Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Gaja

El Vikifontaro
de
(p. 52)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Gado
Gajlo  ►

Gaja. Ekscitita de agrablaj sentoj kaj montranta sian kontentecon per gestoj, rido : gaja homo, gaja junularo. Gaje. En gaja maniero. Gajeco. Stato de tiu, kiu estas gaja. Gajigi. Fari iun gaja : La rakonto gajigis ĉiujn. Malgaja. Ekscitita de malagrablaj sentoj. Malgajeco. Stato de tiu, kiu estas malgaja. Malgajigi. Fari iun malgaja. Komparu : Ĝoja.