Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Litero Ĉ

El Vikifontaro
de
(p. 25-27)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  C
D  ►
Ĉ


Ĉabrako. Kovrilo, kiun oni metas sub la selo de ĉevalo.


Ĉagreno. Malĝojo, kaŭzita de perdo aŭ de nerealiĝinta espero : ĉagreno post la morto de amiko. Ĉagreni. Kaŭzi ĉagrenon : La novaĵo forte ĉagrenis nin. Ĉagreniĝi. Senti ĉagrenon.


Ĉamo (Zool.). Kaprosimila besto el la familio de l' antilopoj, el kies haŭto oni faras delikatan ledon (Rupicapra).


Ĉambelano. Nobelo, administranta loĝejon de monarĥo.


Ĉambro. Ĉiu el la partoj de loĝejo, apartigitaj unu de alia per muroj kaj komunikiĝantaj reciproke per pordoj. Antaŭĉambro. Unua ĉambro de loĝejo ĉe la enirpordo, ordinare sen fenestroj kie oni demetas kaj lasas la paltojn, ĉapelojn k. t. p. Komparu : Vestiblo.


Ĉampano. Franca ŝaŭmanta vino, alte ŝatata.


Ĉano. Parto de pafilo, per sia frapo eksplodiganta la kartoĉon.


Ĉapo. Kapkovrilo kun nevolvita rando.


Ĉapelo. Kapkovrilo kun volvita rando.


Ĉapitro. Parto de literatura verko, signita per la sama vorto kun orda numero, aŭ sole per la lasta : Romano estas dividata en ĉapitrojn, kiel dramo en scenojn.


Ĉar. Konjunkcio, esprimanta kaŭzon.


Ĉaro. Durada veturilo : La herooj de Iliado batalis sur ĉaroj.


Ĉarlatano. - 1. Migranta vendisto de kuracaj rimedoj, elŝiranta dentojn sur publikaj placoj, k. t. p. - 2. Trompisto, trouzanta la homan kredemon. - 3. Ignoranta kuracisto, pretendanta, ke li posedas sekretajn, ĉion resanigantajn rimedojn.

Ĉarma. Alloganta, kaŭzanta admiron per sia beleco, amindeco : ĉarma virino, ĉarma voĉo. Ĉarmo. Alloganta, kaŭzanta admiron beleco, amindeco. Ĉarmi. Allogi, kaŭzi admiron per sia beleco, amindeco.


Ĉarniro. Aparato, konsistanta el du plataj metalaj pecoj, kunigitaj per komuna akso kaj turniĝantaj ĉirkaŭ ĝi : Ĉarniroj estas uzataj ĉe pordoj, fenestroj.


Ĉarpenti. Prilabori lignon por konstruaĵoj; fari lignajn konstruaĵojn. Ĉarpentisto. Persono, kies metio estas ĉarpenti.


Ĉarpio. Fadenoj el malnova tolaĵo, uzataj iam por bandaĝi la vundojn : La ĉarpio jam de longe estas anstataŭita per la sorbema kotono.


Ĉasi. Persekuti beston, por ĝin mortigi. Ĉasaĵo. Besto, bestoj, kiujn oni ordinare ĉasas : leporoj, perdrikoj, kapreoloj. Ĉasisto. Persono, kies profesio aŭ sporto estas ĉasi. Ĉashundo. Hundo uzata por la ĉasado. Ĉaskorno. Korno, per kiu oni ludas signalojn dum la ĉaso. Ŝtelĉasi. Ĉasi fremdan ĉasaĵon. Ŝtelĉasisto. Persono, kiu profesie ŝtelĉasas.


Ĉasta. Libera de voluptaj deziroj, nemakulita de seksaj pekoj. Ĉasteco. Eco de tiu, kiu estas ĉasta. Malĉasta. Perdinta la ĉastecon. Malĉastigi. Kaŭzi ies malĉastecon. Komparu : Virga.


Ĉe. Prepozicio, per kiu estas esprimata : - 1. Loko tre proksima de io, tuŝanta ion; ankaŭ en la senco — en loĝejo, domo de : Mi renkontis lin ĉe la pordo. La manĝantoj sidas ĉe tablo. Vi trovos lin ĉe mi je la sesa horo. - 2. Momento, tre proksima de io : ĉe la tagiĝo. Komparu : Apud, en.


Ĉefo. Persono, kiu komandas, administras, direktas : ĉefo de gvardio, ĉefo de oficejo, ĉefo de kompanio. Ĉefa. La plej grava, de unua rango; supera : ĉefa afero, ĉefa komando. Ĉefanĝelo, ĉefduko, ĉefepiskopo, ĉefministro, ĉefredaktoro, ĉefurbo.


Ĉeko. Mandato, per kiu oni povas repreni por si mem aŭ por alia persono la monon, lasitan sur sia kuranta konto en banko. Komparu : Asigno.


Ĉelo. Malgranda spaco, fermita de ĉiuj flankoj : ĉelo de monaĥo, ĉelo de abelejo, ĉelo de organismo.


Ĉemizo. Vesto, plej ofte tola, portata sur la supra parto de nuda korpo.


Ĉeno. Ligilo, konsistanta el metalaj ringoj, kunigitaj unu kun alia : ĉeno de malliberulo. Ĉenero. Ringo de ĉeno.


Ĉerizo (Bot.). Frukto. Ĉerizujo. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj (Prunus cerasus).


Ĉerko. Kesto ligna, metala, en kiun oni metas kadavron, por ĝin enterigi.


Ĉerpi. - 1. Elpreni fluidaĵon per vazo, mano : ĉerpi akvon el puto. - 2. Preni de alia : ĉerpi el la monujo de l' patro, ĉerpi materialon el ies verko. Elĉerpi. Malplenigi per la ĉerpado ĝis la fundo : elĉerpi akvon el la puto. La tuta eldono de la verko jam estas elĉerpita.


Ĉesi. Ne esti plu; ne okazi plu : La pluvo ĉesis. Ĉesu labori. Ĉesigi. Ne fari plu : ĉesigi laboron. Senĉesa. Kiu ne ĉesas : senĉesa diskutado. Senĉese. Ne ĉesante : senĉese babili.


Ĉevalo (Zool.). Unuhufa bruto, servanta la homojn kiel rajd- kaj jungbesto (Equus caballus).


Ĉevrono. Trabo, al kiu estas fiksitaj la tabuloj de tegmento.


Ĉi. Partikulo, almetata al montraj pronomoj kaj adverboj por esprimi pli proksiman personon aŭ objekton : tiu ĉi, ĉi tie.


Ĉia. De ĉiu eco, de ĉiu kvalito.


Ĉial. Pro ĉiu kaŭzo (malofte uzata).


Ĉiam. En ĉiu tempo.


Ĉie. En ĉiu loko.


Ĉiel. Ĉiamaniere (malofte uzata).


Ĉielo. - 1. Sin etendanta super ni blua arkaĵo, apogita sur la ekstremoj de la horizonto. - 2. La loĝloko de Dio, de l' anĝeloj kaj sanktuloj. Ĉielarko. Sepkolora arko sur la ĉielo dum la pluvo (refrakto de la sunaj radioj en la gutoj de la pluvo). Ĉieliro. Mirakla leviĝo de Jezuo al la ĉielo.


Ĉies. De ĉiu, apartenanta al ĉiu.


Ĉifi. Kunpremi kaj fari senordajn faldojn : ĉifi veston, ĉifi paperon.


Ĉifono. Forŝirita peco de drapo, tolo, vesto, k. t. p. Ĉifonisto. Kolektanto de ĉifonoj. Ĉifonvesto. Malnova disŝirita vesto : ĉifonvesto de almozulo.


Ĉikani. Intence fari al iu malhelpojn, fari malagrablaĵojn al iu por montri sian superecon. Ĉikano. Ago de tiu, kiu ĉikanas. Ĉikanema. Havanta inklinon al ĉikanoj.

Ĉio. Ĝeneraliga pronomo memstara (uzata nur sen substantivo), montranta objekton, prenitan laŭvole el pli granda nombro : Kritikulo estas homo kiu ĉiam kaj ĉie kritikas ĉion. Ĉiopova. Kiu povas ĉion : Dio ĉiopova.


Ĉiom. Ĉia nombro, ĉia kvanto; ĉian nombron, kvanton (malofte uzata).


Ĉirkaŭ. - 1. Prepozicio kaj prefikso kun la signifo : en la spaco, kiu estas apud io, de ĉiuj ĝiaj flankoj : Densa popolamaso staris ĉirkaŭ la oratoro. La tero rondiras ĉirkaŭ la suno. Ĉirkaŭiri arbaron. - 2. Partikulo, esprimanta neprecize tempon, kvanton : La koncerto daŭris ĉirkaŭ 3 horojn kaj finiĝis ĉirkaŭ la noktomezo. La vesto kostos ĉirkaŭ 100 frankojn. Ĉirkaŭi. - 1. Esti ĉirkaŭ io : ĝardeno ĉirkaŭas la domon. - 2. Meti ĉirkaŭ io : Ĉirkaŭu la melonon per prunoj. Ĉirkaŭaĵo. Loko, kiu estas ĉirkaŭ io : la ĉirkaŭaĵo de urbo. Ĉirkaŭkolo. Leda, metala strio, ĉeno, portata ĉirkaŭ la kolo; ornamaĵo portata ĉirkaŭ la kolo. Ĉirkaŭmano. Ornamaĵo, portata ĉirkaŭ la mano; braceleto. Ĉirkaŭpreni. Meti la manojn ĉirkaŭ io : ĉirkaŭpreni arbon, ĉirkaŭpreni amikon.


Ĉiu. Ĝeneraliga pronomo, montranta apartan personon aŭ objekton, prenitan laŭvole el pli granda nombro : Ĉiu homo devas morti.


Ĉizi. Fari ornamaĵojn, figurojn sur metaloj per instrumento kun mallarĝa akra rando. Ĉizilo. Fera instrumento kun mallarĝa akra rando por ĉizi. Ĉizisto. Persono, kies metio estas ĉizi. Komparu : Skulpti.


-Ĉj. Sufikso, por formi karesajn virajn nomojn; oni aligas ĝin al 2 - 5 unuaj literoj de la nomo : patro, paĉjo - Johano, Joĉjo.


Ĉokolado. Substanco, konsistanta el kakao kaj sukero.


Ĉu. Konjunkcio, uzata antaŭ demandaj frazoj, en kiuj estas neniu alia demanda vorto : Ĉu vi venos? Kiam vi venos?