Vortaro de Esperanto/Litero F
Fabo (Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la samnoma familio, kun grandaj grajnoj (Faba).
Fabacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : fabo, pizo, fazeolo, trifolio, akacio.
Fabelo. Rakonto pri elpensitaj, imagitaj eksterordinaraj aventuroj : fabeloj de Andersen, de Grimm. Fabela. Nekredebla, elpensita. Komparu : Fablo, legendo
Fablo. Rakonto, plej ofte en versoj, en kiu agas kaj parolas bestoj aŭ objekto, kaj per kiu oni prezentas moralan veron : fabloj de La Fontaine. Fablisto. Verkisto de fabloj. Komparu : Fabelo, legendo.
Fabriko. Ejo kun stabloj, kie oni grandanombre produktas komercaĵojn : fabriko de tolo. Fabriki. Produkti en fabriko. Fabrikanto. Posedanto de fabriko. Fabrikado. Agoj de tiu, kiu fabrikas. Fabrikaĵo. Fabrikita objekto, fabrikita komercaĵo.
Faceto. Malgranda ebena surfaco : faceto de diamanto. Faceti. Fari facetojn sur io : faceti brilianton.
Facila. Kiu povas esti farita, plenumita sen peno : facila laboro, facila vojo. Facile. En facila maniero. Facileco. Eco de tio, kio estas facila. Malfacila. Kiu povas esti farita nur kun granda peno : malfacila tasko, malfacila problemo. Malfacilaĵo. Malfacila afero, malfacila punkto : La gramatikoj de l’ naciaj lingvoj prezentas multajn malfacilaĵojn, kiuj tute ne ekzistas en Esperanto.
Fadeno. - 1. Maldika fibro por ligi, kudri, teksi : kotona fadeno. - 2. Maldika, longa cilindroforma metala peco : telegrafa fadeno.
Faetono. Malpeza luksa malfermita kaleŝo sen pordetoj.
Fago (Bot.). Arbo el la familio de la kupuliferoj, uzata kiel hejtaĵo, por mebloj (Fagus).
Fajenco. Speco de argilo por fabriki vazojn, imitantajn la porcelanajn. Fajenca. El fajenco : fajenca telero.
Fajfi. Produkti akrajn sonojn, blovante tra funelforme kunmetitaj lipoj; produkti sonojn similajn al la ĵus priskribitaj : fajfi per la buŝo; la vento, la sago fajfas. Fajfilo. Malgranda, simpla instrumento por fajfi.
Fajli. Glatigi, tranĉi per fajlilo. Fajlilo. Ŝtala instrumento, kies supraĵo estas malglata, provizita per malaltaj dentoj por glatigi, tranĉi metalojn, lignon.
Fajro. - 1. Fizike-ĥemia fenomeno, ĉe kiu produktiĝas la lumo kaj varmo : Brulanta ligno produktas fajron. - 2. Entuziasmo, forta ekscito, forta pasio : paroli kun fajro. Verŝi oleon sur fajron = eksciti pasion jam tre fortan. Fajra. - 1. De fajro : fajra brilo. - 2. Entuziasma, pasia : fajra deziro. Fajrero. Tre malgranda parto de brulanta korpo, apartiĝinta de ĝi; forta lumo, kiu produktiĝas ĉe renkonto reciproka de du malmolaj korpoj aŭ de korpo elektrizita : ĵeti fajrerojn; elektra fajrero. Fajrujo. Loko por bruligi fajron.
Fako. - 1. Nefermita kesteto por konservi objektojn, en skribotablo, sur breto. - 2. Branĉo teknika, scienca; specialo; industria fako. Fakaro. Kesto kun fakoj.
Fakiro. Hinda asketo almozulo.
Faksimilo. Preciza reprodukto, kopio de skribo, subskribo.
Fakto. Io reale okazinta, reale ekzistanta : la faktoj de la historio. Esperanto estas fakto, kiun oni povas ŝati aŭ ne, sed kiun oni ne povas nei. Fakta. Reala, efektiva. Fakte. Reale, efektive.
Faktoro. Malsupera makleristo. Faktorio. Kontoro de komercaj agentoj en fremda lando.
Fakturo. Detala listo de senditaj komercaĵoj.
Fakultato. Fako de universitato : medicina, matematika fakultato. Fakultatestro. Profesoro, ĉefo de fakultato.
Fali. - 1. Pro manko de subteno aŭ pro perdo de la egalpezo rapide moviĝi de supre malsupren : fali de tegmento; la neĝo falas. - 2. Morti, perei : fali en batalo. Falo. Movo de tio, kio falas. Akvofalo. Akvoj de rivero, de lago, k. t. p., falantaj de alta loko : la Niagara akvofalo. Faleti. Perdi la egalpezon, farinte malĝustan paŝon : faleti je ŝtono.
Falango. - 1. Macedonia taĉmento de lancistoj. - 2. Militista taĉmento, popolamaso.
Falbalo. Krispa zonforma peco de ŝtofo, surkudrita sur virina vesto.
Falĉi. Detranĉi grenon per falĉilo : falĉi kampon, falĉi grenon. Falĉilo. Ŝtala klingo, fiksita perpendikulare al longa ligna tenilo por detranĉi grenon. Falĉisto. Laboristo, kies specialo estas falĉi.
Faldi. Kunmeti duoble aŭ kelkoble tolon, drapon, fleksante ĝin tien kaj returnen : faldita ŝtofo, faldita vesto. Faldo. Faldita parto de ŝtofo : faldoj de jupo. Malfaldi. Refleksi ŝtofon por forigi la faldojn.
Falko (Zool.). Raba birdo, uzata por ĉasoj je malgrandaj bestoj (Falco).
Falsi. Imiti, aliigi, ŝanĝi por trompi : falsi dokumenton, falsi vinon. Falsaĵo. Falsita objekto. Falsisto. Persono, kies okupo estas falsi : falsisto de vinoj.
Famo. Nepreciza sciigo, buŝe komunikata de unu persono al alia : famo disvastiĝas, rondiras. Fama. Konata, populara : fama verkisto.
Familio. - 1. Geedzoj kun siaj infanoj; parencaro. - 2. Grupo, aro : La holanda lingvo apartenas al la germana lingva familio. Familia. De familio, kio rilatas familion : familia domo, familia simileco. Komparu : Parenco.
Familiara. Intima, senĝena : familiaraj manieroj. Familiareco. Eco de tio, kio estas familiara. Familiare. En familiara maniero.
Fanatika. Tro fervora en politikaj aŭ religiaj aferoj kaj senindulga por personoj de l' malsama opinio : fanatika partiano. Fanatike. En fanatika maniero. Fanatikeco. Eco de tiu, kiu estas fanatika. Fanatikulo. Persono fanatika.
Fandi. Fluidigi per la varmo : fandi metalon, buteron. Fandejo. Ejo por fandi : fandejo de ŝtalo. Fandaĵo. Objekto, produktita per fandado. Kunfandaĵo. Objekto, produktita per fandado de kelke da metaloj : La latuno estas kunfandaĵo de kupro kaj zinko.
Fanfaro. Mallonga muzika verko, esprimanta per laŭtaj sonoj triumfon, ĝojon.
Fanfaroni. Sin glori per virtoj aŭ ecoj, kiujn oni ne posedas : fanfaroni kuraĝon. Fanfaronulo. Persono fanfaronanta.
Fantazio. Artista imagkapablo : poeta fantazio. Fantazia. Kreita de fantazio, ne reala : fantazia rakonto. Fantaziulo. Persono nekonstanta, kaprica, strangulo.
Fantomo. Figuro videbla, sed nepalpebla; spirito : la fantomo de l’ patro de Hamleto. Komparu : Vizio.
Fari. Kaŭzi, ke io estu, okazu; krei, produkti : fari tablon, fari versojn, fari miraklon. Dio faris la mondon el nenio. Fariĝi. Transiri en novan staton; transiri de unu stato en alian : fariĝi maljuna, fariĝi Esperantisto. Faro. Ago de tiu, kiu faras : Juĝu laŭ faroj, ne laŭ vortoj. Bonfaro. Bona faro, faro helpanta proksimulon. Bonfaranto. Homo faranta bonon, helpanta proksimulon.
Faraono. Antikva egipta reĝo.
Farbo. Substanco koloranta, uzata en la pentrarto, tekniko k. t. p. : karmino.
Farĉo. Hakita kaj spicita viando, kiun oni metas en la internon de legomo, fiŝo k. t. p. Farĉi. Plenigi per farĉo : farĉita brasiko.
Faringo (Anat.). Kavo inter la ezofago kaj la kavo de l’ buŝo.
Farmi. Kontrakte preni por sia uzo ies teron, bienon : farmi bienon. Farmigi, farmodoni. Kontrakte doni por ies uzo sian teron, bienon. Farmanto. Persono, kiu farmas.
Farmacio. Scienco pri la medikamentoj kaj pri ilia preparado. Farmaciisto. Specialisto en la farmacio.
Farso. Neserioza teatra verko, vulgare komika.
Farti. Esti en tia aŭ alia stato de la sano : Kiel vi fartas? Farto. Stato de sano. Bonfarto. Bona stato de sano.
Faruno. Greno pulvorigita per muelado. Faruna. El faruno : faruna manĝaĵo.
Fasado. Antaŭa parto de konstruaĵo.
Fasĉino. Faskoj de branĉoj kaj branĉetoj por konstruo de akvobaroj, redutoj.
Fasko. Multe da samspecaj kunligitaj objektoj; ligaĵo : fasko de fojno, de greno. Komparu : Garbo.
Fasono. Maniero, modelo, laŭ kiu estas farita vesto : fasono de jupo, de ĉapelo.
Fasti. - 1. Sin deteni de manĝado, ne manĝi. - 2. Sin deteni de manĝado de viando : La katolikoj fastas dum 40 tagoj antaŭ la Pasko. Fasto. - 1. Nemanĝado, senvianda manĝado. - 2. Tempo de la fasto : la granda fasto = la fasto antaŭ la Pasko.
Fatala. - 1. Tre malsukcesa, malfeliĉa : Lia falo estis fatala, - li rompis al si la dekstran kruron. - 2. Neevitebla, nepre okazonta : la fatalaj dekretoj de l’ sorto. Fatalo. - 1. Malsukcesa okazo, neevitebla okazo. - 2. Sorto.
Fatalismo. Kredo, laŭ kiu ĉiuj okazoj estas neeviteble antaŭdestinitaj kaj la sorto de l' homo estas antaŭfiksita : la fatalismo de l’ Mahometanoj.
Faŭko. - 1. Buŝego de rabaj bestoj. - 2. Fig. : faŭko de tunelo, de minejo.
Favo. Haŭta malsano, kaŭzata de parazito (achoryon Schoenleini) kaj karakterizata de flavaj krustoj, precipe sŭr la haroj de la kapo. Fava. - 1. De favo : favaj krustoj. - 2. Malsana je favo : fava hundo. Favulo. - 1. Persono malsana je favo. - 2. Insulta vorto.
Favora. - 1. Bonvola, preta helpi : favora estro. - 2. Sukcesiga : favora vento. Favore. En favora maniero. Favoro. Favora ago, favora sento. Favori. Esti favora por iu. Favorato. Persono favorata, ĝuanta favoron : favorato de princo. Malfavora. Malbonvola, malsukcesiga.
Fazo. Aparta momento de evolucio de fenomeno, periode okazanta : fazo de la luno. Komparu : Stadio.
Fazano (Zool.). Birdo kun belaj plumoj el la familio de kokbirdoj (Phasianus).
Fazeolo (Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la familio de l’ fabacoj, rampanta, grimpanta herbo (Phaseolus).
Febro. - 1. Nenormale alta temperaturo de la korpo, kaŭzita de malsano : malaria, tifa febro. - 2. Pasio, ekscito : politika febro. Febra. Kiu havas febron. Februlo. Persono, havanta febron. Vundfebro. Febro, kaŭzita de infektita vundo.
Februaro. Dua, la plej mallonga monato de jaro.
Feĉo. Substanco, enhavanta mikroorganismojn, kaŭzantajn fermentadon de biero, ŝvelon de pasto, k. t. p.
Federacio. Ligo, kuniĝo de tute memstaraj kaj sendependaj regnoj, societoj, por komuna agado en eksteraj aferoj, kiuj koncernas ĉiujn kune.
Feino. Fantazia virina estaĵo, posedanta supernaturan povon : bonaj kaj malbonaj feinoj.
Felo. Kruda haŭto de bestoj, kun haroj. Felisto. Metiisto, kiu preparas felojn. Defelisto. Metiisto, kiu senfeligas bestojn. Komparu : Haŭto, ledo, pelto.
Feliĉo. - 1. Favoro de la sorto; favoraj cirkonstancoj ; sukceso : havi feliĉon, deziri al iu feliĉon. - 2. Kaŭzita de ĝi kontenteco : Oni legas la feliĉon sur lia vizaĝo. Feliĉa. - 1. Kiu ĝuas feliĉon : feliĉa homo. - 2. Favora : feliĉaj cirkonstancoj. Feliĉigi. Fari iun feliĉa. Feliĉe. - 1. En feliĉa maniero : La ŝipo feliĉe atingis la havenon. - 2. Dank' al feliĉa okazo, dank' al Dio : Feliĉe, tuj venis helpo.
Felietono. - 1. Artikolo literatura, scienca, kritika, skribita en facila, eleganta stilo kaj presata ordinare en la malsupro de gazeto. - 2. Fragmento de romano, publikigata ĉiutage en ĵurnalo. Felietonisto. Ĵurnalisto, skribanta felietonojn.
Felto. Ŝtofo el lano aŭ haroj, kungluitaj kaj premegitaj : El felto oni faras ĉapelojn, ŝuojn. Felta. El felto : felta ĉapelo.
Feminismo. Emo, celado al plibonigo de la situacio de l' virinoj en la socio, al akiro de rajtoj, egalaj al tiuj de la viroj.
Feministo. Adepto de la feminismo.
Femuro. Parto de la korpo, de la kokso ĝis la genuo. Femurosto. Osto de la femuro, la plej granda osto de la korpo.
Fendi. Perforte apartigi, disigi laŭlonge : fendi arbon, lignon. Fendo. Mallarĝa laŭtonga truo. Fendeto. Neprofunda fendo, ne trapenetranta la objekton : fendeto en dento. Komparu : Krevigi, spliti.
Fenestro. Malfermaĵo en muro por lumo kaj aero. Fenestra. De fenestro : fenestra vitro.
Fenikoptero (Zool.). Birdo el la familio de l’ lamenbekaj. (Phoenicopterus.)
Fenikso. - 1. Fabela birdo, renaskiĝanta el la propra cindro. - 2. Persono aŭ objekto tre malofta, supera, unika.
Fenkolo (Bot.). Herbo el la familio de la umbeliferoj; ĝiaj semoj estas uzataj kiel spicaĵo. (Foeniculum.)
Fenolo. Vid. Karbolo.
Fenomeno. - 1. Ĉio, kion oni perceptas per la sentoj aŭ per la konscio : astronomiaj, fizikaj, fiziologiaj fenomenoj. - 2. Eksterordinara afero, maloftaĵo : Renkonti vin estas vera fenomeno. Fenomena. Eksterordinara, malofta.
Fero (Ĥem.). Fe. Ĥemia elemento, peza metalo, uzata por plej diversaj vazoj, maŝinoj, instrumentoj. Fera. El fero : fera ŝlosilo.
Ferdeko. Horizontala platformo aŭ planko, sin etendanta de unu flanko de ŝipo al la alia, el tabuloj subtenataj de traboj.
Fermi. - 1. Kaŭzi, ke ne estu eniro : fermi pordon, fermi ĉambron, fermi iun en ĉambro. - 2. Ĉesigi : fermi kunsidon, kongreson. Fermo. Ago de tiu, kiu fermas. Malfermi. - 1. Kaŭzi, ke estu eniro, liberigi eniron : malfermi okulojn, pordon, ĉambron. – 2. Komenci : malfermi balon, kongreson. Malfermaĵo. Loko de eniro. Komparu : Ŝlosi.
Fermento. Organika substanco, kaŭzanta malkomponiĝon de aliaj organikaj substancoj, ne malkomponiĝante mem. Fermenti. Malkomponiĝi sub la influo de fermento : Fermentanta alkoholo fariĝas vinagro. Fermentado. Fenomeno de la malkomponiĝo sub la influo de fermento : fermentado alkohola, vinagra.
Fervoro. Granda aktiveco, inspirita de la kredo, amo, sindonemo : fervoro de servisto, de propagandisto. Fervora. Kiu posedas fervoron : fervora adepto. Fervore. En fervora maniero.
Festo. Senlabora tago, por rememorigi gravan fakton religian aŭ politikan : Pasko, la festo de la 14 Julio en Francujo. Festi. Soleni feston, ne labori. Komparu : Soleno.
Festeno. Solena, luksa tag-, vespermanĝo : edziĝa festeno. Festeni. Partopreni en festeno.
Festono. Ornamaĵo en formo de duonkrono el floroj, verdaĵo, koloraj teksaĵoj.
Feto (Med.). Ido en la utero de l' patrino, kiam ĝiaj membroj jam estas diferencigitaj. Komparu : Embrio.
Fetiĉo. - 1. Objekto respektegata de sovaĝuloj, kiel diaĵo. - 2. Afero, persono, tre ŝatata kaj respektata.
Fetiĉismo. Kulto de fetiĉoj.
Fezo. Malalta simpla turka ĉapo el ruĝa aŭ blanka drapo kun nigra peniko.
Fi. Interjekcio, esprimanta abomenon : Fi, kia malbona odoro!
Fiakro. Publika luebla veturilo, kaleŝo. Fiakristo. Veturigisto de fiakro.
Fianĉo. Persono, kiu faris solenan promeson edziĝi. Fianĉiĝi. Fariĝi fianĉo : fianĉiĝi kun fraŭlino. Fianĉiĝo. Solena promeso edziĝi. Fianĉino. Virino, kiu akceptis solenan promeson de viro, ke li edziĝos kun ŝi. Fianĉiniĝi. Fariĝi fianĉino. Fianĉiniĝo. Akcepto de solena promeso edziĝi. Gefianĉoj. Fianĉo kun fianĉino.
Fiasko. Kompleta malsukceso : la spektaklo faris fiaskon.
Fibro. Maldika fadeno, kiu kun samspecaj fadenoj, paralele kunmetitaj en faskoj, formas korpon de bestoj kaj vegetaĵoj : muskolaj fibroj, lignaj fibroj.
Fidi. Esti certa, trankvila, ke iu bone plenumos laboron, komision, kiun oni donis al li : Vi povas plene fidi al li : li ĉion aranĝos ne malpli bone, ol vi mem. Fido. Sento de tiu, kiu fidas. Fidinda. Kiu indas fidon : fidinda advokato. Memfido. Fido je si mem. Komparu : Konfidi.
Fidela. - 1. Konscience plenumanta sian devon : fidela servisto. - 2. Ne perfida : fidela edzo. - 3. Vera, preciza, laŭvorta, ne diferencanta de la originalo : fidela kopio, fidela traduko. Fidele. En fidela maniero. Fideleco. Eco de tiu, kiu estas fidela.
Fiera. - 1. Konscianta siajn verajn meritojn kaj virtojn : fiera pro sukceso. - 2. Tro taksanta siajn virtojn kaj meritojn kaj malŝatanta aliajn personojn : fiera
superulo. Fiere. En fiera maniero. Fiereco. Eco de tiu, kiu estas fiera. Fierulo. Persono fiera.
Figo (Bot.). Frukto de l’ figarbo. Figarbo. Arbo aŭ arbeto el la familio de l’ moracoj. (Ficus, ficus carica).
Figuro. - 1. Objekto prezentanta, reproduktanta korpon : figuro marmora de poeto. - 2. Ekstera formo de korpo; aspekto : Kia stranga figuro! - 3. (Geom.). Kuniĝo de linioj, punktoj kaj surfacoj : kubo, sfero. - 4. Vorto, esprimo, uzita en alia signifo, ol ordinare, por doni pli da vivo al la stilo : metaforo, alegorio. Figura. Uzita, kiel figuro : figura esprimo. Figure. En figura maniero. Komparu : Formo.
Fiksi. Senmovigi, alligi; fari ion neŝanĝebla, konstanta : fiksi pentraĵon sur muro; fiksi regulon; fiksi okulojn sur io.
Fiktiva. Nereala, ŝajna, malvera; neekzistanta : En la listo estas multe da fiktivaj membroj. Fiktivaj kontoj de bilanco.
Filo. Ido de vira sekso rilate al la gepatroj : Kaino estis filo de Adamo kaj Eva. Filigi. Adopti. Bofilo. Edzo de filino.
Filantropo. Persono, kiu amas la homojn kaj zorgas pri ilia bono; bonfaranto.
Filantropio. Amo al la homaro kaj zorgo pri ĝia bono.
Filatelo. Scioj pri la poŝtaj markoj. Filatelisto. Specialisto en la filatelo; kolektanto de poŝtaj markoj.
Filharmonio. Institucio, por akceli la progresojn de l’ muzikarto kaj ĝian popularigon.
Filio. Institucio, dependanta de alia (ĉefa, metropola) institucio kaj anstataŭanta ĝin en alia loko : banka filio; filio de societo.
Filigrano. Tre delikata teksaĵo el oraj aŭ arĝentaj fadenoj.
Filiko (Bot.). Familio kriptogama, plejparte multjaraj herboj kun belaj grandaj folioj; en la karba epoko ili formis tutajn arbarojn. (Filix.)
Filistro. - 1. Kiu ne estas studento de universitato (esprimo de l‘ germanaj studentoj). - 2. Persono, kiun interesas nur la ĉiutagaj, hejmaj aferoj, indiferenta por ĝeneralaj, altaj, noblaj aferoj.
Filoksero (Zool.). Insekto, detruanta la vinberejojn. (Phylloxera vastatrix.)
Filologo. Scienculo, kiu studas lingvojn : La fratoj Grimm estis famaj germanaj filologoj.
Filologio. Lingvoscienco.
Filozofo. Scienculo, studanta la filozofion.
Filozofio. Scienco pri la esenco de la naturo; scienco de l' sciencoj.
Filtro. Aparato por purigi fluidajojn, gutigante ilin tra sorba papero, tolo, k. t. p. : La filtro de Pasteur. Filtri. Purigi per filtro.
Fino. Lasta spaca aŭ tempa limo de afero aŭ de ago; ekstremo : fino de urbo, fino de monato, fino de parolado. Fini. Alkonduki al fino. Finiĝi. Veni al fino. Komparu : Ekstremo, limo.
Finalo. (Muz.). Lasta parto de muzika verko.
Financoj. Monaj aferoj; elspezoj kaj enspezoj : financoj de ŝtato. Financa. Kiu rilatas financojn : financa ministro. Financisto. Specialisto en monaj aferoj, kondukanta grandajn monajn aferojn.
Fingro. Ekstrema movebla parto de mano aŭ de piedo : La homa mano havas kvin fingrojn : la plej granda estas dika fingro, ĝin sekvas montra, longa, ringa kaj malgranda fingro. Fingringo. Metala ĉapeleto, kiun oni metas sur la longan fingron de la dekstra mano dum la kudrado.
Firma. - 1. Forte fiksita kaj konsistanta el forte kunigitaj eroj : firma muro. - 2. Neŝanĝebla, neŝancelebla : firma volo, firma decido. Firme. En firma maniero. Firmeco. Eco de tio, kio estas firma : firmeco de konstruaĵo, firmeco de karaktero. Komparu : Fortika, masiva, solida.
Firmo. - 1. Nomo de negoco : Esperanto Verlag, Moeller und Borel. - 2. Negoco, komerca domo : granda, malnova, fidinda firmo.
Firmamento. Ĉiela arkaĵo.
Fisko. Ŝtata trezorejo. Fiska. Kiu rilatas ŝtatan trezorejon.
Fistulo. Kanalo kondukanta kaj produktanta puson.
Fiŝo (Zool.). Vivanta en la akvo vertebra besto, kiu spiras per brankoj kaj sin movas per naĝiloj : ezoko, ŝarko. Fiŝisto. Persono, kiu profesie edukas, kaptas aŭ vendas fiŝojn : Fiŝedukisto, fiŝkaptisto, fiŝvendisto. Fiŝhoko. Hoko por kapti fiŝojn.
Fiziko. Scienco pri la fenomenoj de la naturo, en kiuj ne aliiĝas la interna strukturo de la korpoj. Fizika. Kiu rilatas la fizikon aŭ ĝiajn fenomenojn; materia : fizika leĝo, fizika strukturo. Fizikisto. Scienculo studanta la fizikon.
Fiziologio. Scienco pri la fenomenoj de la vivo de l’ bestoj, pri la funkcioj de la besta organismo. Fiziologiisto. Scienculo, studanta la fiziologion.
Fizionomio. Trajtoj de la vizaĝo, aspekto de la vizaĝo; aspekto : fizionomio sincera, malgaja. Malbona transkripcio ofte tute ŝanĝas la fizionomion de internacia vorto.
Fjordo. Mallarĝa longa golfo kun ŝtonegaj, krutaj bordoj : la fjordoj de Norvegujo.
Flago. Peco de kolora tolo aŭ de alia ŝtofo sur bastono por ornami domojn, balkonojn dum festaj, solenaj tagoj, por fari signalojn : nacia flago, admirala flago. Komparu : Standardo.
Flagri. Esti rapide movata de vento tien kaj returnen (esprimo uzata pri flamo).
Flamo. - 1. Brulantaj kaj hele lumantaj gasoj, leviĝantaj de korpo, konsumata de fajro. - 2. Pasio, entuziasmo : flamo de kolero. Flama. - 1. Brulanta kun flamoj. - 2. Pasia : flama deziro. Flami. - 1. Eligi flamojn, bruli kun flamoj : flamanta ligno. - 2. Esti regata de pasio : flami por virino. Ekflami. Komenci flami, fariĝi flamanta. Flamigi. Fari ion flamanta : flamigi fajron per blovado. Flamema. Kiu facile flamas, pasia : flamema substanco, flamema homo.
Flano. Plata bakaĵo de pasto.
Flanelo. Malpeza ŝtofo el delikata lano. Flanela. El flanelo.
Flanko. Ĉiu parto aŭ surfaco de objekto, ekster la supra kaj malsupra : antaŭa, posta, dekstra, maldekstra flanko de domo, de skatolo. Flanka. - 1. Estanta ĉe flanko, okupanta flankon : flanka konstruaĵo. – 2. Ne ĉefa, ne grava : flanka demando. Flanke. Ĉe flanko, apud. Flanken. Al flanko. Flankiri. Iri al flanko, malproksimiĝi, foriri de rekta vojo.
Flari. Uzi la senton, kiu rekonas kaj distingas la odorojn : flari rozon, flari bonordoron.
Flati. Laŭdi por akiri ies favoron : La korteganoj flatas la princon. Flatema. Kiu havas inklinon flati. Flatulo. Persono flatema.
Flava. Havanta la koloron de la citrono, de velkinta folio.
Flegi. Zorgi kaj kontentigi ĉiujn bezonojn de malsanulo. Flegistino. Virino, kies metio estas flegi. Komparu : Varti.
Flegmo. Karaktero indiferenta, nesentema por emocioj, malrapidema; indiferenteco, nesentemo : paroli kun flegmo. Flegma. Karakterizata de flegmo : flegma homo, flegmaj vortoj. Flegme. En flegma rnaniero, kun flegmo. Flegmulo. Persono flegma.
Fleksi. - 1. Kurbigi, arkformigi : fleksi branĉon. - 2. Venki, obeigi, humiligi : fleksi obstinon, fieron. Fleksiĝi. Fariĝi fleksita. Fleksebla. Kiu povas esti fleksita : La fero estas fleksebla, la ŝtono ne estas fleksebla.
Fleksio. Gramatika finiĝo, kiu ŝanĝiĝas en la deklinacio kaj konjugacio : « i » estas la fleksio de l’ infinitivo.
Fliki. Surkudri sur truita vesto pecojn de drapo, tolo, k. t. p. : fliki malnovan ĉemizon. Flikaĵo. Peco de drapo, tolo, k. t. p., surkudrita sur truita vesto : La jako de la almozulo estis plena de diverskoloraj flikaĵoj.
Flirti. - 1. Delikate moviĝi en la aero tien kaj returnen; flugi ĉirkaŭ io tien kaj returnen : La flagoj flirtas, movataj de vento. La papilioj flirtas ĉirkaŭ la floroj. - 2. Amindumi : Ne ĉiam amas tiu, kiu flirtas. Flirto. Movoj de tio, kio flirtas; agoj, vortoj de tiu, kiu flirtas. Flirtema. Kiu facile flirtas, kiu havas inklinon al flirto.
Floko. Malgranda peco de ŝtofo, moviĝanta en la aero kaj ne tuj falanta teren : flokoj de lano, de neĝo.
Flori. - 1. Produkti, naski florojn; esti kovrita de floroj : La arboj floras en la printempo. - 2. Esti en prospera stato : Vivu, kresku kaj floru via societo! Floro. Kolora parto de vegetaĵo, enhavanta la reproduktajn organojn : La rozo estas la reĝino de la floroj. Florado. Stato, tempo, kiam la vegetaĵo floras. Ekflori. Kovriĝi de floroj, komenci flori : Post la nokta pluvo ekfloris ĉiuj arboj kaj arbetoj de nia ĝardeno.
Floreno. Aŭstria monero, valoranta du frankojn.
Floso. Trabaro por surakva transporto de la ligno, el kiu ĝi konsistas. Flosi. Transporti per floso. Flosisto. Persono, kies profesio estas konduki flosojn.
Flui. Ĉe malforta kuniĝo de la eroj moviĝi malsupren : La akvo fluas en la rivero. La vino fluas tra truo en la barelo. Fluo. Movo de tio, kio fluas : La fluo de akvofalo estas tre rapida. Flua. - 1. Kiu fluas. - 2. Facila, senhalta : flua parolado. Flue. En flua maniero. Senflua. Ne posedanta fluon : La akvo de lageto estas senflua. Alfluo. Leviĝo de la akvo de l’ maro kaj ĝia fluo al la bordo. Forfluo. Malleviĝo de la mara akvo kaj ĝia fluo for de la bordo. Superfluo. Troo. Superflua. Troa, ne necesa.
Flugi. Sin movi en la aero per specialaj membroj, kiujn posedas la birdoj kaj insektoj : La birdoj povas flugi antaŭen, rondflugi kaj flugpendi. Flugo. Movoj de tio, kio flugas. Flugilo. Membro de insektoj kaj birdoj, per kiu ili sin movas en la aero.
Fluida. Kies eroj facile moviĝas unu apud alia kaj sur alia : La akvo, benzino, biero estas korpoj fluidaj. Fluidaĵo. Fluida korpo : La fiziko distingas solidaĵojn, gasojn kaj fluidaĵojn. Fluidigi. Fari ion fluida : fluidigi glacion. Fluidiĝi. Fariĝi fluida.
Fluoro (Ĥem.). Fl. Ĥemia elemento, verdete flava gaso, malkomponanta la akvon kaj formanta komponaĵojn kun ĉiuj elementoj, ekster la oksigeno.
Fluto. Muzika blovinstrumento, konsistanta el ligna truita tubo kun klavoj, kiun oni tenas horizontale kaj en kiun oni fajfblovas tra flanka truo. Flutisto. Muzikisto, kiu ludas fluton.
Foiro. Granda bazaro, aranĝata periode en antaŭfiksitaj tagoj.
Fojo. Vorto, kiu kunigita kun nombra vorto, esprimas kvanton, ripeton : unufojon aŭ unufoje; du fojojn aŭ dufoje, k. t. p. Mi legis la artikolon du fojojn, kaj mi ne komprenis ĝin. Foje. Iam (en la pasinta tempo). Iafoje. En kelkaj momentoj, de tempo al tempo. Ĉiun fojon. En ĉiu aparta fojo. Per unu fojo. Ne prokrastante, ne haltante, per unu sola ago : Per unu fojo trahaki ŝtipon.
Fojno. Falĉita kaj sekigita herbo, uzata kiel paŝtaĵo.
Foko (Zool.). Marhundo (Phoca vitilina).
Fokuso. Punkto de optika sistemo, kie kuniĝas la radioj de la lumo.
Folio (Bot.). - 1. Kreskanta sur la trunko aŭ branĉoj plata, ordinare verda parto de vegetaĵoj : La folioj de la palmoj estas tre longaj kaj mallarĝaj. - 2. Plata ebena objekto : papera folio, kupra folio. Foliaro. La tutaĵo de la folioj de arbo : La foliaro de cipreso formas piramidon. Trifolio (Bot.). Herbo el la familio de l‘ fabacoj, uzata kiel paŝtaĵo (Trifolium).
Fondi. Krei kaj aranĝi institucion : fondi societon. Fondo. Ago de tiu, kiu fondas.
Fonetiko. Parto de la gramatiko pri la sonoj de la lingvo. Fonetika. - 1. Kiu rilatas la fonetikon : fonetika teorio. - 2. Konforma al la fonetiko : fonetika ortografio. Fonetike. En fonetika maniero.
Fonografo. Aparato, kiu notas kaj reproduktas sonojn : la fonografo de Edison.
Fonometro (Fiz.). Aparato por mezuri la intensecon de sonoj.
Fonto. - 1. Loko, kie akvo aŭ alia fluidaĵo eliĝas el la tero : fonto de trinkebla akvo, fonto de petrolo. - 2. Kaŭzo, punkto de deveno; loko, kie oni prenas, akiras ion : fonto de malĝojo; fonto por aĉetoj, fonto por scienca verko.
Fontano. - 1. Akvo aŭ alia fluidaĵo ŝprucanta supren el la tero : fontanoj de petrolo. - 2. Aparato ŝpruciganta la akvon alten per la pezforto : La fontanojn oni konstruas ordinare sur placoj aŭ en ĝardenoj.
For. - 1. Interjekcio, esprimanta malestiman ordonon eliri, malproksimiĝi, flankiri : For, sendanka filo! - 2. Prepozicio (for de) esprimanta : esti malproksime de io, malproksimiĝi de io : Li estas for de tie ĉi. Li veturas for de tie ĉi. - 3. Prefikso, havanta la saman sencon, kiel la prepozicio : foresti, forporti, forpeli.
Forgesi. - 1. Perdi la memoron pro io, ne plu memori pri io : forgesi ies nomon, forgesi gramatikan regulon. - 2. Ne fari ion pro forgeso; lasi, preterlasi pro forgeso : forgesi hejme la gantojn; forgesi nomon en la listo. Forgeso. Perdo de la memoro pri io, manko de la memoro pri io. Forgesema. Kiu facile forgesas, kiu havas malbonan memoron. Forgesemo. Eco de tiu, kiu estas forgesema.
Forĝi. Doni deziratan formon al fero per la fajro kaj martelo : Forĝu feron, dum ĝi estas varmega. Forĝejo. Loko, kie oni forĝas. Forĝisto. Homo, kies metio estas forĝi. Kunforĝi. Kunigi per forĝado. Forĝebla. Kiu povas esti forĝata : forĝebla metalo.
Forko. Tenilo kun du, tri, kvar longaj dentoj ĉe la ekstremo, per kiu oni trapikas pecojn de manĝaĵo, por porti ilin al la buŝo. Forkego. Longa bastono kun du; tri, kvar longaj lignaj aŭ metalaj dentoj ĉe unu ekstremo por pajlo, fojno, k. t. p.
Formo. - 1. Vazo, kesto, en kiun oni verŝas fanditan metalon, metas paston, k. t. p., por ricevi objekton, reproduktantan la geometrian aspekton de tiu ĉi vazo, kesto : formo por kukaĵo; formo por arĝenta kandelingo. - 2. Eksteraĵo, ekstera aspekto, geometria aspekto : formo de skatolo. Formi. - 1. Doni formon; fari laŭ modelo : formi poton el argilo. - 2. Esti la materialo, el kiu io konsistas : La vaporoj formas nebulojn. Formiĝi. Ricevi formon : La tera globo formiĝis dum multe da jarcentoj. Forma. Havanta la formon de : rondforma, ondforma, pirforma, ŝipforma. Aliformiĝi. Ricevi alian formon, aliiĝi : La socio aliformiĝas evolucie kaj revolucie. Reformi. Aliformigi, plibonigi per ŝanĝoj : reformi la ŝtaton. Komparu : Figuro.
Formacio. Tavoloj de la tero, formitaj en unu geologia epoko.
Formala. Laŭforma, laŭleĝa, laŭregula; koncernanta nur la formon, ne la esencon de l‘ afero : formala kontrakto; formala demando dum kunsido. Formalaĵo. Formala afero : formalaĵoj de proceso.
Formato. Formo kaj grandeco de presaĵo : formato de l’ « Fundamenta Krestomatio ».
Formiko (Zool.). Insekto, vivanta en societoj, el la vico de la himenopteroj (Formica).
Formulo. - 1. Ĝenerale aplikebla, esprimita per signoj, rezultato de algebra kalkulo; scienca leĝo, mallonge esprimita per signoj : formulo de la falado de l’ korpoj. - 2. Ĝenerale uzataj vortoj por akto, petskribo : formulo de ĵuro. Formuli. Mallonge, precize esprimi : Lerte formuli la decidotan demandon estas la plej bona maniero mallongigi la disputojn.
Forno. Masonita aŭ metala fajrujo por kuiri, baki, por fandi metalojn kaj por aliaj industriaj celoj : forno de kuirejo, de metalfandejo. Komparu : Kameno.
Forta. - 1. Kapabla venki kontraŭstaron, levi pezan korpon : forta luktisto, forta brako. - 2. Malfacile rompebla, fortika : forta ŝtofo. - 3. Energia : forta volo. – 4. Granda, de alta grado : forta tuso, forta pluvo. Forto. – 1. Kapablo venki kontraŭstaron, levi grandan pezon; aganta kaŭzo : forto de homo; fortoj de la naturo : elektro. - 2. Energio : forto de volo. - 3. Grado : forto de febro. Fortigi. Fari ion forta : fortiga dieto. Fortulo. Homo tre forta. Perforto, superforto. Devigo per forto. Perforti, superforti. Devigi per forto.
Fortepiano. Granda muzika instrumento sur tri piedoj, kun kordoj kaj klavoj.
Fortika. Malfacile disŝirebla, malfacile rompebla, malfacile difektebla : fortika drapo, fortika muro. Fortikigi. Fari ion fortika. Fortikaĵo. Fortikigita loko, kun garnizono, por defendi la landon de invado de malamikoj : La fortikaĵojn oni konstruas precipe proksime de la landlimoj. Komparu : Firma, masiva, solida.
Forumo. - 1. Placo en la antikva Romo por diskutoj pri publikaj aferoj. - 2. Loko, kie oni traktas publikajn aferojn : La afero, longe kaŝata, fine venis sur la publikan forumon.
Fosi. Fari truojn en la tero, malfirmigi la teron per fera tranĉanta plato kun longa ligna tenilo : fosi teron, fosi truon, fosi puton. Fosilo. Instrumento por fosi : fera tranĉanta plato kun longa ligna tenilo.
Fosforo (Ĥem.). P. Ĥemia elemento, senkolora mola substanco, facile ekbruligebla, uzata por fabriki alumetojn.
Fosto. Trabo, servanta kiel subteno.
Fotografi. Fari bildojn de objektoj aŭ personoj per la ĥemia agado de la lumo sur impreseblan platon kun helpo de speciala aparato, nomata malluma kamero. Fotografaĵo. Bildo farita per fotografado. Fotografisto. Persono, kies profesio estas fotografi.
Frago (Bot.). Frukto (bero) de l’ fragujo. Fragujo. Herbo el la familio de l’ rozacoj; ĝiaj fruktoj estas manĝataj kiel deserto kaj konfitaĵo. (Fragaria vesca).
Fragmento. - 1. Peco de rompita objekto : fragmento de poto. - 2. Eltiraĵo, parto de literatura verko : Krestomatio ordinare enhavas multajn fragmentojn.
Frajo. Ovoj de fiŝoj, de ranoj : La kaviaro estas frajo de sturgoj. Fraji. Meti ovojn.
Frako. Vira ceremonia vesto kun mallarĝaj baskoj. Frakulo. Persono, portanta frakon : Frakuloj estas malmultaj en niaj kongresoj.
Frakasi. - 1. Dispecigi, tute rompi kun bruo : frakasi vitron. - 2. Venki, kaŭzante grandajn perdojn al malamikoj : frakasi malamikan armeon.
Frakcio - 1. (Mat.). Parto de unuo, parto : frakcio ordinara, decimala. - 2. Partio, precipe parlamenta.
Frakseno (Bot.). Arbo el la familio de l’ oleacoj; ĝia ligno estas uzata por mebloj (Fraxinus).
Framasono. Ano de la religie-mistika societo, kies celo estas morala perfektiĝo sur la bazo de ĝenerala egaleco kaj frateco.
Frambo (Bot.). Frukto (bero) de l’ frambujo. Frambujo. Arbeto el la familio de l’ rozacoj; ĝiaj fruktoj estas uzataj por konfitaĵoj, por siropo (Rubus idaeus).
Frandi. Kun plezuro, kun ĝuo manĝi, gustumi ion bongustan : La infanoj frandis peceton de torto. Frandema. Havanta inklinon al frandado, amanta delikatajn, bongustajn manĝojn. Frandaĵo. Delikata, bongusta manĝo.
Frangolo (Bot.). Arbeto el la familio de l’ ramnacoj; ĝiaj beroj kaj ŝelo estas uzata kiel laksiga rimedo (Rhamnus frangula).
Fraĝo. Ornamo, konsistanta el dense kunmetitaj mallongaj fadenoj, libere pendantaj ĉe rando de vesto, de meblo.
Franko. Franca monero, valoranta 80 pfenigojn, 25 kopekojn.
Frapi. - 1. Bati kaj produkti mallongan sonon; bati por atentigi per la produktata sono; bati : frapi pordon. - 2. Atentigi, mirigi : Lia stranga konduto frapis ĉiujn. Frapo, frapado. Ago, agoj de tiu, kiu frapas.
Frato. Vira ido de la sama patro aŭ patrino : Abelo kaj Kaino estis fratoj. Fratino. Virina ido de la sama patro aŭ patrino. Frateco. Rilato inter fratoj; rilato kvazaŭ inter fratoj, amikeco. Fratiĝi. Fariĝi kvazaŭ fratoj, intime amikiĝi. Bofrato. Edzo de fratino; frato de edzo, frato de edzino, edzo de bofratino (edzo de fratino de edzino). Kunfrato. Kolego, kamarado.
Fraŭlo. Viro senedzina, ne edzigita. Fraŭlino. Virino senedza, ne edzinigita. Fraŭla. Senedza. Fraŭleco. Senedzeco.
Frazo. - 1. Ideo, esprimita per vortoj; kolekto de vortoj, havanta kompletan signifon : La ĉefaj partoj de la frazo estas la subjekto kaj la predikato. - 2. Paroloj sen signifo; belaj vortoj, sed ne esprimantaj la veran opinion de la parolanto : Grandaj frazoj, malgrandaj agoj!
Fregato. Trimasta milita velŝipo; malpeza kirasa ŝipo kun unu baterio : La fregatojn anstataŭas nun la krozŝipoj.
Fremda. Venanta el alia loko aŭ lando; nekonata. Fremdulo. Homo nekonata, alilandulo. Fremdlando. Ĉiu lando ekster la patrujo, eksterlando.
Freneza. Kiu perdis la prudenton, la memkonscion : freneza homo, freneza ago. Frenezulo. Homo freneza. Freneziĝi. Fariĝi freneza : freneziĝi de timo. Frenezigi. Fari iun freneza : La alkoholo frenezigas.
Fresko. Pentraĵo, farita sur ĵus stukita muro.
Freŝa. - 1. Jus farita, antaŭ nelonge farita : freŝa pano, freŝa numero de gazeto. - 2. Ne eluzita, ne malbonigita, ne malkomponiĝinta : freŝa vesto, freŝa fiŝo. Freŝeco. Eco de tio, kio estas freŝa. Refreŝigi. Fari ion ree freŝa : refreŝigi bulkon.
Fringo (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj (Fringilla coelebs).
Fringelo (Zool.). Birdo el la vico de la paseroj. (Fringilla spinus).
Fripono. Ruza trompisto, nehonesta homo. Friponi. Plenumi agojn de fripono. Friponaĵo. Ago de fripono.
Friso. Surmura ornamaĵo inter la arĥitravo kaj kornico.
Friti. Prepari manĝaĵon kun graso per la varmego de forno (ekstere) : frititaj terpomoj. Komparu : Baki, kuiri, rosti.
Frivola. Ne serioza, havanta inklinon al vantaj aferoj, senpripensa, senkonsidera : frivola homo, frivola ago. Frivole. En frivola maniero. Frivoleco. Eco de tio, kio estas frivola : la frivoleco de la virina karaktero.
Frizi. Arte kombi harojn, farante krispojn, buklojn. Frizisto. Homo, kies profesio estas frizi, kombi harojn.
Fromaĝo. Manĝaĵo, produktata el fermentinta kazeo : svisa, holanda fromaĝo.
Fronto. Antaŭa parto de konstruaĵo, de militista taĉmento.
Frontono. Triangula ornamaĵo super la kornico de fronto.
Frosto. Malvarmo de tia grado, ke ĝi glaciigas la akvon : La tropikaj landoj ne konas la froston.
Froti. Movi tien kaj returnen, premante unu korpon sur alia : froti pargeton per vakso. Komparu : Grati, skrapi, viŝi.
Frua. Okazanta en tempo proksima al la komenca momento : frua mateno, frua printempo, frua morto. Frue. En frua tempo. Malfrua. Okazanta en tempo malproksima
de la komenca momento, de la interkonsentita ĝusta momento : malfrua vizito. Malfrui. Veni malfrue, okazi malfrue : Akurata homo neniam malfruas. La horloĝo malfruas kvin minutojn. Trofrua. Okazanta tro frue : trofrua decido. Frumatene. En frua mateno.
Frugilego (Zool.). Birdo el la familio. de l’ korvoj (Corvus frugilegus).
Frukto. - 1. Produktaĵo de l’ vegetaĵoj, sekvanta la floron kaj enhavanta la semon : pomo, oranĝo, pruno. - 2. Rezultato : frukto de laboro. Fruktodona, fruktoporta. Donanta multe da fruktoj : fruktodona tero, fruktodona arbo; fruktodona laboro. Senfrukta. Ne havanta, ne donanta fruktojn.
Frunto. Supra parto de l’ vizaĝo, de la harlimo ĝis la brovoj : Alta frunto montras ofte grandan inteligentecon. Sulkigi la frunton.
Ftizo (Med.). Tuberkulozo, precipe tuberkulozo de la pulmoj. Ftizulo. Homo malsana je la tuberkulozo de la pulmoj.
Fugo. Muzika verko, en kiu temo ludita de unu instrumento estas ripetata de aliaj : La fugoj de Bach.
Fuksino. Anilina ruĝa farbo.
Fulardo. - 1. Malpeza silka ŝtofo por vestoj, kravatoj, k. t. p. - 2. Koltuko.
Fulgo. Nigra densa substanco de la karbono, ne komplete forbrulinta : La fulgo amasiĝas en la kamentuboj. Nigra kiel fulgo.
Fulmo. Grandega fajrero, produktata de la elektro de la nuboj : Fulmo lumigis la malluman ĉielon. Fulmotondro. Granda pluvo, akompanata de vento, fulmoj kaj tondroj : La fulmotondroj estas oftaj somere. Komparu : Ventego. Fulmas. Aperas fulmoj, fulmoj lumigas : Fulmas, sed oni ne aŭdas la tondrojn.
Fumo. Miksaĵo de gaso, vaporo kaj subtilaj solidaj substancoj, leviĝantaj de brulanta korpo : Fumo leviĝas de la kamentubo. Fumi. Enspiri kaj elspiri la fumon de tabako : fumi cigaron. Oni petas ne fumi. Fumiĝi. Eligi fumon : Brulanta ligno fumiĝas. Fumaĵi. Saturi per fumo por fari konservebla : fumaĵi ŝinkon, fiŝon.
Fundo. - 1. La plej malalta parto de kavo, solida parto sub granda amaso da akvo : :fundo de valo, de rivero. - 2. Malsupra plato de vazo, de barelo. - 3. Parto plej malproksima de la eniro : fundo de ĉambro. – 4. Kio estas kaŝita en la animo : Dio vidas la fundojn de l’ koroj. - 5. La plej alta grado de malsukceso : La fundo de l’ mizero. Surfundaĵo. Solidaj substancoj, falintaj sur la fundon el solvaĵo, el miksaĵo de solidoj kaj fluidoj : ŝlimo.
Fundamento. - 1. Subtera masonaĵo, sur kiu oni konstruas : la fundamento de domo. - 2. Esenco, ĉefa principo, bazo : La fundamento de Esperanto. Fundamenta. - 1. De fundamento, kiu apartenas al fundamento : fundamenta ŝtono. - 2. Ĉefa, grava : fundamenta vero. Komparu : Bazo.
Funebro. - 1. Malĝojo, kaŭzita de la morto, de granda malfeliĉo : familia funebro, nacia funebro. - 2. Eksteraj signoj de funebro : porti funebron = porti funebrajn vestojn. - 3. Tempo de la funebro : La funebro daŭras unu jaron. Funebra. - 1. Kiu rilatas la funebron : funebra ceremonio. 2. Malĝoja : funebra mieno. Funebri. Malĝoji pro la morto, pro granda malfeliĉo; plori ion : funebri la morton de la patro.
Funelo. Vazo supre larĝa, mallarĝiĝanta en tubon, por transverŝi fluidaĵojn.
Fungo (Bot.). Kriptogama vegetaĵo sen klorofilo; multaj el ili estas manĝeblaj, multaj venenaj, kaŭzas malsanojn de l’ homoj, bestoj kaj vegetaĵoj, detruas la lignon, k. t. p. (Fungus).
Funkcio. - 1. Agado dum la plenumo de sia specialo, de sia tasko : funkcio de episkopo. - 2. Agado de organo, de maŝino : La penso estas funkcio de la cerbo. Funkcii. Plenumi sian funkcion : La maŝino funkcias bone. Komparu : Devo, komisio, tasko.
Funto. Mezuro de la pezo (en diversaj landoj malsama) : La germana funto pezas 500 gramojn.
Furaĝo. Nutraĵo por brutoj.
Furio. Diino de venĝo.
Furiozo. Granda, nehaltigata kolero. Furioza. Kiu estas en la stato de furiozo. Furiozi. Esti en la stato de furiozo.
Furunko. Malgranda dolora tumoro de la haŭto, kaŭzita de inflamo de la subhaŭta histo.
Fusteno. Ŝtofo el lino kaj kotono, kun unu malglata flanko.
Fuŝi. Malbone fari ion : fuŝi veston. Fuŝulo. Persono, kiu fuŝas.
Futo. Mezuro de la longeco (en diversaj landoj malsama) : La angla futo egalas 30 centimetrojn.