Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Litero Ĥ

El Vikifontaro
de
(p. 63)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  H
I  ►
Ĥ


Ĥameleono (Zool.). Kolorŝanĝa lacerto. (Chamaeleo).


Ĥaoso. - 1. Primitiva stato de la universo, laŭ la greka mitologio, kiam ĉiuj elementoj estis intermiksitaj. - 2. Senordo  : ĥaoso en diskuto. Ĥaosa. Senorda. Ĥaose. En ĥaosa maniero.


Ĥemio. Scienco pri la simplaj korpoj, iliaj komponaĵoj kaj pri la fenomenoj, en kiuj ŝangiĝas la interna strukturo de la korpoj.


Ĥemia. Kiu rilatas la ĥemion : ĥemia fenomeno. Ĥemiaĵo. Ĥemia produktaĵo.


Ĥimero. - 1. Monstro de la greka mitologio kun tri kapoj kaj serpenta vosto. - 2. Io nerealigebla  : Multaj nomas la ideon de la internacia lingvo himero. Ĥimera. Nerealigebla  : ĥimera projekto.


Ĥirurgo. Kuracisto. specialisto en la ĥirurgio.


Ĥirurgio. Parto de la medicino, kuracanta per la operacioj.


Ĥolero. Epidemia, tre danĝera malsano, karakterizata de vomado, laksado kaj fortaj doloroj de l’intestoj.


Ĥoro. Aro de personoj kunkantantaj. Ĥorejo. Loko en la preĝejo, kie estas la orgeno kaj kie kantas la preĝeja ĥoro.. Ĥoristo. Ano de ĥoro.


Ĥromotipio. Presado per koloroj.