Vortaro de Esperanto/Litero R
Rabi. Superforte forpreni ies posedaĵon : rabi monon. Pariso rabis Helenon, la edzinon de Menelao. Rabo. Ago de tiu, kiu rabas. Rabaĵo. Rabita objekto. Rabisto. Homo, kiu sin okupas per rabado. Raba. Kiu rabas : raba birdo.
Rabarbo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ poligonacoj, kies radiko estas uzata kiel laksiga rimedo (Rheum officinale).
Rabato. Malaltigo de la prezo, donata de la vendanto al la aĉetanto : La firmo donas al la ĉiamaj aĉetantoj 10% da rabato.
Rabeno. Hebrea pastro.
Rabio. Malsano, plej ofte observata ĉe la hundoj, karakterizata de furioza ekscito, kiun sekvas paralizo kaj morto. Rabia. Malsana je l’ rabio : Rabia lupo estas ekstreme danĝera.
Raboti. Glatigi, ebenigi lignon, forigante la superstarantajn partojn per speciala akra instrumento. Rabotilo. Instrumento por raboti.
Racio. Motivo, praviganta agon : la ŝtataj racioj. Racia. Bazita sur racio : racia decido.
Racionalismo. Filozofia doktrino, celanta ekkoni ĉiujn sciencajn verojn per la rezonado, ne per la eksperimentado.
Racionalisto. Adepto de la racionalismo.
Rado. Ronda ilo, turniĝanta ĉirkaŭ la akso, kiu penetras ĝian centron : rado de veturilo, de horloĝo, de muelejo. Du-, tri-, kvarrada. Havanta du, tri, kvar radojn : durada velocipedo.
Radio. - 1. (Geom.). Rekta linio, kuniganta la centron de cirklo kun ĝia ĉirkaŭo : radio de rondo, radio de rado. – 2. (Fiz.). Rekta luma linio, iranta de lumanta korpo : la sunaj radioj. Radii. Dissendi radiojn : La kupolo de la templo radias en la suno.
Radiko. – 1. (Bot.). Parto de vegetaĵo, per kiu ĝi fiksiĝas en la tero kaj ricevas la nutraĵon. - 2. Primitiva vorto de lingvo, de kiu oni derivas aliajn per almetado de aliaj radikoj aŭ afiksoj : La Universala Vortaro enhavas tri mil radikojn. Enradikigi. - 1. Fiksi en la tero la radikojn de vegetaĵo : enradikigi arbon. - 2. Fiksi : enradikigi kutimon, enradikigi ideon. Elradikigi. Eltiri el la tero la radikojn de vegetaĵo. Enradikiĝi. - 1. Fiksiĝi en la tero per la radikoj. - 2. Fiksiĝi.
Radikala. Karakterizata de profundeco, subiteco kaj senindulgeco de la postulataj aŭ farataj reformoj : radikala ministro, radikala projekto. Radikalulo. Homo de radikalaj opinioj.
Radikalismo. Emo al radikalaj reformoj.
Rafano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kruciferoj, kun manĝebla radiko. (Raphanus). Rafaneto. Speco de rafano kun malgranda manĝebla radiko.
Rafini. Ĥemie purigi naturajn aŭ fabrikajn produktaĵojn : rafini sukeron. Rafinita. Subtila, delikata : rafinita gusto. Rafinejo. Fabriko, kie oni rafinas. Rafinisto. Homo kies profesio estas rafini.
Rajo (Zool.). Fiŝo kun plata kvarangula korpo (Raja).
Rajdi. Esti portata sur la dorso de besto : rajdi sur ĉevalo. Rajdejo. Loko, kie oni sin ekzercas en la rajdado. Rajdisto. Homo, kies profesio estas rajdi.
Rajto. Povo, bazita sur la leĝoj, sur la moroj, fari ion aŭ postuli ion de aliaj : La patro havas la rajton puni sian infanon. Ĉiu havas la rajton postuli, ke oni repagu al li la ŝuldon. Rajta. Konforma al rajto : rajta postulo. Rajte. Konforme al rajto, akorde kun rajto : rajte plendi. Rajtigi. Doni al iu rajton : Mi rajtigas vin voĉdoni en mia nomo. Egalrajteco. Stato, kiam iu havas rajton samajn, kiel aliaj : En ĉiuj landoj nun la virinoj celas al la egalrajteco. Komparu : Juro, leĝo.
Raketo. Arta fajraĵo, kiu leviĝas en la aeron kaj tie krevas.
Rakonti. Konigi per vortoj fakton kun ĝiaj cirkonstancoj : rakonti la historion de sia vivo. Rakonto. Vortoj de tiu, kiu rakontas.
Ramnacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj (Rhamnaceæ).
Rampi. Iri, sin trenante sur la ventro : La serpento rampas. Rampulo. Rampanta vertebrulo : serpento, vipuro. Komparu : Grimpi.
Rano (Zool.). Amfibio el la vico de l’ senvostaj : La rano kvakas (Rana).
Ranca. Akirinta malagrablan guston kaj odoron de malkomponiĝo (pri grasoj) : ranca butero. Ranciĝi. Fariĝi ranca.
Rando. Akra limo de objekto : rando de glaso, rando de tranĉilo. Komparu : Bordo.
Rango. Grado, alteco de ofico, de posteno : oficiro de alta rango. Altranga. De alta rango.
Ranunkolo (Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio (Ranunculus).
Ranunkolacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : anemono, peonio.
Rapo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, kun manĝebla radiko (Brassica rapa).
Rapida. En mallonga tempo faranta grandan vojon, grandan laboron : rapida ĉevalo, rapida kuro, rapida plenumo. Rapide. En rapida maniero. Rapidi. Peni fari grandan vojon aŭ laboron en mallonga tempo : rapidi al la stacidomo. Rapideco. Eco de tio, kio estas rapida. Rapidigi. Fari ion rapida : rapidigi konstruon. Malrapida. Faranta malgrandan vojon aŭ laboron en longa tempo. Malrapide. En malrapida maniero. Malrapideco. Eco de tio, kio estas malrapida.
Rapiro. Mallarĝa glavo sen tranĉrando, por la skermo. Komparu : Sabro, spado.
Raporti. Konigi buŝe aŭ skribe tion, kion oni vidis, faris, studis : raporti pri kunveno. Raporto. Buŝa aŭ skriba konigo de tio, kion oni vidis, faris aŭ studis : scienca raporto. Raportanto. Homo, kiu raportas. Raportisto. Homo, kies profesio estas raporti : gazeta raportisto.
Rapsodo. En la antikva Grekujo migranta kantisto de epikaj versaĵoj, precipe de Homero.
Rapsodio. Muzika fantazia verko el popolaj melodioj.
Raso. Ĉiu el la naturaj grupoj de l’ homoj, en kiujn oni dividas la homaron laŭ iliaj fizikaj trajtoj : La hindoeŭropaj popoloj apartenas al la kaŭkaza raso.
Raspi. Glatigi lignon, metalon per raspilo. Raspilo. Ŝtala instrumento, kies supraĵo estas provizita per dentoj, pli altaj, ol ĉe fajlilo, ordinare triangule dismetitaj, por glatigi lignon, metalojn.
Rasti. Ebenigi teron, kolekti fojnon per rastilo. Rastilo. Terkultura kaj ĝardena instrumento, konsistanta el longa bastono kaj transversa tabuleto kun dentoj ĉe la malsupra ekstremo.
Rato (Zool.). Mambesto el la familio de la musoj (Mus rattus).
Raŭka. Malklara, mallaŭta de malvarmumo aŭ kriado : raŭka voĉo, raŭka homo. Raŭkeco. Eco de tio, kio estas raŭka. Raŭkigi. Fari ion raŭka : raŭkigi la voĉon per kantado en libera aero. Raŭkiĝi. Fariĝi raŭka : La ftizuloj facile raŭkiĝas.
Raŭpo (Zool.). Larvo de l’ papilioj kaj de aliaj kvarflugilaj insektoj. Komparu : Kokono, krizalido.
Ravi. Kaŭzi ies admiron : La kanto ravis ĉiujn. Rava. Kiu ravas : rava virino. Rave. En rava maniero.
Razi. Fortranĉi la harojn ĉe la haŭto : razi al iu la barbon, razi iun. Razilo. Tranĉilo kun tre akra rando, por razi.
Re-. Prefikso por derivi vortojn, esprimantajn venon al la loko, stato, de kiu oni foriris, ripeton : reveni, rediri, redoni, rebrilo, reelekto. Ree. Duan fojon, de nove.
Reakcio. Agado de politika partio, kiu kontraŭstaras al la progreso kaj volas revivigi la pasintan staton de la aferoj. Reakciulo. Partoprenanto en reakcio, helpanto de reakcio.
Reala. Vere ekzistanta (nefiktiva, neimagata) : reala vivo. Reale. En reala maniero. Realaĵo. Io reala : realaĵo, ne fabelo. Realeco. Eco de tio, kio estas reala. Realigi. Fari ion reala : realigi ies revon. Realiĝi. Fariĝi reala : Ĉiuj niaj deziroj realiĝis.
Realismo. - 1. Filozofia doktrino, bazita sur opinio, ke la realeco de la mondo ne dependas de niaj sentoj. - 2. Celado en la literaturo kaj artoj prezenti la naturon, kia ĝi estas, kun ĉio malbela kaj vulgara.
Realisto. Adepto de realismo.
Rebuso. Problemo, en kiu oni esprimas vortojn aŭ frazojn per figuroj, kies nomo prezentas analogion kun tio, kion oni volas diri.
Recenzi. Kritiki en mallonga artikolo ĵus aperintan literaturan verkon, plenumon scena, muzika verko. Recenzo. Mallonga kritika artikolo pri ĵus aperinta literatura verko, pri plenumo de scena, muzika verko. Recenzisto. Persono, kies okupo estas recenzi : gazeta recenzisto.
Recepto. - 1. Skriba klarigo pri preparo de miksaĵo por teknika, kuireja celo. - 2. Skriba ordono de la kuracisto, el kio kaj kiel devas esti preparita la medikamento.
Reciproka. Koncernanta agon aŭ senton inter du personoj, saman de la unua al la dua, kiel de la dua al la unua : reciproka amo, reciprokaj insultoj. Reciproke. En reciproka maniero; unu alian : Ili sin helpas reciproke. Reciprokeco. Eco de tio, kio estas reciproka : reciprokeco de l’ amo.
Recitativo (Muz.). Duon-kanto, duondeklamo, akompanata de muziko.
Redakcio. - 1. Aro de personoj, kiuj redaktas gazeton : La redakcio de nia revuo konsistas el kvar personoj. - 2. Loĝejo, kie oni redaktas gazeton : la adreso de la redakcio.
Redakti. - 1. Esprimi en literatura lingvo, esprimi en formo, akordiĝanta kun la celo : redakti siajn pensojn, redakti oficialan akton. - 2. Direkti publikigon de gazeto, elektante por ĝi artikolojn, korektante kaj revizante ilin. Redakto. Ago de tiu, kiu redaktas.
Redaktoro. Persono, kiu redaktas gazeton.
Redingoto. Longa vira vesto, kies baskoj plene ĉirkaŭas la korpon.
Redukti. – 1. (Mat.). Proporcie malgrandigi : redukti geometrian figuron. - 2. (Ĥem.). Senigi je la oksigeno : redukti salon. Redukto. - 1. Proporcia malgrandigo. - 2. Senigo je la oksigeno.
Reduto. Simpla fortikaĵo el tero, ĉirkaŭita per kavo.
Referato. Skriba prilaboro de problemo.
Referenco. Atesto servanta kiel rekomendo : La kandidato havas tre bonajn referencojn.
Reflekti (Fiz.). Reĵeti, resendi sonojn, lumon, varmon : Polurita metalo reflektas la radiojn de la lumo.
Reformacio. Granda religia movado en la XVIa jarcento, kiu dividis la okcidentan kristanan eklezion en la katolikan kaj protestantan.
Refrakti (Fiz.). Ŝangi la direkton de l’ radioj de la lumo, kiam ili transpasas de unu medio en alian : La vitro pli forte refraktas la radiojn de la lumo, ol la akvo.
Refuti. Montri per argumentoj la malpravecon de ies aserto. Refuto. Vortoj de tiu, kiu refutas.
Regi. Plene estri, plene direkti laŭ sia volo : regi ŝtaton, regi sian koleron, regi sin mem. Ekregis ptena sitento. Regado. Agoj de tiu, kiu regas. Reganto. Homo, kiu regas. Regato. Regnano. Registaro. Tutaĵo de la personoj, kiuj regas ŝtaton. Superregi. Havi superan povon, esti pli grava, pli multenombra : La principo de la internacieco superregas ĉiujn aliajn en la universala lingvo. Interrego. Tempo, dum kiu ŝtato ne posedas regnestron. Komparu : Administri, direkti.
Regali. - 1. Doni manĝaĵon, trinkaĵon al gasto : La mastrino regalis siajn gastojn per luksa vespermanĝo. - 2. Fari plezuron al iu, liverante ion bonan : La artisto regalis nin per du eksterprogramaj kantoj. Regalo. Ago de tiu, kiu regalas.
Regimento. Taĉmento de soldatoj, komandata de komuna ĉefo kaj konsistanta el kelke da batalionoj aŭ eskadronoj : Infanteria regimento havas kelke da miloj da soldatoj.
Regiono. Parto de lando, korpo, surfaco, karakterizata de io speciala : polusa regiono, regiono de la koro.
Registro. - 1. Notoj pri faktoj, pri dokumentoj, enskribataj laŭ difinita sistemo (laŭ la alfabeta ordo, laŭ la fakoj, laŭ la datoj) : registro de la dokumentoj, ricevataj kaj sendataj. - 2. (Muz.). Amplekso de voĉo, de instrumento : la supera registro. Registri. Fari registron, skribi en registro : registri raportojn. Registristo. Oficisto, kiu registras. Registrejo. Sekcio de kancelario, de oficejo, kie oni registras. Komparu : Listo, tabelo.
Regno. - 1. Lando aŭ grupo de landoj. havanta komunan registaron kaj leĝojn : la Germana Regno. - 2. Ĉiu el la tri grandaj sekcioj de la korpoj de l’ naturo : regno de la bestoj, vegetaĵoj kaj mineraloj. Regnestro. Supera ĉefo de regno : reĝo, prezidanto de respubliko. Regnano. Ano de regno. Samregnano. Ano de la sama regno. Komparu : Ŝtato.
Regolo (Zool.). Verda birdo el la vico de l’ paseroj (Regulus cristatus).
Regulo. Tio, kio devas gvidi la konduton, la studojn de scienco aŭ de arto : regulo de konveneco, gramatika regulo. Regula.
Konforma al regulo. Regule. En regula maniero. Regularo. Tutaĵo de la reguloj de societo : la regularo de la Lingva Komitato. Reguleco. Eco de tio, kio estas regula. Reguligi. Fari ion regula. Komparu : Leĝo.
Reĝo. Kronita regnestro de ŝtato malpli potenca kaj vasta, ol imperio : reĝo de Italujo. Reĝino. Edzino de reĝo. Reĝido. Filo de reĝo. Reĝidino. Filino de reĝo. Reĝi. Esti reĝo, administri ŝtaton, kiel reĝo : Ludoviko XIV reĝis 72 jarojn. Reĝeco. Titolo, posteno de reĝo. Reĝolando. Lando, regata de reĝo.
Reĝisoro. Drama artisto, preparanta spektaklon en teatro, disdonanta la rolojn kaj direktanta la ludon de la artistoj.
Rejso. Portugala kaj brazilia malgranda monero.
Reklamo. Anonco, laŭdanta la ecojn de komercaĵo kaj rekomendanta ĝin al la publiko. Reklami. Anonci, rekomendi per reklamo. Komparu : Anonco, afiŝo, avizo.
Rekomendi. Esprimi laŭdan opinion pri io, por altiri por ĝi ies favoron, por konvinki iun ĝin preni : rekomendi komercaĵon, manĝaĵon, rekomendi serviston, oficiston. Rekomendo. Vortoj, opinio de tiu, kiu rekomendas. Rekomendinda. Kiu meritas esti rekomendata : rekomendinda hotelo.
Rekompenco. Bono, dono, kiun oni faras al iu por servo, por bona ago. Rekompenci. Fari bonon, donon al iu por servo, por bona ago : La patro rekompencis la filon por la diligenta lernado.
Rekordo. La plej bona oficiale konstatita rezultato de sporto, superanta ĉion konatan antaŭe : En la vetkurado de unu kilometro la velocipedisto N. venkis ĉiujn ĝisnunajn rekordojn.
Rekruto. Soldato, ĵus komencinta la militistan servadon kaj ankoraŭ ĝin ne konanta. Rekrutigi. Fari iun rekruto, aligi al la militistaro. Rekrutigo. Aligo al militistaro.
Rekta (Geom.). - 1. Prezentanta la plej mallongan distancon inter du punktoj : rekta linio, rekta bastono. - 2. Kies flankoj, estas perpendikularaj unu al alia kaj formas angulon de 90 gradoj : rekta aŭ orta angulo. Rekte. En rekta maniero : iri rekte al la urbo, rekte al la ĉefo. Rekteco. Eco de tio, kio estas rekta. Rektigi. Fari ion rekta. Rektiĝi. Fariĝi rekta.
Rektoro. Ĉefo de universitato.
Rekvizicio. Postulo al la loĝantoj de malamika lando, ke ili liveru nutraĵon kaj aliajn objektojn al la armeo.
Relo. Fera aŭ ŝtala trabo, sur kiu ruliĝas la radoj de la lokomotivo kaj de la vagonoj.
Relativa. Rigardata ne en si mem, sed kompare kun aliaj similaj, rilate kun similaj : relativa valoro.
Reliefo. Skulptaĵo sur tabulo aŭ sur ebena surfaco. Alta reliefo. Reliefo, kies figuroj duone superstaras la tabulon. Malalta reliefo. Reliefo, kies figuroj nur malmulte superstaras la tabulon. Reliefa. - 1. Klare superstaranta la fonon; klare sin apartiganta de la fono : reliefa pentraĵo. - 2. Arta priskribo, karakterizo, klare desegnanta la trajtojn dank' al la uzado de kontrastoj. Reliefe. En reliefa maniero. Komparu : Plastika.
Religio. Kredo je Dio aŭ je dioj kaj la ceremonioj, por montri sian kulton al ili : kristana religio, mahometana religio. Religia. - 1. De religio, kiu koncernas religion : religia dogmo. - 2. Vivanta konforme al la reguloj de la religio. Religieco. Eco de tiu, kiu estas religia.
Remi. Movi ŝipon sur akvo, forpuŝante ĝin per speciala ligna ilo. Remilo. Ligna plata ilo kun longa tenilo, per kiu oni movas navigantan ŝipon, forpuŝante la akvon. Remisto. Homo, kies profesio estas remi.
Remburi. Kovri ŝegon, kanapon per kusenoj el haregoj, risortoj, por fari ilin komfortaj : seĝo remburita, seĝo simpla aŭ neremburita. Remburaĵo. Tio, per kio oni remburas.
Remizo. Veturilejo, kaleŝejo.
Remonto. Livero de ĉevaloj por armeo.
Remparo. Tera amaso antaŭ kastelo aŭ alia sieĝata loko, ŝirmanta ĝin de la kanonaj kugloj.
Reno (Anat.). Organo, sekrecianta la urinon.
Renegato. - 1. Kristano, kiu forlasis sian religion kaj aliĝis al la mahometanismo. - 2. Homo, kiu forlasis siajn religiajn aŭ politikajn opiniojn kaj akceptis kontraŭajn.
Renesanco. Literatura, scienca kaj arta movado en la XVa kaj XVIa jarcento, bazita plejparte sur la imitado de la antikveco.
Renkonti. Kunveni kun iu, iranta en la kontraŭa direkto : renkonti amikon sur la strato. Renkonto. Kunveno de du aŭ de kelke da personoj, irantaj en la kontraŭa direkto. Renkonte. Por renkonti : iri renkonte al iu.
Rento. Jara profito de pruntita monsumo, de dividendaj, procentaj paperoj : La bankiero likvidis la aferojn kaj vivas nun de la rento. Rentulo. Homo, kiu vivas de la rento.
Renversi. Per rapida movo, per puŝo transmeti la supran parton de objekto tien, kie estis la malsupra : renversi seĝon, renversi glason. Renversiĝi. Fariĝi renversita.
Repertuaro. Listo de scenaj verkoj, destinitaj esti ludataj en teatro; listo de roloj, kiujn artisto povas ludi aŭ kanti.
Reprezenti. Persone partopreni, anstataŭante iun kaj agante en lia nomo : La ambasadoroj reprezentas siajn regnestrojn. Reprezentanto. Persono, kiu reprezentas.
Reputacio. Publika opinio pri iu : ĝui bonan reputacion.
Respekti. Havi altan opinion pri ies morala valoro kaj montri tion per sia konduto : respekti la gepatrojn. Respekto. Sento de tiu, kiu respektas. Respekta. De respekto, kiu montras respekton : respekta saluto. Respektinda. Kiu meritas respekton. Malrespekti. Havi malaltan opinion pri ies morala valoro kaj montri tion per sia konduto. Komparu : Estimi.
Respondi. - 1. Rediri al demando : respondi demandon, respondi leteron, respondi al iu. - 2. Havi la devon preni sur sin la rezultatojn de sia propra ago aŭ de ago de alia persono : La ĉefo respondas pri la subuloj. - 3. Esti proporcia, simetria je io : La fortoj ne ĉiam respondas al la kuraĝo. La flankoj de la palaco bone respondas unu al la alia. Respondo. Vortoj de tiu, kiu respondas. Respondeco. Devo preni sur sin la rezultatojn de sia propra ago aŭ de ago de alia persono : Granda estas la respondeco de la militestro. Responda. Kiu respondas : responda letero, responda ĉefo, responda parto de objekto.
Respubliko. Ŝtato, regata de la reprezentantoj de la popolo kaj ne posedanta monarĥon : La Franca Respubliko, Svisujo. Respublika. De respubliko, kiu estas partiano de respubliko : respublika registaro; respublika movado. Respublikano. Civitano de respubliko.
Resti. - 1. Daŭre esti en la sama loko aŭ stato, ne sanĝi la lokon aŭ staton : resti du monatojn en la eksterlando, resti hejme, resti fidela. - 2. Daŭrigi esti, post kiam malaperis unu aŭ kelke da partoj : Preskaŭ ĉiuj gastoj foriris, restis nur la intimaj amikoj de la mastro. La kelo malpleniĝas, restis nur du bareloj da vino. Restaĵo. Tio, kio restas.
Restoracio. Publika ejo, kie oni manĝas kaj trinkas.
Resumi. Ripeti en malmultaj vortoj enhavon de raporto, parolado, artikolo.
Reto. Plektaĵo kun grandaj interspacoj inter la fadenoj : reto por la fiŝkaptado.
Retino (Anat.). Ptej profunda membrano de la okula globo, enhavanta la nervan aparaton de la vidsento.
Retoro. Profesoro instruanta elokvente paroli.
Retoriko. Arto elokvente paroli.
Retorto. Vitra aŭ metala vazo sferforma kun longa fleksita kolo, por distili fluidaĵojn.
Retroaktiva. Havanta valoron, efikon por la tempo, antaŭa al ĝia apero : retroaktiva leĝo. Retroaktive. En retroaktiva maniero.
Retrospektiva. Rigardanta al la tempo pasinta; prezentanta la tempon pasintan : retrospektiva ekspozicio.
Reŭmatismo (Med.). Malsano, karakterizata de dolora inflamo de la artikoj aŭ muskoloj.
Revi. Imagi tion, kion oni forte deziras : revi pri bela edzo. Revo. Pensoj de tiu, kiu revas. Revulo. Homo, kiu amas revi, kiu ofte revas. Senreviĝi. Konvinkiĝi, ke oni eraris, revante pri io, kontidante al io : senreviĝi post malsukceso.
Revizi. Kontroli ion tute pretan, por trovi erarojn kaj fari ŝanĝojn, se tio estos necesa : revizi regularon. Revizo. Ago de tiu, kiu revizas. Komparu : Inspekti, kontroli.
Revolucio. Subita superforta ŝango de la sistemo de l’ politika regado.
Revolvero. Mallonga pafarmilo, per kiu oni povas pafi kelke da fojoj, ne reŝarĝante ĝin.
Revuo. - 1. Inspekto de armeo. - 2. Artikolo, notanta la ĉefajn okazojn aŭ verkojn aktualajn : bibliografia revuo, politika revuo. - 3. Gazeto, aperanta periode ĉiusemajne, dusemajne, ĉiumonate.
Rezedo (Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio, kun bonodoraj floroj (Reseda odorata).
Rezervi. Konservi por alia tempo, por alia uzo : rezervi monon por eksterordinaraj okazoj. Rezerva armeo. Militistaro, anstataŭanta en okazo de neceso la efektivan armeon. Rezervisto. Soldato de rezerva armeo.
Rezigni. Forlasi esperon aŭ deziron neefektivigeblan kaj akcepti la staton de la aferoj, kiu ne povas esti ŝangita : rezigni la kronon. Rezigno. Decido, stato de tiu, kiu rezignas.
Rezignacio. Rezigno.
Rezino. Densa, glua fluida substanco, facile ekbruligebla, defluanta de kelkaj arboj (pino, abio). Rezina. De rezino, el rezino.
Rezoni. Fari logikajn konkludojn en diskuto. Rezonado. Farado de logikaj konkludoj en diskuto.
Rezulti. Esti la logika sekvo : El la rezonado rezultas, ke... Rezulto. Logika sekvo.
Rezultato. Tio, kio estas kaŭzita de agado; sekvo, frukto de agado : rezultato de laboro, de esploro.
Ribo (Bot.). Arbeto el la familio de la saksifragacoj kun bongustaj beroj (Ribes.)
Ribeli. Rifuzi obei la estraron, la registaron kaj peni superforte forigi aŭ ŝanĝi ĝin. Ribelo. Agoj de tiu, de tiuj, kiuj ribelas. Ribelanto. Homo, kiu ribelas. Ribeligi. Instigi iun al ribelo.
Ricevi. Fariĝi posedanto de io, kio estis donita, sendita, k. t. p. : ricevi monon de patro, ricevi leteron de amiko. Ricevo. Ago de tiu, kiu ricevas : Sciigu al mi la ricevon de mia sendaĵo. Ricevebla. Kiu povas esti ricevita. Komparu : Akcepti, preni.
Ricino (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la eŭforbiacoj, kies grajnoj enhavas laksigan oleon. (Ricinus communis).
Riĉa. - 1. Posedanta multe da propraĵo : riĉa bienulo, riĉa bankiero. - 2. Havanta multe da io : haroriĉa bruto. Riĉaĵo. Granda propraĵo : La avarulo kolektas riĉajojn sen utilo por iu ajn. Riĉeco. Eco, stato de tiu, kiu estas riĉa : La riĉeco ne estas sinonimo de la feliĉo. Riĉigi. Fari iun riĉa. Riĉiĝi. Fariĝi riĉa. Riĉulo. Homo riĉa. Malriĉa. Ne posedanta aŭ posedanta malmulte da propraĵo. Malriĉeco. Eco, stato de tiu, kiu estas malriĉa. Malriĉigi. Fari iun malriĉa. Malriĉiĝi. Fariĝi malriĉa. Malriĉulo. Homo malriĉa.
Ridi. - 1. Montri subitan gajecon per la esprimo de la vizaĝo kaj per samtempaj rapidaj, mallongaj sonoraj elspiroj : ridi, kiel petolanta infano. – 2. Esprimi sian malŝaton pri iu aŭ pri io per rido kaj mokoj : ridi naivulon, ridi ies naivecon. Rido. Ago de tiu, kiu ridas. Rideti. Senbrue, delikate ridi sole per la esprimo de la vizaĝo : La patrino ridetas, rigardante la dormantan infanon. Ridinda. Kiu meritas ridon : ridinda malsaĝulo, ridinda ĉapelo.
Rifo. Subakva ŝtonego, kies supro preskaŭ atingas la nivelon de la maro.
Rifuĝi. Sin kaŝi en iu loko, por esti sendanĝera : rifuĝi de la danĝeroj de la vivo en monaĥejon; rifuĝi en la eksterlandon dum revolucio. Rifuĝejo. Loko, kie oni rifuĝas.
Rifuzi. Ne konsenti : rifuzi al iu, rifuzi al peto, rifuzi fari. Rifuzo. Ago, vortoj de tiu, kiu rifuzas.
Rigardi. Uzi la vidsenton : Mi longe rigardis la vojon, sed mi vidis neniun, ĉar estis tro mallume. Rigardo. Ago de tiu, kiu rigardas. Ekrigardi. Turni la okulojn al io, por rigardi : ekrigardi la veninton. Trarigardi. Rigardi de la komenco ĝis la fino : trarigardi libron. Komparu : Vidi.
Rigida. Nefleksebla, malfacile fleksebla : rigida de la frosto, rigida nuko. Amelita tolo fariĝas rigida. Rigide. En rigida maniero. Rigideco. Eco de tio, kio estas rigida. Rigidiĝi. Fariĝi rigida.
Rigli. Fermi per riglilo. Riglilo. Fera peco, movebla inter du krampoj, por fermi pordon aŭ fenestron.
Rigora. Senindulge severa : rigora estro. Rigore. En rigora maniero. Rigoreco. Eco de tiu, kiu estas rigora.
Rikolti. Detranĉi kaj kolekti grenon. Rikolto. Detranĉo kaj kolekto de greno. Rikoltilo. Arkforma tranĉilo kun mallonga ligna tenilo, por detranĉi grenon.
Rilato - 1. (Mat.). Nombro, montranta, kiom unu kvanto estas pli granda, ol alia : La rilato de 6 al 3 estas 2. - 2. Maniero, en kiu du aŭ pli multe da personoj reciproke kondutas unu al alia, reciproke agas unu kun alia : amikaj rilatoj, komercaj rilatoj. Rilati. Esti en rilato, havi rilaton. Komparu : Koncerni.
Rimo. Samsona finiĝo de du versoj (la vokalo de la antaŭlasta silabo kaj la lasta silabo) : sento, vento; voko, loko. Rimi. Fari rimojn : rimi du versojn. Senrima. Ne havanta rimojn, verkita sen rimoj : senrima versaĵo.
Rimarki. Ekvidi, ekaŭdi, observante : rimarki eraron. Rimarko. - 1. Ago de tiu, kiu rimarkas : ĝusta rimarko. - 2. Tio, kion oni rimarkis : La redaktoro legis la manuskripton kaj sendis al la aŭtoro siajn rimarkojn. Rimarkebla. Kiu povas esti rimarkita. Rimarkinda. Kiu meritas esti rimarkita : rimarkinda lerteco.
Rimedo. Tio, kio servas atingi celon : La devizo de la Jezuitoj estis : la celo pravigas la rimedojn.
Rimeno. Longa, mallarĝa leda strio. Rimena. De rimeno, el rimeno.
Ringo. Cirklo el malmola materialo : ora ringo sur fingro, orelringo, manringo (braceleto). Ringego. Granda ringo, ĉirkaŭanta barelon, radon. Ringforma. Havanta formon de ringo.
Rinocero (Zool.). Trihufa dikhaŭta mambesto kun unu aŭ du kornoj sur la nazo (Rhinoceros).
Ripo (Anat.). Arkforma flanka osto de la homa kaj besta korpo.
Ripari. Rebonigi. Riparo. Rebonigo. Riparebla. Rebonigebla.
Ripeti. Ree diri aŭ fari, kion oni mem aŭ alia persono diris aŭ faris : ripeti demandon, ripeti eraron. Ripeto. Ago, vortoj de tiu, kiu ripetas.
Ripozi. Resti, farante nenion, por refreŝigi la fortojn, lacajn de laboro : ripozi post kurado, ripozi post kantado. Ripozo. Stato de tiu, kiu ripozas. Ripozigi. Doni ripozon : ripozigi la cerbon.
Riproĉi. Mallaŭdi iun, por lin hontigi : riproĉi iun; riproĉi ion al iu. Riproĉo. Vortoj de tiu, kiu riproĉas. Riproĉinda. Meritanta riproĉojn : neriproĉinda konduto.
Riski. Submeti al danĝero : riski sian vivon en batalo. Risko. Submeto al danĝero. Riskema. Kiu facile riskas, kiu havas inklinon al risko : riskema generalo.
Rismo. 500 folioj : rismo da papero.
Risorto. Fleksita aŭ kunvolvita metata peco, emanta refleksiĝi aŭ malvolviĝi dank' al sia elasteco : risorto de horloĝo, risorto de kanapo, risorto de kaleŝo. Risorta. El risortoj : risorta matraco.
Rito. Religia ceremoniaro. Rita. De rito, konforma al rito.
Ritmo. Harmonia, perioda sinsekvo de longaj kaj mallongaj, de akcentitaj kaj neakcentitaj silaboj en versoj. Ritma. Posedanta ritmon. Ritme. En ritma maniero.
Rivero. Granda akvujo de fluanta akvo : Nilo, Sekvano.
Riverenco. Kliniĝo, movo de la korpo por saluti : La veninto riverencis la patrinon.
Rizo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la graminacoj, kun manĝeblaj grajnoj (Oryza).
Robo. Vesto longa kaj vasta, kiun portas la advokatoj, profesoroj dum la plenumo de sia funkcio.
Rodo. Akvujo, natura aŭ artefarita, ŝirmita kontraŭ la ventoj, kie la ŝipoj povas ĵeti ankron.
Rodio (Ĥem.). Rh. Ĥemia elemento, malpeza metalo, trovata en platenaj minaĵoj.
Rojalismo. Politika doktrino de la partianoj de la reĝa povo, de reĝa dinastio.
Rojalisto. Partiano de la reĝa povo, de reĝa dinastio.
Roko. Grandega ŝtono super aŭ sub la supraĵo de la tero. Roka. El roko.
Rokoko. Arĥitektura stilo de la XVIIIa jarcento, karakterizata de kapricaj, ondoliniaj formoj kaj multenombraj ornamaĵoj, fantaziaj kaj strangaj.
Rolo. - 1. Parto de teatra verko, kiun ludas aparta aktoro : rolo de amanto, rolo de reĝino. - 2. Agado, posteno : ludi gravan rolon enentrepreno.
Romano. Literatura verko, pentranta la homan vivon kaj havanta ordinare kiel temon amon de du personoj.
Romanco. Muzika verko kun kortuŝanta temo.
Romantiko. Literatura doktrino de la fino de l’ XVIIIa kaj de la komenco de la XIXa jarcento, kies adeptoj liberiĝis de la stilo, de la maniero verki de l’ klasikaj aŭtoroj kaj zorgis pli pri la ideoj de siaj verkoj, ol pri perfekta formo. Romantika. De romantiko; fantazia, revplena. Romantikulo. Adepto dela romantiko.
Rombo (Geom.). Egalflanka kvarangulo.
Rompi. Apartigi subite kaj superforte per fleksado aŭ batoj partojn de malmola korpo : rompi bastonon, rompi vazon. Rompo. Ago de tiu, kiu rompas. Rompiĝi. Fariĝi rompita : La poto rompiĝis. Rompebla. Kiu povas esti rompita : rompebla kiel vitro. Interrompi. Rompi la kontinuecon : interrompi ies vortojn, interrompi iun, interrompi elektran fluon. Interrompo. Ago de tiu, kiu interrompas. Komparu : Ŝiri.
Rondo - 1. (Mat.). Ebeno, limigita de cirklo. - 2. Ĉirkaŭo de tia ebeno, cirklo. - 3. Aro de homoj, societo : amika rondo. Ronda. Havanta formon de rondo. Rondeco. Eco de tio, kio estas ronda. Rondigi. Fari ion ronda. Rondiri. Iri de unu loko al alia, de unu persono al alia, de tiu al tria, k. t. p., por fine reveni al la unua.
Ronki. Dum la dormo brue en- kaj elspiri. Ronko. Sono, kiun faras la ronkanto.
Roso. Malgrandaj gutoj de vaporo, fluidiĝinta nokte sur la supraĵo de herbo, de floroj k. t. p. Rosa. De roso, el roso.
Rosmaro (Zool.). Mara raba mambesto kun du longaj elstarantaj dentoj. (Trichechus rosmarus).
Rosmareno (Bot.). Arbeto ĉiam verda el la familio de l’ labiatoj, kun pale bluaj bonodoraj floroj (Rosmarinus officinalis).
Rosti. Prepari manĝaĵon per la varmego en forno (en ĝia fermita spaco) : rosti kokidon. Rostaĵo. Rostita viando. Komparu : Baki, kuiri, friti.
Rostro. Longigita tubforma nazo aŭ buŝo (de elefanto, de insekto).
Roto. Taĉmento de soldatoj, parto de bataliono.
Rotondo. Ronda konstruaĵo kun kupolo.
Rozo (Bot.). Arbeto el la samnoma familio kun belaj bonodoraj floroj (Rosa).
Rozacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj.
Rozario. Vico de malgrandaj truitaj globetoj, kunigitaj per ŝnuro, por kalkuli la diritajn preĝojn.
Rubo. Restaĵoj de ruinigita konstruaĵo.
Rubando. Longa, mallarĝa teksaĵo el silko, lano, uzata precipe, kiel ornamo. Komparu : Strio.
Rubeno. Multvalora ŝtono de ruĝa koloro.
Rubiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : kafarbo.
Rubidio (Ĥem.). Ĥemia elemento, alkalia arĝente blanka metalo, analogia kun la kalio.
Rublo. Rusa monero, valoranta 2,66 fr.
Rubriko. Sekcio, fako de notlibro, de gazeto, enhavanta samspecajn objektojn : Via sciigo taŭgas nur por la rubriko de la anoncoj.
Rubuso (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la rozacoj (Rubus fruticosus).
Rudimento. - 1. Komencaj, elementaraj konoj de scienco aŭ arto : la rudimentoj de la gramatiko. - 2. Organo, kiu fariĝis nenecesa por organismo kaj atrofiis de la nefunkciado : la vosta osto de l’ homo. Rudimenta. De rudimento, havanta la ecojn de rudimento : rudimenta membro.
Ruĝa. Havanta la koloron de la sango. Ruĝo. Ruĝa koloro. Ruĝigi. Fari ion ruĝa. Ruĝiĝi. Fariĝi ruĝa : ruĝiĝi de la honto. Ruĝeco. Eco de tio, kio etas ruĝa. Flavruĝa. Havanta koloron mezan inter la flava kaj ruĝa : flavruĝaj haroj.
Ruino. Disfalinta, detruita, rompita konstruaĵo. Ruinigi. Fari ion ruino, detrui, pereigi. Ruiniĝi. Fariĝi ruino.
Rukti. Kun bruo eligi gasojn el la stomako. Rukto. Eligo de gasoj el la stomako kun bruo.
Ruli. Sur ebeno movi objekton ĝin turnante ĉirkaŭ ĝi mem : ruli sur la tero feran tubon. Ruliĝi. Moviĝi, turniĝante ĉirkaŭ si mem. Rulfali. Fali ruliĝante : rulfali de monto. Komparu : Turni.
Rulado (Muz.). Gamo, rapide kantata sur la sama silabo.
Rumo. Alkohola trinkaĵo, produktata el sukera kano.
Rusto. Ruĝa, oranĝe-flava substanco, kovranta per maldika tavolo feron, restantan en malseka aero. Rusti. Kovriĝi de rusto : La plugilo ne rustas dum la laboro.
Ruŝo. Vesta ornamaĵo el dense faldita tulo.
Ruto (Bot.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio, kun forta odoro (Ruta graveolens).
Rutenio (Ĥem.). Ru. Ĥemia elemento, malpeza blanka metalo de la platena grupo.
Rutino. Scio, akirita pli per la praktiko, ol per teoriaj studoj. Rutinulo. Homo, posedanta rutinon.
Ruza. Scianta uzi rimedojn por atingi la celon, ne rimarkite de aliaj : ruza homo, ruza ago. Ruzo. Ago, rimedo, por atingi la celon, ne rimarkite de aliaj : milita ruzo. Ruzi. Uzi ruzon. Ruzulo. Homo ruza. Superruzi. Venki ruzon per ruzo.