Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Turni

El Vikifontaro
de
(p. 166)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Turmenti
Turniro  ►

Turni. - 1. Movi objekton ĉirkaŭ ĝia propra akso : turni la kapon dekstren; turni la paĝojn de libro; turni radon de maŝino - 2. (Fig.) : Turni la rigardon, turni la atenton, sin turni al iu kun peto. Turniĝi. Moviĝi ĉirkaŭ sia propra akso : La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la suno. Kapturno. Sento de perdo de la egalpezo. Komparu :Tordi, ruli.