Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Fari

El Vikifontaro
de
(p. 43)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Fantomo
Faraono  ►

Fari. Kaŭzi, ke io estu, okazu; krei, produkti : fari tablon, fari versojn, fari miraklon. Dio faris la mondon el nenio. Fariĝi. Transiri en novan staton; transiri de unu stato en alian : fariĝi maljuna, fariĝi Esperantisto. Faro. Ago de tiu, kiu faras : Juĝu laŭ faroj, ne laŭ vortoj. Bonfaro. Bona faro, faro helpanta proksimulon. Bonfaranto. Homo faranta bonon, helpanta proksimulon.