Vortaro de Esperanto/Litero P
Paco. Rilato inter du personoj aŭ landoj, karakterizata de foresto de malamikaj agoj kaj intencoj : Se vi deziras pacon, preparu militon. Paca. Estanta en stato de paco, senmilita. Pace. En paca maniero. Pacama. Amanta la pacon. Pacigi. Fari iun paca. Paciĝi. Fariĝi paca. Malpaco. Rilato inter du personoj, karakterizata de malamikaj agoj, interparoloj aŭ intencoj. Malpaca. Estanta en stato de malpaco. Malpacigi. Fari iun malpaca. Malpaciĝi. Fariĝi malpaca. Malpacema. Inklina al la malpaco.
Pacienco. Virto, dank' al kiu oni trankvile portas la malbonon. Pacienca. Posedanta la paciencon. Pacience. En pacienca maniero.
Paciento. Persono, kuracata de medicinisto.
Pafi. Sendi per armilo, por vundi aŭ mortigi : pafi kuglon al leono. Pafo. Ago de tiu, kiu pafas. Mortpafi. Mortigi per pafo. Pafisto. Homo, kies okupo estas pafi. Pafilo. Armilo por pafi, precipe pulvoarmilo, portata de ĉasistoj kaj soldatoj. Pafilego. Kanono. Pafarko. Fleksebla ligna aŭ fera arko por ĵeti sagojn.
Pagi. Doni la monon, ŝuldatan por aĉetita objekto aŭ prunto : pagi tri frankojn, pagi la serviston, pagi la loĝejon. Pago. Ago de tiu, kiu pagas.
Pagodo. Templo, kapelo de Budho en Indio, Ĥinujo.
Paĝo. Unu flanko de papera folio : « Fundamenta Krestomatio » havas 460 paĝojn.
Paĝio. Nobela knabo, akompananta princon, por lin servi kaj lerni la militan arton.
Pajlo. Trunketoj de draŝita greno. Pajla. El pajlo.
Paki. Kunmeti kaj ligi objektojn per ŝnuro; kunmeti objektojn en valizo, kofro. Pakaĵo. Pakitaj objektoj.
Pala. Havanta malmulte da ruĝo : pala vizaĝo. Paliĝi. Fariĝi pala.
Palaco. Granda, luksa domo, loĝloko de princo, de riĉulo.
Paladio (Ĥem.). Pd. Ĥemia elemento, malpeza arĝente blanka metalo, ter malmola, uzata por precizaj fizikaj instrumentoj.
Palankeno. Ĥina portilo por pasaĝeroj, kun tegmento kaj kurtenoj.
Palato (Anat.). Supra parto de la interno de la buŝo.
Paleografio. Arto deĉifri la antikvajn surskribojn kaj manuskriplojn.
Paleontologio. Scienco pri la elfositaj restaĵoj de ŝtonigitaj bestoj kaj vegetaĵoj.
Paletro. Ligna aŭ porcelana plato kun truo por la granda fingro de la maldekstra mano, sur kiu la pentristoj preparas la farbojn.
Palinuro (Zool.). Mara dekpieda kankro, same bongusta kiel la omaro. (Palinurus quadricornis).
Paliso. Forta, pintita malsupre, ligna peco, kiun oni enigas en la teron. Palisaro. Barilo, konsistanta el vico de palisoj.
Palisandro. Viole nigra ligno, uzata por luksaj mebloj.
Palmo (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj, plejparte grandegaj arboj kun densa krono de kolosaj, ĉiam verdaj folioj (Palma).
Palpi. Tuŝi per la mano, por esplori : palpi la vojon en la mallumo. Palpe. En palpanta maniero. Palpebla. Kiu povas esti palpita. Palpilo. Organo de insektoj kaj aliaj bestoj por palpi.
Palpebro (Anat.). Movebla kovraĵo de la okulo : la supra kaj malsupra palpebro. Palpebrumi. Rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn.
Palto. Vesto, kiun oni portas sur la aliaj vestoj, kiam oni estas ekstere.
Pamfleto. Broŝuro akre satira aŭ kalumnia.
Pano. Nutraĵo bakita el faruno.
Panegira. Trolaŭde priskribanta personon, agojn aŭ fakton. Panegiraĵo. Panegira verko.
Panelo. Tabulo, per kiuj oni kovras la murojn de ĉambro, anstataŭ per tapeto.
Paniko. Subita, ofte senbaza timo, ekreganta popolamason.
Paniklo (Bot.). Koloraj folietoj de l’ floro. Komparu : Petalo.
Panoramo. - 1. Granda pentraĵo sur la muroj de rotondo, lumigita de supre, kiun oni rigardas de podio, lokita en la centro. - 2. Vasta vidaĵo de alta loko : la panoramo de Rigi.
Pantalono. Vira vesto, kovranta la korpon de l’ zono ĝis la piedoj.
Panteismo. Filozofia sistemo, kiu identigas Dion kaj la universon.
Panteisto. Adepto de la panteismo.
Pantero (Zool.). Azia leopardo.
Pantoflo. Piedvesto, ne atinganta la maleolojn.
Pantomimo. Senvorta spektaklo per gestoj.
Papo. Ĉefo de la katolika eklezio.
Papago (Zool.). Tropika birdo kun multkoloraj plumoj, scianta imiti la homan voĉon (Psittacus).
Papavo (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ papavacoj, kun manĝebla semo (Papaver).
Papavacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : papavo.
Papero. Maldika folio, fabrikata el ĉifonoj kaj diversaj vegetaĵaj substancoj, sur kiu oni skribas, presas, per kiu oni pakas. Papera. El papero. Paperujo. Portebla ujo por paperoj, dokumentoj : paperujo de ministro. Sorba papero. Papero por sekigi freŝan skribaĵon per sorbo de la superfluo de la inko.
Papilio (Zool.). Skvamoflugila insekto (Papilio).
Papiruso. Folio, fabrikata el samnoma vegetaĵo, sur kiu skribis la antikvaj Egiptanoj.
Papriko (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ solanacoj, uzata kiel spicaĵo (Capsicum).
Paro. Du personoj aŭ objektoj, prezentantaj kune unu tuton : geedza paro; paro da gantoj. Para. Konsistanta el paroj, dividebla per du : Ses estas para nombro, kaj sep ne para. Parigi. Fari paron, kunigi en paron : parigi du kolombojn.
Parabolo. – 1. (Geom.). Sekcaĵo de la konuso per ebenaĵo paralela al ĝia formanta linio. - 2. Alegorio, enhavanta gravan veron : La paraboloj de la Nova Testamento.
Parado. - 1. Solena militista revuo. - 2. Konduto celanta altiri sur sin la atenton de la publiko, montri siajn elegantajn vestojn k. t. p. Parada. De parado : parada marŝo, parada apero en teatro. Parade. En parada maniero. Paradi. Marŝi en parado, sin montri por parado : La regimento paradis antaŭ la imperiestro. Komparu : Pompo.
Paradigmo. Gramatika modela tabelo : En la paradigmoj de la konjugacio oni plej ofte uzas la vorton « ami ».
Paradizo. - 1. Ĝardeno, en kiu vivis Adamo kaj Eva. - 2. Loko, kie la justuloj ĝuas eternan feliĉon post la morto.
Paradokso. Opinio, kiu estas kontraŭa al la ĝenerala opinio kaj tial ŝajnas absurda, kiu tamen povas montriĝi ĝusta post serioza esploro.
Parafo. Mallongigita subskribo.
Parafino (Ĥem.). Miksaĵo de solidaj hidrokarbonaj korpoj de l’ vico C2H2n+2; blanka vaksosimila substanco, uzata por kandeloj.
Parafrazo. Klarigo, traduko pli vasta, ol la teksto.
Paragrafo. - 1. Malgranda parto de ĉapitro kun la speciala signo : §, precipe en kodoj, regularoj : Laŭ la paragrafo tria de nia regularo. - 2. La signo mem.
Paralela. (Geom.) Paralelaj estas du rektaj linioj sur la sama ebeno, havantaj neniun komunan punkton : Ĉiu rando de libro estas paralela al la kontraŭa rando. Paralelo. Paralela linio. Paralele. En paralela maniero.
Paralelogramo (Geom.). Kvarangulo, kies kontraŭaj flankoj estas paralelaj.
Paralizo. Plena perdo de memvolaj movoj de unu aŭ de multaj membroj de la korpo. Paralizi. Kaŭzi paralizon de io : La vundo paralizis la brakon de la soldato. Paralizito. Homo paralizita.
Parazito. - 1. Besto, vegetaĵo, vivanta sur alia besto aŭ vegetaĵo kaj sin nutranta per ĝiaj sukoj. - 2. Homo nenion faranta kaj vivanta je la spezoj de alia, ekspluatanta la laboron de aliaj.
Parcelo. Parto de tero, apartigita de tuta bieno. Parceli. Dividi bienon en parcelojn.
Pardoni. Rezigni venĝon, punon por ricevita maljustaĵo, ofendo : pardoni al iu la kulpon. Pardono. Ago, vortoj, de tiu, kiu pardonas. Pardonebla. Kiu povas esti pardonita : krimo nepardonebla, alvokanta la ĉielan venĝon.
Parenco. Persono, havanta kun alia persono komunan antaŭlon : kuzo, onklino, nepo. Parenca. - 1. Havanta kun alia persono komunan antaŭulon. - 2. Apartenanta al la sama kategorio, simila : La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj. Parenceco. Stato, rilato de tiuj, kiuj estas parencoj. Komparu : Familio.
Parentezo. Signo, per kiu oni apartigas de la teksto aldone enmetitan frazon, vorton : La mortinto (malpeza estu por li la tero) estis ĉiam preta helpi mizerulon. Fermi, malfermi la parentezon.
Parfumo. Bonodora substanco, solvita en alkoholo. Parfumi. Verŝi parfumon sur ion : parfumi naztukon.
Pargeto. Planko konsistanta el simetrie kunmetitaj tabuletoj.
Pario. Solida flanka limigaĵo de spaco : pario de tendo, pario de tubo.
Parko. Ĉirkaŭbarita arta arbaro por promeno.
Parlamento. Leĝdona reprezentantaro de civitanoj. Parlamenta. - 1. De parlamento. - 2. Konforma al la reguloj de la parlamenta konveneco : parlamenta parolmaniero. Parlamentano. Membro de parlamento.
Parodio. Ŝerca, ridiga imito de serioza verko.
Parodii. Fari parodion.
Paroĥo. Eklezia distrikto. Paroĥestro. Ĉefo de paroĥo. Paroĥano. Membro de paroĥo.
Paroksismo. Subita forta atako de malsano, de pasio : paroksismo de la malario, paroksismo de kolero.
Paroli. Esprimi pensojn per vortoj : paroli laŭte, elokvente. Parolo. Vorto, vortoj de tiu, kiu parolas. Parolado. Longedaŭra parolo, precipe antaŭ publiko. Parole. Per paroloj, buŝe. Parolema. Kiu amas paroli, kiu volonte parolas. Parolanto. Persono, kiu parolas. Antaŭparolo. Parolo, ĉapitro antaŭiranta verkon kaj klariganta ĝian temon, programon. Interparolo. Parolo inter du aŭ kelke da personoj. Kontraŭparoli. Paroli kontraŭ io, kontraŭbatali ion per argumentoj. Elparoli. Esprimi per aŭdeblaj sonoj, vortoj, eliĝantaj el la buŝo diversmaniere, depende de la longeco de la vokaloj, de la nuanco de la konsonantoj k. t. p. Elparolado. Maniero elparoli : La elparolado de diversnaciaj Esperantistoj estas preskaŭ identa.
Parto. Io el tuto : parto de urbo. Partigi. dividi en partojn : partigi laboron. Parta. De parto; koncernanta parton, ne tuton : parta pago de ŝuldo. Partopreni. Esti unu el tiuj, kiuj kune faras ion : partopreni en ekskurso. Partoprenanto. Persono, kiu partoprenas.
Partero. Planko de la teatra ĉambrego kun la seĝoj starantaj sur ĝi.
Partio. Persono aŭ aro da personoj, kontraŭa al alia persono aŭ aro : partioj antaŭ tribunalo, politikaj partioj. Partia. Apartenanta al partio, juĝanta favore por la sampartianoj. Partiano. Membro de partio. Senpartia. Apartenanta al neniu partio, juĝanta ĉiujn same favore, sendepende de iliaj opinioj aŭ de ilia partio. Senpartieco. Eco de tiu, kiu estas senpartia.
Participo. Gramatika formo, kuniganta la ecojn de la verbo kaj adjektivo : amanta, farita.
Partikulo. Vorto, kies gramatika formo neniam ŝanĝiĝas : ne.
Partituro. Notoj de ĉiuj voĉoj de muzika verko, metitaj unu sub alia.
Paruo (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj (Parus).
Pasi. Iri de unu loko al alia, iri de unu momento al alia : homoj pasas sur la strato; la tempo pasas. Pasanto. Persono, kiu pasas. Pasigi. Uzi la tempon por io : pasigi la vesperon legante, pasigi la someron sur montoj. Preterpasi. Pasi preter io : preterpasi amikon sur la strato, ne haltante. Trapasi. Pasi de la komenco ĝis la fino : Dum unu horo oni povas trapasi nian tutan urbon. Transpasi. Pasi trans io : transpasi la limon.
Pasaĝero. Veturanto, kiu uzas publikan rimedon por veturi (vaporŝipon, fervojon, omnibuson k. t. p.) : La vagono estas plena de pasaĝeroj.
Pasamento. Teksaĵo, plektaĵo el oraj, silkaj fadenoj, per kiu oni ornamas vestojn, meblojn.
Pasero (Zool.). Birdo el la granda samnoma vico, konsistanta el kantantaj kaj kriantaj birdoj (Passer).
Pasio. Forta emocio, forta emo : amo, malamo. Pasia. Karakterizata de pasio : pasia homo, pasia deziro. Pasiigi. Fari iun pasia : pasiiganta disputo. Pasiiĝi. Fariĝi pasia.
Pasivo. - 1. Formo de transitivaj verboj, montranta agon, ricevatan, portatan de la subjekto : knabo batata de la patro. - 2. Negativa parto de propraĵo : la pasivoj de komerca firmo. Pasiva. - 1. De pasivo, kiu koncernas la pasivon de la verbo : Ĉiuj pasivaj formoj estas en Esperanto kunmetitaj. - 2. Kiu prezentas la negativan parton de propraĵo. - 3. Neagema : pasiva homo. Pasive. En pasiva maniero. Pasiveco. Eco de tiu, kiu estas pasiva.
Pasko. Festo de la kristana eklezio por rememorigo de la reviviĝo de Kristo.
Paskvilo. Broŝuro malice kalumnia.
Pasporto. Oficiala dokumento, atestanta la personecon de ĝia posedanto kaj certiganta la rajton loĝi en iu loko aŭ veturi en alian lokon, sam-aŭ alilandan.
Pasto. Faruno knedita kun akvo.
Pasteĉo. Hakita spicita viando aŭ fiŝo, bakita en kovraĵo el pasto aŭ graso.
Pastelo. Bombono en formo de disko.
Pastinako (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ umbeliferoj kun dolĉa radiko, uzata kiel spicaĵo (Pastinaca sativa).
Pastro. Homo, sanktigita por servi Dion kaj plenumi la ceremoniojn de religia kulto. Pastra. De pastro, kiu koncernas pastron. Pastraro. Tutaĵo de pastroj. Ĉefpastro. Estro de pastroj, episkopo.
Paŝi. Meti la piedojn alterne unu antaŭ la alia por sin movi sur la tero. Paŝo. 1. Meto de unu piedo antaŭ la alia dum la irado. 2. Spaco inter la piedoj dum la irado : La ĉambro estas kvin paŝojn longa.
Paŝti. Doni, liveri nutraĵon al brutoj : paŝti ĉevalojn sur herbejo. Paŝtejo. Loko (herbejo, kampo), kie oni paŝtas aŭ sin paŝtas. Paŝtisto. Homo, kies okupo estas paŝti.
Paŝtelo. Krajono el kolora kreto.
Pato. Malprofunda vazo kun tenilo, por friti.
Patento. Dokumento por ekskluziva rajto ekspluati eltrovon. Patenti. Doni patenton, garantii per patento : patentita aparato.
Patologio (Med.). Scienco pri kaŭzoj kaj simptomoj de la malsanoj.
Patoso. Afektite solena, kaj enluziasma parolmaniero. Komparu : Aplombo, emfazo, vervo.
Patro. Viro, naskinta idon : Apenaŭ dudekjara li jam estis patro. Abrahamo estis la patro de Izaako. Patrino. Virino, naskinta idon. Bopatro. Patro de edzino rilate al ŝia edzo, aŭ patro de edzo rilate al lia edzino. Bopatrino. Patrino de edzino rilate al ŝia edzo, aŭ patrino de edzo rilate al lia edzino. Duonpatro. Dua edzo de patrino rilate al ŝiaj infanoj. Duonpatrino. Dua edzino de patro rilate al liaj infanoj. Gepatroj. Patro kaj patrino. Patreco. Stato de tiu, kiu estas patro. Patrineco. Stato de tiu, kiu estas patrino. Patrujo. Patrolando. Sampatrujano. Homo, havanta la saman patrolandon.
Patriarko. - 1. Prapatro, ĉefo de gento ĉe la antikvaj Hebreoj : Abrahamo, Izaako kaj Jakobo. - 2. Respektinda maljunulo, ĉefo de granda familio.
Patricio. Ano de la aristokrataro en la antikva Roma regno.
Patrioto. Homo, amanta sian patrujon kaj penanta esti utila por ĝi.
Patriotismo. Amo al la patrujo kaj emo esti utila por ĝi.
Patrolo. Malgranda taĉmento de soldatoj aŭ policistoj, garde trairanta urbon.
Patrono. - 1. Sanktulo, protektanta siajn samnomulojn, urbon, landon. - 2. Persono eminenta, influa, protektanta alian personon, institucion.
Paŭzo. Nelonga interrompo de ago : paŭzo dum legado, dum kantado. Paŭzi. Fari paŭzon.
Pavo (Zool.). Birdo et la familio de l’ fazanoj, kun granda, bela vosto (Pavo cristatus).
Paviano (Zool.). Simio el la familio de la hundosimilaj (Cynocephalus).
Pavilono. Malpeza, malgranda konstruaĵo, similanta tendon.
Pavimo. Ŝtona, ligna, asfalta kovraĵo de strato. Pavimi. Kovri per pavimo : En nia vilaĝo ne ĉiuj stratoj estas pavimitaj.
Peano. - 1. Kanto por la honoro de Apolono. - 2. Milita kanto; kanto de venko, de ĝojo.
Peco. Parto, apartigita de tuto : peco da pano, fera peco. Peceto. Malgranda peco. Pecetigi. Rompi, dividi en pecetojn. Dispecigi. Rompi, dividi en pecojn. Potpeco. Peco de rompita poto. Tukpeco. Peco de disŝirita tuko.
Peĉo. Densa olea substanco, produktata el rezino.
Pedagogo. Instruisto kaj edukisto de infanoj.
Pedagogio. Scienco instrui kaj eduki infanojn.
Pedalo. Piedmovilo de instrumento : pedalo de fortepiano, de orgeno, de velocipedo.
Pedanta. Tro precize plenumanta la regulojn, tro zorganta pri la detaloj kaj pri ia formo : pedanta ĉefo, pedanta ordo. Pedanto. Homo pedanta. Pedante. En pedanta maniero. Pedanteco. Eco de tiu, kiu estas pedanta.
Pedelo. Universitata servisto.
Pediko (Zool.). Parazita insekto senflugila (Pediculus).
Pego (Zool.). Birdo insektomanĝa kun longa beko kaj lango (Picus).
Pejzaĝo. - 1. Vidaĵo de lando. - 2. Pentraĵo, prezentanta tian vidaĵon.
Peki. Malobei dian ordonon, regulon de la moralo, leĝon : peki kontraŭ la tria dia ordono. Peko. Ago de tiu, kiu pekas. Pekema. Inklina al pekoj. Pekulo. Homo, kiu ofte pekas.
Pekli. Konservi viandon, ŝutante sur ĝin salon, salpetron, pipron kaj premante ĝin per peza objekto, ekz. per ŝtono.
Peli. Eksciti al rapida kurado : peli brutojn sur herbejon. Elpeli. Peli el loko kaj eligi el ĝi : elpeli lupon el ŝafejo. Forpeli. Peli for de loko kaj forigi de ĝi.
Pelerino. Granda kolumo, pendanta ĉe mantelo aŭ palto kaj kovranta la ŝultrojn kaj parton de la dorso.
Pelikano (Zool.). Granda birdo el la familio de l' rempiedaj (Pelecanus onocratulus).
Pelto. Haroriĉa besta haŭto, uzata kiel vesto : zibela pelto. Peltisto. Metiisto, kudranta vestojn el pelto. Komparu : Felo, haŭto, ledo.
Pelvo. Portebla ronda vazo por fluidaĵo, lavvazo.
Peno. Energia ago de la korpo aŭ de l’ spirito : Peno estas necesa por venki malfacilaĵon. Peni. Streĉi la korpajn aŭ spiritajn fortojn. Pene. Kun peno. Senpene. Sen peno.
Penco. Angla monero, valoranta dek centimojn.
Pendi. Esti fiksita ĉe sia supro tiel, ke la malsupra parto estas libera : pentraĵo pendas sur la muro; fruktoj pendas sur arbo. Pendigi. Fiksi ion ĉe ĝia supro tiel, ke la malsupra parto estu libera : pendigi mantelon sur hoko; pendigi krimulon. Dependi. Esti submetita al la povo, al la volo de alia persono : La decido dependas de la ĉefo. Dependa. Kiu dependas. Dependeco. Stato de tiu, kiu dependas. Sendependa. Kiu ne dependas. Sendependeco. Stato de tiu, kiu ne dependas. Flugpendi. Resti en la aero senmova sur la flugiloj : La akcipitro flugpendas super kolombo.
Pendolo. Korpo, balanciĝanta ĉirkaŭ fiksita punkto dank' al sia pezo : pendolo de horloĝo.
Penetri. Kun peno profunde sin enigi internen : penetri en la tendaron de malamikoj; la kuglo penetris ĝis la osto. Penetrebla. Kiu povas esti penetrita : nepenetrebla tolo.
Peniko. Instrumento el haroj kun ligna tenilo, por kolori, por pentri.
Pensi. - 1. Uzi siajn spiritajn fortojn, formi en sia spirito ideojn : Mi pensas, do mi ekzistas. - 2. Opinii : Kion vi pensas pri mia projekto ? Penso. Tio, kion oni pensas : La pensoj kaj la vortoj. Elpensi. Krei ion per sia pensado : elpensi aparaton.
Pensio. Salajro, ĝis la morto ricevata de eksiĝinto, kiu servis difinitan nombron da jaroj : Pension oni ricevas en diversaj landoj post 25-, 30-, 35-jara servado. Pensiulo. Homo, kiu ricevas pension.
Pensiono. Ĉambro, loĝejo, luata kun la manĝo.
Penti. Bedaŭri, ke oni pekis. Pento. Bedaŭro, ke oni pekis. Pentofari. Nuligi sian pekon per bonaj faroj.
Pentametro. Verso, konsistanta el kvin eroj, uzata de la antikvaj grekaj kaj romanaj poetoj.
Pentekosto. Festo kvindek tagojn post la Pasko.
Pentri. Kolore reprodukti estaĵojn, objektojn sur papero, sur tolo : pentri portreton, pentri pejzaĝon. Pentrado. Pentrarto. Pentristo. Homo, kies arto estas pentri. Pentraĵo. Pentrita bildo. '
inda. Meritanta esti pentrita (pri scenoj kaj vidaĵoj) : pentrinda lando.
Peonio (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' ranunkulacoj (Paeonia).
Pepi. Eligi delikatan, mallaŭtan sonon, kiel la birdoj.
Pepsino. Fermento de la digesta suko de l’ stomako.
Peptono. Albumino, kiu fariĝis asimilebla sub la influo de acida solvaĵo de pepsino.
Per. Prepozicio por esprimi instrumenton, rimedon, manieron, membron, organon, personon, kiun oni uzas por fari ion : bati per bastono, tranĉi per tondilo, amuzi per kanto, levi per mano, vidi per okuloj, sendi per servisto. Senpere. Rekte, mem, ne per aliaj : veturi senpere Parizon, sciigi senpere al ĉefo. Peranto. Homo, per kiu oni aranĝas aferojn kun alia persono : agento.
Percepti. Konscie senti. Percepto. Konscia sento.
Perĉo (Zool.). Manĝebla fiŝo et la vico de la ostfiŝoj (Acerina cernua).
Perdi. Per akcidento ĉesi havi objekton aŭ bonon, kiun oni posedis : perdi monujon, perdi sanon. Perdiĝi. Esti perdita, ne atinginte la celon : La letero perdiĝis en la poŝto. Perdo. Seniĝo per akcidento de tio, kiun oni posedis : perdo de naztuko, perdo de la vidsento.
Perdriko (Zool.). Birdo el la vico de la kokoj, kun delikata viando (Perdix cinerea).
Perei. - 1. Perdi la vivon per akcidenta morto : perei en batalo. - 2. Esti detruita per akcidento : La ŝipo pereis de ventego. Pereo. - 1. Perdo de la vivo per akcidenta morto. - 2. Detruiĝo per akcidento. Pereigi. Kaŭzi pereon. Pereiga. Kiu pereigas : pereiga falo.
Perfekta. Posedanta ĉiujn necesajn kvalitojn en plej alta grado, sen mankoj : perfekta kantisto, perfekta verko. Perfekte. En perfekta maniero : perfekte ludi. Perfekteco. Eco de tio, kio estas perfekta. Perfektigi. Fari ion perfekta : La ekzercoj perfektigas. Perfektiĝi. Fariĝi perfekta : perfektiĝi en pafado. Perfektigebla. Kiu povas esti perfektigita.
Perfekto. Gramatika formo de la verbo, montranta fakton plenumitan, unufojan agon.
Perfidi. - 1. Ruze transdoni en la povon de malamikoj; forlasi en danĝero : La taĉmento perfidis sian ĉefon kaj transiris al la malamiko. - 2. Rompi, trouzi la konfidon : perfidi la edzinon. - 3. Sciigi tion, kio devis resti sekreta : perfidi ies sekreton. Perfido. Ago de tiu, kiu perfidas. Perfida. De perfido, kiu perfidas. Perfidulo. Homo, kiu perfidas.
Pergameno. Ŝafa ledo, sur kiu oni skribas gravajn aktojn aŭ diplomojn.
Periferio. Ekstera parto de ebeno, ĉirkaŭita de kurba linio.
Perigeo (Astr.). Punkto de la orbito de planedo, en kiu ĝi estas plej proksime de la tero.
Perimetro. – 1. (Geom.). Sumo de la lateroj de multangulo. – 2. (Med.). Instrumento, por mezuri la vidkampon.
Periodo. – 1. (Mat.). Tutaĵo de l’ ciferoj, kiuj ripetiĝas senfine en decimala frakcio. - 2. Vico de jaroj, dividaĵo de tempo, karakterizata de rimarkindaj faktoj, ecoj : la periodo de la krucmilitoj. Perioda. Kiu ripetiĝas post difinita tempo : perioda febro, perioda eldonaĵo. Periode. En perioda maniero. Komparu : Fazo, epoko, stadio.
Peristilo. Galerio, ĉirkaŭanta korton.
Peritoneo (Anat.). Membrano, kiu kovras kaj kunigas la intestojn.
Perko (Zool.). Fiŝo manĝebla el la vico de la ostfiŝoj (Perca fluviatilis).
Perlo. - 1. Malgranda, ronda, brilanta, blanka korpo, formiĝanta en la interno de l’ konko de ostro kaj de aliaj moluskoj. - 2. Objekto, persono perfekta : Tia edzo estas vera perlo. Perla. El perlo, de la koloro de perlo.
Perlamoto. Blanka perlosimila substanco, kovranta la internon de la konko de kelkaj moluskoj, uzata por malgrandaj galanteriaj objektoj. Perlamota. El perlamoto.
Permesi. Esprimi la konsenton, doni la rajton, ke oni faru aŭ ne faru ion : La patro permesis al la filo glitkuri. La instruisto permesis al la infanoj ne lerni la versaĵon. Permeso. Vortoj de tiu, kiu permesas. Permesebla. Kiu povas esti permesita. Malpermesi. Esprimi la malkonsenton, rifuzi la rajton, ke oni faru aŭ ne faru ion. Forpermeso. Permeso forlasi por difinita tempo la servon, oficon. Komparu : Libertempo.
Perono. Ekstera larĝa ŝtuparo el kelke da ŝtupoj.
Perpendikulara. Perpendikulara rekta linio estas linio, kiu kun alia rekta linio
formas du egalajn angulojn. Perpendikularo. Perpendikulara linio. Perpendikulare. En perpendikulara direkto.
Persekuti. - 1. Kuri post iu kun malamika intenco por lin kapti : Hundo persekutas leporon. - 2. Konstante fari maljustaĵojn al iu, por lin turmenti : Nerono persekutis la kristanojn. Persekuto. Ago de iu, kiu persekutas.
Persiko (Bot.). Frukto de l’ persikarbo. Persikarbo. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj (Persica).
Persisti. Daŭrigi sian laboron, celadon malgraŭ malfacilaĵoj. Persisto. Ago de tiu, kiu persistas. Persista. Kiu persistas. Komparu : Insisti, obstini, pacienca.
Persono. Aparta homa individuo kun ĝiaj karakterizaj ecoj. Persona. De persono, karakterizanta personon. Persone. Mem, senpere : persone danki iun.
Perspektivo. - 1. Aspekto, kiun prezentas, rilate al la punkto, de kiu oni rigardas, pli kaj pli malproksimaj objektoj de vidaĵo. - 2. Arto reprodukti sur desegnaĵo aŭ pentraĵo pli kaj pli malproksimajn objektojn tiel, kiel oni vidas ilin en la naturo. - 3. Espero aŭ timo pri afero verŝajna, kvankam ankoraŭ malproksima : N. promesis viziti nin kun siaj dek infanoj; bela perspektivo!
Persvadi. Alkonduki iun al decido, ke li faru, aŭ ne faru ion : Longe oni persvadis lin, ke li ne edziĝu, sed vane. Komparu : Admoni, konvinki.
Peruko. Kovraĵo de kapo, el haroj, imitanta la naturan hararon kaj uzata, por maski la senharaĵon : Oni portis iam perukon, kiel ornamon. Perukisto. Homo, kies profesio estas fari perukojn.
Pesi. Determini la pezon de objekto per komparo kun unuo de la pezo : pesi komercaĵon. Pesilo. Instrumento por pesi.
Pesimismo. Filozofia sistemo, bazita sur la opinio, ke en la mondo estas pli multe da malfeliĉo, ol da feliĉo, kiu estas nur iluzio.
Pesimisto. Adepto de la pesimismo.
Pesto (Med.). Epidemia, tre infekta kaj mortiga malsano, karakterizata de inflamo de la ingvenaj glandoj kaj de febro. Pestulo. Homo malsana je la pesto.
Peti. Sin turni kun ĝentilaj aŭ humilaj vortoj al iu, por ricevi ion. Peto. Vortoj de tiu, kiu petas : La peto de ĉefo estas ordono. Petegi. Insiste kaj tre humile peti. Petskribo. Peto, skribe redaktita al estro. Almozpeti. Peti almozon.
Petalo (Bot.). Folieto de la korolo de floro. Komparu : Paniklo.
Petardo. Malforta eksplodilo, faranta bruon kaj uzata precipe, kiel signalo aŭ ludo.
Petoli. Agi, paroli ŝerce, senkonsidere kiel infano. Petolo. Ŝerca, senkonsidera ago, kiel tiu de infano. Petolema. Amanta petoli. Petolulo. Homo, kiu amas petoli.
Petrolo. Miksaĵo de fluidaj hidrokarbonoj, oleosimila fluidaĵo, uzata por lumigado kaj hejtado.
Petromizo (Zool.). Fiŝosimila manĝebla senskvama vertebrulo el la klaso de la rondbuŝaj (Petromyson).
Petroselo (Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la familio de l' umbeliferoj (Petroselenum sativum).
Pezo. Emo de la korpoj proksimiĝi al la centro de la tero, kiu sin montras per la falo aŭ per la premo sur la subtenantan objekton : La internacia unuo de la pezo estas la kilogramo. Pezi. Havi pezon : La libro pezas duonon da kilogramo. Peza. Kiu pezas, kiu multe pezas. Egalpezo. Senmoveco de korpo, je kiu agas du aŭ pli multe da fortoj.
Pezeto. Hispana monero, valoranta 1 frankon.
Pfenigo. Germana monero, valoranta 1,25 centimojn.
Pia. Havanta respekton al Dio kaj religiaj aferoj. Pie. En pia maniero. Pieco. Eco de tiu, kiu estas pia. Piulo. Homo pia. Malpia. Malrespektanta Dion kaj la religiajn aferojn. Malpieco. Eco de tiu, kiu estas malpia. Malpiulo. Homo malpia.
Piano. Malgranda fortepiano, kies kordoj havas vertikalan direkton.
Piastro. Monero de diversaj landoj : La turka piastro valoras 25 centim., la hispana 10 frank.
Piceo (Bot.). Arbo el la grupo de l’ koniferoj (Picea).
Piedo. Malsupra parto de la malsupra ekstrema membro. de la maleoloj ĝis la ekstremo de la fingroj. Piediri. Iri per la piedoj (ne veturi) : Ĉiuj lokoj en la omnibuso estis okupitaj kaj ni devis piediri. Piediranto. Homo, kiu piediras. Dupieda. Havanta du piedojn : dupieda besto. Piedbati. Bati per la piedoj : La ĉevalo piedbatas per la postaj piedoj. Piedfrapi. Fari bruon, frapante per la piedoj la teron, la plankon. Piedpremi. Premi per la piedoj. Piedingo. Speco de ringo pendanta
sur rimeno ĉe la selo, sur kiu la rajdanto apogas sian piedon. Tripiedo. Seĝo, tablo kun tri piedoj.
Piedestalo. Bazo de kolono, de monumento aŭ de statuo.
Pietismo. Granda respekto al iu kun kredo je la perfekteco kaj netuŝebleco de liaj verkoj : pietismo al la naciaj bardoj.
Pigo (Zool.). Birdo el la familio de la korvoj (Pica).
Pigmeo. - 1. Ano de mitologia popolo de tre malgranda kresko. - 2. Tre malgranda homo.
Pigmento. Koloranta substanco de la organismo de vegetaĵoj aŭ de bestoj.
Piki. – 1. Penetrigi korpon per pintita objekto : piki fingron per kudrilo; la abelo pikas. - 2. Eksciti la sentojn : pikanta manĝo, pikanta novelo de Boccacio. Pikilo. - 1. Ilo por piki. - 2. Organo de l’ insektoj por piki.
Pikedo. - 1. Malgranda taĉmento de soldatoj, garde starantaj sur posteno. - 2. Kartludo.
Pilastro. Kvadrata kolono, duone enigita en muron, kiel subteno aŭ ornamo.
Pilgrimi. Vojaĝi kun religia celo al sankta loko : pilgrimi Palestinon. Pilgrimanto. Pilgrimanta homo.
Pilko. Sfera objekto el elasta ŝtofo, por ludi : la pilkoj de la teniso. Piedpilko. Granda pilko, kiun oni puŝas per la piedo.
Pilolo. Medikamento en formo de malgranda globo.
Piloto. Homo, kiu donas direkton al ŝipo.
Pino (Bot.). Arbo el la grupo de l’ koniferoj, kies ligno estas multe uzata de la ĉarpentistoj, lignaĵistoj (Pinus).
Pinakoteko. Muzeo de l' artoj.
Pinĉi. Kunpremi kaj teni per du fingroj : pinĉi la vangon de infano.
Pinglo. Akrepinta peco de maldika drato, por kroĉi, fiksi partojn de vesto : pinglo, duobla pinglo (por virinaj haroj), amerika aŭ sendanĝera pinglo. Komparu : Agrafo, broĉo, buko.
Pinio (Bot.). Speco de l’ pino (Pinus pinea).
Pinto. Maldika ekstremo, pli kaj pli mallarĝiĝanta al la supro : Pinto de turo, de monto, de lanco. Pinti. Fari la ekstremon de io pli kaj pli mallarĝa al la supco : pinti krajonon.
Pioĉo. Fera ilo, havanta po unu pinto ĉe ambaŭ ekstremoj kaj lignan tenilon, por fosi malmolan teron. Pioĉi. Fosi per pioĉo.
Pioniro. - 1. Soldato, konstruanta vojojn, pontojn, redutojn. 2. Koloniano, hakanta virgajn arbarojn, por prepari kultureblan teron. - 3. Homo, liberiganta la vojon por nova ideo.
Pipo. Tubforma ilo pli larĝa ĉe unu ekstremo, en kiu oni metas tabakon por fumi.
Pipro (Bot.). Sekigita frukto de l’ piprujo. Piprujo. Vegetaĵo el la samnoma familio, kies sekaj fruktoj estas uzataj kiel spicaĵo. Pipri. Spici per pipro.
Pipso. Malsano de la lango de l’ birdoj.
Piro (Bot.). Frukto de l’ pirarbo. Pirarbo. Arbo el la familio de l’ pomacoj, kulturata pro la fruktoj kaj ligno (Pyrus communis).
Piramido. – 1. (Geom.). Solida figuro, kies bazo estas multangulo kaj kies flankoj estas trianguloj, kies pintoj kuniĝas en unu punkto, nomata la pinto de la piramido. - 2. Egipta monumento, havanta la formon de piramido.
Pirato. Mara rabisto.
Pirito (Ĥem.). Natura kombinaĵo de sulfuro kaj metalo.
Pirolo (Zool.). Birdo el la familio de la fringoj (Pyrrhula rubricilla).
Pirotekniko. Arto prepari artajn fajraĵojn. Piroteknikisto. Homo, kies specialo estas prepari artajn fajraĵojn.
Pirozo (Med.). Bruliganta doloro en la ezofago ĉe malsanoj de la stomako.
Pisti. Pecetigi, disbatante en speciala vazo : pisti pipron. Pistilo. Peza metala peco, per kiu oni pistas. Pistujo. Vazo en kiu oni pistas.
Pistako (Bot.). Frukto de l' pistakarbo, uzata por kukoj. Pistakarbo. Arbo el la familio de l'anakardiacoj (Pistacia vera).
Pistilo (Bot.). Virina seksa organo de la floroj.
Pistolo. Malgranda pafarmilo, kiun oni portas ĉe la zono, kun forte fleksita kapo.
Piŝto. Solida cilindro, kiu moviĝas en malplena cilindro de pumpilo au vapormaŝino.
Pizo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la fabacoj (Pisum).
Placo. Vasta, libera loko en urbo, ĉirkaŭita de konstruaĵoj : Parizo posedas multe da belaj placoj.
Plaĉi. Kaŭzi agrablan senton, emocion : persono, ago, spektaklo, kiu plaĉas.
Plado. Malprofunda, vasta vazo, sur kiu oni metas kaj disportas manĝaĵojn. Pladeto. Telereto, sur kiu oni metas glason, tason. Komparu : Pleto.
Plafono. Horizontala aŭ kurba supraĵo kontraŭ la planko de ĉambro.
Plagiato. Malpropra arta aŭ literatura verko, prezentita de iu kvazaŭ propra.
Plano. - 1. Desegnaĵo de konstruaĵo aŭ de loko, montranta la situacion kaj reciprokajn rilatojn de ĝiaj partoj : plano de teatro, plano de urbo. - 2. Antaŭe detale pripensita maniero efektivigi entreprenon : plano de propagando. Komparu : Intenco, projekto.
Plando. Malsupra, surtera parto de la piedo, de la ŝuo.
Planedo (Astr.). Astro, rondiranta ĉirkaŭ la suno.
Planimetrio. Parto de la geometrio pri la figuroj sur la ebeno.
Planko. Malsupra parto de la ĉambro, sur kiu oni paŝas kaj kiu apartigas unu etaĝon de alia.
Planti. Meti vegetaĵon en la teron, por ke ĝi kresku, fiksinte siajn radikojn. Plantejo. Loko, kie oni plantas.
Plantago (Bot.). Multjara herbo el la samnoma familio (Plantago).
Plastiko. Arto reprodukti el molaj substancoj (argilo, vakso) aŭ el malmolaj (marmoro) la naturajn formojn de objektoj aŭ personoj. Plastika. Kiu koncernas la plastikon; reliefe reproduktanta.
Plastro. Medikamento, ŝmirita sur tolo, kiun oni almetas al la kuracata membro.
Plata. Kies dikeco estas malgranda kompare kun la larĝeco kaj longeco : plata ŝtono, plata poŝhorloĝo. Plato. Objekto kies dikeco estas malgranda, kompare kun la larĝeco kaj longeco : plato de tombo. Komparu : Ebena, glata.
Platano (Bot.). Arbo el la samnoma familio (Platanus).
Plateno (Ĥem.). Pt. Ĥemia elemento, nerustanta metalo de grizete-blanka koloro, uzata por vazoj kaj dratoj en ĥemiaj laborejoj; saloj de l’ plateno estas uzataj en la fotografado.
Plaŭdo. Sono, kiun faras la akvo, batata per la mano, remilo. Plaŭdi. Eligi plaŭdon.
Plebejo. Homo de malalta klaso.
Pledi. Paroli en juĝejo, por defendi sin aŭ sian klienton.
Plej. Partikulo, kiu metite antaŭ la adjektivo aŭ adverbo, formas la superlativon : plej bona, plej rapide. Malplej. En plej malalta grado : malplej longa, malplej bone.
Plekti. Kunigi fadenojn, ŝnurojn, multfoje krucigante ilin unu kun alia : plekti harojn, plekti pajlon. Plektaĵo. Objekto, farita el plektitaj fadenoj, ŝnuroj : pajloplektaĵo (por purigi la ŝuojn). Komparu : Ŝpini, teksi, triki.
Plena. - 1. Enhavanta la tutan kvanton, kiun ĝi entute povas enhavi : glaso, plena de akvo. - 2. Havanta ĉiujn partojn, detalojn, necesajn por la tuto : plena vortaro. - 3. Havanta tre multe : plena de eraroj. Pleneco. Eco de tio, kio estas plena. Plenigi. Fari ion plena : plenigi glason. Plenaĝa. Havanta la aĝon, en kiu oni posedas ĉiujn personajn rajtojn. Plenblovi. Fari plena per blovo; doni al io plenan volumenon per blovo : plenblovi vezikon; plenblovita velo. Plenumi. Fari tion, kion oni devis fari, kio estis necesa : plenumi oficon, plenumi deziron. Komparu : Kompleta, tuta.
Plendi. Esprimi per vortoj sian doloron, malkontentecon : La malsanulo plendas pri kapdoloro. Infano plendas al la patrino kontraŭ kamarado. Plendo. Vortoj de tiu, kiu plendas. Plendanto. Homo, kiu plendas.
Pleonasmo. Vorto aŭ esprimo, samsenca kun la ĵus dirita, kaj tial superflua.
Pleto. Plata vazo, sur kiu oni portas telerojn, glasojn. Komparu : Plado.
Pleŭronekto (Zool.). Fiŝo el la vico de la ostfiŝoj, kun rondforma, plata korpo (Pleuronectes).
Plezuro. Tio, kion oni volonte vidas, aŭskultas, partoprenas : Granda urbo liveras multajn plezurojn, kiujn ne ĝuas la vilaĝanoj.
Pli. Partikulo, kiu metite antaŭ adjektivo aŭ adverbo formas la komparativon : pli certa, pli kare. Malpli. En pli malalta grado : malpli fortika, malpli kare. Plimulto. Pli granda parto, pli granda partio : La absoluta plimulto devas superi la duonon de la voĉoj. Plibeligi, pligrandigi, plilongigi. Fari ion pli bela, pli granda, pli longa.
Pliko (Med.). Malsano, karakterizata de neforigebla implikiĝo de la haroj, kaŭzita de la malpureco.
Plombo. Substanco por plenigi truon en dento. Plombi. Plenigi per plombo.
Plori. Eligi larmojn : plori de doloro, de ĉagreno. Ploreti. Eligi larmojn kaj mallaŭtajn plendajn sonojn. Ploregi. Eligi larmojn kaj laŭtajn, malesperajn sonojn.
Ploto (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ karpoj (Leuciscus rutilus).
Plu. Partikulo, montranta daŭrigon de ago aŭ stato, kaj kun nea vorto ĉesigon de ago aŭ stato : Ĉu vi intencas min moki plu? Ne ploru plu.
Plugi. Per speciala ilo, tirata de bovoj aŭ de ĉevaloj, malfirmigi la teron, fari sulkojn en la tero, por ĝin prepari al la semado. Plugilo. Ilo por plugi.
Plumo. - 1. Tubeto kun lanugo, el kiuj konsistas la kovraĵo de la korpo de l’ birdoj. - 2. Birda plumo kun akrepintita kaj laŭlonge distranĉita ekstremo, por skribi. - 3. Ŝtala, maldika peceto kun akrepintita kaj laŭlonge distranĉita ekstremo, por skribi. Plumingo. Tenilo, en kiun oni enmetas skriboplumon. Senplumigi. Senigi birdon je la plumoj, forŝirante ilin.
Plumbo (Ĥem.). Pb. Ĥemia elemento, bluete-griza peza metalo, uzata por kugloj.
Pluskvamperfekto. Tempo de la verbo, montranta agon aŭ staton, finitan antaŭ alia ago aŭ stato, jam pasinta : Kiam li estis fininta sian laboron, li foriris.
Plŭŝo. Teksaĵo, similanta la veluron, sed kun pli longaj haroj. Pluŝa. El pluŝo.
Plutokratio. Riĉularo.
Pluvo. Akvo de l’ gutiĝinta atmosfera akva vaporo, falanta teren : Post la pluvo venas la bela vetero. Pluvi. Fali (pri la pluvo) : Nuboj kovris la ĉielon, baldaŭ pluvos.
Pneŭmatiko (Fiz.). Parto de la fiziko pri la gasoj. Pneŭmatika. Kiu koncernas la pneŭmatikon : pneŭmatika maŝino, pneŭmatika ringo.
Po. Prepozicio, por esprimi kvanton, koncernantan aparte ĉiun objekton, personon el multaj : La patro donis al la infanoj po 3 pomoj (ĉiu infano ricevis 3 pomojn). La velocipedisto veturis po 200 kilometroj en ĉiu tago (ĉiutage li veturis 200 kilometrojn).
Podagro (Med.). Malsano, karakterizata de ŝvelo de artikoj de l’ piedo kaj kaŭzata de la trouzado de alkoholaĵoj kaj de spicitaj manĝaĵoj.
Podio. Malgranda levita horizontala ebeno el tabuloj, por pli bone vidi ĉirkaŭe, por esti pli facile videbla kaj aŭdebla. Komparu : Estrado.
Poemo. Romano en versoj.
Poento. Ludsigno, valoranta unuon.
Poeto. Poezia verkisto.
Poezio. Arto prezenti en harmonia lingvo la belon kaj altajn ideojn. Poezia. De poezio, havanta la ecojn de l’ poezio.
Pokalo. Trinkvazo, supre pli larĝa, ol ĉe la bazo.
Polemiko. Presa disputo. Polemiki. Prese disputi.
Polico. Ŝtata institucio, gardanta la publikan ordon kaj sendanĝerecon. Policisto, policano. Membro de la polico. Policestro. Ĉefo de la polico.
Poliedro (Geom.). Korpo, limigita ĉiuflanke de ebenoj, sin reciproke renkontantaj. Poliedra. Havanta formon de poliedro.
Polifona. Konsistanta el kelke da malsamaj muzikaj voĉoj, ne unisona.
Poligamio. Multedzeco : La multedzeco estas malpermesita en ĉiuj civilizitaj landoj.
Poligono (Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio; el ĝiaj semoj oni faras grion kaj farunon (Poligonum).
Poligonacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : poligono, rabarbo, okzalo.
Poligloto. Homo, parolanta multe da lingvoj : La kardinalo Mezzofanti estis la plej fama poligloto.
Polikliniko. Lernado de la praktika medicino en la loĝejoj de l’ malsanuloj sub la kontrolo de l’ profesoroj.
Polimero. Ĥemia komponaĵo konsistanta el la samaj elementoj kaj je la sama proporcio, kiel alia komponaĵo, sed kun alia molekula pezo.
Polipo (Zool.). Mara besto el la tipo de la vegetbestoj, sin fiksanta ĉe senmovaj objektoj.
Poliso. Dokumento, atestanta asekuron.
Politeismo. Kredo je multaj dioj.
Politeisto. Kredanto je multaj dioj.
Politekniko. Scienco pri la teknikaj profesioj. Politeknika. De politekniko, kiu koncernas la politeknikon : politeknika lernejo.
Politiko. Arto regi ŝtaton. Politika. De la politiko, kiu koncernas la politikon. Politikisto. Homo, kies specialo estas la politiko.
Polko. Bohema kaj pola rondodanco.
Polucio (Med.). Senvola elfluo de l’ vira semo dum la dormo.
Poluri. Fari ion glata kaj brilanta per frotado : poluri lignon, poluri ŝuojn. Komparu : Emajlo, glazuro, lako.
Poluso (Geom.). Ekstremo de la akso de sfero : la polusoj de la tera globo.
Polvo. Subtilaj liberaj eroj de seka korpo, precipe de la tero. Polva. De polvo, el polvo : polva nubo.
Pomo (Bot.). Frukto de l’ pomarbo. Pomarbo. Arbo el la samnoma familio (Pirus malus).
Pomacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : piro, pomo.
Pomado. Miksaĵo, konsistanta el graso, vakso kaj parfumoj aŭ medikamento, per kiu oni ŝmiras la harojn aŭ la kuracatan membron.
Pomologo. Specialisto pri la fruktoj kaj kulturado de la fruktarboj.
Pompo. Lukso, celanta altiri la atenton. Pompa. Luksa, por altiri la atenton. Komparu : Parado.
Ponardo. Akrepinta, ambaŭtranĉa mallonga pikarmilo.
Ponto. Vojo, konstruita el ligno, ŝtonoj aŭ fero super rivero, kavo, kanalo.
Pontifiko. Altranga pastro : La papo estas la plej alta pontifiko (pontifex maximus) de la katolika eklezio.
Pontono. Malprofunda ŝipo, sur kiu oni metas flosponton.
Poplo (Bot.). Arbo el la familio de l’ salikacoj (Populus).
Popolo. - 1. Tutaĵo de la loĝantoj de lando. - 2. Malaltaj klasoj : La aristokrataro kaj la popolo. Popola. De popolo, por popolo : popola universitato. Popolaĉo. Malestima nomo de la nekulturitaj, mizeraj klasoj de la popolo.
Populara. - 1. Konata kaj amata de la popolo : populara homo. - 2. Facile komprenebla de la popolo, de la homoj, ne multe instruitaj : populara broŝuro. Populare. En populara maniero. Populareco. Eco de tio, kio estas populara. Popularigi. Fari ion populara : popularigi sciencan verkon.
Por. - 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata : a) celo : por plezuro. b) je la profito de : kolekti monon por mizeruloj. c) objekto de aĉeto post la verbo pagi : Li pagis 100 frankojn por sia palto. d) Prezo de aĉeto aŭ vendo : aĉeti libron por 10 frankoj, vendi seĝon por 20 frankoj. e) Tempo, en la daŭro de kiu io estas farota : forveturi por tri semajnoj. - 2. Konjunkcio, esprimanta celon : Oni devas manĝi por vivi, ne vivi por manĝi. Kriu laŭte, por ke ĉiuj aŭdu.
Poro. Malgranda libera spaco inter la eroj de korpo : poro de la haŭto, poro de la karbo.
Porcelano. Blanka substanco el bakita delikata argilo, diafana kaj sonora, kiel vitro. Porcelana. El porcelano : porcelana vazo.
Porcio. Kvanto de manĝaĵo, donata al unu persono : En la novaj restoracioj oni donas grandajn porciojn.
Pordo. Turnebla tabularo aŭ krado, fermanta la liberan spacon en muro, servantan por la eliro kaj eniro. Pordego. Granda pordo en ĉirkaŭbaro, ĉefa pordo de domo. Pordisto. Homo, kies okupo estas gardi domon, kontrolante la enirantojn tra la pordo.
Poreo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la liliacoj, uzata kiel spicaĵo (Allium porrum).
Porfiro. Speco de malmola marmoro ruĝa aŭ blanka kun alikoloraj kristaloj.
Porko (Zool.). Hejma duhufa dikhaŭta besto; ĝia viando estas manĝata kiel rostaĵo kaj en kolbasoj, ŝinkoj, k. t. p. (Sus domestica).
Porti. - 1. Teni senmove aŭ movi kun si objekton, metitan en sian manon aŭ sur sian korpon : porti en la mano, sur la kapo, sur la dorso en la poŝo. - 2. Suferi, toleri sen reago : porti malfeliĉon. Portado. Agoj de tiu, kiu portas. Portilo. Ilo por porti objektojn aŭ personojn. Portisto. Homo, kies okupo estas porti ŝarĝojn. Alporti. Porti al iu loko kaj ĝin atingi kun la ŝarĝo : Ĉu oni jam alportis la leterojn? Disporti. Porti al diversaj lokoj : disporti manĝaĵojn al la gastoj. Transporti. Porti de unu loko en alian : transporti liton el la dormoĉambro en la salonon. Reporti. Porti objekton en la lokon, kie ĝi estis antaŭe. Fruktoporta. Kiu donas multe da fruktoj, kiu donas bonan rezultaton : fruktoporta tero, fruktoporta laboro.
Portalo. Riĉe ornamita ĉefa pordego de templo, de palaco.
Portepeo. Rimeno, sur kiu la militistoj portas la glavon.
Portero. Malhela, forta angla biero.
Portiko. Galerio, malfermita de unu flanko kun tegmento sur kolonoj.
Portreto. Desegnaĵo aŭ pentraĵo, prezentanta personon.
Posedi. Havi ekskluzive por si, por sia ekskluziva uzo : posedi riĉaĵon. Posedo. Stato de tiu, kiu posedas : Kare akirita posedo. Poseda. Kiu posedas, koncernanta posedon : poseda pronomo. Posedanto. Persono, kiu posedas : domposedanto. Komparu : Havi.
Post. Prepozicio esprimanta : a) Tempon, momenton pli malfruan, ol alia : La vespermanĝo finiĝis post la noktomezo. b) Lokon, pli malproksiman, ol alia : La libro kuŝas post la ŝranko.
Posteno. - 1. Loko, kie soldatoj estas starigitaj, por gardi ion aŭ batali : morti sur la posteno. - 2. Estimata okupo, ofico : posteno de prezidanto.
Postuli. Firme esprimi sian volon, por ke oni donu aŭ faru ion, kion oni rajtas havi : postuli la monon de la ŝuldanto, postuli obeon de servisto. Postulo. Vortoj de tiu, kiu postulas. Postulema. Kiu multe postulas, ne facile kontentigebla : postulema ĉefo. Komparu : Ordoni.
Postulato. Filozofia tezo, sufiĉe evidenta, por esti akceptita sen pruvo : La tri postulatoj de la filozofio de Kant : pri la libereco, pri la ekzisto de Dio kaj pri la senmorteco de l’ animo.
Poŝo. Malgranda sako, alkudrita al vesto kaj en kiu oni portas kun si diversajn malgrandajn objektojn. Poŝhorloĝo. Malgranda horloĝo, kiun oni portas en poŝo de la veŝto.
Poŝto. Publika, ordinare ŝtata institucio por rapida transportado de leteroj, malgrandaj pakaĵoj kaj por veturigado de pasaĝeroj, en lokoj, kie ne ekzistas fervojoj. Poŝta. De poŝto, kiu koncernas poŝton. Poŝte restante. Surskribo sur letero, por montri, ke ĝi estas liverota al la adresato en la poŝta oficejo.
Poto. Argila aŭ metala vazo, en kiu oni kuiras. Potpeco. Fragmento de rompita poto. Komparu : Kaserolo.
Potaso (Ĥem.). K2CO3. Kruda kalikarbonato, uzata en la fabrikado de l’ vitro, de l’ sapo.
Potenca. Havanta grandan forton, fizikan aŭ moralan; povanta forte efiki : potenca reĝo, potenca maŝino, potenca rimedo. Potenco. - 1. Granda fizika aŭ morala forto; povo forte efiki. - 2. Rezultato de kelkfoja multobligo de kvanto per ĝi mem : a3 estas la tria potenco de a. Potenculo. Homo potenca.
Povi. Havi la necesan forton, kapablon, rajton fari ion : Kiu volas, povas. Povo. Necesa forto, kapablo, rajto fari ion. Ĉiopova. Kiu povas ĉion : Dio ĉiopova.
Pozi. - 1. Resti senmove kun speciala teniĝo kaj mieno, por esti desegnata, pentrata, fotografata. - 2. Ŝajnigi per sia mieno iun gravan : pozi je scienculo. Pozo. Teniĝo kaj mieno de tiu, kiu pozas.
Pozitiva. - 1. Bazita sur faktoj, esploritaj per eksperimento : pozitiva scienco. - 2. Antaŭirata de la matematika signo + : pozitiva kvanto.
Pra. Prefikso, montranta personon aŭ objekton, kiu ekzistis antaŭ tre longa tempo, kiu ekzistos post tre longa tempo, aŭ kiu ekzistas de tre longa tempo : praavo = patro de avo; pranepo = filo de nepo; praarbaro = arbaro, ekzistanta de nememorebla tempo.
Praktiko.{{{2}}} Apliko de la teorio al la realeco; efektiva plenumo, kiel malo de teoriaj konoj. Praktika. - 1. De praktiko, kiu koncernas la praktikon : praktika malfacilaĵo. - 2. Konforma al la celo, facile uzebla : praktika instrumento. - 3. Scianta apliki la teorion en la vivo kaj ricevi profiton por si : Revuloj kaj praktikaj homoj. Praktiki. Efektive plenumi sian profesion (precipe pri kuracistoj kaj advokatoj).
Pramo. Longa malprofunda ŝipo uzata por transveturigi pasaĝerojn de unu bordo de rivero al la alia, kiuj estas kunigitaj per ŝnuro, sur kiu glitas la rulbloko de la ŝipo.
Prava. Kies opinio estas konforma al la vero : Vi estas prava, mi tute konsentas kun vi. Praveco. Eco de tio, kio estas prava. Prave. En prava maniero. Komparu : Ĝusta, justa, rajta.
Prebendo. Bieno, la profiton de kiu ricevas pastro por la plenumo de sia ofico.
Precipe. Pli ol ĉio alia, pli ol ĉiuj aliaj : La kuraciston maltrankviligis precipe la forta febro de la infano. La internacian lingvon bezonas precipe la komercistoj kaj scienculoj.
Preciza. Ĝusta eĉ en malgrandaj detaloj : preciza difino, preciza horloĝo. Precize. En preciza maniero. Precizeco. Eco de tio, kio estas preciza. Precizigi. Fari ion preciza : precizigi la sencon de vorto. Komparu : Detala, ekzakta.
Prediki. Publike konigi la verojn de religio : La pastro predikos morgaŭ antaŭ la meso. Prediko. Parolado de tiu, kiu predikas.
Predikato. Parto de frazo, montranta, kion oni diras pri la subjekto : En la frazo : « La patro amas sian filon » la vorto « patro » estas subjekto, la vorto « amas » estas predikato.
Prefekto. Ĉefo de administracia distrikto.
Preferi. Pli voli, pli ami; pli ŝati : preferi supon ol viandon; preferi blondulinojn; preferi poezion, ol prozon. Prefero. Opinio de tiu, kiu preferas. Preferinda. Kiu meritas esti preferata : Skriba respondo estas preferinda. Prefere. En maniero preferinda.
Prefikso. Afikso, almetata antaŭ la vorto : dis-, re-.
Preĝi. Esprimi sian peton aŭ adoron al Dio. Preĝo. Vortoj de tiu, kiu preĝas. Preĝejo. Konstruaĵo por preĝoj kaj diservoj.
Prelato. Altranga pastro.
Preludo. Antaŭludo al muzika verko.
Premi. Peni enigi erojn de korpo, partojn de tuto en pli malvastan spacon aŭ peni pliproksimigi ilin unu al alia : premi buteron en poton; premi la dentojn; premi ies manon. Premo. Ago de tio, kio premas : manpremo. Alpremi. Premi al io : premi iun al muro. Dispremi. Dispecigi per premo. Kunpremi. Premi de du kontraŭaj flankoj. Premilo. Ilo por premi. Premegi. Tre forte premi.
Premio. - 1. Objekto, donacata al aĉetanto, abonanto ekster tio, je kio li havas rajton : La abonantoj ricevis kiel premion belan albumon. - 2. Objekto, donacata al laŭreato. Premii. Doni premion : El la dudek konkursaj verkoj oni premiis tri.
Premiso. Frazo (en silogismo), el kiu oni faras konkludon per rezonado.
Preni. Aligi al si, ekkapti, por teni, uzi, porti : preni pecon per du fingroj, preni knabon je la mano, preni sieĝatan urbon, preni banon. Ĉirkaŭpreni. Ĉirkaŭi per la brakoj. Depreni. Preni de io : depreni kovrilon. Forpreni. Preni for de io. Kunpreni. Preni kun si : Kunprenu pluvombrelon. Partopreni. Ĉeesti en ia kunveno, havi parton en ia afero diskuto. Komparu : Akcepti, ricevi.
Prepari. Fari ĉion necesan, por ke io povu esti uzita, por ke io povu havi lokon : prepari liton por la dormo, prepari manĝaĵon, prepari la spiritojn por nova ideo. Preparo. Ago de tiu, kiu preparas. Komparu : Aranĝi, preta.
Preposto. Ĉefa pastro de preĝejo. Prepostejo. Loĝejo, domo de preposto.
Prepozicio. Partikulo, esprimanta rilaton inter du vortoj : en, al, por.
Prepucio (Anat.). Haŭta faldo, kovranta la kapeton de la vira membro.
Prerogativo. Speciala rajto, apartenanta al unu aŭ al malmultaj personoj : prerogativo de reĝo.
Presi. Per premo multfoje reprodukti sur folioj de papero metalajn literojn aŭ signojn kunmetitajn, ŝmiritajn per inko : presi artikolon, presi libron. Preso, presado. Multfoja reprodukto de metalaj literoj aŭ signoj, kunmetitaj kaj ŝmiritaj per inko, sur paperaj folioj, per premo. Presa. De preso, kiu koncernas preson : presa sciigo. Presisto. Homo, kies profesio estas presi. Presejo. Loko, kie oni presas. Preslitero. Metala litero, per kiu oni presas. Preseraro. Eraro, farita dum la presado (kompostado). Presprovaĵo. Prova presaĵo, en kiu oni korektas la preserarojn.
Presbiteriano. Protestanto (en Anglujo), apartenanta al sekto, kiu malakceptas la povon de la episkopoj.
Presbiterianismo. Religio de la presbiterianoj.
Preskaŭ. - 1. Ne multe malpli, ol : La parolado daŭris preskaŭ unu horon. - 2. Ne tute, sed ne multe mankas : Li preskaŭ svenis de doloro.
Preta. Preparita por tuja uzo, apliko, ago : La tagmanĝo jam estas preta. Preta forvojaĝi. Pretigi. Fari ion preta : pretigi liton por gasto. Preteco. Eco de tio, kio estas preta : la batala preteco de armeo.
Preteksto. Ŝajna motivo, kiun oni uzas, por kaŝi la veran : La elektito rifuzis akcepti la postenon je preteksto de manko de l’ tempo. Preteksti. Prezenti, kiel pretekston : preteksi vojaĝon.
Pretendi. Aserti, ke oni havas rajton je io kaj sur tio bazi sian postulon. Pretendo. Aserto, ke oni havas rajton je io kaj postulo, bazita sur ĝi.
Preter. - 1. Prepozicio esprimanta lokon, flanke de kiu, apud kiu io iras, moviĝas kaj ĝin forlasas : pasi preter domo. - 2. Prefikso kun la sama signifo : preterkuri, preterlasi.
Preterito. Formo de verbo, esprimanta la tempon pasintan; faris, estis faranta, estis farinta.
Prezo. Monsumo, postulata aŭ proponata por vendata objekto : La kosto de la konstruo de l’ maŝino estis 100 fr., la fabrikanto postulas por ĝi la prezon de 200 fr., sed ĝia vera valoro ne superas 50 fr. Prezaro. Listo de komercaĵoj kun ilia prezo. Komparu : Kosto, valoro.
Prezenti. - 1. Diri la nomon de nekonata persono al aliaj ĉeestantoj por ĝin konigi kun ili : Permesu, ke mi prezentu al vi mian amikon N. - 2. Esti bildo de io, havi aspekton de io : Kion prezentas la pentraĵo? La lando prezentas vastan ebenaĵon.
Prezidi. Konduki la diskutojn en kunsido : prezidi en parlamento. Prezido. Ago de tiu, kiu prezidas. Prezidanto. - 1. Persono, kiu prezidas : prezidanto de kongreso. - 2. Ĉefo de societo, de respubliko. Vicprezidanto. Helpanto kaj anstataŭanto de prezidanto.
Pri. Prepozicio esprimanta temon, objekton de parolado, de ago : rakonti, skribi pri io; zorgi pri io.
Primadono. Ĉefa kantistino de opera trupo.
Primitiva. Apartenanta al komenca epoko, komenca stadio : primitivaj moroj; primitiva instrumento. Primitive. En primitiva maniero.
Princo. - 1. Regnestro de ŝtato ne plene sendependa aŭ malgranda : la princo de Monako. - 2. Filo de reĝo. - 3. Persono, posedanta la plej altan nobelan titolon. Princino. Edzino de princo. Princido. Filo de princo. Princidino. Filino de princo. Princlando. Lando, regata de princo. Kronprinco. Reĝa filo, heredonto de la trono.
Principo. Fundamenta, baza regulo, opinio : la principoj de la universala lingvo; homo sen principoj. Principe. En la principo; kio koncernas la principon : Principe mi konsentas kun vi.
Printempo. La unua el la kvar sezonoj de l’ jaro (21 marto - 21 junio). Printempa. De printempo : printempa tago, printempa vetero.
Prioro. Ĉefo de monaĥejo.
Prismo (Geom.). Poliedro, kies du bazoj estas egalaj multanguloj, kuŝantaj sur paralelaj ebenoj, kaj kies flankoj estas paraleogramoj. Prisma. Havanta formon de prismo.
Privata. Apartenanta al unu persono, koncernanta unu personon, hejma, nepublika, neoficiala : privata loĝejo, privata vivo, privata oficisto. Private. En privata maniero.
Privilegio. Speciala rajto, apartenanta al unu aŭ al malmultaj personoj.
Pro. Prepozicio por esprimi kaŭzon, motivon : pro ĵaluzo, pro grava kaŭzo.
Probabla. Supozebla, verŝajna, versimila, kredebla. Probable. En probabla maniero. Probableco. Eco de tio, kio estas probabla.
Problemo. - 1. Demando, solvota per sciencaj procedoj : fizika problemo, aritmetika problemo. - 2. Grava, malfacile solvebla demando : La problemoj de la vivo.
Procedi. Uzi specialajn rimedojn por atingi celon. Procedo. Speciala agmaniero, adaptita al celo : ĥirurgia procedo. Komparu : Agi, fari, manipuli.
Proceduro. Procedo en la juĝaj aferoj.
Procento. - 1. Kvanto de monunuoj da profito, kiun donas 100 monunuoj dum unu jaro : La dividendo atingos en la nuna jaro 5 procentojn (5 %). - 2. Centono da ajna kvanto : La armeo perdis en la batalo 40 procentojn de la soldatoj.
Proceso. Tutaĵo de juraj procedoj, por juĝe solvi aferon inter akuzanto kaj akuzato. Procesi. Konduki proceson : procesi iun pri kompenso de la perdoj. Procesema. Kiu amas procesi.
Procesio. Solena marŝo de religia karaktero, akompanata per kantoj kaj preĝoj.
Produkti. Liveri per sia laboro krudajn substancojn kaj fruktojn de la naturo aŭ fari el ili objektojn, utilajn por la homoj. Ameriko produktas multe da greno. La fabriko produktas bonan tolon. Produktaĵo. Produktita substanco aŭ objekto. Produktema. Kiu multe produktas. Reprodukti. - 1. Ree produkti. - 2. Fari kopion, fari bildon de io : reprodukti per la preso. La pentristo reproduktas la naturon.
Profani. Malŝati sanktajn objektojn kaj uzi ilin por ordinaraj celoj : profani sanktan vazon. Profana. Malŝatanta sanktajn aferojn, ne konanta la sekretojn de la kulto kaj pastraro.
Profesio. Okupo, per kiu oni akiras la vivrimedojn : instruado, kuracarto. Profesia. De profesio, kiu koncernas profesion : profesia sekreto; profesia artisto (ne amatoro). Profesiisto. Homo, kiu havas profesion, kies okupo estas profesio. Komparu : Metio, ofico, specialo.
Profesoro. Instruisto en supera lernejo : profesoro de universitato, de akademio. Profesora. De profesoro, kiu koncernas profesoron. Profesoreco. Titolo, posteno de profesoro.
Profeto. Homo, antaŭdiranta la estontecon dank' al inspiro de Dio. Profeti. Antaŭdiri la estontecon. Profetaĵo. Antaŭdiro de profeto. Profeta. De profeto; antaŭdiranta la estontecon.
Profilo. - 1. Trajtoj de vizaĝo, vidataj de flanko. - 2. Desegnaĵo de perpendikulara tranĉo de maŝino, de domo.
Profilaktiko (Med.). Scienco pri la rimedoj, antaŭgardantaj kontraŭ la malsanoj. Profilaktika. Antaŭgardanta de malsano.
Profito. - 1. Diferenco, per kiu la vendprezo superas la koston; diferenco, per kiu la enspezoj de komerca afero superas la elspezojn : La kompanio havis 100,000 fr. da profito. - 2. Sukcesa rezultato, utilo de ago, de laboro : La penado donis nenian profiton. Profiti. Havi profiton, eltiri profiton : profiti la lecionojn de la hisiorio. Profitema. Kiu amas profiton, kiu zorgas nur pri la profito. Komparu : Gajno, utilo.
Profunda. - 1. Kies fundo estas malproksime de la supraĵo, de la supro, de la bordo, de la limo : profunda rivero, profunda akvo, profunda vundo, profunda valo, profunda saluto. - 2. Altidea, ne facile penetrebla : profunda penso. - 3. Forta, granda : profunda dormo, profunda doloro. Profundeco. Eco de tio, kio estas profunda. Profundaĵo. Profunda loko : profundaĵo de maro. Senfundaĵo. Tre profunda loko, abismo : monta senfundaĵo. Malprofunda. - 1. Kies fundo estas proksima de la supraĵo, de la bordoj; proksima de la supro, de la bordo, de la limo : malprofunda lago, malprofunda telero. - 2. Malaltidea, supraĵa : malprofunda cerbo. Malprofundaĵo. Malprofunda loko.
Prognozo (Med.). Antaŭdiro de la kuracisto pri la daŭro kaj rezultato de malsano : favora, malfavora prognozo.
Programo. - 1. Tabelo de la numeroj de spektaklo, de koncerto : La programo anoncas kvin kantojn kaj unu deklamon. - 2. Sistema kunmeto de demandoj, prezentotaj al ekzamenato, instruotaj en lernejo, solvotaj per esploro. - 3. Principoj kaj intencoj de politika partio, de ministraro.
Progresi. Iom post iom akiri pli altan gradon, pli fortan evoluon : progresi en la studado, en la servado. La scienco, malsano, brulo progresas. Progreso. Iompostioma akiro de pli alta grado, de pli forta evoluo : progresoj de lernanto, progreso de la civilizacio. Progresema. Kiu amas progreson : progresema estraro. Progresulo. Homo, kiu amas progreson.
Progresio (Mat.). Vico de kvantoj, en kiu ĉiu membro devenas de la antaŭa per la aldono de la sama kvanto aŭ per la multipliko per la sama kvanto : aritmetika progresio, geometria progresio.
Projekcio (Geom.). Bildo de korpo, farita sur ebeno. Projekcii. Fari projekcion.
Projekto. - 1. Unua redakto de propono, de leĝo : projekto de nova regularo. - 2. Desegnaĵo, plano de konstruota domo, maŝino, kun ĉiuj necesaj klarigoj pri la maniero, kosto k. t. p. : projekto de ponto. - 3. Intenco : Kiaj estas viaj projektoj por la somero? Projekti. Fari projekton. Komparu : Intenco, plano.
Proklami. Oficiale konigi al popolo, al publiko : proklami siajn principojn en kunveno; proklami iun reĝo. Proklamo. Vortoj de tiu, kiu proklamas.
Prokrasti. Ne fari tuj, transmeti la plenumon al alia tempo, al alia tago : prokrasti la elektojn ĝis la fino de la jaro; prokrasti la penton ĝis la morto. Prokrasto. Ne tuja plenumo, transmeto de la plenumo al alia tempo, al alia tago. Prokrastema. Kiu amas prokrasti. Prokrastebla. Kiu povas esti prokrastita. Prokrastinda. Kiu meritas esti prokrastita.
Proksima. Apartigita per malgranda distanco tempa aŭ spaca : proksima urbo, proksima tago. Proksime. En proksima distanco. Proksimeco. Eco de tio, kio estas proksima. Proksimigi. Fari ion proksima. Proksimiĝi. Fariĝi proksima, veni proksime. De proksime. De proksima loko. Malproksima. Apartigita per granda distanco spaca aŭ tempa : malproksima lando, malproksima epoko. Proksimulo. Ĉiu homo rilate al ni mem : Amu vian proksimulon, kiel vin mem. Proksimume. Sen preciza kalkulo, se oni ne kalkulas precize : La biblioteko havas proksimume 100 volumojn.
Prokuro. Rajtigo donita de la posedanto de firmo subskribadi en lia nomo : Nia suspektema ĉefo donas al neniu prokuron. Prokuristo. Persono, kiu havas la prokuron : prokuristo de banko.
Prokuroro. Supera juĝa oficisto, akuzanta en la nomo de la ŝtato.
Proletario. Homo, posedanta neniun propraĵon, vivanta nur per sia laboro. Proletariaro. Klaso de la proletarioj.
Prologo. Unua parto de literatura verko, koniganta al la leganto la antaŭajn faktojn.
Promeni. Piediri, rajdi, veturi por plezuro. Promeno. Ago de tiu, kiu promenas. Promenanto. Persono, kiu promenas. Promenejo. Loko, kie oni promenas.
Promesi. - 1. Diri al iu, ke oni faros, kion li deziras : promesi veni; promesi donacon al infano. - 2. Doni motivon por espero : La vetero promesas longe daŭri; multe promesanta juna poeto. Promeso. Vortoj de tiu, kiu promesas. Komparu : Konsenti.
Promontoro. Alta roko, superstaranta la bordon de maro : Gibraltaro estas konstruita sur promontoro.
Pronomo. Vorto, anstataŭanta la nomon de persono aŭ objekto : mi, ĝi, tiu.
Propagando. Peno disvastigi, popularigi ideon, doktrinon : propagando de abstinenco. Propagandi. Fari propagandon : propagandi Esperanton. Propagandisto. Homo, kiu sin okupas per propagando. Komparu : Agiti.
Propedeŭtiko. Elementara scienco kaj la metodo instrui ĝin.
Proponi. Prezenti ideon, projekton plenumotan, objekton akceptotan :proponi al iu rekompencon por la servo; proponi reformojn. Propono. Vortoj, objekto de tiu, kiu proponas.
Proporcia (Mat.). Pligrandiĝanta aŭ plimalgrandiĝanta tiom, kiom pligrandiĝas aŭ plimalgrandiĝas alia kvanto : La pezo kaj la volumeno estas proporciaj. Proporcio. - 1. Rilato de la partoj inter si kaj al la tuto : la proporcioj de konstruaĵo. – 2. (Mat.). Du egalaj rilatoj, kunigitaj per la signo de la egaleco : 15 : 5 = 3 : 1. Proporcie. En proporcia maniero.
Propra. Ekskluzive apartenanta al iu, ies mem : propra loĝejo. Mi ripetas al vi liajn proprajn vortojn! Propreco. Eco, apartenanta ekskluzive al io, karakterizanta ion : La proprecoj de la solidaj korpoj. Propraĵo. Tio, kio apartenas ekskluzive al iu : La saĝulo portas kun si sian tutan propraĵon. Proprigi al si. Fari ion sia propraĵo.
Proskripcio. Senrajta ekzilo en la tempo de milito aŭ de ribelo.
Prospekto. Presaĵo, anoncanta la programon kaj planon de nova gazeto, verko, entrepreno. Komparu : Anonco, avizo, reklamo.
Prospero. Sukcesa stato, sukcesa evoluo. Prosperi. Esti en sukcesa stato, sukcese evolui : Nia societo bone prosperas. Prospera. Kiu prosperas. Malprospero. Malsukcesa stato, malsukcesa evoluo : Plena malprospero devigiŝ la kompaniulojn likvidi la fabrikon. Malprosperi. Esti en malsukcesa stato, malsukcese evolui. Malprospera. Kiu malprosperas.
Prostitui. Instigi, devigi virinon al malĉasta vivo por mono : La fripono prostituis sian propran filinon. Sin prostitui. Malĉaste vivi por mono.
Protagonisto. Unua, ĉefa batalanto por nova ideo.
Protekti. Helpi kandidaton, aspiranton, ŝirmi per sia rekomendo kaj influo : protekti iun al ofico. Protekto. Ago de tiu, kiu protektas. Protektanto. Homo, kiu protektas. Protektato. Homo, kiu estas protektata.
Protektorato. Rilato inter du ŝtatoj, el kiuj la pli potenca protektas en la eksteraj aferoj la malfortan, kiu estas parte dependa de ĝi : Tuniso estis sub la protektorato de Francujo.
Protesti. Energie deklari sian malkonsenton, malaprobon : protesti kontraŭ arbitra agado de estraro. Protesto. Vortoj de tiu, kiu protestas. Protestanto. - 1. Homo, kiu protestas. - 2. Adepto de la protestantismo.
Protestantismo. Religio, aperinta en la XVIa jarcento, kiel protesto kontraŭ la katolika eklezio.
Protokolo. Mallonga raporto pri fakto, redaktita tuj, post kiam ĝi okazis; resumo de diskutoj kaj decidoj de kunsido, redaktita en la kunsidejo : polica protokolo pri ŝtelo; protokolo de kunsido.
Protoplasmo. Subtanco, el kiu konsistas ĉiu vivanta ĉelo.
Prototipo. Primitiva tipo, pratipo, unua modelo : La skribmaŝino de Remington estas la prototipo de ĉiuj skribmaŝinoj.
Provi. - 1. Uzi, apliki, por kontroli, ĉu io estas taŭga : provi instrumenton, provi regulon. - 2. Peni fari ion, por konvinkiĝi, ĉu oni povos, scios tion fari : Provu naĝi. Provo. Ago de tiu, kiu provas. Provinda. Kiu meritas esti provata.
Proverbo. Mallonga populara frazo, esprimanta veron, observitan de la popolo : Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. Proverba. De proverbo; kiu estas citata ofte, kiel proverbo, kvazaŭ proverbo : La fideleco de la hundo estas proverba. Komparu : Aforismo, maksimo, moto, sentenco.
Providenco. Antaŭzorga saĝo de Dio en la regado de l’ mondo, en la homaj aferoj.
Provinco. - 1. Parto de regno, administrata de speciala reprezentanto de la centra registaro : la provincoj de la antikva Romo. - 2. Tuta lando ekster la ĉefurbo : Parizo kaj la provinco. Provinca. - 1. De la provinco : provinca oficisto. - 2. Posedanta provincajn trajtojn : provinca modo, provinca elparolado.
Provincialismo. Esprimo, uzata en unu provinco, ne en la tuta lando.
Provizo. Kolekto de materialoj, de objektoj, destinitaj por estonta uzo : provizo de nutraĵo. Provizi. Liveri provizon, liveri ion necesan por estonta uzo : provizi kelon je vino. Provizejo. Loko por provizoj.
Provizora. Destinita por nelongedaŭra uzo kaj anstaŭota per definitiva : provizora ponto, provizora regularo. Provizore. En provizora maniero. Provizoreco. Eco de tio, kio estas provizora.
Prozo. Ordinara literatura verko sen versoj. Proza. - 1. De prozo, kiu koncernas prozon : proza verkisto, proza stilo. - 2. Sen noblaj sentoj, sen idealoj : proza vivo. Prozaĵo. Proza verko.
Prozelito. Konvertito. Prozelitismo. Emo fari prozelitojn.
Prozodio. Scienco pri la ritmo de la versoj.
Pruda. Ŝajniganta ekstreman hontemon. sentemon en ĉio, kio koncernas la bonmorecon. Prude. En pruda maniero. Prudeco. Eco de tiu, kiu estas pruda.
Prudento. Kapablo antaŭvidi kaj eviti la erarojn kaj danĝerojn de la vivo. Prudenta. Posedanta prudenton : prudenta homo, prudenta ago. Prudente. En prudenta maniero. Senprudenta. Ne posedanta prudenton. Komparu : Intelekto.
Prujno. Glaciiĝinta roso, glaciiĝinta nebulo.
Pruno (Bot.). Frukto de l’ prunarbo. Prunarbo. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj (Prunus).
Prunelo (Bot.). Arbo el la familio de l’ amigdalacoj (Prunus spinosa).
Prunti. - 1. Doni ion al iu, kondiĉe ke oni redonos : Pruntu al mi vian libron. - 2. Preni ion de iu, kondiĉe ke oni redonos : Mi pruntis de vi vian libron. Prunte. Kiel prunton, kiel prunto : prunte doni, prunte preni. Prunto. - 1. Ago de tiu, kiu pruntas : La prunto ofte faras malamikon el amiko. - 2. Objekto, mono pruntita : redoni la prunton. Pruntisto. Homo, kies profesio estas prunti.
Pruvi. Montri per objektoj, faktoj aŭ rezonado, ke io estas vera : pruvi sian senkulpecon, pruvi geometrian teoremon. Pruvo. Argumento aŭ fakto, montranta, ke io estas vera. Pruvebla. Kiu povas esti pruvita.
Psalmo. Lirike-religia versaĵo aŭ kanto : La psalmoj de Davido. Psalmisto. Aŭtoro de psalmoj.
Pseŭdonimo. Adoptita nomo, per kiu aŭtoro subskribas siajn verkojn, ne dezirante konigi sian propran nomon : Esperanto estis la pseŭdonimo de D° Zamenhof.
Psika. Koncernanta la animon : la psikaj fenomenoj.
Psikiatro. Kuracisto de la psikaj malsanoj.
Psikiatrio. Parto de la medicino pri la psikaj malsanoj.
Psikologo. Kiu sin okupas per la psikologio.
Psikologio. Parto de la filozofio pri la funkcioj de la animo.
Publicisto. Literaturisto, skribanta pri aktualaj demandoj de la politika, socia aŭ ekonomia vivo.
Publiko. Pli malpli granda aro da personoj, kunvenintaj por difinita celo (promeno, spektaklo) : La ĝardeno estis plena de publiko. Publika. - 1. De publiko, kiu koncernas publikon. - 2. Ĝenerala, koncernanta ĉiujn, tutan popolon : publikaj aferoj. Publikigi. Konigi al la publiko, al ĉiuj : publikigi novaĵon, publikigi verkon. Publikulino. Virino sin prostituanta.
Pudelo (Zool.). Ĉambra hundo, ire inteligenta kaj facile dresebla.
Pudingo. Angla dolĉa manĝaĵo, preparita el faruno kaj sekvinberoj.
Pudro. Subtila parfumita pulvoro el risa amelo, uzata por blankigi la haŭton, la harojn. Pudri. Surŝuti per pudro.
Pufo. Plenblovita objekto, blenblovita faldo de vesto.
Pugno. Mano kun fleksitaj kaj kunmetitaj fingroj : bati per pugno.
Pulo (Zool.). Parazita insekto kun fortaj saltpiedoj (Pulex irritans).
Pulĉinelo. Marioneto kun ĝibo sur la dorso kaj sur la brusto.
Pulmo (Anat.). Organo en la brusto por la spirado.
Pulso. Bato de la arterio, kaŭzita de la sangfluo : palpi la pulson.
Pulvo. Eksploda substanco, konsistanta el pulvorigitaj salpetro, karbo kaj sulfuro : Li ne eltrovis la pulvon = li ne estas inteligenta.
Pulvoro. Seka substanco disigita en tre subtilajn erojn : kreta pulvoro por purigi la dentojn, pulvoro de antipirino. Pulvorigi. Fari el io pulvoron : pulvorigi sukeron.
Pumiko. Tre malpeza, pororiĉa ŝtono.
Pumpi. Levi la fluidojn super ilia nivelo per maldensigado de la aero. Pumpilo. Maŝino por pumpi.
Puni. Rajte kaŭzi al iu suferon por malpermesita faro kun la celo, ke oni ne faru tion plu : La verdikto punis la krimulon per malliberejo. La patro punis la knabon per vergo. Puno. Sufero kaŭzita por malpermesita faro, kun la celo, ke oni ne faru tion plu : morta puno, monpuno, punlaboro. Puninda. Kiu meritas punon.
Punca. Malhele ruĝa. Punco. Punca koloro.
Punĉo. Trinkaĵo el akvo, arako, sukero kaj citronoj.
Punkto – 1. (Geom.). Senlime malgranda spaco; limo de la linio. - 2. Malgranda signo, farita per pinto : punkto de desegnaĵo. - 3. Interpunkcia signo, metata en la fino de la frazoj. - 4. Loko : centra punkto de urbo. - 5. Paragrafo : grava punkto de regularo. Punkti. Meti punktojn sur io, desegni punktojn sur io : punkti paperon. Punktokomo, dupunkto, multopunkto. Interpunkciaj signoj ; : ... Vidpunkto. - 1. Punkto, loko, kiun oni elektas, por rigardi vidaĵon. - 2. Maniero rigardi aferojn : Tio dependas de la vidpunkto.
Punto. Malpeza, maldensa teksaĵo kun maŝoj : puntoj de Brabanto. Punta. El puntoj : punta kolumo.
Pupo. Malgranda homa figuro el vakso, kartono, ligno, servanta kiel ludilo por infanoj.
Pupilo (Anat.). Malfermaĵo de la iriso, tra kiu la radioj de la lumo penetras en la okulon : gardi ion, kiel la pupilon de sia okulo.
Pupitro. Klinita tabuleto, sur kiu oni metas libron, kajeron, por pli oportune legi.
Pura. Libera de ĉiu alispeca substanco, precipe de polvo, koto, graso : pura tolaĵo, pura vino, pura oro, pura vero. - 2. Ĉasta : pura virgulino. Pureco. Eco de tio, kio estas pura. Pure. En pura maniero : pure vestita. Purigi. Fari ion pura : purigi ŝuojn. Puriĝi. Fariĝi pura : La plugilo puriĝas per la laboro. Malpura. Miksita kun alispeca substanco, ŝmirita per alispeca substanco, precipe per polvo, koto, graso : malpura akvo, malpura ĉemizo. Malpuraĵo. Objekto malpura. Malpureco. Eco de tio, kio estas malpura. Malpurigi. Fari ion malpura : malpurigi veston per koto.
Puritano - 1. Ano de presbiteriana sekto, celanta purigi la eklezion de ĉiuj aldonoj, ne bazitaj sur la biblio. - 2. Homo de severaj moroj.
Puritanismo. - 1. Doktrino de la puritanoj. - 2. Severeco de la moroj.
Purpuro. Forte lumanta ruĝa koloro. Purpura. De forte lumanta ruga koloro.
Puso (Med.). Densa flava fluidaĵo, produktiĝanta en la organismo dum inflamoj kaj konsistanta ĉefe el mortintaj blankaj globetoj de la sango. Pusa. El puso. Pusi. Produkti puson.
Pustulo (Med.). Malgranda ŝvelaĵo de la haŭto kun puso en la supro.
Puŝi. Per forta movo fongi de la loko, malproksimigante de si : puŝi veturilon; puŝi personojn en amaso. Puŝo. Ago de tiu, kiu puŝas. Dispuŝi. Puŝi en diversajn flankojn, disigi per puŝado. Repuŝi. Puŝi en kontrauan direkton : repuŝi malamikojn. Trapuŝi. Puŝi tra io, traigi per puŝo. Komparu : Tiri, ŝovi.
Puto. Truo elfosita en tero, kie kolektiĝas akvo el fonto.
Putoro (Zool.). Raba mambesto el la familio de la musteloj (Putorius).
Putro, putrado. Malkonponiĝo de besta aŭ vegetaĵa organismo, kiam ilin forlasis la vivo. Putri. Esti en stato de putrado. Putraĵo. Putranta substanco.