Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Litero K

El Vikifontaro
de
(p. 71-92)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Ĵ
L  ►
K


Kabalo. Mistera instruo de la antikvaj Hebreoj, miksaĵo de religio, filozofio kaj magio.


Kabano. Simpla dometo (de l' kamparanoj, sur la montoj).


Kabineto. Ĉambro, destinita al spirita laboro : kabineto de direktoro, de ministro, de kuracisto.


Kablo. Fasko de metalaj fadenoj, kovritaj per izoliloj : telegrafa, telefona kablo.


Kabrioleto. Malpeza unuĉevala kaleŝo.


Kaĉo. Kuirita grio.


Kadavro. Korpo de mortinta homo aŭ besto : La kadavroj kovris la tutan kampon de la batalo.


Kadenco. Takto, ritmo en la muziko, en la versoj.


Kadeto. Junulo, studanta en oficira lernejo.


Kadmio (Ĥem.). Cd. Ĥemia elemento, blanka metalo, trovata en mineraloj kun zinko.


Kadro. Lignaj, metalaj pecoj, ĉirkaŭantaj pentraĵon, fenestron : Ofte la kadro valoras pli multe, ol la pentraĵo. Enkadrigi. Meti en kadron, ĉirkaŭi per kadro : enkadrigi portreton.


Kaduka. Malforta, malsanema de la maljuneco : kaduka maljunulo. Kadukeco. Eco, stato de tio, kio estas kaduka. Kadukulo. Kaduka homo. Kadukulejo. Domo por kadukuloj.


Kafo. Grajnoj de l’ kafarbo kaj trinkaĵo, preparita el tiaj grajnoj. Kafarbo (Bot.). Araba arbo el la familio de l’ rubiacoj, transplantita Brazilujon, Cejlonon k. t. p., kies fruktoj enhavas po du grajnoj (Coffea arabica). Kafejo. Loko, kie oni trinkas kafon, teon, bieron, k. t. p., legas gazetojn.


Kaftano. Longa turka vesto.


Kaĝo. Skatolo, kesto el metala reto, el kradoj, por enfermi birdojn, sovaĝajn bestojn : leono en kaĝo.


Kahelo. Plato el bakita kaj. glazurita argilo, uzata por kamenoj.


Kaj. Konjunkcio, liganta aŭ kontraŭmetanta du vortojn aŭ frazojn : Muelisto, lia filo kaj azeno. Mi laboras, kaj li dormas.


Kajo. Apudborda strato, trotuaro; vojo inter la akvo kaj domoj.


Kajero. Kelke da falditaj kaj kunkudritaj paperaj folioj : kajeroj de lernanto; eldonaĵo, aperanta en kajeroj.


Kajuto. Ĉambreto de ŝipo : kajuto de la kapitano, de pasaĝero.


Kakao. Grajnoj de la kakaujo, el kiuj oni faras la ĉokoladon. Kakaujo (Bot.). Arbo el la familio de l’ malvacoj, kreskanta en la Centra Ameriko (Theobroma cacao).


Kakatuo (Zool.). Speco de papago (Cacatua).


Kakto (Bot.). Amerika vegetaĵo el la samnoma familio kun neregule dikiĝintaj verdaj trunketoj kaj dornosimilaj folioj, kun belaj floroj (Cactus).


Kalo. Dikiĝinta kaj malmoliĝinta haŭto : kaloj sur la manfingroj de la laboristoj; kaloj sur la piedfingroj.


Kalandri. Glatigi lavitan kaj sekigitan tolaĵon, premante ĝin per rulcilindroj. Kalandrilo. Maŝino por kalandri.


Kalcio (Ĥem). Ca. Ĥemia elemento, flava metalo; ĝia kombinaĵo kun oksigeno — kalko estas uzata kiel mortero.


Kaldrono. Granda metala vazo, en kiu oni boligas, kuiras.


Kalejdoskopo. Optika ludaparato, donanta simetriajn bildojn, senĉese ŝanĝiĝantajn.


Kalendaro. Sistemo de l’ tempkalkulado : Ĉiuj civilizitaj popoloj akceptis jam de longe la Gregorian kalendaron, per kiu la papo Gregorio XIII anstataŭigis en la jaro 1582 la Julian kalendaron.


Kalendulo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj, kun belaj floroj (Calendula).


Kaleŝo. Kovrita luksa veturilo por personoj.

Kalio (Ĥem). K. Ĥemia elemento, alkalia mineralo; ĝiaj saloj : kalinitrato (salpetro); kalibromido uzata en la medicino k. t. p.


Kalfatri. Ŝtopi fendojn de ŝipo per stupo kaj gudro.


Kalibro. Diametro de cilindra, de sfera objekto : kalibro de pafilo, de kuglo, kanono de granda kalibro.


Kalifo. Regnestro de Arabujo post la morto de Mahometo.


Kaliko. Trinkvazo pli larĝa supre, sur piedo.


Kalikoto. Glata, densa kotona teksaĵo, similanta la tolon.


Kalko (Ĥem.). Kalcioksido, substanco uzata kiel mortero. Komparu : Cemento, mortero, stuko.


Kalkano. Posta parto de la homa piedo : la kalkano de Aĥilo. Kalkanumo. Posta parto de la ŝuo sub la plando.


Kalkuli. - 1. Serĉi la nombron de objektoj : kalkuli sian monon; kalkuli la voĉojn por kaj kontraŭ la propono. - 2. Fari matematikan operacion : kalkuli la jaran profiton, konante la sumon kaj la procenton. Kalkulo. Procedo, operacio, per kiu oni kalkulas. Kalkulema. Kiu havas inklinon al la kalkuloj; ne malavara. Alkalkuli. Aldoni per la kalkulo : alkalkuli la poŝtajn spezojn. Dekalkuli. Depreni per la kalkulo : dekalkuli la rabaton. Kalkulebla. Kiu povas esti kalkulita : La steloj de la serena ĉielo ŝajnas nekalkuleblaj.


Kalomelo (Ĥem.). Hg2Cl2. Hidrargoklorido, blanka pulvoro, uzata kiel laksiga rimedo, kontraŭ la sifiliso.


Kalsono. Tola, kalikota pantalono, portata sub la jupo, sub la pantalono.


Kalumnii. Komuniki mensogajn sciigojn, malutilajn por ies honoro aŭ reputacio. Kalumnio. Vortoj de tiu, kiu kalumnias. Kalumniulo. Homo, kiu kalumnias.


Kamarado. Kunulo, kolego, samideano.


Kambio. Dokumento pri prunto, skribita sur speciala stampita papero.


Kameo. Juvela ŝtono kun konveksa skulptaĵo.


Kamelo (Zool.). Remaĉanta mambesto kun unu aŭ du ĝiboj de la dorso (Camelus).


Kamelio (Bot.). Arbeto el la familio de la ternostremiacoj, kun belaj floroj (Camellia).


Kameno. Masonita aŭ metala fajrujo por hejti. Kamentubo. Tubo, tra kiu eliĝas la fumo de la kameno. Kamentubisto. Homo, kies okupo estas purigi la kamentubojn. Komparu : Forno.


Kamero. Senfenestra ĉambro.


Kamerlingo. Kardinalo, administranta la katolikan eklezion dum la elektado de nova papo.


Kamforo. Blanka aroma substanco, tre facile vaporiĝanta, ekstraktata el samnoma arbo kaj uzata en la medicino, pirotekniko, kontraŭ tineoj.


Kamizolo. Vesto de la supra parto de la korpo, ordinare trikita el lano, kun manikoj, portata sur aŭ sub la ĉemizo. Komparu : Veŝto.


Kamloto. Vulgara lana teksaĵo.


Kamomilo (Bot.). Herbo el la familio de l’ kompozitoj, kies floroj estas uzataj en la medicino (Chamomilla).


Kampo. Ebena tera areo, precipe kulturebla tera areo : tritika kampo, kampo de batalo. Kamparo. Aro de kultureblaj kampoj (kiel la malo de la urbo). Kamparano. Loĝanto de kamparo, neinstruita terkulturisto.


Kano (Bot.). Alta herbo el la familio de la graminacoj, kies sekigitaj trunketoj estas tre fortikaj, flekseblaj kaj uzataj, kiel bastonoj, por mebloj (Phragmites).


Kanabo (Bot.). Herbo el la familio de la kanabacoj, el kies fadenoj oni faras teksaĵojn. (Cannabis sativa).


Kanabacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetajoj : kanabo.


Kanabeno (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj (Fringilla linota).


Kanajlo. Senhonora, senhonesta homo.


Kanalo. Artefarita akva defluejo : urbaj kanaloj por la malpuraĵoj; la Sueza kanalo.


Kanalizi. Konstrui kanalojn, provizi per kanaloj : kanalizi urbon.


Kanapo. Longa apogseĝo por kelke da personoj.


Kanario (Zool.). Kantanta birdo el la vico de l’ paseroj (Passer canarius).


Kanastro. Speco de forta tabako.


Kancelario. Oficeja ĉambro, en kiu oni akceptas la klientojn, donas kaj prenas dokumentojn k. t. p.


Kanceliero. Plej alta ŝtata oficisto : kanceliero de la Germana imperio. Kando. Purigita, kristaligita diafana sukero.


Kandelo. Vaksa, stearina lumigilo kun meĉo. Kandelingo. lngo por fiksi kandelon.


Kandelabro. Luksa kandelingo kun kelke da brakoj.


Kandidato. Deziranta ricevi vakantan oficon, postenon kaj komunikanta pri sia deziro : kandidato je parlamento. Kandidati. Kiel kandidato klopodi ricevi oficon, postenon. Komparu : Aspiranto.


Kaneli. Fari neprofundan mallarĝan sulkon sur metalo, ligno, muro. Kanelo. Neprofunda mallarĝa sulko sur metalo, ligno, muro.


Kanguro (Zool.). Speco de saltanta sakbesto (Macropus).


Kanibalo. Hommanĝanta homo.


Kanibalismo. Hommanĝado : La kanibalismo ekzistas ankoraŭ inter sovaĝaj popoloj de Afriko.


Kankro (Zool.). Speco de krustuloj (Astacus).


Kanono. Granda pulvopafilo, muntita sur speciala veturilo, sur ŝipo k. t. p. : sieĝa, kampa kanono. Kanoni. Pafi per kanono. Kanonado. Pafado per kanonoj.


Kanono. Eklezia leĝo.


Kanoniko. Supera pastro de la katolika eklezio.


Kanonizi. Soleneproklami iun sanktulo.


Kanti. - 1. Eligi voĉe melodiajn sonojn aŭ vortojn : kanti operan arion. - 2. Glori per kanto : Kantu diino koleron de la Peleido Aĥilo. kanto : Kantu diino koleron de la Peleido Kanto. Tio, kion oni kantas. Kantado. Kantarto.


Kantarido (Zool.). Insekto de aŭreverda koloro; sekigita kaj pulvorigita ĝi estas uzata en la medicino por vezikplastroj (Lytta vesicatoria).


Kantato. Poezia verko kun muziko por glori iun.


Kantino. Malgranda butiko, kie oni vendas trinkaĵojn kaj manĝaĵojn al soldatoj, laboristoj, lernantoj.


Kantono. Svisa distrikto, posedanta propran registaron kaj prezentanta sendependan federacian regnon.


Kantoro. Preĝeja ĉefa kantisto.


Kanvaso. Maldensa, retsimila teksaĵo, sur kiu oni brodas.


Kapo. - 1. Supra parto de la homa korpo kaj antaŭa de la besta, enhavanta la cerbon kaj la organojn de la superaj sentoj. - 2. Supra, kapforma parto de objekto : kapo de pinglo. - 3. Inteligenteco, spiritĉeesto : havi bonan kapon, perdi la kapon. Kapturniĝo. Sento de manko de la egalpezo en la spaco, kiam al ni ŝajnas, ke ĉiuj objektoj turniĝas ĉirkaŭ ni.


Kapabla. Kiu povas ion fari; kiu havas la ecojn, fortojn necesajn por ion fari. Kabablo. Forto, eco necesa por ion fari : kapablo por la matematiko. Malkapabla. Kiu tute ne posedas kapablon : malkapabla administranto.


Kapitulaci. Sin konfesi venkita kaj transdoni la fortikaĵon, urbon al la malamiko. Kapitulaco. Ago de tiu, kiu kapitulacas.


Kapelo. Malgranda preĝejo aŭ parto de preĝejo, posedanta altaron kaj prezentanta apartan tuton.


Kapelo. Orkestro. Kapelestro. Ĉefo, direktanta kapelon.


Kaperi. Kapti malamikan ŝipon. Kaperŝipo. Ŝipo por kapti malamikajn ŝipojn.


Kapitalo. Mona sumo, donanta renton. Kapitalisto. Persono, posedanta kapitalon; riĉa homo.


Kapitano. - 1. Oficiro, ĉefo de parto de regimento. - 2. Ŝipestro.


Kapitelo. Skulptita plivastigita supro de kolono.


Kapitolo. Antikva citadelo de Romo.


Kapono. Kastrita grasigita koko.


Kaporo (Bot.). Arbeto el la familio de la kaporacoj, kies burĝonoj estas konservataj en vinagro kaj uzataj kiel spicaĵo (Capparis spinosa).


Kaporacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj vegetaĝoj : kaporo.


Kaporalo. Supera infanteria suboficiro.


Kapoto. Mantelo kun kapuĉo.


Kapro (Zool.). Duhufa kvarpiedulo kun malgranda barbo (Capra).


Kapreolo (Zool.). Mambesto el la familio de l’ cervoj (Cervus capreolus).


Kaprico. Subita senkonsidera deziro; subita senmotiva ŝanĝo de opinio : infana kaprico. Kaprice. En kaprica maniero. Kaprica. Kiu havas kapricojn.


Kaprikorno. Stelaro de l’ zodiako, kie la suno estas la 22-an de decembro.

Kaprifoliacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj  : lonicero, sambuko, viburno.


Kapstano. Levilo, konsistanta el vertikala cilindro, ĉirkaŭ kiu volviĝas ŝnuro : La kapstano estas uzata por eltiri ankrojn.


Kapsulo. Kovraĵo por malbongustaj medikamentoj : oblata, gelatena kapsulo.


Kapti. -1. Atingi ion forkurantan; atingi kaj firme teni ion forkurantan  : kapti leporon. -2. Preni ion per rapida movo  : Li kaptis la ĉapelon de la tablo kaj forkuris. Kaptilo. Aparato por kapti  : birdkaptilo. Militkaptilo. Mililita malliberulo. Kaptaĵo. Tio, kion oni kaptis, akiro.


Kapuceno. Katolika monaĥo, apartenanta al almozpetanta societo de Sankta Francisko kaj portanta veston de cinama koloro kun pinta kapuĉo.


Kapuĉo. Kapvesto, alkudrita al mantelo.


Kara. -1. Amata  : Mia kara Patrino! -2. De alta prezo, kiu multe kostas  : kara loĝejo. Karulo. Persono amata. Malkara. De malalta prezo.


Karabeno. Mallonga milita pulvopafilo.


Karafo. Vitra larĝbaza vazo por akvo, vino.


Karaktero. Individuaj ecoj, trajloj de animo  : nobla karaktero.


Karakterizi. Montri, difini la ĉefajn individuajn ecojn  : La kaŝitaj pensoj plej bone karakterizas la homon. Karakteriza. Kiu karakterizas  : karakterizaj trajtoj.


Karamboli. En la bilarda ludo tuŝi per sia globo la du aliajn. Karambolo. Ago de tiu, kiu karambolas.


Karamelo. Sukero fandita kaj parte malkomponita per la fajro.


Karaso (Zool.). Manĝebla fiŝo, vivanta en la senflua akvo, el la familio de l' karpoj (Carassius vulgaris).


Karato. -1 . Unuo de la pezo de l’ perloj kaj diamantoj = 20 centigram. -2. Proporcio de la oro en miksaĵo  : La pura oro estas oro de 24 karatoj.


Karavano. Aro de kunvojaĝantaj pilgrimantoj, komercistoj, kun iliaj ŝarĝbestoj.


Karbo. Nigra malmola substanco, konsistanta el karbono preskaŭ pura, uzata por hejti.


Karbolo (Ĥem.). C6H3OH. Senkolora kristala substanco kun akra, malagrabla odoro, uzata kiel desinfekta rimedo.


Karbono (Ĥem.). C. Ĥemia elemento, el kiu konsistas karbo, fulgo, gratito, diamanto kaj kiun enhavas ĉiuj vivantaj estaĵoj (bestoj, vegetaĵoj).


Karbunkolo (Med.). lnfekta malsano, karakterizata de abscesoj de la haŭto.


Karcero. Ĉambro por arestitoj por mallonga tempo.


Kardo (Bot.). Malbona herbo el la familio de l’ kompozi'oj (Carduus).


Kardelo (Zool.). Birdo el la vico de la paseroj (Fringilla carduelis).


Kardinalo. Plej alta pastro post la papo.


Karesi. Delikate, ame tuŝi  : La patrino karesas la infanon. Kareso. Ago de tiu, kiu karesas. Karesa. Kiu karesas  : karesa tuŝo, karesa vorto. Karese. En karesa maniero. Karesema. Kiu havas inklinon al la karesoj.


Kariero. Okupo, profesio, elektita por la tuta vivo.


Karikaturo. Desegnaĵo, pentraĵo, rid. indiganta iun per komika troigo  : politika karikaturo.


Kariofilo (Bot.). Arbo el la familio de la mirtacoj, kies sekigitaj burĝonoj estas uzataj kiel spicaĵo kaj por produktado de aroma oleo (Caryophyllus aromaticus.)


Kariolo. Malpeza durada homveturilo.


Karmezino. Malhela, ruĝo.


Karmino. Ruĝa farbo, produktata el ia koĉenilo.


Karno. Muskoloj de vivanta estaĵo  : La sago trapenetris ĝis la karno. Komparu  : Viando.


Karnavalo. Tempo, destinita por amuzaĵoj, de la festo de l’ Tri Reĝoj ĝis la Cindromerkredo.


Karoo. Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per malgrandaj ruĝaj kvadratoj.


Karobo (Bot.). Frukto de karobarbo. Karobarbo. Arbo el la familio de la fabacoj (Ceratonia siliqua).


Karoto (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la umbeliferoj, kun manĝebla radiko (Daucus carota).


Karpo (Zool.). Speco de manĝebla riverfiŝo (Cyprinus carpio).


Karpeno (Bot.). Arbo de la familio de la kupuliferoj, kies ligno estas uzata por mebloj (Carpinus betulus).

Karto. Dika papera folio aŭ folieto kun desegnaĵo aŭ surskribo : vizitkarto, poŝtkarto, ludkarto, geografia karto. Komparu : Bileto.


Kartavi. Elparoli r per la gorĝo : Multaj Francoj kartavas.


Kartelo. Interkonsento de industriistoj de la sama fako por gardi siajn interesojn.


Kartilago (Anat.). Histo blanka, malmola kaj elasta, kiu kovras la ekstremojn de l’ ostoj.


Kartografio. Arto fari la geografiajn kartojn.


Kartoĉo. Kanona pafaĵo, konsistanta el kugloj, pecoj de plumbo k. t. p.


Kartono. Dika papero, kiun oni uzas por skatoloj, bindaĵoj, k. t. p.


Kartuŝo. Kartona aŭ metala cilindro, enhavanta la pafaĵon de pulvopafilo, de pistoleto, k. t. p.


Karuselo. - 1. Iamaj rajdludoj de l' kavaliroj; rondrajdado. - 2. Granda ligna disko, turniĝanta ĉirkaŭ vertikala akso, kun benkoj kaj ĉevaloj por rondveturado.


Kaso. Kesto, ĉambro, en kiu oni konservas la monon; loko, kie oni akceptas kaj pagas monon. Kasisto. Oficisto, kiu pagas kaj akceptas monon en kaso.


Kasacio. Leĝa nuligo : kasacio de verdikto, de testamento.


Kaserolo. Metala, ordinare kupra, kuirvazo kun tenilo. Komparu : Poto.


Kasko. Metala kapkovraĵo de soldatoj.


Kaskado. Malgranda akvofalo.


Kasto. Fermita popola klaso, el kiu oni ne povas transiri en alian klason, nek edziĝi kun ano de alia klaso : La kastoj ekzistas ankoraŭ en Hindujo.


Kastelo. Fortikigita loĝloko. Kastelmastro. Administranto de kastelo.


Kastoro (Zool.). Mambesto kun bela pelto, vivanta en societoj kaj konstruanta loĝejojn (Castor fiber).


Kastri. Forigi la seksan glandon : kastrita ĉevalo. Kastrito. Homo kastrita : La kastritoj kantas soprane.


Kaŝi. Forigi de ies okuloj, de ies scio; fari netrovebla, sekreta : kaŝi objekton, kaŝi penson. Kaŝo. Ago de tiu, kiu kaŝas. Kaŝema. Kiu havas inklinon al kaŝado, al sekretoj. Kaŝejo. Loko, kie oni kaŝas aŭ sin kaŝas. Malkaŝi. Konigi sekreton, konfesi.


Kaŝaloto (Zool.). Mambesto el la vico de l’ balenfiŝoj (Physeter macrocephalus).


Kaŝtano. Frukto de kaŝtanujo. Kaŝtanujo. Arbo el la familio de l' kupuliferoj (Castanea vesca).


Kato (Zool.). Hejmigita raba mambesto (Felis domestica).


Katafalko. Podio kun ŝtupoj, sur kiu oni metas la ĉerkon kun la mortinto.


Katakombo. Subtera tombejo.


Katalepsio (Med.). Nerva patologia stato, karakterizata de kompleta rigideco de la korpo, perdo de la sentemo kaj de memvolaj movoj. Katalepsia. Kiu rilatas la katalepsion : katalepsia dormo. Katalepsiulo. Homo, kiu havas la katalepsion.


Katalogo. Tabelo de objektoj de kolekto, de biblioteko : katalogo de muzeo. Katalogi. Fari katalogon, noti en katalogo : katalogi sian bibliotekon.


Kataplasmo. Kuiritaj varmaj semoj, branoj k. t. p., kiujn oni surmetas en saketo sur la korpon, por rapidigi la maturiĝon de l' furunkoj, abscesoj.


Kataro. Inflamo de muka membrano : kataro de l’ nazo, kataro de l’ stomako.


Katarakto. Akvofalo, kaskado : La kataraktoj de Nilo.


Katarakto (Med.). Malklariĝo de la okula lenso, kaŭzanta blindecon.


Katastrofo. Subita malfeliĉa akcidento : fervoja katastrofo.


Katedro. Podio por profesoro.


Katedralo. Ĉefa episkopa preĝejo.


Kategorio. Klaso de samspecaj objektoj aŭ ideoj. Kategoria. Senkondiĉa, firma, decida : kategoria respondo. Kategorie. En kategoria maniero.


Kateĥismo. Populara lernolibro, konsistanta el demandoj kaj respondoj, precipe tiel redaktita lernolibro de religio.


Katenoj. Ĉeno por malliberigi krimulon. Kateni. Malliberigi per katenoj, surmeti katenojn : kateni mortiginton.


Katolicismo. Katolika religio.


Katolika. Apartenanta al la kristana eklezio, kies ĉefo estas la papo : katolika dogmo, katolika preĝejo. Katoliko. Homo de la katolika religio. Katolikeco. Eco de tiu, kiu estas katolika.


Katuno. Malpeza kotona teksaĵo kun surpresitaj desegnaĵoj.

Kaŭcio. Monsumo garantianta la plenumon de interkonsento, de kontrakto.


Kaŭĉuko. Elasta substanco, konsistanta el malmoliĝinta suko de kelkaj amerikaj arboj kaj lianoj : El kaŭĉuko oni faras kaloŝojn.


Kaŭri. Sidi sur la kalkanoj.


Kaŭterizi (Med.). Brulvundi por kuracaj celoj per fajro aŭ per ĥemiaj rimedoj.


Kaŭzo. Tio, kio faris, ke io ekzistas aŭ okazas; tio, de kio io devenas kaj sen kio ĝi ne ekzistus; kialo : kaŭzo de milito, de malsano. Kaŭzi. Esti la kaŭzo de io : kaŭzi malordon.


Kavo. Malplenaĵo en solida korpo, en la interno de korpo aŭ de organo : kavo en tero, kavo de l’ koro.


Kavalerio. Milita rajdistaro.


Kavaliro. En la mezaj jarcentoj - ano de la militista nobelaro, ricevinta la titolon en speciala solena ceremonio : migranta kavaliro.


Kavalkado. Aro de personoj, kune rajdantaj por plezuro.


Kaverno. Profunda kavo sub la tero : La antaŭhistoriaj homoj loĝis en kavernoj. Komparu : Groto.


Kaviaro. Frandaĵo, konsistanta el salita sturga frajo.


Kazo. Unu el la formoj de la deklinacio de la substantivoj, pronomoj aŭ adjektivoj : nominativo, akuzativo. La latina lingvo posedis ses kazojn. Komparu : Okazo.


Kazeo. Densa, solidiĝinta parto de lakto, el kiu oni faras la fromaĝon. Kazeiĝi. Fariĝi kazeo.


Kazeino. Albumina parto de la lakto.


Kazemato. Arkaĵa subteraĵo de citadelo, kie oni tenas la eksplodemajn substancojn, malliberulojn.


Kazerno. Konstruaĵo, destinita por loĝejo de la soldatoj.


Kazino. Konstruaĵo por publikaj kunvenoj kaj amuzaĵoj, precipe en la kuraclokoj.


K. c. Kaj ceteraj.


Ke. Konjunkcio de : - 1. Komplementaj frazoj : scii, diri, esperi, ke iu venos. - 2. Cirkonstancaj frazoj : tial ke (kaŭzo), por ke (celo), tiel ke (maniero), kondiĉe ke.


Keglo. Ligna koloneto, kiun oni penas renversi per ligna globo : ludi keglojn.


Kelo. Subtera spaco, en kiu oni gardas kaj konservas vinon, nutraĵon.


Kelke. Nedifinita nombro (pli ol unu, malpli ol dek) : Venis kelke da gastoj. Kelka. Nedifinita pronomo, esprimanta parton el tuto : kelkaj homoj kredas, ke la vero ĉiam venkas.


Kelnero. Servisto, kiu alportas la manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en la restoracioj, kafejoj.


Keno. Rezinoriĉa ligno.


Kenopodiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : beto, spinaco.


Kepo. Militista ĉapo, mallarĝiĝanta supren, kun larĝa horizontala ŝirmilo.


Kero. Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per malgrandaj ruĝaj koroj.


Kerno. Tre malmola parto en la interno de fruktoj : la kerno de pruno. Komparu : Grajno, greno, semo.


Kerubo. - 1. Anĝelo de la plej alta ĉiela ĥoro. - 2. Ĉarma infano.


Kesto. Kvarangula, ordinare ligna ujo : kesto por karbo. Poŝta kesto. Kesto, en kiun oni ĵetas la leterojn, destinitajn por la poŝto. Tirkesto. Tirebla kesto de tablo, komodo, k. t. p.


Kia. Demanda kaj relativa adjektiva pronomo de l’ kvalito : Kian drapon vi deziras, dikan aŭ maldikan? Kia ago, tia pago.


Kial. Pro kia kaŭzo : Kial vi ne venis?


Kiam. En kiu tempo : Kiam vi finos vian laboron? Kiam oni dormas, oni ne pekas.


Kie. En kiu loko : Kie vi pasigos la someron? Rikolti tie, kie oni ne semis.


Kiel. - 1. Kiamaniere : Kiel vi klarigas al la lernantoj la uzadon de « si »? Kiel vi agos, tiel oni reagos. - 2. En kia grado : Kiel alta estas la monto?


Kies. De kiu, apartenanta al kiu : Kies verkon vi legas nun? Kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas.


Kilo. Ĉefa trabo de ŝipo, okupanta ĝian tutan longon.


Kilogramo. Mil gramoj. Kilogramometro. Unuo, esprimanta la laboron, necesan por levi unu kilogramon al la alteco de unu metro.


Kilolitro. Mil litroj.


Kilometro. Mil metroj.

Kinematografo. Projekcia aparato, ĵetanta sur ekranon moviĝantajn bildojn.


Kinino. Senkolora kristala substanco ekstraktata el la ŝelo de la samnoma arbo kaj uzata kontraŭ la febro.


Kio. Demanda kaj relativa pronomo por objektoj, aferoj, ideoj  : Kio falis de la tegmento? Kio okazis? Redonu tion, kion vi prenis.


Kiom. Kia nombro, kia kvanto; kian nombron, kvanton  : Kiom da gastoj venos? Kiom da lingvoj vi parolas? Kiom da kapoj, tiom da ĉapoj.


Kiraso. Armaĵo, natura aŭ artefarita, kovranta kaj ŝirmanta la korpon  : kiraso de soldato, de ŝipo, de testudo.


Kirli. Rondturni fluidaĵon per bastoneto  : kirli ovojn, acidan lakton. Kirlo. Rondturno  : akvokirlo, ventokirlo. Kirlilo. Bastoneto, instrumento por kirli.


Kirŝo. Brando, farata el ĉerizoj kaj merizoj.


Kiso. Delikata tuŝo per lipoj, kiel esprimo de la amo aŭ respekto. Kisi. Delikate tuŝi per la lipoj, por esprimi la amon aŭ respekton  : kisi iun, kisi manon, kisi iun je la mano. Kisado. Ripetitaj kisoj.


Kitelo. Vasta longa tola vesto por la viroj. Komparu  : Bluzo, burnuso, mantelo.


Kiu. - 1. Pronomo persona, demanda kaj relativa : Kiu venis? Salutu ĉiujn, kiujn vi renkontos. - 2. Adjektiva pronomo, demanda kaj relativa  : En kiu urbo vi loĝas? Mi loĝas en Madrido. Kiun kordon vi tuŝos, tiu eksonos.


Klaĉi. Paroli malbone pri iu kun la intenco malutili al lia reputacio.


Klafto. Mezuro de la longeco = 1,93 m.


Klaki. Fari sekan mallongan sonon, kiel ekzemple brubatante la manojn.


Klapo. Ligna, metala aŭ leda kovraĵo por enlasi internen fluidaĵon, gason kaj malhelpi ĝin eliĝi, aŭ por ellasi ĝin, kaj malhelpi eniĝi  : klapo de vapormaŝino.


Klara. -1. Pura kaj travidebla  : klara akvo. -2. Facile komprenebla  : klara esprimo. Klare. En klara maniero. Klareco. Eco de tio, kio estas klara  : klareco de vino, de frazo. Klarigi. Fari ion klara  : klarigi fluidaĵon, proponon. Klariĝi. Fariĝi klara. Klarigebla. Kiu povas esti klarigita. Malklara. - 1. Malpura kaj netravidebla. -2. Malfacile komprenebla.


Klarneto. Muzika ligna blovinstrumento kun beko kaj klavoj. Klarnetisto. Klarneta ludisto.


Klaso. Grupo de vivantaj estaĵoj aŭ objektoj, arigitaj laŭ la rango, naturo : klaso de lernejo, de socio, de vagonaro, de bestoj aŭ vegetaĵoj.


Klasifiki. Grupigi laŭ klasoj  : klasifiki la sciencojn. Klasifiko. Grupigo laŭ klasoj.


Klasika. -1. Konforma al la maniero de la antikvaj grekaj kaj latinaj aŭtoroj kaj artistoj  : la klasika kaj la romantika literaturo. -2 Antikva greka kaj latina (lingvo)  : la klasikaj lingvoj. -3. Tre bona, modela, imitinda  : klasika stilo. Klasike. En klasika maniero. Klasikeco. Eco de tio, kio estas klasika. Klasikulo. Klasika aŭtoro.


Klavo. Tabuleto aŭ butono, kiun oni premas aŭ frapas por ludi instrumenton : klavo de fortepiano, klavo de skribmaŝino. Klavaro. Vico, vicoj de klavoj de instrumento.


Klemato (Bot.). Volverampanta arbeto el la familio de l’ ranunkulacoj (Clematis vitalba).


Klera. Instruila, kiu konas la sciencojn. Klereco. Eco de tiu, kiu estas klera. Klerulo. Klera homo. Klerigi. Fari iun klera. Kleriĝi. Fariĝi klera. Malklera. Tute neklera.


Klerikala. Partiano de la pastraro kaj de ĝia supereco.


Kliento. -1. Konstanta aĉetanto, mendanto : komerca kliento. -2. Persono, kiu konfidas siajn aferojn al advokato, sian sanon al kuracisto  : kliento de advokato, kliento de kuracisto. Klientaro. Tutaĵo de klientoj.


Klimato. Tutaĵo de la atmosferaj kaj veteraj kondiĉoj de lando aŭ regiono, precipe la temperaturo kaj malsekeco : milda, akra klimato.


Klini. Fleksi malsupren  : klini la kapon, sin klini.


Klingo. Metala akra parto de tranĉilo, de glavo  : La glavo konsistas el klingo kaj tenilo.


Kliniko. Hospitala sekcio, malsanulejo por la medicinaj esploroj kaj studoj.


Klistero. Laksiga lavaĵo, injektata en la rektan inteston. Klisteri. Injekti klisteron. Klisterilo. Instrumento por klisteri.

Kliŝo. - 1. Fotografia negativo, fiksita sur vifcro, por fari kopiojn. - 2. Metala plato, sur kiu estas reproduktita la presota bildo. Kliŝi. Fari kliŝon.


Kloako. Kavo por malpuraĵoj kaj ekskrementoj.


Klopodi. Peni sukcesigi, realigi entreprenon : klopodi por fondi societon; klopodi ĉe la registaro. Klopodo. Ago de tiu, kiu klopodas.


Kloro (Ĥem.). Ch. Ĥemia elemento, gaso verdete-flava kun forte sufoka odoro, uzata por blankigi teksaĵojn, por desinfekto.


Klorofilo. Verda substanco de la ĉeloj de l’ folioj kaj herboj, asimilanta karbonon.


Klorozo (Med.). Malsano de la sango de maturiĝantaj knabinoj, karakterizata de paleco de la haŭto kaj de manko de l’ fortoj.


Kloŝo. Vazo, plej ofte vitra, por kovri diversajn objektojn : horloĝon, fromaĝon, k. t. p.


Klubo - 1. Societo por amuzo, por sporto : klubo de ŝakludantoj. - 2. Politika societo. Klubano. Membro de klubo.


Kluki. Eligi sonojn kiel la kokinoj.


Kluzo. Akvobaro surkanalo, rivero por konservi la nivelon de la akvo kaj faciligi la navigadon.


Knabo. Infano de la vira sekso; junulo. Knabino. Infano de la virina sekso; junulino.


Knari. Eligi sonon, kiel tiu de rado, kies akso ne estas ŝmirita per graso.


Knedi. Premi kaj miksi en homogenan mason : knedi paston, knedi argilon. Knedujo. Vazo, en kiu oni knedas.


Knuto. Vipo por kondamnitoj en Rusujo.


Koakso. Hejtoksidita porhava karbo.


Koalicio. Ligo de regnoj, de partioj por komuna agado.


Kobalto (Ĥem.). Co. Ĥemia elemento, blanka ruĝeta metalo kun forta brilo, uzata por la produktado de farboj.


Koboldo. Fabela estaĵo — spirito de la montoj, gardanta iliajn trezorojn.


Koĉenilo (Zool.). Insekto el la vico de la egalflugilaj, el kiu oni ekstraktas la karminon (Coccus cacti).


Kodo. Leĝaro : civila kodo, komerca kodo.


Kodicilo. Aldono, kompletigo de testamento.


Koeficiento. Nombro, metita antaŭ algebra kvanto kaj ĝin multiplikanta : 2ab.


Kofro. Fermebla vojaĝa kesto. Komparu : Valizo.


Koheri. Kuniĝi, altiri unu alian (molekuloj).


Koincidi. Okazi en la sama tempo : La organiza komitato zorgis, ke la specialistaj kunvenoj ne koincidu.


Kojno. - 1. Ligna aŭ mefala peco, dika ĉe unu ekstremo, iom post iom maldikiĝanta, kun akra rando ĉe la alia ekstremo, uzata por fendi. - 2. Kojnforma objekto.


Koko (Zool.). Korta birdo kun bongusta viando; la inoj metas bongustajn ovojn (Gallus domesticus).


Kokardo. Fantazia banto el rubando, el tuko, portata kiel ornamo.


Kokcinelo (Zool.). Insekto el la vico de la koleopteroj kun duonsfera korpo (Coccinella).


Koketi. Peni plaĉi, allogi, precipe personon de alia sekso, per sia eksteraĵo kaj konduto : Vane ŝi koketis la malvarman junulon. Koketa. Kiu koketas. Kokete. En koketa maniero. Koketeco. Eco de tiu, kiu estas koketa.


Kokluŝo (Med.). Infekta malsano de l’ infanoj, karakterizata de konvulsia tuso.


Kokono (Zool.). Larvo de silka raŭpo kaj de aliaj insektoj, ĉirkaŭvolvita per la propraj fadenoj.


Kokoso (Bot.). Grandega nukso de la kokosarbo. Kokosarbo. Alta arbo el la familio de l’ palmoj (Cocos nucifera).


Kokso (Anat.). Parto de l’ korpo, kie la femuro kuniĝas kun la trunko.


Kolo (Anat.). - 1. Parto de la korpo, kuniganta la kapon kun la trunko : La ĝirafo havas tre longan kolon. - 2. Longa, mallarĝa kolsimila parto de objekto : la kolo de botelo. Kolumo. Parto de vesto, ĉirkaŭanta la kolon : kolumo de ĉemizo, de surtuto.


Kolbaso. Besta intesto, plenigita per hakita, spicita viando. Kolbaseto. Mallonga kaj mallarĝa kolbaso.


Kolego. Kune studanta, kune laboranta : kolego de liceo, de universitato, de ofico. Kolege. Kiel kolego, amike.


Kolegio. - 1. Aro de personoj samrangaj, kune plenumantaj oficon : kolegio de kardinaloj. - 2. Supera lernejo : la kolegioj de Kembriĝo.

Kolekti. Kunigi, kunmeti apartajn objektojn, farante ilin sia propaĵo : kolekti florojn, monon. Kolektanto. Homo, kiu kolektas. Kolektisto. Homo, kies profesio estas kolekti : kolektisto de impostoj. Kolektiĝi. Kuniĝi, kunevi. Kolekto. Aro de kolektitaj objektoj : kolekto de antikvaj moneroj. Jarkolekto. Aro de ĉiuj numeroj de gazeto dum unu jaro : jarkolekto de « Esperantisto ».


Kolektiva. - 1. Farita de multaj personoj : kolektiva laboro. - 2. Konsistanta el multaj objektoj : kolektiva nomo.


Koleopteroj (Zool.). Insektoj, formantaj specialan vicon, karakterizatan de la malmoleco de la antaŭaj flugiloj, kovrantaj la postajn kaj ne taŭgaj por la flugado.


Kolero. Sento de forta nekontenteco, montrata per vortoj aŭ faroj. Koleri. Esti en kolero. Kolera. Kiu koleras. Kolere. Kun kolero. Kolerema. Kiu facile koleras. Koleremo. Eco de tiu, kiu estas kolerema. Kolerigi. Fari iun kolera, kaŭzi ies koleron.


Kolerika. Kolerema : kolerika temperamento. Kolerikulo. Homo kolerika.


Kolibro (Zool.). La plej malgranda el la birdoj, kun brilaj multkoloraj plumoj (Trochilus).


Koliko. Spasma doloro de l’ intestoj.


Kolimbo (Zool.). Speco de naĝbirdo (Colymbus).


Kolizio. Renkonto de kontraŭaj cirkonstancoj, motivoj : kolizio inter la honoro kaj timo.


Kolodio. Solvaĵo de pafkotono en etero; senkolora densa fluidaĵo, uzata en la medicino por kunglui fendetojn, vundetojn de la haŭto.


Kolofono. Rezino uzata por froti la arĉojn.


Kolombo (Zool.). Speco de hejma birdo (Columbus).


Kolono. Vertikale kaj libere staranta ligna, ŝtona aŭ fera subteno de parto de konstruaĵo. Kolonaro. Vico de kolonoj.


Kolonelo. Ĉefo de regimento.


Kolonio. Loĝloko, lando okupata de ŝtato aŭ de ĝiaj loĝantoj ekster la limoj de l’ patrujo : germanaj kolonioj en Afriko. Koloniano. Loĝanto de kolonio.


Koloro. Impreso, kiun faras sur la okulon lumantaj objektoj sendepende de ilia formo : la sep koloroj de la ĉielarko. Kolori. Liveri koloron : La herbo verde koloras la kampojn. Kolora. Havanta koloron : rozkolora. Multkolora. Posedanta kelke da koloroj, multe da koloroj : multkolora birdo, tuko. Komparu : Farbo.


Koloraturo. Artista ornamado de la kanto per triloj.


Koloso. Grandega objekto aŭ persono : La Rodosa koloso estis statuo de Apolono.


Kolporti. Vendi, disportante la komercaĵojn. Kolportisto. Vendisto, disportanta siajn komercaĵojn.


Kolubro (Zool.). Speco de nedanĝera serpento (Coluber).


Kolzo (Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la familio de l’ kruciferoj, uzata kiel paŝtaĵo (Brassica napus oleifera).


Komo. Interpunkcia signo, havanta la formon de vertikala kurba streketo, por apartigi partojn de frazo aŭ du frazojn unu de alia. Punktokomo. Interpunkcia signo, konsistanta el punkto kun komo sub ĝi.


Komandi. Militiste ordoni, estri militistan taĉmenton. Komando. Ago, vortoj de tiu, kiu komandas; mallonga militista ordono. Komandanto. Militista ĉefo : komandanto de citadelo.


Komandoro. - 1. Kavaliro de ordeno : komandoro de la franca legio. - 2. Ĉefo de kavaliroj.


Kombi. Purigi kaj ordigi la harojn per speciala ilo, provizita je longaj, maldikaj dentoj. Kombilo. Ilo provizita je longaj kaj maldikaj dentoj por purigi kaj ordigi la harojn : ebura, korna, metala kombilo.


Kombini. Kunmeti, ordigi objektojn aŭ ideojn, por ke ili formu akordan tuton, por ke ili ebligu fari konkludojn.


Komedio. - 1. Scena verko, prezentanta en amuza kaj satira maniero la morojn kaj malvirtojn de individuoj kaj de socio : la komedioj de Molière. - 2. Ŝajnigo, hipokriteco : Perfidulo, ludanta komedion de lojaleco. Komedia. De komedio, kiu rilatas komedion : komedia aktoro, komedia verkisto. Komedianto. Kiu ludas komedion (en figura senco), nesincera, hipokrita.


Komenci. Fari la unuan parton de io, fari la unuan paŝon : komenci laboron, komenci paroli. Komenco. Unuaparto, unua apero, punkto de eliro : komenco de spektaklo, komenco de la mondo, komenco de vojo. Komence. En la komenco. Komenciĝi. Havi la komencon, komenci esti : La nokto komenciĝas ne tuj post la subiro de la suno.

Kondamno. Ago de tiu, kiu kondamnas. Kondamnito. Homo, kiun oni juĝe kondamnis : kondamnito al la ekzilo.


Kondiĉo. - 1. Reciproka rajto kaj devo de interkonsentantaj personoj, bazo de interkonsento : kondiĉo de kontrakto, je kiu kondiĉo? - 2. Tio, kio estas necesa, por ke io ekzistu, okazu : La oksigeno estas kondiĉo de la vivo. - 3. Stato de aferoj, cirkonstanco : Ne facile estas labori en tiaj kondiĉoj. Kondiĉa. Dependanta de kondiĉo : kondiĉa promeso. Kondiĉe ke. En la okazo se : Mi venos, kondiĉe ke vi venos. Senkondiĉe. Sen iu ajn kondiĉo.


Kondolenci. Esprimi sian ĉagrenon pro ies malfeliĉo, perdo : kondolenci la vidvinon. Kondolenco. Kondolencantaj vortoj.


Kondoro (Zool.). Raba birdo el la familio de l’ vulturoj (Sarcoramphus gryphus).


Konduki. - 1. Doni la direkton al iranto : konduki blindulon, tenante lin je la mano; konduki bruton al la bazaro. La pasio kondukas al krimoj. - 2. Administri, direkti : konduki entreprenon. Alkonduki. Konduki al io kaj ĝin atingi : alkonduki al la urbo. Dekonduki. Konduki de io kaj flankigi de ĝi : dekonduki de la vojo. Forkonduki. Konduki for de io kaj ĝin forlasi : forkonduki de la patrujo. Enkonduki. - 1. Konduki ien kaj veni internen : enkonduki en la ĉambron. - 2. Uzi, apliki ion novan; proponi ion novan por la uzado : enkonduki novan vorton. Kunkonduki. Konduki kun io, kun si : kunkonduki sian filon. Trakonduki. Konduki tra io kaj atingi ĝian ekstremon : trakonduki tra la urbo. Kondukanto. Homo, kiu kondukas. Kondukilo. Rimeno, ŝnuro por konduki brutojn : brido kun longaj kondukiloj. Komparu : Gvidi.


Konduktoro. Oficisto, kontrolanta biletojn en vagono, omnibuso : fervoja konduktoro.


Konduti. Agi konforme aŭ nekonforme al la reguloj de la bonmoreco, konveneco : La knabino kondutis neriproĉinde dum la tuta servado. Konduto. Maniero de la agado (konforma aŭ nekonforma al la reguloj de bonmoreco kaj konveneco). Bonkonduta. De bona konduto. Komparu : Agi, fari, procedi.


Konfederacio. Unuiĝo de kelke da ŝtatoj, kiuj havas komunan registaron, sed konservas sian sendependecon : Svisujo estas konfederacio de dudek du ŝtatoj.


Konfekcio. Vestoj, fabrike produktataj ne laŭ mezuro.


Konferenco. Kunsido por interkonsiliĝi pri gravaj aferoj : konferenco de diplomatoj.


Konfesi. - 1. Malkaŝi siajn pekojn : La pastro absolvis la konfesinton. - 2. Malkaŝe diri : Mi devas konfesi, ke mi tute ne amas lin. Konfeso. Ago, vortoj de tiu, kiu konfesas.


Konfidi. - 1. Esti certa pri la honesteco, kompetenteco de iu : Konfidu, sed vidu. - 2. Doni, lasi ion al la zorgoj, fideleco de iu : Forveturante, la gepatroj konfidis la infanon al la vartistino. Konfido. Sento de tiu, kiu konfidas. Konfidato. Homo al kiu oni konfidas siajn sekretojn : konfidato de la mastro. Konfidema. Kiu facile konfidas; kredema. Komparu : Fidi.


Konfidencio. Sciigo, kiun oni komunikas al iu, konfidante al lia diskreteco. Konfidencia. Komunikata kun konfido al ies diskreteco : konfidencia letero. Konfidencie. En konfidencia maniero : diri ion konfidencie.


Konfirmi. - 1. Proklami la verecon de io; jesi : konfirmi la novaĵon. - 2. En la katolika kaj protestanta kulto : solene ripeti la benon de la bapto. Konfirmo. Ago de tiu, kiu konfirmas; soleno, en kiu oni konfirmas. Konfirmoto. Junulo, kiu sin preparas al la soleno de la konfirmo.


Konfiski. - 1. Forpreni kiel punon por la ŝtata trezorejo : konfiski bienojn de ribelanto. - 2. Forpreni objekton malpermesitan, ne konforman al la reguloj : konfiski al la lernanto malpermesitan libron; konfiski nefreŝan viandon en la bazaro.


Konfiti. Kuiri fruktojn kun sukero, por ilin konservi en la densa siropo. Konfitaĵo. Konfititaj fruktoj.


Konflikto. Malkonsento, malpaco, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj, de opinioj : konflikto inter du regnoj; konflikto kun la propra konscienco.


Konforma. De sama karaktero, bone akordiĝanta kun io : Stilo konforma al la temo. Konforme. En maniero konforma al io. Konformigi. Fari ion konforma al io. Konformiĝi. Fariĝi konforma al io.


Konfuzi. Kaŭzi perdon de la trankvileco, de la memcerteco de iu, per subita malkovro de lia kulpo : La juĝisto tute konfuzis la krimulon per siaj demandoj. Konfuzo. Stato, sento de tiu, kiu estas konfuzita. Konfuziĝi. Fariĝi konfuzita : Ŝi tute konfuziĝis, vidante la penetreman rigardon de la edzo. Komparu : Konsterni.

Konglomerato. - 1. Kungluaĵo, konsistanta el nature kuniĝintaj diversaj ŝtonegoj. - 2. Objekto, konsistanta el kunigitaj ne samspecaj, ne unuformaj partoj.


Kongregacio. - 1. Religia kunfrataro. - 2. Komisio de kardinaloj, al kiuj la papo konfidas aferojn de la eklezio.


Kongreso. Kuniĝo de personoj, kunvenintaj de diversaj urboj aŭ landoj por diskuti komunajn aferojn, sciencajn demandojn : internacia kongreso de kuracistoj.


Koniferoj (Bot.). Pinglarboj : granda klaso de nudsemaj arboj kaj arbetoj plejparte kun pinglosimilaj ĉiam verdaj folioj : abio, pino.


Konjako. Speco de brando el fermentinta vina suko, fabrikata en la samnoma franca urbo.


Konjekti. Fari konkludojn, ne ŝufiĉe certajn pro manko de bazo. Konjekto. Konkludo, opinio de tiu, kiu konjektas. Konjektebla. Kiun oni povas konjekti. Komparu : Diveni, supozi, suspekti.


Konjugi. Ŝanĝi la finiĝon de verbo laŭ la tempoj, nombroj, personoj, modoj, formoj (aktiva, pasiva). Konjugo. Paradigmo, tabelo, laŭ kiu oni konjugas : En la latina, franca lingvo ekzistas kvar konjugoj.


Konjugacio. Konjugo.


Konjunkcio. Vorto neŝanĝebla, kuniganta vortojn aŭ frazojn : kaj, se, ke.


Konko. - 1. Malmola kovraĵo, ĉirkaŭanta kelkajn specojn de moluskoj. - 2. Objekto, havanta la formon de konko : la konko de la orelo.


Konkava. Sfere kava : Konkava okulvitro korektas la miopecon.


Konkiri. Akiri per milito; aligi al sia lando per milito, almiliti : La Romanoj konkiris la tutan antikvan mondon.


Konkludi. Formi sian opinion, kiel rezultaton de sia rezonado aŭ sin bazante sur agoj aŭ vortoj de alia persono : konkludi de io, el io. Konkludo. Opinio de tiu, kiu konkludas. Konklude. Kiel konkludo.


Konkreta. Perceptebla per la sentoj; neimagata, reala. Konkrete. En konkreta maniero.


Konkuri. Peni superi alian, kiu kondukas saman komercan aferon aŭ havas la saman celon (vakanta loko, premio) : konkuri kun iu. Konkuro. Agoj de tiu, kiu konkuras : lojala konkuro. Konkuranto. Persono, kiu konkuras.


Konkurso. Batalo inter konkurantoj laŭ difinitaj reguloj, kies rezultato estas juĝata de speciale elektitaj personoj. Konkursa. De konkurso, bazita sur konkurso : konkursaj kondiĉoj, konkursa ekzameno.


Konscio. - 1. Plena regado de siaj sentoj : Kiam oni svenas, oni perdas la konscion. - 2. Interna sento, scio de sia interna mondo : Neniaj meĥanikaj teorioj sukcesas klarigi la konscion. Konscii. Havi la konscion. Konscia. Havanta la konscion, ne instinkta : konscia homo, konscia ago. Konscie. En konscia maniero, kun konscio. Rekonsciiĝi. Reakiri la konscion : rekonsciiĝi de sveno.


Konscienco. Konscio pri la praveco aŭ malpraveco de la propraj faroj : la riproĉoj de la konscienco; pura konscienco.


Konsekvenca. Akordiĝanta logike kun la antaŭaj pensoj aŭ faroj; plene konformiganta siajn farojn al siaj principoj. Konsekvence. En konsekvenca maniero.


Konsenti. Havi la saman opinion, akcepti proponon : konsenti kun rezonado; konsenti fari ion. Konsento. Esprimo de la sama opinio, akcepto de propono. Konsentema. Kiu facile konsentas. Malkonsento. Diferenco de opinioj, rifuzo al propono. Interkonsenti. Reciproke konsenti dum traktado de afero. Komparu : Promesi.


Konservi. Zorgi, ke io ne perdiĝu, ne malboniĝu : konservi dokumenton; konservi fruktojn en provizejo; konservi sekreton.


Konservativa. Celanta konservi la nunan staton de la aferoj; kontraŭa al ŝanĝoj kaj reformoj. Konservativulo. Homo konservativa.


Konservatorio. Supera muzika lernejo.


Konsideri. Atente esplori en la spirito ĉiuflanke : Konsiderinte la cirkonstancojn, oni prokrastis la projekton. Konsidero. Pensoj de tiu, kiu konsideras.


Konsili. Esprimi sian opinion al alia persono, kion ĝi devas fari : Mi konsilas al vi : faru, kion vivolas. Konsiliĝi. Interparoli kun iu, por peti lian konsilon.


Konsisti. Esti kunmetita el partoj ; havi kiel partojn, kiel erojn : La verko konsistas el kvin volumoj.


Konsistorio. Eklezia estraro por la administraj kaj juĝaj aferoj.


Konsoli. Trankviligi la spiriton en doloro aŭ malfeliĉo kaj doni al ĝi novan esperon. Konsolo. Konsolantaj vortoj. Nekonsolebla. Kiu ne povas esti konsolita : nekonsolebla doloro.

Konsonanto. Sono, kiu povas esti elparolita nur kun vokalo : b, k, r.


Konspiri. Sekrete kunagi en politika afero : konspiri kontraŭ la registaro. Konspiro. Ago de tiuj, kiuj konspiras. Komparu : Komploto.


Konstanta. - 1. Senĉesa, ofta : konstanta pluvo. - 2. Neŝanĝebla, ĉiam sama (pri la karaktero) : konstanta homo. Konstante. En konstanta maniero, senĉese : konstante ripeti la samon. Konstanteco. Eco de tio, kio estas konstanta : konstanteco en la amo.


Konstati. Rimarki ion, kiel senduban fakton : La kuracisto povis nur konstati la morton. Konstato. Ago de tiu, kiu konstatas.


Konstelacio. Grupo de steloj, prezentanta ian figuron kaj havanta specialan nomon : la konstelacio de la granda Ursino.


Konsterni. Subite mirigi kaj timigi iun, farante lin nekapabla agi, paroli. Komparu : Konfuzi.


Konstitucio. Ŝtata sistemo de la landoj, regataj de la reprezentantoj de la popolo. Konstitucia. De la konstitucio, posedanta konstitucion : konstitucia leĝo, konstitucia reĝlando.


Konstrui. Kunmeti la partojn de tuto en ĝusta loko kaj ordo : konstrui domon, ponton, frazon. Konstruo. Ago de tiu, kiu konstruas : La konstruo daŭris kvar jarojn. Konstruaĵo. Objekto konstruita, domo.


Konsulo. Reprezentanto de lando ĉe fremda registaro, ŝirmanta la aferojn de siaj samlandanoj. Konsulejo. Oficejo de konsulo.


Konsulti. Demandi la opinion, peti konsilon de specialisto : konsulti kuraciston, advokaton.


Konsumi. Plene formanĝi, plene malaperigi, detrui : konsumi la provizojn, konsumi la fortojn. La fajro konsumis la tutan domon. Konsumo. Ago de tiu, kiu konsumas. Konsumiĝi. Fariĝi konsumita : La sano rapide konsumiĝas de ĉiuj trouzoj.


Konto. Kalkulo de persono aŭ afero en la ĉefa komerca libro : enskribi sumon en ies konto.


Kontakto. Stato de objektoj, kiuj tuŝas unu alian : elektra kontakto; malsano komunikata per kontakto.


Kontanta. Pagata tuj per preta mono. Kontante. Pagante per preta mono.


Kontenta. Kies stato akordiĝas kun la deziroj; ne havanta pluajn dezirojn : kontenta de la servisto, kontenta de si mem. Kontenteco. Stato de tiu, kiu estas kontenta. Kontentigi. Fari iun kontenta : Ekzistas homoj, kiujn nenio kontentigas. Kontentiga. Kiu kontentigas. Kontentige. En kontentiga maniero.


Kontinento. Granda teritorio, kiun oni povas trapasi, ne transirante la maron : Amerikon oni nomas la nova kontinento.


Kontingento. Parto, nombro, kiun ĉiu devas liveri : kontingento de rekrutoj.


Kontinueco. Ne interrompata interligo de partoj, de periodoj : kontinueco de la spino; kontinueco de lingvo.


Kontoro. Kancelario de negoco, de fabriko.


Kontrabando. Sekreta importado de malpermesitaj objektoj aŭ de komercaĵoj, por kiuj oni devas pagi limimposton. Kontrabandisto. Homo, kiu sin okupas per la kontrabando.


Kontrabaso. La plej granda arĉa instrumento, posedanta la plej malaltan tonon kaj uzata precipe por la akompano.


Kontrakto. Komerca interkonsento, laŭleĝe farita. Kontrakti. Fari kontrakton; preni per kontrakto : kontrakti liveradon por la armeo. Kontraktanto. Persono, kiu faras kontrakton.


Kontrapunkto. Teorio de la muzika komponado, donanta regulojn por harmonia kunmetado de voĉoj en melodio.


Kontrasto. Kompleta malsameco, kontraŭeco de du apudmetitaj objektoj aŭ ideoj : La kontrasto de la ombro kaj de la lumo. Kontrasti. Prezenti kontraston, esti en kontrasto kun io : La ruĝaj floroj bele kontrastis la verdan herbejon.


Kontraŭ. - 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata : a) Loko, kie estas unu persono aŭ objekto, apartigita per libera interspaco de alia persono, objekto, kies vizaĝo, antaŭa flanko estas turnita al la unua persono, objekto : Kontraŭ la preĝejo estas la hospitalo. Li staris kontraŭ mi, ne deturnante siajn okulojn de miaj. b) Persono, objekto, al kiu estas direktata malamika ago, batalo : sendi regimentojn kontraŭ malamiko, paroli kontraŭ projekto, naĝi kontraŭ fluo. - 2. Prefikso, kun la sama senco, kiel la prepozicio : kontraŭmeti, kontraŭbatali, kontraŭstari. Kontraŭa. Kiu estas kontraŭ : kontraŭa flanko, kontraŭa direkto, kontraŭa propono. Kontraŭe. En kontraŭa maniero. Kontraŭulo. Homo, kiu kontraŭbatalas iun, kiu apartenas al kontraŭa partio : politika kontraŭulo.

Kontribucio. Sumo, pagata de venkita lando al la venkinto, kiel repago de la militaj elspezoj. Komparu : Tributo.


Kontroli. Esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti : kontroli kalkulon, kontroli la biletojn en teatro. Kontrolo. Ago de tiu, kiu kontrolas : ĉiutaga kontrolo de kaso. Kontrolisto. Homo, kies okupo estas kontroli : fervoja kontrolisto. Komparu : Inspekti, revizi.


Konturo. Linio, prezentanta la eksteran limon de objekto; desegnaĵo, prezentanta nur la eksterajn liniojn de objekto.


Kontuzi. Lezi la korpon, difekti la histojn, ne vundante la eksteran kovraĵon (la haŭton) : La kuglo resaltis de la muro kaj kontuzis la piedon de la soldato. Kontuzo. Kontuzanta lezo.


Konuso (Geom.). Geometria figuro, kiu formiĝas, kiam ortangula triangulo turniĝas ĉirkaŭ unu el la lateroj de la orta angulo. Konusa. Kiu havas la formon de konuso.


Konvalo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ liliacoj kun bonodoraj sonorilformaj floroj (Convallaria).


Konveksa. Kurba kaj rondigita eksteren (pri surfacoj) : La konveksaj speguloj malgrandigas la objektojn.


Konveni. Esti konforma al la moroj, al la situacio, al la reguloj : Bone edukita homo ĉiam scias, kio konvenas kaj kio ne konvenas. Konvena. Kiu konvenas : konvena vorto. Konveneco. Eco de tio, kio estas konvena : la reguloj de la konveneco. Malkonvena. Kontraŭa al la moroj, al la situacio, al la reguloj. Komparu : Deci.


Konvencio. Interkonsento, kontrakto, precipe inter regnoj : literatura konvencio, gardanta la aŭtorajn rajtojn.


Konverĝi (Fiz.). Celi al la sama punkto : La sunaj radioj, trapasinte konveksan lenson, konverĝas al ĝia fokuso.


Konversacio. Interparolado por pasigi la tempon, por lerni lingvon.


Konverti. Igi iun ŝanĝi la religion, la partion, konvinkinte lin pri la supereco de la nova : konverti al la kristanismo. Konvertiĝi. Fariĝi konvertita.


Konvinki. Igi iun kredi, opinii per sufiĉaj pruvoj aŭ argumentoj : Ne facile estas konvinki homon obstinan. Konvinkiĝi. Fariĝi konvinkita. Komparu : Persvadi.


Konvolvulo (Bot.). Volverampanta el la familio de l’ konvolvulacoj (Convolvulus).


Konvolvulacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : konvolvulo.


Konvulsio (Med.). Subita kaj kontraŭvola streĉo de muskoloj aŭ membroj, kun vivegaj neregulaj movoj kaj kun perdo de la konscio : La konvulsioj estas oftaj ĉe la infanoj. Komparu : Spasmo, tetano.


Kopeko. Rusa monero, valoranta 2,5 centimojn (precize — 2,66).


Kopio. Reprodukto de skribaĵo, de pentraĵo : Ofte oni trompas naivulojn, vendante kopiojn anstataŭ originaloj. Kopii. Fari kopion. Kopilibro. Libro, en kiu oni kopias leterojn.


Koro. - 1. Ĉefa, centra organo de la cirkulado de la sango : La homa koro konsistas el kvar kavoj. - 2. Centro de la sentimentoj : bona, nobla koro. - 3. Centro, ĉefa punkto : Parizo estas la koro de Francujo. Kora. Amika, sincera : kora akcepto, kora saluto. Kore. En kora maniero. Kortuŝi. Tuŝi la sentimentojn : kortuŝanta sceno.


Koralo. Kalka kovraĵo, formiĝanta sur la korpo de samnoma mara besto, el kiu oni produktas juvelojn : La maro apud Sicilio estas riĉa je koraloj. Korala. - 1. E1 koralo : korala juvelo, korala insulo. - 2. De la koloro de koralo, ruĝa : koralaj lipoj.


Korano. Sankta libro, enhavanta la religian leĝon de Mahometo.


Korbo. Portebla ujo el salikaj vergoj, el metalfadenoj.


Kordo. Fadeno el bestaj intestoj, el metalo por muzika instrumento : La kordojn de la violono oni frotas per arĉo, la kordojn de la fortepiano oni frapas per marteletoj. Korda. Havanta kordojn : korda instrumento.


Kordono. Vico de militistaj postenoj por gardi limon, por malhelpi penetron de epidemio.


Korekti. Anstataŭigi eraran vorton, literon, sonon, nombron per ĝusta : korekti skriberaron, korekti elparoladon, korekti kalkulon. Korekto. Ago, noto de tiu, kiu korektas : Ju pli klare estas skribita la manuskripto, des pli malmultaj estas la korektoj en la presprovaĵo. Korektisto. Homo, kies okupo estas korekti la preserarojn.


Korelativa. Havanta reciprokan rilaton al alia.

Korespondi. Interŝanĝi leterojn : La Esperantistoj tre multe korespondas. Korespondanto. Persono, kiu korespondas. Korespondado. Interŝanĝado de leteroj.


Koridoro. Trairejo, kuniganta ĉambrojn de loĝejo, partojn de domo.


Korifeo. Homo eminenta en la sciencoj aŭ artoj.


Korko. Peco de ligno, de vitro, per kiu oni ŝtopas botelon. Korki. Ŝtopi botelon per korko. Korktirilo. Instrumento, per kiu oni eltiras korkojn el boteloj.


Korno. Malmola pinta elkreskaĵo sur la kapo de kelkaj remaĉantaj bestoj : El la kornoj oni fabrikas kombilojn, butonojn k. t. p. Ĉaskorno. Instrumento de ĉasistoj por doni signalojn. Unukorna, dukorna. Havanta unu, du kornojn : La rinocero aŭ nazkornulo estas besto unukorna.


Korneo (Anat.). Travidebla antaŭa membrano de l’ okulo.


Korneto. Malgranda trumpeto kun butonoj - la ĉefa blovinstrumento de orkestro.


Kornico. Arĥitektura ornamaĵo, reliefo sur muro sub tegmento, sub plafono.


Korniko (Zool.). Griza birdo el la familio de l’ korvoj (Corvus cornix).


Korolo (Bot.). Diverskoloraj folietoj (petaloj) de l’ floro, kovrantaj ĝiajn seksajn organojn (stamenojn kaj pistilojn).


Korpo. - 1. Materia parto de l’ homoj kaj bestoj. - 2. Organika aŭ neorganika substanco : Ĉiuj korpoj havas dimensiojn kaj pezon. Korpa. De korpo; kiu rilatas la korpon : korpa puno. Korpigi. Fari ion korphava; prezenti en korpa formo : Kion la poeto kantas, tion korpigas la skulptisto. Korpiĝi. Preni, akcepti formon de korpo : Dio korpiĝis en la persono de Kristo.


Korporacio. Societo de samprofesianoj, posedanta la rajtojn de leĝa persono.


Korpuso. Parto de armeo, havanta ĉiujn specojn de la armiloj kaj militistoj kaj apartan ĉefon.


Korsaĵo. Supra parto de la virina vesto, kovranta la buston.


Korsaro. Mara rabisto.


Korseto. Laĉebla virina vesto kun balenostoj por subteni la buston.


Korto. Spaco, supre libera, ĉirkaŭita de konstruaĵo; ĉirkaŭbarita spaco antaŭ konstruaĵo. Kortego. Ĉirkaŭantaro de regnestro, de princo : Kortegano. Persono, apartenanta al kortego.


Korupti. Akiri ies favoron en kontraŭleĝa afero per mono aŭ donaco : korupti juĝiston.


Korvo (Zool.). Nigra raba birdo el la vico de l’ paseroj (Corvus).


Korveto. Trimasta milita ŝipo, pli malgranda ol la fregato.


Kosmo. Tutmondo, universo.


Kosmetiko. Arto plibeligi la korpon kaj konservi ĝian freŝecon.


Kosmogonio. Scienco pri la deveno de la universo.


Kosmografio. Scienco pri la strukturo de la universo, pri la movoj de la astroj.


Kosmologio. Scienco pri la leĝoj, regantaj la universon.


Kosmopolito. Civitano de la tuta mondo; homo, ŝatanta pli alte la bonon de la homaro, ol tiun de sia patrujo.


Kosto. Sumo necesa por fari, akiri ion : La kostoj de la konstruo. Kosti. - 1. Bezoni monon, laboron, penon, oferon por esti farita : La publikigo kostis mil frankojn. La konfeso kostis al li multe. - 2. Esti vendata je la prezo de : La volumo kostas du frankojn. Multekosta. Kiu multe kostas; kara, altpreza. Komparu : Prezo, valoro. La konstruo de la domo kostis milionon da frankoj kaj oni volas vendi ĝin je la prezo de 1,200,000 fr., sed ĝia valoro ne atingas eĉ duonon de la lasta sumo, ĉar la loĝejoj estas ne komfortaj kaj malsekaj.


Kostumo. Vesto propra al cirkonstancoj, al nacieco : festa kostumo, nacia kostumo. Komparu : Livreo, uniformo.


Koto. Polvo, tero de stratoj, de vojoj, miksita kun akvo.


Kotiledono (Bot.). Embrio de la primitiva folio en la semo de l’ vegetaĵoj (Cotiledo).


Kotizi. Pagi sian parton en komunan kason, por komuna celo. Kotizaĵo. Sumo kotizata : La kotizaĵo en la esperantistaj societoj ne estas alta.


Kotleto. Rostita vianda ripopeco : bovida kotleto.


Kotono. Longa, delikata lanugo, kiu ĉirkaŭvolvas la grajnojn de la samnoma arbeto kaj el kiu oni fabrikas tolosimilan ŝtofon, drapon. Kotona. El kotono. Kotonujo. Arbeto el la familio de l’ malvacoj (Gossypium).

Koturno (Zool.). Birdo el la vico de la kokoj (Coturnix).


Kovi. Maturigi la embriojn en la ovoj, varmigante ilin per la propra korpo.


Koverto. Faldita papera folio, en kiun oni metas leteron kaj sur kiu oni skribas la adreson.


Kovri. Meti objekton aŭ objektojn sur alia, por kaŝi, konservi, ornami la lastan : kovri la kapon per tuko; kovri tombon per floroj. Kovrilo, kovraĵo. Objekto uzata por kovri. Malkovri. - 1. Forpreni objekton, kovrantan alian objekton : Salutante sur la strato, oni malkovras la kapon. - 2. Trovi ion, kio estis kaŝita, nekonata : malkovri Amerikon, malkovri sekreton. Komparu : Elpensi.


Kozako. Loĝanto de la sud-oriento de Rusujo, servanta en la rusa kavalerio.


Krabo (Zool.). Dekpieda krustulo, vivanta en la konkoj de moluskoj (Cancer pagurus).


Krabro (Zool.). Speco de vespo (Vespa crabro).


Kraĉi. Eligi per rapida elspiro tion, kio estas en la buŝo : kraĉi salivon, kraĉi sangon. Kraĉaĵo. Tio, kion oni kraĉas. Kraĉujo. Vazo, en kiun oni kraĉas.


Krado. Aro de paralelaj stangoj, kunigitaj per aliaj, perpendikularaj al ili, servanta kiel forta baro : krado en fenestro de malliberejo; krado de ĉirkaŭbaro. Kradrostilo. Rostilo en la formo de fera krado.


Krajono. Maldika peceto de grafito, de kolorita kreto, fiksita en ligna bastoneto, por skribi, desegni.


Kraki. Eligi sekan bruon dum krevado, dum rompiĝado : Rompiĝanta branĉo krakas. Sekaj folioj krakas sub la piedoj de la pasantoj. Kraketi. Eligi sonon, kiel la salo, ĵetita en la fajron. Komparu : Knari.


Krakeno. Seka kuko. Komparu : Kringo.


Krampo. Fera kurbigita peco kun akraj pintoj por forte kunigi, fiksi : kunigi du trabojn per krampoj.


Krano. Turnebla aparato ĉe tuboj, ĉe vazoj por fermi aŭ malfermi la elfluon de fluidaĵo.


Kranio (Anat.). Osta skatolo, kiu entenas cerbon de la vertebruloj.


Kratago (Bot.). Arbo el la familio de l‘ rozacoj, kies ligno estas uzata de l' tornistoj (Crataegus).


Kratero. Malfermaĵo de vulkano.


Kravato. Silka, lana peco, per kiu oni ĉirkaŭligas la kolon, la kolumon.


Krei. Fari objekton, estaĵon et nenio; Dio kreis la mondon. Kreinto. Tiu, kiu kreis : Dio, Kreinto de l’ mondo. Kreaĵo. Objekto, estaĵo kreita.


Kredi. Opinii vera, prava; esti konvinkita pri la vereco, pravero : Ne kredu al mensogulo. Kredi je Dio. Kredo. Opinio, sento de tiu, kiu kredas : firma kredo, naiva kredo. Kredebla. Kiun oni povas kredi. Kredinda. Kiu meritas kredon. Kredema. Kiu facile kredas : Homo kredema estas ofte trompata. Kredemo. Eco de tiu, kiu facile kredas.


Kredito. - 1. Konfido, ĝuata de komercisto pri akurateco en la pagado de ŝuldoj. - 2. Pruntedonado en kontanta mono aŭ rajtigo prokrasti la pagon por ricevita komercaĵo. - 3. Parto de konto, kie oni enskribas sub ies nomo la sumojn, kiuj al li ŝuldas la komercisto. Jam longe antaŭ la bankroto, N. tute perdis la krediton. Havi krediton de cent mil frankoj en la regna banko. Aĉeti, vendi je kredito. Enskribi en ies kredito.


Kreditoro. Persono, al kiu oni ŝuldas.


Krejcero. Aŭstria monero, valoranta 2 centimojn.


Kremo. - 1. Grasa parto de la lakto, kiu en vazo leviĝas al la supraĵo : Kafo kun kremo. - 2. Plej bona, plej eminenta parto de aro de personoj : la kremo de societo. Senkremigi. Depreni la kremon de lakto : senkremigita lakto.


Kreno (Bot.). Herbo el la familio de l’ kruciferoj; ĝia radiko estas uzata kiel spicaĵo (Cochlearia armoracia).


Kreolo. Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko.


Kreozoto. Senkolora, olea fluidaĵo, ekstraktata per distilado el gudro kaj uzata kiel antisepsa rimedo, kontraŭ la ftizo.


Krepo. Maldensa silka, lana teksaĵo kun sulkigita supraĵo : La nigra krepo estas signo de funebro.


Krepusko. Nehela lumo antaŭ la leviĝo de la suno kaj post ĝia subiro.


Kreso (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, rimedo kontraŭ la puloj (Lepidium).


Kreski. - 1. Aperi, ekzisti (pri la vegetaĵoj) : En la dezerto kreskas nenio. - 2. Fariĝi pli alta, pli granda (pri la

vegetaĵoj kaj bestoj) : La malbonaj herboj kreskas rapide. - 3. Pligrandiĝi, fariĝi pli multenombra : societo kreskas. Kresko. - 1. Stato de tio, kio kreskas. - 2. Alteco de estaĵo, kiel rezultato de la kreskado  : infanoj de sama kresko. Kreskaĵo. Vegetaĵo. Altkreska. De alta kresko  : altkreska viro.


Kresto. Elkreskaĵo, similanta kombilon, sur la kapo de la koko kaj de kelkaj aliaj birdoj.


Krestomatio. Sisteme ordigita kolekto el plej bonaj aŭtoroj, por la studado de lingvo aŭ de literaturo; legolibro.


Kreto. Delikata, blanka karbonato de kalko, uzata por skribi sur nigra tabulo.


Kreteno. Spirita kaj fizika kriplulo; idioto, homo tre malsaĝa.


Krevi. Subite disiĝi, fendiĝi de interna forto : bombo krevas. Krevigi. Fari, ke io krevu : krevigi ŝtonon per pulvo. Komparu : Fendi, spliti.


Krii. Eligi subitajn laŭtajn sonojn per la voĉo : krii de doloro, krii helpon. Krio. Laŭta subita sono de la voĉo. Kriema. Kiu havas inklinon al la kriado : kriema virino.


Kribri. Apartigi de subtilaj partoj de seka korpo la grandajn, aŭ de la solidaj la fluidajn per speciala truita instrumento, nomata Kribrilo.


Krimo. Ĉiu ago kontraŭ grava morala, religia aŭ civila leĝo : mortigo. Krimi. Plenumi krimon. Krima. - 1 Kulpa je krimo : krima homo. - 2. Kiu rilatas krimon : krima ago. Krimulo. Homo krima.


Kriminala. Koncernanta la juron pri la krimoj : kriminala proceso.


Kringo. Ringforma kuko. Komparu : Krakeno.


Kripla. Perdinta unu aŭ kelke da membroj; perdinta la kapablon uzi unu aŭ kelke da membroj : surda, lama. Kripligi. Fari iun kripla : La pafvundo kripligis la soldaton. Kriplulo. Homo kripla.


Kripto. Subteraĵo de preĝejo, kie oni iam enterigadis la mortintojn.


Kriptogamoj (Bot.). Sensemaj vegetaĵoj : fungoj, likenoj, muskoj.


Krispo. - 1. Faldoj de la peritoneo, kiuj fiksas la diversajn partojn de la intestoj. - 2. Objekto kun multaj faldoj, similanta krispon : Oni portis kolumojn krispojn en la XV kaj XVI jarcento. Krispa. Havanta multe da krispoj, konsistanta el multaj krispoj.


Kristo. La Filo de Dio. Kristano. Ano de la eklezio de Kristo : katoliko, protestanto. Kristnasko. Tago de la naskiĝo de Kristo.


Kristalo. - 1. Ero de mineralo en la formo de regula aŭ simetria poliedro. - 2. Tre pura senkolora vitro. Kristaligi. Ŝanĝi en kristalon : kristaligi el solvaĵo. Kristaliĝi. Fariĝi kristalo.


Kriterio. Certa konfidinda propreco, per kiu oni povas distingi veron de malvero.


Kritiki. - 1. Esplori verkon de scienco, literaturo aŭ arto, por montri ĝiajn bonaĵojn kaj malbonaĵojn. - 2. Severe juĝi, mallaŭdi : Nenio kontentigas lin, - li ĉion kritikas. Kritiko. Ago, artikolo de tiu, kiu kritikas : severa, favora, akra kritiko. Kritikisto. Homo, kies specialo, okupo estas kritiki : teatra kritikisto.


Krizo. - 1. Ŝanĝo en bonon aŭ malbonon, okazanta subite dum malsano. - 2. Danĝera, decida momento de afero : financa krizo. Kriza. De krizo; danĝera : kriza momento.


Krizalido (Zool.). Formo de insekto antaŭ la elkresko de ĝiaj flugiloj. Komparu : Larvo, kokono, raŭpo.


Krokodilo (Zool.). Granda kvarpieda rampulo, vivanta en varmegaj landoj (Crocodilus).


Krom. Prepozicio, kun la senco : - 1. Ne nur... sed ankaŭ... : Krom la samurbanoj venis multaj eksterlandaj gastoj. - 2. Ekster, se oni esceptas : Venis ĉiuj, krom la patro.


Kromo (Ĥem.). Gr. Ĥemia elemento, grizeta metalo; ĝiaj kombinaĵoj kun aliaj metaloj estas uzataj en la industrio.


Kromata (Fiz.). - 1. Koncernanta la kolorojn : kromata aberacio. – 2. (Muz.). Konsistanta el notoj kun intervalo de duontono : kromata gamo.


Krono. - 1. Kunplektaĵo de floroj kaj folioj en la formo de cirklo : Dum la promenado la knabinoj ornamis la kapojn per kronoj.- 2. Surkapa ornamaĵo kun multekostaj ŝtonoj, kiun la reĝoj surmetas dum solenaj okazoj, kiel signon de sia rango. Kroni. - 1. Meti kronon sur la kapon : kroni la kapon per floroj. - 2. Unuafoje solene surmeti la reĝan kronon kiel signon de la reĝa povo : Napoleono estis kronita kiel imperiestro en la jaro 1804. Glorkrono. Nimbo.


Kroniko. - 1. Simplaj, laŭjaraj notoj pri faktoj, okazantaj en regno,

komunumo, familio. - 2. Artikolo en gazeto pri la lastaj novaĵoj : politika kroniko.


Kronologio. Scienco pri la historiaj datoj.


Kronometro. Tre preciza horloĝo : astronomia kronometro.


Kropo. - 1. Poŝo, prezentanta ŝvelon de la kola parto de l’ ezofago de la grajnomanĝantaj birdoj. - 2. Tumoro de la tiroida (surlaringa) glando de l’ homo.


Krozi. Veturi kaj reveturi por kontroli la navigadon. Krozŝipo. Milita ŝipo por krozi.


Kruco. Figuro aŭ korpo, konsistanta el du rektaj partoj, formantaj kvar rektajn angulojn : desegni krucon sur papero; la kruco de Kristo, la signo de la kruco dum la preĝado. Kruci. Kunmeti du objektojn, formante el ili krucon : kruci la brakojn. Kruciĝi. Sin renkonti reciproke, formante krucon : vojoj, linioj kruciĝas. Krucumi. Najli al kruco por ekzekuti : Kristo estis krucumita. Vojkruco. Loko, kie la vojoj kruciĝas.


Krucifikso. Kruco kun figuro de krucumita Kristo.


Kruĉo. Vazo por fluidaĵoj, kun larĝa ventro kaj pli mallarĝa kolo kun orelo : tekruĉo, kafokruĉo.


Kruda. - 1. En natura stato : kruda fero. - 2. Needukita, neĝentila : kruda kamparano. Krudeco. Eco de tio, kio estas kruda. Krude. En kruda maniero. Komparu : Maldelikata.


Kruela. Inklina turmenti vivantajn estaĵojn : kruela besto, kruela tirano. Kruele. En kruela maniero : kruele mortigi; kruele doloranta vundo. Krueleco. Eco de tiu, kiu estas kruela.


Krupo (Med.). Infekta malsano, karakterizata de membranoj en la laringo kaj de simptomoj de sufoko.


Kruro (Anat.). Parto de la malsupra ekstrema membro, de la genuo ĝis la piedo.


Krusto. Malmoliĝinta kovraĵo de korpo : krusto de pano, krusto de vundo. Krustuloj (Zool.). Klaso de artropodoj, kovritaj de krusto : konkoj (Crustacea).


Kruta. Forte klinita al horizonto; havanta direkton, proksiman al la vertikala : kruta monto. Komparu : Abrupta, dekliva.


Ksilofono. Muzika instrumento, konsistanta el paralelaj lignaj trabetoj de neegala longeco, kiujn oni frapas per du lignaj bastonetoj.


Ksilografi. Fari desegnaĵojn sur ligno per speciala ŝtala instrumento, por reprodukti ilin per la presado. Ksilografo. Homo, kies specialo estas ksilografi. Ksilografio. Arto ksilografi.


K. t. p. Kaj tiel plu.


Kubo. - 1. Figuro, korpo kun ses egalaj kvadrataj surfacoj. - 2. Tria potenco : a3 estas la kubo de a. Kuba. Kiu havas formon, valoron de kubo : kuba skatolo, kuba potenco.


Kubuto (Anat.). Parto de la supra ekstrema membro, kie la humero kuniĝas kun la brako : sin apogi sur la kubutoj.


Kudri - 1. Kunigi per fadeno, traigante ĝin tra tolo, drapo k. t. p. per speciala instrumento, nomata kudrilo : La virinoj volonte kudras. - 2. Produkti per la kudrado : kudri veston. Kudrilo. Malgranda ŝtala maldika instrumento kun akra pinto ĉe unu ekstremo kaj truo ĉe la alia, por kudri. Kudristino. Virino, kies profesio estas kudri. Kudrejo. Ejo, kie oni kudras.


Kufo. Simpla kovraĵo de la kapo de virinoj.


Kuglo. Plumba globo, per kiu oni ŝarĝas la pulvopafilojn.


Kuiri. Prepari nutraĵon per la fajro, precipe boligi fluidan nutraĵon aŭ solidan en fluida : kuiri viandon, kuiri supon. Kuirejo. Loko, kie oni kuiras. Kuiristo. Homo, kies profesio estas kuiri. Kuiristino. Virino, kies profesio estas kuiri. Komparu : Baki, friti, rosti.


Kuko. Bakaĵo el delikata pasto kun sukero. Kukejo. Loko, kie oni faras kaj vendas kukojn, konfitaĵojn, k. t. p.


Kukolo (Zool.). Birdo rimarkinda per tio, ke la ino metas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj (Cuculus).


Kukumo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj, uzata kiel manĝaĵo, tre populara en Germanujo, Polujo, Rusujo (Cucumis sativus).


Kukurbo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj kun grandaj fruktoj (ĝis 100 kg.) (Cucurbita).


Kukurbacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : kukurbo, kukumo, melono.


Kulo (Zool.). Insekto el la familio dela duflugilaj, sin nutranta per la sango de bestoj (Culex).


Kulero. Ilo kun tenilo, por ĉerpi, manĝi fluidaĵojn : tekulero; kulero da medikamento.

Kuliso. Pentrita movebla flanka parto sur la scenejo : post la kulisoj = kaŝe.


Kulpa. Plenuminta krimon, malbonan faron, eraron : La kuracisto ne estis kulpa pri la morto de la malsanulo aŭ ke la malsanulo mortis. Kulpulo. Homo kulpa. Kulpo. Malrespekto de leĝo aŭ devo de tiu, kiu estas kulpa. Kulpigi. Proklami iun kulpa : kulpigi iun pri io. Kulpigito. Persono kulpigita, precipe juĝe kulpigita. Senkulpa. Ne kulpa. Senkulpigi. Proklami iun senkulpa.


Kulto. Alta respekto al Dio, al forte amataj, ŝatataj personoj; religio; religiaj ceremonioj : la katolika kulto. Li sentas veran kulton al sia edzino.


Kulturi. - 1. Plenumi la laborojn, kiuj faras la teron fruktodona : kulturi kampon. - 2. Civilizi : kulturita nacio. Kulturo. Civilizacio.


Kumino (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ umbeliferoj, kies semoj estas uzataj kiel spicaĵo (Carum carvi).


Kun. - 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata : a) Akompano, samtempeco : Iru kun mi. Mi venis kun ĉiuj aliaj. b) Maniero : akcepti iun kun malfermitaj brakoj. - 2. Prefikso, esprimanta akompanon, samtempecon; agon per kiu el du aŭ kelke da objektoj oni faras unu : kunveni, kunkudri, kunigi. Kune. En la sama tempo, akompanante unu alian : Ni kune faru la laboron.


Kuniklo (Zool.). Mambesto el la familio de la leporoj (Lepus cuniculus).


Kupo. Malgranda vazo, kiun oni almetas al la haŭto, maldensiginte la aeron per bruligo de alkoholo, por kaŭzi lokan sangalfluon : La kupoj estas preskaŭ ne uzataj en la moderna medicino.


Kupeo. Parto de vagono, apartigita de la aliaj, kun aparta pordo : kupeo por la fumantoj, kupeo por la sinjorinoj.


Kupolo. Duongloba supro de konstruaĵo.


Kupono. Dokumento ĉe akcioj aŭ obligacioj, post prezento de kiu oni ricevas la procentojn.


Kupro (Ĥem.). Cu. Ĥemia elemento, brune ruĝa peza metalo uzata por plej diversaj objektoj : tuboj, moneroj, en kunfandaĵoj kun stano (bronzo) kun zinko (latuno).


Kupuliferoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : fago, kverko, kaŝtano.


Kuri. Rapide sin movi per la piedoj : La homo ne kuras tiel rapide, kiel la ĉevalo. Alkuri. Kuri al io kaj ĝin atingi : alkuri al la urbo. Forkuri. Kuri for de io kaj ĝin forlasi : forkuri el la malliberejo.


Kuraci. Fari tion, kio estas necesa por resanigi malsanulon : Oni ne devas kuraci sole per medikamentoj. Kuracato. Persono, kiun oni kuracas. Kuracisto. Homo, kies profesio estas kuraci.


Kuraĝa. Ne perdanta la trankvilon, ne timanta dum danĝero : kuraĝa soldato, kuraĝa ĥirurgo. Kuraĝo. Stato de animo de tiu, kiu estas kuraĝa. Kuraĝi. Havi Ia kuraĝon : La knabo ne kuraĝis peti la patron. Kuraĝigi. Inspiri al iu kuraĝon, fari iun kuraĝa : La aplaŭdoj kuraĝigis la timeman oratoron. Kuraĝiĝi. Fariĝi kuraĝa : Post la unua venko la junaj soldatoj kuraĝiĝis. Kuraĝulo. Homo kuraĝa. Kuraĝe. En kuraĝa maniero : « Kuraĝe! » — ekkriis la generalo. Malkuraĝa. Maltrankvila, timanta dum danĝero. Senkuraĝa. Nekuraĝa. Senkuraĝigi. Senigi iun de kuraĝo. Rekuraĝigi. Inspiri kuraĝon al persono, kiu ĝin perdis; ree fari iun kuraĝa.


Kuratoro. Persono jure nomita, por gardi la havon de neplenaĝa orfo, de iu ne posedanta la personajn rajtojn : kuratoro de infano, de idioto.


Kurba. Nerekta kaj ne konsistanta el rektaj partoj : La linio povas esti rekta (la plej mallonga vojo inter du punktoj), kurba aŭ rompita. Kurbeco. Eco de tio, kio estas kurba. Kurbigi. Fari ion kurba : La aĝo kurbigas. Kurbiĝi. Fariĝi kurba.


Kurio. - 1. Ĉiu el la klasoj, en kiujn estis dividitaj la eminentaj gentoj de la antikva Romo. - 2. Papa kortego kaj kolegio de la kardinaloj.


Kuriero. Homo, kies okupo estas porti korespondaĵojn.


Kurioza. Interesa per sia malofteco, eksterordinareco.


Kurso. - 1. Meza valoro de akcioj, kambioj, eksterlanda mono, notata ĉiutage en la borso : alta, malalta kurso; kurso leviĝas, falas. - 2. Sistema instruo de scienco, arto, metio : kurso de la itala lingvo, kurso de la naĝarto.


Kursivo. Klinitaj presliteroj, similantaj la skribliterojn : Ĉiuj ekzemploj en nia vortaro estas presitaj per la kursivo. Kursiva. Havanta la formon de l’ kursivo. Kursive. Per kursivo.


Kurtaĝo. Pago al makleristo.

Kurteno. Pendanta tuko por ŝirmi de la lumo, por kaŝi ion : litkurteno, pordokurteno.


Kuseno. Sako, plenigita per molaj objektoj (anseraj plumoj, haregoj k. t. p.) : kapkuseno, litkuseno.


Kuŝi. Resti horizontale sur sia plej granda supraĵo : kuŝi en lito, kuŝi sur kanapo, sur la tero. Kuŝejo. Loko, kie oni kuŝas. Kuŝigi. Meti ion tiel, ke ĝi kuŝu : kuŝigi infanon en lulilo. Kuŝiĝi. Fariĝi kuŝanta : kuŝiĝi sur pajlo.


Kutimo. Emo, inklino, akirita per ofta ripetado aŭ uzado : Interrompi la kontraŭulon dum la diskuto estas malbona kutimo. Kutimi. Akiri kutimon : La ĉevalo jam preskaŭ kutimis ne manĝi, sed bedaŭrinde ĝi mortis. Kutima. Bazita sur kutimo, ordinara. Kutimigi. Kaŭzi ies kutimon : kutimigi infanon al akurateco.


Kutro. Rapida unumasta ŝipo.


Kuvo. Granda vazo por diversaj hejmaj uzoj : lavkuvo, bankuvo.


Kuzo. Filo de frato aŭ de fratino de unu el la gepatroj. Kuzino. Filino de frato aŭ de fratino de unu el la gepatroj.


Kvadranto (Geom.). Kvarono de rondo.


Kvadrato. - 1. Ortangula kvarangulo, kies ĉiuj flankoj estas egalaj. - 2. Dua potenco : a2 estas la kvadrato de a. Kvadrata. Kiu havas la formon de kvadrato; de la dua potenco : kvadrata folio, kvadrata ekvacio.


Kvadraturo (Geom.). Desegno de kvadrato, egalsurfaca kun donita figuro.


Kvadrigo. Ĉaro de la antikvaj Romanoj, al kiu oni jungis kvar ĉevalojn : blankĉevala kvadrigo de triumfanto.


Kvadrilo. Franca danco, internacie konata, en kiu du vicoj, konsistantaj el paroj, dancas unu kontraŭ la alia : La kvadrilo konsistas el ses figuroj.


Kvadriliono. Milo da trilionoj : 1,000,000,000,000,000.


Kvaki. Eligi sonojn, kiel tiu de l’ ranoj.


Kvakero. Ano de protestanta sekto, karakterizata de sobraj moroj, disvastigita en Anglujo kaj Ameriko.


Kvalifiki. Determini, al kia kategorio devas io aŭ iu aparteni : kvalifiki en la gvardion.


Kvalito. – 1. Tio, kio faras, ke persono aŭ objekto estas tia, kaj ne alia : posedi ĉiujn kvalitojn de bona oratoro. - 2. Grado de eco : tolo de plej alta kvalito.


Kvankam. Ceda konjunkcio = malgraŭ tio, ke : Kvankam ŝi estas riĉa, ŝi vestas sin tre simple.


Kvanto. Eco, dank' al kiu objekto povas esti kalkulita, mezurita; grandeco, nombro : La kvanto de la idolistoj estas granda en Afriko. La kvalito estas pli grava, ol la kvanto.


Kvar. Dufoje du; 4 : La kvar sezonoj. Kvara. Kiu okupas lokon, signitan per la nombro kvar; kiu sekvas tri : kvara vico, kvara volumo. Kvarfoje. Kvar fojojn. Kvarobla. Kvarfoje pli granda : kvarobla prezo. Kvarobligi. Fari ion kvarfoje pli granda : kvarobligi la amplekson de revuo. Kvarobliĝi. Fariĝi kvarfoje pli granda : Dum unu jaro la kvanto de l’ societanoj kvarobliĝis. Kvarono. Ĉiu el la kvar egalaj partoj, en kiujn estas dividita tuto : kvarono da horo = 15 minutoj. Kvarope. Kune kvar (pri personoj) : promeni kvarope.


Kvaranteno. Restado pli aŭ malpli longa, kiun devas fari en izolita loko la personoj kaj bestoj, venantaj de infektita lando : kvaranteno kontraŭ la pesto.


Kvarco (Ĥem.). Mineralo, konsistanta el pura siliko.


Kvarto. Tono, kvara de la baza.


Kvartalo. Parto de urbo : La Latina kvartalo en Parizo estas loĝata de studentoj.


Kvarteto. - 1. Muzika verko por kvar voĉoj aŭ por kvar instrumentoj. - 2. Personoj, kiuj ludas tian verkon.


Kvasto. Ornamaĵo de mebloj, de vestoj, en formo de ronda peniko.


Kvazaŭ. Prepozicio kun la senco : kiel se : Li parolas kvazaŭ pastro = kiel se li estus pastro.


Kvestoro. Oficisto de la trezorejo. en la antikva Romo.


Kverko (Bot.). Arbo el la familio de l’ kupuliferoj : ĝia ligno, tre fortika, estas uzata por mebloj, plankoj (Quercus).


Kvieta. Nekolerema, nefacile incitebla, nepasia, pacema : kvieta karaktero, kvieta besto. Kvieto. Kvieteco. Stato de tio, kio estas kvieta. Kvietigi. Fari iun kvieta : kvietigi homon, sovaĝan beston, doloron. Kvietiĝi. Fariĝi kvieta. Kvietigisto. [1] Homo, kies specialo estas kvietigi la sovaĝajn bestojn. Komparu : Milda, trankvila, serena.

Kvin. Kvar plus unu ; 5 : La kvin fingroj de la mano.


Kvinto. Tono, kvina de la baza.


Kvintesenco. Esenco de esenco; plej koncize esprimita esenco de afero.


Kvintiliono. Miliono da trilionoj : 1,000,000,000,000,000,000.


Kvita. Nenion ŝuldanta al iu, fininta la kalkulojn kun iu sen ŝuldo : Mi ŝuldas al vi ankoraŭ 100 frankojn; post unu monato mi pagos ilin kaj ni estos kvitaj. Kvitiĝi. Fini la kalkulojn kun iu sen ŝuldo : kvitiĝi kun iu.


Kvitanco. Ricevatesto. Kvitanci. Doni, skribi kvitancon.


  1. nun : domptisto?