Vortaro de Esperanto/Litero I
I. Finiĝo de la aktiva infinitivo : fari, esti.
Ia. Adjektiva pronomo, esprimanta nedifinitan kvaliton, nedifinitajn ecojn : ia stranga ĵargono.
lal. Pro ia kaŭzo (malofte uzata).
Iam. En iu tempo : Iam ni estis amikoj. Iama. Kiu estis iam : iama oficiro.
Ibiso (Zool). Birdo et la vico de l’ longkruraj (Ibis).
- Id. Sufikso por derivi nomojn kun la signifo : infano, filo, naskito : bovido, reĝido, Napoleonido. Ido. Infano, filo, naskito, posteulo.
Ideo. - 1. Imago pri tio, kion oni ne povas senti : ideo de la bono. - 2. Opinio, por kiu oni estas preta batali; alta celo : morti por ideo. Samideano. Havanta la saman altan celon, la samajn ideojn : La Esperantistoj sin nomas ordinare samideanoj.
Ideala. Perfekta en la plej alta grado, en neatingebla grado : ideala beleco. Idealo. - 1. Io ideala : La artisto devas celi la idealon. - 2. La plej alta nobla celo : la idealoj de la homaro. Idealigi. Fari ion idealo, prezenti kiel idealon; tro alte taksi : La pentristo ofte idealigas sian modelon.
Idealismo. - 1. Celado al la perfekteco sen zorgoj pri la reala vivo. - 2. Filozofia doktrino, laŭ kiu la objektoj de la mondo ekzistas nur en niaj sentoj.
Idealisto. - 1. Homo, kiu celas al la perfekteco, ne zorgante pri la reala vivo. - 2. Adepto de la filozofia doktrino de la idealismo.
Identa. Tute sama : identa projekto. Idente. En identa maniero. Identeco. Eco de tio, kio estas identa. Identigi. Fari ion identa, opinii identa, prezenti kiel identa : Eĉ en la demokrataj regnoj oni ne devas identigi la registaron kun la popolo.
Ideografio. Skribo, uzanta anstataŭ literoj signojn, prezentantajn la ideojn kaj objektojn : la ĥina skribo.
Idilio. - 1. Versaĵo prezentanta la vivon en la kamparo, la vivon kaj amon de la paŝtistoj. - 2. Naiva amo : La idilio de Paŭlo kaj Virginio.
Idiomo. Lingvo, dialekto.
Idioto. - 1. Homo ne posedanta inteligentecon kaŭze de cerbaj lezoj. - 2. Homo tute neinteligenta, tre malsaĝa.
Idiotismo. Nelogika esprimo, uzata en unu lingvo kaj ne ekzistanta en aliaj : En Esperanto oni devas eviti idiotismojn, kiuj ne estas internacie kompreneblaj.
Idolo. - 1. Statuo, prezentanta estaĵon aŭ objekton, honoratan kiel dio. - 2. Objekto de adoro : Ŝi estas lia idolo. Idolano, idolisto. Adepto de iu ajn religio, ekster la kristana, hebrea kaj mahometana.
Ie. En iu loko : Mi jam vidis vin ie, sed kie, mi ne memoras.
Iel. Iamaniere : Peni iel klarigi la aferon.
Ies. De iu, apartenanta al iu : En la antaŭĉambro restis ies ĉapelo.
- Ig. Sufiksu, por derivi vortojn kun la senco : fari ion ia; kaŭzi, ke io estu ia : blankigi, pendigi, edzigi.
Ignamo (Bot.). Grimpanta vegetaĵo el la familio de l’ dioskoreacoj, kies radiko estas uzata por nutraĵo en la tropikaj landoj (Dioscorea).
Ignori. Ne scii : Li ignoras, kio okazis. Ignoranto. Homo neklera : Kiom da ignorantoj diskutas pri la internacia lingvo!
- Iĝ. Sufikso, por derivi vortojn kun la neŭtra senco : esti farata io, esti farata iu : blankiĝi, turniĝi, edziĝi.
Iĥtiokolo. Gluo, fabrikata el la naĝveziko de kelkaj fiŝoj (sturgo).
-Il. Sufikso por derivi nomojn de objektoj, kiuj estas uzataj por plenumi agon, esprimitan de la radiko : tondilo, hakilo. Ilo. Instrumento, aparato, maŝino.
Ili. Pronomo de la tria persono de l’ multenombro.
Ilumini. Lumigi per simetrie dismetitaj lumoj okaze de festo, de soleno : ilumini urbon. Ilumino. Iluminanta lumigo.
Iluminacio. Ilumino.
Ilustri. Klarigi, ornami tekston per desegnaĵoj : ilustrita revuo. Ilustraĵo. Ilustranta desegnaĵo. Ilustristo. Desegnisto, faranta ilustraĵojn.
Iluzio. - 1. Senttrompo, konsistanta en vidado aŭ aŭdado de objektoj alie, ol ili estas efektive. - 2. Io nereala, ĥimero. Iluzia. Bazita sur senttrompo, sur eraro.
Imagi. Spirite vidi ion : Imagu nian ĝojon! Imago. Spirita vido. Imaga. Kiu rilatas imagon.
Imiti. Fari aŭ peni fari same, kiel faras iu alia : imiti sian instruiston, imiti verkiston, Imitaĵo. Objekto imitita : imitaĵo de poemo, imitaĵo de oro.
Imperfekto (Gram.). Formo de la pasinta tempo, esprimanta agon aŭ staton longedaŭran, ripetatan aŭ samtempan kun alia pasinta tempo.
Imperio. Granda, grava regno, regata de estro, posedanta la plej altan titolon : la Roma imperio, la Germana imperio. Imperia. Apartenanta al imperio : imperia krono. Imperiestro. Regnestro de imperio : la imperiestro Francisko Jozefo.
Imperialo. Loko por veturantoj sur la tegmento de vagono.
Imperialismo. Emo al la fondo de imperio kaj al la regado de la mondo. Imperialisto. Adepto de la imperialismo.
Impertinenta. Parolanta aŭ kondutanta malrespekte, malĝentile : impertinenta persono, impertinenta tono. Impertinente. En impertinenta maniero. Impertinenteco. Eco de tio, kio estas impertinenta.
Impliki. - 1. Malliberigi, malhelpi la movojn de io, senorde volvante ĉirkaŭ ĝi fadenojn : La kato implikis siajn piedojn en volvaĵo de kotono.- 2. Malfaciligi, kompliki ia solvon per senordaj procedoj : impliki la kalkulojn; impliki iun en malagrablan aferon.
Imponi. Kaŭzi respekton, admiron : Lia persisto imponas al ĉiuj.
Importi. Venigi komercaĵojn de eksterlando : Anglujo importas la grenon de diversaj landoj.
Imposto. Pago de la regnanoj por la bezonoj de l’ regno aŭ urbo : direktaj kaj nedirektaj impostoj. Limimposto. Pago por eksterlandaj komercaĵoj ĉe la trapaso de la landlimo. Limimpostejo. Ejo kie oni revizas la pakaĵojn de la vojaĝantoj kaj la importatajn komercaĵojn kaj akceptas la pagon por ili.
Impotenta. Perdinta la viran seksan forton.
Impreso. Influo je la sentoj, je la koro, je la spirito : La parolado faris grandan impreson. Impresi. Fari impreson. Komparu : Efekto.
Impresario. Entreprenisto de cirkaj, teatraj spektakloj, de koncertoj.
Improvizi. - 1. Deklami versaĵon ĵus senprepare verkitan; diri senprepare paroladon. - 2. Fari ion senprepare : improvizi tagmanĝon por neatenditaj gastoj.
Impulso. Forto, motivo, kiu igas nin ion fari.
Imputi. Atribui ion mallaŭdindan : imputi al iu anonimon.
Imuna. Ŝirmita kontraŭ infekta malsano. Imuneco. Eco de tiu, kiu estas imuna. Imunigi. Fari iun imuna : imunigi kontraŭ la variolo per vakcino.
- In. Sufikso por derivi de la viraj nomoj tiujn de la alia sekso : patro, patrino; kolombo, kolombino.
Inaŭguracio. Solena malfermo, solena komenco : inaŭguracio de establaĵo.
Incenso. Aroma rezino, bruligata dum religiaj ceremonioj. Incensi. Honori per incenso : incensi altaron.
Inciti. Eksciti ies koleron per agoj, malagrablaj al li : inciti hundon, forprenante de ĝi oston.
-Ind. Sufikso por derivi vortojn kun la senco : kiu meritas, meritanta : leginda, konfidinda, mirinda.
Indekso. Tabelo, redaktita en alfabeta ordo.
Indieno. Delikata multkolora katuno.
Indiferenta. - 1. Kiu prezentas neniun motivon por prefero, pri kiu oni ne zorgas : Kion vi faros, tio estas por mi indiferenta. - 2. Por kiu io estas indiferenta; kiu ne interesiĝas pri io : homo indiferenta por la belartoj. Indiferenteco. Eco de tiu, kiu estas indiferenta. Komparu : Apatia.
Indigo. Blua farbo, produktata el samnoma arbo.
Indigni. Senti koleron kaj malestimon pro nejusta, nenobla ago. Indigno. Sento de tiu, kiu indignas : esprimi indignon. Indignigi. Kaŭzi ies indignon.
Indiĝeno. Kies antaŭuloj loĝas la landon de tempo nememorebla : La Eŭropanoj ekstermis multajn indiĝenojn de Ameriko.
Indikativo (Gram.). Modo de la verboj, per kiu oni esprimas agon aŭ staton en maniero certa, absoluta.
Indiumo (Ĥem.). In. Arĝente blanka metalo.
Individuo. - 1. Unuopa estaĵo, persono rilate al la speco, aro, al kiu ĝi apartenas. - 2. Persono nekonata, pri kiu oni parolas senrespekte : Kiu venis? Iu suspektinda individuo. Individua. Persona, apartenanta al individuo, karakterizanta individuon : individua opinio. Individue. En individua maniero. Individueco. Eco, karakterizanta individuon.
Indukcio. - 1. Filozofia maniero de rezonado, faranta ĝeneralajn konkludojn el apartaj faktoj. - 2. Produkto de elektra fluo per magneto aŭ per alia elektra fluo. Indukcia. Bazita sur indukcio, devenanta de indukcio.
Indulgenco. Absolvo kompleta aŭ parta de la pekoj per la katolika eklezio.
Indulgi. Agi nesevere kontraŭ ies pekoj, eraroj : La gepatroj ofte tro indulgas siajn infanojn. Indulgo. Agmaniero de tiu, kiu indulgas. Indulge. En indulga maniero. Indulgema. Kiu havas la inklinon indulgi.
Industrio. Produktado de riĉaĵoj per ferkulturo, per fabrikado de komercaĵoj el krudaj substancoj. Industria. - 1. Kiu rilatas la industrion, de la industrio : industria ekspozicio. - 2. Kun floranta industrio : Anglujo estas industria lando.
Inerta. Senmova, neagema : inerta kadavro, inerta homo. Inerte. En inerta maniero. Inerteco. - 1. Eco de tio, kio estas inerta. – 2. (Fiz.). Ĝenerala eco de la korpoj konservi sian staton de la senmoveco aŭ movo.
Infano. - 1. Homa estaĵo rilate al siaj gepatroj. - 2. Homa estaĵo de juna aĝo (ĝis la deka, dek kvina jaro). Infana. - 1. De infano : infana preĝo. - 2. Por infano : infana ĉapelo. - 3. Karakterizanta infanon : infana ago. Infane. En infana maniero. Infaneco. Infana aĝo : en la plej frua infaneco. Infanaĵo. Infana ago.
Infanterio. Pieda militistaro.
Infekti. Transdoni la ĝermon de malsano : infekti per la tuŝo, infekti per la puso. Infekta. Kiu transdonas la infektantan ĝermon : infekta malsano.
Infero. - 1. Loko, kie la pekuloj suferas eternan punon post la morto. - 2. Loko de granda sufero, de granda senordo : Ĉi tiu domo estas infero! Infera. - 1. Kiu apartenas al la infero : La inferaj pordoj. - 2. Karakterizata de malamo, malico : infera ruzo.
Infinitivo (Gram.). Modo, esprimanta verban ideon en ĝenerala, nedifinita maniero : bati, dormi. Agrable estas ripozi post la laboro. Li promesis silenti.
Inflamo. Malsana fenomeno, okazanta en la homa kaj besta organismo kaj karakterizata de ŝvelo, ruĝeco, doloro kaj altiĝo de la temperaturo.
Influi. Havi efikon je la volo de alia persono : Bona ekzemplo influas pli forte ol admono. Influo. Efiko je la volo.
Influenco. Epidemia malsano, karakterizata de febro, de doloroj en ĉiuj membroj, de nazkataro kaj tuso; gripo.
Informi. Doni sciigojn, klarigojn : informi pri la kondiĉoj de la ekzameno. Informo. Sciigo, klarigo. Informiĝi. Peti, postuli informojn.
Infuzi. Meti substancon en varman fluidaĵon por ekstrakti el ĝi sukon : infuzi teon. Infuzaĵo. Solvaĵo, medikamento, preparita per la infuzado.
-Ing. Sufikso por derivi vortojn, esprimantajn objekton, en kiun oni enigas, fiksas ekstremon de alia objekto : En plumingo oni fiksas plumon por skribi, en cigaringo cigaron por fumi.
Ingveno (Anat.). Parto de la korpo inter la supro de la femuro kaj la malsupro de la ventro.
Inĝeniero. Homo, kiu kun la helpo de la aplikita matematiko kondukas kaj direktas la konstruon de la pontoj, vojoj, maŝinoj, fortikaĵoj k. t. p.
Iniciati. Unua proponi kaj fari ion.
Iniciativo. Iniciato, iniciatkapablo : homo sen iniciativo.
Iniciatoro. Iniciatinto.
Injekti. Enkonduki per speciala instrumento fiuidaĵon sub la haŭton aŭ en kavon de la korpo : injekti morfinon. Injektilo. Instrumento kun akrepinta, tre maldika fintubo, por injekti.
Inko. Kolora fluidaĵo por skribi : nigra inko, ruĝa inko, kopia inko. Inkujo. Malgranda vazo por la inko.
Inklino. Emo, natura celado de la karaktero al io : inklino al la krimo. Inklina. Kiu havas inklinon. Inklinigi. Fari iun inklina. Inkliniĝi. Fariĝi inklina.
Inkluzive. Kalkulante ankaŭ : de la lundo ĝis la merkredo inkluzive = lunde, marde kaj merkrede.
Inkognito. Konservo de sekreto pri sia nomo kaj situacio : Inkognito dum la vojaĝoj liberigas la reĝojn de lacigaj kaj enuigaj festenoj. Inkognite. Konservante sekreton pri sia nomo kaj situacio : vojaĝi inkognite.
Inkubo. Teruranta fantomo de la sonĝo.
Inkvizicio. Pastra tribunalo de la mezaj jarcentoj por juĝi kaj puni la herezulojn.
Inkvizitoro. Membro de la inkvizicio.
Inokuli. Enkonduki en la organismon ĝermon de infekta malsano per tranĉo aŭ piko, por imunigi : inokuti variolon, inokuli rabion.
Insekto (Zool.). Granda klaso de artropodoj sespiedaj (pli ol 200,000 specoj) : muŝo, abelo.
Insidi. Per ruzo kaj trompo sekrete malutili, peni malutili ; insidi kontraŭ la virto de virino. Insido. Ago de tiu, kiu insidas. Insida. Bazita sur insido. Inside. En insida maniero. Insidema. Havanta inklinon al insido.
Insigno. Blazono; signo de povo, de ofico : reĝa krono.
Insisti. Firme resti ĉe sia opinio kaj postuli de aliaj agojn konformajn al ĝi; ne cedi al la opinio de aliaj : insisti pri la graveco de la unueco en la internacia lingvo. Komparu : Obstini, persisti.
Inspekti. Kontroli la laboron de oficistoj, laboristoj. Komparu : Kontroli, revizi.
Inspektoro. Supera oficisto, kies funkcio estas kontroli.
Inspiri. Naskigi penson, planon : inspiri al iu temon por literatura verko. Komparu : Sugesti.
Instali. - 1. Solene enkonduki en oficon, okupon : instali direktoron. - 2. Meti en la ĝusta loko kaj definitive aranĝi por la agado : instali maŝinon. Instalo. Ago de tiu, kiu instalas.
Instanco. Grado de la juĝa povo : apelacio al supera instanco.
Instigi. Morale puŝi al ago : La flama deziro proksimigi la momenton de la fina venko instigas ĉiujn Esperantistojn al la laboro por nia ideo. Instigo. Ago de tiu, kiu instigas. Komparu : Eksciti, stimuli.
Instinkto. Interna, senkonsidera impulso por ago : la instinkto de l' bestoj. Instinkte. Per instinkto.
Institucio. Publika aŭ privata fondaĵo, organizaĵo : juraj institucioj.
Instituto. Nomo de diversaj institucioj, precipe lernejaj : instituto de inĝenieroj; franca instituto = franca akademiaro.
Instrui. Konigi al iu sciencon, doni lecionojn : instrui infanon; instrui matematikon; instrui al infano la gramatikon. Instrua. Kiu instruas : La eraroj de atiaj personoj malofte estas instruaj por ni. Instruado. Agoj de tiu, kiu instruas.
Instrukcio. Ordonoj kaj informoj, laŭ kiuj io devas esti farita : doni instrukcion al ambasadoro, al sendito.
Instrumento. Ilo, servanta kiel helpo la artoj, sciencoj, metioj : muzika instrumento, matematika, serurista. Komparu : Aparato, Maŝino.
Insulo. Tero, de ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de la akvo. Korsiko estas insulo. Insulano. Loĝanto de insulo : La Angloj estas insulanoj. Insularo. Kolekto de najbaraj insuloj; arĥipelago : La Filipina insularo. Duoninsulo. Tero, de kelke da flankoj ĉirkaŭita de la akvo, kaj de unu kunigita kun la kontinento : la Balkana duoninsulo.
Insulti. Diri al iu ofendajn, maldecajn vortojn : For de ĉi tie fripono, porko! Insulto. Vortoj de tiu, kiu insultas.
-Int. Finiĝo de l' aktiva participo de la pasinta tempo : farinta, fininte.
Integrala. Ne apartigebla, nedividebla, tuta, kompleta : integrala parto de tuto.
Intelekto. Kapablo pensi : La bestoj ne posedas intelekton. Intelekta. Kiu rilatas la intelekton.
Inteligenta. Posedanta spiritajn kapablojn. Inteligenteco. Eco de tiu, kiu estas inteligenta.
Intenci. Fiksi siajn pensojn sur io, por ĝin fari. Intenco. Stato de l' animo de tiu, kiu intencas : Ne sufiĉas bonaj intencoj. Komparu : Plano, projekto.
Intendanto. Persono administranta domon, bienon : intendanto de princa palaco.
Intensa. Kondukata kun streĉitaj fortoj : intensa laboro, intensa terkulturado. Intense. En intensa maniero. Intenseco. Eco de tio, kio estas intensa.
Inter. - 1. Prepozicio por esprimi : havante de unu flanko unu objekton kaj de alia alian, sed restante ekster ĉiu aparte; en la nombro de : La tablo staras inter la pordo kaj fenestro. Venis cent personoj, inter ili dek infanoj. - 2. Prefikso por esprimi : reciproke, unu je alia : interparoli, interkonsenti.
Interdikto. Papa malpermeso al pastro plenumi liajn funkciojn.
Interesi. Veki la scivolon; esti grava por iu : La lingvistikaj demandoj interesas multajn Esperantistojn. Intereso. Efiko de tio, kio interesas : intereso de libro; intereso de leganto. Interesa. Kiu interesas ; interesa romano. Interesiĝri. Havi scivolon por io : interesiĝi je la botaniko.
Interjekcio. Vorto, uzata kiel ekkrio kaj esprimanta sentojn : ah! ho ve!
Intermiti. Halti kaj rekomenciĝi en egalaj intertempoj. Intermita. Kiu intermitas : intermita febro, intermita fontano. Intermite. En intermitanta maniero.
Interna. - 1. Ĉirkaŭita de la limoj, de la surfacoj de fermita spaco; estanta en fermita spaco : interna korto, interna malsano. - 2. Morala, spirita, idea : la interna senco de la esperantismo. - 3. Koncernanta la landon mem, ne ĝiajn rilatojn kun aliaj landoj : ministro de la internaj aferoj. Interno. lnterna spaco : interno de la ŝipo. Internaĵo. Objekto, estanta en la interno : La koro, pulmoj, intestoj estas internaĵoj de la homa korpo.
Interpelacio. Demando, farita de deputato en parlamento al ministro, por ricevi klarigon pri agoj de la registaro.
Interpreti. Traduki al fremdulo ion el lingvo, kiun li ne komprenas : La Esperantistoj ĉie bonege interpretas al la samideanoj. Interpretisto. Homo, kies profesio estas interpreti.
Interpunkcio. Signo, por kiu oni apartigas du frazojn aŭ du vortojn de frazo : punkto, komo.
Intervjuo. Interparolo de ĵurnalisto kun eminenta persono, por ekscii la detalojn de ĝia vivo, ĝiajn opiniojn.
Intesto. Digesta kanalo de la homa kaj besta organismo : maldika kaj dika intesto.
Intima. - 1. Al kiu oni povas ĉion konfidi, por kiu oni ne havas sekretojn : intima amiko. - 2. Kiun oni povas konfidi nur al bona amiko, sekreta : intima interparolo. Intime. En intima maniero. Intimeco. Eco de tio, kio estas intima.
Intrigi. Ruze, sekrete agi por utili al si kaj malutili al aliaj. Intrigo. - 1. Ago de tiu, kiu intrigas : Dum la parlamentaj elektoj ĉie regas intrigoj kaj kalumnioj. - 2. Impliko de la cirkonstancoj, prezentanta la bazon de dramo, de romano. Intrigema. Havanta inklinon al intrigoj. Intriganto. Homo, kiu intrigas.
Invadi. Eniri en fremdan landon kun armiloj por ĝin konkiri. Invado. Ago de tiu, kiu invadas : La invadoj de l’ barbaroj detruis la Roman Imperion.
Invalido. Soldato, homo, ne kapabla plu servi pro la maljuna aĝo aŭ kripleco. Invalida. Ne kapabla plu servi pro la maljuna aĝo aŭ kripleco. Invalideco. Stato de tiu, kiu estas invalida.
Inventaro. Tabelo de objektoj, apartenantaj al persono, al institucio : inventaro de bieno, de fabriko.
Inversa. Kontraŭa al la ordinara, al la reala direkto de l' objektoj : La spegulo donas inversan bildon de la objektoj.
Investi. Solene enkonduki en plenumotan oficon.
Investituro. Rajto de la reĝoj en la mezaj jarcentoj elekti kaj investi la episkopojn : La papo Gregoro VII kaj la imperiestro Henriko IV akre batalis pro la investituro.
Inviti. Ĝentile peti iun veni : inviti al tagmanĝo, al edziĝa festeno. Invito. Ago, vortoj de tiu, kiu invitas,
Io. Objekto, afero, ideo nedifinita : Io falis de la tegmento. Io malhelpas min dormi.
Iom. Ia nombro, ia kvanto; ian nombron, kvanton : Trinki iom da teo.
Iri. - 1. Sin movi per la piedoj : iri sur la strato. - 2. Moviĝi : horloĝo, maŝino iras. - 3. Progresi, esti en stato : La afero iras bone. Antaŭiri. Iri antaŭ io, esti sekvata de io : La avangardo antaŭiras la armeon. Deiri. Iri de io kaj flankiĝi de ĝi : Deiri de la vojo. Foriri. Iri for de io kaj ĝin forlasi : Foriri de la urbo. Ekiri. Komenci la iradon : Post trihora ripozo la taĉmento ekiris. Eliri. Iri el io kaj veni eksteren : Eliri el la ĉambro. Eniri. Iri en ion kaj veni internen : Eniri en la preĝejon. Eniro. - 1. Ago de tiu, kiu eniras. - 2. Loko, tra kiu oni eniras : La kavo havas du enirojn. Rondiri. Iri ĉirkaŭ io, farante rondon, cirklon, regulan fermitan linion : La tera globo turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la suno. Subiri. Iri kaj veni sub ion; iri kaj veni sub la horizonton : Subiri tegmenton. La suno ĉiutage leviĝas kaj subiras. Suriri. Iri kaj veni sur ion : Suriri tegmenton. Trairi. Iri tra io kaj atingi ĝian ekstremon : trairi ĝardenon. Transiri. Iri trans ion kaj atingi ĝian alian flankon : transiri riveron. Irilo. Longa bastono kun flanka breteto (piedingo), por marŝi super la tero.
Irido (Bot.). Unukotiledona vegetaĵo (Iris).
Iridio (Ĥem.). Ir. Griza, tre malmola kaj fortika metalo, trovata kun plateno en kelkaj mineraloj, uzata por produktado de modelaj mezuriloj, por pintoj de ŝtalaj instrumentoj, k. t. p.
Iriso. Ronda membrano de la okulo, kun truo en la centro : Oni nomas la koloron de la okuloj laŭ la koloro de ilia iriso.
Ironio. Moka parolmaniero, kies esprimoj havas kontraŭan sencon al tio, kion oni volas diri. Ironia. Bazita sur ironio. Ironie. En ironia maniero.
- Is. Finiĝo de la pasinta tempo de l’ aktivo.
Islamo. Mahometana religio.
- Ist. Sufikso por derivi nomojn de la personoj, kies konstanta okupo,
profesio, metio, specialo estas tio, kion esprimas la radiko : forĝisto, telegrafisto, dentisto.
Istmo. Mallarĝa tero, kuniganta du kontinentojn : Panamo.
- It. Finiĝo de la pasiva participo de la pasinta tempo : skribita, kaŝite.
Iu. - 1. Pronomo persona nedifinita, uzata kiam oni parolas pri unu el multaj personoj sendepende de ĝia kvalito : Iu venis. - 2. Adjektiva pronomo nedifinita kun la sama signifo : iuj personoj, iuj bestoj, iuj tabloj.
Izoli. Apartigi; malhelpi interrilatojn : izoli leprulon. Izolilo. Aparato por izoli elektrigitajn objektojn.