Vortaro de Esperanto/Litero E
-E. Fleksio de adverboj : bone, unue, antaŭe, senprokraste.
Ebeno. Supraĵo, kiun tuŝas tuta rekta linio, kiu havas kun ĝi du komunajn punktojn. Ebena. Havanta formon de l' ebeno : La supraĵoj de piramido estas ebenaj, la supraĵo de sfero estas kurba. Ebenaĵo. Ebena loko, ebena lando. Ebenigi. Fari ebena : ebenigi la vojon. Komparu : Glata, plata.
-Ebl. Sufikso, esprimanta, ke io povas esti farata : manĝebla, dividebla, kredeble.
Ebono. Nigra, malmola, peza ligno : Ebonon oni uzas por mebloj, bastonoj k. t. p. Ebona. El ebono : ebona skatolo.
Ebria. Estanta sub la influo de la alkoholo : Ne donu glavon al homo ebria. Ebrieco. Stato de tiu, kiu estas ebria : Ebrieco donas forgeson. Ebriigi. Fari iun ebria. Ebriiĝi. Fariĝi ebria. Ebriulo. Persono ebria.
Eburo. Osto de la okuldento de elefanto. Ebura. El eburo : ebura tenilo.
-Ec. Sufikso, esprimanta abstraktan ideon de kvalito, de stato : moleco, infaneco. Eco. Kvalito : bonaj kaj malbonaj ecoj.
Eĉ. Adverbo, uzata por substreki ideon, por esprimi : ne nur, sed krom tio, sed pli multe... : Eĉ la bestoj aŭskultis, kiam ludis Orfeo. Oni insultis, oni eĉ batis la malfeliĉulon.
Edifi. Instigi al la pieco, al la virto : La prediko edifis ĉiujn preĝantojn. Edifa. Kiu edifas : edifa admono de l' patro.
Edikto. Leĝo, ordono, publikigita de regnestro.
Eduki. Zorgi pri la evolucio de la fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj : eduki infanon, eduki beston. Edukato. Tiu, kiu estas edukata. Edukado. Agoj de tiu, kiu edukas. Edukiteco. Eco, stato de tiu, kiu estas edukita. Edukisto. Persono, kies okupo, specialo estas eduki. Edukejo. Institucio, kie oni edukas.
Edzo. Viro laŭleĝe ligita kun virino, por fondi kun ŝi familion. Edzino. Virino laŭleĝe ligita kun viro, por fondi kun li familion. Edziĝo. Laŭleĝa ligo de viro kun virino, por fondi familion. Edzeco. Stato de tiu, kiu estas edzo aŭ edzino. Edziĝi. Fariĝi edzo. Edziniĝi. Fariĝi edzino. Geedziĝi. Fariĝi geedza paro. Edzigi. Fari iun edzo : La gepatroj edzigis la filon. Eksedziĝo. Laŭleĝa rompo de la edziĝo.
Efekto. Impreso de arta objekto, de spektaklo, kiu forte altiras la atenton, kortuŝas : efekto de dramo, de pentraĵo, de parolado.
Efektiva. Kiu vere ekzistas, ne ŝajna : La efektiva nombro de Esperantistoj estas multe pli granda, ol tiu de l’ enskribitaj en la adresaroj. Efektivigi. Plenumi, realigi : efektivigi planon. Efektiviĝi. Plenumiĝi, realiĝi.
Efemera. Mallongedaŭra, rapide pasanta : La beleco estas efemera.
Efiki. Kaŭzi rezultaton : Post longa uzado la medikamentoj ne efikas plu. Ekzemplo efikas pli bone ol admonoj. Efiko. Ago de tio, kio efikas, rezultato de la agado. Efika. Kiu havas efikon. Efikeco. Eco de tio, kio efikas. Senefika. Kiu restas sen efiko.
-Eg. Sufikso, esprimanta pli altan, pli fortan gradon : pordo de ĉambro, pordego de domo; varma akvo = kies temperaturo estas iom pli alta, ol nia, varmega akvo = proksima al la bolado.
Egala. - 1. Same granda, sama, ne diferenca : egala nombro, egala talento. - 2. Kies partoj ne diferencas unuj de alia : egala voĉo, egala paŝado. Egalaĵo. Du egalaj grandoj, kunigitaj per la signo de la egaleco : A = B. Egaleco. Eco de tio, kio estas egala. Egali. Esti egala : Du grandoj, kiuj egalas trian, egalas unu la alian. Egaligi. Fari ion egala : egaligi la ŝancojn. Egaliĝi. Fariĝi egala. Egalvalora. Havanta saman valoron. Komparu : Analogia, parenca, simila.
Egoismo. Memamo, malvirto de persono, kiu zorgas nur pri si mem; kontraŭo de altruismo.
Egoisto. Persono, kiu amas nur sin mem, kiu zorgas nur pri si mem.
Eĥo. Sono, klare reflektita de malproksima supraĵo : eĥo de montoj.
-Ej. Sufikso, esprimanta lokon, destinitan por io : preĝejo, lernejo.
Ek-. Prefikso, esprimanta komencon de ago, momentan agon : eksalti, ekkrii.
Ekipi. Provizi per ĉio necesa, precipe por batalo : ekipi regimenton, ekipi ŝipon.
Eklektika. Kiu elektas el politikaj, filozofiaj doktrinoj tion, kio ŝajnas plej taŭga, plej proksima al la vero : eklektika aŭtoro, eklektika filozofio.
Eklektikismo. Sistemo, filozofio eklektika : Viktoro Cousin estas la ĉefo de la spiritualista eklektikismo.
Eklezio. - 1. Religia dogmaro : La katolika eklezio. - 2. Anaro de religio : forigi el eklezio per ekskomuniko.
Eklipso (Astr.). Mallumiĝo de astro : kompleta, parta eklipso de la suno, de la luno.
Ekliptiko (Astr.). Orbito de la ŝajna rondiro de la suno ĉirkaŭ la tero.
Eklogo. Idilio (en la antikva poezio).
Ekonomo. Administranto de domo, de bieno.
Ekonomio. Sistema ordo kaj ŝparemo en la elspezoj, en la administrado kaj mastrumado de domo, de monaj aferoj. Ekonomio politika. Scienco pri la produktado kaj dividado de la sociaj riĉaĵoj. Ekonomiisto. Scienculo, studanta la politikan ekonomion.
Ekrano. - 1. Kadro sur piedoj kun tuko, starigata antaŭ kamenoj. - 2. Kadro kun blanka tuko aŭ simple streĉita blanka tuko, sur kiun oni ĵetas luman bildon de objekto.
Eks-. Prefikso : iama; kiu estis, sed ne estas plu : eksoficiro.
Ekscelenco. Titolo de generaloj kaj civilaj altranguloj : Lia ekscelenco, la ministro de la eksteraj aferoj.
Ekscentra. - 1. Havanta malsaman centron : Du cirkloj estas ekscentraj, se unu ĉirkaŭas la alian, sed ĉiu havas apartan centron. - 2. Kies centro de turnado ne koincidas kun la geometria centro : Ekscentraj aparatoj estas uzataj en la vapormaŝinoj. Ekscentre. En ekscentra maniero. Ekscentreco. Eco de tio, kio estas ekscentra.
Eksceso. Tio, kio transpasas la limojn de leĝeco, bonmoreco, sobreco : ekscesoj de tirano, ekscesoj en la manĝado kaj trinkado.
Eksciti. Kaŭzi vivan agadon de io : eksciti la nervojn, eksciti la scivolemon. Ekscito. Tio, kio ekscitas : La kuracisto ordonis al la malsanulo eviti ĉiujn ekscitojn. Eksciteco. Stato de tiu, kiu estas ekscitita. Komparu : Inciti, instigi, stimuli.
Ekskluzive. - 1. Esceptinte ĉion alian : Li laboras ekskluzive por Esperanto. - 2. Ne kalkulante, ne enhavante : De Januaro ĝis Aprilo ekskluzive = Januaro, Februaro kaj Marto.
Ekskomuniki. Forigi per malbeno el la anaro de eklezio. Ekskomuniko. Ago de tiu, kiu ekskomunikas : la papa ekskomuniko.
Ekskremento. Digestitaj substancoj, eligitaj el la besta organismo.
Ekskurso. Malgranda vojaĝo, promeno por plezuro, por scienca celo : ekskurso sur montojn, botanika ekskurso.
Ekspansio. Okupo de pli vasta spaco, disvastiĝo : ekspansio de gaso, kolonia ekspansio de ŝtato.
Ekspedi. Sendi al difinita loko : ekspedi leteron, komercaĵon, armeon.
Eksperimento. Esploro de fenomeno, produktata de la esploranto mem : La refrakton de la radioj de la lumo oni esploras per eksperimentoj. la eklipsojn de la suno — per observoj.
Eksperto. - 1. Homo tre sperta en io : Eksperto en la modo. - 2. Specialisto elektita de juĝantaro por esplori aferon kaj diri sian opinion pri ĝi : kuracisto eksperto.
Ekspertizo. Esploro de eksperto.
Eksplodo - 1. Subita kaj brua formiĝo de granda kvanto da gasoj : eksplodo de pulvo. - 2. Fig : eksplodo de kolero, de ĝojo. Eksplodigi. Kaŭzi eksplodon : eksplodigi bombon. Eksplodema. Kiu facile eksplodas : Pulvo, nitroglicerino, melinito estas eksplodemaj substancoj.
Ekspluati. - 1. Fari uzon de io, havi profiton de io : ekspluati fabrikon, ekspluati siajn kapablojn. - 2. Uzi por si la fruktojn de ies laboro sen sufiĉa rekompenco : ekspluati subulon. - 3. Trouzi : ekspluati ies paciencon. Ekspluato. Ago de tiu, kiu ekspluatas.
Eksporti. Transporti en la eksterlandon la produktaĵojn de la industrio : Francujo eksportas multe da vino. Eksporta. Kiu eksportas : eksporta komerco. Eksporto. Ago de tiu, kiu eksportas. En Anglujo la importo superas la eksporton. Eksportanto. Persono, lando, kiu eksportas : La ĉefaj eksportantoj de la greno estas : Argentino, Unuigitaj Ŝtatoj, Rusujo.
Ekspozicio. Kolekto de produktaĵoj de artoj aŭ de industrio, kunmetitaj en speciala salono aŭ konstruaĵo, por esti rigardataj de la publiko : ekspozicio de belartoj, universala ekspozicio.
Ekspresa. Por speciala celo, tre rapida : ekspresa kuriero, ekspresa vagonaro.
Ekstazo. La plej alta grado de admiro, en kiu oni koncentrigas la tutan atenton sur unu objekto, tute forgesante pri ĉio alia : ama ekstazo, religia ekstazo.
Ekstemporalo. Ekzerco, traduko, farata en lernejo senprepare, sen helpo de lernolibroj.
Ekster. - 1. Loka prepozicio, esprimanta, ke io estas trans la limoj de objekto aŭ estas direktata trans ĝiajn limojn : La balkono estas ekster la ĉambro. Iri ekster la urbon. - 2. Prepozicio, esprimanta : escepte, se oni esceptas (en ĉi tiu senco ĝi estas uzata anstataŭ krom, se la lasta povas naski dubon): Ekster ĉi tiuj reguloj, ne ekzistas aliaj. Ekstera. Estanta ekster io : ekstera tavolo. Ekstere. En ekstera loko : aerumi litaĵon ekstere = ekster la loĝejo.
Ekstermi. Neniigi, detrui, plene pereigi : ekstermi la malamikojn. Ekstermo. Neniigo, detruo, plena pereigo.
Ekstra. Okazanta ekster la kutima tempo aŭ nombro; aldona; eksterordinara : ekstra eldono de gazeto, ekstra vagonaro.
Ekstrakti. Eligi, elpreni la efikajn substancojn per kuirado, solvado. Ekstrakto. Substancoj ekstraktitaj : ekstrakto de viando, ekstrakto de opio.
Ekstrema. - 1. De plej alta grado : ekstrema danĝero. - 2. Plej malproksima : la ekstrema Oriento. Ekstreme. En plej alta grado : ekstreme bona. Ekstremo. - 1. Plej alta grado, supro : ekstremo de senhonteco. – 2. Plej malproksima parto, fino, supro : ekstremo de ŝipo. Komparu : Fino, limo.
Ekvacio. Matematika egalaĵo, enhavanta unu aŭ kelke da nekonatoj : ax + bx2 = c.
Ekvatoro. Granda rondo, perpendikulara al la akso de l' sfero : La tera ekvatoro dividas la teron en du duonsferojn : la nordan kaj la sudan.
Ekvilibro. - 1. Stato de senmoveco de korpo, sur kiun agas du aŭ pli multe da fortoj; egalpezo : ekvilibro de pesilo. - 2. Fig. : ekvilibro de l' animo, ekvilibro politika.
Ekvilibristo. Cirka artisto, scianta konservi ekvilibron de sia persono aŭ de diversaj objektoj en speciale malfacilaj kondiĉoj : dancisto sur ŝnuro. Ekvilibrismo. Arto de ekvilibristo.
Ekvivalento. Egalvalora objekto : la meĥanika ekvivalento de la varmo. Ekvivalenta. Egalvalora.
Ekzakta. Senerara, ĝusta eĉ en la plej malgrandaj detaloj (pri la kalkuloj kaj sciencoj) : ekzaktaj sciencoj.
Ekzameni. - 1. Fari demandojn al lernanto aŭ kandidato por kontroli liajn sciojn : ekzameni studenton. - 2. Detale esplori : ekzameni problemon. Ekzameno. Kontrolo de scioj de lernanto aŭ kandidato per demandoj buŝaj aŭ skribaj : ekzameno por supera esperanta atesto. Ekzamenanto. Persono, kiu ekzamenas. Ekzamenato. Persono, kiun oni ekzamenas.
Ekzantemo (Med.). Ruĝaj makuloj sur la haŭto, kiuj aperas ĉe diversaj infektaj malsanoj : tifa ekzantemo.
Ekzegezo. Klarigo gramatika, historia, leĝoscienca, k. t. p. de teksto, precipe de la Biblio. Ekzegezisto. Scienculo specialisto en la egzegezo : Renan.
Ekzekuti. Mortigi krimulon laŭ juĝa verdikto. Ekzekuto. Ago de tiu, kiu ekzekutas. Ekzekutisto. Persono, kies okupo, profesio estas ekzekuti.
Ekzemo (Med.). Haŭta malsano, karakterizata de erupcioj de la haŭto kaj de jukado.
Ekzemplo. - 1. Objekto, vorto, frazo, klariganta ĝeneralan regulon, difinon : gramatika ekzemplo. - 2. Imitinda ago, persono : doni bonan, malbonan ekzemplon; sekvi ekzemplon. Ekzemple. Kiel ekzemplon (ni citu). Komparu : Modelo.
Ekzemplero. Objekto farita laŭ ĝenerala tipo; unu objekto el aro de samspecaj : ekzemplero de libro, de gazeto.
Ekzerci. Per ripetata kaj sistema uzado doni lertecon aŭ scion : ekzerci soldatojn, ekzerci siajn piedojn, sin ekzerci. Ekzerco. Ago, problemo por ekzerci aŭ sin ekzerci : gimnastikaj ekzercoj, lingvaj ekzercoj.
Ekzili. Forigi el la loĝlando per juĝa dekreto aŭ per ordono de la regnestro. Ekzilo. Forigo el la patrolando : kondamni al ekzilo. Ekzilito. Persono, kondamnita al ekzilo, persono ekzilita.
Ekzisti. Esti, vivi, daŭri : Mi pensas, do mi ekzistas. Ekzistas urbanoj, kiuj neniam vidis kamparon. La mondo ekzistas jam multe da jarmiloj. Ekzistado. Estado, vivado, daŭrado : rimedoj por ekzistado. Ekzistaĵo. Vivanta estaĵo.
El. - 1. Prepozicio,per kiu estas esprimata : a) Direkto de l’ interno de io eksteren : preni pinglon el skatolo, ĉerpi el puto. b) Materialo, ŝtofo : ringo el oro, ĉemizo el tolo. c) Unu el la kamaradoj, plej bona el ĉiuj. - 2. Prefikso, per kiu estas esprimata : a) direkto de la interno de io eksteren : eliri. b) Ĝisfina plenumo de la ago : ellerni, eltrinki.
Elasta. Kiu reprenas la antaŭan formon, kiam ĉesis agi la forto, ĝin ŝanĝinta : elasta bastono. Elasteco. Eco de tio, kio estas elasta.
Elefanto (Zool.). La plej granda kvarpiedulo dikhaŭta, kun longa movebla nazego kun fingroforma ekstremo (Elephas).
Eleganta. Bela, luksa, gustoplena, moda : eleganta vesto, eleganta homo. Elegante. En eleganta maniero. Eleganteco. Eco de tio, kio estas eleganta.
Elegio. Lirika versaĵo, plena de malĝojo, de sopiro. Elegia. Havanta ecojn de elegio : malĝoja : elegia tono. Elegie. En elegia maniero.
Elekti. - 1. Decidiĝi por unu objekto aŭ afero el multaj; preni unu objekton el multaj : elekti pomon, elekti vojon. - 2. Doni sian voĉon por unu el la kandidatoj : elekti deputaton. Elekto. Ago de tiu, kiu elektas.
Elektrizi. Elektrigi.
Elektro. Unu el la fortoj de l’ naturo, naskata de diversaj kaŭzoj (ekz. frotado de du korpoj) kaj produktanta diversajn fenomenojn (ekz. fulmon). Elektra. - 1. Elektrodevena : elektra fajrero. - 2. Kiu rilatas la elektron : elektra maŝino. Elektrigi. Liveri elektrajn ecojn; agi per elektro : elektrigi feron, elektrigi malsanulon.
Elektroforo. Aparato por konservi elektron.
Elektrolizo. Malkomponado per elektro.
Elektromotoro. Aparato aliformanta la elektran energion en meĥanikan laboron.
Elektrotekniko. Apliko de la elektro al teknikaj celoj : lumigado, telefonoj, telegrafoj.
Elektroterapio. Kuracado per la elektro.
Elemento. - 1. Korpo simpla ne malkomponebla : arĝento, azoto. - 2. La kvar elementoj : aero, fajro, tero, akvo (laŭ la opinio de la antikvaj scienculoj). - 3. La plej simplaj gravaj konoj de scienco : la elementoj de la fiziko. Elementa. Enhavanta elementojn de scienco : elementa lernolibro.
Elevatoro. Levigilo por ŝarĝoj.
Elfo. Spiritoj de la skandinava mitologio.
Eliksiro. - 1. Alkohola solvaĵo de kuracaj rimedoj. - 2. Solvaĵo posedanta miraklajn ecojn : la eliksiro de la juneco.
Elimini. Forigi, eligi, nuligi : elimini venenon el la organismo, elimini unu el la nekonatoj de ekvacio, elimini nomon el listo. Elimino. Ago de tiu, kiu eliminas.
Elipso (Geom.). Fermita kurba linio, havanta la formon de platigita cirklo : Elipso estas fermita kurba linio, en kiu la sumo de la distancoj de ĉiu ĝia punkto de du punktoj, nomataj fokusoj, estas konstanta. Elipsa. De elipso, elipsoforma : Elipsa fokuso, elipsa linio.
Elizeo. Lando de la postmorta vivado de l' herooj, paradizo de la antikvaj Grekoj kaj Romanoj.
Elizio. Mallongigo de la artikolo per forigo de a : de l’ patro anstataŭ de la patro.
Elokventa. Posedanta la talenton bele paroli, kortuŝi, konvinki per la parolado. Elokvente. En elokventa maniero. Elokventulo. Persono elokventa. Elokventeco. Eco de tiu, kiu estas elokventa.
- Em. Sufikso, esprimanta inklinon, amon, kutimon al io : babilema, kritikema.
Emajlo. Vitrosimila fandaĵo, per kiu oni kovras fajencon, metalojn. Emajla. El emajlo. Emajli. Kovri per emajlo. Komparu : Glazuro, Lako, Poluro.
Emancipi. Sendependigi, egalrajtigi : emancipi neplenaĝan filon. La virinoj iom post iom emancipas sin. Emancipo. Ago de tiu, kiu emancipas aŭ sin emancipas.
Embaraso. Malhelpo, malfacila situacio. Embarasi. Kaŭzi embarason.
Emberizo (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj (Emberiza).
Emblemo. Figuro de objekto aŭ de vivanta estaĵo, reprezentanta moralan aŭ intelektan econ : La koko estas emblemo de la vigleco. Emblema. Havanta karakteron de emblemo.
Embrazuro. Malfermaĵo en muro, en fortikaĵo, tra kiu oni pafas.
Embrio. Unua rudimento de besto en la utero de la patrino, kiam la membroj ne estas ankoraŭ diferencigitaj.
Embriologio. Scienco pri la evolucio de embrio.
Embusko. Loko, en kiu oni sin kaŝas, loko, en kiu oni kaŝas taĉmenton de soldatoj por surprize ataki malamikon. Embuski. Aranĝi embuskon.
Emerito. Oficisto, kiu traservis la difinitan nombron da jaroj kaj ricevas pension.
Emfazo. Afektita solena tono, solena akcento en la parolado : paroli kun emfazo. Komparu : Aplombo, patoso, vervo.
Emigracio. Forlaso de la patrujo por ekloĝi en alia lando.
Eminenco. Titolo de la kardinaloj.
Eminenta. Rimarkinda, distinginda, supera per sia scio aŭ arto : eminenta oratoro, diplomato.
Emocii. Movi, tuŝi la animon. Emocio. Movo de la animo.
Empirio. Sperto, kiel bazo de filozofio. Empiria. Bazita sur sperto.
Empirismo. Filozofio, bazita sur la sperto.
En. - 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata : a) Loko, interne de kiu, kie io estas; loĝi en domo, sidi en vagono. b) Loko, internen de kiu, kien oni direktas ion, iras aŭ sin direktas : salti en vagonon, jeti en valizon. c) Tempo, kiam io okazas : en somero. d) Maniero : en kia maniero? en la sekvanta maniero. - 2. Prefikso, per kiu estas esprimata : Loko, kie aŭ kien : enhavi = havi en si, enmeti, enskribi, enterigi.
Enciklopedio. Verko, prezentanta la tuton de la konoj pri unu aŭ ĉiuj sciencoj kaj artoj, en artikoloj grupigitaj en la alfabeta ordo : enciklopedio ĝenerala, enciklopedio de la pentrarto.
Endivio (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' kompozitoj, manĝata kiel salato (Cichorium endivia).
Endemio (Med.). Malsano, konstante reganta en iu lando, regiono : kretinismo.
Energio. -1. Forto de la karaktero : forta volo, ĉiam preta kaj kapabla al agado ; persistemo. -2. (Fiz.). Kapablo plenumi laboron. Energia. Posedanta energion. Senenergia. Ne posedanta energion. Energie. En energia maniero.
Enigmo. - 1. Demando solvata, prezentita en malklaraj duscencaj frazoj : Edipo divenis la enigmon de la sfinkso. - 2. Malfacila problemo entute : la enigmoj de la naturo.
Enketo. Esploro de problemo per ekspertoj, per specialistoj, el kiuj ĉiu estas demandita aparte kaj sendepende de l'aliaj esprimas sian opinion : internacia enketo pri la kosto de la vivado.
Entomologio. Scienco pri la insektoj.
Entomologo. Scienculo, studanta la entomologion.
Entrepreni. Preni sur sin; decidi fari ion kaj ĝin komenci : entrepreni laboron. Entrepreno. Entreprenita afero. Entreprenisto. Persono, kies okupo estas plenumo de laboroj por aliaj personoj : entreprenisto de publikaj laboroj.
Entuziasmo. Granda emocio kaj ardanta emo al io : paroli, labori kun entuziasmo. Entuziasma. Posedanta entuziasmon, karakterizata de entuziasmo. Entuziasmigi. Plenigi per entuziasmo : Esperanto entuziasmigas ĉiujn adeptojn. Entuziasmiĝi. Pleniĝi per entuziasmo.
Enuo. Malagrabla impreso de neokupiteco, de manko de intereso. Enui. Senti enuon. Enuigi. Kaŭzi enuon. Enuiga. Kiu kaŭzas enuon. Komparu : Tedi.
Envii. Senti malĝojon, malamon pro bono, sukceso, felico de alia persono : envii iun, envii ion, envii ion al iu. Envio. Sento de tiu, kiu envias. Enviema. Inklina al envio. Enviinda. Kiu meritas envion. Komparu : Ĵaluzo.
Eparĥio. Distrikto, regata de greka episkopo.
Epidemio. Infekta malsano, samtempe atakanta multe da personoj en unu loko : epidemio de la ĥolero. Epidemia. Havanta ecojn de epidemio. Epidemie. En epidemia maniero.
Epidermo (Anat.). Ekstera tavolo de la haŭto.
Epigrafo. Devizo, surskribo sur konstruaĵo, tombo, literatura verko : La pariza Panteono havas la jenan epigrafon : « Al la grandaj homoj la dankema patrujo ».
Epigramo. Mallonga versaĵo, frazo, esprimanta akran kritikon, mordantan ironion.
Epikurismo. - 1. Doktrino de Epikuro, ke la feliĉo konsistas en la trankvilo de la animo kaj en prudenta ĝuado de la plezuroj de l’ vivo. - 2. Volupteco, ŝatado de korpaj ĝuoj.
Epikuristo. Adepto de epikurismo.
Epilepsio (Med). Malsano, karakterizata de la perdo de l’ konscio kaj de konvulsioj. Epilepsiulo. Persono malsana je la epilepsio.
Epilogo. Fino de literatura verko : epilogo de poemo.
Episkopo. Ĉefpastro de distrikto en la katolika eklezio. Episkopeco. Titolo, posteno de episkopo. Ĉefepiskopo. Ĉefo de episkopoj de provinco, de lando.
Epistolo. Solena nomo de letero : epistolo de Sankta Johano.
Epitafo. Surskribo sur tombo.
Epiteto. Substantivo aŭ adjektivo aldonata al substantivo, por ĝin karakterizi : En la epopeoj de Homero Ateno havas la epiteton « strig-okula ». Komparu : Apozicio.
Epitomo. Resumo de libro, de rakonto.
Epizodo. - 1. Intermetita fragmento en parolado, poemo, romano, ne ligita kun la ĉefa agado. - 2. Aparta fakto, okazo : La epizodoj de la Dresdena kongreso.
Epizootio (Med.). Epidemia malsano de bestoj.
Epoko. - 1. Grava momento en la historio : La Bulonja kongreso restos por ĉiam epokfaranta momento en la historio de Esperanto. - 2. Periodo, jararo : la antaŭhistoria epoko. Komparu : Periodo, stadio.
Epoleto. Signo sur la ŝultroj de la militista uniformo, montranta la rangon.
Epopeo. Poemo pri gravaj okazoj kaj heroaj agoj de unu persono aŭ de tuta nacio : la epopeoj de Homero.
Eposo. Poezio rakontanta : poemo, balado.
- Er. Sufikso, esprimanta ĉiun el la unuoj, malgrandaj partoj, elementoj, el kiuj konsistas tuto : sablero, monero.
Erari. - 1. Perdi la vojon, foriri de la ĝusta vojo, iri sur malĝusta vojo : erari en arbaro. - 2. Havi malĝustan, malveran opinion pri io, malĝuste kalkuli, malĝuste skribi : Eraras tiuj, kiuj supozas, ke la sola bazo de universala lingvo devas esti la logiko. Erari en kalkulo. Erari en la gramatiko. Eraro. Malĝusta, malvera opinio, kalkulo : gramatika eraro. Erarigi. Konduki al eraro, trompi : La eksteraĵo erarigas. Erarlumo. Delikata lumo, kiu vagas super marĉoj, tombejoj kaj alia lokoj, kie malkomponiĝas organikaj substancoj.
Eriko (Bot.). Arbeto el la samnoma familio, kun rozaj floroj (Erica).
Erinaco (Zool.). Mambesto el la familio de l’ insektomanĝaj, kies haŭto estas kovrita de pingloj (Erinaceus).
Erizipelo. Infekta malsano, karakterizata de febro kaj inflamo de la haŭto, precipe kaj plej ofte de la vizaĝo.
Ermeno (Zool.). Malgranda blanka kvarpiedulo, el la familio de l‘ musteloj, kun multvalora pelto (Putorius herminea).
Ermito. - 1. Piulo vivanta sola, izolite. - 2. Homo evitanta la aliajn, amanta vivi sola. Ermita. Havanta ecojn de ermito : ermita vivo.
Erotiko. Versaĵo pri la amo. Erotika. Kiu rilatas la amon, voluptama.
Erpi. Skrapi kampon. Erpilo. Kampa skrapilo.
Erupcio. Subita, rapida eliĝo : erupcio de vulkano, erupcio de ekzantemo.
Escepti. Ne kunpreni, ne kunkalkuli, eligi el la nombro de : la mortigistojn oni esceptis el la amnestio. Escepto. Afero esceptita : « La esceptoj konfirmas la regulojn. »
Esenco. - 1. Densigita solvaĵo : vinagra esenco, roza esenco. - 2. Tio, kio prezentas la naturon de io; ĉefaj nepraj ecoj de io : la esenco de la vivo. Esenca. Havanta ecojn de esenco.
Eskadro. Ŝiparo ekspedita por milito.
Eskadrono. Taĉmento de kavalerio, parto de kavaleria regimento.
Eskarpo. Ter- aŭ masonmuro, defendanta unu flankon de kavo de fortikaĵo.
Eskorti. Akompani por gardi, por malhelpi forkuri : eskorti generalon, eskorti arestiton. Eskorto. Eskortanta aro.
Esperi. Atendi, kredi realiĝon de sia deziro : esperi heredaĵon. Espero. Stato, sento de tiu, kiu esperas. Espereble. Oni povas esperi, kredeble. Malesperi. Perdi esperon.
Esplori. Peni precize ekkoni, ekscii : esplori fenomenon, esplori malsanulon, esplori akuziton, esplori nekonatan landon. Esploro. Ago de tiu, kiu esploras. Esploristo. Persono, kies okupo estas esplori. Esplorema. Kiu havas inklinon al esploroj. Komparu : Lerni, studi.
Esprimi. Montri siajn pensojn, siajn impresojn per gestoj aŭ vortoj : esprimi, deziron, esprimi ĝojon. Esprimo. Gestoj, vortoj de tiu, kiu esprimas.
Establi. Fondi, aranĝi : establi firmon, negocon.
Esti. - 1. Ekzisti : Mi pensas, do mi estas. - 2. Esti servas por kunigi la atributon kun la subjekto : La neĝo estas blanka. - 3. Esti servas kiel helpa verbo por formi la kunmetitajn tempojn de la aktivo kaj ĉiujn tempojn de l‘ pasivo : li estis aminta, li estas amata. Estado. Stato de tio, kio estas. Estaĵo. Tio, kio ekzistas, vivas. Estanto. estanteco. Tempo nuna. Estinto, estinteco. Tempo pasinta. Estonto, estonteco. Tempo, kiu estos.
Estetiko. Scienco pri la belo en la belartoj, en la vivo. Estetika. Konforma al estetiko, kiu rilatas la estetikon : estetika objekto, estetika sento. Estetike. En estetika maniero.
Estimi. Havi altan opinion pri ies morala valoro : Oni tre ŝatas la talenton de l’ ĵurnalisto N., sed oni ne estimas lin, ĉar li estas nehonesta homo. Estimo. Sento, opinio de tiu, kiu estimas. Estiminda. Kiu indas estimon. Malestimi. Havi malaltan opinion pri ies morala valoro : malestimi perfidulon.
Estingi. Malhelpi, ĉesigi bruladon, lumadon : estingi lumon, estingi fajron. Estingiĝi. Ĉesi bruli, ĉesi lumi.
Estro. Ĉefo, superulo, komandanto : regnestro, regimentestro, centestro. Estraro. Kuniĝo de estroj : estraro de firmo, de societo.
Estrado. Levita podio kontraŭ spektatoroj por artisto, oratoro, prezidantaro : En la esperantaj kongresoj la naciaj delegitoj okupas lokojn sur la estrado kun la prezidantaro.
Eŝafodo. Podio, sur kiu oni ekzekutas krimulojn.
- Et. Sufikso, esprimanta malaltigon, malfortigon de l’ grado : rideti = senbrue, delikate ridi sole per la esprimo de la vizaĝo.
Etaĝo. La tuto de la ĉambroj de domo, sur la sama nivelo : En Ameriko ekzistas domoj, kiuj havas pli ol dudek etaĝojn. Teretaĝo. Etaĝo sur la nivelo de la tero. Interetaĝo. Etaĝo inter la teretaĝo kaj la unua etaĝo.
Etato. – 1. Konfirmita de la estraro tabelo de registraraj konstantaj oficistoj kaj de ilia salajro. – 2. Salajro de konstanta registrara oficisto. Etata. Posedanta etaton (salajron).
Etendi. - 1. Fari ion rektolinia : etendi rubandon. - 2. Direkti ion ien, farante ĝin rektolinia : etendi la manon al la ĉielo.
Etero. - 1. Subtila fluidaĵo, pleniganta laŭ la antikvuloj la kosman spacon. - 2. (Fiz.) Senpeza, elasta substanco, ĉion penetranta, en kies vibrado konsistas la lumo, varmo, elektro, k. t. p. - 3. (Ĥem.) Senkolora, tre facile vaporiĝanta fluidaĵo, devenanta de l’ ago de acido je alkoholo : Sulfura etero estas uzata kiel rekonsciiga rimedo.
Eterna. Kiu ne posedas en la tempo komencon, nek finon : Dio estas eterna. Eterneco. Daŭrado sen komenco kaj fino; daŭrado sen fino : Kio estas unu jaro kompare kun la eterneco? Eternigi. Fari ion eterna, fari ion neforgesebla : eternigi sian nomon.
Etiko. Scienco pri la principoj de la moralo. Etika. - 1. Kiu rilatas la etikon : etikaj principoj. - 2. Konforma al la etiko : etika ago.
Etiketo. - 1. Karteto, kiun oni fiksas sur sakoj, boteletoj k. t. p., por montri ilian enhavon, prezon. - 2. Kortega ceremoniaro; ceremoniaj manieroj.
Etimologio. - 1. Parto de la gramatiko pri la deveno de la vortoj. - 2. Deveno de vorto : Tre granda parto de la esperantaj vortoj posedas latinan etimologion.
Etiologio. - 1. Medicina scienco pri la kaŭzoj de l’ malsanoj. - 2. Kaŭzo de malsano : La etiologio de la kankro estas nekonata.
Etnografio. Scienco pri la popoloj, iliaj moroj, vivmaniero, legendoj, k. t. p.
Etnologio. Scienco pri la homaj rasoj.
Etologio. Scienco pri la deveno de la moroj kaj de l‘ moralo.
Etudo. – 1. Muzika ekzerco en formo de muzika verko : etudoj de Chopin. - 2. Rapide farita pentraĵo, desegnaĵo, sen zorgo pri detaloj.
Eŭdiometro (Ĥem.). Aparato por la analizo kaj sintezo de gasoj.
Eŭdiometrio. Metodo de la analizo per eŭdiometro.
Eŭfemismo. Anstataŭigo per delikata esprimo : respektinda virino anstataŭ: maljuna virino.
Eŭkaristio. Sakramento de la korpo kaj sango de Kristo.
Eŭnuko. Kastrita viro — gardisto de haremo.
Eŭforbiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : ricino.
Evangelio. - 1. Instruo de Jezuo Kristo. - 2. Libro enhavanta la instruon de Kristo. Evangelia. De evangelio, kiu rilatas la evangelion. Evangeliisto. Aŭtoro, kiu priskribis la vivon kaj instruon de Kristo.
Eventuala. Kiu dependas de necerta okazo; okazonta, farota, se alia fakto okazos : prepari ĉion al eventuala vojaĝo. Eventuale. Depende de necerta okazo : Skribu, eventuale telegrafu. Eventualo. Eventuala fakto, okazo : timi neniun eventualon.
Evidenta. Rimarkebla per unu ekrigardo; tute klara; tute senduba : evidenta vero, evidenta mensogo. Evidente. En evidenta maniero. Evidenteco. Eco de tio kio estas evidenta.
Eviti. Peni ne esti kun, peni ne fari : eviti babilulojn; eviti erarojn. Evitebla. Kiu povas esti evitata : neevitebla morto.
Evolucio. Serio de intersekvaj aliformiĝoj; kreskado; progresado : evolucio de feto, evolucio de lingvo.
Ezofago. Tubo, kondukanta nutraĵon de la gorĝo ĝis la stomako.
Ezoko (Zool.). Riverfiŝo manĝebla (Esox lucius).
Ezotera. Sekreta, destinita ekskluzive por la adeptoj de doktrino.