Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Akra

El Vikifontaro
de
(p. 5)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Akordo
Akrido  ►

Akra. - 1. Havanta tre maldikan tranĉan randon : akra tranĉilo, glavo, tondilo. - 2. Kies lateroj (flankoj), kuniĝas je malgranda angulo : akra rando. - 3. Kiu forte ekscitas la sentojn : akra manĝaĵo, malvarmo, koloro, sono, voĉo, odoro. - 4. Severa, neĝentila : akraj vortoj. Akreco. Eco de tio, kio estas akra. Akrigi. Fari ion akra : akrigi tranĉilon. Akrigilo. Ŝtono, objekto por akrigado. Komparu : Akuta.