
Min timigis per teruroj el la fundo de dolor'.
Tial mi kun kor' batanta staris daŭre ridetanta,
“Estas iu vizitanta ulo en la koridor' —
Iu ulo tre malfrua frapas en la koridor' —
Tio nur, la timon for!”

Edgar Allan Poe, La Korvo (tralegi...)


(redakti)
22
— Vi ja konas la filon de Vespasian, Tituson? Oni diras, ke, apenaŭ kreskinte super la knaban aĝon, li tiel ekamis Berenican, ke la sopiro preskaŭ elsuĉis el li la vivon… Mi ankaŭ scius tiel ekami, ho Ligia! Riĉeco, gloro, potenco — vanta fumo! malgravaĵo! Homo riĉa trovos alian, pli riĉan, homon gloran alia supergloros, potenculon superos pli potenca… Sed ĉu la cezaro mem, ĉu iu el la dioj povas senti volupton pli grandan kaj esti pli feliĉa, ol simpla mortemulo, kiam ĉe lia brusto spiregas brusto kara, kiam li kisas la amatan buŝon… Do amo faras nin egalaj al dioj — ho Ligia!

Kaj ŝi aŭskultis en maltrankvilo, en miro, kaj samtempe tiel, kvazaŭ ŝi aŭskultus sonon de greka fluto aŭ citro.

Henryk Sienkiewicz, Quo vadis? (tralegi...)


(redakti)
23
En malproksima lando estis iam reĝo, kiun oni nomis Diskareso la Fierega, tiel malhumila kaj malafabla estis lia humoro! Malŝate ridaĉis[1] lia buŝo, kaj liaj okuloj, sub flavruĝaj brovegoj, pro kia ajn kontraŭaĵeto, ekflamis de kolero. Li vivadis ĉirkaŭata de teruro kaj malamo.

Feliĉe apud li la dolĉa kaj bona reĝino, malsevera Aristino, filino de la granda Artuso, disverŝis ĉirkaŭ si la parfumon de siaj virtoj. Ĉiam preta helpi al la malriĉularo, ŝi havis koron plenan je kompato por ĉiuj malfeliĉuloj, kies mizeron ŝi dolĉigis kaj malsaton satigis per sia reĝina mano. Tial, kiom ofte sia boneco kvietigis la koleron de ŝia sovaĝa edzo! Sed kio faris ŝin ankoraŭ pli respekteginda, tio ĉi estis ŝiaj du infanoj, Rozlilio kaj Orludviko.

Émile Boirac, La reĝa familio (Perdita kaj retrovita) (tralegi...)


(redakti)
24
 Jen ian tagon, la reĝo ĉasis cervojn kaj kapreolojn, rajdante en sia vastega parko tiel granda kiel arbarego, kie la bruaro de la malproksima urbo estingiĝis.

Jam aŭtuno senfoliigis la grandajn kverkojn kaj la vojoj estis plenaj je disŝutita branĉaro. Brunruĝaj agarikoj, tute ŝvelantaj de veneno, sin rondlinie kaŝis sub la palega herbaro, kaj, flugante tra fulmokolora ĉielo, nigra bando da korvoj elĵetis sian krion funebran.

Émile Boirac, La sorĉistino (Perdita kaj retrovita) (tralegi...)


(redakti)
25
Tio ĉi estas antikva fabelo. Germana, franca, eĉ araba ĝi estas. Jen mia maniero kompreni ĝin. Pri tio vi juĝos laŭ via plaĉo.

Kamparano, en vilaĝeto, dimanĉe sin vestis por iri foiron. Surmetinte sian novan ĉapelon kaj sian festan kitelon, li diris al siaj du filinoj, ke li foriras al la grandurbo. Kion li devas al ili alporti?

La unua, kiu estis koketa kvankam sen rajto, petis silkan robon. La pli juna, ne bezonante ornamaĵon, tial ke ŝi estis pli bela ol sia fratino, nur petis de la patro, ke li deŝiru por ŝi rozon, solan donacon, kiun ŝi deziris.

Pierre Louÿs, La Rozo Supernatura (tralegi...)


(redakti)
26 (krei)
27 (krei)
28 (krei)
29 (krei)
30 (krei)
31 (krei)
32 (krei)
33 (krei)
34 (krei)
35 (krei)
36 (krei)
37 (krei)
38 (krei)
39 (krei)
40 (krei)
41 (krei)
42 (krei)
43 (krei)
44 (krei)
45 (krei)
46 (krei)
47 (krei)
48 (krei)
49 (krei)
50 (krei)
51 (krei)
52 (krei)
53 (krei)