Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Litero J

El Vikifontaro
de
(p. 69-70)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  I
Ĵ  ►
J


J. Finiĝo de la multenombro : patroj, bonaj, kelkaj, ĉiuj.


Ja. Jesanta konjunkcio : estas fakto, ekzistas neniu dubo : Vi ja scias.


Jaguaro (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ katoj (Felis onca).


Jaĥto. Malpeza eleganta promenŝipo.


Jako. Mallonga vesto, kovranta la supran parton de la korpo, sen baskoj.


Jam. Antaŭ la nuna momento; antaŭ pli aŭ malpli longa tempo; de pli aŭ malpli longa tempo : Mi jam diris tion al vi. La verko jam estas preta.


Jambo. Versmezuro, konsistanta el du silaboj : la unua mallonga, la dua longa, aŭ la unua neakcentita, la dua akcentita.


Janiĉaro. Soldato de la iama turka gvardio, konsistanta el junuloj, rabitaj en fremdaj landoj kaj perforte konvertitaj al la islamo.


Januaro. Unua monato de la jaro.


Jaro. Tempo, dum kiu la tero faras sian rondiron ĉirkaŭ la suno — 365 kaj unu kvarono da tago. Centjaro, jarcento. - 1. Cento da jaroj. - 2. Numerita centjara periodo, kalkulita de la jaro de l’ naskiĝo de Jezuo Kristo : Esperanto estis kreita en la XIX jarcento. Ĉiujare . En ĉiu jaro. Jarkolekto. Kolekto de ĉiuj numeroj de gazeto, aperintaj dum unu jaro. Jarlibro. Verko, enhavanta resumon de l’ faktoj, okazintaj dum unu jaro, statistikajn sciigojn, k. t. p. Superjaro. Jaro enhavanta 366 tagojn.


Jasmeno (Bot.). Arbeto el la familio de l’ oleacoj, kun belaj bonodoraj floroj (Jasminium).


Je. Prepozicio, kun nedifinita signifo, uzata en la okazoj, kiam la senco de la frazo ne montras klare, kiun prepozicion oni devas uzi : preni iun per la mano, je la ŝultro, malsana je la stomako, je la tria horo, abunda je ornamaĵoj.


Jen. Vorto, uzata por montri ion proksiman en la spaco aŭ en la tempo  : Jen la libro, kiun vi serĉas. Jen kion mi diros al vi. Jen... jen. Montras rapidan ŝanĝon de stato : unue... tuj poste...  : La infano jen ploras, jen ridas. Jeno. Ĉi tio; tio, kio sekvas  : Mi volas komuniki al vi la jenon.


Jes. Partikulo, uzata por montri, ke oni konsentas, aŭ ke la parolanto esta prava  : Ĉu vi venos hodiaŭ? Jes, mi venos. Jesa. Konsentanta, aprobanta  : jesa respondo. Jesi. Respondi jese, konfirmi.


Jezuito. - 1. Membro de la religia societo, fondita de Lojola. - 2. Homo ruza, hipokrita.


Jodo (Ĥem.). 1. Ĥemia elemento, malhele griza solida substanco kun metala brilo; ĝi estas uzata en la medicino, fotografado.


Ju...des. Konjunkcio, por esprimi ideon, paralele kun kies varioj alia ideo varias en sama grado : Ju pli multe la drinkulo trinkas, des pli forte li soifas.


Jubileo. Datreveno de grava fakto (ordinare dudek kvina, kvindeka, centa) : La 25-jara jubileo de Esperanto.


Judaismo. Religio de la Hebreoj.


Jufto. Bova nepenetrebla ledo, ŝmirita de la interna flanko per gudro.


Jugo. - 1. Transversa ligna peco, metata sur la kolo de jungbovoj. - 2. Transversa lanco, ligita al du aliaj, vertikale fiksitaj en la tero, sub kiu la antikvaj Romanoj devigis trairi la venkitajn malamikojn. - 3. Sklava laboro, sklaveco.


Juglando (Bot.). Nukso de l' juglandujo. Juglandujo. Arbo el la samnoma familio, kun multvalora ligno kaj oleoriĉaj manĝeblaj nuksoj (Juglans regia).

Juĝi. Esplori, ĉu iu estas kulpa aŭ senkulpa, prava aŭ malprava : juĝi krimulon. Juĝo. Ago de tiu, kiu juĝas : juĝo de Dio, la lasta juĝo. Juĝisto. Homo, oficisto, kies okupo estas juĝi. Juĝejo. Domo, ĉambro, kie oni juĝas.


Juki. Kaŭzi malagrablan senton en la haŭto, kvazaŭ de multenombraj delikataj pikoj : grati la jukantan vangon.


Julio. Sepa monato de la jaro.


Juna. Kiu ankoraŭ nelonge vivas : juna virino. Juneco. - 1. Eco, stato de tiu, kiu estas juna. - 2. Tempo, dum kiu oni estas juna : La juneco ne longe daŭras. Junulo. Juna homo. Junulino. Juna virino. Junigi. Fari iun juna : La amo junigas. Maljuna. Kiu jam longe vivas : maljuna avo. Maljuneco. - 1. Stato de tiu, kiu estas maljuna. - 2. Tempo, dum kiu oni estas maljuna : En la maljuneco oni estas singardema. Maljunulo. Maljuna homo : griza maljunulo. Maljunulino. Maljuna virino. Maljunigi. Fari iun maljuna : La ĉagrenoj maljunigas. Maljuniĝi. Fariĝi maljuna : Post la morto de sia edzino li tute maljuniĝis. Komparu : Nova.


Jungi. Alligi bruton al la tirola, veturigota objekto : jungi ĉevalon al veturilo.


Junio. Sesa monato de l’ jaro.


Junipero (Bot.). Arbeto aŭ arbo el la familio de l’ koniferoj, ĉiam verda; ĝiaj beroj estas uzataj por brando, en la popola medicino (Juniperus).


Junko (Bot.). Unukotiledona vegetaĵo, uzata por matoj, korboj (Spartium junceum).


Jupo. Virina vesto, kovranta la malsupran parton de la korpo, de la zono ĝis la piedoj. Subjupo. Jupo, portata sub la ekstera jupo.


Juro. Leĝoscienco. Juristo. Specialisto en la leĝaj kaj juĝaj aferoj.


Justa. Kiu kondamnas la kulpan kaj proklamas prava la senkulpan :justa juĝo. Juste. En justa maniero. Justeco. Eco de tio, kio estas justa. Maljusta. Kiu kondamnas la senkulpan kaj senkulpigas la kulpan. Maljuste. En maljusta maniero. Maljustaĵo. Maljusta ago. Komparu : Ĝusta, prava.


Juto. Ŝtofo el hinda kanabo.


Juvelo. Malgranda, luksa objekto kun multekostaj ŝtonoj, portata por ornamo : broĉo. Juvelisto. Homo, kies profesio estas fari juvelojn. Juvelujo. Skatolo por juveloj.