Vortaro de Esperanto/Litero G
Gabio. Cilindra korbo sen fundo, uzata por rapida aranĝo de redutoj.
Gado (Zool.). Speco de ostfiŝo, ĉefa nutraĵo de la norduloj (Gadus).
Gaja. Ekscitita de agrablaj sentoj kaj montranta sian kontentecon per gestoj, rido : gaja homo, gaja junularo. Gaje. En gaja maniero. Gajeco. Stato de tiu, kiu estas gaja. Gajigi. Fari iun gaja : La rakonto gajigis ĉiujn. Malgaja. Ekscitita de malagrablaj sentoj. Malgajeco. Stato de tiu, kiu estas malgaja. Malgajigi. Fari iun malgaja. Komparu : Ĝoja.
Gajlo. Tumoro sur la folioj de l’ kverko, kaŭzita de piko de vespo : El gajloj oni fabrikas inkon.
Gajni. Akiri ion aŭ bonan rezultaton en io, sukcesi en io, kio tute aŭ grandaparte dependas de sorto : gajni en kartludo, en loterio; gajni batalon. Malgajni. Perdi ion, malsukcesi en io, kio tute aŭ parte dependas de sorto : malgajni veton. Komparu : Profiti.
Galo. Sekrecio de la hepato : maldolĉa, verdeflava digesta suko.
Galanterio. Malgrandaj luksaj objektoj por ornamo de loĝejo, de vesto : statuetoj, speguloj.
Galantino. Vianda manĝaĵo, ornamita per la propra gelateno.
Galeno. Mineralo, konsistanta el plumbo, sulfuro kaj arĝento.
Galero. Komerca aŭ milita ŝipo de la mezaj jarcentoj. En Francujo iam la remistoj de galeroj estis krimuloj, ligitaj al la bordoj per ĉenoj : galeroj = punlaboro, malfacila, teda laboro.
Galerio. - 1. Teatra balkono kun benkoj por la spektatoroj. - 2. Longa, mallarĝa salono kun kolonoj; longa, mallarĝa subteraĵo : galerio de minejo. - 3. Kolekto de objektoj de arto, de kuriozaĵoj : galerio de pentraĵoj.
Galiumo (Ĥem.). Ga. Ĥemia elemento, malofta metalo, parenca kun zinko.
Galono. Densa rubando el arĝento, oro, por ornamo de vesto, de kurteno : galonoj de oficira uniformo.
Galopo. La plej rapida kuro de l’ ĉevalo; tre rapida kuro. Galopi. Tre rapide kuri. Galope. En galopa kuro; tre rapide.
Galoŝo. Piedvesto, plej ofte kauĉuka, kiun oni metas sur la ŝuon por gardi la piedon de la malsekeco.
Galvana (Fiz.). Kiu rilatas la elektron, devenantan de ĥemiaj fenomenoj.
Galvanismo (Fiz.). Elektraj fenomenoj, devenantaj de ĥemiaj fenomenoj.
Galvanometro (Fiz.). Aparato por mezuri la forton de la galvana fluo per la devio de magneta vergeto.
Galvanoplastiko. Apliko de la galvana fluo por kovri objektojn per maldika tavolo de metalo, antaŭe solvita.
Gamo. Serio de muzikaj notoj, ordigitaj en la natura vico de l' tonoj : Ĉiuj gamoj ricevas la nomon de la komenca noto.
Gamaŝo. Vesto, kiu kovras la malsupron de la kruro kaj la supron de la ŝuo.
Ganglio. Nerva nodo.
Gangreno. - 1. Detruo, morto de membro aŭ organo, kaŭzita de lezo de la nutrado, de la bakterioj : La gangreno estas ofta en la militaj hospitaloj dum la militiro. - 2. Malvirteco : morala gangreno.
Ganto. Vesto de la mano : ledaj, lanaj gantoj. Ĵeti la ganton = inviti al batalo. Levi la ganton = akcepti la inviton al batalo.
Garantii. - 1. Preni sur sin la respondecon : garantii por komercaĵo, por arestito, por prunto. - 2. Firme aserti : Li garantias, ke morgaŭ estos bela vetero. Garantio. Respondeco de tiu, kiu garantias; garantianta objekto : pruntgarantio.
Garbo. Fasko de greno : tritika garbo, Garbejo. Konstruaĵo por greno, fojno, pajlo.
Gardi. Zorgi pri ies sendanĝereco : gardi personon, konstruaĵon, postenon; sin gardi. Gardisto. Homo, kies okupo estas gardi. Gardejo. Gardista posteno. Gardostaranto. Gardisto dum la plenumado de sia funkcio. Antaŭgardi. Neebligi la danĝeron antaŭ ĝia apero : La vakcino antaŭgardas de la variolo. La asekuro
antaŭgardas de la perdoj. Antaŭgarda. Kiu antaŭgardas : antaŭgarda vakcino. Singardema. Zorgema pri sia sendanĝereco.
Gardenio (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ rubiacoj (Gardenia).
Gargari. Lavi la buŝon, la gorĝon per fluidaĵo, kiun oni skuas en ili per elspirata aero : gargari la gorĝon per borika acido.
Garni. Ornami veston per puntoj, galonoj; ornami manĝaĵon per legomoj, arte dismetitaj. Garnaĵo. Garnanta objekto : kotleto kun garnaĵo.
Garnizono. Militistaro, gardanta urbon, fortikaĵon.
Garolo (Zool.). Birdo el la familio de l' korvoj (Garrulus glandarius).
Gaso (Fiz.). Korpo, kiu ne havas propran formon kaj kies eroj havas la emon sin malproksimigi unu de alia : aero, lumiga gaso.
Gasometro. Instrumento por mezuri la kvanton de produktita aŭ konsumita gaso.
Gasto. - 1. Vizitanto aŭ amiko, akceptata en la hejmo aŭ ĉe la tablo de alia : Gasto en la domo — Dio en la domo (pola proverbo). - 2. Loĝanto en hotelo, vizitanto en restoracio. Gasti. Resti kiel gasto, loĝi kiel gasto : gasti tutan tagon. Gastama. Volonte, afable akceptanta gastojn : gastama homo, gastama lando. Gastigi. Akcepti, loĝigi kiel gaston. Gastejo. Ejo. kie oni gastigas por pago; simpla, senkomforta ejo, kie oni povas loĝi kaj manĝi por pago.
Gastronomo. Specialisto en la kuirarto; amanto de luksaj, delikataj manĝoj.
Gastronomio. Kuirarto.
Gavoto. Iama franca danco.
Gazo. Travidebla, malpeza ŝtofo silka, lina.
Gazelo (Zool.). Remaĉulo el la familio de l’ antilopoj (Antilope dorcas).
Gazeto. Periode aperanta presaĵo de konstanta formato kun aktualaĵoj, literaturaĵoj : gazeto ĉiutaga, semajna, dusemajna, duonmonata. monata, dumonata. Gazetaro. Tutaĵo de la gazetoj de urbo, de lando; literaturo de la gazetoj : La gazetaro amike akceptis la aperon de nia revuo.
Ge-. Prefikso por derivi nomojn esprimatajn ambaŭ seksojn kune, precipe uzigan paron : gepatroj — patro kaj patrino, geonkloj = onklo kaj onklino, gefianĉoj = fianĉo kaj fianĉino.
Geheno. Infero (Biblia esprimo).
Gelateno. Besta gluo, produktata el la histoj.
Gemo. Polurita multekosta ŝtono.
Genciano (Bot.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio (Gentiana).
Genealogio. Tabelo de la deveno kaj parenceco de la membroj de gento : Ofte oni prezentas la genealogion en formo de arbo - genealogia arbo.
Generacio. Tutaĵo de l’ homoj samtempe vivantaj : La nuntempa generacio malamas la militon.
Generalo. - 1. Supera militista ĉefo, komandanta armeon, korpuson de armeo. - 2. Ĉefo : generalo de la jezuitoj.
Genezo. - 1. La unua libro de la Biblio pri la komenco de la mondo. - 2. Deveno.
Genio. - 1. Diaĵo, laŭ la opinio de la antikvuloj, protektanta ĉiun homon : bona, malbona genio. - 2. La plej alta grado de homaj kapabloj, precipe kreanta kapablo en la sciencoj kaj artoĵ : Por krei lingvon internacian necesa estis la genio de Zamenhof. Genia. Kiu posedas genion : genia homo, genia verko. Geniulo. Homo genia.
Genitivo (Gram.). Dua kazo de la deklinacio, formata en Esperanto per la prepozicio de kaj esprimanta posedon, kvaliton, k. t. p. : libro de l’ patro, homo de grandaj kapabloj.
Genoto (Zool.). Rabobesto el la familio de l’ ursoj, kun bela pelto (Genetta).
Gento. - 1. Posteularo de unu praantaŭulo, kune vivanta kaj komandata de unu ĉefo; subdivido de nacio : sovaĝaj gentoj de Afriko; la gento de Judo. - 2. Subdivido de familio (en la natursciencoj) : tipo, klaso, vico, familio, gento, speco.
Genuo (Anat.). Parto de la korpo, kie la femuro kuniĝas kun la kruro. Genui. Stari sur la genuoj : genui antaŭ altaro. Ekgenui, genufleksi. Stariĝi sur la genuoj.
Geodezio. Scienco pri la mezurado de la surfaco de la tero.
Geognozio. Scienco pri la strukturo de la tera ŝelo kaj pri ĝiaj ŝtonegoj.
Geografo. Scienculo, studanta la geografion; specialisto en la geografio.
Geografio. Scienco pri la tero, kiel parto de la universo kaj loĝloko de la homo : geografio matematika, fizika kaj politika.
Geologo. Scienculo studanta la geologion; specialisto en la geologio.
Geologio. Scienco pri la evolucio kaj strukturo de la tero, de la momento de la malmoliĝo de la tera ŝelo ĝis la nuna tempo.
Geometro. Scienculo, studanta la geometrion; specialisto en la geometrio.
Geometrio. Matematika scienco pri la figuroj, pri la mezurado de ilia surfaco kaj volumeno.
Geranio (Bot.). Vegetaĵo (arbetoj, herboj) el la familio de geraniacoj kun belaj floroj (Geranium).
Geraniacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : geranio.
Gerundio (Gram.). Formo de la latina konjugacio, havanta sencon de substantivo, devenanta de verbo : ars scribendi — la arto de l' skribado.
Gesto. Movo de la korpo, precipe de la mano kaj brako, akompananta la paroladon aŭ ĝin anstataŭanta : nea, jesa gesto; gesto de miro. Gesti. Fari gestojn.
Giganto. Grandegulo, grandega objekto : homo giganto, monto giganto. Giganta. Grandega.
Gildo. Divido, kategorio, korporacio de la komercistoj : En Rusujo la komercistoj estas dividataj en du gildojn; al la unua apartenas la posedantoj de grandaj komercaj firmoj, la bankieroj, k. t. p.
Gilotino. Aparato por senkapigo de l' kondamnitoj al la morto. Gilotini. Senkapigi per gilotino.
Gimnastiko. Ekzercado de la fortoj kaj de la lerteco per movoj de la korpo : La gimnastiko ludas gravan rolon en la edukado de l' junuloj. Gimnastika. Kiu rilatas al la gimnastiko : gimnastikaj ekzercoj. Gimnastiki. Ekzerci per la gimnastiko : gimnastiki la brakojn. Gimnastikejo. Ejo por la gimnastiko. Gimnastikisto. Specialisto en la gimnastiko.
Gimnazio. Mezgrada lernejo, liceo. Gimnaziano. Lernanto en gimnazio.
Gineo. Angla ora monero, neekzistanta plu, valoranta 21 ŝilingojn.
Gipso (Ĥem.). Sulfato de kalko. Gipsi. Ŝmiri per gipso, aldoni gipson al solvaĵo, surŝuti per gipso : gipsi kamenon; gipsi vinon; gipsi kampon.
Girlando. Kunplektaĵo de floroj kaj folioj en formo de ŝnuro.
Gitaro. Muzika instrumento kun ses kordoj, kiun oni ludas, pinĉante la kordojn per la fingroj.
Glacio. Akvo aŭ alia fluidaĵo solidigita de la frosto. Glaciaĵo. Sukeraĵo, konsistanta el glaciigita kremo kun aŭ sen aldonoj : krema, ĉokolada glaciaĵo. Glaciigi. Solidigi per la malvarmo : La frosto glaciigis la tagon. Glaciiĝi. - 1. Fariĝi glacio : la Meza Maro neniam glaciiĝas. - 2. Senti grandan malvarmon : En la suno hodiaŭ estas tre varme, kaj en la ombro oni glaciiĝas. Glaciejo. Konstanta granda amaso de glacio sur montoj.
Gladi. Glatigi per varmega metalo : gladi tolaĵon, veston. Gladilo. Instrumento por gladi. Gladistino. Virino, kies profesio estas gladi.
Gladiatoro. Luktisto en la cirkoj de la antikva Romo : Cezaro, salutas vin la mortontoj, t. e. la gladiatoroj.
Glano (Bot.). Frukto de l’ kverko.
Glando. Organo, kies funkcio estas produkti sekrecion : hepato, salivaj glandoj.
Glaso. Vitra vazo por trinki : Meze granda glaso enhavas 200 kub. centimetrojn.
Glata. Kies partoj ne superstaras unu alian, sur kiu oni povas libere konduki la manon : glata papero, glata tolo. Glatigi. Fari ion glata : glatigi lignon per rabotilo, per fajlilo. Malglata. Kies partoj superstaras unu alian : Fusteno estas malglata ŝtofo. Komparu : Ebena, plata.
Glavo. Longa hakarmilo kun unutranĉa aŭ dutranĉa klingo. Komparu : Rapiro, sabro, spado.
Glazuro. Rapide malmoliĝanta fandaĵo, solvaĵo, per kiu oni kovras diversajn objektojn por fari ilin pli fortikaj (ne penetreblaj por la aero, akvo) aŭ pli glataj, brilantaj. Glazuri. Kovri per glazuro : glazurita poto. Komparu : Emajlo, lako, poluro.
Glicerino (Ĥem.). C3H8O3. Densa, dolĉa fluidaĵo, solvebla en akvo. Ĝi estas ekstraktata el grasoj kaj uzata por ŝmiri la haŭton, por fabriki dinamiton, por konservi fruktojn, k. t. p.
Glicirizo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ fabacoj; el ĝia dolĉa radiko oni ekstraktas sukon, kiu estas uzata kiel medikamento kontraŭ la tuso, por dolĉigi medikamentojn, bieron (Glycyrrhiza).
Glikozo (Ĥem.). Vinbera sukero.
Glimo. Diafana mineralo, uzata anstataŭ fenestra vitro.
Gliptoteko. Muzeo de statuoj kaj skulptaĵoj.
Gliti. - 1. Facile moviĝi sur glata supraĵo : Ŝtono glitas sur glacio. - 2. Perdi la egalpezon sur glata supraĵo : gliti kaj fali sur kota vojo. Glitiga. Kiu igas iun gliti : glitiga trotuaro. Glitkuri. Gliti sur glacio por amuzo, por sporto. Glitilo. Ligna aŭ metala plando kun ŝtala klingo, sur kiu oni glitas. Glitveturilo. Veturilo sen radoj por gliti sur la neĝo aŭ glacio.
Globo. Objekto sferforma : La tero ne estas perfekta globo, kvankam oni nomas ĝin terglobo. Komparu : Kuglo.
Gloro. La plej alta opinio de la plimulto pri la meritoj, virtoj, talento : La gloro venas ofte nur post la morto de verkisto. Glori. Honori per gloro : Estu glorata la nomo de Dio! Malgloro. La plej malalta opinio pri la morala aŭ intelekta valoro : akiri malgloron per friponaĵoj. Glorkrono. Luma cirklo, per kiu la pentristoj ordinare ĉirkaŭas la kapojn de l’ sanktuloj ; aŭreolo.
Gloso. Klarigo de la senco de vorto per surmarĝena noto; komentario. Glosaro. Vortaro de arĥaikaj aŭ specialaj vortoj, uzitaj de aŭtoro.
Gluo. Densa fluida substanco, uzata por firme kunigi du objektojn : gumo araba. Glui. Kunigi per gluo. Alglui. Glui malgrandan objekton je granda : alglui poŝtmarkon. Kunglui. Glui du objektojn proksimume same grandajn : kunglui du paperajn foliojn. Malglui. Liberigi objekton, kunigitan kun alia objekto per gluo : malglui poŝtan markon.
Gluti. Per la movoj de la muskoloj de la gorĝo transporti el la buŝo en la ezofagon kaj stomakon : gluti manĝaĵon, pilolon.
Gnomo. Fabela estaĵo, gardanta trezorojn en la interno de la tero.
Gnomono. Sunhorloĝo, kompaso.
Gobio (Zool.). Speco de riverfiŝo. (Gobio).
Goeleto. Malgranda dumasta velŝipo.
Golfo. Parto de maro, de oceano, eniĝinta en kontinenton : la Biskaja golfo.
Gondolo. Longa, plata ŝipeto, uzata precipe en Venecio. Gondolisto. Remisto de gondolo.
Gonoreo (Med.). Inflamo de la muka membrano de la uretro aŭ de unu el la najbaraj organoj, kun pusa sekrecio.
Gorĝo. Interna parto de la kolo, la kavo post la buŝo.
Gorilo (Zool.). La plej granda simio, el la familio de l’ homosimilaj (Gorilla).
Gotika (Arĥitekt.). Karakterizata de akrepintaj arkaĵoj : Notre-Dame de Paris estas gotika konstruaĵo.
Gracia. Posedanta harmonian strukturon, harmoniajn proporciojn : gracia knabino. Gracieco. Eco de tio, kio estas gracia. Malgracia. Posedanta senharmoniajn proporciojn.
Grado. - 1. Ĉiu el la 360 partoj de la cirklo : Grado = 60 minut. - 2. Divido de la termometra skalo : 10 gradoj super la nulo. - 3. Mezuro de eco : gradoj de komparo, la plej alta grado de kolero. Gradigi. Dividi en gradojn; dismeti, ordigi laŭ grado : gradigi termometron, gradigitaj legaĵoj. Grade. Laŭ grado.
Grafo. Persono posedanta nobelan titolon, kies alteco estas inter tiu de princo kaj barono. Graflando. Provinco, regata de grafo.
Grafiko. Reproduktado de objektoj per linioj kaj figuroj : La alfabeto de Esperanto plej bone konservas la grafikon kaj la fonetikon de l’ internaciaj vortoj.
Grafito. Grize-nigra, mola speco de karbono, uzata precipe por la fabrikado de krajonoj.
Grafologo. Specialisto en la grafologio.
Grafologio. Arto ekkoni la karakteron de persono per la esploro de lia skribo.
Grajno. - 1. Malgranda seka frukto aŭ semo, precipe de greno : grajno de tritiko, de pipro. - 2. Objekto, similanta grajnon : hajla grajno. Komparu : Greno, kerno, semo.
Graki. Eligi sonojn, kiel la korniko.
Gramo. Pezunuo de la metra sistemo : pezo de unu kuba centimetro de distilita akvo, ĉe la temperaturo de ĝia plej granda denseco.
Gramatiko. Scienco, instruanta korekte skribi kaj paroli; verko, enhavanta regulojn de la gramatiko. Gramatika. Kiu rilatas la gramatikon : gramatika regulo.
Graminacoj (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj : tritiko, sekalo, hordeo, aveno, maizo.
Granato (Bot.). Frukto de l’ granatarbo. Granatujo. Arbo el la familio de l’ mirtacoj (Punica granatum).
Granda. - 1. Kiu okupas multe da spaco; kies dimensioj superas la ordinarajn : granda domo, granda monto. - 2. De alta grado, forta, glora, supera : granda kuraĝo, granda vento, granda verkisto. Grandigi. Fari ion granda. Grandiĝi. Fariĝi granda, kreski. Pligrandigi. Fari ion pli granda. Pligrandiĝi. Fariĝi pli granda. Grandeco. Eco de tio, kio estas granda. Grandanima. Kies moralaj ecoj superas tiujn de ordinaraj homoj : Grandanima homo ne estas venĝema. Trograndigi. Preterpasi la ĝustan gradon; troi : La raporto trograndigis la danĝeron. Malgranda. - 1. Kiu okupas malmulte da spaco; kies dimensioj malsuperas la ordinarajn : malgranda skatolo. - 2. De malalta grado. Malgrandigi. Fari ion malgranda. Plimalgrandigi. Fari ion pli malgranda. Grandega. Tre granda, kolosa, giganta. Grandegulo. Homo, kies kresko multe superas la ordinaran; koloso, giganto. Malgrandega. Tre malgranda; kies grandeco multe malsuperas la ordinaran. Malgrandegulo. Homo, kies kresko multe malsuperas la ordinaran; pigmeo. Pogrande. En grandaj kvantoj : vendi pogrande. Pomalgrande. En malgrandaj kvantoj : vendi pomalgrande.
Grandioza. Faranta fortan impreson per sia grandeco : grandioza kongreso.
Granito. Tre malmola ŝtonego, konsistanta el feldspato, glimo kaj kvarco, kaj uzata por pavimoj, konstruaĵoj. Granita. El granito : granita muro.
Graso. Facile ŝmirebla kaj fandebla substanco de la korpo de l' bestoj. Grasa. Konsistanta el graso; havanta multe da graso, dika : grasa histo; grasa homo, grasa porko. Grasigi. Fari ion grasa : grasigi anseron. Grasiĝi. Fariĝi grasa : Ne grasiĝas tiu, kiu multe laboras. Komparu : Lardo, sebo.
Grati. Movi ien kaj returnen akran, pintan objekton, ungon sur la supraĵo de alia objekto : grati al iu la vizaĝon; grati la jukantan haŭton. Komparu : Froti, skrapi, viŝi.
Gratuli. Esprimi sian kontentecon, diri komplimentojn al iu pro lia sukceso : gratuli iun; gratuli pro io. Gratulo. Vortoj de tiu, kiu gratulas. Komparu : Bondeziri.
Grava. Havanta grandan influon, grandajn sekvojn : grava persono; grava demando, grava malsano. Unueco estas la plej grava bazo de la internacia lingvo. Grave. En grava maniero. Graveco. Eco de tio, kio estas grava. Komparu : Serioza.
Graveda. Portanta idon en la utero : graveda virino. Gravedigi. Fari inon graveda. Gravediĝi. Fariĝi graveda.
Gravuri. Fari desegnaĵojn sur ligno, metalo, marmoro per speciala ŝtala instrumento. Gravuraĵo. Gravurita desegnaĵo. Gravurilo. Ŝtala akrepinta instrumento por gravuri. Gravuristo. Homo, kies profesio estas gravuri.
Grenado. Malgranda kava globo, plenigita per pulvo, kun meĉo, kiun oni ĵetas per la mano aŭ kanono, por ke ĝi eksplodu meze de la malamikoj.
Greno. Vegetaĵo, el kies grajnoj oni faras panon; ĝiaj grajnoj : tritiko, sekalo, aveno, hordeo. Grenejo. Ejo, kie oni konservas draŝitan grenon. Komparu : Grajno, kerno, semo.
Grio. Greno, muelita en grandajn erojn kaj liberigita de l' ŝeloj : tritika, hordea grio. Komparu : Kaĉo.
Grifo. Fabela besto kun leona korpo, kun kapo kaj flugiloj de aglo.
Grifelo. Ardeza krajono.
Grilo (Zool.). Insekto el la familio de la rektoflugilaj, vivanta en fendoj kaj poroj, faranta bruon per la frotado de la flugiloj (Gryllus).
Grimaco. Neordinara, nenatura mieno : grimaco de malkontenteco. Grimaci. Fari grimacojn.
Grimpi. Malfacile, kun granda peno supreniri, sin helpante per la manoj kaj piedoj : grimpi sur monton, grimpi sur arbon. Komparu : Rampi.
Grinco. Malagrabla sono, produktata ĉe frotado de du malmolaj korpoj : grinco de fero sur vitro. Grinci. Fari grincon. Grincigi. Fari ion grincanta : grincigi la dentojn.
Gripo (Med.). Febra epidemia malsano, karakterizata de febro, de doloroj en ĉiuj membroj, de nazkataro kaj tuso; influenco.
Griza. Havanta koloron, kiu estas miksaĵo de blanka kaj nigra : grizaj haroj. Nokte ĉiuj katoj estas grizaj. Grizhara. Havanta harojn, grizajn de la maljuneco.
Grogo. Trinkaĵo el varmega akvo kun alkoholo, rumo.
Groso (Bot.). Frukto (bero) de l’ grosujo. Grosujo. Arbeto el la familio de l’ saksifragacoj kun glataj aŭ lanugaj beroj (Ribes grossularia).
Groŝo. Malgranda monero : Ne valori eĉ unu groŝon.
Groto. Kaverno en ŝtonego, artefarita kaverno.
Groteska. Ridinda per sia nenatureco : groteska vesto.
Gruo (Zool.). Migranta birdo el la vico de l’ longpiedaj (Grus cinereus).
Grumo. Juna lakeo, akompananta la sinjoron dum ĉevala promenado.
Grumbli. Murmuri por montri sian malkontentecon.
Grundo. Tero rilate al ĝia taŭgeco por la kreskado de l’ vegetaĵoj.
Grunti. Fari sonon kiel la porko.
Grupo. Kunmetaĵo de samspecaj objektoj; aro de personoj, havantaj la samajn opiniojn, celojn : fotografia grupo, politika grupo. Grupigi. Kunigi, ordigi en grupon.
Gruzo. Dispecetigitaj ŝtonoj, brikoj de rompita muro.
Guano. Sterko de maraj birdoj de la Suda Ameriko.
Gubernio. Administracia parto de lando : Polujo estis dividita en 10 guberniojn.
Gudro. Densa fluida substanco, restaĵo, de la distilado de ligno, de karbo. Gudri. Ŝmiri per gudro : Oni gudras la ŝnurojn por gardi ilin de la malsekeco.
Gufo (Zool.). Nokta rabobirdo el la familio de l’ strigoj (Bubo maximus).
Guldeno. Aŭstria monero, valoranta 2 frankojn.
Gumo. Gluanta suko de arboj : araba gumo, elasta gumo. Gumi. Ŝmiri per gumo, aldoni gumon : gumi la randon de koverto, gumi akvon.
Gumiguto. Sekigita rezina suko de arbo, kreskanta en Hindujo, uzata kiel flava farbo.
Gurdo. Malgranda orgeno, ludata per turnilo.
Gusto. - 1. Sento, ekscitata en specialaj nervoj de la lango per la manĝado : sala gusto, acida gusto. - 2. Estetika kapablo : artista gusto. Bongusta. Posedanta bonan, agrablan guston : bongusta frukto. Sengusta. Ne posedanta guston : sengusta viando. Gustumi. Provi la guston : gustumi supon.
Guto. Malgranda sfera ero de fluidaĵo : Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan. Guti. Fali, flui en gutoj : Post pluvo la akvo gutas de la folioj de l’ arboj. Gutado. Falado, fluado de gutoj.
Gutaperko. Simila al kaŭĉuko, malmoliĝinta suko de hinda arbo.
Guverni. Eduki, instrui fremdan infanon, kunvivante kun ĝi. Guvernisto. Viro, kies profesio estas guverni. Guvernistino. Virino, kies profesio estas guverni.
Gvardio. Plej bonaj, speciale elektitaj taĉmentoj de armeo, precipe tiuj, kies tasko estas gardi la reĝon.
Gvidi. Akompani, konduki iun, por montri al li la vojon, la vidindaĵojn : gvidi sur montoj, gvidi en muzeo. Gvidanto. Persono, kiu gvidas. Gvidisto. Persono, kies profesio estas gvidi. Gvidlibro. Libro kun informoj por la vojaĝantoj : Tutmonde estas konataj la gvidlibroj de Baedeker. Komparu : Konduki.