Vortaro de Esperanto/Litero Ĝ
Ĝardeno. Loko, ordinare ĉirkaŭbarita, kie oni kulturas kreskaĵojn por plezuro aŭ profito : legoma ĝardeno, frukta ĝardeno. Ĝardena. De ĝardeno, kreskanta en ĝardeno : ĝardena pordo, ĝardena fruktarbo. Ĝardenisto. Homo, kiu zorgas pri ĝardeno.
Ĝemi. Esprimi sian doloron per plendaj sonoj : La vundito ĝemas. Ĝemo. Sonoj de tiu, kiu ĝemas.
Ĝeni. Malhelpi agi, malhelpi paroli per moralaj motivoj : Lia ĉeesto ĝenas min. Sin ĝeni. Esti embarasata, honti ion fari. Senĝena. Senceremonia : senĝena vizito.
Ĝenerala. Kiu rilatas tuton, ĉiujn; kiu amplekas ĉiujn, apartenas al ĉiuj : ĝenerala kunveno, ĝenerala opinio. Ĝeneraligi. Fari ion ĝenerala : ĝeneraligi regulon. Komparu : Komuna, universala.
Ĝentila. Obeanta la regulojn de la konveneco, bonmaniera : ĝentila homo, ĝentila ago. Ĝentile. En ĝentila maniero. Ĝentileco. Eco de tio. kio estas ĝentila : La afableco estas eco kunnaskita, la ĝentileco akirita.
Ĝermo. - 1. Vegetaĵo ĵus elkreskinta el la semo. - 2. Unua stadio, komenco, deveno : la ĝermo de la afero. Ĝermi. Komenci kreski : La tritiko jam ĝermas.
Ĝi. Pronomo de la tria persono, uzata kiam oni parolas pri objektoj, ideoj, aŭ pri infanoj kaj bestoj, kies sekso ne estas konata. Ĝia. De ĝi, apartenanta al ĝi : Esperanto kaj ĝia historio.
Ĝibo. Kurbaĵo de la dorso. Ĝiba. Havanta ĝibon : unuĝiba, duĝiba kamelo. Ĝibulo. Persono havanta ĝibon.
Ĝino. Junipera brando.
Ĝirafo. (Zool.). Duhufa remaĉulo kun tre longa kolo kaj kun la antaŭaj piedoj pli longaj, ol la postaj (Camelopardalis giraffa).
Ĝiro. Surskribo sur la posta flanko de kambio, transdonanta ĝin al tria persono; surskribo, garantianta kambion. Ĝiri. Fari ĝiron. Ĝiranto. Persono, kiu ĝiras.
Ĝis. - 1. Prepozicio esprimanta, ke ago, movo atingas punkton en la spaco aŭ tempo : grimpi ĝis la supro de monto, de la mateno ĝis la vespero. - 2. Prefikso kun la sama senco : ĝisiri, ĝisvivi.
Ĝoji. Havi agrablan senton, kaŭzitan de la posedo de bono reala aŭ imagata : ĝoji pro la sukceso. Ĝojo. Agrabla sento, kaŭzita de la posedo de bono reala aŭ imagata. Ĝojigi. Fari iun ĝoja : La bona novaĵo ĝojigis ĉiujn. Malĝoji. Havi malagrablan senton, kaŭzitan de malfeliĉo : Kiu ne malĝojos post la morto de bona amiko? Malĝojigi. Fari iun malĝoja : La maldiligenteco de la filo malĝojigas la gepatrojn. Komparu : Gaja.
Ĝui. Havi plezuron de io : ĝui freŝan aeron, ĝui la vivon. Ĝuo. Sento de tiu, kiu ĝuas. Ĝuamo. Amo de ĝuoj, inklino al ĝuoj.
Ĝusta. Konforma al la leĝoj, reguloj, scienco, celoj : ĝusta esprimo, ĝusta procedo, ĝusta ago. Ĝusteco. Eco de tio, kio estas ĝusta. Ĝustatempe. En ĝusta tempo. Komparu : Justa, prava.