Graso. Facile ŝmirebla kaj fandebla substanco de la korpo de l' bestoj.
Grasa. Konsistanta el graso; havanta multe da graso, dika : grasa histo; grasa homo, grasa porko.
Grasigi. Fari ion grasa : grasigi anseron.
Grasiĝi. Fariĝi grasa : Ne grasiĝas tiu, kiu multe laboras. Komparu : Lardo, sebo.