Vortaro de Esperanto/Litero L
La, l'. Artikolo difinita, uzata kiam oni parolas pri konataj personoj, objektoj, aferoj.
Labiatoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj, unupetalaj vegetaĵoj : mento, salvio.
Labirinto. Konstruaĵo, konsistanta el granda nombro da ĉambroj, tiel dismetitaj, ke tre malfacile estas trovila eliron; loko, el kiu malfacile estas trovi eliron : La antikva kvartalo de nia urbo estas vera labirinto.
Labori. Streĉi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi celon, por plenumi ion : labori en fabriko, labori en oficejo. Laboro. Ago de tiu, kiu laboras : Dolĉa estas la ripozo post la laboro. Laboranto. Homo, kiu laboras. Laboristo. Homo, kiu sin dungas por laboro. Laborejo. Loko, kie oni laboras. Laborema. Kiu amas labori. Mallaborema. Kiu ne amas labori, maldiligenta. Kunlabori. Plenumi komunan laboron kun aliaj personoj : kunlabori en gazeto. Punlaboro. Laboro, kiun plenumas kondamnito, kiel punon : punlaboro en la minejoj.
Laca. Perdinta de la laboro aŭ maldormo la fortojn kaj la deziron labori : laca de la draŝado, de la marŝado, de la nokta diboĉo. Lacigi. Fari iun laca. La rapida laboro baldaŭ lacigas. Laciĝi. Fariĝi laca : laciĝi de kurado. Laceco. Stato de tiu, kiu estas laca. Nelacigebla. Kiu ne laciĝas : nelacigebla propagandisto.
Lacerto (Zool.). Rampulo, kies longa korpo estas kovrita de kornaj skvamoj (Lacerto).
Laĉo. Ŝnuro el linaj, kotonaj, silkaj fadenoj, kiun oni traigas tra specialaj truoj por kuntiri korseton, ŝuon k. t. p. Laĉi. Kuntiri, ligi per laĉo.
Lado. Metalo en folioj, precipe stanita fera folio.
Lafo. Fandita, varmega substanco, eliĝanta el la vulkanoj.
Lago. Granda akvujo, ĉirkaŭita de la tero : la Ĝeneva lago. Lageto. Malgranda akvujo de senflua akvo, ĉirkaŭita de la tero : lageto en ĝardeno.
Laguno. Apudborda neprofunda parto de maro kun multaj insuletoj, formanta kvazaŭ lagon : la lagunoj de Venecio.
Laiko. - 1. Homo, kiu ne apartenas al la pastraro. - 2. Homo nekompetenta, nespecialisto. Laika. De laiko, kiu koncernas laikon : laika edukado.
Lako. Terebinta aŭ alkohola solvaĵo de rezino, uzata por gardi objektojn de la malsekeco kaj fari ilin brilantaj. Laki. Kovri per lako. Laktolo. Lakita tolo, Komparu : Emajlo, glazuro, poluro.
Lakeo. - 1. Hejma servisto ĉe riĉuloj, plej ofte portanta specialan livreon. - 2. Homo tro humila, sen memestimo.
Lakmuso. Blua farbo ruĝiĝanta de l’ acidoj kaj ree bluiĝanta de l’ alkalioj.
Lakona. Konciza. Lakone. En lakona maniero. Lakonismo. Maniero paroli koncize.
Lakso. Ofta eligado de nenormale fluidaj ekskrementoj. Laksi. Ofte eligi nenormale fluidajn ekskrementojn. Laksigi. Kaŭzi lakson de iu. Laksiga. Kaŭzanta lakson : La ricina oleo estas la plej populara laksiga rimedo.
Lakto. Blanka fluidaĵo, produktata de la inoj de l’ mambestoj por nutri la idojn : la bovina lakto. Lakta. El lakto, konsistanta el lakto : lakta manĝaĵo, lakta dieto.
Laktuko (Bot.). Vegetaĵo (salato) el la familio de l’ kompozitoj (Lactuca).
Lamo (Zool.). Remaĉulo el la familio de l’ kameloj (Auchenia lama).
Lama. Malhelpata en la paŝado kaŭze de kripleco de piedo : Antaŭ unu jaro li falis de la tegmento kaj de tiu tempo li estas lama. Lamulo. Homo lama. Lami. Esti lama, iri kiel lama. Lamigi. Fari iun lama : La kanona kuglo lamigis la soldaton. Lambastono. Bastono, sur kiu sin apogas la lamulo.
Lamao. Pastro de Budho ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj.
Lamaismo. Budha sekto ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj.
Lameno. Plata, tre maldika peco.
Lampo. Vazo kun meĉo kaj bruligebla fluidaĵo, por lumigi : petrola lampo.
Lano. Molaj, krispaj haroj de kelkaj bestoj, precipe de la ŝafoj. Lana. El lano : lana teksaĵo.
Lanco. Batalilo, konsistanta el ligna stango kun akra pinto.
Lanceto. Ambaŭakra kunmetebla ĥirurgia tranĉilo.
Lando. Granda limigita parto de la tero, prezentanta apartan tuton laŭ la loĝantaro aŭ laŭ la politika vidpunkto : En niaj kongresoj partoprenas reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj landoj. Alilando. Eksterlando. Fremdlando. Ne nia lando. Alilanda. Eksterlanda. Fremdlanda. De alia lando, venanta de alia lando : fremdlanda gasto, alilanda komercaĵo. Hejmlando. Patrujo. Aliland-, Eksterland-, Fremdlandano. Loĝanto, civitano de alia lando. Samlandano. Loĝanto, civitano de la sama lando. Komparu : Regno, ŝtato.
Lango. Muskula organo en la buŝo, por manĝi kaj paroli.
Lantano (Ĥem.). La. Ĥemia elemento, malofta metalo.
Lanterno. Skatolo kun travideblaj partoj, en kiun oni metas lumigantan objekton (kandelon, lampon) por ĝin gardi de la vento.
Lanugo. Delikataj maldikaj plumoj de junaj birdoj.
Lapiso. Nitrato de arĝento, uzata en la medicino : La lapison oni nomas ankaŭ infera ŝtono.
Lardo. Graso, formanta tavolon sur la ripoj de bestoj, precipe de porkoj. Lardi. Trapiki viandon per pecoj de lardo. Komparu : Graso, sebo.
Larĝa. Granda en la transversa direkto : larĝa strato, larĝa rivero. Larĝeco. Eco de tio, kio estas larĝa. Laŭlarĝe. Transverse. Larĝigi. Fari ion larĝa. Plilarĝigi. Fari ion pli larĝa. Larĝiĝi. Fariĝi larĝa. Plilarĝiĝi. Fariĝi pii larĝa. Mallarĝa. Malgranda en la transversa direkto.
Lariko (Bot.). Arbo el la familio de l’ koniferoj, la sola perdanta ĉiuvintre la pinglojn; ĝia ligno estas uzata por ŝipoj, subakvaj konstruaĵoj (Larix).
Laringo (Anat.). Supera parto de la spira kanalo, organo de la voĉo.
Larmo. Guto de akvosimila fluidaĵo, kiun eligas ploranta okulo. Larmi. Plori, verŝi larmojn.
Larvo (Zool.). Formo de insekto post ĝia eliro el la ovo. Komparu : Kokono, raŭpo.
Lasi. - 1. Ne teni plu, ne preni kun si : lasi la bastonon en la antaŭĉambro; lasi la ombrelon kaj preni la bastonon. - 2. Ne malhelpi, ne kontraŭstari, permesi : Lasu nin paroli. Ellasi. Lasi ion eliri : ellasi beston el la kaĝo. Enlasi. Lasi iun eniri : enlasi hundon en la ĉambron. Postlasi. Lasi post si. Preterlasi. Lasi iun preteriri; ne preni pasante. Tralasi. Lasi iun trairi.
Lasta. Kiu venas post ĉiuj aliaj : lasta en la vico, lasta gasto, lasta jaro. Antaŭlasta. Kiu venas antaŭ la lasta : En Esperanto la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo. Lastfoje. Lastan fojon.
Lato. Longa, mallarĝa kaj maldika peco de ligno, uzata en la konstruado.
Latero (Geom.). Flanko de angulo.
Latina. Antikva romana (precipe pri la lingvo) : La latina gramatiko estas tre malfacila.
Latinismo. Esprimo propra al la latina lingvo : « Mi scias ilin esti bravajn », anstataŭ: Mi scias, ke ili estas bravaj.
Latuno. Flava metalo, miksaĵo de kupro kaj zinko.
Laŭ. Prepozicio kun la senco : konforme al : laŭ opinio, laŭ modelo.
Laŭbo. Malgranda simpla ĝardena konstruaĵo, ordinare kovrita de vegetaĵoj.
Laŭdi. Esprimi aproban, favoran opinion pri io : laŭdi homon, laŭdi agon. Laŭdo. Vortoj de tiu, kiu laŭdas. Laŭdinda. Kiu meritas laŭdon : laŭdinda modesteco. Mallaŭdi. Esprimi malaproban opinion. Mallaŭdo. Vortoj de tiu, kiu mallaŭdas.
Laŭnteniso. Ludo de du aŭ kvar personoj per pilko, kiun oni traĵetas trans reton.
Laŭro. - 1. (Bot.). Arbo kun ĉiam verdaj folioj, el la samnoma familio (Laurus nobilis). - 2. Simbolo de triumfo, de sukceso.
Laŭreato. Kiu ricevis laŭran kronon, kiel signon de venko; venkinto en konkurso.
Laŭta. Facile, malproksime aŭdebla : laŭta voĉo, laŭta parolado. Laŭte. En laŭta maniero. Laŭteco. Eco de tio kio estas laŭta. Laŭtigi. Plilaŭtigi. Fari ion laŭta, pli laŭta. Mallaŭta. Malfacile, apenaŭ aŭdebla. Mallaŭte. En mallaŭta maniero.
Lavi. Purigi per akvo : lavi tolaĵon, lavi glason, sin lavi. Lavistino. Virino, kies profesio estas lavi tolaĵon. Lavejo. Loko, kie oni lavas tolaĵon.
Lavango. Granda amaso da neĝo, glitfalanta de monto.
Lavendo (Bot.). Arbeto el la familio de l’ lipofloroj, kies floroj estas uzataj en la fabrikado de parfumoj (Lavandula).
Lazuro. Blua koloro de la ĉielo, de la maro. Lazura. Havanta la koloron de la ĉielo.
Leciono. Tio, kion la instruisto instruas al la lernanto : Esperanto en dek lecionoj. Preni lecionojn, doni lecionojn.
Ledo. Tanita felo : El ledo oni faras monujojn, bindaĵojn k. t. p. Leda. El ledo : leda paperujo. Komparu : Felo, haŭto, pelto.
Legi. Rigardi ion, kio estas skribita aŭ presita kaj elparoli ĝin voĉe aŭ spirite : legi libron, voĉe legi. Legado. Ago de tiu, kiu legas. Leganto. Persono, kiu legas. Legisto. Homo, kies okupo estas laŭte legi al aliaj : legisto de blinda maljunulo. Legema. Kiu amas legi : legema infano. Tralegi. Legi ion de la komenco ĝis la fino. Legebla. Kiu povas esti legata, facile legata : legebla letero. Leginda. Kiu meritas esti legata : leginda verko.
Legato. Papa ambasadoro.
Legendo. - 1. Rakonto el la vivo de sanktulo. - 2. Historia rakonto, en kiu la faktoj estas intermiksitaj kun nekredeblaj, miraklaj elpensaĵoj. Komparu : Fablo, fabelo.
Legio. Militista taĉmento ĉe Romanoj, konsistanta el ĉirkaŭ 6,000 soldatoj.
Legitimi. Pruvi la samecon de persono, la aŭtentikecon de dokumento : sin legitimi per la pasporto.
Legomo. Vegetaĵo, uzata por manĝi : brasiko, terpomoj.
Leĝo. - 1. Deviga regulo por la regnanoj, proklamita de la ŝtato : severa leĝo kontraŭ la mortigo. - 2. Nepra kondiĉo, nepra sekvo, devenanta de la naturo de la objekto : la leĝoj de la naturo. Leĝa. Koncernanta leĝon. Leĝforta. Deviga, kiel leĝo : leĝforta decido. Leĝdoni. Redakti kaj proklami leĝojn. Leĝoscienco. Scienco pri la leĝoj. Komparu : Juro, rajto.
Leki. Tuŝi per la lango : La hundo lekas la manon de sia sinjoro. La infano lekas bombonon.
Lekanto (Bot.). Multjara herbo el la familio de l’ kompozitoj kun malgrandaj floroj (Bellis perennis).
Leksikono. Vortaro.
Lenso. Rondforma optika vitro.
Lento (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la fabacoj, kies semoj estas manĝeblaj (Ervum lens).
Lentugo. Flavruĝa makulo de la haŭto de l’ vizaĝo aŭ de la manoj.
Leono (Zool.). Granda raba besto el la familio de l’ katoj, la reĝo de la bestoj (Felis leo).
Leontodo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l‘ kompozitoj (Leontodon).
Leopardo (Zool.). Afrika raba besto de la familio de l’ katoj, kun nigraj makuloj (Felis pardus).
Leporo (Zool.). Mambesto manĝebla el la vico de l’ mordantoj (Lepus).
Lepro (Med.). Infekta haŭta malsano, kaŭzata de la bacilo de Hansen kaj karakterizata de progresantaj ulceroj aŭ de nesentemo kaj gangreno de la membroj. Leprulo. Homo, malsana je la lepro.
Lerni. Akiri sciojn en scienco, arto, metio k. t. p. : lerni la aritmetikon, lerni la pentrarton, lerni glitkuri. Lernanto. Tiu, kiu lernas : lernanto en la liceo. Lernejo. Loko, kie oni lernas. Lernolibro. Libro por la lernantoj.
Lerta. Posedanta la kapablon rapide kaj facile uzi siajn membrojn, la spiritajn fortojn, por atingi la celon : lerta dancanto, lerta salto, lerta verkisto. Lerte. En lerta maniero. Lerteco. Eco de tiu, kiu estas lerta. Mallerta. Malfacile, malrapide uzanta siajn membrojn, siajn spiritajn fortojn por atingi la celon. Mallerte. En mallerta maniero.
Lesivo. Alkalia akvo, solvaĵo de sodo aŭ de potaso, por lavi tolaĵon.
Letargio. Profunda, longedaŭra dormo, tute similanta la morton; ŝajna morto.
Letero. Skribita komunikaĵo : Leterojn oni sendas nun preskaŭ ekskluzive per la poŝto. Letera. Komunikata per letero : letera invito. Letere. Per letero.
Leŭkocito. Blanka globeto de la sango.
Leŭtenanto. Oficiro, unu rangon pli malsupera, ol la kapitano.
Levi. - 1. Movi, transmeti supren : levi manon, levi kurtenon. - 2. Meti rekte tion, kio estis klinita : levi la kapon. Levilo. Instrumento, maŝino, por levi. Leviĝi. Moviĝi, transmetiĝi supren. Mallevi. Movi, transmeti malsupren.
Levido. Ano de la gento de Levi.
Levkojo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kruciferoj kun belaj, bonodoraj floroj (Matthiola).
Lezo (Med.). Patologia difekto de organo : vundo, kontuzo, ostrompo. Lezi. Difekti organon.
Li. Vira pronomo de la tria persono de de l’ ununombro : La patro diris — li diris.
Liano (Bot.). Tropika volve rampanta vegetaĵo.
Libelo (Zool.). Insekto el la vico de l’ rektoflugilaj (Libellula).
Libera. - 1. Kiu povas agi laŭ sia volo : libera civitano. - 2. Neokupita : libera horo, libera loko. Vespere mi ĉiam estas libera. - 3. Nesubmetita al : libera de zorgoj. Libereco. Stato de tiu, kiu estas libera. Liberigi. Fari iun libera : liberigi sklavon. Liberiĝi. Fariĝi libera : liberiĝi de teda gasto. Libertempo. Serio da tagoj, destinitaj por la ripozo de lernantoj, de oficistoj : somera libertempo. Komparu : Forpermeso. Liberpensulo. Homo sendependa en la religiaj demandoj. Mallibera. Kiu ne povas agi laŭ sia volo. Mallibereco. Stato de tiu, kiu estas mallibera. Malliberejo. Domo, kie estas enŝlositaj personoj, kondamnitaj al la perdo de la libereco. Malliberulo. Persono, restanta en malliberejo laŭ verdikto.
Liberala. Favora al la politika libereco kaj sendependeco de la opinioj.
Liberalismo. Liberala doktrino.
Libro. Multaj folioj de papero, kunigitaj en unu tuton : presita libro, komerca libro. Librejo. Butiko, kie oni vendas librojn. Libristo. Homo, kiu vendas librojn. Librotenado. Enskribado de kalkuloj la komercajn librojn. Librotenisto. Specialisto en la librotenado.
Liceo. Mezgrada lernejo, gimnazio.
Lieno (Anat.). Granda glando en la ventro, maldekstre de la stomako.
Lifto. Levilo por personoj kaj por iliaj pakaĵoj : Ĉiuj bonaj hoteloj posedas lifton.
Ligi. - 1. Kunigi kaj fiksi per ŝnuro : ligi vergojn, ligi beston. - 2. Kunigi : Komuna laboro ligas la homojn.
Ligo. Societo, asocio, unuiĝo. Ligano. Membro de ligo. Alligi. Ligi al io : alligi kaprinon al arbo. Interligi. Ligi unu kun alia, reciproke ligi. Malligi. Liberigi de la liganta ŝnuro.
Ligno. Malmola substanco, el kiu konsistas la trunko kaj la branĉoj de l’ arboj kaj arbetoj. Ligna. El ligno : ligna skatolo. Lignaĵisto. Metiisto, kiu faras tablojn, benkojn el ligno.
Likeno (Bot.). Vegetaĵo kriptogama, kreskanta sur ŝtonegoj, arboj, muroj (Lichen).
Likvidi. Reguligi la kontojn, ĉesigante komercan aferon.
Likvoro. Trinkaĵo el alkoholo, aromaj vegetaĵoj kaj sukero : la likvoro “chartreuse”.
Lilio (Bot.). Multjara bulba herbo el la familio de l’ liliacoj (Lilium).
Liliacoj (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj : asparago, konvalo, bulbo, poreo, ajlo.
Limo. Linio, apartiganta du najbarajn teritoriojn, landojn : limo de vilaĝo, landlimo. Limigi. Fari limon de io : Oriente la landon limigas rivero. Senlima. Ne posedanta limon, tre granda. Templimo. Tempo, momento, antaŭ kiu io devas esti farita : templimo de kambio, templimo de konkurso. Komparu : Ekstremo, fino.
Limako (Zool.). Molusko kun malgranda konko, kaŝita en ĝia haŭto (Limax).
Limfo. Flaveta aŭ senkolora fluidaĵo, konsistanta el la fluida substanco de la sango kaj el leŭkocitoj, cirkulanta en la histoj.
Limonado. Trinkaĵo el akvo, citrono kaj sukero.
Lino (Bot.). Unujara herba vegetaĵo el la familio de l’ linacoj, el kies fadenoj oni faras teksaĵojn kaj el kies semoj oni ekstraktas oleon (Linum).
Linacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : lino.
Lingvo. Tutaĵo de la vortoj kaj esprimoj, uzataj de unu nacio por kompreniĝo : la angla lingvo. Lingva. De lingvo, koncernanta lingvon. Lingvisto. Specialisto en la lingvoscienco. Multlingvulo. Homo, konanta multajn lingvojn; poligloto.
Lingvistiko. Lingvoscienco.
Linio. - 1. (Geom.). Postesigno de punkto sin movanta en la spaco; limo de supraĵo : rekta, kurba, rompita linio. - 2. Vico de vortoj, skribitaj aŭ presitaj en sama direkto : Ĉia paĝo de la verko havas 40 liniojn. Linii. Fari liniojn, desegni liniojn sur io : linii paperan folion. Interlinio. Interspaco inter du najbaraj linioj. Komparu : Streko.
Linko (Zool.). Raba besto el la familio de l’ katoj (Lynx).
Lipo. Movebla rando de la buŝo : supra kaj malsupra lipo. Lipharoj. Haroj sur la supra lipo de plenaĝaj viroj.
Liro. - 1. Antikva kelkkorda instrumento. 2. Emblemo de la poezio : rompi sian liron — ĉesi skribi versojn.
Liriko. Poezio, kantanta la sentojn, pentranta la eksteran mondon laŭ la personaj impresoj kaj sentoj de la poeto : odo, himno. Lirika. Koncernanta la lirikon, apartenanta al la liriko : lirika versaĵo.
Listo. Nomaro, en kiu la nomoj estas skribitaj unu sub alia : nomaro : listo de kandidatoj. Komparu : Registro, tabelo.
Lito. Meblo por kuŝi aŭ dormi : ligna, metala lito; hotelo kun cent litoj. Litaĵo. Tio, kion oni metas sur la lito. Litokovrilo. Tio, per kio oni kovras liton, per kio sin kovras persono, kuŝanta en lito. Litotuko. Granda tuko, per kiu oni kovras la matracon.
Litanio. 1. Preĝo, konsistanta el longa serio de mallongaj alvokoj al Dio, Dipatrino, al la sanktuloj. 2. Longa kaj teda nomado : Oni legis en la kunsido tutan litanion de projektoj.
Litargiro (Ĥem.). Plumboksido, flava pulvoro, uzata en la fabrikado de l’ vitro.
Litero. Ĉiu el la signoj, kiujn oni uzas en la skribado kaj presado, por esprimi la sonojn de la lingvo : Multaj lingvoj posedas supersignitajn literojn.
Literaturo. - 1. Skribitaj verkoj, kiel pentraĵo de la spirita vivo kaj kulturo de la nacio : la antikva greka literaturo. - 2. Tutaĵo de la verkoj pri iu temo : la literaturo pri Napoleono.
Litio (Ĥem.). Li. Ĥemia elemento, la plej malpeza el la metaloj.
Litografi. Skribi, fari desegnaĵojn sur ŝtona plato kaj reprodukti ilin sur papero per la presado. Litografisto. Homo, kies profesio estas litografi.
Litologio. Scienco pri la ŝtonoj kaj ŝtonegoj.
Litro. Kuba decilitro, unuo de la mezuro de l’ fluidaĵoj kaj sekaj substancoj.
Liturgio. Ordo de la religiaj ceremonioj kaj preĝoj, difinita de la eklezio.
Liuto. Korda instrumento kun longa kolo kaj duongloba korpo.
Liveri. Doni, porti en ies posedon, por ies uzo : liveri al iu dokumentojn, liveri viandon al armeo. Liveranto. Homo, kiu liveras komercaĵojn laŭ interkonsentitaj kondiĉoj.
Livreo. Speciala vesto de la servistoj de l’ riĉuloj, en restoracioj. Komparu : Kostumo, uniformo.
Lodo. Malgranda pezilo = 5 gram.
Logi. 1. Peni altiri per karesa voko, per io bongusta : logi hundon, logi muson per lardo; logi knabon per dolĉa rigardo. 2. Altiri, esti interesa, esti dezirinda : La koncerto tute ne logas min. Delogi. Logi al malbona faro : delogi ies edzinon. Komparu : Tenti.
Logiko. Scienco pri la ĝusta rezonado kaj konkludado. Logika. Konforma al la logiko. Logike. En logika maniero.
Logogrifo. Problemo, en kiu el intermiksitaj silaboj oni devas kunmeti la vortojn, al kiuj ili apartenas.
Loĝi. Resti konstante en unu loko : loĝi en ĉambro, en domo, en urbo, en lando. Loĝanto. Homo, kiu loĝas : Francujo havas 39 milionojn da loĝantoj. Loĝejo. - 1. Loko, kie oni loĝas. - 2. Aro da ĉambroj, prezentanta unu tuton kaj loĝata de unu familio. Loĝigi. Doni al iu loĝejon, loki iun en loĝejo. Loĝiĝi. Preni loĝejon, sin loki en loĝejo. Transloĝiĝi. Preni alian loĝejon, sin loki en alia loĝejo.
Loĝio. Loko por kelke da personoj en teatra ĉambrego, kvazaŭ ĉambreto kun flankaj parioj.
Lojala. Fidela al la estro, al la leĝoj : lojala subulo, lojala ago. Lojaleco. Eco de tio, kio estas lojala. Lojale. En lojala maniero.
Lojto (Zool.). Fiŝo manĝebla el la vico de l’ ostfiŝoj (Lota vulgaris).
Loko. Parto de la spaco, okupita de objekto aŭ destinita por ĝi : loko en la teatro, loko sur la tablo. Loki. Meti en loko, trovi por io lokon : loki keston en la ĉambro. Loka. Apartenanta al loko, ne transpasanta la limojn de loko : loka esperantista movado. Disloki. Meti en kelke da lokoj : disloki meblojn en la ĉambro. Transloki. Meti en alian lokon.
Lokalizi. - 1. Fiksi en unu loko, malhelpi ion trapasi la limojn de la loko : lokalizi brulon. - 2. Determini la lokon : La kuracista esploro lokalizis la lezon en la dekstra pulmo.
Lokomobilo. Vapora maŝino, transportebla per radoj.
Lokomotivo. Vapora maŝino, por tiri vagonojn sur fervojo.
Lolo (Bot.). Malbona herbo el la familio de l’ graminacoj (Lolium).
Longa. - 1. Granda en la direkto, perpendikulara al la transversa : La bastono estas longa, mallarĝa peco de ligno. La strato estas mil metrojn longa. - 2. Multe daŭranta : longa parolado, longa vespero. Longeco. - 1. Dimensio en la direkto, perpendikulara al la transversa : La longeco de la trabo superas 6 metrojn. La trabo havas 6 metrojn da longeco. - 2. Eco de tio, kio estas longa : La longeco ne estas ornamo de parolado. Longe. Longan tempon; multe da tempo : La kunsido daŭris longe. De longe. De longa tempo : Jam de longe li ne loĝas en nia urbo. Longedaŭra. Kiu daŭras longe. Longforma. Kies longeco multe superas la larĝecon : longforma skatolo. Longigi, plilongigi. Fari ion longa, pli longa. Mallonga. Malgranda en la direkto, perpendikulara al la transversa; daŭranta malmulte da tempo. Mallongeco. Eco de tio, kio estas mallonga.
Lonicero (Bot.). Arbeto el la familio de la kaprifoliacoj, uzata por bastonoj, pipaj tuboj (Lonicera).
Lorno. Optika instrumento, konsistanta el longa tubo kun optikaj vitroj ĉe ambaŭ ekstremoj, pligrandiganta kaj pliproksimiganta la objekton : la lorno de Galileo. Lorneto. Optika instrumento, konsistanta el du malgrandaj lornoj, uzata en la teatroj k. t. p.
Loto. Objekto (osta kubo, bileto kun numero k. t. p.), per kiu oni konsultas la sorton. Loti. Konsulti la sorton per loto.
Loterio. Ludo, kies partoprenantoj aĉetas numeritajn biletojn kaj akiras la rajton al la gajno, montrota de loto.
Lui. Preni objekton por sia uzo, pagante interkonsentitan sumon por difinita tempo : lui ĉambron por unu monato. Luanto. Persono, kiu luas. Luebla. Kiu povas esti luita. Ludoni. Doni objekton por ies uzo, ricevante interkonsentitan sumon por difinita tempo. Luprezo. Prezo, por kiu oni luas aŭ ludonas.
Lucerno. Pendanta lampo, kovrita per sferforma kloŝo.
Ludi. Sin okupi por sia propra plezuro aŭ por plezuro de aliaj, por pasigi la tempon : ludi keglojn, ludi kartojn, ludi muzikan instrumenton, ludi rolon en teatro. Ludo. Okupo por propra plezuro, por pasigi la tempon. Ludanto. Persono, kiu ludas. Ludema. Kiu amas ludojn, kiu havas inklinon al ludoj. Komparu : Amuzi, distri.
Lukso. Malŝparemo en la elsperoj por la vestoj, manĝo k. t. p.: kortega tukso. Luksa. Bazita sur lukso, montranta lukson : luksa loĝejo. Lukse. En luksa maniero.
Lukti. Batali sen armiloj, laŭ difinitaj reguloj, por renversi la kontraŭulon. Luktisto. Homo, kies profesio estas lukti.
Luli. Balanci infanon, por ĝin dormigi Lulilo. Lito por luli.
Lumo. Tio, kio faras la objektojn videblaj : la lumo de la suno, la taga lumo. Lumi. Eligi lumon : La luno lumas malpli hele ol la suno. Luma. Kiu lumas. Mallumo. Plena manko de lumo : En la kaverno regis mallumo. Lumigi. Fari ion lumanta, liveri al io lumon : lumigi ĉambron per kandelo. Eklumigi. Ekbruligi objekton, aparaton lumigontan : eklumigi gasan lanternon.
Lumbo (Anat.). Parto de la korpo inter la dorso kaj la malsupra ekstrema membro.
Lumbriko (Zool.). Artropodo el la klaso de l’ ringvermoj, vivanta en la tero (Lumbricus terrestris).
Luno. Planedo satelito de la tero, rondiranta ĉirkaŭ ĝi.
Lunatiko. Persono, kiu dum la dormo iras kaj agas, kvazaŭ konscia.
Lundo. Dua tago de la semajno, unua tago post la dimanĉo : festi la lundon = ne labori lunde, kvazaŭ daŭrigante la dimanĉan feston.
Lupo (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ hundoj (Canis lupus).