Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konduki
Konduki. - 1. Doni la direkton al iranto : konduki blindulon, tenante lin je la mano; konduki bruton al la bazaro. La pasio kondukas al krimoj. - 2. Administri, direkti : konduki entreprenon. Alkonduki. Konduki al io kaj ĝin atingi : alkonduki al la urbo. Dekonduki. Konduki de io kaj flankigi de ĝi : dekonduki de la vojo. Forkonduki. Konduki for de io kaj ĝin forlasi : forkonduki de la patrujo. Enkonduki. - 1. Konduki ien kaj veni internen : enkonduki en la ĉambron. - 2. Uzi, apliki ion novan; proponi ion novan por la uzado : enkonduki novan vorton. Kunkonduki. Konduki kun io, kun si : kunkonduki sian filon. Trakonduki. Konduki tra io kaj atingi ĝian ekstremon : trakonduki tra la urbo. Kondukanto. Homo, kiu kondukas. Kondukilo. Rimeno, ŝnuro por konduki brutojn : brido kun longaj kondukiloj. Komparu : Gvidi.