Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Nova

El Vikifontaro
de
(p. 110)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Notario
Novelo  ►

Nova. Ĵus farita, ĵus aperinta, ankoraŭ ne uzita, malmulte uzita, antaŭe ne konata : nova vesto, nova libro, nova kontinento. Novaĵo. Nova objekto, nova sciigo : Kara amiko, jam de longe mi ne havis novaĵojn de vi. Noveco. Eco de tio, kio estas nova : La noveco de la afero devigas nin esti singardaj. Malnova. Antaŭ longe farita, aperinta; multe uzita; de longe konata : malnova ĉapelo, malnova verko, malnova mondo. Komparu : Juna, freŝa.