Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Litero H

El Vikifontaro
de
(p. 58-63)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Ĝ
Ĥ  ►
H


Ha. Interjekcio, imitanta la ridon : Laŭte sonis la rido : ha, ha, ha!


Hajduko - 1. Soldato de la hungara piedistaro. - 2. Lakeo en hungara kostumo.


Hajlo. Glaciiĝinta pluvo, falanta en grajnoj. Hajlas. Hajlo falas. Hajlero. Grajno de hajlo.


Haki. Tranĉi per batoj de akra, peza ilo : haki arbon, haki viandon; haki per glavo. Hakilo. Ilo por haki : hakilo de ĉarpentisto.


Halo. Konstruaĵo sen muroj, konsistanta nur el tegmento sur kolonoj, kie oni vendas komercaĵojn.


Haladzo. Malbonodora venena gaso, eliĝanta el brulanta korpo : memmortigo per haladzo. Haladzi. Eligi haladzon.


Halebardo. Lanco kun hakilo.


Halti. Ĉesi iri, ĉesi paroli, ĉesi agi : Post dekhora marŝo la regimento haltis. Dum la dormo la funkcioj de l’ organismo ne haltas. La oratoro haltis, interrompita de granda bruo. Halto. Ago, stato de tio, kio haltis. Senhalta. Kiu ne haltas : Dum la tria kongreso oni aranĝis senhaltan veturadon tra Londono. Haltigi. Kaŭzi halton; malhelpi iri, paroli, agi : haltigi preterpasanton; haltigi parolanton. Haltigilo. Aparato por haltigi veturilojn.


Haltero. Aparato por gimnastikaj ekzercoj, konsistanta el du feraj aŭ lignaj globoj kunigitaj per mallonga tenilo.


Halucinacio. Sintrompo, konsistanta en vidado aŭ aŭdado de neekzitantaj objektoj : Halucinaciojn havas nur februloj kaj psike malsanaj.


Hamako. Ŝnura reto aŭ tola tuko, pendigata horizontale, uzata kiel lito.


Hamstro (Zool.). Besto el la familio de l' musoj (Cricetus frumentarius).


Hanzo. Potenca komerca asocio de kelkdeko da urboj en la mezaj jarcentoj.


Haro. Fadenforma elasta elkreskaĵo de la besta kaj homa korpo, pli aŭ malpli dense kovranta kelkajn ĝiajn partojn : blondaj, grizaj haroj. Harligo. Kunplektitaj kapharoj de l' virino : La virinoj portas la harojn ordinare en unu aŭ du harligoj. Senhara. Ne havanta harojn; perdinta harojn : Senhara, kiel la genuo. Senharaĵo. Parto de la kapo, perdinta la harojn : brili, kiel senharaĵo. Senharulo. Homo, perdinta kapharojn. Senhariĝi. Perdi la kapharojn : La viroj senhariĝas pli ofte, ol la virinoj. Kolhararo. Longaj haroj, pendantaj de la kolo de bestoj : La leonino ne posedas kolhararon. Lipharoj. Haroj sur la supra lipo de l’ viroj. Vangharoj. Haroj sur la vangoj de l‘ viroj. Okulharoj. Haroj, elkreskantaj el la rando de l’ palpebro.


Hardi. - 1. Fari la feron pli fortika, brulvarmigante ĝin kaj poste malvarmigante en akvo. - 2. Fari iun nesentema por moralaj aŭ fizikaj kontraŭaĵoj; fortigi la karakteron : hardita per bataloj, per malfeliĉoj.


Haremo. Aparta loĝejo por virinoj ĉe la mahometanoj.


Haringo (Zool.). Mara ostfiŝo (Clupea harengus).


Harmonio. - 1. Agrabla por la orelo sinsekvo de tonoj : muzika harmonio. - 2. Konformeco de la partoj de tuto : harmonio de l’ universo. - 3. Paco, interkonsento : En nia societo regas plena harmonio. Harmonie. En harmonia maniero. Harmonia. Karakterizata de harmonio.


Harmoniko. Muzika instrumento kun blovilo, movata per la dekstra mano, kaj kun klavaro, ludata per la maldekstra.


Harmoniumo. Muzika instrumento kun blovilo, klavoj kaj pedaloj, imitanta la sonojn de l‘ orgeno.


Harpo. Triangula muzika instrumento, staranta sur unu piedo, kun kordoj de malsama longeco, kiujn oni pinĉas per la fingroj de ambaŭ manoj. Harpisto. Harpa ludisto.


Harpuno. Sagforma lanco kun longa ŝnuro por la fiŝkaptado de grandaj fiŝoj, balenoj.


Haŭbizo. Granda mallonga kanono.


Haŭto. Membrano, kovranta la korpon de l’ homo kaj de multaj bestoj. Senhaŭtigi. Forigi de io la haŭton : senhaŭtigi angilon.


Havi. Longedaŭre teni en sia dispono, en si objekton materian aŭ nematerian, senton, econ : havi domon, havi konfidon, havi kapdoloron, havi tridek jarojn. Havo. Tio, kion oni havas, propraĵo : Ju pli da havo, des pli da amikoj. Enhavi. Havi en si : La tria volumo enhavas ĉiujn komediojn de Ŝekspir. La preĝejo povas enhavi mil personojn. Enhavo. Objektoj enhavataj : enhavo de libro. Komparu : Posedi.


Haveno. Golfeto de rivero aŭ de maro, kie la ŝipoj povas sendanĝere resti, ĵetinte ankron.


Hazardo. - 1. Ludo, kies rezultato dependas de okazo, de feliĉo, kaj ne de la lerteco de l’ partoprenantoj kaj kies ĉefa celo estas gajni monon : ruleto. - 2 . Okazo, sendependa de niaj penoj, de nia volo : Hazardo estas malbona gardo. Hazarda. Bazita sur hazardo : hazarda ludo, hazarda solvo de problemo. Komparu : Akcidento, okazo.


He. Interjekcio por alvoki, por turni la atenton.


Hedero (Bot.). Arbeto el la familio de la araliacoj, grimpanta, plantata por ornamo (Hedera helix).


Hejmo. Loko, loĝejo, kie oni vivas konstante, kie oni estas ĉe si : La migruloj kaj vaguloj ne posedas hejmon. Hejme. En la hejmo : Ĉu la sinjorino estas hejme? Hejmen. En la hejmon, al la hejmo : Ni iru hejmen.


Hejti. Bruligi lignon, karbon, por plialtigi la temperaturon de ĉambro, loĝejo : hejti kamenon per briketoj, hejti ĉambron.


Hekatombo. - 1. Ofero el cent bovoj en la antikva Grekujo. - 2. Mortigo de granda nombro da homoj : La modernaj bataloj estas veraj hekatomboj.


Heksametro. Verso, konsistanta el ses eroj (daktiloj kaj spondeoj) kaj uzata en la epopeoj : En la heksametro de Valienne nur la antaŭlasta ero estas spondeo.


Hektaro. Kvadrata hektometro : Hektaro estas uzata, kiel mezuro de grandaj surfacoj.


Hektografo. Aparato por multfoja kopiado de skribaĵoj aŭ desegnaĵoj, faritaj per speciala inko; la kopianta substanco estas miksaĵo de gelateno kun glicerino. Hektografi. Fari kopiojn per hektografo : hektografita raporto.


Hektogramo. Cent gramoj.


Hektolitro. Cent litroj.


Hektometro. Cent metroj.


Hela. - 1. Forte lumanta : hela fajro, hela tago. - 2. Havanta multe da blanko, malforte kolorita : hela bluo. Malhela. Malforte lumanta; havanta malmulte da blanko, forte kolorita  : malhela nokto; malhela ruĝo. Heleco. Eco de tio, kio estas hela. Komparu  : Brila, Klara.


Heleboro (Bot.). Herbo el la familio de l’ ranunkolacoj, plantata por ornamo; ĝia radiko estas venena (Helleborus).


Helena. Antikve greka : la helena arto. Helenigi. Fari ion greka; doni al io grekan karakteron : La venkoj de Aleksandro Granda helenegis multajn orientajn popolojn. Helenisto. Specialisto en la greka lingvo, en la greka historio.


Helenismo. La antikva greka civilizacio.


Helio (Ĥem.). Ĥemia elemento, gaso trovata en gasoj, ekstraktataj el kelkaj maloftaj mineralaj.


Helico. Ŝraŭbforma linio, ŝraŭbforma movilo : helico de ŝipo.


Heliko (Zool.). Molusko kun spirala konko (Helix).


Helpi. Faciligi ies taskon, laboron, prenante sur sin parton da ĝi : helpi amikon, helpi laboron. Helpo. Ago de tiu, kiu helpas : Ne rifuzu al mi vian multvaloran helpon. Helpa. Kiu helpas : internacia helpa lingvo. Helpema. Kiu volonte helpas. Malhelpi. Malfaciligi, malrapidigi ies taskon, laboron per kontraŭaj agoj : Bruo malhelpas aŭdi paroladon. Malhelpo. Ago de tiu, kiu malhelpas. Kunhelpo. Helpo en komuna afero.


Hemikranio (Med.). Doloro de unu flanko de la kapo.


Hemipteroj (Zool.). Vico de insektoj, kies antaŭaj flugiloj havas malmolan bazan parton : cimo (Hemiptera).


Hemorojdoj (Med.). Ŝvelo de vejnoj de la rekta intesto.


Hepato (Anat.). Granda glando, produktanta la galon.


Heraldiko. Scienco pri la blazonoj.


Herbo (Bot.). Vegetaĵo kun unuobla trunketo, kiu neniam ligniĝas. — Paŝtaĵo de multaj bestoj : herbomanĝantaj bestoj, malbonaj herboj = herboj malutilaj en la terkulturado. Herbejo. Loko, kie kreskas herbo.


Herbario. Kolekto de sekigitaj vegetaĵoj (por instruaj celoj).


Heredi. Ricevi, konforme al la leĝo, propraĵon de mortinta parenco : heredi de amerika onklo. Heredo. Tio, kion oni heredas : riĉa heredo. Senheredigi. Senigi iun de heredo : senheredigi malobean filon.


Herezo. Doktrino, kontraŭa al la religiaj dogmoj, precipe en la katolika eklezio : la herezo de Hus. Herezulo. Homo, kiu proklamas, kredas herezon : En la mezaj jarcentoj oni bruligadis la herezulojn.


Hermafrodito. Duseksa estaĵo.


Hermetika. Perfekte, nepenetreble fermita. Hermetike. En hermetika maniero.


Hernio (Med.). Eliĝo de intesto sub la haŭton tra la membrano, ĝin kovranta.


Heroo. - 1. Homo distingiĝanta per la grandeco de l’ animo, per eksterordinaraj faroj : milita heroo, heroo de sindonemo. - 2 . Ĉefa persono de literatura verko : heroo de romano. Heroa. De heroo, karakterizanta heroon : heroa ago. Heroaĵo. Heroa ago : la heroaĵoj de Aĥilo. Heroeco. Eco de heroo.


Heroldo. Militisto, kies rolo estas anonci tre gravajn faktojn : proklamon de milito, kronsolenon k. t. p.


Heterogena. De malsama naturo, de malsama deveno.


Hetmano. Generalo de kozakoj.


Hiacinto (Bot.). Bulba vegetaĵo el la familio de l’ liliacoj kun diverskoloraj, bonodoraj floroj (Hyacinthus).


Hibrido. Estaĵo devenanta de du malsamaj specoj, de du rasoj : mulo. Hibrida. Devenanta de du malsamaj specoj, de du rasoj.


Hidro. - 1. (Zool.). Speco de polipo (Hydra). - 2. (Mit.). Fabela monstro kun naŭ kapoj.


Hidrargo (Ĥem.). Hg. Ĥemia elemento, arĝentosimila fluida metalo, uzata por la termometroj, barometroj, por fabrikado de speguloj, k. t. p.


Hidrofobio (Med.). Timo de l’ akvo, karakterizanta la rabiajn homojn; rabio. Hidrofobia. Timanta la akvan, rabia.


Hidrogeno (Ĥem.). H. Ĥemia elemento, la plej malpeza gaso, senkolora, facile brulanta; en kombinaĵo kun la oksigeno ĝi formas la akvon.


Hidrometrio. Scienco pri la akvo.


Hidropatio (Med.). Kuracado per la akvo.


Hidropso (Med.). Eliĝo de la fluidaj partoj de l' sango el la vazoj en la histojn aŭ kavojn de l’ korpo, sen inflamo.


Hidroskopo. Instrumento por malkovri subteran akvon.

Hidrostatiko. Parto de la fiziko pri la ekvilibro de la fluidoj.


Hidroterapio (Med.). Kuracado per la akvo.


Hieno (Zool.). Nokta raba mambesto (Hyaena).


Hierarĥio. Gradigo en la oficoj, postenoj ekleziaj, militistaj aŭ civilaj : La kardinaloj okupas la plej altan rangon, post la papo, en la katolika hierarĥio.


Hieraŭ. En la tago pasinta, la plej proksima al la hodiaŭa. Hieraŭa. Okazinta hieraŭ. Antaŭhieraŭ. Du tagojn antaŭ la hodiaŭa.


Hieroglifo. - 1. Skribaj signoj de la antikvaj Egiptanoj. - 2. Tute nelegebla skribo.


Higieno. Scienco pri la konservado de la sano. Higiena. De higieno : konforma al la higieno : higiena traktato; higiena vivo.


Higrometro. Instrumento por mezuri la malsekecon de l‘ aero.


Higrometrio. Scienco pri la mezurado de la malsekeco de la aero.


Himenopteroj (Zool.). Vico de insektoj, kies antaŭaj kaj postaj membranaj ftugiloj estas kunigitaj kaj dum la flugado agas kvazaŭ unu paro : abeloj (Hymenoptera).


Himno. Kanto gloranta Dion; kanto de admiro, esprimo de admiro.


Hiperbolo. - 1. (Mat.). Kurba linio, kies distancoj de du fiksitaj punktoj prezentas konstantan diferencon. - 2. Stila figuro, per kiu oni trograndigas por plifortigi la impreson : Kiam sonas lia potenca voĉo, la muroj tremas.


Hipertrofio (Med.). Nenormala grandiĝo, evolucio de histo aŭ organo : hipertrofio de la koro.


Hipnoto. Speco de dormo, kaŭzita per artaj procedoj, en kiu la dormanto perdas la propran volon kaj obeas aŭtomate al la volo de la dormiganto. Hipnota. Kiu rilatas la hipnoton : hipnota dormo, hipnotaj procedoj. Hipnotigi. Dormigi per hipnotaj procedoj. Hipnotiganto. Persono, kiu hipnotigas. Hipnotigato. Persono, kiun oni hipnotigas. Hipnotigisto. Persono, kies specialo estas hipnotigi.


Hipodromo. Loko por rajdado, por ĉevalaj vetkuroj.


Hipoĥondrio. Malgaja stato de la animo kun senkaŭza timo pri la sano. Hipoĥondriulo. Homo, suferanta la hipoĥondrion.


Hipokriti. Ŝajnigi neposedatan virton, esti nesincera. Hipokrita. Kiu ŝajnigas neposedatan virton; nesincera. Hipokrite. En hipokrita maniero. Hipokriteco. Eco de tiu, kiu estas hipokrita. Hipokritulo. Homo hipokrita.


Hipopotamo (Zool.). Granda dikhaŭta mambesto, vivanta en la riveroj kaj lagoj de Afriko (Hippopotamus).


Hipoteko. Jura institucio, garantianta la rajtojn de la posedanto de nemovebla havo kaj de ĝiaj kreditoroj.


Hipotenuzo (Geom.). Latero kontraŭa al la orto de ortangula triangulo : La kvadrato de la hipotenuzo egalas la sumon de la kvadratoj de la du aliaj lateroj.


Hipotezo. Tezo kredebla, sed nepruvebla por klarigi fenomenojn, kiujn la scienco ne povas ankoraŭ ekzakte klarigi.


Hirta. Rekte staranta (pri la haroj).


Hirudo (Zool.). Parazita ringvermo sangsuĉa (Hirudo).


Hirundo (Zool.). Migranta birdo el la vico de l‘ paseroj (Hirundo).


Hiskiamo (Bot.). Venena vegetaĵo el la familio de l’ solanacoj, uzata kiel narkota rimedo (Hyosciamus niger).


Hisopo (Bot.). Mielporta vegetaĵo el la familio de l’ labiacoj, uzata en la medicino (Hyssopus officinalis).


Histerio (Med.). Nerva malsano, karakterizata de patologiaj simptomoj de la intelekto, sentemo kaj movoj, sen anatomiaj ŝanĝoj. Histeria. De histerio, karakterizata de histerio, devenanta de histerio : histeria simptomo, histeria virino, histeria ago.


Historio. Rakonto pri gravaj memorindaj faktoj : La historio de la mezaj jarcentoj. Historia. - 1. Kiu rilatas historion; pri historio : historia verko. - 2. Efektiva, notita de la historio : historia fakto. - 3. Pri kiu oni posedas fidindajn sciigojn : historiaj tempoj. Historiisto. Verkisto historia, specialisto en la historio : Herodoto.


Histriko (Zool.). Mambesto el la vico de l' mordantaj, kies haŭto estas kovrita de longaj pingloj (Hystrix).


Histriono. Arlekeno, amuzanta la publikon per vulgaraj komikaĵoj.


Ho. Interjekcio de la miro, de l' ĉagreno : Ho, ho, ho, kia ĉapelo! Ho ve, li mortis.


Hobojo. Muzika ligna blovinstrumento kun duobla langeto kaj klavoj. Hobojisto. Hoboja ludisto.

Hodiaŭ. En la tago, kiu estas nun : Hodiaŭ por mono, morgaŭ senpage. Hodiaŭa. Okazanta, estanta hodiaŭ : hodiaŭa kunsido. Hodiaŭo. Hodiaŭa tago.


Hoko. Kurbigita fera peco, per kiu oni ion altiras, aŭ sur kiu oni ion pendigas. Fiŝhoko. Hoko por fiŝkapti. Pordhoko. Hoko, sur kiu estas pendigita kaj sur kiu turniĝas pordo.


Holdo. Interno de ŝipo de la fundo ĝis la ferdeko.


Homo. Supera mambesto, karakterizata de vertikala teniĝo, alta inteligenteco kaj parolkapablo : Homaro. La homa gento : bonfaranto de la homaro. Homama. Amanta la homojn, zorganta pri ilia feliĉo : homama persono, homama ago. Senhoma. Neloĝata de homoj : senhoma insulo.


Homeopatio (Med.). Kuraca metodo, aplikanta tre malgrandajn dozojn de rimedoj, kiuj en granda dozo kaŭzus malsanon, analogian al la kuracata. Homeopatia. Kiu rilatas la homeopation; tre malgranda (pri la kvanto) : homeopatia kuracado; homeopatia kvanto.


Homeopato. Kuracisto adepto de l' homeopatio.


Homogena. Kies ĉiuj partoj havas saman naturon, konsiston.


Homologia. – 1. (Ĥem.). Kies strukturo havas la saman ĥemian formulon kaj la samajn hemiajn ecojn : La homologiaj acidoj : CnH2nO2. - 2. (Biol.). Samforma, samstruktura, sed servanta al diversaj celoj fiziologiaj ĉe malsamaj bestoj aŭ vegetaĵoj : La piedoj de l' kvarpiedulo kaj la naĝilo de l' fiŝo estas organoj homologiaj.


Homonimo. Vorto, kiu havas la saman formon (ortografion) kun alia, sed malsaman sencon : diamanto (brilianto) kaj diamanto (amanta Dion).


Honesta. Respektanta fremdan propraĵon, ne trompanta : honesta trovinto de perdita monujo; honesta komercisto. Honeste. En honesta maniero. Honesteco. Eco de tiu, kiu estas honesta. Malhonesta. Ne respektanta fremdan propraĵon, trompanta. Malhonestaĵo. Malhonesta ago.


Honoro. - 1. Reputacio, estimo, bazita sur neriproĉindeco de ies karaktero, agoj. - 2. Signo, pruvo de alta estimo, ŝato. Honori. Doni al iu pruvon de alta estimo, de ŝato : honori iun per elekto, honori kunvenon per sia ĉeesto. Honora. Bazita sur honoro : honora ofico.


Honorario. Sumo unufoje pagata por laboro, servo en t. n. liberaj profesioj : honorario de kuracisto, de advokato. Komparu : Salajro.


Honto. Malgrabla sento, kaŭzita de la konscio pri malhonesta, malbona ago, pri maldeca ago aŭ stato : ruĝiĝi de honto. Honti. Senti honton. Hontigi. Fari iun hontanta : La vortoj de la instruisto hontigis la maldiligentan knabon. Hontinda. Kiu indas honton : hontinta ago. Senhonta. Ne sentanta honton : senhonta homo, senhontaj vortoj. Hontema. Kiu facile hontas : hontema knabino.


Horo. 24-ono de tago; momento de l' tago : Kioma horo estas? Malfrua horo. Ĉiuhore. En ĉiu horo.


Hordeo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ graminacoj, kies grajnoj estas uzataj kiel paŝtaĵo, por produktado de pano, biero (Hordeum).


Horizonto. Parto de la tera surfaco, videbla al observanto; la limo de tiu ĉi parto, la loko, kie la tero ŝajnas kuniĝi kun la ĉielo : vasta horizonto; aperi sur la horizonto.


Horizontala. Paralela al la surfaco de la senmova akvo : horizontala ebenaĵo, linio.


Horloĝo. Instrumento por mezuri la tempon kaj montri la horojn : poŝhorloĝo, murhorloĝo, turhorloĝo, vekhorloĝo. Horloĝisto. Fabrikanto, rebonigisto de l’ horloĝoj.


Horoskopo. Antaŭdiro de l‘ astrologo pri la estonta sorto de infano laŭ la stato de la ĉielo en la momento de ĝia naskiĝo; antaŭdiro.


Hortensio (Bot.). Arbeto el la familio de l’ saksifragacoj kun belaj floroj (Hydrangea hortensium).


Hortulano (Zool.). Birdo el la vico de la paseroj (Emberiza hortulana).


Hospitalo. Malsanulejo.


Hostio. Oblato, kiun la pastro sanktigas dum la meso kaj disdonas kiel komunion.


Hotelo. Meblita domo, kie fremduloj loĝas por difinita pago, ordinare dum mallonga tempo. Hotelmastro. Posedanto, administranto de hotelo.


Hufo. Korna ekstremo de l‘ piedoj de multaj bestoj : hufo de ĉevalo, de bovo. Unuhufulo. Kies hufo ne estas fendita : La ĉevalo estas unuhufulo, la bovo — duhufulo. Hufofero. Arkforma fera peco, kiun oni najlas al la piedoj de la ĉevaloj.

Humo. Tero miksita kun malkomponiĝintaj vegetaĵoj.


Humana. Posedanta la noblajn ecojn de l’ homo, kompatema, bonfaranta, helpema  : humana persono, humana ago. Humane. En humana maniero. Humaneco. Eco de tio, kio estas humana. Humanigi. Fari ion humana  : humanigi sovaĝulon.


Humanismo. Doktrino, akceptanta la antikvajn greke-romanajn sciencojn, artojn kaj literaturon, kiel la plej bonan rimedon, edukantan kaj perfektigantan la homan intelekton.


Humanisto. Specialisto en la klasikaj lingvoj kaj literaturoj.


Humero (Anat.). Osto de la brako.


Humila. Opinianta sian situacion malalta kaj montranta tion per siaj manieroj kaj konduto  : humila servisto. Humile. En humila maniero. Humiligi. Fari iun humila. Humileco. Eco de tiu, kiu estas humila. Malhumila. Havanta tro altan opinion pri si mem kaj montranta tion per sia konduto; aroganta. Malhumileco. Eco de tiu , kiu estas malhumila. Komparu : Modesta.


Humoro. Stato de la animo  : bona humoro, gaja humoro. Humorajo . Gajiga neserioza literatura verko  : « La libro de l' humoraĵo, » de Lengyel.


Hundo (Zool). Hejma kvarpieda besto, karakterizata de la fideleco al la homo, alta inteligenteco kaj flarsento  : ĉashundo, gardohundo, ĉambrohundo (Canis domesticus).


Hura. Interjekcio de ĝoja aklamo; milita ekkrio antaŭ atako.


Husaro. Soldato de malpeza kavalerio, havanta uniformon, similan al la hungara.


Huzo (Zool). Mara fiŝo el la familio de la sturgoj (Acipenser huso).