Vortaro de Esperanto/Litero Ĵ
Ĵaketo. - 1. Surtuto kun unu vico de butonoj. - 2. Mallonga ekstera virina vesto, malvaste ĉirkaŭanta la talion.
Ĵaluza. Sentanta malamon, malĝojon pro timo, ke oni senigos lin de lia bono, sukceso; amanta kun maltrankvilo, ke la amata persono preferas iun alian : ĵaluza pri sia gloro; ĵaluza, kiel Otelo. Ĵaluze. En ĵaluza maniero. Ĵaluzo. Sento de tiu, kiu estas ĵaluza : La ĵaluzo estas vera turmento. Komparu : Envio.
Ĵargono. Kripligita lingvo, konsistanta el aliigitaj vortoj de unu aŭ de kelke da lingvoj,
Ĵaŭdo. Kvina tago de la semajno (se la dimanĉo estas la unua).
Ĵeti. Vivege formovi de si tra la aero : ĵeti ŝtonon sur tegmenton. Ĵetkubo. Malgranda kubo, kies ĉiu flanko havas 1 gis 6 punktojn, por ĵetadi en ludo.
Ĵokeo. Homo, kies profesio estas rajdi en la ĉevalaj vetkuroj.
Ĵongli. Lerte ĵeti en la aeron diversajn objektojn, kiujn oni reĵetas kaptinte ilin. Ĵonglisto. Cirka artisto, kiu ĵonglas.
Ĵuri. Alvoki dion aŭ ion sanktan, kiel atestanton, ke oni diras la veron : ĵuri per la nomo de l’ patrino. Ĵuro. Vortoj de tiu, kiu ĵuras. Ĵurpromeso. Solena promeso kun ĵuro, ke oni faros ion aŭ ne faros : ĵurpromeso de monaĥo; ĵurpromeso ne drinki plu. Ĵurrompo. Neplenumo de ĵuro.
Ĵurnalo. Ĉiutaga gazeto. Ĵurnalisto. Kunlaboranto de ĵurnalo.
Ĵus. Antaŭ tre mallonga tempo : Mi ĵus legis.