Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Rajto

El Vikifontaro
de
(p. 133)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Rajdi
Raketo  ►

Rajto. Povo, bazita sur la leĝoj, sur la moroj, fari ion aŭ postuli ion de aliaj : La patro havas la rajton puni sian infanon. Ĉiu havas la rajton postuli, ke oni repagu al li la ŝuldon. Rajta. Konforma al rajto : rajta postulo. Rajte. Konforme al rajto, akorde kun rajto : rajte plendi. Rajtigi. Doni al iu rajton : Mi rajtigas vin voĉdoni en mia nomo. Egalrajteco. Stato, kiam iu havas rajton samajn, kiel aliaj : En ĉiuj landoj nun la virinoj celas al la egalrajteco. Komparu : Juro, leĝo.