Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Aŭtoro: UEA - Universala Esperanto-Asocio
Permesilo: CC BY 4.0


Kiel respondo al la koronvirusa krizo la Esperanto-komunumo, kiel la cetera mondo, ekorganizas virtualajn eventojn anstataŭ la nuligitajn aŭ prokrastitajn ĉeestajn konferencojn. Grandan parton eblas koni per EventaServo.org, senpaga servo de UEA kaj TEJO.

La 52-a Malferma Tago planita por la 25-a de aprilo okazos virtuale. La programo estos baldaŭ anoncita per aparta komuniko kaj ĝisdatigita ĉe eventaservo.org/e/mt52.

Jam antaŭ duonmonato UEA informis pri la plano okazigi virtualan eventon anstataŭ la prokrastita UK (GK861, GK862). Por tiu Virtuala Kongreso (VK) la Estraro faras kelkajn rekomendojn:

  1. Subtene al tiu virtuala evento la aliĝintoj al 105-a UK en Montrealo povas donaci sian kotizon per mesaĝo al la Kongresa Fako de UEA, skribante al kongresojco.uea.org sub la temo “Kongresa kotizo 2020”.
  2. Por kovri la antaŭvidatan financan malgajnon pro la prokrastita UK, oni ankaŭ povos subteni UEA per simbola aliĝo al la VK (detaloj pri tio estos baldaŭ anoncitaj). Tio aldone helpos nin konkretigi la aferon ekzemple per pli bonaj teknologiaj rimedoj.
  3. La VK estas planata por okazi dum la komenco de aŭgusto kaj provos reprodukti la esencajn elementojn de la UK, tamen en nova virtuala formato, kaj samtempe enkonduki novajn ideojn.
  4. Ĉirkau la VK okazos ankaŭ pli longa festivaleca okazaĵo dum julio-aŭgusto 2020.
  5. La lastan semajnon de julio okazos la 53-a Virtuala Konferenco de ILEI. Ĉiuj estas kuraĝigitaj sekvi la informojn de ILEI vizitante www.ilei.info.
  6. La 25-an de aprilo aperos informoj de TEJO pri la IJK. Ĉiuj estas ankaŭ kuraĝigitaj sekvi la informojn de TEJO.
  7. La aliĝo al la VK estos senpaga (tial despli gravas donacsubteno de esperantistoj). La VK kaj la festivalo # ĉirkaŭ ĝi estos oportune reklamitaj en la komunikkanaloj de UEA kaj sociaj retejoj kiel informa agado pri Esperanto al la mondo.

UEA gratulas la sukcesan okazigon de la unuaj virtualaj landaj kunvenoj: la korean esperanto.or.kr kaj la iranan espero.ir/eo/kongresa-programo, kiun salutis la prezidanto de UEA kaj virtuale partoprenis kvar estraranoj. Fine UEA invitas esperantistojn aliĝi al la virtuala Poliglota Kunveno, kiu okazos 29-31 majo, kaj estas sponsorita de nia Asocio: polyglotgathering.com/2020.