Vortaro de Esperanto/Litero A
A. - 1. Unua litero de la esperanta kaj de aliaj alfabetoj. - 2. Finiĝo de la adjektivoj : bela, mia, unua, ĉiama. - 3. Komenco : De A ĝis Z = de la komenco ĝis la fino.
Abato. Ĉefo de monaĥejo. Abatino. Ĉefino de monaĥinejo.
Abdiki. Forlasi tronon kaj ĉiujn rajtojn al ĝi. Abdiko. Ago de tiu, kiu abdikas.
Abelo (Zool.). La konata insekto, produktanta mielon kaj vakson (Apis mellijica) : Laborema kiel abelo. Abelejo. Domo de abeloj.
Aberacio. - 1 (Astr.). Diferenco inter la ŝajna kaj vera situacio de astro. - 2 (Opt.). Disperso de la lumo : aberacio sfera, aberacio kromata.
Abio (Bot.). Pinglarbo; ĝia ligno estas uzata de l’ĉarpentistoj, lignaĵistoj (Abies pectinata).
Abismo. - 1. Loko profunda kaj abrupta : monta abismo. - 2. Senfundaĵo, profundegaĵo, io tre profunda : abismo de l’oceano. Fig. : Esti sur la bordo de abismo = esti en granda danĝero.
Ablativo. Kazo de la deklinacio en la sanskrita, latina, slavaj lingvoj; ĝi esprimas instrumenton, devenon, k. t. p.; esperante ĝi estas tradukata plej ofte per la prepozicioj per kaj de.
Abnegacio. Forlaso de komfortaĵoj kaj ĝuoj, precipe por la bono de aliaj : La abnegacio, t. e. la forgeso pri si mem kaj sinofero, estas virto malofta.
Abomeno. Sento, kiun kaŭzas tre malagrablaj, fizikaj ecoj de objekto (ekz. : odoro de putranta viando); malinklino. Abomena. Kaŭzanta abomenon : abomena odoro, vizaĝo, ago. Komparu : Antipatio.
Aboni. Mendi por difinita tempo kaj antaŭe pagi gazetojn, biletojn por spektakloj, k. t. p. : Li abonas ĉiujn esperantajn gazetojn. Abonu du loĝiojn por la itala opero. Abono. - 1. Mendo por difinita tempo kaj antaŭa pago por gazetoj, spektakloj, k. t. p. - 2. Tempo, por kiu estas farita la abono : Via abono finiĝas post du monatoj. Abonanto. Persono, kiu abonas : Nia revuo havas 10,000 abonantojn.
Aborti. Akuŝi antaŭtempe ne vivpovan idon. Aborto. Antaŭtempa akuŝo de ne vivpova ido. Abortiga. Kaŭzanta aborton : abortiga medikamento.
Abrikoto (Bot.). Frukto de l’abrikotujo. Abrikotujo. Arbo el la familio de l’amigdalacoj (Prunus armeniaca).
Abrotano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’kompozitoj, uzata kiel spicaĵo, en la medicino (Artemisia abrotanum).
Abrupta. Tre kruta, kvazaŭ forŝirita, kvazaŭ fortranĉita; abrupta bordo. Abrupteco. Eco de tio, kio estas abrupta. Komparu : Dekliva, kruta.
Absceso. Amaso de puso en histoj. Komparu : Ulcero, vundo.
Absinto. Forta maldolĉa brando de verda koloro, preparata el la samnoma vegetaĵo : La absinto kaŭzas nervajn malsanojn.
Absoluta. - 1. Tute sendependa de iu ajn povo aŭ kontrolo, sola ordonanta kaj leĝdonanta. La rusaj caroj estis absolutaj monarĥoj. Via tono, sinjoro, estas tro absoluta! - 2. Senmiksa, ĥemie pura : absoluta alkoholo. - 3. Ne relativa : absoluta vero. Absoluteco. Eco de tio, kio estas absoluta.
Absolutismo. Absoluta maniero de regado, de agado.
Absolvi. Pardoni la pekojn : Post la konfeso la pastro absolvas la pentantan pekulon. Absolvo. Pardono de l’ pekoj.
Absorbi. Tute okupi la pensojn, la atenton : La laboro tiel absorbis lin, ke li forgesis pri la tagmanĝo.
Abstinenco. Sindetenemo, pro principo, de la uzado de l’ tabako, alkoholaĵoj, amaj ĝuoj. Abstinenculo. Persono, kiu sin detenas, pro principo, de la uzado de la tabako, alkoholaĵoj, amaj ĝuoj.
Abstrakta. Kio ne estas perceptebla de la sentoj : La substantivoj povas esti dividataj en du grupojn : abstraktaj, ekz. bono, penso, ideo; kaj konkretaj : ekz. tablo, hundo. Abstraktaĵo. Io abstrakta. Abstrakteco. Eco de tio, kio estas abstrakta.
Absurda. Plene sensenca : Absurda estas la supozo pri la ekzisto de eliksiro de l’ juneco. Absurdo. Io absurda : Kia absurdo! Absurdeco. Eco de tio, kio estas absurda.
Abunda. Havanta grandan kvanton, bone provizita, pli ol sufiĉa : abunda rikolto, abunda programo. Abundeco. Eco de tio, kio estas abunda : abundeco de fiŝoj en lago.
Acero (Bot.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata en multaj metioj (Acer).
Acetato. Salo de la vinagra acido.
Acetileno (Ĥem.). C2H2. Bruligebla gaso, kiun oni produktas el kalcikarbido agante je ĝi per akvo.
Acida. Havanta akran guston, kiel tiu de la vinagro : acida frukto. Acido. - l. Io acida. - 2 (Ĥem.). Kombinaĵo de la hidrogeno kun metalo, ruĝiganta la bluan lakmuson. Acideco. Eco de tio, kio estas acida.
Aĉeti. Akiri ion, pagante por ĝi monon : aĉeti kare, malkare. Aĉeto. Ago de tiu, kiu aĉetas. Aĉetanto. Persono, kiu aĉetas. Aĉetebla. Kiu povas esti aĉetita : En la nuna tempo ĉio kaj ĉiu estas aĉetebla. Aĉetisto. Persono, kies profesio estas aĉeti.
-Ad. Sufikso, esprimanta agon ripetatan aŭ longedaŭran : pafado, restado.
Adapti. Konformigi por speciala celo, por specialaj kondiĉoj : adapti la rimedojn al la celo, adapti versaĵon por kanto. Adapto. Ago de tiu, kiu adaptas. Komparu : Apliki, uzi.
Adepto. - 1. Partiano de doktrino, de sekto : adepto de la epikurismo. - 2. Persono, konanta arton, sciencon kaj sin okupanta per ili : adepto de la pentrarto.
Adiaŭ. Esprimo de la ĝentileco, kiam oni foriras, disiĝas : Adiaŭ kara amiko, ĝis revido en la plej proksima kongreso! Adiaŭa. Kiu adiaŭas, de adiaŭo : adiaŭa vorto, adiaŭa kunveno.
Adicio. Aritmetika operacio, per kiu oni aldonas unu nombron al alia, t. e. kunigas du nombrojn en unu, kiu posedas tiom da unuoj, kiom ambaŭ kune. Adicii. Fari la adicion : adicii unu nombron al alia.
Adjektivo. Vorto aldonata al substantivo por montri ĝian econ : bona knabo. Adjektiva. De adjektivo ; simila al adjektivo, havanta karakteron de adjektivo : adjektiva fleksio, adjektiva esprimo.
Adjunkto. Helpanto de supera oficisto.
Adjutanto. Oficiro, konstante akompananta sian ĉefon kaj komunikanta liajn ordonojn al la subuloj.
Administri. Konduki aferojn privatajn aŭ publikajn per persona kunlaboro : administri bienon, administri domon, administri kompanion. Administranto. Persono, kiu administras. Komparu : Direkti, regi.
Administracio. Administrantaro.
Admiri. Rigardi kun miro kunigita kun aprobo, estimo, alta ŝato : admiri heroon, admiri kuraĝon. Admiro. Sento de tiu, kiu admiras. Admirinda. Meritanta admiron : admirinda modesteco.
Admiralo. Ĉefo de milita ŝiparo.
Admiralitato. Estraro de ŝiparo kaj ĝia oficejo.
Admoni. Instigi per vortoj al la plenumo de devo : La patrino admonis la filon al la diligenteco. Admono. Vortoj de tiu, kiu admonas.
Adopti. Kun formala akto preni en sian familion kiel sian propran infanon ; filigi, filinigi : adopti orfon. Adopto. Ago de tiu, kiu adoptas.
Adori. - 1. Respekti kaj ami kiel Dion. - 2. Forte ami, alte ŝati : adori sian edzinon, adori la poezion. Adoro. Sento de tiu, kiu adoras. Adoranto. Persono, kiu adoras : kantistino, aplaŭdata de la adorantoj.
Adreso. - 1. Precize difinita loĝloko de persono (lando, urbo, strato, domo) : La adreso de doktoro Zamenhof estas : Varsovio, str. Dzika no 9. - 2. Surskribo sur letero, sur pakaĵo, enhavanta la nomon kaj la loĝlokon de la persono, al kiu ĝi estas sendata : La adreso devas esti ĉiam skribita tre legeble. Adresi. Skribi adreson sur letero, sur pakaĵo. Adresanto. Persono, kiu sendas leteron. Adresato. Persono, al kiu oni sendas leteron : Sur la koverto oni skribas ne sole la nomon de l’ adresato, sed ankaŭ tiun de la adresanto, por ke la poŝto povu resendi al li la leteron en okazo de bezono.
Adulti. Rompi la geedzan fidelecon per seksa rilato kun alia persono. Adulto. Ago de tiu, kiu adultas.
Advento. Kvarsemajna fasto antaŭ la Kristnasko.
Adverbo. Neŝanĝebla vorto, esprimanta manieron, lokon aŭ tempon : bone, hejme, vespere. Adverba. Havanta karakteron, strukturon de adverbo : « Kun ĝojo » estas adverba esprimo.
Advokato. - 1. Juristo, kies specialo estas defendi akuzatojn en juĝejo. - 2. Defendanto per vortoj : Estu mia advokato antaŭ mia edzino.
Aero. Gaso, kiun ni spiras, konsistanta el azoto kaj oksigeno. Aera. - 1. El aero : aera veziketo. - 2. Okazanta, vivanta en la aero : aera fenomeno, aera vegetaĵo. Aerumi. Refreŝigi, forigi malbonodoron, tralasante aeron : aerumi litaĵon, ĉambron. Komparu : Ventoli.
Aerolito. Ŝtono, falanta de la kosma spaco sur la supraĵon de la tero.
Aerometro. Instrumento por mezuri la densecon de la gasoj.
Aeronaŭto. Aerveturanto.
Aerostato. Aparato, plenigita per gaso, pli malpeza ol la aero kaj servanta por sin levi en la aeron.
Afabla. Kondutanta amike kun aliaj, penanta esti agrabla al aliaj : afabla homo, afabla vorto. Afableco. Eco de tiu, kiu estas afabla. Afablaĵo. Afabla ago, vorto. Malafabla. Kondutanta neamike kun aliaj, tute ne zorganta esti agrabla al aliaj. Komparu : Ĝentila, kompleza.
Afekcio. Forta emocio, perdo de la egalpezo de la animo sub la influo de fortaj kaj neatenditaj impresoj : malespero, ravo.
Afekti. Ŝajnigi ion per nenaturaj manieroj : afekti modestecon. Afekto. Ŝajnigo per nenaturaj manieroj. Afektema. Havanta la kutimon afekti.
Afero. - 1. Ĉio, kio estas en la mondo reala kaj abstrakta : Dum vojaĝo oni vidas multajn interesajn aferojn. - 2. Ĉio, kio estas objekto de okupo, kio estas aŭ devas esti plenumita : komerca afero, juĝa afero. Komparu : Objekto.
Afikso. Partikulo, almetata antaŭ aŭ post la radiko, por formi novan vorton kun alia signifo : prefikso, sufikso.
Afiŝo. Presita anonco pri publika spektaklo. Afiŝi. Anonci per afiŝo. Komparu : Avizo, prospekto, reklamo.
Aforismo. Penso, principo, koncize esprimita, ĉerpita el verko de fama aŭtoro. Komparu : Devizo, maksimo, moto, proverbo, sentenco.
Afranki. Pagi la poŝtajn spezojn, algluante la necesan kvanton da poŝtmarkoj : La adresato pagas punon por neafrankita letero.
Afto (Med.). Ŝimaj ulceroj en la buŝo de suĉinfanoj.
Afusto. Veturilo de kanono.
Agi. Uzi siajn fizikajn aŭ spiritajn fortojn : Ne ploru, sed agu. Ago. Uzo de siaj fizikaj aŭ spiritaj fortoj : Malpli da vortoj, pli da agoj! Komparu : Fari, konduti, procedi.
Agaco. Malagrabla sento en la dentoj, kiun kaŭzas fortaj acidoj, acidaj fruktoj.
Agapo. Festeno de la primitivaj kristanoj post la komunio.
Agariko (Bot.). Speco de manĝebla fungo (Agaricus campestris).
Agato. Duone diafana speco de kvarco de vivaj variaj koloroj.
Agendo. Notlibro por tuta jaro kun aparta paĝo por ĉiu tago.
Agento. Peranto por plenumi aferojn de aliaj personoj : borsa agento.
Agiti. Instigi aliajn al agado por celoj, havantaj publikan gravecon : agiti antaŭ elektoj. Agito. Ago de tiu, kiu agitas. Agitanto. Persono, kiu agitas. Komparu : Propagandi.
Aglo (Zool.). Raba birdo el la familio de l’falkoj (Aquila). La reĝo de la birdoj. La nigra aglo = la aglo de la prusaj standardoj. Li ne estas aglo = li ne estas persono de alta inteligenteco. Agla nazo = nazo kurbigita, kiel la beko de la aglo.
Aglomeri. Kunigi ne samspecajn, ne unuformajn objektojn en tuton. Aglomeraĵo - 1. Objekto, konsistanta el kunigitaj ne unuspecaj, ne unuformaj partoj. - 2. Kungluaĵo, konsistanta el nature kunigitaj diversaj mineraloj.
Aglomerato. Aglomeraĵo.
Aglutini (Med.). Kunglui : aglutini la randojn de vundo; aglutini leŭkocitojn.
Agonio. Batalo de la mortanto kontraŭ la morto; la lastaj suferoj de la mortanto. Agonii. Esti en la stato de l’ agonio. Agonianto. Persono, kiu agonias.
Agordi. Konformigi reciproke la kordojn de instrumento, unu instrumenton al alia. Agordo. Reciproka, konformigo de l’ kordoj de instrumento, de unu instrumento al alia.
Agrabla. Kiun oni volonte vidas, aŭskultas, k. t. p. : agrabla persono, vizaĝo, voĉo. Malagrabla. Kiun oni ne volonte vidas, aŭskultas, k. t. p.
Agrafo. Metala hoketo kun ringeto, kiu servas por kunigi du randojn de vesto. Agrafi. Kunigi per agrafo. Komparu : Broĉo, buko, pinglo.
Agregato (Filoz.). Io formita per kuniĝo de unuspecaj objektoj : agregato de molekuloj.
Agrikulturo. Kulturado de la tero.
Agronomio. Scienco, arto kulturi la teron.
Agronomo. Persono, kiu konas la agronomion, kiu sin okupas per la agronomio.
Aĝo. Tempo, pasinta de la naskiĝo : Kian aĝon li havas? Li estas kvardekjara. Aĝa. Havanta aĝon : Li estas pli aĝa, ol lia fratino. Plenaĝa. Havanta la aĝon, en kiu oni posedas ĉiujn personajn rajtojn : En tre multaj landoj oni fariĝas plenaĝa post la dudekunua jaro de la vivo.
Aĝio. Diferenco inter la nominala kaj efektiva (laŭkursa) valoro de la mono.
Aĝioto. Spekulacio en la borso per publikaj paperoj. Aĝioti. Sin okupi per la aĝioto. Aĝiotisto. Persono, kiu profesie aĝiotas.
Ajlo (Bot.). Bulba vegetaĵo kun forta odoro, uzata kiel spicaĵo (Allium sativum).
Ajn. Ĝeneraliga sendifina partikulo, aldonata al pronomoj, adverboj kaj konjunkcioj : kiu ajn, kiel ajn, kiam ajn.
-Aĵ. Sufikso por derivi nomon de objekto, afero, farita el tio, devenanta de tio, kion esprimas la radiko; por esprimi ion konkretan : porkaĵo = porka viando; amikaĵo = amika ago. Aĵo. Afero, objekto.
Akacio (Bot.). Arbo el la familio de l’mimozacoj (Acacia).
Akademio. - 1. Supera lernejo, universitato. - 2. Societo de scienculoj, literaturistoj, artistoj.
Akanto (Bot.). Suda dorna vegetaĵo (Acanthus).
Akapari. - 1. Aĉeti kiel eble plej grandan kvanton da komercaĵo, por plialtigi la prezon kaj vendi kare. - 2. Proprigi al si kun malutilo por aliaj. Akaparo. Ago de tiu, kiu akaparas.
Akaro (Zool.). Parazita insekto el la vico de l’araknoidoj (Acarina).
Akceli. Plirapidigi kaj samtempe helpi, sukcesigi : La aliĝo de famaj scienculoj forte akcelis la progreson de Esperanto. Akcelo. Ago de tiu, kiu akcelas.
Akcento. Plilaŭtigo, plifortigo de la voĉo sur unu silabo de la vorto : La Francoj, parolante esperante, ofte metas la akcenton sur la lasta silabo. Akcenti. Meti la akcenton.
Akcepti. - 1. Konsenti preni tion, kion oni donas, proponas : Ne estas ĝentile ne akcepti donacon. - 2. Esti hejme por la vizitantoj : Sino N. akceptas ĉiun mardon. - 3. Aprobi, konsenti : La propono estis akceptita per aklamo. Akcepto. Ago de tiu, kiu akceptas. Akceptebla. Kiu povas esti akceptita : neakceptebla propono. Komparu : Ricevi.
Akcesora. Akompananta la ĉefan aferon; flanka, ne ĉefa. Akcesoraĵo. Afero, objekto akcesora.
Akcio. Atesto pri partopreno en kompanio komerca aŭ industria : La kurso de la akcioj falas dum milito. Akciulo. Posedanto de akcio : Oni aranĝas ĉiujare kunvenon de la akciuloj por decidi la plej gravajn aferojn de la kompanio.
Akcidento. Okazo malfeliĉa, malagrabla kaj neatendita : fervoja akcidento; laboristo, vundita de akcidento. Akcidenta. Hazarda kaj malfeliĉa, malagrabla.
Akcipitro (Zool.). Rabobirdo el la familio de l’falkoj (Astur).
Akcizo. Imposto de la manĝaĵoj, alkoholaĵoj, k. t. p.
Akiri. Fariĝi posedanto per batalo, laboro, aĉeto k. t. p. Akiro. - 1. Ago de tiu, kiu akiras. - 2. Objekto, afero akirita : Eksterminte la malamikojn, la taĉmento revenis kun riĉa akiro. Akirebla. Kiu povas esti akirita.
Aklami. - 1. Saluti per laŭtaj krioj. - 2. Elekti iun, akcepti proponon sen diskutado, unuvoĉe. Aklamo. Ago de tiu, kiu aklamas.
Akno. Patologia ruĝa makuleto de la haŭto.
Akolito. Preĝeja servisto, helpanta pastron dum la diservo.
Akompani. - 1. Iri kun iu, esti kun iu : Mi akompanos vin al la stacidomo. - 2. (Muz.). Kunludi. Akompano. Ago de tiu, kiu akompanas. Akompananto. Persono, kiu akompanas.
Akonito (Bot.). Venena medicina vegetaĵo el la familio de l’ranunkulacoj (Aconitum napellus).
Akordo. - 1. Samtempa harmonia sonado de kelke da tonoj. - 2. Reciproka konformeco harmonia, adapteco : akordo de la adjektivo kun la substantivo. Akorda. Harmonia, konforma al io, adaptita al io. Akordigi. Fari ion akorda. Akordiĝi. Fariĝi akorda : La predikato akordiĝas kun la subjekto. Akordigebla. Kiu povas esti akordigita.
Akra. - 1. Havanta tre maldikan tranĉan randon : akra tranĉilo, glavo, tondilo. - 2. Kies lateroj (flankoj), kuniĝas je malgranda angulo : akra rando. - 3. Kiu forte ekscitas la sentojn : akra manĝaĵo, malvarmo, koloro, sono, voĉo, odoro. - 4. Severa, neĝentila : akraj vortoj. Akreco. Eco de tio, kio estas akra. Akrigi. Fari ion akra : akrigi tranĉilon. Akrigilo. Ŝtono, objekto por akrigado. Komparu : Akuta.
Akrido (Zool.). Insekto, detruanta la grenojn (Pachytylus migratorius, acrididae).
Akrobato. Cirka gimnastika artisto.
Akso. - 1. Reala aŭ imagata rekta linio, ĉirkaŭ kiu turniĝas korpo : akso de la tera globo, de rado. - 2. Centra linio : akso de floro, de vojo.
Akselo (Anat.). Kavo sub la artiko de la ŝultro kaj brako.
Aksiomo. Vero senduba, ne bezonanta pruvon : Du nombroj, kiuj egalas trian, egalas unu la alian.
Akto. - 1. Parto de dramo, de komedio : Aktoj estas dividataj en scenojn. - 2. Oficiala dokumento, atestanta fakton : akto pri la naskiĝo.
Aktivo. - 1. Formo de la transitivaj verboj, esprimanta agon : La patro amas la filon, la filo estas amata de la patro; « amas » estas formo de l’ aktivo, « amata » de l' pasivo. - 2. Pozitiva parto de propraĵo : La kompanio ne bankrotis, kvankam ĝiaj pasivoj preskaŭ egalis la aktivojn. Aktiva. - 1. Kiu apartenas al la aktiva formo. de la verbo : La aktiva formo estas pli ofte uzata, ol la pasiva. - 2. Kiu prezentas la pozitivan parton de propraĵo : aktivaj sumoj de bilanco. - 3. Agema : Aktiva homo neniam restas senokupa.
Aktoro. Artisto, ludanta rolon en drama spektaklo.
Aktuala. Efektive ekzistanta en la nuna tempo kaj samtempe grava, interesa. Aktualaĵo. Io aktuala. Aktualeco. Eco de tio, kio estas aktuala.
Akumulatoro. Elektra baterio, amasiganta provizon de la elektro : Aŭtomobilo, movata de akumulatoroj.
Akurata. - 1. Kiu plenumas je la interkonsentita tempo : akurata tajloro. - 2. Kiu venas je la interkonsentita horo. Akurateco. Eco de tiu, kiu estas akurata.
Akustiko. Parto de la fiziko, pri la sonoj.
Akuŝi. Eligi maturan feton : La patrino feliĉe akuŝis belan knabon. - 2. Tre malfacile fari, verki ion : Fine li akuŝis sian disertacion. Akuŝo. Ago de tiu, kiu akuŝas. Akuŝisto. Kuracisto, kies specialo estas helpi la akuŝojn. Akuŝistino. Virino, kies profesio estas helpi la akuŝojn : Akuŝantino. Virino, kiu akuŝas.
Akuta. Nelongedaŭra, akompanata de fortaj simptomoj (pri la malsanoj) : akuta kataro. Komparu : Akra.
Akuzi. Proklami ies kulpon, krimon : akuzi iun pri ŝtelo, akuzi iun pri malnobleco. Akuzo. Ago, vortoj de tiu, kiu akuzas.
Akuzativo. Kazo, kies finiĝo estas n.
Akvo. H2O. Komponaĵo de oksigeno kaj hidrogeno; fluidaĵo, kovranta tri kvaronojn de la tero (maroj, lagoj, riveroj). Akva. - 1. Konsistanta el akvo : akva solvaĵo. - 2. Vivanta en akvo : akva vegetaĵo. Akvofalo. Akvoj de rivero, lago, k. t. p., falantaj de supre : la Niagara akvofalo. Akvomelono. Speco de melono kun ruĝa molaĵo. Superakvego. - 1. Tre granda kvanto da akvo. - 2. La ĝenerala subakvigo de la tero, laŭ la biblio : Noaho kaj lia familio estis la solaj homaj estaĵoj, kiuj sin savis de la superakvego.
Akvaforto. Desegnaĵo, ĥemie farita sur kupro.
Akvarelo. Pentraĵo, farita per farboj solvitaj en akvo. Akvarelisto. Pentristo de akvareloj.
Akvario. Akvujo por kulturi vegetaĵojn kaj fiŝojn.
Akvilegio (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ranunkolacoj kun sonorilforma floro (Aquilegium).
Al. - 1. Prepozicio, metata antaŭ nomo de persono, objekto, loko, je kiu aŭ kien estas direktata la ago : doni, donaci libron al knabo, amo de la patro al la filo, proksimiĝi al la urbo. - 2. Prefikso, esprimanta kien direktiĝas movo; lokon, kiun atingas movo : almeti, alporti.
Alabastro. Duone diafana speco de gipso de blanka koloro, similanta marmoron, uzata por malgrandaj artaj objektoj : vazoj, statuetoj. Alabastra. El alabastro : alabastra vazo.
Alarmo. - 1. Alvoko al armiloj : La generalo ordonis trumpeti la alarmon. - 2. Sciigo, krioj pri proksimiĝanta danĝero. Alarmi. Fari alarmon.
Alaŭdo (Zool.). Kantobirdo el la familio de l’paseroj (Alaŭda arvensis).
Albinoso. Homo kun kunnaskita anomalio de la pigmento : plena aŭ preskaŭ plena manko de la pigmento en la haŭto, haroj, k. t. p.
Albumo. Libro por enmetado de fotografaĵoj, ilustraĵoj : Albumo de konataj Esperantistoj.
Albumino. Organika substanco, kiu formas la blankon de ovo kaj el kiu grandparte konsistas la korpo de la bestoj kaj vegetaĵoj.
Albuminurio (Med.). Ĉeesto de albumino en la urino (simptomo de la nefrito kaj de aliaj malsanoj).
Alciono (Zool.). Birdo krianta el la vico de l’paseroj (Alcedo).
Aldo. La plej malalta voĉo de la virinoj. Aldviolono. Granda violono : korda instrumento, meza inter la violono kaj violonĉelo.
Aleo. Vojo en ĝardeno; vojo kun vico de arboj ĉe ĉiu bordo : aleo de tilioj.
Alegorio. Rakonto, kies temo estas metafore prezentita. Alegoria. Esprimita per metaforoj, metafore prezentita.
Aleno. Pinta fera peco por fari truojn en ledo : La aleno estas ilo de l’ ŝuistoj.
Alfabeto. Kolekto de ĉiuj literoj de lingvo en konstanta vico : Preskaŭ ĉiuj civilizitaj popoloj uzas la latinan alfabeton.
Alfenido. Metala komponaĵo, imitanta la arĝenton : El alfenido oni faras kulerojn, forkojn, k. t. p. Alfenida. El alfenido : alfenida cigarujo.
Algo (Bot.). Familio de sensemaj vegetaĵoj, kreskantaj en akvo (Algae).
Algebro. Parto de la matematiko, en kies operacioj estas uzataj literoj : La algebro donas solvojn pli ĝeneralajn, ol la aritmetiko. Algebra. De la algebro, koncernanta la algebron : algebra problemo.
Alhemio. Ĥemio de la mezaj centjaroj; arto aliigi metalojn, en oron. La alĥemio estas la patrino de la ĥemia scienco.
Alia. - 1. Diferenca, ne egala, malsama : Tio estas tute alia afero! - 2. Dua el du : Ili disiĝis : unu iris dekstren, la alia maldekstren. Alie. - 1. Alimaniere. - 2. En kontraŭa okazo, se ne : Obeu, alie vi estos punita. Aliigi. Fari ion alia : aliigi la voĉon. Aliiĝi. Fariĝi alia.
Alibio. Pruvo, ke akuzito estis en alia loko en la momento de la krimo.
Aligatoro (Zool.). Amerika krokodilo (Alligator).
Alineo. Linio, kies unua vorto iom foriĝas de la rando de manuskripto aŭ presaĵo : En « Vortaro de Esperanto » ĉiu radiko havas sian alineon.
Alko (Zool.). Speco de cervo kun larĝaj plataj kornoj (Cervus alces).
Alkalio (Ĥem.). Solvebla hidrato de bazo : hidrato de kalio, hidrato de natrio. Alkalia. Havanta karakteron, ecojn de alkalio : alkalia solvaĵo.
Alkoholo. Esenca parto de brandoj, vinoj, likvoroj (ĥem. etila alkoholo) : La trouzado de la alkoholo kaŭzas multajn malsanojn. Alkohola. El alkoholo, enhavanta alkoholon. Alkoholaĵo. Alkohola trinkaĵo.
Alkoholismo. Malsana stato, kaŭzita de la trouzado de alkoholaĵoj.
Alkovo. Ĉambro sen fenestro, por lito : La dormado en alkovo estas malutila por la sano. Komparu : Niĉo.
Almanako. Libro, enhavanta tabelon de l’ tagoj, monatoj, sezonoj kaj festoj de jaro, kun literaturaĵoj kaj praktikaj informoj.
Almenaŭ. - 1. Ne malpli ol : Por lerni fremdan lingvon oni bezonas almenaŭ du jarojn. - 2. Eble aliaj,… : Almenaŭ mi ne komprenas tion.
Almozo. Kio estas donata senpage al mizeruloj por helpi ilin : Blindulo petas almozon antaŭ la preĝejo. Almozulo. Homo, kiu vivas per almozoj.
Alno (Bot.). Arbo el la familio de l’betulacoj, uzata de lignaĵistoj (Alnus).
Aloo (Bot.). Arbo, liveranta laksigan rezinon, el la familio de l’liliacoj (Aloe).
Alopatio. Metodo de kuracado per rimedoj, kontraŭaj al la naturo de l’ malsano : La alopatio estas la sola serioza metodo, la homeopatio estas nur blago. Alopatia. De l’ alopatio, bazita sur la alopatio.
Alpako. Ŝtofo el lano de l’ samnomaj ŝafoj, vivantaj sur la montoj de Peruvio. Alpaka. El alpako : alpaka jako.
Alta. - 1. Granda en la vertikala direkto : alta domo, monto. - 2. Grava, supera :alta rango, ofico. - 3. (Muz.). Konsistanta el multe da vibroj : alta tono. Altaĵo. Alta loko. Alteco. Eco de tio, kio estas alta. Plialtigi. Pligrandigi la altecon.
Altaro. Tablo por religiaj oferoj, por diservo.
Alteo. (Bot.). Malvosimila vegetaĵo (Althaea).
Alterni. Sekvi unu alian kaj reciproke : La tagoj kaj noktoj eterne alternas.
Alternativo. Decida elekto de unu el du eblaĵoj aŭ aferoj : Al la kompanio sin prezentis la alternativo : aŭ bankroti aŭ likvidi ĉiujn filiojn.
Altreliefo. Surmura skulptaĵo, kies figuroj preskaŭ tute foriĝas de la fono.
Aludi. Paroli pri persono aŭ afero, ne menciante ilian nomon, komprenigante tamen pri kio oni parolas. Aludo. Vorto aŭ frazo, aludanta pri io.
Alumeto. Ligna peceto, kun ekstremo sulfurita, por ekbruligado.
Aluminio (Ĥem.). Al. Blanka, tre malpeza metalo de arĝenta brilo. Aluminia. El aluminio : aluminia ŝlosilo.
Aluno (Ĥem.). Duobla sulfato de aluminio kaj kalio, amonio : La kalian alunon oni ordinare nomas simple aluno. Aluno estas uzata por purigi akvon, en fotografado, tanado.
Aluvio. Tera tavolo, alportita de la akvo : La plej granda parto de Holando konsistas el maraj aluvioj.
Amo. - 1. Pasia inklino al persono de alia sekso : amo al virino. - 2. Alta grado de inklino : amo al la patrino, al la infanoj. Ami. Senti amon. Aminda. Kiu meritas amon, kiu faras agrablan impreson. Enamiĝi. Eksenti amon al persono de la alia sekso.
Amatoro. - 1. Persono, kiu havas inklinon al io, amas ion ; amatoro de pentraĵoj. - 2. Persono, kiu ne profesie sin okupas per arto, scienco, metio : fotografisto amatoro. Komparu : Diletanto.
Amalgamo. - 1 (Ĥem.). Miksaĵo de hidrargo kun alia metalo. - 2. Miksaĵo.
Amaso. Kolekto, granda kvanto, granda nombro : amaso da ŝtonoj, popolamaso. Amasigi. Kolekti en granda kvanto : amasigi monon.
Ambasadoro. - 1. Sendito de unu ŝtato al alia. - 2. Konstanta reprezentanto de ŝtato ĉe alia regno.
Ambaŭ. Unu kaj alia : Mi renkontis du amikojn, mi salutis ilin ambaŭ kaj ĉiu resalutis.
Ambicio. Forta deziro de famo, honoroj, k. t. p. : Laŭdinda estas ambicio, se ĝi instigas al la laboro, kondamninda, se ĝi uzas intrigojn kaj reklamon. Ambicia. Kiu havas, montras ambicion : ambicia homo, ambicia projekto.
Amblo. Maniero de l’ irado de kelkaj kvarpiedaj bestoj, kiuj levas samtempe ambaŭ piedojn de unu flanko : La urso, kamelo, ĝirafo kaj unu speco de ĉevaloj iras la amblon.
Amboso. Fera bloko, sur kiu oni forĝas. Esti inter martelo kaj amboso = esti en malfacila situacio sen eliro.
Ambro. Rezina aroma substanco, uzata kiel incenso.
Ambrozio. - 1. Manĝaĵo de la grekaj dioj. - 2. Tre bongusta manĝaĵo.
Ambulanco. Movebla armea hospitalo.
Amelo. Substanco, formanta la plej grandan parton de ĉiuj farunaj substancoj; ĝi estas fabrike preparata el grenoj, terpomoj kaj uzata por rigidigi la tolaĵon.
Amen. La lasta vorto de preĝoj; ĝi signifas : tiel estu.
Ametisto. Violkolora multekosta ŝtono, konsistanta el speco de kvarco.
Amfibio (Zool.). Vertebrulo, vivanta sur la tero kaj en la akvo : La krokodilo estas la plej granda amfibio (Amphibium).
Amfiteatro. - 1. Antikva duonronda konstruaĵo kun pli kaj pli altaj benkoj por spektatoroj. - 2. Parto de teatro kontraŭ la scenejo.
Amforo. Antikva vazo, alta kaj mallarĝa, kun du teniloj; ĝi estis uzata por vino, mielo, oleo, k. t. p.
Amigdalacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : migdalo, abrikoto, pruno, persiko.
Amiko. Persono, ligita kun alia per inklino, simpatio, akordo de opinioj, gustoj : La amikon oni ekkonas en malfeliĉo. Amika. Bazita sur amikeco, inspirita de amikeco; amika helpa, amika konsilo. Amikaĵo. Amika ago. Amikeco. Sento, rilato de tiuj, kiuj estas amikoj.
Amindumi. Peni plaĉi al persono de la alia sekso per vortoj kaj konduto : amindumi viron, virinon.
Amnestio. Pardono, senkulpigo, proklamita de regnestro al krimuloj. Amnestii. Doni amnestion.
Amoniako (Ĥem.). NH3. Gasa alkalio de tre akra odoro, kombinaĵo de azoto kaj hidrogeno; ĝi estas uzata, en akva solvaĵo, de ladistoj, kolorigistoj.
Amorfa. Kiu ne posedas regulan strukturon : Ekzistas du specoj de fosforo : amorfa kaj kristala.
Amortizi. Nuligi ŝuldon per regulaj partopagoj.
Amplekso. Dimensioj, grado de vasteco (en figura senco) : verko de granda amplekso. Ampleksi. Havi en si, teni en si (en figura senco) : La programo de la universitato ampleksas ĉiujn sciencojn. Multampleksa. Ampleksanta multon, havanta grandan amplekson.
Amputi. Fortranĉi per ĥirurgia instrumento membron, organon : amputi frakasitan brakon.
Amuleto. Objekto havanta miraklan econ antaŭgardi de malsano, de sorĉo la personon, kiu ĝin portas.
Amuzi. Agrable okupi la pensojn, atenton; gajigi : La rakonto forte amuzis nin. Amuzo. Io agrable okupanta la pensojn, atenton; io gajiganta. Komparu : Distri, ludo.
-An. Sufikso por esprimi membron, loĝanton, adepton : societano, Parizano, kristano.
Anagramo. Alimeto de la literoj de vorto aŭ frazo, por formi alian vorton aŭ frazon : napo, pano.
Anakronismo. - 1. Eraro kontraŭ la kronologio, konsistanta en kunmetado de nesamtempaj personoj aŭ faktoj. - 2. Io nekonforma al la moroj de epoko.
Analitiko. Teorio de analizo.
Analizo. - 1. Disigo en elementojn : ĥemia, logika, gramatika analizo. - 2. Esploro detala, dividanta la tuton en ĝiajn elementojn. Analizi. Fari analizon.
Analogio. (Filoz.). Simileco de du aferoj en unu aŭ kelke da rilatoj, permesanta konkludi pri ilia simileco ankaŭ en aliaj rilatoj : analogio de fenomenoj, analogio de juraj okazoj. Analogia. Havanta analogion. Komparu : Egala, simila, parenca.
Ananaso (Bot.). Frukto de l’ananasujo. Ananasujo. Tropika arbo el la familio de labromeliacoj (Ananassa sativa).
Anapesto. Trisilaba versa mezuro, konsistanta el du mallongaj, aŭ neakcentitaj silaboj kaj tria longa aŭ akcentita.
Anarĥio. - 1. Sistemo politika kaj socia, en kiu ĉiu individuo vivas sendependa, sen iu ajn estraro aŭ registaro. - 2. Plena senordo. Anarĥia. De anarĥio, bazita sur anarĥio.
Anaso (Zool.). Korta naĝbirdo (Anas domestica).
Anatemo. Solena malbeno; malbeno.
Anatomio. Scienco pri la makroskopa strukturo de organismoj : La sekcado estas la ĉefa esplora metodo de la anatomio. Anatomia. De anatomio, koncernanta anatomion.
Anĉovo (Zool.). Malgranda manĝebla fiŝo, ordinare konservata en oliva oleo, uzata kiel spicaĵo (Engraulis encassicolis).
Anekdoto. Mallonga sprita rakonto.
Aneksi. Aligi, precipe aligi al regno fremdan provincon : aneksi post venka milito. Anekso. Ago de tiu, kiu aneksas.
Anemono (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ranunkulacoj (Anemone).
Angeliko (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’umbeliferoj (Angelica).
Angio. Kanalo, tubo, tra kia fluas la sango, nutraj fluidaĵoj de l’ bestoj kaj vegetaĵoj.
Angiologio. Parto de la anatomio pri la angioj.
Angilo (Zool.). Serpentosimila manĝebla fiŝo (Anguilla vulgaris).
Angino (Med.). Inflamo de la gorĝo.
Angulo. - 1. Nelimigita spaco inter du sin renkontantaj linioj rektaj. - 2. Nelimigita spaco inter du aŭ kelke sin renkontantaj reciproke ebenoj. - 3. Malvasta, kaŝita loko. Triangulo. Parto de l’ spaco, limigita de tri sin reciproke renkontantaj linioj. Multangulo. Parto de l’ spaco, limigita inter kvar, kvin, k. t. p. sin reciproke renkontantaj rektaj linioj.
Anĝelo. - 1. Ĉiela, estaĵo, akompananta kaj servanta Dion; ĉiela sendito. Malbona anĝelo = diablo, satano. - 2. Persono tre bonkora, dolĉa, tolerema : anĝelo de l’ pacienco.
Anhidra (Ĥem.). Senakva.
Anilino. Olea substanco, produktata el indigo (industrie el nitrobenzolo) kaj uzata por farboj. Anilina. De anilino, enhavanta anilinon : anilina farbo.
Animo. - 1. Spirita kaj senmorta parto de la homo : La senmorteco de la animo estas dogmo de preskaŭ ĉiuj religioj. - 2. Sidejo de la sentoj kaj konscio. - 3. Esenca, ĉefa parto aŭ aganto : animo de entrepreno. Anima. De animo, koncernanta animon.
Anizo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la umbeliferoj, kies grajnoj estas uzataj kiel spicaĵo, por likvoroj (Pimpinella anisum).
Ankaŭ. Same kiel aliaj, kaj, krom tio : Ankaŭ mi venos = venos aliaj kaj mi.
Ankilozo (Med.). Rigideco de artiko, kaŭzita de malsano.
Ankoraŭ. - 1. Ĝis la nuna tempo : La laboro ne estas ankoraŭ finita. Li ankoraŭ laboras. - 2. Ree : Ankoraŭ unu fojon.
Ankro. Fera ilo, ĵetata en la akvon por fiksi ŝipon : La ankro estas emblemo de l’ espero. Ĵeti ankron, levi ankron.
Anobio (Zool.). Lignomanĝanta insekto el la vico de l’koleopteroj (Anobium tesselatum).
Anomalio. Io nenormala; dekliniĝo de ĝenerala regulo. Anomalia. Nenormala, dekliniĝanta de ĝenerala regulo.
Anonci. - 1. Publike sciigi : anonci en gazeto. - 2. Diri laŭte la nomon de l’ vizitanto, kiu eniras en la salonon. Anonco. Vortoj anoncantaj. Komparu : Afiŝo, avizo, prospekto, reklamo.
Anonima. Sen nomo de aŭtoro, de posedanto : anonima letero, societo. Anonimo. Io anonima.
Ansero. - 1 (Zool.). Korta naĝbirdo (Anser domesticus). - 2. Malsaĝa persono.
Anstataŭ. En la loko de : Anstataŭ ĉapelo surmeti ĉapon. Anstataŭ babili, laboru. Anstataŭi. Esti uzata anstataŭ io; okupi la lokon, plenumi devon anstataŭ iu : La mielo anstataŭas la sukeron. Dum la foresto de la prezidanto anstataŭis lin la sekretario. Anstataŭo. Ago de tiu, kiu anstataŭas. Anstataŭigi. Uzi anstataŭ io, doni la oficon de iu : anstataŭigi mortintan oficiston per nova.
-Ant. Finiĝo de la aktiva participo de la estanta tempo : saltanta, kantante.
Antaŭ. - 1. Prepozicio, esprimanta : a) Tempon, momenton pli fruan, ol alia : La spektaklo komenciĝis antaŭ la oka horo. Mi venis antaŭ li. b) Lokon, pli proksiman, ol alia : La puto estas antaŭ la domo. - 2. Prefikso, esprimanta agon, staton, okazantan pli proksime, pli frue : antaŭiri, antaŭdiri. Antaŭa. Estanta antaŭ io : antaŭa parto de domo, antaŭa preparo. Antaŭe. - 1. Pli frue : Antaŭe pensu. poste agu. - 2. En antaŭa loko : Antaŭe iris heroldo kaj post li dek kavaliroj. Antaŭen. Al antaŭa loko, antaŭ sin : Antaŭen! — komandis la kolonelo.
Antagonismo. Kontraŭeco.
Antagonisto. Kontraŭulo.
Antarkta. Proksima de la suda poluso.
Anteno (Zool.). Movebla korno sur la kapo de insektoj, servanta kiel organo de la palpa kaj aŭda sento.
Anticipi. Akcepti, preni antaŭe : anticipi tezon = akcepti tezon, por kiu oni poste liveros pruvojn; anticipi monon = preni monon, antaŭ kiam estas plene liverita la komercaĵo.
Antikristo. Kontraŭulo de Kristo kaj de la kristanismo; legenda estaĵo, kiu devas aperi antaŭ la fino de la mondo kaj esti venkita de Kristo.
Antikva. - 1. Kiu ekzistis antaŭ tre longe kaj ne ekzistas plu : antikva Romo, antikva lingvo. - 2. Tre malnova : antikva meblo. Antikvaĵo. Antikva objekto : vendisto de antikvaĵoj. Antikveco. Eco de tio, kio estas antikva. Komparu : Arĥaika, malnova, maljuna.
Antilopo (Zool.). Speco de rapidkura remaĉbesto.
Antimono (Ĥem.). Sb. Blanka blueta metalo, de lamena strukturo; ĝi estas uzata por la fabrikado de diversaj kunfandaĵoj (ekz. presliteroj); en la medicino estas uzataj ĝiaj saloj.
Antinomio. Kontraŭeco de du leĝoj, de du reguloj.
Antipatio. Malinklino, kiun kaŭzas malagrablaj spiritaj ecoj. Antipatia. Kiu kaŭzas antipation : antipatia homo.
Antipirino. C11H12N2O. Dimetilfenilpirazolono. Blanka kristala pulvoro, uzata en la medicino kontraŭ la kapdoloro kaj febro.
Antipodo. Loĝanto de la alia tera duonglobo : La Amerikanoj estas antipodoj de l’ Eŭropanoj.
Antisepsa. Kontraŭputra, kontraŭmikroba : La plej ofte uzataj antisepsaj rimedoj estas : sublimato, fenolo, kloro. Antisepso. Antisepsa metodo.
Antitezo. Retorika figuro, per kiu oni kontraŭmetas en unu frazo du malajn ideojn : La naturo estas granda eĉ en la malgrandaj aferoj.
Antologio. Kolekto de versaĵoj aŭ prozaĵoj de diversaj aŭtoroj.
Antracito. Supera speco de karbo, kiu brulas kun malgranda flamo kaj sen fumo.
Antrakso (Med.). Malsano de hejmaj bestoj, infektanta ankaŭ la homojn, karakterizata de la febro kaj furunkoj.
Antropologo. Scienculo, kiu sin okupas per la antropologio.
Antropologio. Naturscienco pri la homo kaj liaj rasoj.
Anunciacio. - 1. Sciigo al Sankta Mario, ke ŝi fariĝos la patrino de Kristo. - 2. Festo, rememoriganta ĉi tiun fakton.
Anuso. Ekstremo de la intesta kanalo.
Aorto (Anat.). La ĉefa arterio, komenciĝanta de la koro.
Apanaĝo. Bienoj, donataj de regnestro al princoj de la reganta familio.
Aparato. Kunigo de objektoj aŭ instrumentoj por plenumi iun celon, laboron, eksperimenton : fotografia aparato. Komparu : Instrumento, ilo, maŝino.
Aparta. Ne kunigita, ne ligita kun aliaj : aparta vojo, aparta eldono. Aparte. En aparta maniero; ne kune. Apartigi. Fari ion aparta : apartigi vojon de kampo. Komparu : Flanka, speciala.
Apartamento. Granda, luksa loĝejo : princa apartamento.
Aparteni. - 1. Esti ies posedaĵo, propraĵo : La libro apartenas al mi. - 2. Esti parto de tuto, unu el multaj : Li apartenas al miaj amikoj.
Apatio. Plena indiferenteco, nesentemo. Apatia. Plene indiferenta, nesentema.
Apelacio. Sin turno, post verdikto de unu tribunalo, al pli alta instanco.
Apenaŭ. - 1. Ne pli multe ol, nur : La libro kostas apenaŭ tri frankojn. - 2. Preskaŭ ne : Li apenaŭ scias legi. - 3. Antaŭ tre mallonga tempo : La nomado, apenaŭ haltinte, tuj daŭrigas sian migradon.
Aperi. Fariĝi videbla, sin montri : Vintre la steloj aperas tre frue. Malaperi. Fariĝi nevidebla, ĉesi esti ie : malaperi kiel ombro.
Apetito. Deziro manĝi : Malsana homo ne havas apetiton.
Apio (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la umbeliferoj, uzata kiel spicaĵo (Apium graveolens).
Aplaŭdi. Brubati la manojn por montri la aprobon : aplaŭdi aktoron, oratoron. Aplaŭdo. Ago de tiu, kiu aplaŭdas.
Apliki. Uzi por speciala celo, en speciala okazo : apliki rimedon en malsano; belarto, aplikita al la industrio. Apliko. Uzo por speciala celo, en speciala okazo. Komparu : Adapti.
Aplombo. Memkonfido, memcerteco antaŭ publiko en gestoj kaj manieroj : paroli kun aplombo. Komparu : Emfazo, patoso, vervo.
Apogi. Meti objekton sur io aŭ ĉe io, por ĝin fiksi, senmovigi : apogi bastonon al muro. « Donu al mi punkton de apogo, kaj mi ekmovos la teron ». Apogilo. Ilo por apogi; parto de seĝo, de benko, sur kiu oni sin apogas.
Apogeo. - 1 (Astr.). Punkto de la orbito de astro, kie ĝi estas en la plej granda distanco de la tero. - 2. Supro, plej alta grado : apogeo de feliĉo, de sukceso.
Apokalipso. Literaturo, precipe ĉe la antikvaj Hebreoj, figure, malklare, desegnanta la estontan sorton de la homaro : la apokalipso de Danielo, de l’ sankta Johano. Apokalipsa. Mistera, tre alegoria, malklara.
Apokrifo. - 1. Rakonto pri la vivo de Kristo kaj Dipatrino, kies aŭtentikecon ne akceptas la eklezio. - 2. Ne aŭtentika literatura verko. Apokrifa. Ne aŭtentika.
Apologio. Defenda parolado, artikolo, literatura verko.
Apopleksio. Krevo de cerba angio, kaŭzanta perdon de la konscio kaj paralizon.
Apostato. Homo, kiu forlasis sian religion, principojn, partion.
Apostolo. - 1. Ĉiu el la dek du adeptoj de Kristo, komisiita disvastigi le Evangelion. - 2. Varmega propagandisto de ideo, de doktrino.
Apostrofo. Signo, anstataŭanta forlasitan vokalon : En Esperanto oni povas anstataŭi per apostrofo nur « a » de la artikolo kaj « o » de la substantivoj.
Apoteko. Ejo, kie oni preparas kaj vendas medikamentojn. Apotekisto. Homo posedanta apotekon, laboranta en apoteko, kiel specialisto.
Apoteozi. Honori, prezenti, priskribi iun, kvazaŭ dion. Apoteozo. Ago de tiu, kiu apoteozas.
Apozicio. Substantivo, almetita en frazo al alia substantivo kaj ĝin klariganta, difinanta : Demosteno, greka oratoro. Komparu : Epiteto.
Apro (Zool.). Sovaĝa porko (Sus aper).
Aprilo. La kvara monato de la jaro.
Aprobi. - 1. Opinii ion bona : aprobi agon, konduton. - 2. Esprimi opinion, ke io estas bona, rekomendinda : kolekto aprobita. Aprobo. Opinio, ago de tiu, kiu aprobas.
Apsido (Astr.). Punktoj de la plej granda kaj plej malgranda distanco de astro al la suno.
Apud. Prepozicio kaj prefikso kun la signifo : proksime, najbare, flanke de : apud muro, apud domo. Apuda. Proksima, najbara : apuda ĉambro. Apude. Proksime, najbare : kuŝi apude. Komparu : Ĉe, en.
-Ar. Sufikso, esprimanta kolekton de objektoj, formantaj unu tuton : arbaro, vortaro.
Aro. Kampa mezuro de la metra sistemo = 100 kvadr. metr.
Arabesko. Ornamaĵo, imitanta kunplektitajn branĉojn kaj foliojn kun fantaziaj linioj, laŭ la araba gusto.
Arako. Alkohola likvoro, produktata el rizo.
Araknoidoj (Zool.). Klaso de l’araneosimilaj artropodoj (Arachnoidea).
Araneo (Zool.). Senflugila insekto, teksanta reton, por kapti aliajn insektojn. Araneaĵo. Reto de la araneoj.
Aranĝi. - 1. Dismeti laŭ ĝusta ordo, ordigi, pretigi : aranĝi ekspozicion, aranĝi aferon, aranĝi kongreson. Aranĝo. Ago de tiu, kiu aranĝas. Aranĝebla. Kiu povas esti aranĝita. Komparu : Prepari.
Arbalesto. Ŝtala pafarko, streĉata per risorto, kun tenilo.
Arbo. Granda vegetaĵo kun branĉoj kaj folioj : kverko, abio, figarbo, pomujo. Arbaro. Kolekto de arboj, kreskantaj sur granda areo. Arbeto. Arba kreskaĵo kun unu radiko kaj kelke da trunkoj, aŭ kies trunko tuj super la tero dividiĝas en branĉojn : rozujo. Arbetaro. Kolekto de arbetoj.
Arbitro. Persono, elektita de kontraŭuloj por juĝi ilian aferon. Arbitra. Dependanta sole de ies volo, senkontrola, despota : arbitra decido, ago, juĝo.
Arĉo. Bastoneto, sur kiu estas streĉitaj ĉevalaj haroj, kaj per kiu oni ludas violonon, violonĉelon, k. t. p,
Ardeo (Zool.). Birdo, similanta cikonion (Ardea cinerea).
Ardezo. Grize-nigra ŝtono, facile dividebla en tavolojn; ĝi estas uzata por kovri tegmentojn, por fari skribtabuletojn kaj krajonojn. Ardeza. El ardezo : ardeza tegmento, ardeza krajono.
Areo. Tera, kampa supraĵo : Nia ekspozicio okupas areon de 60 mil kvadrat. metroj.
Areno. - 1. Centra ronda loko en la cirkoj, por bataloj, ludoj. - 2. Loko de batalo de politikaj ideoj, partioj : politika areno.
Areometro. Instrumento por mezuri la densecon de fluidaĵoj.
Areopago. - 1. Plej alta tribunalo en la antikvaj Atenoj. - 2. Eminenta senpartia juĝantaro.
Aresti. Malliberigi iun antaŭ la juĝo, por lin transdoni al la tribunalo. Aresto. Ago de tiu, kiu arestas. Arestejo. Ĉambro, domo por arestitoj. Arestito. Persono arestita.
Argilo. Mola, grasa tero, el kiu oni faras potojn, brikojn. Argila. El argilo : argila vazo.
Argono (Ĥem.). Senodora, senkolora gaso, antaŭ nelonge trovita en la aero kaj ekzistanta en la atmosfero en tre malgranda kvanto.
Argumento. Pruvo en diskuto. Argumenti. Doni argumentojn, pruvi per argumentoj.
Arĝento. Blanka, brila ne rustanta metalo. Arĝenta. - 1. El arĝento : arĝenta kulero. - 2. Havanta econ de la arĝento : arĝenta sono, arĝenta brilo. Arĝenti. Kovri per maldika tavolo de arĝento : arĝentita ĉeno.
Arĥaika. Malnoviĝinta, ne uzata plu (pri vortoj kaj esprimoj).
Arĥaismo. Vorto, esprimo malnoviĝinta, ne uzata plu : Esperanto, kiel lingvo nova, ne posedas arĥaismojn.
Arĥeologo. Persono, kiu sin okupas per la arĥeologio.
Arĥeologio. Scienco pri la monumentoj kaj artoj de la antikveco.
Arĥipelago. - 1. La maro inter Grekujo kaj Turkujo. - 2. Kolekto de najbaraj insuloj : la Patagonia arĥipelago.
Arĥitekto. Persono, kiu profesie sin okupas per la konstruado.
Arĥitekturo. Belarto de la konstruado.
Arĥitravo. Trabo sur la kapitelo de kolono.
Arĥivo. Kolekto de malnovaj aktoj kaj dokumentoj. Arĥivisto. Persono gardanta, aranĝanta arĥivon.
Ario. Muzikaĵo, adaptita al vortoj.
Ariergardo. Taĉmento, gardanta la postan parton de armeo.
Aristokrato. Ano de alta nobelaro.
Aristokratio. Aristokrataro.
Aritmetiko. Scienco pri la nombroj kaj kalkulado.
Arko. Parto de cirklo : Fleksita bastono havas formon de arko. Arkâjo. - 1. Arka supraĵo, kovranta ion : la ĉiela arkaĵo. - 2. Masonaĵo (tegmento, plafono, ponto), konsistanta el kojnformaj ŝtonoj aŭ brikoj, kiuj sin apogas unu al alia, kovrante liberan spacon sub si. Ĉielarko. Sepkolora arko sur la ĉielo, kiu aperas, kiam la sunaj radioj refraktiĝas en la pluvaj gutoj. Pafarko. Arkforma armilo, el ligno aŭ alia fleksebla substanco, servanta por ĵeti sagojn.
Arkado. Arkaĵo sur kolonoj.
Arkeo. La ŝipo de Noaho.
Arkta. Proksima de la norda poluso.
Arlekeno. Ludanto en cirka spektaklo, portanta groteskajn diverskolorajn vestojn. Komparu : Histriono.
Armi. Provizi per instrumentoj por atako aŭ defendo : armi soldatojn, sin armi. Armilo. Instrumento por atako aŭ defendo : glavo, lanco, ŝildo. Preni armilojn, remeti armilojn, al la armiloj! Senarmigi. Liberigi de armiloj, forpreni armilojn : Soldatoj, senarmigu vin! Oni senarmigis la malamikojn. Armilejo. Arsenalo, provizejo de armiloj.
Armeo. Militistaro. Granda kolekto de armitaj soldatoj, dividitaj en regimentojn, rotojn, k. t. p. kaj komandataj de unu ĉefo.
Arniko (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kompozitoj, uzata en la popola medicino, kiel vundsaniga rimedo (Arnica).
Aroganta. Malmodesta kaj malŝate kondutanta kun aliaj.
Aromo. Bonodoro de vegetaĵoj. Aroma. Kiu posedas aromon : aromaj herboj, aroma tabako.
Aroruto. Amelo el radikoj de kelkaj tropikaj vegetaĵoj, uzata kiel nutraĵo.
Arpeĝo. Akordo, kies sonoj ne sonas samtempe, sed rapide sekvas unu alian. Arpeĝi. Fari arpeĝojn.
Arsenalo. Provizejo de armiloj, armilejo.
Arŝino. Rusa mezuro de la longeco = 0,71 m.
Arto. - 1. Scio, kapablo fari ion, akirita per studoj, lernado, praktiko : arto de diplomato, de kuracisto, de ĉasisto. - 2. Kontraŭo de la naturo : La arto imitas la verkojn de la naturo. - 3. Belarto : poezio, arĥitekturo. Arta. Koncernanta arton. Artisto. Persono, kiu sin okupas per arto : pentristo, drama artisto. Belarto. Ĉiu el la kvin artoj : arĥitekturo, poezio, muziko, skulpt- kaj pentrarto.
Arterio (Anat.). Angio, kiu kondukas sangon de la koro al la partoj de la korpo.
Arteza. Arteza puto : borita puto, el kiu la akvo ŝprucas per si mem.
Artifiko. Lerta, ruza, trompa procedo : artifiko de ĵonglisto, de advokato. Artikifa. Lerta, ruza, trompa. Artifikeco. Eco de tio, kio estas artifika.
Artiko. Organo, kiu kunigas kaj en kiu moviĝas du membroj de la korpo : genua artiko. Elartikigi. Forigi, forpuŝi membron el artiko.
Artikolo. - 1. Partikulo, per kiu oni esprimas la difinitecon aŭ nedifinitecon : Esperanto posedas nur unu artikolon. - 2. Raporto, traktato en gazeto : La propagandaj esperantaj gazetoj ne akceptas politikajn artikolojn.
Artilerio. Kanonoj kun la soldatoj, servantaj ilin. Artileria. De artilerio : artileria atako.
Artiŝoko (Bot.). Legomo el la familio de l’ kompozitoj (Cynara scolymus).
Artrito. Inflamo de artiko. Artritulo. Persono, malsana je artrito.
Artropodoj (Zool.). Tipo de malsuperaj
bestoj, kies korpo estas dividita en segmentojn : krustuloj, araneoj, insektoj.
-As. Fleksio de la tempo estanta de l’ aktivo (por ĉiuj personoj de la unu- kaj multenombro).
Aso. Ludkarto, signita per unu sola punkto.
Asafetido. Malbonodora rezino, aplikata kontraŭ spasmoj.
Asbesto. Minerala substanco, konsistanta el fadenoj kaj nebruligebla.
Asekuri. Certigi al si per speciala pago kompenson de perdoj, kiuj povas esti kaŭzitaj de fajro, ŝippereo, k. t. p. : asekuri domon de fajro, kampojn de hajlo, komercaĵojn de ŝippereo; asekuri sian vivon. Asekuro. Ago de tiu, kiu asekuras : societo de asekuroj.
Asepso. Kontraŭputra metodo en la ĥirurgio, sen uzado de ĥemiaj rimedoj. Asepsa. - 1. Bazita sur la asepso : asepsa procedo. - 2. Libera de mikroboj : asepsa instrumento.
Aserti. Kategorie kaj kun certeco esprimi sian opinion. Aserto. Opinio, vortoj de tiu, kiu asertas. Komparu : Certigi.
Asesoro. Asistanto, helpanto de juĝisto.
Asfalto. Terpeĉo, uzata precipe en miksaĵo kun dika sablo, por kovri stratojn kaj vojetojn. Asfalti. Kovri per asfalto. Asfalta. El asfalto : asfalta trotuaro.
Asfiksio. Ĉeso de la spirado, sufokiĝo.
Asigno. Dokumento, ordonanta pagi monon, destinitan por speciala celo, al persono prezentanta la mandaton. Asigni. Destini kaj pagi monon por speciala celo : Por la konstruo de hospitalo la urbo asignis mil frankojn. Komparu : Ĉeko, Mandato.
Asimili. - 1. Proprigi al sia korpo manĝitan nutraĵon : La suĉinfano tre bone asimilas la lakton de sia patrino. - 2. Aliigi anojn de alia nacio en anojn de sia : Ne malofta estas la fakto en la historio, ke unuj popoloj asimilas aliajn. Asimilo. Funkcio, ago de tiu, kiu asimilas. Komparu : Digesti.
Asisti. Akompani kaj helpi. Asisto. Akompano kaj helpo. Asistanto. Persono, kiu asistas : asistanto de pastro, de profesoro.
Askarido (Zool.). Parazito vermo, vivanta en la intestoj de l’ homoj kaj porkoj (Ascaris lumbricoides).
Asketo. Persono, celanta perfektiĝon per piaj procedoj kaj abstinenco.
Asketismo. Asketa vivado.
Asocio. Grava, granda societo : Internacia Scienca Asocio. Asocii. Kunigi en asocion. Asociito. Ano de asocio. Komparu : Ligo, kompanio, unuiĝo.
Asonanco. Neplena rimo, en kiu oni atentas nur la samecon de la akcentitaj vokaloj : Asonancoj estas ofte uzataj en la hispana poezio. Asonanca. Bazita sur asonancoj : asonanca versaĵo.
Asparago (Bot.). Legomo el la familio de l’ liliacoj (Asparagus officinalis).
Aspekto. Maniero, en kiu io sin prezentas al niaj okuloj ; ŝajno ; mieno : stranga, bela aspekto; havi aspekton.
Aspergi. Delikate surŝprucigi per gutoj : La pastro aspergas la preĝantojn. Aspergi florojn. Aspergo. Ago de tiu, kiu aspergas. Aspergilo. Ilo por aspergi.
Aspido (Zool.). Venena serpento.
Aspiri. Celi, deziri oficon, postenon : aspiri al la ofico de l’ direktoro; aspiri altajn honorojn. Aspiranto. Persono, kiu aspiras : La ofico ne vakas ankoraŭ, kaj jam sin prezentis dek aspirantoj. Komparu : Kandidato.
Asteroidoj. Malgrandaj planedoj inter Marso kaj Jupitero.
Astmo (Med.). Malsano, karakterizata de malfacila spirado.
Astro. Ĉiela korpo : suno, planedo, kometo. Komparu : Stelo.
Astrologo. Persono, kiu sin okupas per la astrologio.
Astrologio. Arto, antaŭdiri faktojn el la situacio de la steloj.
Astronomo. Persono, kiu sin okupas per la astronomio.
Astronomio. Scienco pri la astroj.
-At. Finiĝo de la pasiva participo de l’ estanta tempo : amata, batate.
Ataki. - 1. Sin ĵeti kontraŭ iu por batali : ataki malamikon. - 2 Fig. : ataki per parolado, malsano atakas organon. Atako. Ago de tiu, kiu atakas. Atakema. Inklina ataki. Atakanto. Homo, kiu atakas.
Atavismo. Heredado de malproksimaj antaŭuloj.
Ateismo. Doktrino, neanta la ekziston de Dio.
Ateisto. Persono, kiu neas la ekziston de Dio. Atenci. - 1. Krime ataki reganton aŭ alian eminentan personon : atenci iun, atenci kontraŭ iu. - 2 Fig.: atenci ies liberecon, rajtojn = provi limigi, provi forpreni. Atenco. Ago de tiu, kiu atencas.
Atendi. - 1. Resti, ĝis iu venos, ĝis io okazos : atendi amikon, atendi la subiron de la suno. - 2. Esperi : atendi helpon. - 3. Esti preta, minaci, esti neevitebla : La tagmanĝo atendas nin. La krimulon atendas la ekzekuto. Atendo. Stato de tiu, kiu atendas. Atendejo. Ĉambro, salono por atendi : atendejo de stacidomo, de kuracisto.
Atenta. Kies aŭda, vida sento, spirito estas turnita al io : atenta lernanto, atenta speletatoro. Atenti. - 1. Havi la aŭdan, vidan senton, spiriton, turnitan al io : atenti lecionon. - 2. Sekvi, obei : atenti konsilon, argumentojn. Atento. Anima stato de tiu, kiu atentas. Senatenta. Kiu ne atentas.
Atesti. - 1. Doni sciigojn pri fakto aŭ afero, por konfirmi aŭ kontraŭparoli diron de akuzito : atesti en juĝejo. - 2. Pruvi, montri : La historiaj monumentoj atestas, ke la antikva Egipto posedis altan civilizacion. Atesto. - 1. Vortoj de tiu, kiu atestas. - 2. Atestanta dokumento : supera (profesora) esperanta atesto. Atestanto. Persono, kiu atestas.
Atingi. Sukcesi tuŝi, veni ĝis, sin etendi ĝis : atingi la plafonon per etendita mano; atingi celon; atingi urbon antaŭ la nokto; atingi aĝon de dudek jaroj. Atingebla. Kiu povas esti atingita : neatingebla perfekteco.
Atlaso. - 1. Kolekto de geografiaj kartoj; kolekto de desegnaĵoj aŭ pentraĵoj, ilustrantaj specialan temon : atlaso geografia, historia, anatomia, botanika. - 2. Glata brila silka ŝtofo kun nerimarkebla transversaj fadenoj. - 3. Filo de Jupitero; giganto, kiu portis sur siaj ŝultroj la ĉielon.
Atleto. - 1. Luktisto. - 2. Homo tre forta.
Atmosfero. Aero, gasoj, ĉirkaŭantaj la teran globon aŭ alian astron. Atmosfera. De atmosfero : atmosferaj gasoj.
Atomo. La plej malgranda, nedividebla parto de materio. Komparu : Molekulo.
Atomismo. Filozofia sistemo, klariganta la formiĝon de l' universo, kiel kuniĝon de atomoj.
Atonio (Med.). Malforteco de muskolo, de organo.
Atribui. Opinii, ke io estas ies ago, eco : atribui al iu meriton, pekon, agon.
Atributo (Gram.). Adjektivo aŭ substantivo, kiu kun verbo formas predikaton : La rozo estas ruĝa. Kiamaniere vi fariĝis Esperantiston? La popolo proklamis lin reĝo. Atributa. De atributo, havanta karakteron de atributo : atributa vorto.
Atriplo (Bot.). Vegetaĵo herba el la familio de l’ kenopodiacoj (Atriplex).
Atrofio (Med.). Patologia malgrasiĝo, malgrandiĝo de muskolo, de organo. Atrofii. Patologie malgrasiĝi, malgrandiĝi.
Atuto. Supera koloro en la kartludoj.
Aŭ. - 1. Esceptanta konjunkcio : Venki aŭ morti! Prenu frakon aŭ redingoton. - 2. Alivorte; tio estas; nomata alie : Unuigitaj Ŝtatoj aŭ Usono.
Aŭdi. Percepti per la orelo : aŭdi bruon, muzikon. Aŭdado. Kapablo aŭdi : La aŭdado gvidas la blindulon. Aŭda. De l’aŭdado, kiu koncernas la aŭdadon : aŭda sento, aŭda organo. Komparu : Aŭskulti.
Aŭdienco. Oficiala akcepto de regnestro aŭ altrangulo, por aŭskulti petojn.
Aŭditorio. Ĉambrego por publikaj, universitataj lecionoj.
Aŭguro. Antikva roma antaŭdiristo.
Aŭkcio. Publika vendo al persono, kiu proponas la plej altan pagon.
Aŭrantiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj vegetaĵoj : oranĝo, citrono.
Aŭreolo. Luma cirklo, per kiu la pentristoj ordinare ĉirkaŭas la kapon de la sanktuloj; glorkrono. Komparu : Nimbo.
Aŭskulti. Uzi sian aŭdan senton; atenti por aŭdi : Ĉiuj atente aŭskultis, sed la bruo estis tiel granda, ke oni aŭdis preskaŭ nenion. Aŭskultanto. Persono, kiu aŭskultas Komparu : Aŭdi.
Aŭspicioj. Protekto, partopreno : La rondo estis fondita sub la aŭspicioj de la tutmonda ligo de instruistoj.
Aŭtentika. Originala, nefalsita, vera : aŭtentika verko, dokumento, subskribo. Aŭtentikeco. Eco de tio, kio estas aŭtentika : La akuzito neis la aŭtentikecon de l’ dokumento.
Aŭtobiografio. Priskribo de la propra vivo.
Aŭtoĥtona. Kies antaŭuloj loĝis en la lando jam de antikvaj tempoj : aŭtoĥtona popolo.
Aŭtodidakto. Persono, kiu lernas sen instruanto.
Aŭtografo. Io skribita per la propra mano de aŭtoro, de eminenta persono. Aŭtografa. Skribita per la propra mano de aŭtoro, de eminenta persono.
Aŭtografio. Reproduktado de aŭtografoj per la litografio.
Aŭtokrato. Absoluta reganto. Aŭtokrata. Reganta absolute.
Aŭtokratio. Aŭtokrata sistemo de regado.
Aŭtomato. - 1. Aparato, movata de risorto (precipe imitanta vivantan estaĵon). - 2. Aparato, kiu elĵetas per sia mekanismo diversajn objektojn (bombonojn, poŝtkartojn, fervojajn biletojn), post kiam oni enmetis moneron de difinita grandeco. - 3. Persono sen volo, sen energio. Aŭtomata. Aganta per si mem, sen ekstera kaŭzo, mekanika : La batado de la koro estas aŭtomata. Aŭtomate. En aŭtomata maniero, kiel aŭtomato.
Aŭtomobilo. Veturilo, kaleŝo, movata de motoro.
Aŭtonomio. Sistemo de regado de provinco, sendependa de la centra registaro. Aŭtonomia. Posedanta aŭtonomion, bazita sur aŭtonomio : aŭtonomia provinco, aŭtonomia administrado.
Aŭtoro. Verkisto : aŭtoro de poemo, de scienca verko, de opero.
Aŭtoritato. Povo, spirita influo, bazita sur respekto al iu, sur ies saĝo, virtoj : patra aŭtoritato, aŭtoritato de scienculo, de ĉefo. Aŭtoritata. De aŭtoritato, posedanta aŭtoritaton : aŭtoritata opinio.
Aŭtuno. La tria sezono de la jaro, inter la somero kaj vintro, t. e. inter la dua tagnoktegaleco kaj la plej mallonga tago de l’ jaro. Aŭtuna. De aŭtuno, okazanta en aŭtuno : aŭtuna vento. Aŭtune. Dum aŭtuno.
Avo. Patro de patro, patro de patrino.
Avanso. Progreso en rango, en ofico : doni avanson, ricevi avanson. Avansi. Progresi en rango, en ofico.
Avara. Karakterizata de ekstrema deziro kolekti riĉaĵojn, ne volonte elspezanta. Avari. Ne volonte, ne multe doni : avari laŭdojn, helpon. Avareco. Eco de tiu, kiu estas avara. Avarulo. Persono avara. Komparu : Avida, ŝparema.
Avelo (Bot.). Arbeto el la familio de la kupuliferoj kun manĝeblaj nuksoj (Corylus avellana).
Aveno (Bot.). Greno, uzata kiel paŝtaĵo por la ĉevaloj (Avena).
Aventuro. Rimarkinda, eksterordinara okazo en ies vivo; kuraĝa danĝera entrepreno. Aventuristo. Persono, havanta inklinon al aventuroj.
Averti. Antaŭsciigi pri minacanta danĝero, malfeliĉo, malbono, por ke oni ĝin evitu : averti iun pri proksimiĝanta fulmotondro. Averto. Vortoj de tiu, kiu avertas.
Avida. Forte deziranta posedi ion : avida de gloro, avida de mono. Avide. En avida maniero. Avideco. Eco de tiu, kiu estas avida. Komparu : Avara, ŝparema.
Avizo. Presita sciigo pri estonta fakto : avizo pri baldaŭa apero de verko. Avizi. Sciigi pri estonta fakto. Komparu : Afiŝo, anonco, prospekto, reklamo.
Azeno (Zool.). Longorela kvarpiedulo el la gento de l’ ĉevaloj : malsaĝa kaj obstina kiel azeno (Asinus).
Azilo. Rifuĝejo.
Azoto (Ĥem.). N. Ĥemia elemento, senodora, senkolora gaso, el kiu konsistas kvar kvinonoj de la atmosfera aero; ĝi ne brulas, ne subtenas la bruladon, ne taŭgas por la spirado.