Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Litero B

El Vikifontaro
de
(p. 15-22)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  A
C  ►
B


Babili. Paroli pri negravaj aferoj, paroli multe kaj precipe por la sola plezuro de parolado. Babilo. Vortoj de tiu, kiu babilas. Babilema. Kiu amas babili. Babilulo. Persono babilema.


Babordo. Maldekstra flanko de ŝipo (se oni turnas la vizaĝon al la antaŭa parto).


Bacilo. Bakterio, havanta formon de bastoneto : bacilo de la olero.


Bagatelo. Negranda objekto, negrava afero.


Bajoneto. Pinta batalilo, kiun oni almetas al la pafiloj : Talleyrand diradis : « Oni povas ĉion fari per la bajonetoj, sed oni ne povas sidiĝi sur ili ».

Baki. Sekigi kaj malmoligi per la varmego : baki panon, brikojn, potojn. Bakisto. Homo, kies metio estas baki panon, bulkojn, k. t. p. Bakaĵo. Pano, bulkoj, k. t. p.


Bakterio. Malsupera vegeta organismo, videbla nur per mikroskopo kaj kaŭzanta diversajn malsanojn, fermentadon, putradon.


Balo. Kunveno kun dancoj.


Balai. Forigi polvon, malpuraĵojn per ilo, farita el vergoj aŭ haregoj : balai polvon, balai ĉambron, balai polvon el ĉambro. Balailo. Ilo por balai. Balaaĵo. Malpuraĵo, kiun oni forigas per balaado.


Balado. Epika versaĵo, kies temo estas ĉerpita el legendo.


Balanci. Nerapide kaj egale movi supren kaj returnen : knaboj sin balancas sur tabulo; ondoj balancas ŝipon; oni jese balancas la kapon. Balanciĝi. Nerapide kaj egale moviĝi supren kaj returnen : ŝipo balanciĝas sur maro. Balancilo. Ilo por balanci (tabulo, pendigita sur ŝnuro, tabulo sur ŝtipo). Komparu : Svingi, skui, ŝanceli.


Balasto. Pezaj objektoj (ŝtonoj, sablo), per kiuj oni ŝarĝas ŝipojn, aerostatojn por konservi la egalpezon.


Balbuti. Paroli neklare, haltante kaj ripetante silabojn. Balbuto. Vortoj, parolmaniero de tiu, kiu balbutas.


Baldakeno. Kovrilo, tegmento, portata sur stangoj super la kapo de ĉefa pastro aŭ civila altrangulo dum soleno.


Baldaŭ. Post mallonga tempo : Li baldaŭ venos. Baldaŭa. Kiu baldaŭ okazos : Ĝis baldaŭa revido!


Baleno (Zool.). Grandega mambesto, vivanta en la maro (Balaena). Balenosto. Kornaj lamenoj en la buŝego de la balenoj.


Baleto. Teatra danco; spektaklo, kies temo estas esprimata per dancoj kaj mimiko.


Balisto. Antikva milita maŝino, por ĵetado de ŝtonoj, lancoj, k. t. p.


Balistiko - 1. Parto de la meĥaniko pri la movoj de ĵetitaj korpoj. - 2. Milita scienco pri la movoj de kugloj, pri la eksplodo de bomboj, k. t. p.


Balkono. Ekstera, horizontala ebeno el tabuloj, ŝtonplatoj ĉe la superaj etaĝoj, ĉirkaŭita de balustrado kaj komunikiĝanta kun la interno de l’ domo. Komparu : Teraso, verando.


Balono. - 1. Sferforma malplena korpo. - 2. Vitra sferforma vazo. - 3. Aerostato.


Baloti. - 1. Voĉdoni per globetoj. - 2. Voĉdoni pri kandidatoj.


Balustrado. Vico de kolonetoj aŭ palisetoj, kunigitaj supre per horizontalaj traboj, servanta kiel barilo ĉe altaroj, ŝtuparoj, balkonoj, terasoj. Komparu : Barilo, bariero.


Balzamo. - 1. Bonodora rezina substanco de vegetaĵoj. - 2. Tio, kio kvietigas dolorojn, ĉagrenojn : La konsolo estas balzamo por doloranta koro.


Balzamino (Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio, kun belaj floroj (Impatiens balsamina).


Bambuo (Bot.). Grandega herba vegetaĵo el la familio de l’ graminacoj, kies trunko estas uzata por konstruaĵoj, mebloj (Bambusa).


Bani. Meti korpon en akvon, fluidaĵon kaj tie ĝin lavi : bani infanon, sin bani. Banejo. Loko, ĉambro, kie oni banas aŭ sin banas. Banujo. Vazo (marmora, leda, ligna), en kiu oni banas aŭ sin banas. Pluvbano. Bano, en kiu la akvo falas de supre en multenombraj gutoj, kvazaŭ pluvo. Vaporbano. Bano en la akva vaporo.


Banala. Ofte, de ĉiuj uzata, kaj tial neoriginala, neeleganta, neinteresa : banala vero, banala vesto, banala spritaĵo. Banaleco. Eco de tio, kio estas banala. Komparu : Triviala, vulgara.


Banano (Bot.). Frukto de l' bananarbo, Bananarbo. Tropika arbo el la samnoma familio (Musa paradisiaca).


Bando. Aro de rabistoj, vaguloj, friponoj.


Bandaĝo. Longa tola rubando, per kiu oni kovras, ĉirkaŭvolvas kaj senmovigas vunditan membron. Bandaĝi. Meti bandaĝon.


Banderolo. Papera rubando, anstataŭanta koverton : Mi sendas al vi la gazeton en rekomendita banderolo.


Bandito. Rabisto.


Banko. Institucio, privata aŭ ŝtata, por monaj operacioj : pruntoj, kambioj, ĉekoj k. t. p. Banka bileto. Papera mono.


Bankiero. Posedanto de privata banko.


Bankroti. Ĉesi pagi siajn komercajn ŝuldojn kaj lasi deklari oficiale pri tio. Bankroto. Stato de tiu, kiu bankrotas. Bankrotinto. Persono, kiu bankrotis.

Banto. Ŝnuro, arkforme fleksita, kies esktremoj estas interligitaj, lasante liberan spacon inter si. Komparu : Nodo, maŝo.


Bapti. Doni la sakramenton de l' bapto. Bapto. Sakramento, kiu forigas la primitivan pekon de niaj prapatroj ; la baptanto (pastro aŭ alia persono) aspergas la baptaton kaj donas al li nomon. Baptano. Persono, kiu partoprenas la ceremonion de la bapto kaj akompanas la baptatan infanon. Baptopatro. Persono, kiu prezentas infanon al bapto, tenas ĝin sur siaj manoj dum la ceremonio kaj sciigas al la pastro la nomon, elektitan por la baptato.


Bari. Meti ion sur vojo, por malhelpi la trairon : bari al iu la vojon, bari riveron, bari la fluon de rivero. Baro. Tio, kio baras, malhelpo. Barilo. Vico de lignaj palisoj aŭ stangoj, fiksitaj en la tero kaj kunigitaj transverse; muro, kradaro, apartiganta de vojo ĝardenon, korton, konstruaĵon. Cirkaŭbaro. Barilo, ĉirkaŭanta de ĉiuj flankoj. Plektobarilo. Barilo el arbetoj, kies branĉoj kunplektiĝas. Komparu : Balustrado, bariero.


Barako. Simpla, provizora konstruaĵo por soldatoj, laboristoj, malsanuloj. Komparu : Budo.


Barakti. Kontraŭstari, peni sin liberigi per vivegaj movoj de la membroj : La kaptito furioze baraktis. Barakto. (nelegebla teksto), movoj de tiu, kiu baraktas.


Barbo. Haroj, kreskantaj sur la mentono kaj vangoj. Senbarba. Ne havanta barbon.


Barbara. Karakterizata de sovaĝaj moroj, manko de civilizacio, krueleco. Barbaro. Homo barbara. Barbareco. Eco de tiu, kiu estas barbara.


Barbarismo. Esprimo, kontraŭa al la spirito de lingvo, precipe ĉerpita el alia lingvo.


Barbiro. Homo, kies profesio estas razi, tondi kaj kombi la harojn.


Barĉo. Supo el betoj.


Barelo. Vazo el lignaj tabuletoj, kunigitaj per ringoj, kun du fundoj. Barelisto. Metiisto, kiu faras barelojn. Komparu : Tino.


Bario (Ĥem.). Ba. Ĥemia elemento el la grupo de termetaloj.


Bariero. Transversa trabo, baranta vojon. Komparu : Barilo.


Barikado. Baro, rapide konstruita sur strato el veturiloj, pavimaj ŝtonoj k. t. p. Barikadi. Bari per barikado, forte bari : barikadi pordon.


Baritono. Malalta vira voĉo inter la baso kaj tenoro.


Barko. Simpla, nekovrita ŝipo.


Barometro. Instrumento por mezuri la premon de la atmosfero.


Barono. Nomo de nobela terposedanto de malpli alta rango, ol princo kaj grafo.


Baso. La plej malalta vira voĉo.


Baseno. - 1. Granda vazo por akvo. - 2. Sendanĝera loko en haveno por gardi ŝipojn de maraj ventegoj.


Basko. Malsupra pendanta parto de redingoto, de frako.


Basto. Interna parto de la ŝelo de l’ arboj.


Bastardo. Infano naskita ekster edziĝo. Bastarda. Naskita ekster edziĝo.


Bastiono. Aldona fortikaĵo el tero kaj masonaĵo, konstruita ekstere de ĉefa fortikaĵo.


Bastono. Longa maldika ligna peco, kiun oni portas en la mano kaj sur kiu oni sin apogas. Lambastono. Bastono kun transversa ligna peco supre, sur kiu sin apogas la lamuloj.


Baŝliko. Speco de kapuĉo kun longaj ekstremoj, kiujn oni ligas ĉirkaŭ la kolo.


Bati. Trafi per rapida forta movo de mano aŭ de objekto, tenata en la mano : bati ĉevalon. Mortbati. Mortigi per batoj. Rebati. Respondi baton, atakon per bato, atako : rebati atakanton, rebati argumenton. Bato. Movo de tiu, kiu batas. Komparu. Frapi.


Batali. - 1. Malamike uzi siajn fizikajn fortojn kontraŭ iu; peni venki iun korpe (sin defendante aŭ atakante kontraŭulon): batali kontraŭ la malamikoj de l’ patrujo. - 2. Peni per la spiritaj fortoj forigi malhelpon : batali por ideo. Batalo. Ago de tiu, kiu batalas; agoj de du batalantaj armeoj. Batalema. Kiu amas batali, kiu havas inklinon al batalo. Batalilo. Ilo por batali, armilo.


Bataliono. Taĉmento de infanterio, parto de infanteria regimento.


Baterio. - 1. Artileria taĉmento kun la ilaro : Franca baterio havas ses kanonojn. - 2. Elektra baterio : kolekto de boteloj de Leyde.

Batisto. Tre maldika kaj densa teksaĵo el plej delikataj specoj de lino. Batista. El batisto : batista ĉemizo.


Bazo. - 1. Malsupro, malsupra parto; bazo de monto, de piedestalo, de triangulo. - 2. (Ĥem.). Substanco, kiu kun acido formas salon. - 3. Ĉefa, esenca principo : La internacieco estas la bazo de Esperanto. Bazi. Doni, kiel bazon, konstrui sur io; bazita sur mensogo. Komparu : Fundamento.


Bazaro. - 1. Placo, kie oni vendas komercaĵojn. - 2. Loko, okupita per plej diversaj butikoj. - 3. Ĉefa, granda komerca centro.


Baziliko. Ĉefa preĝejo.


Bazilisko. - 1. (Zool.). Amerika lacerto (Basiliscus americanus). - 2. Fabela drako, kies rigardo mortigas.


Bedo. Longa kaj mallarĝa peco de tero, kie oni kulturas florojn, legomojn, k. t. p.


Bedaŭri. – 1. (Netr.). Esti nekontenta, senti ĉagrenon, ke oni faris ion aŭ ne faris : Mi bedaŭras, ke mi skribis la leteron. – 2. (Tr.). Senti ĉagrenon pro ies malsukceso : bedaŭri iun, bedaŭri ies morton. Bedaŭro. Sento de tiu, kiu bedaŭras. Bedaŭrinde. Estas malfeliĉo, ke; oni devas bedaŭri, ke : Bedaŭrinde oni rapide forgesas la mortintojn. Komparu : Domaĝo.


Beko. Pinta longa parto de la buŝo de l' birdoj. Beki. Bati, piki per beko.


Bekeŝo. Hungara vesto : longa, vasta surtuto kun rigida kolumo.


Bela. Kiu tre plaĉas : bela virino, bela ago. Belega. Tre bela. Beleta. Bela kaj delikata, aminda. Beligi. Fari ion bela. Beliĝi. Fariĝi bela. Bele. En bela maniero. Beleco. Eco de tio, kio estas bela.


Beladono (Bot.). Venena vegetaĵo el la familio de l' solanacoj, uzata en la medicino


Beletristiko. Nescienca, neteknika literaturo; bela literaturo : romanoj, versaĵoj, noveloj, k. t. p.


Beni. Solene alvoki la favoron de Dio, solene diri bondezirojn : La pastro benas la preĝantojn. Beni la gefianĉojn. Beno. - 1. Ago, vortoj de tiu, kiu benas. - 2. Favoro de Dio : Bonaj infanoj estas vera beno de Dio.


Benefico. Teatra spektaklo, kies profito estas destinita ne por la direkcio, sed por unu el la artistoj, aŭ por filantropia celo.


Benko. Longa tabulo, apogita ĉe la ekstremoj, por sidi.


Benzino. Senkolora, facile ekbruligebla fluidaĵo, produktata el kruda petrolo kaj uzata por forigo de makuloj, por motoroj (aŭtomobiloj).


Benzolo (Ĥem.). C6H6. Fluida komponaĵo de karbono kaj hidrogeno, produktata el la peĉo de ŝtonkarbo kaj uzata por forigo de makuloj, por fabrikado de anilinaj farboj, k. t. p.


Bero. Mola, sukplena frukto, kiu anstataŭ kerno havas grajnojn : ribo, groso, frago. Beraro. Kolekto de beroj sur komuna trunketo. Vinbero. Bero, el kiu oni produktas vinon. Sekvinbero. Sekigita vinbero.


Berberiso. Arbeto el la samnoma familio kun flavaj floroj kaj ruĝaj beroj (Berberis).


Berilo. Speco de smeraldo de koloro de la mara akvo.


Berilio (Ĥem.). Be. Ĥemia elemento, blanka malfacile fandebla metalo.


Besto. Vivanta estaĵo, posedanta la kapablon senti kaj sin movi : La regno de la bestoj kaj la regno de la vegetaĵoj. Besta. De besto, havanta karakteron de besto : besta organismo, besta apetito.


Beto (Bot.). Legomo el la familio de kenopodiacoj, el kiu oni produktas sukeron (Beta).


Betulo (Bot.). Arbo el la samnoma familio : ĝia ŝelo kaj ligno estas uzataj por multaj objektoj (Betula).


Betulacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : betulo, atno.


Bezoni. - 1. Ne posedi ion necesan : bezoni monon. - 2. Esti en stato, en kiu io estas necesa : bezoni fari ion. Bezono. - 1. Manko de io necesa. - 2. Stato de tiu, kiu bezonas ion : esti en bezono. - 3. Tio, kion oni bezonas : havi moderajn bezonojn.


Biblio. La sankta skribaĵo; la malnova kaj la nova testamento.


Bibliografio. Tabelo aŭ priskribo de eldonitaj libroj.


Biblioteko. - 1. Kolekto de libroj. - 2. Ŝranko por libroj. - 3. Ĉambro, konstruaĵo por konservado de libroj.


Biciklo. Durada velocipedo, kies antaŭa rado estas multe pli granda, ol la posta. Biciklisto. Sportisto, uzanta biciklon. Bicikleto. Durada velocipedo kun egale grandaj radoj.


Bieno. Tera, kampara propraĵo. Bienulo. Posedanto de bieno. Biero. Fermenta trinkaĵo, produktata el lupolo kaj diversaj grenoj, precipe el hordeo.


Bifsteko. Rostita peco de fileo.


Bigamio. Krimo de viro, kiu edziĝas duafoje, kiam ankoraŭ vivas lia unua edzino, aŭ de virino, kiu edziniĝas, kiam ankoraŭ vivas ŝia unua edzo.


Bigota. Tro fervora en la plenumo de religiaj ceremonioj. Bigotulo. Bigota persono. Bigoteco. Eco de tiu, kiu estas bigota.


Bilanco. Tabelo de aktivoj kaj pasivoj de komerca firmo.


Bilardo. Ludo, kiun oni ludas per eburaj globoj, puŝataj per longaj bastonoj, sur tablo, kovrita per verda drapo.


Bildo. Io prezentanta la formon kaj figuron; rebrilo en akvo, en spegulo.


Bileto. Papera folieto kun surskribo pri la rajto de eniro, de partopreno : fervoja, teatra bileto, loteria bileto, banka bileto. Komparu : Karto.


Biliono. Mil milionoj (franca sistemo).


Bindi. Kunkudri la foliojn de libro kaj surmeti kartonan kovrilon. Bindaĵo. Kovrilo de libro. Bindisto. Persono, kies metio estas bindi.


Biografio. Priskribo de ies vivo.


Birdo. Varmsanga vertebrulo, posedanta flugilojn kaj plumojn : kortaj birdoj (koko, ansero, anaso); migrantaj birdoj (cikonioj, alaŭdoj); rabaj birdoj (aglo, akcipitro). Birdtimigilo. Objekto por fortimigi birdojn.


Bireto. Malpeza kvarangula aŭ ronda ĉapo, portata de pastroj kaj profesoroj.


Bis. Ankoraŭ unu fojon, duan fojon! Bis, bis! — kriis ĉiuj post la ĉarma kanto.


Biskvito. Pano, bulko aŭ kuko, tranĉita en maldikajn pecojn kaj sekigita aŭ bakita duan fojon. Panbiskvito. Biskvito el pano por soldatoj, maristoj.


Bismuto (Ĥem.). Bi. Ĥemia elemento, grize blanka metalo.


Bistro. Nigre-bruna farbo, farata el fulgo.


Bisturio. Malgranda ĥirurgia tranĉilo.


Bitumo. Tera peĉo.


Bivako. Halto, ripozo de soldatoj sen tendoj, sub liberaĉielo. Bivaki. Halti por ripozo, pasigi nokton sub libera ĉielo.


Blanka. Kiu havas la koloron de la lakto, de la neĝo : blanka papero, blanka raso. Blankigi. Fari ion blanka. Blankigejo. Ejo, fabriko, kie oni blankigas teksaĵojn.


Blasfemi. Ofendi, insulti Dion, religion. Blasfemo. Vortoj de tiu, kiu blasfemas. Blasfemanto. Persono, kiu blasfemas.


Blato (Zool.). Hejma insekto el la vico de l’ rekteflugilaj (Blatta).


Blazono. Simbola signo de nobela familio, de regno, de urbo. Komparu : Insigno.


Bleki. Aŭdigi sian voĉon (pri diversaj bestoj): blekas ĉevaloj, bovoj, k. t. p. Bleko. Voĉo de diversaj bestoj.


Blendo (Ĥem.). Ĥemia natura komponaĵo de sulfuro kun zinko.


Blinda. Kiu ne vidas, ne posedas la vidkapablon. Blindulo. Homo blinda. Blinde. Kiel blindulo, konfide, senkritike : blinde obei, blinde kredi. Blindigi. Igi iun blinda; malklarigi la vidsenton; senigi je prudento : La variolo blindigas multe da malsanuloj. Tro forta lumo blindigas la okulojn. La amo blindigas. Blindeco. Stato de tiu, kiu estas blinda.


Bloko. Granda peza peco de fero, ligno, marmoro. Bloki. Bari per blokoj; bari la eniron kaj eliron en urbon, havenon, Blokado. Barado de eniro kaj eliro en urbon, havenon.


Blonda. Helkolora (pri haroj). Blondulo. Persono, kiu havas blondajn harojn.


Blovi. Movi la aeron : La vento blovas. Oni blovas, por ekflamigi bruletantajn karbojn. Blovilo. Ilo por blovi, ekz. por faciligi ekbruligon de fajro. Forblovi. Forporti per blovo. Trablovo. Blovo, kiu penetras en ĉambron tra fenestro aŭ pordo, precipe kiam de kontraŭa flanko estas malfermita alia fenestro aŭ pordo.


Blua. Kiu havas la koloron de la sennuba ĉielo. Bluo. Blua koloro. Blueta. Kun blua nuanco; posedanta koloron, similan al la bluo. Bluigi. Fari ion blua. Bluigaĵo. Substanco, per kiu oni bluigas (ekz. tolaĵon).


Bluzo. Simpla vesto por la supera parto de l' korpo, portata de kamparanoj, artistoj, lernantoj. Komparu : Burnuso, mantelo, kitelo.


Bo-. Prefikso, montranta personon, kun kiu oni parenciĝis per edziĝo : Bopatro = patro de edzo aŭ de edzino.


Boao. - 1. Grandega serpento. - 2. Longa peco de pelto, kiun la virinoj portas ĉirkaŭ la kolo. Boato. Malgranda malpeza, nekovrita ŝipeto kun remiloj kaj veloj.


Bobeno. Cilindro, ordinare ligna, sur kiu oni volvas fadenojn.


Boji. - 1. Krii, kiel hundo. - 2. Malĝentila esprimo pri parolaj atakoj : La hundo bojas, la karavano preterpasas.


Bojkoti. Rifuzi, ĉesi labori por iu, vendi al iu, aĉeti de iu, entute havi rilatojn kun iu, pro malsameco de politikaj, sociaj opinioj. Bojkoto. Ago tie tiu, kiu bojkotas.


Boksi. Sporte batali per pugnoj. Boksisto. Sportisto, kiu boksas.


Boli. - 1. Vaporiĝi en la tuta maso : La akvo bolas ĉe la temperaturo de 100 gradoj. - 2. Esti tre ekscitita, incitita : boli de kolero. La popolo, preta ribeli, bolas. Boligi. Varmigi akvon, fluidaĵon, por ke ĝi bolu.


Bolto. Fera najlo, kun larĝa kapo ĉe unu ekstremo kaj kun ŝraŭbo ĉe la alia. Bolti. Kunigi per boltoj.


Bombo. Fera globo, kesto, plenigita per pulvo, kiu eksplodas, falinte teren aŭ renkontinte solidan korpon.


Bombardi. Pafi per kanonoj kontraŭ fortikaĵo. Bombardado. Pafado per kanonoj kontraŭ fortikaĵo. Bombardilo. Kanono por bombardado.


Bombinatoro (Zool.). Speco de bufo.


Bombono. Malgranda sukeraĵo.


Bona. - 1. De alta, supera kvalito : taŭga, konforma al celo, utila : bona drapo, oratoro, konsilo. - 2. Feliĉa, prospera, sukcesa : bona novaĵo, bona jaro, bonan tagon! - 3. Favora, indulga, delikata, plenumanta siajn devojn, ne deziranta malutili : bona homo, bona patrioto. Bone. - 1. En bona maniero. - 2. Konsentite : Bone, mi venos. Boneco. Eco de tio, kio estas bona. Bonulo. Homo bona, simpla. Bonvoli. Esti tiel bona, afable konsenti, ne rifuzi : Bonvolu akcepti mian proponon. Malbonigi. Fari ion malbona : Troa uzado malbonigas ĉiun aparaton. Manko de singardemo malbonigas eĉ plej sukcesan entreprenon. La sukceso malbonigas la homojn. Plibonigi. Fari ion pli bona per forigo de la mankoj : plibonigi aparaton, stilon. Rebonigi. Fari ree bona ion difektitan : rebonigi rompitan velocipedon.


Bori. Fari truon, enigante kaj turnante akrepintan ilon : bori tabulon, bori truon, bori truon en tabulo. Borilo. Akrepinta fera bastoneto kun akra spirala rando.


Borakso (Ĥem.). Na2B4O7. Natribiborato. Blanka kristala substanco, uzata en la medicino kaj industrio.


Bordo. - 1. Ekstremo de supraĵo : bordo de tablo, de ŝipo. - 2. Tero limiganta akvujon : bordo de maro, de rivero, de lago. Albordiĝi. Atingi bordon en ŝipo, boato. Komparu : Rando.


Borderi. - 1. Faldi kaj alkudri randon de vesto : borderi manikon. - 2. Ĉirkaŭi, limigi : Ŝtonoj borderas trotuaron.


Borso. Ejo, kie estas farataj financaj operacioj, vendado kaj aĉetado de akcioj, obligacioj, k. t. p., kaj notata ilia kurso.


Bosko. Arbareto.


Bostono. Kartludo, de la nomo de l’ urbo Bostono en Ameriko.


Boto. Leda alta piedvesto (ĝis la genuo, eĉ pli alten). Botisto. Metiisto, kiu faras botojn.


Botaniko. Scienco pri la vegetaĵoj. Botanika. Kiu rilatas la botanikon : botanika ĝardeno. Botanikisto. Scienculo, kiu sin okupas per la botaniko.


Botelo. Longa, ordinare vitra vazo kun mallarĝa malferma parto, por fluidaĵoj.


Bovo. Hejma kornbesto : la viroj estas uzataj kiel jungbrutoj, la inoj liveras lakton. Bovino. Ino de bovo. Bovido. Ido de bovo. Bovaĵo, bovidaĵo. Bova, bovida viando.


Braceleto. Ornamaĵo, kiun oni portas ĉirkaŭ la mano (ĉe antikvaj nacioj kaj sovaĝuloj ankaŭ ĉirkaŭ la piedoj).


Brako (Anat.). Parto de la homa korpo, de la ŝultro ĝis la kubuto.


Bramo (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l' karpoj (Abramis brama).


Bramano. Hinda pastro de alta rango.


Brano. Ŝeloj de greno, apartigitaj per la muelado.


Branĉo. Parto de arbo, kreskanta el la trunko. Branĉeto. Malgranda branĉo; branĉo, kreskanta ne el la trunko, sed el alia branĉo. Komparu : Vergo.


Brando. Alkohola trinkaĵo, produktata el greno, terpomoj. Brandfarado. Fabrikado de brando. Brandfarejo. Fabriko de brando. Brandfaristo. Specialisto en la fabrikado de brando.


Branko. Organo de la spirado de l' fiŝoj.


Brasi. Turni velon al la vento.


Brasiko (Bot.). Legomo el la familio de l’ kruciferoj (Brassica oleracea).

Brava. Kuraĝa, sentima, taŭga. Brave. Bone, tre bone! (aproba ekkrio). Bravulo. Persono brava.


Breĉo. Larĝa fendo en muro, en ŝtonego; kavaĵo, malakraĵo de tranĉa rando.


Breto. Horizontala tabulo, sur kiu oni metas diversajn objektojn : breto de biblioteko, de ŝranko.


Brevo. Papa dekreto en malpli gravaj aferoj.


Breviero. Latina libro por la katolikaj pastroj, enhavanta preĝojn, psalmojn por ĉiu tago de l' jaro.


Brido. Rimena ilo, metata sur la kapon de ĉevalo aŭ alia rajdbesto, per kiu oni ĝin kondukas. Bridi. - 1. Surmeti bridon. - 2. Haltigi, kvietigi : bridi la koleron. Senbridigi. - 1. Demeti bridon : senbridigi ĉevalon. - 2. Doni liberon, ne limigi : senbridigi fantazion, pasiojn.


Brigado. Taĉmento de soldatoj, konsistanta el du regimentoj.


Briko. - 1. Bakita peco de argilo de regula formo (ortangula paralelepipedo), uzata por la masonado. - 2. Io havanta la formon de briko : briko de sapo. Briketo. Malgranda briko el kunpremitaj pecetoj kaj pulvoro de karbo.


Brili. Hele lumi, kiel la poluritaj supraĵoj : La oro brilas. Brila. - 1. Tiu, kiu brilas. - 2. Eleganta, luksa, bonega : brila festeno, brila stilo. Brilo. Hela lumo de polurita supraĵo. Brileto. Tremanta neforta brilo. Rebrilo. Brilo, lumo de spegula supraĵo : La luno rebrilas de la lago. Senbrila. Ne havanta brilon.


Brilianto. Polurita diamanto.


Broĉo. Ornamaĵo el oro aŭ arĝento kaj multekostaj ŝtonoj kun pinglo : La broĉo estas juvelo, portata de virinoj. Komparu : Agrafo, buko, pinglo.


Brodi. Fari per la kudrado desegnaĵojn, literojn sur tolo, drapo, k. t. p.: brodi monogramon sur naztuko.


Brogi. Trempi en bolanta fluidaĵo; brulvundi per bolanta fluidaĵo : Oni brogas kokidon por ĝin senplumigi.


Brokanti. Aĉeti kaj revendi; trompe komerci; trompi.


Bromo (Ĥem.). Br. Ĥemia elemento, malhele ruĝa peza fluidaĵo de malagrabla odoro. Ĝiaj komponaĵoj kun metaloj (bromidoj) estas uzataj en la fotografarto.(bromido de arĝento), kaj en la medicino (bromido de kalio, k. t. p.).


Bronko. Ĉiu el la du tuboj por spirado, en kiujn dividiĝas la traĥeo.


Bronkito. Inflamo de la bronkoj.


Bronzo. Kunfandaĵo de kupro kaj stano. Bronza. - 1. Farita el bronzo : bronza statuo. - 2. Havanta la koloron de bronzo : bronza vizaĝo. Bronzi. Kovri per maldika tavolo de bronzo.


Broso. Ilo, konsistanta el haregoj, fiksitaj en tabuleto, por forigi polvon, ordigi harojn, purigi dentojn, k. t. p. Brosi. Purigi, ordigi per broso : Brosi harojn, brosi tapiŝon. Brosisto. Metiisto, kiu faras brosojn.


Broŝuro. Maldika, nebindita libro. Broŝuri. Kunkudri la foliojn de libro.


Brovo. Arkforma vico de haroj super la okulo : sulkigi la brovojn.


Bruo. Miksaĵo de diversaj fortaj sonoj : La bruo de la stratoj de granda urbo. Brua. Laŭte sonanta : brua kunveno. Brui. Fari bruon.


Bruli. - 1. Esti konsumata de fajro : La seka ligno rapide brulas. - 2. Esti forte ekscitita : bruli de deziro, bruli de pasio. Brulo. Stato de tio, kio brulas : brulo de urbo, de arbaro. Bruligi. Konsumi per fajro : bruligi lignon, petrolon. Ekbruligi. Igi ion brulanta : la fajron, la lignon. Brulaĵo. Substanco uzata por bruligado : karbo, ligno. Bruleti. Bruli malforte kaj sen flamo : Fajro bruletas sub la cindro. Brulvundo. Vundo, lezo, kaŭzita de fajro aŭ de varmega korpo. Brulstampi. Fari sur io signon per varmega fero.


Bruna. Nigreruĝa, malhele kaŝtana. Bruno. Bruna koloro. Brunigi. Fari ion bruna : La suno brunigas la haŭton. Bruneta. Havanta brunan nuancon. Sunbruno. Bruna koloro de la haŭto, kaŭzita de la sunaj radioj.


Brusto. Parto de la homa kaj besta korpo de la kolo ĝis la ventro. Brusta. De brusto : brusta malsano. Komparu : Busto, torso, talio.


Bruto. - 1. Hejma kvarpieda besto : ĉevalo, bovo, porko, ŝafo. - 2. Malsaĝa, maldelikata homo. Bruta. De bruto; similanta bruton, senprudenta, maldelikata. Brutaro. Kolekto de samspecaj brutoj : ŝafaro. Brutigi. Fari iun bruta : La sklaveco brutigas la homojn. Brutiĝi. Fariĝi bruta.


Bubo. Seneduka knabo. Bubaĵo. Ŝerco, petolaĵo de bubo.


Bubalo (Zool.). Sovaĝa bovo (Bubalus).

Buĉi. Mortigi bruton por manĝado. Buĉejo. Ejo, kie oni buĉas. Buĉisto. Homo, kies profesio estas buĉi.


Budo. Nezorge farita simpla konstruaĵo el tabuloj. Komparu : Barako.


Budĝeto. - 1. Projekto pri enspezoj kaj elspezoj por tuta jaro : La parlamento akceptas aŭ ne akceptas la budĝeton, prezentitan de la ministraro. - 2. La tuto de la enspezoj kaj elspezoj de ŝtato, familio, persono : Oni devas zorgi pri la egalpezo de sia budĝeto.


Bufo (Zool.). Ranosimila amfibio (Bufo).


Bufedo. Tablo, ŝranko kun manĝaĵoj en restoracio, stacidomo, teatro; ĉambro, en kiu estas ĉi tiu tablo.


Buko. Metala kadreto kun movebla pinglo por kunigi partojn de vesto : buko de zono. Buki. Kunigi per buko : buki zonon. Komparu : Agrafo, broĉo, pinglo.


Bukedo. Fasko de deŝiritaj kunligitaj floroj.


Buklo. Kuniĝo de ringforme kurbiĝintaj haroj.


Bukso (Bot.). Arbo ĉiam verda el la familio de l' eŭforbiacoj (Buxus sempervirens).


Bulo. Neregule globforma maso : neĝa bulo, pasta bulo, panbulo.


Bulbo (Bot.). - 1. Legomo kun akra gusto kaj odoro, uzata kiel spicaĵo kaj kies radiko prezentas globforman tuberon kaj konsistas el foliformaj lamenoj, ĉirkaŭantaj unu la alian (Allium). - 2. Globforma radiko de kelkaj vegetaĵoj, konsistanta el foliformaj lamenoj, ĉirkaŭantaj unu la alian.


Buljono. Supo el kuirita viando, ordinare bova : bova, kokina buljono.


Bulko. Malgranda bakaĵo el tritika faruno.


Bulvardo. Larĝa strato, ĉirkaŭanta urbon; larĝa strato kun vico de arboj.


Burdo (Zool.). Abelo simila inseko (Bombus).


Burĝo. Homo de la meza klaso : ne nobelo, ne proletario. Burĝaro. Burĝa klaso. Burĝeco. Stato, titolo de burĝo.


Burĝono. Tubero sur vegelaĵoj, el kiu disvolviĝas la floroj kaj folioj. Burĝoni. Kovriĝi de burĝonoj.


Burleska. Ridinda per la karikatureco, per la kontrasto inter la graveco de la personoj kaj la malalteco de la stilo. Burlesko. Mallonga neserioza komedio, kun dancoj kaj kantoj.


Burnuso. Araba vesto : longa mantelo kun kapuĉo. Komparu : Kitelo.


Busprito. Oblikva masto en la antaŭa parto de ŝipo.


Busto. - 1. Antaŭo de la supera parto de la homa korpo : virina busto. - 2. Skulptaĵo, prezentanta nur la kapon kaj bruston de persono, sen brakoj : Busto de Homero. Komparu : Brusto, torso, talio.


Buŝo. Kavo de la homa vizaĝo inter la du makzeloj, enhavanta la langon kaj dentojn. Buŝa. - 1 . Kiu rilatas la buŝon : buŝaj malsanoj. - 2. Farata per la buŝo : buŝa respondo. Buŝe. Per la buŝo : respondi buŝe. Buŝego. Buŝo de la bestoj. Buŝumo. Aparato, metata sur la buŝegon de hundoj, ĉevaloj, por malhelpi ilin mordi.


Buŝelo. Angla mezuro por sekaj ŝuteblaj korpoj = 36,5 litr.


Butero. Grasa substanco el lakto.


Butiko. Ejo, kie oni vendas komercaĵojn, ordinare ĝi rigardas la straton. Butikisto. Posedanto de butiko.


Butono. Malgranda globforma aŭ diskforma korpo, kovrita aŭ ne per drapo, tolo, servanta por kunigi, fiksi partojn de vesto. Butonumi. Kunigi per butonoj. Malbutonumi. Disigi partojn de vesto, eligante la butonojn el la truoj. Butontruo. Truo en vesto, en kiun oni enmetas la butonon.