Saltu al enhavo

Vivisekcio

El Vikifontaro
Vivisekcio ()
Vegetarano, 1914 (p. 3)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Vivisekcio.

La rajto por scio ne estas la sola rajto, kaj ĝia plenumo devas esti limigata per la respekto por aliaj rajtoj kaj por ĝia plenumo flanke de aliaj. Se iu diras al la socio: “ Ĉu mi rajtas torturi mian patrinon pro akiro de sciencaj scioj? ” la socio respondas: “ Ne! ” Se li memdefende diras: “ Ho, ĉu eĉ nek tiam, kiam mi havas ŝancon, trovi rimedon kontraŭ la kancero? ”, la socio rediras: “ Eĉ tiam, ne! ”. Se la sciencisto, profitante sian iluziiĝon, daŭrigas demandante, ĉu li rajtas torturi hundon, la stulta kaj sensenta popolo, kiu ne komprenas, ke hundo estas kunkreitaĵo kaj kelkfoje eĉ bona amiko, eble diros: “ Jes! ” Kvankam Shakespeare, D-ro Johnson kaj similaj eminentuloj dirus “ Ne! ” Sed eĉ tiuj, kiuj diras: “ Vi rajtas, torturi hundon ”, neniam dirus: “ Vi rajtas, torturi mian hundon ”. Kaj neniu diras: “ Jes, ĉar esplorante la sciencon, vi povas agi laŭ via plaĉo ”. Analoge, kiel eĉ la plej stultaj personoj fakte diras: “ Se vi ne povas esplori sciencon, ne torturante vian patrinon, vi devas forlasi la esploron de scienco ”, tiel la plej prudentaj personoj diras: “ Se vi ne povas akiri sciencan scion ne torturante hundon, vi devas forlasi la sciencon. ”

Bernard Shaw