Vortaro de Esperanto/Litero N
N. Fleksio de l’ akuzativo : patron, bonajn, min.
Nacio. Aro de homoj, loĝantaj la saman teritorion kaj havantaj komunan devenon kaj lingvon. Nacia. De nacio, kiu koncernas nacion : nacia karaktero, nacia lingvo. Nacieco. Eco, ecoj karakterizantaj nacion. Internacia. Komuna por kelke da nacioj, por multaj nacioj : internacia juro.
Nadiro (Astr.). Punkto de la ĉiela sfero, kiun trafus rekta linio, pasanta de la punkto, kie ni estas, tra la centro de la tero.
Nafto. Kruda petrolo, trovata en Kaŭkazo kaj Ameriko.
Naftalino (Ĥem.). Solida karbonhidrato de forta odoro, uzata kontraŭ la tineoj.
Naĝi. Sin movi antaŭen sur aŭ en akvo, en fluidaĵo.
Naiva. Kredema kaj malkaŝema, kiel infano. Naive. En naiva maniero. Naivulo. Homo naiva.
Najado. Greka diino de la akvoj.
Najbaro. Homo, nacio, loĝanta apude : La Hispanoj kaj Portugaloj estas najbaroj. Najbaro, loĝanta en apuda bieno. Najbaro, loĝanta en apuda ĉambro. Najbara. Loĝanta, estanta apude : najbara lando.
Najlo. Akrepinta fera aŭ ligna maldika peco, per kiu oni fiksas aŭ sur kiu oni pendigas objektojn. Najli. Fiksi per najlo. Najlotirilo. Ilo, por eltiri najtojn.
Najtingalo (Zool.). Kantobirdo el la familio de l’ turdoj (Luscinia).
Nankeno. Kotona flava teksaĵo.
Napo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, kulturata en ĝardenoj (manĝaĵo) kaj kampoj (paŝtaĵo) (Brassica napus).
Narciso (Bot.). Bulba vegetaĵo el la familio de l’ amarilidacoj kun belaj bonodoraj blankaj floroj (Narcissus).
Narkoti. Fari nesentema, dormigi per medikamentoj : sin narkoti per la morfino. Narkotaĵo. Narkotanta medikamento.
Narvalo (Zool.). Mara mambesto el la familio de l’ delfenoj, kun tre longa (2-3 m.) dento de la supera makzelo. (Monodon monoceros).
Naso. Ilo por fiŝkapto, konsistanta el konusforme kunplektitaj vergoj.
Naski. - 1. Produkti idon : La geedzoj naskis kvin infanojn. - 2. Kaŭzi : naski disputojn, naski malpacon. Naskiĝi. Veni en la mondon (pri ido) : Zamenhof naskiĝis en la jaro 1859.
Natro (Ĥem.). NaHO. Hidrato de natrio, tre forta alkalio, multe uzata por industriaj celoj.
Natrio (Ĥem.). Na. Ĥemia elemento, alkalia metalo; al ĝiaj saloj apartenas natriklorido.
Naturo. - 1. Tutaĵo de la objektoj, kiuj efektive ekzistas : La tri regnoj de la naturo : la bestoj, la vegetaĵoj kaj la mineraloj. – 2. Kunnaskitaj ecoj, esencaj ecoj de estaĵo : la homa naturo. Natura. Kreita de la naturo, normala, ne artefarita : natura floro. Nature. En natura maniero.
Naturalismo. - 1. Filozofia doktrino, atribuanta al la naturo la esencon de ĉia ekzisto. - 2. Realismo en la arto kun prefero pentri la fizikan kaj moralan malbelon.
Naŭ. 9.
Naŭzo. Malagrabla sento de l’ vomonto. Naŭzi. Kaŭzi naŭzon.
Navo. Meza parto de templo. Komparu : Transepto.
Navigi. Veturi, vojaĝi sur akvo. Navigado. Veturado, vojaĝado sur akvo.
Navigacio. Navigado.
Nazo (Anat.). Superstaranta parto de la vizaĝo inter la buŝo kaj la frunto; flarorgano. Naztuko. Malgranda tuko por viŝi la nazon. Nazumo. Okulvitroj, kiujn risorto tenas sur la nazo.
Ne. Partikulo, esprimanta foreston, mankon de ago, de eco : ne ami, ne bona.
Nebulo. Densaj, videblaj vaporoj super la tero.
Necesa. Kiun oni absolute bezonas : La aero estas necesa por ĉiu vivanta estaĵo. Neceso. Absoluta bezono. Necesejo. Loko, kie oni kakas kaj pisas.
Negativa. Prezentanta rezultaton, kiun oni ricevas, deprenante kvanton pli grandan de malpli granda : 5 — 7 = — 2; — 2 estas nombro negativa.
Negliĝo. Hejma vesto, kiun oni portas : post la leviĝo kaj antaŭ kuŝiĝo.
Negoco. Afero, entrepreno, kies celo estas mona profito. Komparu : Komerco.
Neĝo. Glaciiĝintaj akvaj vaporoj, falantaj teren. Neĝi. Fali (pri la neĝo) : La tutan nokton neĝis.
Nek. Konjunkcio kun la senco : kaj ne : Li ne kantas nek ludas.
Nekrologo. Artikolo kun sciigo pri ĵus mortinta persono kaj mallonga priskribo de ĝia vivo.
Nektaro. Trinkaĵo de l’ dioj; tre bongusta trinkaĵo.
Nenia. Nea adjektiva pronomo de l’ kvalito : Kian vinon vi deziras : blankan aŭ ruĝan? Dankon, nenian.
Nenial. Pro neniu kaŭzo.
Neniam. En neniu tempo.
Nenie. En neniu loko : Nenie oni mantenmanĝas tiel abunde, kiel en Anglujo.
Neniel. En nenia maniero.
Nenies. De neniu, apartenanta al neniu : obei nenies konsilojn.
Nenio. Nea substantivo pronomo por objektoj, aferoj, ideoj : Li manĝis nenion. Nenio povas konsoli la patrinon post la morto de la filo.
Neniom. Nenia nombro, nenia kvanto; nenian nombron, nenian kvanton (malofte uzata).
Neniu. Nea pronomo persona substantiva : Kiu venis? Neniu venis. - 2. Nea adjektiva pronomo : Neniun helpanton plu mi deziras.
Neologismo. Nova vorto aŭ esprimo.
Nepo. Filo de filo aŭ de filino. Nepino. Filino de filo aŭ de filino.
Nepotismo. Trouzo de sia povo, por doni oficojn al siaj samfamilianoj.
Nepre. En maniero neevitebla, absolute necesa : Por vivi oni nepre devas manĝi.
Nervo (Anat.). Blanka fadenforma organo, servanta kiel kondnkilo por la sentemo kaj movado de l’ bestoj. Nerva. De nervo, koncernanta la nervojn : nerva malsano.
Nesto. Konstruaĵo, kiun faras la birdoj, kelkaj insektoj kaj fiŝoj por tie loĝi, meti la ovojn kaj kovi la idojn.
Neto. Definitive redaktita skribaĵo sen korektoj kaj makuloj. Malneto. Skribaĵo ne definitive redaktita kun korektoj kaj makuloj.
Neŭralgio. Forta doloro de nervo.
Neŭtra (Gram.). Nek aktiva, nek pasiva; nek vira, nek virina : neŭtra verbo, neŭtra sekso.
Neŭtrala. - 1. Ne partoprenanta en batalo, en disputo de du partioj : resti neŭtrala. - 2 (Ĥem.). Nek acida, nek alkalia : neŭtrala solvaĵo.
Nevo. Filo de frato aŭ de fratino. Nevino. Filino de frato aŭ de fratino.
Ni. Pronomo de la unua persono de la multenombro.
Niĉo. Kavaĵo en muro por statuo, por lito. Komparu : Alkovo.
Nigra. Havanta la plej malhelan koloron, la koloron de la fulgo. Nigro. La nigra koloro. Nigreco. Eco de tio, kio estas nigra. Nigrigi. Fari ion nigra : nigrigi grizajn harojn. Nigriĝi. Fariĝi nigra.
Nihilismo. Doktrino, neanta ĉiun kredon kaj celanta detrui la ekzistantajn leĝojn kaj ordon.
Nihilisto. Adepto de la nihilismo.
Nikelo (Ĥem.) Ni. Ĥemia elemento, metalo tre similanta la arĝenton kaj uzata por kuirvazoj, moneroj, k. t. p.
Nikotino. Alkaloido de la tabako.
Nikso. Spirito de l’ akvoj.
Nimbo. Aŭreolo.
Nimfo. Duondiino eterne juna : nimfo de l’ arbaroj, de la montoj.
Nivelo. Alteco de horizontala ebeno : 1000 metrojn super la nivelo de la oceano. Niveli. Ebenigi laŭ dezirata nivelo. Nivelilo. Instrumento por determini, ĉu surfaco estas ebena kaj horizontala.
Nizo (Zool.). Raba birdo et la familio de l’ falkoj (Nisus communis).
-Nj. Sufikso por derivi virinajn karesajn nomojn : Anjo, onklinjo.
Nobelo. Homo, kiu per la naskiĝo aŭ per favoro de la regnestro ĝuas specialajn privilegiojn aŭ nur posedas honoran titolon, distingantan lin de la aliaj klasoj. Nobeleco. Eco de tiu, kiu estas nobelo. Nobelaro. Klaso de la nobeloj. Nobela. Posedanta nobelecon. Nobeligi. Fari, proklami iun nobela.
Nobla. Distingiĝanta per siaj altaj moralaj kvalitoj : nobla koro. Nobleco. Eco de tio, kio estas nobla. Noble. En nobla maniero.
Nodo. Duobla kunkruciĝo de du kunligitaj fadenoj, ŝnuroj. Komparu : Banto.
Nokto. Tempo, dum kiu la suno estas sub la horizonto; tempo de la subiro ĝis la leviĝo de la suno. Nokta. De nokto, kiu koncernas nokton. Nokte. Dum la nokto. Noktomezo. Horo 12 vespere. Tagnoktegaleco. Tempo de la jaro, kiam la tagoj kaj noktoj estas egaldaŭraj.
Noktuo (Zool.). Raba birdo el la familio de l’ strigoj (Athene noctua).
Nomo. Vorto, uzata por distingi objekton aŭ personon de aliaj objektoj aŭ personoj : Adamo donis nomojn al ĉiuj bestoj. Nomi. - 1. Determini per nomo : li estas nomata Petro. - 2. Doni nomon : La gepatroj nomis sian filinon Margareto. Nomaro. Tabelo de nomoj : nomaro de la membroj de societo. Samnoma. Havanta la saman nomon.
Nomado. Homo, popolo, ne havanta konstantan loĝlokon : la nomadoj de Afriko.
Nombro. Unuo aŭ ditinita kvanto da unuoj : Dudek du estas para nombro, tridek kvin — nepara. Multenombro. Gramatika formo, montranta pli ol unu objekton : patroj. Ununombro. Gramatika formo, montranta unu objekton : patro.
Nominala. - 1. Posedanta nur la nomon, sed ne la rajtojn : nominala ĉefo. - 2. Surskribita sur monero kaj ofte diferenca de la efektiva valoro : nominala valoro.
Nominativo. Unua kazo de la deklinacio, montranta la subjekton de frazo kaj la atributon en tiel nomata nominativo de l’ klareco (nominativo apud akuzativo): La patro amas la filon. Fari vitron nerompebla.
Nordo. - 1. Parto de la horizonto, kiu estas post ni, kiam ni tagmeze rigardas la sunon. - 2. Parto de la tera globo, de lando, direktita al la nordo. Norda. De nordo : norda vento, norda gasto. Norde. En la nordo.
Normo. Ordinara, laŭregula stato : dekliniĝi de la normo.
Normala. Koforma al la normo.
Nostalgio. Melankolio, kaŭzita de sopiro revidi la patrolandon.
Noti. Skribi mallongan resumon, por ne forgesi. Noto. Mallonga resumo, por ne forgesi. Notlibro. Malgranda poŝlibro, en kiu oni enskribas notojn. Komparu : Signo.
Notario. Ŝtata oficisto, kiu konservas kaj redaktas aktojn, kontraktojn, atestas la aŭtentikecon, k. t. p.
Nova. Ĵus farita, ĵus aperinta, ankoraŭ ne uzita, malmulte uzita, antaŭe ne konata : nova vesto, nova libro, nova kontinento. Novaĵo. Nova objekto, nova sciigo : Kara amiko, jam de longe mi ne havis novaĵojn de vi. Noveco. Eco de tio, kio estas nova : La noveco de la afero devigas nin esti singardaj. Malnova. Antaŭ longe farita, aperinta; multe uzita; de longe konata : malnova ĉapelo, malnova verko, malnova mondo. Komparu : Juna, freŝa.
Novelo. Mallonga literatura verko, skizanta per karakterizaj trajtoj fakton de la vivo, econ de karaktero : « Diversaĵoj » de Lallemant kaj Beau estas kolekto de noveloj tradukitaj el la franca lingvo.
Novembro. 11-a, antaŭlasta monato de la jaro.
Novico. - 1. Persono, restanta en monaĥejo, por pasigi tie la tempon de la provo. - 2. Homo ankoraŭ nesperta en profesio, en okupo. Noviceco. Stato de tiu, kiu estas novico.
Nu. Interjekcio, antaŭiranta surprizan konkludon : Nu, kion vi diros pri tio?
Nuanco. Malgranda, apenaŭ sentebla diferenco inter aferoj de la sama speco : nuanco de koloro, nuanco de esprimo. Nuanci. Esprimi per nuancoj. Komparu : Moduli.
Nubo. Akva vaporo, formanta videblajn amasojn en la supraj tavoloj de la aero.
Nuda. Nevestita, nekovrita : nuda homo, nuda muro, nuda vero. Nudeco. Eco de tio, kio estas nuda. Nudpieda. Sen ŝuoj kaj ŝtrumpoj.
Nuko (Anat.). Posta parto de la kolo.
Nukso (Bot.). Frukto kun malmola lignosimila kovraĵo.
Nulo. - 1. Cifero, kiu dekobligas la vaIoron de ĉiu alia cifero, se ĝi estas lokita dekstre de la lasta. - 2. Io senvalora : homo nulo. Nuligi. Fari, deklari ion senvalora : nuligi kontrakton.
Numero. Cifero, nombro, kiu montras la lokon. la vicon de objekto inter aliaj objektoj : numero de domo. Numeri. Meti, surskribi numeron : numeri la paĝojn de kajero.
Numido (Zool.). Birdo el la familio de la kokoj (Numida meleagris).
Numismatiko. Scienco pri la antikvaj moneroj kaj medaloj.
Nun. En tiu ĉi tempo, momento; en la estanta tempo, momento. Nuna. Kiu okazas nun.
Nuncio. Ambasadoro de papo.
Nur. - 1. Nenio, neniu plu, ne pli multe : Venis nur tri personoj. La libro kostas nur du frankojn. - 2. Ne pli frue ol : La letero atingos lin nur morgaŭ.
Nutri. Doni, liveri al vivanta estaĵo tion, kion ĝi bezonas por daŭrigi sian ekzistadon : nutri per viando. Nia fruktodona lando nutras multenombran loĝantaron. Nutraĵo. Tio, kio nutras : La terpomoj estas bongusta nutraĵo.