Vintra Kanteto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Vintra Kanteto
de Erik Axel Karlfeldt
Tradukita de Jln,

Se nordan blovon renkontas vi,
vi renkontas kantadon viglan.
Inter pinoj vagas Apol' de l' Nord'
kun neĝeroj sur sia liro.

Se nordan blovon renkontas vi,
vi renkontas flamantan fajron.
Rapidas jen la Norda Kupid'
kun vakcinivolvita arko.

La ventoj blovas sen ia ripoz'
el la pordoj dek ses ĉielaj.
Ĉu al iu povas konfidi vi
el la ĉiuj ventegoj fortaj?

Se nordan blovon renkontas vi,
vi renkontas honoron viran.
Gaja kaj kuraĝa kun hele okul'
ĝi similas la novan lunon.

Kun ĝojo aŭdis mi frapon de ĝi,
kiam tuŝis ĝi la fenestron.
Ĉe la sibla sono de ĝia vok'
malaperis malĉarmo mia.
De mejloj multon sur ĝia voj'
el grincanta neĝo mi iris;
el pokalo ĝia sur alta mont'
mi sanigan nektaron trinkis.

Vi sekvu nin por kumuna ĝoj'
sub flamantan vesperĉielon!
Tie estas plena la alta spac'
je lumkordoj por niaj liroj.

Do venu, estro! Mi sekvos vin
sur la voj' sub feliĉaj steloj.
Vian ĉaron sekvas kuraĝular'
kaj ridemaj vintroknabinoj.

Vi sekvu min por komuna ĝoj'
kiuj kanti kaj ridi povas!
Kiel orstandardoj signalas nubar':
Tien ĉi vi bravuloj junaj!