Viro disdonas

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Viro disdonas
de Joan Brossa
Tradukita de Vikifontaro

La placo, kaj pro la konstruaĵoj kaj
pro la aktiveco donata de l' najbararo,
estas unu el la centroj de la urbo.

Viro disdonas subterajn foliojn.

En la Parko estas svisa Monto,
labirinto, ĉina Pavilono kaj greka Templo.

Viro disdonas subterajn foliojn.

La strato estas sinua kaj mallarĝa,
ĝi havas teatron, du kabaredojn kaj tridek kafejojn.

Viro disdonas subterajn foliojn.

Tiu ĉi konstruaĵo estas destinita
por la oficejoj de la fabriko
kun magazeno kaj laborejo.

Viro disdonas subterajn foliojn.

Estas laboristoj kaj studentoj enfermitaj
kaj forlasitaj en arestejo.

Viro disdonas subterajn foliojn.

Por viziti al la Ministroj, Ĉefoj
de la Administracio kaj personoj gravaj kaj distingitaj
estas nepre necesa skribe peti de ili aŭdiencon.

Viro disdonas subterajn foliojn.

La preĝejo, kvankam ne havas turon,
elstaras super la strataj konstruaĵoj.

Viro disdonas subterajn foliojn.

Envenas la servistoj por anonci,
ke la bankedo estas jam preta.

Viro disdonas subterajn foliojn.

Homoj sen domo nek ŝuoj
loĝas en grotoj, en la suburboj.

Viro disdonas subterajn foliojn.

En komisarejo sinjoro kun
surtuto kaj ĉapelo denuncas ke iu
viro disdonas subterajn foliojn.