Vortaro de Esperanto/Litero M
Mantelo. Vasta vesto, ordinare sen manikoj, kiun oni portas sur la aliaj vestoj. Komparu : Bluzo, burnuso, kitelo.
Mantilo. Punta kovraĵo de la kapo kaj ŝultroj, kiun portas la hispanaj virinoj.
Manufakturo. Fabriko, kie oni produktas komercaĵojn el krudaj materialoj : manufakturo de tolo.
Manuskripto. Skribaĵo destinata esti legata de multe da personoj, esti presita : antikva manuskripto; manuskripto skribita per plumo, per maŝino.
Maro. Granda akvujo de sala akvo : la Norda Maro. Mara. De maro : mara bordo, mara akvo. Apudmara. Kiu estas apud maro : apudmara banloko. Maristo. Homo, servanta sur ŝipo. Markolo. Mallarĝa akvujo, kuniganta du marojn : la Gibraltara Markolo.
Marasmo. Ekstrema malgraseco kaj perdo de l’ fortoj, kaŭzita de malsano aŭ maljuneco : maljunula marasmo.
Marcipano. Kuko el pistitaj migdaloj kaj sukero.
Marĉo. Akvujo de senflua densa akvo kun malseka, mola fundo, konsistanta plejparte el malkomponiĝintaj vegetaĵoj.
Marĉandi. Disputi pri la prezo, por ricevi pli profitajn kondiĉojn : Oni ne marĉandas ĉe ni, la prezoj estas fiksitaj!
Mardo. Tria tago de la semajno : La dimanĉon sekvas la lundo kaj mardo.
Margarino. Artefarita butero el besta graso : Ofte oni falsas la buteron, aldonante al ĝi margarinon.
Marĝeno. Apudranda libera parto de paĝo (de libro aŭ de kajero).
Marini. Konservi en vinagro kun spicaĵoj : marini haringojn. Marinaĵo. Marinita manĝaĵo.
Marioneto. - 1. Pupo kun moveblaj membroj, movata per ŝnuroj aŭ risortoj. - 2. Persono sen karaktero, sen propra volo.
Marko. Germana monero, valoranta 1 fr. 25 cent.
Marko. - 1. Signo, montranta la posedanton de la signita objekto : marko sur tolaĵo, komerca marko. - 2. Objekto kun speciala signo : ludmarko, poŝtmarko. Marki. Meti markon sur io : marki sian pakaĵon.
Markizo. Franca nobelo, inter la duko kaj princo.
Marmelado. Fruktoj kuiritaj kun sukero en densan substancon.
Marmoro. Malmola kalka ŝtono polurebla, el kiu oni faras plankojn, monumentojn, ŝtupojn, k. t. p. Marmora. El marmoro : marmora statuo.
Marmoto (Zool.). Mambesto el la familio de l’ sciuroj (Arctomys marmota).
Marokeno. Delikata ŝafa aŭ kapra kolorita ledo.
Marŝi. Iri per egalaj militistaj paŝoj. Marŝo. - 1. Regula militista iro. - 2. Melodio, laŭ kiu oni marŝas.
Marŝalo. Generalo de la plej alta rango; kortegano de alta rango.
Marto. Tria monato de l’ jaro.
Martelo. Fera ilo kun ligna tenilo, por enigi najlojn, forĝi feron, k. t. p. Marteli. Bati per martelo.
Martiro. - 1. Homo, kiu suferis terurajn turmentojn pro sia religia kredo : kristanaj martiroj. - 2. Homo, suferanta turmentojn : malsanulo martiro.
Maso (Fiz.). Kvanto da materio de korpo.
Masaĝo. Premado, frotado de diversaj partoj de la korpo por kuracaj celoj. Masaĝi. Fari masaĝon. Masaĝisto. Homo, kies profesio estas masaĝi.
Masiva. Konsistanta el senintermanka substanco, sen malplenaĵoj : masiva braceleto. Komparu : Firma, fortika, solida.
Masko. Artefarita vizaĝo el pentrita kartono, per kiu oni kovras sian vizaĝon, por fariĝi nerekonebla : la maskoj de la karnavalo. Maski. - 1. Surmeti maskon : sin maski. - 2. Kaŝi sub trompa ŝajno : maski siajn intencojn. Senmaskigi. - 1. Demeti maskon : sin senmaskigi. - 2. Montri la veran karakteron de iu, kiu sin maskis : senmaskigi perfidulon.
Masoni. Konstrui el brikoj, ŝtonoj, kunigante ilin per mortero : masoni muron, masoni domon. Masonisto. Homo, kies profesio estas masoni. Komparu : Stuki.
Masto. Longa ligna peco, sur kiu oni pendigas la velojn. Unu-, du-, trimasta. Posedanta unu, du, trimastojn.
Mastiko. Substanco solida, por ŝtopi truojn, kunigi objektojn. Mastiki. Ŝtopi, kunigi per mastiko : mastiki fenestran vitron.
Mastodonto (Zool.). Amerika grandega elefanto de la diluvia epoko (Mastodon giganteus).
Mastro. Posedanto kaj ĉefo de domo, de loĝejo, de gastejo : La afabla mastro
regalis la gastojn ĝis la mateno. Mastrino. Mastro virino. Mastrumi. Administri, direkti kiel mastro : mastrumi en sia hejmo.
Maŝo. Spaco inter la fadenoj, ŝnuroj de reto.
Maŝino. Aparato, ilo anstataŭanta aŭ faciliganta la manan laboron : vapormaŝino, maŝino por kudrado, skribmaŝino. Maŝinisto. Homo, direktanta maŝinon. Komparu : Aparato, instrumento.
Mato. Vulgara kovraĵo el pajlo, junko, basto.
Matadoro. - 1. Homo, kies tasko estas mortigi la bovon en la bovbatalo. - 2. Homo eminenta kaj influa, ludanta ĉefan rolon en afero : matadoro de la tuta komploto.
Matematiko. Scienco pri la kvantoj, kiuj povas esti mezurataj aŭ kalkulataj. Matematika. De matematiko, kiu koncernas la matematikon : matematika problemo. Matematikisto. Homo, kies specialo estas la matematiko.
Mateno. Parto de la tago de la leviĝo de l’ suno ĝis la tagmezo.
Materio (Fiz.). Tio, kies ekzistadon oni ekkonas per la kvin sentoj; tio, el kio konsistas la universo. Materia. El materio, koncernanta la materion : la materiaj objektoj kaj la ideoj.
Materialo. Objekto, objektoj, el kiuj per laboro oni povas produkti, verki ion : materialo por raporto.
Materialismo. - 1. Scienca teorio, laŭ kiu en la universo ekzistas nenio ekster materio. - 2. Celado en la vivo nur al persona profito kaj utilo. Materialisto. Adepto, partiano de la materialismo.
Matraco. Granda kuseno, plenigita per haregoj, per mara herbo, aŭ provizita per risortoj, sur kiu oni dormas.
Matrico. Formo por reprodukti kompostaĵon.
Matrikulo. Dokumento numerita, atestanta ke la posedanto estas enskribita en la liston de l' anoj de institucio (hospitalo, universitato) : studenta matrikulo.
Matura. - 1. Atinginta la celon, la limon de sia evolucio : matura frukto, matura homo. - 2 . Perfekte, sufiĉe esplorita, provita : matura projekto. Mature. En matura maniero. Matureco. Eco de tio, kio estas matura. Maturigi. Fari ion matura : maturigi legomojn per varmigado. Maturiĝi. Fariĝi matura.
Maŭzoleo. Tombo en formo de luksa konstruaĵo.
Meblo. Movebla objekto por praktika uzo en ĉambro, en loĝejo : ŝranko, seĝo. Mebli. Provizi per mebloj : mebli sian loĝejon. Meblisto. Homo, kiu faras, vendas meblojn.
Meĉo. Ŝnuro, rubando el kotono aŭ el alia sorba stofo, kiun oni metas en lampon, en la centron de kandelo, por transporti la bruligatan substancon al la flamo.
Medalo. Malgranda metala disko, kun surskribo, portreto aŭ simbolaj signoj, farita por honori faman homon, laŭreaton, aŭ kiel memoraĵo pri grava fakto.
Medaliono. Juvelo ronda aŭ ovala, en kiu oni portas fotografaĵon, harojn de amata persono.
Medio. Loko de ago, de fenomeno; eksteraj cirkonstancoj de l’ vivo.
Medicino. Kuracarto. Medicina. De medicino, kiu koncernas la medicinon : medicina fakultato.
Medikamento. Kuraca rimedo.
Mediti. Koncentrigi la pensojn sur io, profunde pensi. Meditema. Kiu havas inklinon al meditado.
Mediumo. Persono, povanta, laŭ la kredo de l’ spiritistoj, esti peranto inter la homoj kaj spiritoj.
Meduzo. - 1. (Zool.). Speco de polipo (Medusa). - 2. (Mit.). Monstra virino de la greka mitologio, kun serpentoj anstataŭ haroj kaj kun kupraj ĉevalaj hufoj.
Medolo. Mola kaj grasa substanco en la interno de l’ ostoj.
Meĥaniko. Parto de la fiziko pri la movado kaj la egalpezo. Meĥanika. - 1. Kiu koncernas la meĥanikon : meĥanika demando. - 2. Senpensa, aŭtomata : meĥanika laboro. Meĥanike. En meĥanika maniero. Meĥanikisto. Specialisto en la meĥaniko.
Meĥanismo. - 1. Interna aranĝo de maŝino aŭ aparato, kiu ĝin movas aŭ produktas laboron : la meĥanismo de horloĝo. - 2. Tutaĵo de la rimedoj, necesaj por ago aŭ funkcio : la meĥanismo de la digestado.
Mejlo. Mezuro de l’ interspacoj sur la supraĵo : La germana mejlo = 7 420 m., la angla = 1 609 m.
Melo (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ musteloj (Meles taxus).
Melankolio. Spirita malsano, karakterizata de konstanta malĝojeco, apatio, inklino al la memmortigo. Melankolia. Malĝoja. Melankolie. En melankolia maniero.
Melaso. Bruna siropa substanco el la restajoĵ de rafinita sukero.
Meleagro (Zool.). Granda korta birdo el la vico de l’ kokoj (Meleagris).
Meliso (Bot.). Multjara herbo el la familio de l’ fabacoj (Melissa officinalis).
Melki. Elpremi la lakton el la mamoj de bruto : melki bovinon.
Melodio. Intersekvo de tonoj, agrablaj por la orelo. Melodia. Harmonia, plena de melodio : melodia kanto de la najtingalo. Melodie. En melodia maniero. Melodieco. Eco de tio, kio estas melodia.
Melodramo. Populara dramo kun kantoj kaj muziko.
Melono (Bot.). Sukplena granda frukto de herba vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj (Cucumis melo). Akvomelono. Cucumis citrullus.
Mem. Pronomo, aldonata al substantivoj aŭ pronomoj, montras insiste, kun substreko, personon aŭ aferon : persone, ne iu alia, ne io alia : Tion diris la direktoro mem. Memmortigo. Mortigo de si mem. Memstara. Staranta, aganta mem, sen helpo de aliaj.
Membro. - 1. Movebla parto de la korpo, kunigita kun ĝi per artiko : mano, kruro. - 2. Ano de societo, partio : Nia societo havas 500 membrojn. - 3. Necesa parto, ero de tuto : membro de aritmetika progresio.
Membrano (Anat.). Histo, parto de organo, havanta la formon de maldika folio : la muka membrano de stomako.
Memori. Konservi en la spirito la ideojn, antaŭe akiritajn : memori fakton, memori vorton. Memoro. Spirita konservo de ideoj, antaŭe akiritaj; kapablo memori : lernanto, posedanta bonan memoron. Memorebla. Kiu povas esti memorata : ne memorebla, malsimpla regulo. Memorinda. Kiu meritas esti memorata : memorinda fakto. Rememori. Refreŝigi en sia spirito la memoron pri io : rememori la mortintan patron. Rememorigi. Refreŝigi en ies spirito la memoron pri io : rememorigi ion al iu.
Mencii. Diri kelke da vortoj pri io, parolante pri alia temo : La oratoro longe parolis pri siaj meritoj, kaj eĉ ne menciis la kunlaborantojn. Mencio. Vortoj de tiu, kiu mencias : honora mencio en konkurso. Komparu : Citi.
Mendi. Postuli, ke oni faru, alportu, liveru ion, kio ne estas tuj havebla : mendi surtuton ĉe tajloro, mendi kotleton en restoracio, mendi libron en biblioteko. Mendo. Ago de tiu, kiu mendas. Mendanto. Persono, kiu mendas.
Mensogi. Diri tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas malvera, aŭ nei tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas vera. Mensogo. Vortoj de tiu, kiu mensogas. Mensoga. Bazita sur mensogo : mensoga vorto. Mensogema. Kiu havas inklinon mensogi. Menŝogemo. Inklino mensogi. Mensogulo. Homo, kiu amas mensogi, kiu ofte mensogas.
Menstruacio. Perioda sangfluo el la seksaj organoj de l' virinoj.
Mento (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l' labiatoj, enhavanta aroman eteran oleon (Mentha).
Mentono. Parto de la vizaĝo sub la malsupra lipo.
Mentoro. Gvidanto, konsilanto de junulo.
Menuo. Listo de mangaĵoj, el kiuj konsistas luksa tag- aŭ verpermanĝo.
Meridiano. Granda cirklo de la terglobo, trapasanta la polusojn.
Merinoso. Hispana ŝafo kun tre delikata lano.
Meriti. Dank' al siaj agoj aŭ ecoj akiri la rajton je io, esti inda je io : meriti honoron, meriti laŭdon, meriti atenton. Merito. Ago, eco, dank' al kiu oni meritas ion : la meritoj de la mortinto.
Merizo (Bot.). Arbo el la familio de l’ rozacoj (sovaĝa ĉerizo) (Prunus avium).
Merkredo. Kvara, meza tago de la semajno.
Merlo (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj (Turdus merula).
Merlango (Zool.). Mara fiŝo el la familio de l’ gadoj (Gadus merlangus).
Meso. Diservo, dum kiu la pastro oferas al Dio la sangon kaj karnon de Kristo en la formo de pano kaj vino.
Mespilo (Bot.). Arbeto el la familio de la pomacoj kun manĝeblaj fruktoj (Mespitus).
Mestizo. Ido de l' gepatroj, el kiuj unu estas blanka kaj la alia indiana.
Meti. Doni difinitan lokon al objekto; kuŝigi, sidigi, starigi : meti libron sur tablo, meti ŝlosilon en seruron, meti infanon en liton. Demeti. Meti flanken; meti flanken tion, kion oni havis sur si : demeti ĉapelon.
Metafiziko. Filozofio pri la esenco, kaŭzoj kaj leĝoj de la materia kaj spirita mondo, neesploreblaj per la metodoj de la pozitivaj sciencoj.
Metaforo. Stila figuro, bazita sur la simileco de la objektoj aŭ ideoj : ŝtona koro. Metafora. Bazita sur metaforo : metafora esprimo. Metafore. En metafora maniero. Komparu : Alegorio.
Metalo. Ĥemia elemento, posedanta specialan brilon, bone kondukanta la varmon kaj elektron, fandebla kaj forĝebla : fero, oro. Metala. De metalo, el metalo : metala brilo, metala skatolo. Metalfadeno. Maldika longa cilindroforma metala peco; drato.
Metalurgio. Industrio, produktanta metalojn kaj metalajn objektojn.
Metamorfozo. Aliformiĝo : metamorfozo de larvo en insekton, mitologia metamorfozo.
Metempsikozo. Transmigrado de l' animoj post la morto el unu korpo en alian : La antikvaj Egiptanoj kredis je la metempsikozo.
Meteoro. Nelongedaŭra fenomeno en la atmosfero : neĝo, hajlo, ĉielarko.
Meteorologio. Scienco pri la atmosferaj fenomenoj kaj pri la vetero.
Metio. Manlabora profesio. Metiisto. Manlabora profesiisto : tajloro, ĉarpentisto. Komparu : Okupo, ofico, specialo.
Metodo. Maniero atingi la celon laŭ difinita plano : scienca metodo, metodo de edukado.
Metro. Internacia mezuro de la longeco, egala al la 10,000,000-ono de la kvarono de l’ tera meridiano.
Metriko. Scienco pri la ritmo kaj elementoj de l’ versoj.
Metronomo. Instrumento, mezuranta la rapidecon de la plenumado de muzikaj verkoj.
Metropolo. Lando, urbo, rilate al siaj kolonioj : La Anglujo estis iam la metropolo de Unuigitaj Ŝtatoj.
Mevo (Zool.). Birdo el la vico de l’ naĝantaj; ĝi vivas ĉe la bordoj de l’ maroj kaj riveroj (Larus).
Mezo. Loko, momento, egaldistanca de du ekstremoj, de du limoj : mezo de ĉambro, mezo de tago. Meza - 1. Kiu estas en la mezo : meza strato. - 2. Ne supera, ne malsupera : meza kvalito. Meze. - 1. Ne supere : meze bona. - 2. Meze de. En la mezo de : meze de la ĉambro. Mezaj jarcentoj. Epoko inter la falo de la Okcidenta Roma Regno kaj la malkovro de Ameriko. Meznombro. Nombro, montranta la plej oftan kvanton de okazoj : La meznombro de la vizitantoj de l‘ ekspozicio ne superis 1000 personojn. Tagmezo. La horo 12 de la tago. Noktomezo. La horo 12 de la nokto. Komparu : Centro.
Mezalianco. Edziĝo kun persono de malpli alta klaso.
Mezuri. Determini la grandecon de io, ĝin komparante kun objekto de difinita grandeco : mezuri drapon, mezuri kampon, mezuri tempon. Mezuro. Ago de tiu, kiu mezuras : La surtuto estas tro longa, ĉar la mezuro estis malzorge farita. Mezurilo. Objekto, per kiu oni mezuras : metro, funto, litro. Termezuristo. Homo, kies profesio estas mezuri la teron (kampojn, vojojn, k. t. p.).
Mi. Pronomo de la unua persono de l’ ununombro.
Miasmo. Malsanigaj vaporaĵoj; malsanigaj substancoj, bakterioj en la aero.
Miaŭi. Eligi sonon kiel la kato : La kato miaŭas, la hundo bojas.
Mielo. Dolĉa suko, kiun la abeloj suĉas el la floroj. Mielkuko. Kuko, farita el faruno kaj mielo.
Mieno. Esprimo de la vizaĝo : gaja mieno, kolera mieno.
Migdalo (Bot.). Frukto de l’ migdalarbo. Migdalarbo. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj; ĝiaj fruktoj enhavas grasan oleon, uzatan en la medicino kaj ili mem estas uzataj en sukeraĵoj (Amygdalus communis).
Migri. Iri de unu loko al alia malproksima, ne havi konstantan loĝlokon : migrantaj birdoj, migrantaj popoloj. Enmigranto. Homo, kiu transloĝiĝas en fremdan landon. Elmigranto. Homo, forlasanta sian patrujon por transloĝiĝi en fremdan landon. Komparu : Vagi.
Mikrobo. Bakterio, kaŭzanta malsanon.
Mikrofono. Elektra aparato, plilaŭtiganta malfortajn sonojn.
Mikrometro. Instrumento por mezuri tre malgrandajn objektojn.
Mikroskopo. Optika instrumento, pligrandiganta observatan objekton, tro malgrandan por esti vidata per nearmita okulo. Mikroskopa. - 1. Farata per la mikroskopo : mikroskopa esploro. - 2. Tre malgranda, videbla nur per la mikroskopo : mikroskopa estaĵo.
Miksi. - 1. Intermeti kelke da objektoj aŭ iliajn erojn : miksi kartojn, miksi akvon kun vino. - 2. Preni, kompreni, rekoni unu objekton anstataŭ alia : Oni iafoje miksas la vortojn : «flegi » kaj « varti », kvankam ilia senco estas tute malsama. La fratoj Petro kaj Johano eŝtas tiel similaj, ke oni ofte miksas ilin. Miksado. Agoj de tiu, kiu miksas. Miksaĵo. Io konsistanta el miksitaj objektoj : miksaĵo de akvo kaj vinagro. Almiksi. Aligi per mikso : almiksi kreton al sukero.
Mil. 1000; dekfoje cent : mil soldatoj. Jarmilo, miljaro. Milo da jaroj.
Milda. Neekscitanta la sentojn, agrabla : milda vetero. Mildigi. Fari ion milda : mildigi akran guston de medikamento. Komparu : Kvieta, trankvila, serena.
Milio (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l‘ graminacoj kun malgrandaj rondaj grajnoj (Panicum miliaceum).
Miliardo. 1,000,000,000; mil milionoj.
Milicio. Nekonstanta militistaro el civitanoj, alvokataj al la armiloj nur dum la milito.
Miligramo. Milono de gramo.
Milimetro. Milono de metro, dekono de centimetro.
Miliono. 1,000,000; mil miloj.
Militi. Batali per armitaj manoj kontraŭ fremda popolo aŭ kontraŭ malamika partio de l’ propra popolo : La antikvaj Grekoj longe militis kontraŭ la Persoj. Milito. Batalado de militanto. Milita. Kiu koncernas la militon. Militisto. Homo, kies profesio estas militi, soldato. Militistaro. Armeo. Militestro. Ĉefo de armeo. Militkaptito. Homo, malliberigita de malamikoj dum milito.
Milvo (Zool.). Raba birdo el la familio de l‘ falkoj (Milvus).
Mimiko. Arto prezenti siajn pensojn kaj sentojn per la esprimo de la vizaĝo, per gestoj kaj movoj de la korpo. Mimika. Esprimanta per la mimiko : mimika lingvo. Mimike. En mimika maniero, per mimiko. Mimikisto. Homo, kies specialo estas la mimiko.
Mimozo (Bot.). Brazilia vegetaĵo kun tre sentemaj folioj (Mimosa).
Mino. Subteraĵo, en kiu estas metita eksploda substanco. Minejo. Subtera loko, kie oni elfosas metalojn, karbon, k. t. p., aranĝante minojn.
Minaci. Per gestoj aŭ vortoj konigi al iu, ke oni volas fari al li malbonon, lin puni : La patro minacis la malobean knabon per bastono. - 2. Esti proksima, esti kredebla (pri malfeliĉo, malsukceso): La vetero estas nekonstanta, minacas nin fulmotondro. Minaco. Ago, vortoj de tiu, kiu minacas.
Minareto. Turo de mahometana templo, de kies balkono oni alvokas la Turkojn al la preĝado.
Mineralo. Korpo, troviĝanta en la tero aŭ sur ĝia supraĵo, produktita nek de besta nek de vegeta organismo : fero, kreto. Minerala. El mineralo, kiu koncernas mineralon : minerala regno.
Mineralogio. Scienco pri la mineraloj. Mineralogiisto. Specialisto en la mineralogio.
Miniaturo. - 1. Malgranda akvarela portreto sur eburo, sur pergameno. - 2. Malgranda objekto, kiu estas kvazaŭ reprodukto de granda je pli malgranda skalo.
Minimumo. Plej malalta atingebla grado : minimumo de necesa mono. Minimuma. De plej malalta atingebla grado.
Ministro. Alta ŝtata oficisto, administranta unu el la sekcioj de la ŝtataj aferoj : ministro de la eksteraj aferoj. Ministraro. Ministroj, kune administrantaj ŝtaton.
Minio (Ĥem.). Miksaĵo de plumboksido kun plumbhipoksido; flave-ruĝa pulvoro, uzata kiel farbo.
Minuso. Matematika signo, montranta negativan kvanton; matematika signo de la substrahado (deprenado).
Minuto. - 1. Sesdekono de la horo. 2. Sesdekono de la grado (mezuro de l’ anguloj).
Miogalo (Zool). Mambesto el la vico de l’ insektomanĝaj (Myogate).
Miopa. Kiu vidas nur de proksime, ĉar lia okulo havas tro grandan optikan forton. Miopeco. Stato de tiu, kiu estas miopa. Miopulo. Homo miopa.
Miozoto (Bot.). Vegetaĵo, nomata en la popola lingvo : « ne forgesu min », kreskanta apud marĉoj, riveretoj (Myosotis)
Miri. Havi la senton, la impreson, kiun kaŭzas io neatendita, stranga, eksterordinara, nova : Mi miras, ke vi ne respondis mian leteron. Miro. Sento, impreso de tiu, kiu miras. Mirinda. Kiu indas miron. Mirigi. Kaŭzi ies miron.
Mirabelo. Malgranda, flava pruno.
Miraklo. Supernatura fakto, fenomeno, kontraŭa al la leĝoj de l’ naturo. Mirakla. Supernatura, kontraŭa al la leĝoj de l’ naturo, eksterordinara. Mirakle. En mirakla maniero, per miraklo.
Mirho. Malmoliĝinta rezino de kelkaj arabaj kaj afrikaj arboj, uzata en la fabrikado de l’ parfumoj.
Miriado. Granda, nedifinita nombro : miriadoj da steloj.
Miriametro. Dek mil metroj.
Miriapodoj (Zool.). Klaso de artropodoj, kies korpo konsistas el tre multenombraj segmentoj (Myriapoda).
Miristikacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : muskato.
Mirmekofago (Zool.). Sendenta mambesto de la Suda Ameriko, sin nutranta per formikoj (Myrmecophaga).
Mirmeleono (Zool.). Insekto el la vico de l' retoflugilaj (Myrmeleon formicarius).
Mirto (Bot.). Arbeto kaj arbo el la familio de l’ mirtacoj, kun bonodoraj brilaj folioj (Myrtus communis).
Mirtacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : mirto.
Mirtelo (Bot.). Malalta arbeto el la familio de l’ vakciniacoj kun nigraj bongustaj beroj (Vaccinium myrtillus).
Misalo. Meslibro.
Misio. - 1. Komisio, por disvastigi la kristanismon kaj civilizacion inter sovaĝuloj. - 2. Grava komisio.
Mistero. Fakto, dogmo, kiu ne povas esti esplorita, komprenita de la homa intelekto : la misteroj de la naturo. Mistera. Entenanta misteron.
Mistifiki. Trouzi ies kredemon, por lin moki. Mistifiko. Ago de tiu, kiu mistifikas.
Mistiko. Religia medito, kondukanta ĝis la ekstazo kaj havanta kiel celon ekkoni la misterojn de Dio kaj de la postmorta vivo. Mistika. Kiu koncernas la mistikon, bazita sur la mistiko.
Mito. Fabela rakonto pri antikvaj dioj de idolanoj.
Mitologio. Scienco pri la mitoj.
Mitro. Kovraĵo de la kapo de l’ episkopoj por solenaj okazoj.
Mitulo (Zool.). Speco de manĝebla molusko (Mytilus edulis).
Mizero. Stato inda de kompato per ekstrema malriĉeco aŭ malfeliĉo. Mizera. Kiu estas en mizero. Mizere. En mizera maniero. Mizerulo. Homo mizera.
Mnemoniko. Arto helpi la memoron kaj ĝin perfektigi.
Mobilizi. Fari militistaron batalpreta. Mobilizo. Ago de tiu, kiu mobilizas.
Modo. - 1. Nedaŭra moro pri la societaj rilatoj, pri la maniero sin vesti : ĉapelo laŭ la lasta modo. La modo postulas, ke oni ne venu al balo pli frue, ol ĉiuj jam estas tie. - 2. (Gram.). Maniero, en kiu la verbo esprimas agon aŭ staton : indikativo, kondiĉa modo, u-modo.
Modelo. - 1. Objekto, kiun oni reproduktas per imitado : modeto de brodaĵo, modelo de maŝino, modeto de pentristo. - 2. Io perfekta : modelo de honesteco. Modela. Imitinda, perfekta : modela konduto. Modeli. Fari modelon el argilo, gipso k. t. p. Komparu : Ekzemplo.
Modera. Ne tro granda, ne tro postulema, ne ekstrema : modera manĝado, modera prezo, modera politika partio. Modere. En modera maniero. Modereco. Eco de tio, kio estas modera. Moderigi. Fari ion modera : moderigi ies fervoron.
Moderna. Nuntempa, de nia epoko : moderna poezio.
Modesta. Havanta malaltan opinion pri siaj scioj, virtoj, meritoj, k. t. p.: Vere granda homo estas ĉiam modesta. Modesteco. Eco de tiu, kiu estas modesta. Malmodesta. Havanta tro altan opinion pri si mem. Malmodesteco. Eco de tiu, kiu estas malmodesta. Komparu : Humila.
Modifi. Aliigi ion, ne ŝanĝante ĝian esencon : modifi projekton.
Moduli. Laŭtigi kaj mallaŭtigi la voĉon, nuanci.
Moki. Ridindigi per malŝata ŝerco : moki eĉ la plej sanktajn aferojn. Moko. Vortoj de tiu, kiu mokas. Mokaĵo. Mokanta ŝerco. Mokulo. Homo, kiu havas la inklinon moki. Mokema. Havanta la inklinon moki.
Mola. Facile cedanta al premo : mola argilo, mola koro. Moleco. Eco de tio, kio estas mola. Molaĵo. Mola objekto, mola parto de objekto : molaĵo de pano. Moligi.
Fari ion mola. Moliĝi. Fariĝi mola. Malmola. Malfacile cedanta al premo aŭ tute ne cedanta al premo. Malmoligi. Fari ion malmola. Malmoliĝi. Fariĝi malmola.
Molekulo. Plej malgranda ero de ĥemia korpo, povanta ekzisti kaj havanta la ecojn de la tuto. Komparu : Atomo.
Molibdeno (Ĥem.). Mo. Ĥemia elemento, brila blanka metalo, facile rompebla.
Molusko (Zool). Molkorpa besto; tipo de bestoj, pli simplaj ol la artropodoj : heliko, limako.
Momento. Tre mallonga tempo : Atendu unu momenton!
Mono. Stampita metalo aŭ papero, kiel pagrimedo. Mona. Kiu koncernas la monon : monaj aferoj. Monero. Aparta mona peco : ora monero. Monujo. Sako, saketo por mono.
Monado. Laŭ Leibniz, sensubstanca estaĵo, el kiuj konsistas la universo.
Monaĥo. Homo, apartenanta al religia societo, ĵurpromesinta seksan purecon kaj pian servon al Dio : dominikano, franciskano. Monaĥejo. Domo de monaĥoj. Monaĥino. Virino, apartenanta al religia societo, ĵurpromesinta seksan purecon kaj pian servon al Dio. Monaĥinejo. Domo de monaĥinoj.
Monarĥo. Sedenpenda regnestro : imperiestro, reĝo, princo. Monarĥisto. Partiano de nelimigita povo de regnestro.
Monato. Dekduono de la jaro : januaro, aprilo.
Mondo. - 1. Tutaĵo de tio, kio ekzistas, universo. - 2. La tero, kiel loĝloko de l’ homoj.
Monedo (Zool.). Malgranda birdo el la familio de l’ korvoj (Corvus monedula).
Monitoro. Malalta batalŝipo, forte ŝirmita per kirasoj.
Monogramo. Figuro, arte kunmetita el la komencaj literoj de l’ nomo kaj antaŭnomo.
Monoklo. Okulvitro por unu okulo.
Monologo. Sceno, en kiu aktoro estas sola kaj parolas al si mem.
Monomanio. Spirita malsano, en kiu unu ideo plene absorbas la intelekton.
Monopolo. - 1. Privilegio, donanta al unu persono aŭ kompanio ekskluzivan rajton vendi aŭ fabriki ion. - 2. Ekskluziva rajto.
Monoteismo. Kredo je unu sola Dio.
Monoteisto. Kredanto je unu Dio.
Monstro. Estaĵo,de la naskiĝo diferenca de la aliaj estaĵoj de la sama speco; estaĵo tre malbela. Monstra. De monstro, tre malbela.
Monto. Natura altaĵo de la tero : Everesto. Monteto. Natura malgranda altaĵo de l’ tero. Montano. Loĝanto de montoj. Montaro. Aro de montoj, prezentanta unu tuton kaj havanta komunan nomon : Alpoj. Intermonto. Mallarĝa kaj profunda valo inter montoj aŭ ŝtonegoj : Termopiloj.
Montri. Fari ion videbla por la okuloj : montri sian novan ĉapelon, montri al iu la vojon, montri kuraĝon. Montriĝi. Fariĝi videbla por la okuloj, fariĝi klara : Baldaŭ montriĝis, kiu estas prava.
Monumento. Verko de la arĥitekturo aŭ skulptarto, por transdoni al la posteuloj memoron pri granda homo, pri glora ago.
Mopso (Zool.). Speco de ĉambra hundo kun granda kapo kaj mallonga korpo.
Moro. Ĝenerala maniero de popolo, lando, provinco agi kaj konduti en la societa vivo : La civilizacio nobligas la morojn.
Moracoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : figarbo, moruso.
Morala. Konforma, akordiĝanta kun la bonaj moroj, devoj kaj virtoj. Morale. En morala maniero. Moraleco. Eco de tio, kio estas morala. Komparu : Etiko.
Morbilo(j) (Med.). Infekta malsano de infanoj, karakterizata de febro kaj de ruĝaj makuloj de la haŭto, precipe de l' vizaĝo.
Mordi. Siri, vundi per la dentoj : mordi panon. La hundo ne mordas sian sinjoron. Mordema. Kiu amas mordi : mordema hundo.
Morfino. Alkaloido de l’ opio, kvietiganta la dolorojn kaj dormiganta, uzata precipe por subhaŭtaj injektoj.
Morgaŭ. En la plej proksima tago post la nuna. Postmorgaŭ. Post du tagoj.
Morĥelo (Bot.). Manĝebla fungo el la familio de l’ sakfungoj (Morchella).
Morti. Ĉesi vivi, perdi la vivon : Ĉiuj homoj mortas. Morto. Perdo de la vivo. Mortinto. Homo, kiu mortis : Pri la mortintoj diru bonon aŭ nenion (latina proverbo). Mortema. Kiu devas morti pli aŭ malpli baldaŭ, kiu ne posedas la senmortecon : La dioj kaj la mortemaj homoj. Mortulo.
Mortema homo : Ĉi tiu mondo de la mortuloj. Mortigi. Senigi iun je la vivo : mortigi sovaĝan beston. Senmorta. Kiu neniam mortas : senmorta Dio. Senmorteco. Eco de tio, kio estas senmorta.
Mortero. Miksaĵo de kalko kun sablo, per kiu oni kunigas la brikojn. Komparu : Cemento, stuko.
Moruo (Zool.). Mara fiŝo el la familio de l’ gadoj (Gadus morrhua).
Moruso (Bot.). Arbo el la familio de l' moracoj; la folioj de la blanka moruso estas uzataj por nutri la silkajn raŭpojn (Morus alba).
Mosko. Aroma substanco, ekstraktata el surventraj glandoj de duhufulo, vivanta en la Meza Azio.
Moskeo. Mahometana templo.
Moskito (Zool.). Malgranda duflugila insekto, turmentanta la homojn kaj bestojn per etaj pikoj.
Mosto. Nefermentinta vino, suko elpremita el la vinberoj.
Moŝto. Honora titolo, uzebla por ĉiuj rangoj : Via sinjora moŝto, lia reĝa moŝto.
Moto. Frazo, citita el ia aŭtoro kaj metita antaŭ verko aŭ artikolo por esprimi ĝian ĉefan ideon. Komparu : Aforismo, maksimo, proverbo, sentenco.
Motivo. Kaŭzo de ago, de konduto : koleri sen motivo. Motivi. Prezenti motivojn, klarigi per motivoj : nemotivita postulo.
Motoro. Maŝino, per kiu iu ajn forto produktas meĥanikan laboron : gasa motoro, elektra motoro.
Movi. Transigi korpon en alian lokon ; ŝanĝi la lokon de korpo rilate al korpo fiksita : movi veturilon. Movo. Ago de tiu, kiu movas. Moviĝi. Ŝangi la lokon de la propra korpo rilate al korpo fiksita. Moviĝema. Kiu volonte, facile moviĝas : moviĝema besto. Senmova. Kiu tute ne moviĝas.
Mozaiko. Speco de pentraĵo, farita el kunmetitaj diverskoloraj ŝtonoj, lignaj pecoj, k. t. p.
Mucida. Havantala malagrablan guston kaj odoron, kiun la nutraĵoj ricevas en malseka aŭ neaerumata loko.
Mueli. Pecetigi, pulvorigi la grenon fari farunon. Muelejo. Loko, kie oni muelas. Muelisto. Homo, kies profesio estas mueli.
Mufo. Cilindroforme kunkudrita pelta peco por varmigi la manojn.
Muĝi. Eligi tre fortan kaj akran tonon, kiel la ventego, maraj ondoj, k. t. p.
Muko. Densa, glua fluidaĵo, produktata de la samnomaj membranoj de la besta kaj homa organismo.
Mulo (Zool.). Ido de azeno kaj ĉevalino (Equus mulus).
Multe. Granda nombro, granda kvanto : multe da homoj, multe da akvo. Multa, multaj. Granda kvanto de samspecaj objektoj, diferencantaj per siaj ecoj : Multaj bestoj posedas voston. Plimulto. Pli granda parto; partio posedanta pli grandan kvanton da voĉoj : La plimulto voĉdonis kontraŭ la projektoj. Multobligi. Pligrandipi, aldonante multfoje la saman kvanton. Malmulte. Malgranda nombro, malgranda kvanto.
Multipliki. Multobligi : multipliki 5 per 3.
Mumio. Kadavro, konservita per la enbalzamigo : egipta mumio.
Municio. Militaj provizoj, precipe la pulvo kaj kugloj.
Munti. Kunmeti maŝinon sur la loko, kie ĝi devas funkcii. Muntisto. Homo, kies profesio estas munti.
Muro. Masonaĵo, servanta kiel flanko de domo, por apartigi au dividi teran spacon.
Murmuro. Mallaŭta bruo de multe da personoj, kiuj parolas samtempe; sono, montranta malkontentecon. Murmuri. Eligi murmuron. Murmureti. Paroli mallaŭte, por ne esti aŭdata; eligi mallaŭtan malklaran sonon : murmureti al ies orelo. La folioj, skuataj de delikata vento, murmuretas.
Muso (Zool.). Malgranda mambesto el la vico de l’ mordantaj (Mus).
Musko (Bot.). Granda klaso de l’ kriptogamoj kun trunketoj kaj folioj (Muscus).
Muskato (Bot.). Arbo el la familio de la miristikacoj, el kies nuksoj kaj floroj oni ekstraktas bonodoran oleon (Myristica fragrans).
Muskedo. Peza pafilo, kiun oni apogis dum la pafado sur forko.
Muskolo. Organo, konsistanta el karnaj fibroj kaj plenumanta la movojn de l’ bestoj.
Muslino. Plej malpeza teksaĵo, kotona, lana.
Mustardo. Spicaĵo el sinapo kaj vinagro.
Mustelo (Zool.). Raba mambesto (nomo de la familio) (Mustela).
Muŝo (Zool.). Insekto el la vico de l’ duflugilaj, grandanombre vivanta en la loĝejoj, staloj. (Musca; la plej konata speco — Musca domestica = hejma muŝo).
Muta. - 1. Kiu ne posedas la parolkapablon : surda kaj muta de la naskiĝo. - 2. Kiu ne povas paroli de emocio : muta de teruro. Mutigi. Fari iun muta. Mutiĝi. Fariĝi muta. Mutulo. Homo muta.
Mutualismo. Sistemo, celanta forigi la profitojn de l’ perantoj kaj entreprenistoj per kompanioj de l’ konsumantoj.
Muzo. Ĉiu el la naŭ grekaj diinoj de la sciencoj aŭ artoj : Uranio estis la muzo de l‘ astronomio.
Muzeo. Granda kolekto de sciencaj aŭ artaj objektoj.
Muziko. Arto kombini la sonojn en maniero, agrabla por la orelo. Muzika. De muziko, kiu rilatas la muzikon : muzika instrumento. Muzikema. Kiu amas la muzikon. Muzikisto. Homo, kies profesio estas la muziko.