Vivu la reĝo!

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Vivu la reĝo!
Tradukita de Nekonatulo
British Esperantist.

Esperantisten, sveda revuo. 2-a jaro, n-ro 7, julio 1907.

Redaktoro: P. Ahlberg.

Gardu la reĝon Di'!
Tre longe regu li
Laŭ nia preĝ'!
Li regu kun honor',
Li vivu sen dolor',
Lin amu ĉiu kor',
Vivu la reĝ'!

Benu la reĝon Di'!
Tre glore reĝu li
En liber-land'
Sonadu ĝoja kri'
De l' Brita Imperi',
Vere en harmoni'
Kun ĉiu land'!

Gvidu la reĝon Di'!
Gvidu regatojn li
Per justa leĝ'!
De l' Brita Insular',
De landoj trans la mar',
Resonu la kantar' -
Vivu la reĝ'!