Vortaro de Esperanto/Litero C
Caro. Rusa monarĥo.
Cedi. - 1. Ĉesi kontraŭstari, reiri : Post mallonga batalo la malamiko cedis. - 2. Lasi al iu ion, kion oni mem bezonas : cedi al iu sian seĝon. Cedo. Ago de liu, kiu cedas. Cedema. Facile cedanta al la volo de alia, facile konvinkebla, ne disputema.
Cedro (Bot.). Arbo el la grupo de l’ koniferoj (Cedrus).
Cejano (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj; ĝiaj floroj estas uzataj en la medicino (Centaurea cyanus).
Celi. - 1 . Direkti pafon al la trafota objekto, peni trafi : celi al birdo, celi birdon. - 2 Direkti la volon, deziron, agadon; peni atingi, peni plenumi : celi la bonon de aliaj. Celo. Celata objekto : celo de pafo, celo de deziroj; atingi, trafi celon. Sencela . Kio estas sen klara celo, senutila : sencela diskutado. Celtabulo . Tabulo kun desegnaĵo (ordinare koncentraj cirkloj), al kiu oni pafas dum ekzercoj.
Celerio (Bot.). Legomo, kulturita apio.
Celuloido. Kornforma diafana maso el pafkotono kaj kamforo, el kiu oni fabrikas kombilojn, tenilojn kaj diversajn galanteriaĵojn.
Celulozo. Substanco, el kiu konsistas la solida parto de la vegetaĵoj.
Cembro (Bot.). Arbo el la grupo de l’ koniferoj (Pinus cembra).
Cemento. Substanco el pulvorigitaj kalkaj kaj argilaj ŝtonoj, uzata kiel mortero. Cementi. Kunigi per cemento kovri per cemento. Komparu : Kalko, stuko.
Cendo. Malgranda monero : centono de dolaro, centono de guldeno.
Cent. Dekfoje dek (100) : cent homoj, cent homojn. Centestro. Ĉefo de taĉmento, de cent mililistoj, laboristoj. Jarcento (centjaro). Periodo de cent jaroj.
Centavo. Malgranda monero de multaj amerikaj ŝtatoj.
Centezimala. Bazita sur sistemo, en kiu la tuto estas dividita en cent partojn : centezimala termometro, centezimala grado.
Centifolio (Bot.). Speco de l' rozo (Rosa centifolia).
Centigramo. Centono de gramo.
Centilitro. Centono de litro.
Centimo. Centono de franko.
Centimetro. Centono de metro.
Centro. - 1. Punkto egaldistanca al ĉiuj punktoj de cirklo : Cirklo estas kurba linio, kies ĉiuj punktoj estas en egala distanco al interna punkto, nomata centro. - 2. Meza punkto. , meza loko : centro de tablo, centro de urbo. - 3. Modera partio en parlamento. Centra. Kiu estas en centro : centra punkto, centra kvartalo. Alcentrokura. Aganta, movanta al centro : alcentrokura forto. Decentrokura. Aganta, movanta for de la centro. Alcentrigi. Kunigi, kolekti en komunan centron; centralizi.
Centralizi. Kunigi, kolekti en komunan centron, en mezan punkton : centralizi la fortojn, centralizi la administradon. Centralizado. Agado de tiu, kiu centralizas.
Cenzuri. Trarigardi manuskriptojn aŭ presprovaĵojn, por kontroli, ĉu ili ne enhavas ion kontraŭ la registaro, kontraŭ la eklezio. Cenzuro. Cenzuranta kontrolo. Cenzuristo. Persono, kies ofico estas cenzuri.
Cerbo (Anat.). Grize-blanka substanco, formanta la centran parton de la nerva sistemo de l' homo kaj de aliaj vertebruloj : krania cerbo, spina cerbo.
Ceremonio. - 1. Ekstera formo de religia kulto, de oficiala soleno : funebra ceremonio, ceremonio de kronado. - 2. Ekstera formo de neintimaj rilatoj : Lasu la ceremoniojn kaj venu al ni, kiam vi volas kaj vestita, kiel ĉiutage. Ceremonia. - 1. Amanta la ceremoniojn : La Ĥinoj estas ekstreme ceremoniaj. - 2. Solena, pompa : ceremonia tono. - 3. Neintima : ceremonia vizito. Ceremonie. En ceremonia maniero : ceremonie paroli. Senceremonie. Simple, intime.
Cerezino. Tera vakso.
Cerio (Ĥem.). Ce. Ĥemia elemento, mola griza metalo.
Certa. - 1. Ne dubanta : Mi estas certa, ke li venos. - 2. Senduba, nedubebla : certa sciigo. Certe. En certa maniero. Certeco. Eco de tio, kio estas certa. Certigi. Fari ion certa : Mi certigas vin, ke li venos. La persisto certigas nian sukceson. Komparu : Aserti.
Cervo (Zool.). Duhufulo kun grandaj, belaj kornoj (Cervus).
Cetera. Ĉiu alia; ĉiu, pri kiu oni ankoraŭ ne parolis : La entuziasmo daŭris nelonge : unuj baldaŭ perdis la esperon, aliaj tuj laciĝis, la ceteraj tute forgesis pri la afero. Cetere. Krom tio, aliflanke.
Cezio (Ĥem.). Cs. Ĥemia elemento, en pura stato mola metalo de la grupo alkalia.
Ciano (Ĥem.). CN. Senkolora venena gaso; en komponaĵoj ĝi ludas rolon kvazaŭ de elemento (KCN, CNHO, k. t. p.).
Ci. Pronomo de la dua persono de la unumombro (familiara formo anstataŭ vi).
Cibeto. Bonodora substanco, produktata de glando de kato, vivanta en Afriko kaj suda Azio. Cibetkato. Kato, produktanta cibeton (Civetta viverra).
Cidonio (Bot.). Frukto de l' cidoniarbo. Cidoniarbo. Arbo el la familio de l' pomacoj (Cidonia vulgaris).
Cidro. Vino el fruktoj, precipe el pomoj.
Cifero. Signo por skribi nombrojn : La arabaj ciferoj estas nun uzataj de ĉiuj civilizitaj popoloj. Ciferplato. Disko de horloĝo kun ciferoj, montrantaj la horojn.
Cigaro. Longa kunvolvaĵo de tabakaj folioj, por fumi : havana cigaro. Cigaringo. Tubeto, en kiun oni enmetas cigaron, por fumi. Cigarujo. Ujo, en kiu oni portas cigarojn.
Cigaredo. Tabako, envolvita en tre maldika papero.
Cigno (Zool.). Granda, blanka naĝbirdo el la familio de l' lamenbekaj kun tre longa kolo : kanto de cigno = lasta verko antaŭ la morto, antaŭ ĉesigo de l' verkado (Cygnus).
Cikado (Zool.). Insekto el la familio de l’ egalflugilaj (Cicada).
Cikatro. Postesigno sur homa aŭ besta korpo, resaniĝinta de vundo aŭ ulcero. Cikatriĝi. Fermiĝi, kovriĝi per cikatro : vundo cikatriĝas.
Ciklo. – 1. (Astr.). Periodo, post kiu ripetiĝas la samaj astronomiaj fenomenoj : La luna ciklo estas periodo de 19 jaroj, post kiuj la fazoj de la luno okazas en la sama tempo. - 2. Kolekto de literaturaĵoj, precipe de epopeoj, pri la sama epoko, kun komuna plano. - 3. Velocipedo. Ciklisto. Velocipedisto.
Ciklono. Uragano en tropikaj landoj, kiu antaŭeniras, rapidege turniĝante. Komparu : Trombo.
Ciklopo. Mitologia giganto kun okulo en la mezo de la frunto.
Cikonio (Zool.). Birdo migranta el la familio de la longpiedaj (Ciconia).
Cikorio (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj, kies radiko estas uzata kiel surogato de l’ kafo (Cichorium intybus).
Cikuto (Bot.). Venena vegetaĵo el la familio de l' umbeliferoj : Sokrato estis kondamnita trinki cikuton (Cicuta virosa).
Cilindro. Korpo, limigita de du egalaj paralelaj rondoj kaj de kurba surfaco, kuniganta ilin. Cilindra. Havanta formon de cilindro.
Cimo (Zool.). Parazita insekto el la familio de l' hemipteroj, kun malagrabla odoro (Cimex Acanthia lectularia = litcimo).
Cimbalo. Muzika instrumento, konsistanta el tabulo, sur kiu estas streĉitaj metalaj kordoj aŭ metitaj sur korkoj metalaj tabuletoj, kiujn oni frapas per lignaj bastonetoj.
Cinabro (Ĥem.). HgS. Ruĝa hidrarga sulfido : Cinabro fabrike produktata, estas uzata, kiel farbo.
Cinamo (Bot.). Sekigita ŝelo de arbo el la familio de l' miristikacoj, kreskanta en Cejlono kaj en la tropika Azio : ĝi estas uzata kiel spicaĵo (Cinnamonum).
Cindro. Restaĵo de brulinta korpo. Cindrigi. Fari ion cindro : La brulo cindrigis la tutan urbon.
Cinika. - 1. Kiu rilatas la grekan antikvan filozofian instruon, laŭ kiu povas esti feliĉa nur tiu, kiu malŝatas la komforton, artojn, k. t. p. - 2. Senhonta, maldeca : cinika parolado, cinika konfeso. Cinikeco. Eco de tio, kio estas cinika. Cinikulo. Homo cinika.
Cipreso (Bot.). Pinglarbo el la samnoma familio, de bela piramida formo (Cupressus).
Ciro. Ŝmiraĵo por ŝuoj, por doni al ili brilon.
Cirko. Rondforma konstruaĵo kun areno en la mezo por spektakloj de rajdistoj, akrobatoj, atletoj.
Cirkelo. Geometria instrumento, konsistanta el du brakoj, kunigitaj per ĉarniro, kaj uzata por mezuri liniojn, desegni cirklojn.
Cirklo. Kurba fermita linio, kies ĉiuj punktoj estas en egala distanco de interna punkto, nomata centro. Cirkla. Havanta formon de cirklo.
Cirkonstanco. Detalo, apartaĵo, kiu akompanas fakton : grava cirkonstanco. Tio dependos de la cirkonstancoj.
Cirkulero. Sciigo, letero, skribita au presita, dissendita al multaj personoj, pri la sama temo.
Cirkuli. - 1. Senhalte moviĝi, revenante ĉiam al la punkto de l' foriro : La sango cirkulas en la homa korpo. - 2. Iri kaj reiri, veturi kaj reveturi : La publiko cirkulas sur la trotuaro. La kaleŝoj cirkulas sur la stratoj. - 3. Pasi de mano al mano : La mono cirkulas. - 4. Disvastiĝi : Famo cirkulas.
Cirkumflekso. Akcento, metata sur longaj vokaloj (^).
Cisterno. Akvujo por pluvakvo, ordinare masonita sub la tero.
Citadelo. Fortikaĵo, gardanta urbon.
Citi. Ripeti laŭvorte frazojn, fragmentojn el verko de aŭtoro, kiel argumenton por sia propra diro. Citaĵo, citato. Frazo, fragmento citita. Komparu : Mencii.
Citro. Muzika instrumento, konsistanta el ligna kesto kun metalaj kordoj, kiujn oni pinĉas, ludante.
Citrono (Bot.). Pale flava frukto, plena de acida suko. Citronarbo. Vegetaĵo el la familio de l' aŭrantiacoj (Citrus medica).
Civila. Kiu estas nek militisto, nek pastro.
Civilizi. Kvietigi la morojn, doni klerecon al barbaro : La Romanoj civilizis la antikvan mondon.
Civilizacio. Stato de tio, kio estas civilizita : La civilizacio anstataŭas iom post iom la barbaran staton.
Civito. Libera lando, regno, regata de la reprezentantoj de la popolo. Civitano. Ano de civito.
Colo. Malgranda mezuro de longeco : La angla colo = 25 mm., la germana = 27 mm.