Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Ŝpari
Aspekto
Ŝpari. - 1. Elspezi, uzi nur tiom, kiom estas nepre necese kaj tiamaniere kolekti provizon : Ŝpari monon por la maljuneco. - 2. Konservi, malmulte uzante : Ŝparu viajn fortojn! Ŝparema. Kiu amas ŝpari. Ŝparkaso. Kaso, kie oni lasas la ŝparitan monon, por ricevi procentojn. Malŝpari. Elspezi multe kaj senkonsidere. Komparu : Avara, avida.