Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Akuŝi

El Vikifontaro
de
(p. 5)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Akustiko
Akuta  ►

Akuŝi. Eligi maturan feton : La patrino feliĉe akuŝis belan knabon. - 2. Tre malfacile fari, verki ion : Fine li akuŝis sian disertacion. Akuŝo. Ago de tiu, kiu akuŝas. Akuŝisto. Kuracisto, kies specialo estas helpi la akuŝojn. Akuŝistino. Virino, kies profesio estas helpi la akuŝojn : Akuŝantino. Virino, kiu akuŝas.