Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Frua
Aspekto
Frua. Okazanta en tempo proksima al la komenca momento : frua mateno, frua printempo, frua morto. Frue. En frua tempo. Malfrua. Okazanta en tempo malproksima de la komenca momento, de la interkonsentita ĝusta momento : malfrua vizito. Malfrui. Veni malfrue, okazi malfrue : Akurata homo neniam malfruas. La horloĝo malfruas kvin minutojn. Trofrua. Okazanta tro frue : trofrua decido. Frumatene. En frua mateno.