Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Vidi
Vidi. - 1. Percepti per la okuloj : Mi vidas ŝipon sur la lago. La blindulo vidas nenion. - 2. Koni, kompreni : Dio vidas la fundon de nia koro. Nun oni vidas, kion celis la tuta agitado. - 3. Rimarki : Mi vidas, ke vi ne estas malsata. Vidado. Vidkapablo. Vidaĵo. Tio, kion oni vidas : Kia bela vidaĵo! Videbla. Kiu povas esti vidata : Multaj steloj ne estas videblaj per nearmita okulo. Vidinda. Kiu meritas esti vidata : vidinda pentraĵo. Vidpunkto. - 1. Loko, de kiu oni rigardas objekton : La pejzaĝo estis plej pentrinda de alta vidpunkto. - 2. Maniero konsideri aferon : La konkludo dependas de la vidpunkto. Antaŭvidi. Scii, koni de antaŭe : antaŭvidi la sorton. Ekvidi. Rimarki per la vido. Revidi. Vidi tion, kion oni jam vidis : revidi amikon post longa foresto. Revido. Ago de tiu, kiu revidas, de tiuj, kiuj revidas, de tiuj, kiuj revidas unu alian : ĝis revido! Travidi. Vidi tra io : travidi glason. Travidebla. Tra kiu io povas esti vidata : travidebla akvo. Komparu : Rigardi.