Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Litero D

El Vikifontaro
de
(p. 27-34)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Ĉ
E  ►
D


Da. Prepozicio esprimanta kvanton, nombron, mezuron : multe da homoj, cento da soldatoj, tri metroj da drapo.


Daktilo. – 1. (Bot.). Frukto de palmosimila arbo (Phamix dactylifera). – 2. Versmezuro, konsistanta el unu longa aŭ akcentita silabo kaj du mallongaj aŭ neakcentitaj.


Damoj. Ludo por du personoj, ludata sur speciala tabulo; ĉiu ludanto havas dek kvin soldatojn. Damtabulo. Tabulo, dividita en 64 egalajn kvadratojn, alterne nigrajn kaj blankajn, sur kiu oni ludas damojn.


Damasko. Silka multekosta ŝtofo, fabrikata en Damasko.


Danci. Ritme movi sian korpon ĉe sonoj de instrumento aŭ kanto. Danco. - 1. Movo de tiu, kiu dancas. – 2. Maniero danci : kvadrilo, polko. Dancisto. Persono, kies metio estas danci : baleta dancisto. Dancado. Dancarto.


Dando. Homo tre eleganta kaj laŭmoda. Dandi. Konduti kiel dando.


Danĝero. Proksima ebleco de malbono, de malfeliĉo : esti en danĝero. Danĝero minacas iun, pendas super iu. Forigi, eviti danĝeron. Danĝera. Prezentanta, enhavanta danĝeron : danĝera vojo, danĝera situacio, danĝera malsano, danĝera homo. Danĝere. En danĝera maniero : danĝere malsana, danĝere nesingarda. Sendanĝera. - 1. Kiu ne prezentas danĝeron : sendanĝera vojo. - 2. Kiu ne estas en danĝero : En haveno la ŝipo estas sendanĝera. Komparu : Risko.


Danki. - 1. Esprimi sian moralan devon reciproki la ricevitan bonon : danki la bonfaranton. Danki iun aŭ al iu; danki pro io aŭ por io. - 2. Reciproki la ricevitan bonon : Danki per perfido. Danko. Vortoj, ago de tiu, kiu dankas. Dankemo. Emo reciproki ricevitan bonon per bono. Dankema. Karakterizata de dankemo. Dank' al. Per io, per la agado de io : dank' al la helpo de l' amikoj.


Dato. Precize difinita tompo (jaro, monato kaj tago), en kiu okazis aŭ okazos iu fakto : dato de naskiĝo. Dati. Meti, surskribi daton : dati leteron. Datreveno. Jubileo.

Dativo. Kazo, kiu estas formata per la aldono de la prepozicio al : Doni al knabo, aparteni al patro, simila al simio.


Daturo (Bot.). Speco de venenai arboj kaj arbetoj el la familio de l’ solanacoj (Datura stramonium).


Daŭri. Ekzisti pli longe ol unu momenton; ne ĉesi : La sieĝo daŭris tri jarojn. La pluvo daŭras. Daŭro. Tempo, dum kiu io daŭras : fini la laboron en la daŭro de unu horo. Daŭrigi. Senhalte fari, ne ĉesigi, ne interrompi : daŭrigi laboron. Daŭrigo. Daŭrigata laboro, verko : La daŭrigo de nia artikolo aperos en la sekvonta numero.


De. - 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata : a) Posedo : domo de l’ reĝo. b) Komenca punkto en la tempo aŭ spaco (en rekta kaj figura senco) : de la mateno ĝis la vespero, de Parizo ĝis Barcelono, salti de arbo. De kiu vi ricevis la libron? c) Kaŭzo, aŭtoro de ago : morti de ĉagreno. La urbo estas sieĝata de la malamikoj. d) Kvalito : homo de granda talento. - 2. Prefikso, esprimanta komencan punkton en la spaco, malproksimigon : demeti, desalti.


Debati. lnterŝanĝi opiniojn en scienca kunveno, en parlamento. Debato. Interŝanĝo de opinioj en scienca kunveno, en parlamento. Komparu : Diskuti, disputi.


Debeto. - 1. Ŝuldo, ŝuldoj. - 2. Maldekstra flanko de komercaj libroj, sur kiu oni enskribas la ŝuldojn al la posedanto. Debeti. Enskribi en la debeton : debeti ies konton, debeti iun.


Debito. Facila vendado : La komercaĵo havas grandan debiton = estas volonte aĉetata.


Deci. Esti konforma, koncerne la manierojn kaj konduton, al la reguloj de la moraleco kaj bonmoreco : Vi aperas duone senvestigita; ĉu tio decas? Deca. Kiu decas. Dece. En deca maniero.


Decembro. La dekdua, lasta monato de l’ jaro.


Decidi. Post pripenso konkludi, kion oni devas fari : Oni decidis aranĝi en la jaro 1909 du esperantistajn kongresojn. La juĝantaro decidis provizore liberigi la akuziton. Decidema. Kiu facile decidas kiu kategorie decidas : homo ne decidema = ŝanceliĝema.


Decilitro. Dekono de litro.


Decimala. Kiu havas kiel bazon la nombron dek : decimala sistemo, decimala partumo.


Decimetro. Dekono de metro.


Deĉifri. Legi ion, kio estas nelegeble skribita : deĉifri vorton, deĉifri leteron. Deĉifro. Ago de tiu, kiu deĉifras.


Dediĉi. - 1. Donaci sian verkon al iu kaj fari pri tio surskribon : « Al S° M. respektplene dediĉas la aŭtoro ». - 2. Fervore uzi, fervore oferi : dediĉi sian laboron por la bono de aliaj; sin dediĉi al la politiko.


Dedukti. Fari konkludojn el la tuto pri la detaloj. Dedukto. Konkludo, farata el la tuto pri la detaloj.


Defendi. Helpi tion, kio estas atakata : defendi iun kontraŭ io; defendi per armiloj; defendi per vortoj. Defendo. Ago de tiu, kiu defendas. Defendanto. Homo, kiu defendas : defendantoj de sieĝata urbo.


Deficito. Tio, kio mankas, por ke la elspezoj ne superu la enspezojn : La kompanio fermis la jaron per deficito da 10 000 fr.


Definitiva. Konkluda, fina, decida : definitiva respondo. Definitive. En definitiva maniero.


Degeli. Fluidiĝi de la varmo : Sur altaj montoj la neĝo neniam degelas. Degelo. - 1. Stato de tio, kio degelas; fluidiĝo, kaŭzita de la varmo. - 2. Varma vetero post frosto : Dum la degelo la koto kovras la stratojn.


Degeneri. Perdi la kvalitojn de la raso aŭ speco, perdi fizikan aŭ moralan valoron : La krimuloj estas degenerintaj homoj. Degenero. Stato de tiu, kiu degeneras. Degenerigi. Forpreni fizikan aŭ moralan valoron, senigi je la kvalitoj de la raso aŭ speco : La alkoholo degenerigas.


Degradi. Senigi iun je la rango; malaltigi ies rangon : degradi oficiston, degradi oficiron.


Deĵori. Plenumi la servon en difinita tago aŭ nokto konforme al antaŭpreparita serva ordo : Deĵori ĉiun trian nokton. Deĵoranto. Persono, kiu deĵoras.


Dek. Nombro 10. Deko. Substantiva formo de dek : dek soldatoj, deko da soldatoj.


Dekadenco. Komenco de ruino : dekadenco de literaturo, de bonmoreco.


Dekagramo. Dek gramoj.


Dekametro. Dek metroj.


Dekano. - 1 . Ĉefo de eklezia distrikto, konsistanta el kelke da paroĥoj. - 2. Ĉefo de fakultato.

Deklami. Voĉe legi aŭ diri memore versaĵon aŭ alian literaturan verkon, speciale zorgante pri la oratora akcento; paroli kun emfazo. Deklamo. Ago de tiu, kiu deklamas.


Deklari. Oficiale, solene konigi. Deklaro. Oficiala, solena konigo.


Deklaracio. Oficiala, solena komunikaĵo : La deklaracio de Bulonjo.


Deklinacio. Gramatika ŝanĝo de l’ substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj laŭ la kazoj kaj nombroj.


Deklivo. Supraĵo, klinita al la horizonto : deklivo de monto. Dekliva. Klinita al la horizonto. Komparu : Abrupta, kruta.


Dekoracio. - 1. Artistaj ornamaĵoj : dekoracio de domo, de ĝardeno. - 2. Pentritaj toloj, prezentantaj domojn, arbojn, k. t. p. sur la scenejo. - 3. Ordeno : ricevi dekoracion.


Dekreto. Decido, ordono de supera ŝtata povo : Dekreto de reĝo. Dekreti. Decidi, konigi per dekreto.


Dekstra. Kiu troviĝas ĉe la flanko, kontraŭa al la flanko de l’ koro. Dekstre. Ĉe la dekstra flanko. Dekstren. Al la dekstra flanko. Maldekstra. Kiu troviĝas ĉe la flanko de la koro. Maldekstre. Ĉe la maldekstra, flanko. Maldekstren. Al la maldekstra flanko. Maldekstrulo. Kiu uzas ordinare la maldekstran manon anstataŭ la dekstra.


Delegi. Sendi iun, kiel reprezentanton : delegi por la kongreso. Delegito. Persono delegita.


Delegacio. Delegitaro.


Delikata. - 1. Ne forta, facile malbonigebla, facile rompebla : delikata sano, delikata instrumento, delikata vazo. - 2. Ne vulgara, de alta kvalito : delikata viando. – 3. Sentema; evitanta ofendi aliajn per sia konduto : delikata homo. Delikateco. Eco de tio, kio estas delikata. Maldelikata. Forta, nefacile malbonigebla. - 2. Vulgara de malalta kvalito. – 3. Nesentema; ofendanta aliajn per sia konduto. Komparu : Subtila.


Delfeno (Zool.). Speco de raba mambesto, vivantaj en la maroj, longa ĝis 3 m. el la familio de l’ balenoj (Delphinus delphis).


Deliri. Senprudente, senkonscie paroli sub la influo de l’ febro, de venenoj. Deliro. Stato, vortoj de tiu, kiu deliras.


Delto. - 1. Greka litero, havanta formon de triangulo. - 2. Triangula insulo inter maro kaj du brakoj de rivero : la delto de Nilo.


Demagogo. Politikisto, flatanta la popolon, por akiri ĝian favoron.


Demandi. Postuli sciigon, informon pri io : demandi iun, demandi pri io. Demando. - 1. Vortoj de tiu, kiu demandas. - 2. Problemo, temo diskutinda : La demando pri la universala lingvo.


Demokrato. Partiano de politika sistemo, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo. Demokrata. Koncernanta politikan sistemon, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo.


Demokratio. - 1. Politika sistemo, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo. - 2. Partio de demokratoj.


Demono. Spirito de la malbono : demono tentanto. Demona. De demono, havanta karakteron, ecojn de demono.


Demonstrativa. - 1. Evidente pruvanta, klare montranta : demonstrativa atesto. - 2. (Gram.). Montranta la personon aŭ objekton, al kiu ĝi rilatas : ĉi tiu, tiu. Demonstrative. En demonstrativa maniero.


Denaro. Antikva malgranda monero roma.


Densa. Kies eroj estas proksimaj unu al alia : densa solvaĵo, densa drapo. Denseco. Eco de tio, kio estas densa. Dense. En densa maniero. Densigi. Fari ion densa : densigi la vicojn. Maldensa. Kies eroj estas malproksimaj unu de alia. Densejo. Densa loko en arbaro. Maldensejo. Senarba loko en la mezo de arbaro.


Dento. - 1. Akrepinta osto en la makzelo de bestoj, por mordi kaj dispecigi la nutraĵon. - 2. Io similanta denton : dento de kombilo. Denta. - 1. De dento : denta radiko. - 2. Denthava, dentplena, provizita per dentoj : denta rado. Sendenta. Ne posedanta dentojn : sendenta maljunulo. Tridento. Forko kun tri dentoj : la tridento de Neptuno.


Denunci. Sekrete akuzi antaŭ la registaro. Denunco. Ago de tiu kiu denuncas, Denuncanto. Homo, kiu denuncas.


Departemento. - 1. Sekcio de ministrejo : departemento de polico. - 2. Provinco de Francujo (administra divido) : Francujo konsistas el 86 departementoj.


Depeŝo. Sciigo, sendita per tre rapida vojo, precipe per la telegrafo.

Deponi. Lasi ĉe iu ion multvaloran por gardado : deponi akciojn en banko. Depono. Ago de tiu, kiu deponas.


Deputi. Sendi kiel reprezentanton en parlamento. Deputato. Reprezentanto en parlamento.


Derivi. Devenigi, klarigi la devenon de vorto : Kiel oni derivas la vorton « dependi »? Derivo. Devenigado de vortoj.


Des. Adverbo, uzata en la esprimo : ju pli... des pli.., por montri gradon, kiu aliiĝas paralele kaj depende de alia grado : Ju pli multe des pli bone. Ju pli multe vi lernos, des pli multe vi scios.


Desegni. Prezenti per bildo, farita per krajono aŭ plumo : desegni ion sur io. Desegnaĵo. Bildo, farita per krajono aŭ plumo.


Deserto. Fruktoj, dolĉaj manĝaĵoj, donataj post manĝo.


Desinfekti. Mortigi miasmojn en loĝejo, vestoj, tolaĵo, k. t. p. : desinfekti loĝejon per formalino. Desinfekto. Mortigo de miasmoj.


Despoto. Aŭtokrata, kruela monarĥo aŭ ĉefo. Despota. De despoto, karakterizanta despoton. Despote. En despota maniero.


Despotismo. Aŭtokrata kruela regado aŭ estrado.


Destini. Antaŭfiksi la uzon de io : Oni ne scias certe, por kio estis destinitaj la egiptaj piramidoj. La patro destinis por ĉiu filino po mil frankoj. Destino. Antaŭfiksita, antaŭdifinita celo, uzo. Antaŭdestino. Destino de la sorto. Komparu : Difini, determini.


Detalo. Malgranda parto de tuto : koni ĉiujn detalojn de la afero. Detala. Enhavanta la detalojn, atentanta la detalojn, preciza, kompleta : detala analizo de verko. Detale. En detala maniero, precize, plene, kun ĉiuj detaloj : detale priskribi.


Detektivo. Ano de la sekreta polico.


Determini. Montri precize devenon, konsiston : determini specon de vegetaĵo, determini la konsiston de la aero. Komparu : Destini, difini.


Detrui. Ruinigi, nuligi, neniigi : detrui urbon.


Devi. Esti necese por iu pro leĝoj, moralo, konveneco : Ĉiu devas morti. Oni devas obei la patron. Oni devas esti kompleza por la fremduloj. Devo. Neceso, dependanta de leĝoj, moralo, konveneco : plenumi siajn devojn. Devigi. Fari ion ies devo : devigi iun silenti. Komparu : Tasko.


Devii. Sin deturni, flankiri, malproksimiĝi de rekta, natura vojo (nur en figura senco) : devii de la vojo de l’ virto; la lumo devias.


Devizo. - 1. Emblemo sur standardo kun mallonga klariga frazo : La honoro kaj la patrujo. - 2. Mallonga frazo, enhavanta principon de konduto : Facila internacia komprenebleco estas nia devizo. Komparu : Emblemo, Maksimo, moto.


Dezerto. Loko, lando sen vegetaĵoj kaj loĝantoj : Saharo. Dezerta. Ne posedanta vegetaĵojn kaj loĝantojn, malplena. Dezertulo. Homo loĝanta en dezerto, por eviti la tentojn de la mondo kaj sin dediĉi al la pieco; ermito.


Deziri. - 1. Voli posedi aŭ ĝui ion : deziri dormi. - 2. Esprimi al iu sian bonan volon : deziri al iu feliĉon. Bondeziro. Deziro de feliĉo por iu : Akceptu miajn sincerajn bondezirojn! Deziregi. Pasie deziri.


Dio. La plej supera estaĵo, kreinto kaj konservanto de la mondo. Dia. - 1. De Dio : dia volo. - 2. Posedanta ecojn de Dio, perfekta, bonega : dia voĉo. Dieco. Eco de la plej supera estaĵo. Diservo. Religia ceremonio, dum kiu la pastro oferas al Dio la korpon kaj sangon de Kristo sub la formo de pano kaj vino; meso. Dipatrino. La sankta Mario, patrino de Kristo.


Diabeto (Med.). Sukera malsano (malsano, en kiu oni eligas sukeron en la urino).


Diablo. Malbona spirito, satano, demono. Diabla. De diablo, havanta ecojn de diablo.


Diademo. - 1. Reĝa krono. - 2. Surkapa zono por virinoj, ornamita per multekostaj ŝtonoj.


Diafana. Penetrebla por la radioj de la lumo, sed tra kiu oni ne povas vidi objektojn : diafana vitro. Diafaneco. Eco de tio, kio estas diafana.


Diafragmo. - 1. Muskolo, kiu apartigas la bruston de la ventro. - 2. En optikaj aparatoj : disketo kun truo en la mezo, por ne allasi la flankajn radiojn de la lumo.


Diagnostiko. Parto de l’ medicino, pri la metodoj ekkoni la malsanojn. Diagnostika. De diagnostiko, koncernanta diagnostikon.


Diagnozi. Ekkoni ies malsanon laŭ la simptomoj. Diagnozo. Ekkono de malsano.

Diagonalo (Geom.). Rekta linio, kuniganta la suprojn de du kontraŭaj anguloj de multlatero. Diagonala. Havanta la direkton de diagonalo. Diagonale. En diagonala direkto.


Diakono. Religiulo je unu grado malpli alta, ol pastro.


Dialekto. Variaĵo de lingvo : Esperanto ne havas dialektojn, ĉar de la komenco de sia ekzistado ĝi havas literaturon, kiu fiksas la lingvon.


Dialektiko. Arto rezoni metode.


Dialogo. - 1. Interparolado. - 2. Literatura verko en formo de interparolado.


Diamanto. La plej multekosta kaj malmola ŝtono, konsistanta el kristaligita karbono.


Diametro (Geom.). Rekta linio pasanta tra la centro de cirklo kaj kuniganta du ĝiajn punktojn. Diametra. Havanta direkton de diametro.


Dianto (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kariofilacoj, kun belaj floroj (Dianthus).


Diapazono. Skalo de tonoj de muzika instrumento aŭ de persono : La diapazono de l’ homa voĉo ampleksas du oktavojn.


Diboĉi. Nemodere trinki, manĝi, sekse vivi. Diboĉo. Konduto de diboĉulo. Diboĉigi. Fari iun diboĉanta. Diboĉulo. Persono, kiu diboĉas.


Didaktiko. Arto instrui.


Didelfo (Zool.). Klaso de mambestoj kun sako por porti la idojn (Didelphia).


Dieto. - 1. Sindeteno kompleta aŭ parta ĉe manĝaĵoj, kaŭze de malsano. - 2. Reguloj de nutrado aŭ sinnutrado : lakta dieto.


Difekti. Fari ion neuzebla, netaŭga per rompo, fendo k. t. p. : difekti maŝinon. Difekto. Malbonigo per rompo, fento. k. t. p. Sendifekta. Nedifektita. Komparu : Malbonigi.


Diferenco. Malsameco, malsamaj ecoj de du objektoj, personoj aŭ ideoj : la diferenco inter la lingvoj sveda kaj dana estas tre malgranda. Diferenca. Kiu havas malsamajn ecojn : diferenca de io diferenci. Esti diferenca : diferenci de io per io. Diferencigi. Fari ion diferenca.


Difini. Mallonge kaj precize klarigi la sencon : difini la sencon de vorto. Difino. Mallonga kaj preciza klarigo de la senco. Komparu : Destini, determini.


Difterito (Med.). Malsano de la gorĝo, karakterizata de membranoj.


Diftongo. Kuniĝo de du vokalaj sonoj en unu, en kiu tamen ambaŭ primitivaj sonoj estas distingeblaj : Aŭ, eŭ estas diftongoj.


Digo. Akvobaro el tero, brikoj aŭ ŝtonoj ĉe maro aŭ rivero : En banejoj oni promenas sur la digo. Digi. Bari akvon per digo.


Digesti. Solvi nutraĵon per specialaj sukoj en la stomako kaj intestoj, por ĝin asimili. Digesto. Funkcio de tio, kio digestas. Digestebla. Kiu povas esti digestita : La lakto estas nutraĵo facile digestebla.


Diismo. Religia sistemo, bazita sur la natura kredo je unu Dio kaj malakceptanta ĉiun proklamitan kredon. Komparu : Teismo.


Dika. Havanta grandan dimension (ne en la direkto de la larĝeco kaj alteco) : dika homo, dika libro. Dikeco. - 1. Eco de tio, kio estas dika. - 2. Grado de dikeco : La dikeco de ĉi tiu vitro estas 5 milimetroj. Maldika. Havanta malgrandan dimension (ne en la direkto de larĝeco kaj alteco) : maldika folio.


Dikti. - 1. Legi, diri ion al persono, kiu tuj ĝin skribas : dikti leteron. - 2. Inspiri : Singardo, diktita de saĝo. Diktaĵo. Tio, kio estas diktata : La lernanto faris dek erarojn en la diktaĵo.


Diktatoro. Provizora ĉefo de ŝtato kun absoluta povo.


Dilemo. Malfacila elekto inter du ekstremoj.


Diletanto. Persono, kiu ne profesie sin okupas per arto, scienco. Komparu : Amatoro.


Diligenta. Laborema, zorgema : diligenta homo, diligenta studado. Diligento. Laboremo, zorgemo. Diligente. Laboreme, zorgeme. Maldiligenta. Mallaborema, malzorgema.


Dimanĉo. La unua tago de la semajno, la festa tago, la tago de la ripozo.


Dimensio. Ĉiu el la tri direktoj, en kiuj oni mezuras korpojn : larĝeco, longeco kaj alteco.


Diminutivo. Vorto, formita el alia vorto, por esprimi malgrandan objekton de la sama speco : domo, dometo.

Dinamo. Elektra maŝino, kiu aliformigas meĥanikan energion en energion elektran.


Dinamiko. Parto de la meĥaniko, pri la movo de la korpoj kaj pri la movantaj fortoj.


Dinamismo. Filozofia doktrino, laŭ kiu ia universo kaj ĝiaj elementoj materiaj estas nenio alia, ol agantaj fortoj.


Dinamito. Eksploda substanco, konsistanta el nitroglicerino kaj silikaj substancoj (sablo).


Dinamometro. Instrumento, servanta por mezuri la fortojn de la homo, ĉevalo, k. t. p.


Dinastio. Serio de regnestroj, apartenantaj al la sama familio kaj heredantaj la tronon unu de alia : la dinastio de Habsburgoj.


Dioskoreacoj (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj.


Diplomo. Oficiala dokumento, per kiu registaraj povoj, scienca institucio, k. t. p., atestas ies sciencan titolon, privilegiojn, k. t. p. : diplomo de profesoro, diplomo pri nobeleco. Diplomi. Doni al iu diplomon : Diplomita profesoro de Esperanto.


Diplomato. - 1. Supera ŝtata oficistoj kies okupo estas trakti kun alilanda, registaroj. - 2. Persono, scianta lerte trakti kun aliaj; ruzulo. Diplomata. De diplomato; posedanta la ecojn de diplomato» Diplomate. En diplomata maniero.


Diplomatio. Arto trakti kun alilandaj registaroj.


Diri. Esprimi sian penson per vortoj, voĉe. Diro. Tio, kion oni diris : saĝa diro» Antaŭdiri. Konigi tion, kio estas okazonta : antaŭdiri la sorton, antaŭdiri la veteron. Kontraŭdiri. Esprimi per sia respondo kontraŭan opinion.


Direkcio. Estraro kaj ĝia oficejo.


Direkti. - 1. Turni al la celata loko, objekto : direkti ŝipon, paŝojn, rigardon. - 2. Konduki aferojn publikajn aŭ privatajn, precipe per ordonoj, kontrolo k. t. p. : direkti oficon, aferojn. Direkto. - 1. Ago de tiu, kiu direktas. - 2. Loko, flanko, al kiu oni direktas; vojo, linio, laŭ kiu oni direktas.


Direktoro. Ĉefo, direktanta oficon, institucion : direktoro de banko, de liceo.


Direktorio. - 1. Direkcio. - 2. Provizora registaro en Francujo dum la revolucio (1795-1799).


Dis-. Prefikso, esprimanta : meton, dividon, apartigon, forigon en diversajn flankojn : dismeti meblojn en ĉambro, distranĉi panon, dissemi grenon, dispeli birdojn, disiri, disiĝi.


Disciplino. Absoluta obeemo de subuloj : Dum la milito en la armeo regas la plej severa disciplino. Disciplini. Eduki, instrui en disciplino : disciplinitaj soldatoj.


Disenterio (Med.). Infekta malsano, karakterizata de sanga lakso.


Disertacio. Scienca raporto, precipe prezentita al fakultato, por ricevi sciencan titolon.


Disko. - 1. Maldika metala rondo, uzata de la antikvaj Grekoj en la ĵetludoj. - 2. Objekto, similanta diskon : signala disko, disko de la luno.


Diskonti. Aĉeti aŭ vendi kŭmbion antaŭ la pagtempo, deprenante la procentojn pagotajn. Diskonto. - 1. Aĉeto aŭ vendo de kambio antaŭ la pagtempo, kun depreno de la pagotaj procentoj. - 2. Procento, pagata al la aĉetanto de ia kambio : La diskonto estas pli alta en Germanujo, ol en Anglujo.


Diskreta. Kiu scias gardi sekreton : La viroj estas pli diskretaj ol la virinoj. Diskrete. En diskreta maniero. Diskreteco. Eco de tiu, kiu estas diskreta.


Diskuti. Interparoli pri speciala temo, interŝanĝi ideojn pri solvota demando. Diskuto. Parolado de tiuj, kiuj diskutas : konduki diskutojn, vivplena diskuto, senorda diskuto. Diskutebla. Pri kiu oni povas diskuti; kiu ne povas esti akceptita sen diskutado. Diskutinda. Kiu indas diskutadon. Komparu : Debati, disputi.


Dispepsio (Med.). Malbona digestado.


Disperso. Disiĝo de la radioj de la lumo.


Disponi. Uzi laŭ sia bontrovo : Vi povas disponi mian monon kaj personon.


Disputi. Vive diskuti. Disputo. Viva diskuto. Komparu : Debati


Distanco. Interspaco : distanco de la urbo ĝis la rivero.


Distili. Purigi fluidaĵon, vaporigante kaj poste remalvarmigante ĝin : distili brandon.


Distingi. Rimarki diferencon inter du objektoj, personoj aŭ ideoj : distingi la elparoladon de diversnaciaj Esperantistoj; distingi ion de io. Distingiĝi. Fariĝi rimarkita pro eminentaj ecoj : distingiĝi per kuraĝo.

Distri. - 1. Deturni la atenton : La muziko sur la strato distris la lernantojn en la klaso. - 2. Agrable okupi la pensojn, amuzi post laboroj, ĉagrenoj : Vespera koncerto distris la kongresanojn post la laboraj kunsidoj. Distraĵo. Tio, kio distras; amuzaĵo : spektaklo, koncerto. Distrita. Ne atenta, ne scianta fiksi la atenton sur unu objekto. Komparu : Amuzo, ludo.


Distrikto. Parto de lando, de urbo, precize limigita kaj havanta unu ĉefon (administran, polican, juĝan). Distrikta. De distrikto, koncernanta distrikton : distrikta kuracisto.


Ditirambo. Entuziasme laŭda kanto aŭ versaĵo por ies honoro.


Divano. Ŝtata turka konsilantaro.


Diveni. Malkovri sekreton, veron, havante neniun bazon por motivita konkludo : Divenu, kiom da nuksoj mi havas en la mano? Komparu : Konjekti.


Divergi. (Fiz.). Flankiri unu de alia : La sunaj radioj, trapasinte konkavan lenson, divergas.


Diversa. Unu el multaj, el kiuj ĉiu apartenas al alia speco, posedas aliajn ecojn (la vorto estas uzata ordinare en la multenombro) : diversaj personoj, objektoj, ideoj. En la maro vivas diversaj bestoj : fiŝoj, amfibioj, moluskoj, k. t. p. Diverseco. Eco de tiuj, kiuj estas diversaj.


Dividi. - 1. Fari partojn el tuto : dividi en partojn; dividi 10 per 2. - 2. Doni parton : dividi sian panon kun mizerulo. Divido. Ago de tiu, kiu dividas : malpaci ĉe la divido. Dividebla. Kiu povas esti dividata.


Dividendo. Parto de neta profito por unu akcio.


Divizio. Taĉmento de soldatoj, konsistanta el kelke da regimentoj (ordinare el kvar).


Do. Konkluda konjunkcio : Kion do vi intencas fari?


Docento. Instruanto en universitato, ne posedanta titolon de profesoro.


Dogmo. Neŝanĝebla, netuŝebla religia aŭ filozofia principo : La dogmoj de la katolika eklezio.


Dogo. Speco de granda, forta hundo kun malgrandaj oreloj kaj staranta vosto.


Doĝo. Ĉefo de la Genova kaj Venecia respubliko.


Doktoro – 1. Persono posedanta la plej altan sciencan titolon de fakultato. – 2. Kuracisto. Doktoreco. Titolo de doktoro.


Doktrino. Scienca teorio, religia dogmaro.


Dokumento. - 1. Skribaĵo, servanta kiel pruvo, kiel atesto : historia dokumento. - 2. Iu ajn objekto, servanta kiel pruvo.


Dolaro. Arĝenta monero de Unuigitaj Ŝtatoj, valoranta 5 frankojn 20 centimojn


Dolĉa. - 1. Havanta agrablan guston. kiel tiu de la sukero aŭ mielo. - 2. Agrabla por la orelo : dolĉa melodio. - 3. Delikata, aminda : dolĉa vizaĝo. Dolĉeco. Eco de tio, kio estas dolĉa. Dolĉigi. Fari ion dolĉa : dolĉigi teon.


Dolori. Kaŭzi tre malagrablan korpan senton. Vundoj doloras la malsanulon. Dolora. Kiu doloras.


Domo. Konstruaĵo por loĝi. Dometo. Malgranda, simpla domo. Domano. Loĝanto de domo.


Domaĝo. Bedaŭrinda afero : domaĝo estasdomaĝe estas, ke....


Domeno. - 1. Maskarada kostumo (mantelo kun kapuĉo). - 2. Ludo; 28 malgrandaj tabuletoj, dividitaj ĉiu en du partojn, surhavantajn punktojn.


Doni. Lasi al iu la uzon, ĝuon de sia objekto (ĉu provizore ĉu kiel propraĵon); doni al iu sian mantelon, doni la manon, doni la pladon al kunmanĝanto. Aldoni. Doni ion plu krom tio, kion oni jam donis. Eldoni. Publikigi kaj aranĝi la vendadon de literatura verko : La verkojn de D° Zamenhof volonte eldonas ĉiu libristo. Transdoni. Doni al iu ion, ricevitan de alia persono.


Donaci. Senpage doni kiel propraĵon : Por la baptotago la gepatroj donacis al la filo librojn. Donaco. Tio, kion oni donacas.


Dorloti. Agi kun iu tro kareseme, tro delikate, esti tro indulga : La unuenaskita infano ordinare estas dorlotata.


Dormo. Ripozo de la korpo, dum kiu ĉesas la konsciaj movoj kaj agado : La dormo similas la morton. Dormi. Esti en stato de dormo. Dormeti. Delikate, neforte dormi. Dormema. Havanta inklinon al la dormo, amanta dormi. Dormigi. Fari iun dormanta : dormigi infanon en lulilo. Ekdormi. Fariĝi dormanta : Laca homo rapide ekdormas. Dormoĉambro. Ĉambro destinita por la dormado. Maldormi. Sin deteni de la dormo en la tempo, en kiu oni ordinare dormas : maldormi starante garde, maldormi ĉe la lito de malsanulo. Sendormeco. Nenatura stato, kiam oni ne povas dormi : Sendormeco konsumas la korpon.

Dorno. Pikilo de vegetaĵoj : Ne ekzistas rozoj sen dornoj.


Dorso. - 1. Parto de la korpo, de la ŝultroj ĝis la pelvo : porti ŝarĝon sur la dorso. - 2. Posta parto de objekto : dorso de la mano, dorso de la seĝo. Dorsa. De dorso, estanta sur dorso.


Doto. Tio, kion edziniĝanta virino ricevas de la gepatroj. Doti. Doni doton : doti la filinon.


Dozo. Kvanto de medikamento, kiun oni prenas por unu fojo : granda dozo, homeopatia dozo. Dozi. Precize difini la kvanton de la prenota medikamento : La venenoj devas esti dozataj tre singarde.


Dragono. Soldato de malpeza kavalerio, kiu povas batali rajdante aŭ piedirante.


Drako. Fabela monstra flugbesto kun flamo eliranta el la buŝego.


Drakmo. Greka monero, valoranta unu frankon.


Drakona. Tre severa : drakonaj leĝoj.


Dramo. - 1. Teatra verko, en kiu la tragedia elemento kuniĝas kun la komika. - 2. Malfeliĉo, terura okazo, katastrofo : familia dramo. Drama. De dramo, havanta ecojn de dramo.


Dramaturgo. Drama verkisto.


Dramaturgio. Teorio de la dramaj verkoj; arto skribi dramajn verkojn.


Drapo. Ŝtofo, fabrikata el lano kaj uzata por vestoj. Drapa. El drapo : drapa kurteno.


Drapiri. Kovri, ornami per multefalda ŝtofo. Drapiraĵo. Ŝtofo, drapo, per kiu oni drapiras.


Drasta. (Med.) Forte efikanta : drasta laksilo.


Draŝi. Eligi per batado la grajnojn el spikoj. Fig. Draŝi al iu la dorson = forte bati. Draŝilo. Instrumento por draŝi, konsistanta el du bastonoj, kunigitaj per rimeno. Draŝmaŝino. Maŝino por draŝi.


Drato. Metalfadeno.


Dreno. Tubo, farita ordinare el bakita argilo kaj uzata por dreni. Dreni. Sekigi malsekan grundon per subteraj tuboj, faritaj ordinare el bakita argilo.


Dresi. Instrui beston por speciala celo : dresi hundon por la ĉaso; dresi ĉevalon por la cirko. Dresisto. Homo, kies profesio estas dresi.


Drinki. Malmodere trinki vinon, bieron, k. t. p. Drinkado. Ago, konduto de tiu, kiu drinkas. Drinkulo. Persono, kiu havas la kutimon drinki. Drinkejo. Loko, butiko, kie oni trinkas brandon, bieron.


Drogo. Substanco, uzata por preparado de medikamentoj. Drogisto. Drogvendisto.


Dromedaro (Zool.). Unuĝiba kamelo.


Droni. Perei per sufokiĝo en la akvo. Dronigi. Pereigi per sufoko en la akvo. Sin dronigi. Sin memmortigi per sufoko en la akvo.


Du. La nombro 2.


Dualismo. - 1. Filozofia aŭ religia sistemo, akceptanta du principojn (la korpon kaj la animon, la principon de la bono kaj malbono), ĉiam kontraŭbatalantajn unu la alian. - 2. Politika sistemo, en kiu du tute sendependaj ŝtatoj estas kunigitaj kaj havas komunan regnestron : la aŭstrio-hungara dualismo.


Dualisto. Partiano de dualismo.


Dubi. Ne esti certa, ne scii, ĉu jes aŭ ne : dubi pri ies honesteco. Dubo. Opinio de tiu, kiu dubas. Senduba. Nedubebla, certa.


Dueli. Batali en duelo. Duelo. Antaŭpreparita batalo inter du personoj por decidi privatan malpacon. Duelanto. Batalanto en duelo.


Dueto. Muzika verko por du instrumentoj aŭ du voĉoj : kanti, ludi dueton.


Duko. Persono, posedanta nobelan titolon, kies alteco estas inter tiu de princo kaj de grafo. Duklando. Lando, regata de duko.


Dukato. Iama ora monero, valoranta 10 ĝis 12 frankojn.


Dum. - 1. Prepozicio kun la signifo : en la tempo de, en la daŭro de : dum la tagmanĝo, dum la tuta somero. - 2. Konjunkcio kun la signifo : en la tempo kiam : Dum vi dormis, li laboris. Dume. Dum tiu tempo : Oni preparas la vespermanĝon, ni dume babilu.


Dungi. Fari interkonsenton kun iu, por certigi al si lian servadon por difinita pago : dungi lakeon. Dungato. Persono dungata.


Duplikato. Kopio, dua ekzemplero de akto, de dokumento : duplikato de fakturo, duplikato de kambio.


Duro. Arĝenta hispana monero, valoranta proksimume 5 frankojn.


Duŝo. Pluvbano.