Vortaro de Esperanto/Litero O
O. Fleksio de la substantivo kaj de la vortoj, uzataj en substantiva formo : tablo, dudeko, kialo.
Oazo. Fruktodona tero en dezerto.
Obei. Plenumila volon, ordonon de alia persono : obei la patron, obei la ĉefon, obei ies konsilon. Obeo. Plenumo de ies volo,de ies ordono. Obeema. Volonte, facile obeanta.
Obelisko. Egipta monumento en formo de kvarangula kolono kun malgranda piramido sur la supro.
Objekto - 1. Ĉio, kio estas videbla, sentebla. - 2. Tio, kio okupas la spiriton : objekto de studo. Komparu. Afero.
Objektiva. Bazita sur senpartia esploro, ne influita de individuaj gustoj aŭ opinioj : objektiva kritiko. Objektiveco. Eco de tio, kio estas objektiva. Objektive. En objektiva maniero.
Obl. Sufikso, por derivi nombrajn nomojn, kelkfoje pli grandajn ol la radika : triobla, kvaroble.
Oblato. Malgranda disko, bakita el faruno kun akvo.
Obligacio. Kredita papero, donata de ŝtato aŭ privata kompanio, kiel dokumento pri ŝuldo.
Oblikva. Flankiranta, kliniĝanta de la horizontala aŭ vertikala direkto : oblikva linio. Oblikve. En oblikva maniero : oblikve staranta kolono.
Obolo. Antiva greka monero, valoranta 0,16 fr.
Observi. Atente rigardi por esplori : observi ies agojn, observi la stelojn. Observo. Ago de tiu, kiu observas. Observema. Kiu havas inklinon, kapablon por observi. Observejo. Loko por specialaj observoj : astronomia observejo.
Observatorio. Observejo.
Obstina. Tro forte, tro ekskluzive sekvanta sian volon, sian opinion kontraŭ la volo de aliaj; ne cedema, ne konvinkebla : obstina, kiel kapro. Obstini. Tro forte, tro ekskluzive sekvi sian volon, sian opinion kontraŭ la volo de aliaj. Obstine. En obstina maniero. Obstineco. Eco de l’ tiu, kiu estas obstina. Komparu. Insisti, persisti.
Oceano. Granda akvujo de sala akvo, kiu kovras la pli grandan parton de la tera supraĵo : la Norda Glacia Oceano.
Odo. Lirika versaĵo, solene kantanta gravan fakton.
Odoro. Tio, kio ekscitas la flarsenton : odoro de peĉo, odoro de rozo. Odori. Havi, disvastigi odoron. Bonodoro. Agrabla, bela odoro. Bonodori. Havi, eligi agrablan, belan odoron. Malbonodoro. Malagrabla, malbela odoro. Malbonodori. Havi, eligi malagrablan, malbelan odoron.
Ofendi. Montri malrespekton, malestimon al iu per agoj aŭ vortoj.
Oferi - 1. Donaci al diaĵo ion, kiel signon de danko, adoro, pento : Abrahamo volis oferi sian filon Izaakon. - 2. Doni ion multvaloran, sin senigi de io multvalora, por utilo de aliaj : oferi sian tempon. Ofero. Dono, donaco de tiu, kiu oferas. Oferema. Kiu volonte oferas. Monofero. Mona ofero.
Ofico. Okupo en publika servado : ofico en regna banko. Oficisto. Homo, kiu havas oficon. Oficejo. Loko, kie oni plenumas oficon. Komparu : Metio, profesio, specialo.
Oficiala. Publikigita, ordonita de registaro, de rajta povo : oficiala akto, oficiala gazeto. Oficiale. En oficiala maniero.
Oficiro. Militista estro, posedanta rangon almenaŭ de leŭtenanto.
Ofte. Multe da fojoj unu post alia; kun multfojaj ripetoj : La komencantaj Esperantistoj ofte uzas la prepozicion « je ». Ofta. Ofte okazanta. Malofte. Malmulte da fojoj. Malofta. Okazanta malofte. Maloftaĵo. Afero, objekto malofta.
Ogivo. Arkaĵo konsistanta el du arkoj, formantaj angulon.
Ok. 8, dufoje kvar.
Okazi. Vere esti,vere fariĝi,sendepende de nia volo : La katastrofo okazis antaŭ cent jaroj. Okazo - 1. Tio, kio okazas, okazis. - 2. Feliĉa okazo, ebliganta fari ion : Mi ne havis okazon paroli esperante kun fremduloj. Okaza. okazas, bazita sur okazo : okaza eltrovo.
Okcidento. - 1. Parto de la horizonto, kie la suno subiras. - 2. Parto de la terglobo, de lando, direktita al la okcidento. Okcidenta. De okcidento, estanta en la okcidento ; okcidenta vento, okcidenta lando. Okcidente. En la okcidento.
Okro (Ĥem.). Mineralo, konsistanta grandparte el ferhidroksido kaj uzata kiel farbo.
Okshofto. Mezuro de l’ fluidaĵoj (ĉirkaŭ 230 litr.).
Oksido (Ĥem.). Kombinaĵo de l’ oksigeno kun elemento.
Oksigeno (Ĥem.). Ĥemia elemento; senkolora senodora gaso, ne brulanta, nepre necesa por la brulado kaj spirado, en miksaĵo kun la azoto ĝi formas la aeron, en komponaĵo kun la hidrogeno — la akvon (H2O).
Oksikoko (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ vakciniacoj kun ruĝaj beroj, uzataj por konfitaĵoj, siropoj (Oxycoccus palustris).
Oktanto (Geom.). Okono de cirklo.
Oktavo. Muzika tono, konsistanta el duobla kvanto da vibroj, kompare kun alia tono, kaj tial perfekte harmonia kun ĝi.
Oktobro. Deka monato de la jaro.
Okulo. Organo de la vidsento. Okula. De okulo, kiu koncernas la okulon. Okulisto. Okulkuracisto. Okulharoj. Haroj, kreskantaj ĉe la randoj de la palpebroj. Okulvitroj. Optikaj vitroj por ambaŭ okuloj, en kadro, per kiu oni fiksas ilin sur la nazo kaj sur la oreloj.
Okulta. Koncernanta misteran sciencon, fenomenon, ne klarigeblan per la konataj leĝoj de la naturo : La magio estas okulta scienco.
Okupi. Plenigi spacon aŭ tempon : La libroj okupas la tutan skribotablon. La familio okupis du loĝiojn. La raporto okupis tri horojn. - 2. Preni, kiel sian posedaĵon : La malamikoj okupis la urbon. Okupo. Tio, kio okupas : havi nenian okupon. Komparu : Metio, ofico, profesio, specialo.
Okzalo (Bot.). Multjara herbo el la familio de l’ poligonacoj, kun acidaj folioj, uzataj por supo (Rumex acetosa).
Ol. Partikulo, kuniganta la partojn de la komparo de l’ malegaleco : La bovo estas pli alta ol la kapro. La bovino havas aliajn kornojn, ol la bovo.
Oleo. Grasa fluidaĵo, produktata el diversaj vegetaĵaj substancoj (lino, nuksoj) kaj el organoj de bestoj (baleno, foko). Olea. De oleo. Olei. Ŝmiri per oleo : olei maŝinon.
Oleacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : frakseno, siringo.
Oleandro (Bot.). Vegetaĵo kun mallarĝaj folioj kaj grandaj ruĝaj aŭ blankaj floroj, kulturata en ĉambroj kaj oranĝerioj. (Nerium oleander).
Oligarĥio. Sistemo de regado, en kiu la povo apartenas al kelke da potencaj familioj.
Olivo (Bot.). Frukto de l’ olivarbo. Olivarbo. Arbo el la familio de l’ oleacoj (Olea europaea).
Omaro (Zool.). Granda mara kankro el la vico de la dekpiedaj (Homarus vulgaris).
Ombro. – 1. Malhela bildo de lumigita objekto : ombro de kandelo sur muro - 2. Mallumo, malhela lumo en loko, kiun netravidebla objekto ŝirmas de la lumo : sidi en ombro de arboj. - 3. Spirito de mortinto.
Ombrelo. Portebla ŝirmilo kontraŭ la suno kaj pluvo, konsistanta ei bastono tenilo kaj ŝtofo, streĉita sur vergoj.
Omnibuso. Kovrita publika veturilo.
-On. Sufikso por derivi nombrajn nomojn, kiuj prezentas parton de ia nombro de l’ radiko : duono, triono.
Ondo. Leviĝo kaj malleviĝo sur la supraĵo de moviĝanta fluidaĵo : la ondoj de la maro. Ondi. Leviĝi kaj malleviĝi kiel ondo. Ondoforma, ondolinia. Havanta formon de ondo.
Oni. Persona nedifinita pronomo : Vintre oni portas peltojn.
Onikso. Speco de agato, konsistanta el paralelaj helaj kaj malhelaj tavoloj.
Onklo. Frato de la patro aŭ de la patrino. Onklino. Fratino de la patro aŭ de la patrino; edzino de la onklo.
Onobriko (Bot.). Alta herbo el la familio de l’ fabacoj (Onobrychis sativa).
Ont. Finiĝo de la aktiva participo de la tempo estonta (de l’ tempo, kiu venos).
Ontologio. Parto de la metafiziko pri la ekzisto.
Op. Sufikso por derivi nombrajn nomojn, kun la signifo kelke kune : Ni venos al vi triope.
Opalo. Speco de siliko, formanta lakteblankan ŝtonon kun varikoloraj rebriloj.
Opero. Dramo, en kiu la aktoroj ne parolas, sed kantas kun la akompano de orkestro. Opera. De opero, koncernanta operon : opera trupo, opera spektaklo.
Operacio. Meĥanika kuraca procedo, farata per la manoj aŭ instrumentoj.
Opio. Suko de diversaj specoj de l’ papavo; tre forta narkota rimedo.
Opinii. Kredi ion vera, bazante sin sur konkludoj, kiuj sufiĉas nur al la persono, kiu faras ilin. Opinio. Kredo de tiu, kiu opinias.
Oportuna. Facile uzebla : oportuna tenilo. Oportuneco. Eco de tio kio estas oportuna. Oportune. En oportuna maniero. Komparu : Komforta, praktika.
Opozicio. Kontraŭstaro en parlamento, en publika kunsido de societo aŭ kompanio kontraŭ la agoj aŭ proponoj de la registaro aŭ estraro.
Optativo. Gramatika formo de la verbo por montri volon, deziron : Feliĉa estu por ni la Nova Jaro!
Optiko. Parto de la fiziko pri la lumo. Optika. Kiu koncernas la optikon.
Optimismo. Filozofia sistemo, bazita sur la opinio, ke en la mondo estas pli multe da feliĉo, ol da malfeliĉo.
Optimisto. Adepto de la optimismo.
Oro (Ĥem.). Au. Multvalora metalo de flava koloro : Ne ĉio estas oro, kio brilas. Ora. El oro. Ori. Kovri per maldika tavolo de oro : orita braceleto.
Orakolo. Resporido, kiun laŭ la opinio de la idolanoj la dioj donas al la demandoj, kun kiuj oni sin turnas al ili : la orakolo de Delfoj.
Orangutango (Zool.). Simio el la familio de l' homosimilaj (Simia satyrus).
Oranĝo (Bot.). Frukto de l’ oranĝujo. Oranĝujo. Arbo el la familio de l’ aŭrantiacoj kun dolĉaj sukplenaj fruktoj (Citrum aurantium dulce).
Oranĝerio. Varmigejo por konservi oranĝarbojn dum la vintro.
Oratoro. Homo, kiu parolas en publika kunveno.
Oratorio. Muzika dramo, kies temo estas ĉerpita el la Biblio.
Ordo. - 1. Sistemo, laŭ kiu la objektoj sekvas unu alian : alfabeta ordo, kronologia ordo. - 2. Regula, oportuna dismeto de objektoj : ordo en ĉambro. Orda. Aranĝita, dismetita laŭ ordo. Ordamo. Amo de la ordo. Ordama. Amanta la ordon. Ordigi. Dismeti, aranĝi laŭ ordo. Malordo. Manko de ordo. Malordigi. Neniigi ordon. Reordigi. Dismeti laŭ la antaŭa ordo.
Ordeno. Honora signo en formo de stelo aŭ kruco sur rubando, donacata de papo aŭ regnestro.
Ordinara. Ne diferencanta de la plimulto; ne diferencanta de ĉiutaga : ordinara vesto, ordinara manĝo. Ordinare. En ordinara maniero. Eksterordinara. Tute diferencanta de ordinara; malofta : eksterordinara kapablo.
Ordoni. Estre esprimi sian volon : ordoni al servisto, ordoni al filo. Ordono. Vortoj de tiu, kiu ordonas. Komparu : Postuli.
Orelo (Anat.). Organo de la aŭdsento. Orelringo. Ringo, juvelo, portata en la oreloj, kiel ornamo.
Orfo. Knabo, perdinta la patron aŭ patrinon. Orfino. Knabino, perdinta la patron aŭ patrinon. Orfa. Perdinta la patron aŭ patrinon. Orfeco. Stato de la infano, kiu estas orfa. Orfejo. Rifuĝejo por la orfoj.
Organo. – 1. Parto de la korpo de vivanta estaĵo, plenumanta funkcion necesan aŭ utilan por la vivo : La okulo estas la organo de la vidsento. - 2. Gazeto, reprezentanta partion aŭ societon : Oficiala Gazeto Esperantista estas la organo de la Lingva Komitato.
Organika (Ĥem.). Enhavanta, koncernanta la karbonon.
Organismo. Tutaĵo de ia organoj, el kiuj konsistas vivanta estaĵo : la homa organismo.
Organizi. Aranĝi, ordigi, por ebligi la funkciadon : organizi societon. Organizo. Ordigo ebliganta la funkciadon. Reorganizi. Denove organizi, ŝanĝi la organizon.
Orgeno. Granda blovinstrumento, uzata en la preĝejoj. Orgenisto. Muzikisto, ludanta la orgenon.
Orgio. Diboĉa festeno.
Oriento. - 1. Parto de la horizonto kie la suno leviĝas. - 2. Parto de la tera globo, de lando, direktita al la oriento. Orienta. De oriento, estanta en la oriento : orienta klimato, orienta stelo. Oriente. En la oriento.
Orienti sin. - 1. Klare ekscii, vidi, en kiu loko oni estas : sin orienti en fremda urbo. - 2. Klare kompreni la situacion kaj scii, kion oni devas fari : La prezidanto de la kunsido devas sin rapide orienti en la diskutata demando.
Origino. Deveno : origino de la mondo, origino de nacio.
Originalo. - 1. Primitiva manuskripto rilate al kopio. - 2. Teksto rilate al la traduko. - 3. Persono, kies portreton oni faras. - 4. Persono de stranga konduto diferencanta de tiu de ordinara homo. Originala. De originalo, ne imitita, ne tradukita : originala verko. Originale. En originala maniero. Originaleco. Eco de tio, kio estas originala.
Oriolo (Zool.). Kantanta birdo el la vico de l’ paseroj (Oriolus galbula).
Orkestro. Aro de muzikistoj, ludantaj diversajn instrumentojn sub la direkto de unu ĉefo.
Orkidacoj (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj : orkideo, vanilo.
Orkideo (Bot.). Multjara herbo el la familio de l’ orkidacoj (Orchis).
Ornami. Plibeligi per aldonaj objektoj : ornami tablon per floroj, ornami ĉambron per pentrajoj. Ornamaĵo. Ornamanta objekto.
Ornato. Supera vesto de l’ pastroj dum la diservo.
Orografio. Geografio pri la montoj.
Ornitologio. Parto de la zoologio pri la birdoj.
Ortodoksa. Severe obeanta la principojn de religio, de tradicio. Ortodokse. En ortodoksa maniero.
Ortografio. Scienco senerare skribi la vortojn de lingvo.
Ortopedio. Parto de la ĥirurgio pri la kuracado de la kripleco, pri la rektigo de membroj.
-Os. Finiĝo de la tempo estonta de l’ aktivo : Morgaŭ estos bela vetero.
Oscedi. Nevole malfermi la buŝon de laciĝo aŭ enuo. Oscedo. Ago de tiu, kiu oscedas.
Osmio (Ĥem.). Os. Ĥemia elemento, metalo, trovata en mineraloj, ordinare kun plateno.
Osto. Malmola, kalkhava organo de la homa kaj besta organismo : makzelo, ripo. Osta. El osto.
Ostro (Zool.). Manĝebla molusko el la klaso de l’ lamenobrankaj (Ostrea).
Ostracismo. Juĝo en la antikva Grekujo, kondamnanta al ekzilo civitanon, danĝeran por la ŝtato.
-Ot. Finiĝo de la pasiva participo de la estonta tempo.
Ovo. Korpo, produktata de la inoj de diversaj klasoj de l’ bestoj, el kiu
formiĝas ido de la sama speco : ovo de birdo. Ovblanko, ovflavo. Blanka, flava parto de ovo. Ovforma. Havanta formon de ovo.
Ovacio. Brua, entuziasma akcepto, por honori iun.
Ovalo. Figuro, havanta formon de kunpremita rondo. Ovala. Ovalforma.
Ozono (Ĥem.). Polimero de l’ oksigeno, diferencanta de ĝi per karakteriza odoro kaj per pli forta oksidiga kapablo.