Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Havi
Aspekto
Havi. Longedaŭre teni en sia dispono, en si objekton materian aŭ nematerian, senton, econ : havi domon, havi konfidon, havi kapdoloron, havi tridek jarojn. Havo. Tio, kion oni havas, propraĵo : Ju pli da havo, des pli da amikoj. Enhavi. Havi en si : La tria volumo enhavas ĉiujn komediojn de Ŝekspir. La preĝejo povas enhavi mil personojn. Enhavo. Objektoj enhavataj : enhavo de libro. Komparu : Posedi.