Vortaro de Esperanto/Litero S
Sabato. Sepa tago de la semajno.
Sablo. Speco de tero, konsistanta el tre malgrandaj grajnoj, ne kunigitaj unu kun alia : sablo de la dezerto. Sabla. De sablo, el sablo. Sablaĵo. Sabla malprofundaĵo en maro, en rivero. Sablero. Grajno de sablo.
Sabro. Longa hakarmilo kun unutranĉa arkforma klingo. Komparu : Glavo, rapiro, spado.
Safiro. Malhele blua multvalora ŝtono.
Safrano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ iridacoj; ĝiaj floroj estas uzataj kiel spicaĵo (Crocus sativus).
Sago. Stangeto, pintita ĉe unu ekstremo kaj kun plumoj ĉe la alia, kiun oni ĵetas per la pafarko : rapide, rekte, kiel sago. Sagujo. Ujo por sagoj. Sagforma. Havanta formon de sago.
Sagaca. Posedanta penetreman spiriton. Sagace. En sagaca maniero. Sagaceco. Eco de tiu, kiu estas sagaca.
Saguo. Faruno el la medolo de hinda palmo.
Saĝa. Posedanta subtilan spiriton, havanta la kapablon juĝi la aferojn tiaj, kiaj ili estas : saĝa homo, saĝa konsilo. Saĝo. Kapablo juĝi la aferojn tiaj, kiaj ili estas. Saĝulo. Homo, karakterizata de granda saĝo : Sokrato. Malsaĝa. Posedanta malfortan spiritan kapablon. Malsaĝo. Malforta spirita kapablo.
Sako. Ujo el du tolaj pecoj, kunkudritaj malsupre kaj ĉe la flankoj, kaj libera supre : sako por greno, sako da terpomoj. Sakforma. Havanta formon de sako.
Sakro (Anat.). Baza osto de la vertebra spino.
Sakramento. Solena religia ceremonio de la kristana rito, donacanta per videbla signo la nevideblan dian favoron : bapto, konfirmo.
Sakrilegio. Malrespekta ago kontraŭ sanktigita persono, objekto aŭ loko.
Sakristio. Loko en preĝejo, kie oni konservas la objektojn kaj vestojn por la diservo kaj kie la pastro sin vestas antaŭ la diservo. Sakristiano. Servisto, kiu zorgas pri sakristio.
Saksifragacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : ribo.
Salo. - 1. (Ĥem.). Komponaĵo de metalo kaj acido. - 2. Klorato de l’ natrio, kiun oni uzas por spici la manĝaĵojn. Sali. Spici per salo, meti salon : sali supon. Trosali. Meti tro multe da salo : trosali terpomojn.
Salajro. Sumo, periode pagata por servo, laboro : monata salajro de servisto, jara salajro de oficisto. Komparu : Honorario.
Salamandro (Zool.). Amfibio el la vico de la vosthavaj (Salamandra).
Salato. Manĝaĵo, konsistanta el verdaj herboj aŭ legomoj, spicitaj per salo, vinagro kaj olivoleo.
Saldo. Diferenco en kalkulo inter la kredito kaj debeto, inter la enspezoj kaj elspezoj.
Saliko (Bot.). Arbo aŭ arbeto el la samnoma familio; la ŝelo estas uzata por la tanado, la vergoj por korboj (Salix).
Salikacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : saliko, poplo.
Salivo. Akvosimila, iom muka fluidaĵo de la buŝo, por malsekigi kaj digesti la manĝaĵojn.
Salmo (Zool.). Speco de rivera ostfiŝo (Salmo).
Salono. Ĉambro por akcepti gastojn kaj vizitantojn.
Salpetro (Ĥem.). KNO3 Kaliazotato, senkolora salo kun speciala malvarmiga gusto, uzata por la produktado de la azotika acido, en miksaĵo kun sulfuro (pulvo) k. t. p.
Salti. Rapide sin movi, subite levante ambaŭ piedojn de la loko, kie oni staras, kaj ree sin starigante sur ili. Salto. Movo de tiu, kiu saltas.
Saluto. Ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al persono, kiun oni renkontas, al kiu oni skribas : saluto per ĉapelo. Bonan tagon, kara amiko! Mi finas mian leteron per respektplena satuto al Via edzino. Saluti. Fari saluton.
Salvo. Samtempa pafo de multe da pulvopafiloj.
Salvio (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de la labiatoj, uzata en la medicino por gargaraĵoj (Salvia officinalis).
Sama. Havanta egalajn, similajn ecojn : La filo tute similas la patron : sama nazo, samaj okuloj. Same. En la sama maniero. Samnoma. Havanta la saman nomon. Samtempa. Okazanta en la sama tempo. Samspeca. Apartenanta al la sama speco. Malsama. Tute alia, havanta kontraŭajn ecojn.
Sambuko (Bot.). Arbeto el la familio de l’ kaprifoliacoj, kies floroj estas uzataj en la medicino kiel ŝvitiga rimedo (Sambucus).
Samovaro. Aparato, uzata de l’ Rusoj por boligi akvon por teo.
Sano. Stato de organismo, en kiu ĉiuj organoj normale funkcias : La sano estas la plej granda trezoro. Sana. Havanta sanon : sana homo, sana organo, sana membro. Resanigi. Redoni al iu sanon, efike kuraci. Resaniĝi. Fariĝi ree sana : resaniĝi de skarlatino. Resanigebla. Kiu povas esti resanigita. Malsano. Stato de organismo, en kiu unu aŭ kelke da organoj funkcias nenormale : kapdoloro, tifo. Malsana. Havanta malsanon : malsana je febro. Malsaniĝi. Fariĝi malsana : malsaniĝi de malvarmumo. Remalsaniĝi. Ree fariĝi malsana je tio, de kio oni ĵus resaniĝis : remalsaniĝi je tifo. Komparu : Farto.
Sandalo. Piedvesto, konsistanta el simpla plando, ligata al la piedo per ŝnuroj.
Sandro (Zool.). Manĝebla ostfiŝo el la familio de l’ perkoj (Lucioperca sandra).
Sango. Ruĝa vivsuko, fluanta en la arterioj kaj vejnoj de la vertebruloj. Sanga. De sango, el sango : sanga makulo. Sangi. Eligi sangon : sanganta vundo; sangi el la nazo.
Sangvina. Vivega, sentema : sangvina karaktero. Sangvinulo. Sangvina homo.
Sankcio. Konfirmo de regnestro, de aŭtoritato. Sankcii. Fari sankcion : sankcii verdikton.
Sankta. Perfekte pura en la moroj kaj spirito, inda de la plej alta rekompenco en la postmorta vivo : sankta homo, sankta vivo. Sanktigi. Fari, proklami iun sankta. Sankteco. Eco de tio, kio esias sankta. Sanktejo. Loko por sanktaj aferoj : templo.
Sanskrito. Antikva hinda lingvo, la plej malnova konata lingvo hindo-eŭropa. Sanskrita. De sanskrito, skribita en la sanskrito : sanskrita manuskripto.
Santalo (Bot.). Arbo el la samnoma familio, kun bonodora ligno (Santalum album).
Sapo. Miksaĵo de graso kun alkalio, uzata por lavi tolaĵon, korpon. Sapi. Kovri lavatan objekton per la ŝaŭmo de sapo.
Sardino (Zool.). Malgranda fiŝo el la familio de l’ haringoj, konservata en olivoleo (Clupea pilchardus).
Sarki. Purigi de malbonaj herboj : sarki ĝardenon.
Sarkasmo. Akra moko, mordanta ironio. Sarkasma. De sarkasmo, bazita sur sarkasmo : sarkasma diro. Sarkasme. En sarkasma maniero.
Sarkofago. Luksa, granda ŝtona ĉerko.
Sata. Kies apetito aŭ deziro estas plene kontentigita : sata de manĝo, sata de plezuroj. Satigi. Fari iun sata : La viando satigas pli rapide, ol la legomoj. Nesatigebla. Kiu ne povas esti satigita : nesatigebla avideco. Malsata. Sentanta la deziron, la bezonon manĝi. Malsati. Senti la deziron, la bezonon manĝi. Malsato. Stato de tiu, kiu malsatas.
Satano. Diablo. Satana. De satano, havanta ecojn de satano : satana ruzo.
Satelito. – 1. (Astr.). Malgranda planedo, rondiranta alian planedon. - 2. Nedisiĝa kunulo.
Satiro. Proza aŭ poezia verko, ridanta la homajn malvirtojn kaj mankojn. Satira. Mokanta la homajn malvirtojn kaĵ mankojn. Satiristo. Verkisto de satiroj.
Satiruso. - 1. Arbara duondio de la greka mitologio. - 2. Homo cinika kaj voluptema.
Satrapo. - 1. Estro de provinco en la antikva Persujo. - 2. Granda sinjoro, fiera kaj despota.
Saturi (Ĥem.). Densigi ĝis la plej alta grado solvaĵon, pligrandigante la kvanton de la solvita substanco : saturita acido.
Saŭco. Fluida spicaĵo de manĝaĵo : tomata saŭco. Saŭcujo. Vazo por saŭco.
Savi. Liberigi iun de granda danĝero : savi dronanton; savi la vivon al dronanto. La kuracisto savis la malsanulon de la morto. Savo. Ago de tiu, kiu savas.
Sceno. - 1. Parto de akto, en kiu ludas la samaj personoj : La unua akto de « Hamleto » konsistas el 5 scenoj. – 2. Eksterordinara, emocia okazo. - 3. Akraj, vivegaj riproĉoj : La edzino faris scenon al la edzo. Scenejo. Loko en la teatro, kie la aktoroj ludas.
Sceptro. Komanda bastono, simbolo de la reĝa povo.
Scii. - 1. Koni certe kaj precize : La homo scias, ke li mortos, sed li ne kredas je tio. - 2. Esti instruita, ekzercita, lerta en io : scii naĝi. Scio. Tio, kion oni scias : La homa scio ne estas senlima. Sciigi. Fari iun scianta pri io, fari ion sciata de iu : sciigi iun pri novaĵo, sciigi novaĵon al iu. Sciigo. Tio, kion oni sciigas : En nia revuo oni presas la sciigojn de la lasta horo sur la unua paĝo. Ekscii. Komenci scii, akiri scion pri io nova, nekonata : La patrino eksciis pri la morto de l’ filo nur post unu monato. Antaŭsciigi. Sciigi pri io okazonta.
Scienco. - 1. Tutaĵo de scioj, bazitaj sur studoj : la progresoj de la scienco. - 2. Tutaĵo de scioj, sisteme ordigitaj, pri iu objekto : la matematiko. Scienca. De scienco, koncernanta sciencon, bazita sur scienco : scienca leĝo, scienca metodo. Science. En scienca maniero.
Sciuro (Zool.). Malgranda mambesto el la familio de la mordantoj (Sciurus vulgaris).
Se. Kondiĉa konjunkcio : La ekskurso komenciĝos morgaŭ, se estos bona vetero. Li estus bona oratoro, se li havus pli klaran voĉon.
Sebo. Pli malmola kaj pli malfacile fandebla parto de la besta graso.
Sed. Konjunkcio por esprimi kontraŭajn, diferencajn ideojn : Li povas, sed li ne volas. Venis ne la ĉefo, sed lia sekretario.
Segi. Tranĉi lignon per speciala ilo, konsistanta el ŝtala denthava rubando. Segilo. Ŝtala denthava rubando por tranĉi lignon.
Segmento (Geom.). Parto de rondo inter arko kaj rekta linio, kuniganta ĝiajn ekstremojn.
Seĝo. Meblo por sidi por unu persono. Apogseĝo. Seĝo kun dorso kaj brakoj, por sidi sin apogante.
Seka. - 1. Ne enhavanta aŭ enhavanta malmulte da akvo, da suko : seka tero, seka ligno, seka rostaĵo. - 2. Senornama : seka stilo. -3. Malvarma, neĝentila : seka tono. Seke. En seka maniero : seke rakonti, seke respondi. Sekeco. Eco de tio, kio estas seka. Sekigi. Fari ion seka. Malseka. Enhavanta multe da akvo : malseka aero, malseka tolaĵo. Malsekigi. Fari ion malseka : malsekigi malmolan panon.
Sekalo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la graminacoj, uzata por faruno (Secale cereale).
Sekci. Distranĉi homan aŭ bestan korpon, por esplori ĝian strukturon. Sekco. Ago de tiu, kiu sekcas. Sekcisto. Homo, kies okupo estas sekci.
Sekcio. Parto de institucio, de societo : sekcio de hospitalo.
Sekrecio. Substanco, necesa por la organismo kaj produktata de ĝi mem el la propra sango : salivo, galo.
Sekreto. Sciigo, scio, kiun oni kaŝas de iu : sekreto de la ŝtato, sekreto de la naturo; konservi sekreton. Sekreta. Kaŝita, konata ne de ĉiuj. Sekrete. En sekreta maniero.
Sekretario. Homo, kies okupo estas skribi la leterojn, protokolojn de la kunsidoj de societo aŭ plenumi la skribajn aferojn de privata persono. Sekretariejo. Loko, kie oni plenumas la skribajn aferojn kaj konservas la dokumentojn de societo.
Sekso. - 1. Karakterizaj ecoj de la viro kaj de la ino, diferenco inter la viro kaj virino : vira sekso, virina sekso. - 2. Tutaĵo de l’ individuoj, apartenantaj al la sama sekso : la forta sekso = la viroj; la malforta, la bela sekso = la virinoj. Seksa. Koncernanta sekson : seksa malsano. Unu-, duseksa. Havanta unu, du seksojn : duseksa vegetaĵo.
Seksto (Muz.). Muzika interspaco de ses tonoj.
Sekto. Religia anaro, forlasinta ortodoksan ĉefan eklezion : la sekto de anabaptistoj.
Sektoro (Geom.). Parto de rondo inter arko kaj du radioj.
Sekularizi. Fari ree laika ion aŭ iun, apartenantan al la pastraro : sekularizi pastran bienon. Sekularizo. Ago de tiu, kiu sekularizas.
Sekundo. Sesdekono de minuto.
Sekundanto. Rajtigito de duelanto por interkonsenti pri la kondiĉoj de la duelo kaj esti ĝia atestanto.
Sekvi. - 1. Iri, kuri post iu : La hundo sekvas sian sinjoron. - 2. Okazi post io : La tri terskuoj rapide sekvis unu la alian. - 3. Okazi post io kaj esti kaŭzita de ĝi. Sekvo. Tio, kio sekvas : la sekvoj de malsukcesa milito. Sekvantaro. Aro de personoj, kiuj sekvas, akompanas iun : sekvantaro de reĝo. Sekve. Do. Komparu : Konsekvenco, rezulto.
Selo. Remburita sidejo, kiun oni ligas al la dorso de rajdbesto por komforte sidi. Seli. Meti selon sur la dorson de rajdbesto : seli ĉevalon. Selisto. Metiisto, kiu faras selojn.
Selakto. Fluidaĵo, apartigita de kazeigita lakto.
Seleno (Ĥem.). Se. Ĥemia elemento, simila al la sulfuro.
Semo. Grajno aŭ parto de frukto, de floro, kiu servas por reprodukti la vegetaĵon. Semi. Ĵeti semojn sur kulturitan teron : semi tritikon, semi kampon. Semado. Procedo de tiu, kiu semas. Komparu : Grajno, greno, kerno.
Semaforo. Aparato por optikaj signaloj sur la maro, sur la fervojoj.
Semajno. Periodo de sep tagoj, sekvantaj unu la alian : La jaro havas 52 semajnojn. Ĉiusemajna, semajna. Aperanta unu fojon en ĉiu semajno : semajna gazeto.
Seminario. Lernejo, instruanta junulojn al la pastreco. Seminariano. Lernanto de seminario.
Sen. - 1. Prepozicio, esprimanta foreston, escepton, mankon (ne havante, ne akompanate) : La generalo venis sem adjutanto. Sen mono, sen ĉapelo. - 2. Prefikso havanta la saman signifon, kiel la prepozicio : sencela, sensenca, senigi, senvestigi.
Senato. Supera ĉambrego de parlamento : La angla senato havas la nomon : la ĉambrego de la lordoj. Senatano. Membro de senato.
Senco. Tio, kion esprimas vorto aŭ frazo; tio, kio montras, kiel oni komprenas vorton aŭ frazon : radika aŭ propra senco de vorto, figura senco. Sensenca. Kiu havas neniun sencon, malsaĝa : sensensa diro. Sensencaĵo. Io sensenca. Dusenca. Havanta du sencojn, kiu povas esti komprenata en du sencoj : Diamanto estas dusenca vorto.
Sendi. Ordoni, kaŭzi, ke iu iru, ke io estu portita de unu loko en alian : sendi la kuiristinon en la bazaron, sendi leteron al amiko. Sendo. Ago de tiu, kiu sendas. Sendaĵo. Sendata objekto : Mi ricevis la sendaĵon. Sendito. Homo, kiun oni sendis kun komisio. Dissendi. Sendi en multajn lokojn, al multaj personoj : dissendi cirkuleron. Resendi. Sendi ion al la loko aŭ persono, de kiu ĝi estis sendita : Li resendis la leteron, ne malferminte ĝin.
Sensacio. Granda impreso : La novaĵo kaŭzis sensacion en la tuta urbo. Sensacia. De sensacio, kaŭzanta sensacion.
Senti. Ricevi impreson de ekstera objekto per speciala organo : senti odoron, malvarmon. Sento. - 1. Kapablo senti : la kvin sentoj de la homo - 2. Tio, kion oni sentas : malagrabla sento. Sentema. Kiu havas facile impreseblajn sentojn. Sentebla. Kiu povas esti sentata, rimarkata. Antaŭsenti. Neklare senti, imagi tion, kio devas okazi : antaŭsenti fulmotondron.
Sentenco. Mallonga frazo, enhavanta belan moralan ideon, profundan veron de la vivo : sentenco de Seneko. Komparu : Aforismo, maksimo, moto, proverbo.
Sentimentala. Havanta tro senteman spiriton : sentimentala homo, sentimentala verko.
Sep. Ses plus unu; 7 : La sep tagoj de la semajno.
Sepalo (Bot.). Verda folieto de la ekstera kovraĵo de l’ floro.
Sepio (Zool.). Dekpieda molusko, posedanta vezikon kun fluidaĵo, uzata kiel farbo (Sepia ofjicinalis).
Septembro. Naŭa monato de l’ jaro.
Septeto (Muz.). Muzika verko por sep homaj voĉoj aŭ por sep instrumentoj.
Serafo. Anĝelo de la plej alta rango.
Serajlo. - 1. Palaco de la turka sultano. - 2. Parto de turka palaco, kie loĝas la virinoj.
Serĉi. Peni trovi : serĉi la perditan naztukon; serĉi bonan esprimon por fidele traduki la tekston. Serĉo, serĉado. Ago, agoj de tiu, kiu serĉas. Traserĉi. Serĉi detale, precipe por trovi ion kontraŭleĝan : traserĉi la loĝejon de politika krimulo.
Serena. - 1. Belvetera, sennuba : serena ĉielo. - 2. Ne ĉagrenita, kvieta : serena vizaĝo. Sereneco. Eco de tio, kio estas serena. Komparu : Kvieta, milda, trankvila.
Serenado. Muzika verko aŭ kanto, plenumata nokte, en libera aero sub la fenestroj de iu, por esprimi sian amon aŭ respekton.
Serĝento. Malsupera infanteria suboficiro.
Serio. Seninterrompa vico de samspecaj objektoj, de nombroj : serio de spektakloj, serio de loteriaj biletoj.
Serioza. - 1. Pripensanta antaŭ la agoj : serioza viro. - 2. Ne ŝercema, ne ŝerca : Mi ne deziras aŭskulti viajn spritaĵojn, mi postulas seriozan respondon! Serioze. En serioza maniero. Seriozeco. Eco de tio, kio estas serioza. Komparu : Grava.
Serpento (Zool.). Rampulo kun tre longa, cilindroforma korpo, kovrita de skvamoj, sen piedoj. Serpenti. Sin movi, kiel serpento : La rivereto serpentas sur la herbejo.
Seruro. Risorta aparato por fermi pordon, keston. Seruristo. Metisto, kiu faras serurojn.
Servi. - 1. Labori por iu laŭ liaj ordonoj : servi, kiel pordisto; servi, kiel oficisto - 2. Esti utila por iu aŭ por io : servi la patrujon per siaj agoj. - 3. Esti uzata por io : La ŝipo servas por la navigado. Servema. Kiu volonte servas. Servisto. Homo, kies okupo estas labori por iu laŭ liaj ordonoj, precipe en lia hejmo : pordisto, lakeo. Servo, servado. Ago, agoj, okupo de tiu, kiu servas : milita servado, Diservo.
Servuto. Mallibera servado de la kamparanoj, kiuj en la mezaj jarcentoj restis kvazaŭ posedaĵo de la mastro : La servuto estis nuligita en Ruslando en la jaro 1861. Servutulo. Homo, plenumanta la servuton.
Ses. 6; kvin plus unu.
Severa. - 1. Ne pardonanta la kulpojn kaj kiel eble plej forte punanta ilin : severa juĝisto, severa verdikto. - 2. Akra, ne milda : severa vintro, severa klimato. - 3. Akra, neĝentila : severa admono. Severe. En severa maniero. Severeco. Eco de tio, kio estas severa.
Sevrugo (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ sturgoj (Acipenser stellatus).
Sezono. Parto de la jaro, karakterizata de specialaj trajtoj (temperaturo, okupoj) : vintro, ĉassezono, bansezono.
Sfero. – 1. (Geom.). Figuro, kies kurba surfaco estas en ĉiuj punktoj egaldistanca de unu interna punkto, nomata centro : La tera globo havas la formon de kunpremita sfero. - 2. Medio de agado, de influo : sfero de politika influo. Sfera. - 1. Havanta la formon de la sfero : sfera korpo. - 2. Koncernanta fenomenon, kaŭzitan de la sfera formo : sfera aberacio. Duonsfero. Duono de sfero : Ĉiu granda rondo dividas la sferon en du duonsferojn. Sfereco. Sfera formo : La sfereco de la tero ne estis konata de la antikvuloj.
Sfinkso - 1. Fabela besto de la antikvaj Egiptanoj, kun leona korpo kaj virina brusto kaj kapo. - 2. Persono, kiun oni ne povas kompreni : Li estas vera sfinkso : ĉiujn liajn agojn ĉirkaŭas mistero.
Sfinktero (Anat.). Ringforma muskolo fermanta eniron : sfinktero de la veziko.
Si. Resenda pronomo de la tria persono, uzata en komplementoj, kiam ili rilatas la subjekton de l' frazo : mi lavas min; vi lavas vin; li, ŝi, ĝi, ili lavas sin. Sia. Poseda pronomo de la tria persono, uzata en komplementoj, kiam ili rilatas la subjekton de l’ frazo : Venis la reĝo kun siaj korteganoj.
Sibli. Eligi sonon, konsistantan el longedaŭra s. : La serpento siblas. Siblo. Sono, konsistanta el longedaŭra s.
Sidi. Resti senmova sur la postaĵo de la korpo : sidi sur seĝo, sidi ĉe la tablo. Sidigi. Meti iun senmove sur la postaĵo de lia korpo : sidigi infanon sur benko. Sidiĝi. Sin meti senmove sur la postaĵo de sia korpo : Sidiĝu, mi petas. Kunsidi. Partopreni kun aliaj personoj en komuna diskutado kaj konsiliĝo : Kunsidis ĉiuj membroj de la komitato. Kunsido. Komuna diskutado kaj konsiliĝado de membroj de societo, de juĝantaro k. t. p. : La kunsido de la estraro estis publika.
Sieĝi. Ĉirkaŭi fortikaĵon per militistaj fortoj por ĝin preni. Sieĝo. Agoj de tiu, kiu sieĝas : La sieĝo de Trojo. Sieĝanto. Militisto, kiu sieĝas. Sieĝato. Militisto, loĝanto de urbo, kiun oni sieĝas.
Sifiliso (Med.). Seksa malsano, infekta kaj heredata. Sifilisa. De sifiliso, koncernanta sifilison, kaŭzita de sifiliso : sifilisa ulcero.
Sifono. - 1. Kurbigita tubo kun neegalaj branĉoj, uzata por transverŝi fluidojn. - 2. Botelo kun tia tubo por gasaj akvoj.
Sigelo. Signo, farata sur mola substanco, por fikse fermi koverton, por pruvi aŭtentikecon de dokumento. Sigeli. Fari sigelon, fermi per sigelo : sigeli koverton. Sigelilo. Peco de ŝtono, de metalo aŭ de alia malmola substanco, sur kiu estas gravurita signo aŭ surskribo, por sigeli. Sigelvakso. Substanco, farata el ŝelako, rezino kaj vakso, uzata por sigeloj. Komparu : Stampo.
Signo. Linio, figuro, gesto, movo, havanta specialan signifon, koniganta penson : Fari signon ĉe la paragrafo, kie oni interrompis la legadon. Interpunkciaj signoj : punkto, komo, signo de ekkrio, de demando. Per la signo de la mano la militestro ordonis la atakon. Signi. Fari signon. Postesigno. Signo, lasita de io, kio pasis : postesigno de katastrofo. Piedsigno. Signo, lasita de piedo sur la tero : piedsigno de lupo. Komparu : Noto.
Signalo. Interkonsentita signo, por komuniki de malproksime averton, ordonon, novaĵon : fervoja signalo. Signali. Fari signalon.
Signifo. Senco, graveco : signifo de vorto : Niaj kongresoj havas grandan signifon por nia afero.
Silabo. Aparta vokalo, aŭ vokalo kun unu aŭ kun kelke da konsonantoj, kiu povas esti elparolita per unu eligo de la voĉo : La vorto « kardinalo » konsistas el la silaboj : kar di na lo. Silabi. Legi, paroli, dividante la vortojn en silabojn.
Silenti. Ne paroli, ne eligi sonojn, ne fari bruon : Ĉiuj silentis, aŭskultante la rakonton de Eneo. Silento. Stato de tio, kio silentas : la silento de la publiko, la silento de la naturo. Silenta. Kiu silentas, senvorta : silenta plendo. Silentema. Kiu amas silenti. Silentigi. Fari, ke iu silentu, devigi iun silenti : silentigi la lernantojn. Silentiĝi, eksilenti. Ĉesi paroli, ĉesi fari bruon.
Silicio (Ĥem.). Si. Ĥemia elemento, havanta aspekton de malhele griza pulvoro, de plumbe grizaj lamenoj aŭ de travideblaj kristaloj; ĝin enhavas multenombraj kombinaĵoj, formantaj la ŝelon de la tero.
Siliko (Ĥem.). Natura kombinaĵo de l’ silicio.
Silikvo (Bot.). Dunesta frukto, konsistanta el du fruktofolioj kaj enhavanta du vicojn de semoj : silikvo de sinapo.
Silko. - 1. Ŝpinaĵo, produktata de la insekto, nomata silka raŭpo. - 2. Teksaĵo el silko. Silka. El silko : silka tuko. Komparu : Atlaso.
Silogismo. Logika konkludo el du frazoj, farata el la unua per la helpo de la dua : La vegetaĵoj ne povas sin libere movi; la kverko estas vegetaĵo, do la kverko ne povas sin libere movi.
Silueto. Desegnaĵo, prezentanta la ombron de la desegnata persono aŭ objekto kaj unuforme nigra inter la konturoj.
Siluro (Zool.). La plej granda rivera fiŝo (Silurus glanis).
Silvio (Zool.). Kantanta birdo el la vico de l’ paseroj (Sylvia).
Simbolo. Figuro, signo, objekto, havanta interkonsentitan signifon : La hundo estas la simbolo de la fideleco. Komparu : Devizo, emblemo.
Simboliko. Scienco pri la simboloj de religio, de popolo : la egipta simboliko.
Simetrio. Harmonia rilato de la partoj de l’ tuto koncerne la grandecon, formon kaj nombron : La simetrio de la homa korpo ne estas perfekta. Simetria. Posedanta simetrion : simetria meblo. Simetrie. En simetria maniero.
Simfonio. Granda muzika verko por plena orkestro, konsistanta ordinare el kvar partoj; alegro, andanto, menueto kaj finalo.
Simio (Zool.). Vertebrulo, apartenanta al la plej alta vico de l’ mambestoj, plej proksima al la homo (primates).
Simila. Posedanta tian saman naturon, ecojn, aspekton : La dormo estas simila al la morto. La homo estas simila al la simio. Simileco. Eco de tio, kio estas simila : La simileco de l’ fratoj estas ofte granda. Simili. Esti simila. Komparu : Analogia, identa, parenca.
Simpatio. Reciproka inklino de du personoj, bazita sur simileco de iliaj gustoj, opinioj. Simpatia. Naskanta simpation : simpatia persono, simpatia vizaĝo. Simpatii. Senti simpation al iu : simpatii kun iu. Simpatie. En simpatia maniero, kun simpatio.
Simpla. - 1. Ne kunmetita, aŭ konsistanta el homonimaj elementoj : La fero, kupro, oro estas simplaj korpoj. Simplaj tempoj. - 2. Konsistanta el malmultaj partoj, ne ornamita : simpla konstruaĵo, simpla vesto. - 3. Facile komprenebla, facile solvebla : simpla afero, simpla problemo. - 4. Ne ruza, naiva : simpla homo. - 5. Sen rango, de malalta rango, simpla soldato, simpla oficisto. Simple. En simpla maniero. Simpleco. Eco de tio, kio estas simpla. Simpligi, plisimpligi. Fari ion simpla, fari ion pli simpla. Simplulo. Simpla homo. Malsimpla. Kunmetita, konsistanta el diversaj elementoj, el multaj partoj; malfacila : malsimpla tempo, malsimpla meĥanismo, malsimpla problemo.
Simptomo. Fenomeno, montranta malsanon aŭ lezon : La febro estas simptomo de multaj malsanoj.
Sinagogo. Hebrea templo.
Sinapo (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ kruciferoj; el ĝiaj semoj oni faras mustardon (Sinapis nigra).
Sincera. Aganta kaj parolanta sen ŝajnigo, akorde kun siaj opinioj : sincera homo, sincera bondeziro. Sincere. En sincera maniero. Sincereco. Eco de tio, kio estas sincera.
Sindiko. - 1. Persono, rajtigita zorgi pri la aferoj de la korporacio, kies membro ĝi estas. - 2. Persono, elektita de la kreditoroj de bankrotinto, por zorgi pri iliaj aferoj.
Sindikato. Grupiĝo por defendo de komunaj ekonomiaj interesoj : sindikato de fabrikantoj.
Sinedrio. Tribunalo de la antikvaj Hebreoj.
Singulto. Sono, kaŭzita de rapida kuntiriĝo de la diafragmo kaj trapaso de la aero tra la laringo. Singulti. Eligi singultojn.
Sinjoro. - 1. Posedanto rilate al la servistoj : La sinjoro kaj la lakeo. - 2. Supera ĉefo : la Sinjoro = Dio. - 3. Titolo de la ĝentileco de la personoj de l’ vira sekso. Sinjorino. - 1. Posedantino rilate al la servistoj. - 2. Titolo de l’ ĝentileco de la personoj de la virina sekso. Sinjora. De sinjoro, karakterizanta sinjoron.
Sinkopo (Med.). Subita sveno.
Sinodo. Kongreso de episkopoj kaj pastroj, por decidi aferojn ekleziajn.
Sinonimo. Vorto, havanta signifon tre proksiman de alia vorto : estimi, respekti. Sinonima. Estanta sinonimo, koncernanta sinonimon : sinonima esprimo.
Sinoptika. Ebliganta ĉirkaŭpreni per unu rigardo diversajn partojn de tuto : sinoptikaj tabeloj de scienco.
Sintakso. - 1. Parto de la gramatiko pri la konstruo de l’ frazoj kaj pri la reciproka rilato de l’ vortoj en la frazoj. - 2. Lernolibro de la sintakso : La esperanta sintakso de Fruictier. Sintaksa. De sintakso, koncernanta sintakson : sintaksa regulo.
Sintezo. Filozofia metodo, transiranta de la ideoj simplaj al la ĝeneralaj, de la elementoj al la tuto. Sinteza. De sintezo, bazita sur la sintezo. Sinteze. En sinteza maniero.
Sireno. - 1. Ĉe la antikvaj Grekoj mara nimfo, duone virino, duone fiŝo, alloganta la navigantojn per ĉarma kanto, por entiri ilin poste en la maran senfundaĵon. - 2. Senkora koketulino.
Siringo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la oleacoj, kun belaj, bonodoraj floroj (Syringa).
Siropo. Densa solvaĵo de sukero, kuirita en akvo, aŭ de la suko de fruktoj, kuiritaj kun sukero.
Sistemo. - 1. Kolekto de la principoj de procedo, direktantaj la plenumon laŭ plano, antaŭe pripensita : filozofia sistemo. - 2. Tuto, konstruita konforme al sistemo : sistemo planeda, sistemo nerva. Sistema. Bazita sur sistemo. Sisteme. Kun sistemo. Komparu : Metodo.
Sitelo. - 1. Rondforma vazo ligna, lada kun movebla tenilo, por porti fluidaĵojn. - 2. Ĝia enhavo (mezuro) : sitelo da akvo.
Situacio. - 1. Maniero, en kiu io okupas lokon rilate al la objektoj ĝin ĉirkaŭantaj : pentrinda situacio de urbo. - 2. Tutaĵo de la kondiĉoj aŭ cirkonstancoj, en kiuj iu estas, vivas : brilanta situacio, komika situacio.
Skabio (Med.). Haŭta malsano, karakterizata de veziketoj de l’haŭto kaj de forta jukado.
Skalo. - 1. Linio, dividita en egalajn partojn aŭ nombro, esprimantaj la malgrandigon de plano, de geografia karto : La skalo de la desegnaĵo estas 1 : 1 000. - 2. Amplekso de voĉo : skalo de la tenoro, de la violono. - 3. Serio de dividoj de fizika instrumento : la skalo de termometro.
Skalpo. Haŭto de la kranio, fortranĉita kun la haroj, kiun la Indianoj portas kiel militan trofeon.
Skandalo. Ago kaŭzanta publikan indignon : Li forlasis la edzinon post dudekjara komuna vivo, - kia skandalo! Skandala. Havanta la ecojn de skandalo : skandala konduto.
Skandio (Ĥem). Sc. Ĥemia elemento, malofta metalo.
Skapolo (Anat.). Larĝa, triangula, plata osto de la posta parto de l’ ŝultro.
Skarabo (Zool.). Insekto koleoptero.
Skarifiki. Fari tranĉojn sur la homa haŭto por kuracaj celoj. Skarifikilo. Instrumento por skarifiki.
Skarlato. Sange ruĝa koloro. Skarlata. Sange ruĝa.
Skarlatino (Med.). Infekta febra malsano, karakterizata de skarlataj makuloj de la haŭto kaj de la mukaj membranoj.
Skarpo. Larĝa longa rubando, portata kiel ornamo de vestoj, por subteni vunditan antaŭbrakon k. t. p.
Skato (Zool.). Familio de transversobuŝaj fiŝoj.
Skatolo. Ujo kartona, lada, ligna kun maldikaj parioj : skatolo por papero.
Skeleto. - 1. Tutaĵo de la ostoj de besto : La homa skeleto tre similas la skeleton de la simio. - 2. Trabaro de konstruaĵo, de ŝipo, plano de verko. - 3. Homo tre malgrasa.
Skemo. Simpligita figuro, prezentanta ne la formon, sed la proporciojn de objekto. Skema. Koncernanta skemon, prezentanta skemon : skema desegnaĵo.
Skeptika. Dubanta pri ĉio, malfacile kredanta : skeptika homo, skeptika spiririto. Skeptike. En skeptika maniero. Skeptikulo. Homo, skeptika.
Skerco. Muzika verko gaja, ŝercema.
Skermi. Batali per tranĉarmiloj. Skermo. Batalo per tranĉarmiloj.
Skismo. Forlaso de eklezio kaj fondo de nova.
Skizo. - 1. Desegnaĵo, konsistanta el malmultaj karakterizaj linioj, rapide faritaj. - 2. Literatura verko, ne prezentanta plene la temon, sed per kelke da artistaj trajtoj faranta impreson de estetika tuto. - 3. Plano, projekto. Skizi. Fari skizon.
Sklavo. - 1. Homo sen personaj rajtoj, apartenanta kiel objekto aŭ posedaĵo al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis. - 2. Homo, plene regata de io : sklavo de sia pasio. Sklava. Estanta sklavo, de sklavo : sklava edzo, sklava kutimo. Sklavigi. Fari iun sklavo. Sklaveco. Stato de tiu, kiu estas sklavo.
Skolastiko. Filozofio de la mezaj jarcentoj, karakterizata de blinda kredo al la aŭtoritato de Aristotelo, de emo al la dialektiko kaj al esploro de subtilaĵoj. Skolastika. De skolastiko, kiu koncernas la skolastikon.
Skolopo (Zool.). Birdo el la vico de la longkruraj (Scolopax rusticola).
Skolopendro (Zool.). Artropodo el la klaso de l’ miriapodoj (Scolopendra).
Skombro (Zool.). Malgranda manĝebla ostfiŝo (Scomber).
Skorbuto (Med.). Epidemia malsano kaŭzata de la manko de freŝa nutraĵo kaj karakterizata de sangado de la dentkarno kaj de hemoragioj de l’ haŭto.
Skorio. Vitrosirnila substanco sur la surfaco de fandita minmetalo.
Skorpio (Zool.). Artropodo el la klaso de l’ araneosimilaj, proksima al la rivera kankro (Scorpio).
Skrapi. Forigi partojn de la supraĵo de korpo, gratante ĝin. Skrapilo. Instrumento por skrapi. Komparu : Froti, grati, viŝi.
Skribi. Esprimi siajn pensojn per ĝenerale interkonsentitaj signoj, literoj : skribi vorton, skribi leteron, skribi romanon. Skribo. - 1. Ago de tiu, kiu skribas : rapida skribo. - 2. Maniero skribi : bela, legebla skribo. - 3. Tio, kion oni skribis : la Sankta Skribo. Skribisto. Homo, kies profesio estas skribi, transskribi. Priskribi. Prezenti, karakterizi ion, skribante, parolante pri ĝi : priskribi aventuron. Subskribi. Skribi sian nomon sub io, kiel ĝia aŭtoro, aŭ por esprimi sian aprobon, konsenton. Surskribi. Skribri sur io ĝian nomon, destinon.
Skrofolo (Med.). Malsano de tuberkulozaj infanoj, karakterizata de ŝvelo de la limfaj glandoj, inflamo de la okuloj, artikoj kaj ostoj.
Skrupulo. - 1. Maltrankviliganta dubo en la aferoj de la konscienco : La infano estis tiel malsana, ke la skrupuloj ne permesis al la patrino admoni ĝin. - 2. Granda precizeco en la faroj. Skrupula. Karakterizata, de skrupulo : skrupula homo, skrupula esploro. Skrupule. En skrupula maniero, kun skrupulo.
Skui. Per fortaj movoj tien kaj returnen tremigi ion : skui arbon por faligi fruktojn. Skuo. Ago de tiu, kiu skuas. Komparu : Balanci, svingi, ŝanceli.
Skulpti. Fari el solidaj substancoj figurojn, imitantajn homojn, bestojn : skulpti marmoron, skulpti statuon. Skulptado. Skulptarto. Skulptaĵo. Skulptita figuro. Skulptisto. Artisto, kiu skulptas. Komparu : Ĉizi.
Skuno. Rapida, malpeza velŝipo.
Skurĝo. Vipo kun mallonga tenilo kaj mallonga, dika rimeno. Skurĝi. Bati per skurĝo.
Skvamo. - 1. Malmolaj, maldikaj platoj, kovrantaj la korpon de multaj fiŝoj kaj rampuloj. - 2. Objekto, similanta skvamon : skarlatinaj skvamoj de la haŭto.
Smeraldo. Multekosta ŝtono de bela verda koloro.
Smirgo. Minerala substanco, uzata por poluri metalojn. Smirga papero. Papero, sur kiu estas algluita smirgo. Smirgi. Poluri per smirgo.
Sobra. Modere trinkanta kaj manĝanta. Sobre. En sobra maniero, kun sobreco. Sobreco. Eco de tiu, kiu estas sobra. Malsobra. Malmodere trinkanta kaj manĝanta. Malsobre. En malsobra maniero, kun malsobreco. Malsobreco. Eco de tiu, kiu estas malsobra.
Socio. Kuniĝo de homoj aŭ de bestoj, vivantaj sub komunaj leĝoj. Socia. De socio, koncernata socion.
Sociala. Socia.
Socialismo. Socia doktrino, postulanta nuligon de la privata propraĵo kaj transdonon de la iloj de la produktado al la socio.
Socialisto. Adepto de la socialismo.
Societo. Kuniĝo de multe da personoj por komuna celo : Li tre agrable parolas en la societo. Societo de velocipedistoj. Societa. De societo, koncernanta societon : societa regularo, societa moro. Komparu : Asocio, kompanio, ligo, unuiĝo.
Sociologo. Scienculo, sin okupanta per la sociologio.
Sociologio. Scienco pri la fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo.
Sodo (Ĥem.). Na2CO3. Natria salo de la karbonika acido, trovata en la naturo en mineralaj fontoj (Karlsbado); senkolora salo alkalia, facile solvebla en la akvo kaj uzata en la fabrikado de sapoj kaj por multaj teknikaj celoj.
Sofo. Kanapo kun apogdorso kaj du apogflankoj.
Sofismo. Erara, trompanta konkludo, bazita sur rezonado ŝajne ĝusta : Kion mi ne perdis, tio apartenas al mi; mi ne perdis vian monujon, do via monujo apartenas al mi.
Sofisto. Filozofo en la antikva Grekujo, instruanta al la junuloj la arton pruvi plej diversajn tezojn, eĉ tute kontraŭajn unu al alia.
Soifi. - 1. Senti deziron, bezonon trinki : Oni forte soifas dum la varmego. - 2. Forte deziri : soifi laboron. Soifo. - 1. Deziro, bezono trinki. - 2. Forta deziro. Sangsoifa. Kruela, sovaĝa : sangsoifa besto.
Sojlo. - 1. Transversa ŝtono aŭ trabo ĉe la bazo de la malfermaĵo de pordo. - 2. Komenco : Ĉe la sojlo de l’ vivo.
Soklo. Bazo de muro, de kolono, de statuo.
Sola. Ne akompanata de aliaj; ne helpata de aliaj; sen iu ajn alia; unu kaj neniu plu : veni sola, labori sola. Li sola estas kulpa. Sole. Nur, sen iu ajn alia.
Solanacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj hiskiamo, beladono, tomato.
Soldato. Militisto. Soldatejo. Domo, loĝejo de soldatoj. Servosoldato. Soldato, servanta kiel lakeo ĉe oficiro.
Solecismo. Eraro kontraŭ la sintakso : Estas necese, ke li venus.
Solena. Honorata per publikaj ceremonioj, aranĝata kun pompo : solena festo, solena aŭdienco. Soleno. Festo, ceremonio, aranĝita kun pompo. Soleneco. Eco de tio, kio estas solena. Soleni. Honori per pompaj ceremonioj.
Solida (Fiz.). - 1. Kies molekuloj estas fikse kunigitaj unu kun alia : La naturo konsistas el la korpoj solidaj, fluidaj kaj gasaj. - 2. Serioza, konfidinda : solida argumento, solida firmo. Solideco. Eco de tio, kio estas solida. Solide. En solida maniero.
Solidara. Prenanta sur sin respondecon por la agoj de alia persono : solidara kun la samideanoj. Solidare. En solidara maniero. Solidareco. Eco de tio, kio estas solidara.
Solisto. Artisto (muzikisto, kantisto, dancisto) plenumanta parton de muzika aŭ baleta verko, destinitan por unu persono, akompanate de aliaj artistoj.
Solitero (Zool.). Rubanda vermo, vivanta en la intestoj de l’ homo (Taenia solium).
Solvi. - 1. Fluidigi solidan substancon, miksante ĝin kun fluidaĵo : solvi salon en akvo. - 2. Trovi rimedon, respondon : solvi problemon, solvi malfacilaĵon. Solvo. Ago, efiko de tio, kio solvas. Solvebla. Kiu povas esti solvita : solvebla metalo, nesolvebla problemo. Solviĝi. Fariĝi solvita.
Somero. La dua el la kvar sezonoj de la jaro (21 junio - 22 septembro). Somera. De somero, koncernanta someron : somera vetero. Somere. Dum somero, en somero.
Somnambulo. Homo, malsana je la somnambulismo.
Somnambulismo. Patologia stato, dum kiu oni iras kaj agas en la dormo, kvazaŭ konscie.
Sono. Tio, kion oni aŭdas : sonoj de voĉo, de instrumento. Soni. Eligi, fari sonojn : La voĉo de la najtingalo sonas agrable. Belsona. Kiu bele sonas, agrabla por la orelo : belsona lingvo.
Sonato (Muz.). Muzika verko, konsistanta el alegro, andanto kaj finalo.
Sondi. Esplori la profundecon de akvo. Sondilo. Instrumento por sondi.
Soneto. Lirika versaĵo, konsistanta el 14 versoj, dividitaj en du verskvarojn, kaj du verstriojn.
Sonĝo. Pensoj kaj bildoj de l’ dormanto. Sonĝi. Pensi kaj vidi bildojn dum la dormo.
Sonoro. Tono daŭre sonanta post la ĉeso de ĝia kaŭzo : sonoro de fera disko, frapita per martelo. Sonori. Eligi sonoron. Sonorigi. Frapi, tuŝi sonorantan korpon, por ke ĝi eligu tonojn. Sonorilo. Metala duonsfera instrumento por sonorigi. Sonorilejo. Turo kun sonoriloj. Sonorigisto. Homo, kies okupo estas sonorigi : sonorigisto de preĝejo. Komparu : Sono, tono.
Sopiri. - 1. Senti bedaŭron pri io perdita kaj fortan deziron ĝin reakiri : sopiri al la trankvilo, sopiri al la patrolando. – 2. Esprimi sian bedaŭron pri io perdita kaj fortan deziron ĝin reakiri per forta longa enspiro, akompanata de plenda tono : La malsanulo jen ĝemis, jen sopiris. Sopiro. Sento, enspiro de tiu, kiu sopiras. Sopire. Kun sopiro : sopire rigardi.
Soprano. Alta voĉo de virino aŭ de juna knabo.
Sorbi. Entiri fluidaĵon en la buŝon, en la porojn : Oni uzas specialan paperon por sorbi la inkon. Sorba. Kiu sorbas : sorba papero.
Sorĉi. - 1 . Per satana povo havi supernaturan efikon je io : sorĉi iun besto. - 2. Ravi, inspiri pasion, ĉarmi : La belulino sorĉis ĉiujn per sia ĉarma rideto. Sorĉo. Ago de tiu, kiu sorĉas. Sorĉa. Kiu sorĉas. Sorĉisto. Homo, havanta sorĉan povon. Sorĉistino. - 1. Virino, havanta sorĉan povon. - 2. Maljuna, malbela virino.
Soriko (Zool.). Malgranda mambesto el la vico de la insektomanĝaj (Sorex vulgaris).
Sorpo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la pomacoj (Sorbus).
Sorto. Povo, kiu decidas kaj direktas de antaŭe, kio devas okazi : Neniu povas eviti la sorton.
Sortimento. Kolekto de komercaĵoj de la sama speco : sortimento de kolumoj.
Sovaĝa. Vivanta, restanta en tia stato, en kia ĝin kreis la naturo; ne civilizita, ne kulturita, ne hejmigita : sovaĝa besto, sovaĝa popolo, sovaĝa tero. Sovaĝeco. Eco de tio, kio estas sovaĝa. Sovaĝulo. Sovaĝa homo : La sovaĝuloj de Afriko.
Spaco. - 1 . Tio, en kio laŭ nia imagado, troviĝas ĉiuj korpoj : La spaco estas senlima. - 2. Ĝia parto tridimensia, okupata de korpo : La ŝranko okupas multe da spaco en mia ĉambro. Interspaco. Spaco inter du objektoj, distanco : interspaco inter du urboj.
Spado. Mallarĝa, rekta, akrepinta glavo : spado de ŝtata oficisto. Komparu : Rapiro, sabro.
Spaliro. - 1. Vico de arboj aŭ arbetoj, formanta kvazaŭ parion. - 2. Vico de homoj, starigitaj laŭlonge de strato, de vojo.
Spasmo (Med.). Aŭtomata, longedaŭra streĉo de muskolo. Komparu : Konvulsio, tetano.
Spato. Ĝenerala nomo de multaj mineraloj de lamena strukturo (multaj karbonikaj, kelkaj silikatoj k. t. p.).
Speco. Aro de estaĵoj aŭ objektoj, posedantaj komunan karakterizan trajton; subdivido de gento : la homa speco.
Speciala. Destinita por unu aparta celo : speciala vesto, speciala procedo, speciala instrumento. Speciale. En speciala maniero. Specialo. Scienco, arto, laboro, per kiu oni sin speciale okupas : La kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn. Specialisto. Homo, sin okupanta speciale per arto, scienco, k. t. p, : specialisto en la aerveturado. Komparu : Metio, ofico, profesio.
Specimeno. Peco de ŝtofo, malgranda kvanto de komercaĵo, montrata, sendata al la aĉetontoj.
Spegulo. Polurita surfaco, reflektanta la radiojn de la lumo kaj donanta bildojn de l’ objektoj.
Spektaklo. Tio, kion oni ludas, montras en teatro, en cirko.
Spektro (Fiz.). Bildo de luma radio, disigita en kolorojn per vitra prismo.
Spekuli. Fari komercajn aferojn, esperante profiton, bazitan sur cirkonstancoj, ne dependantaj de la entreprenanto : spekuli je la greno. Spekulo. Ago de tiu, kiu spekulas.
Spekulacio. Spekulo, spekulado.
Spekulativa (Filoz.). Bazita sur pure teoria esploro, sur rezonado : spekulativa kaj empiria filozofio.
Spermo. Vira fruktiga fluidaĵo.
Spermaceto. Blanka grasa substanco, trovata en la kranio de la kaŝaloto.
Sperta. Posedanta konojn akiritajn per longa praktiko kaj observo : sperta generalo, sperta kuracisto. Sperto. Konoj akiritaj per longa praktiko kaj observo.
Spezo. Pago aŭ akcepto de mono : elspezo kaj enspezo. Spezi. Pagi aŭ akcepti monon : elspezi kaj enspezi.
Spici. Aldoni al la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj vegetaĵajn substancojn, aromajn kaj akre gustajn por fari ilin pli bongustaj. Spicaĵo. Tio, per kio oni spicas : kariofilo, muskato.
Spiko (Bot.). Supra parto de grena kreskaĵo, enhavanta la grajnojn.
Spino (Anat.). Vertebra kolono.
Spinaco (Bot.). Herba vegetaĵo manĝebla el la familio de l’ kenopodiacoj (Spinacia oleracea).
Spiono. Homo, kies okupo estas sekrete observi ies agojn. Spioni. Sekrete observi ies agojn : spioni la malamikan armeon.
Spiri. Enpreni aeron kaj eligi ĝin, post kiam ĝi refreŝigis la sangon : enspiri kaj elspiri. Spiro. Ago, agoj de tiu, kiu spiras.
Spiralo (Geom.). Kurba, nefermita linio, kiu pli kaj pli malproksimiĝas de sia komenca punkto, rondirante ĝin. Spirala. Havanta la formon de spiralo.
Spirito. - 1. Nemateria parto de la homo : alta spirito. - 2. Nemateria supernatura estaĵo : la spirito de la malbono. Spirita. De spirito, koncernanta spiriton.
Spiritismo. Kredo je la ebleco havi rilatojn kun la animoj de l’ mortintoj kaj la procedoj por alvoki la animojn kaj interrilati kun ili.
Spiritisto. Homo, kiu sin okupas per la spiritismo.
Spiritualismo. Filozofia doktrino asertanta, ke ekzistas nur la spiritaj estaĵoj, kaj la tuta materia mondo estas nur produktaĵo de la sentoj kaj pensoj.
Spite. Prepozicio kun la senco : intence kontraŭ la volo de aliaj : Por inciti la guverniston, la knabo sin banis spite lia malpermeso. Komparu : Malgraŭ.
Spleno. Patologia stato de la animo, karakterizata de konstanta enuo kaj indiferenteco al ĉio.
Splito. Maldika peco de fendita ligno. Spliti. Fendi lignon en maldikajn pecojn. Komparu : Fendi, krevigi.
Spondeo. Dusilaba vermezuro, konsistanta el du longaj silaboj aŭ el unua akcentita kaj dua neakcentita.
Spongo. Substanco malpeza, facile kunpremebla, pororiĉa, forte sorbanta la fluidaĵojn : lavi per spongo. Sponga. De spongo, el spongo.
Sporo (Bot.). Reprodukta organo de la sensemaj vegetaĵoj.
Sporada. Renkontata, observata tie ĉi kaj tie en apartaj okazoj : sporada malsano.
Sporto. Fizikaj amuzoj, celantaj ne sole plezuron, sed ankaŭ disvolvon de korpa lerteco : rajdado, glitkurado.
Sprita. - 1. Posedanta la kapablon trovi kaj esprimi similecon de diferencaj objektoj; eltrovema, iniciatema : sprita ŝerculo, sprita organizanto. - 2. Montranta spritecon : sprita vizaĝo, sprita respondo. Sprite. En sprita maniero. Spriteco. Eco de tiu, kiu estas sprita. Spritulo. Homo sprita.
Sprono. Ŝtala duoncirklo kun pikilo, kiun la rajdanto fiksas ĉe la kalkanumo kaj per kiu li instigas la ĉevalon.
Sproto (Zool.). Mara manĝebla fiŝeto el la familio de l’ haringoj (Clupea sprattus).
Stabo. Superaj oficiroj kaj oficistoj, apartenantaj al la komandantaro de granda militista taĉmento. Staba. De stabo, koncernanta stabon : staba oficiro.
Stablo. Tablo por metia laboro : stablo de seruristo.
Stacio. Loko, kie haltas la vagonaroj, tramoj k. t. p., por preni aŭ lasi la pasaĝerojn. Stacidomo. Stacia domo, kie la pasaĝeroj atendas la forveturon aŭ alveturon de la vagonaroj.
Stadio. Grado, parto, klare distingebla de evoluo. Komparu : Fazo, epoko, periodo.
Stalo. Konstruaĵo, servanta kiel loĝejo por brutoj : ĉevala stalo.
Stalagmito. Kalka konusforma pinto formiĝanta sur la fundo de kavernoj dank' al la konstanta gutado de la akvo.
Stalaktito. Kalka konusforma pinto formiĝanta sur la arkaĵo de kaverno, dank' al la konstanta gutado de akvo.
Stameno (Bot.). Vira seksa organo de la floroj.
Stampo. Signo, gravurita sur ligno. aŭ kupro kiun oni presas sur letero, koverto, dokumento. Stampi. Signi per stampo. Stampilo. Instrumento por stampi : Komparu : Sigelo.
Stano (Ĥem.). Sn. Ĥemia elemento, arĝente blanka metalo, uzata en kunfandaĵoj, por vazoj, k. t. p. Stani. Kovri per maldika tavolo de fandita stano : stani kupran kaserelon.
Stanco. Okversa strofo.
Standardo. Flago, portata kiel militista, religia, partia simbolo : regimenta standardo, ruĝa standardo.
Stango. Longa, tre maldika arba trunko : lupulo sur stangoj.
Stari. Resti senmova vertikale sur la piedoj. Starigi. Meti ion tiamaniere, ke ĝi staru. Stariĝi. Fariĝi staranta. Kontraŭstari. Esti kontraŭa al io : kontraŭstari projekton. Superstari. Havi la supron super io : La turo superstaras la nubojn. Memstara. Aganta, vivanta sen helpo de aliaj. Memstare. En memstara maniero. Memstareco. Eco de tio, kio estas memstara.
Stato. Maniero esti : stato de la aferoj, stato de la animo.
Statiko. Parto de la meĥaniko pri la egalpezo de la korpoj.
Statistiko. Notado, kolektado de faktoj, kiuj povas esti kalkulitaj : statistiko de akcidentoj fervojaj. Statistika. De statistiko, bazita sur statistiko : statistika metodo.
Statuo. Figuro ŝtona, metala, ligna, prezentanta homon aŭ beston.
Staturo. Alteco de la homa korpo : homo de bela staturo.
Stearino (Ĥem.). Senkolora, senodora substanco, el kiu konsistas grandparte preskaŭ ĉiuj grasoj, uzata por kandeloj.
Stebi. Kunkudri kelke da teksaĵoj tiamaniere, ke la kudrilo ĉiufoje trapikas ĉiujn.
Stelo. - 1. (Astr.). Memlumanta ĉiela korpo, fiksita astro. - 2. Astro (ekster la suno kaj luno). - 3. Objekto, similanta stelon : la verda stelo. Stelaro. Grupo de fiksitaj astroj, prezentanta iun figuron kaj havanta specialan nomon : la Granda Ursino.
Stenografii. Per specialaj simpligitaj signoj, anstataŭantaj la literojn kaj silabojn, skribi same rapide, kiel oni parolas. Stenografio. Arto stenografii. Stenografiisto. Homo, kies specialo estas stenografii.
Stenografo. Stenografiisto.
Stepo. Granda surfaco de tero, sur kiu kreskas nur sovaĝaj herbaj vegetaĵoj.
Stereografio (Geom.). Parto de geometrio pri la projekcioj de la solidaj korpoj sur la ebeno.
Stereometrio (Geom.). Parto de la geometrio pri la solidaj korpoj.
Stereoskopo. Optika instrumento, en kiu du bildoj ebenaj, surmetitaj unu sur la alia, per duokula vidado ŝajnas solida korpo.
Stereotipo. Plato kun nemoveblaj presliteroj, kiun oni uzas por presi kelke da eldonoj de la sama verko aŭ tre multenombrajn ekzemplerojn de gazeto. Stereotipi. Prepari stereotipon el ordinara kompostaĵo : stereotipi kompostaĵon.
Sterko. - 1. Brutaj ekskrementoj, miksitaj kun la pajlo, sur kiu ili kuŝis, uzataj por fruktodonigi la teron. - 2. Substanco, uzata por fruktodonigi la teron. Sterki. Fruktodonigi per sterko.
Sterledo (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ sturgoj; ĝi liveras la plej bonan kaviaron (Acipenser ruthenus).
Sterlingo. Angla monero, valoranta ĉirkaŭ 25 fr.
Sterni. Meti tukon tiamanere, ke ĝi kovru kiel eble plej grandan supraĵon : sterni tukon sur tablo, sur lito.
Stertoro. Raŭka sono, eligata el la brusto kaŭze de malfacila spirado : stertoro de agonianto. Stertori. Eligi stertoron.
Stilo. - 1. Maniero skribi, esprimi siajn pensojn : simpla stilo, peza stilo. - 2. Tutaĵo de la trajtoj de belarto kaj precipe de la arĥitekturo, karakterizanta artiston, epokon. popolon, kiu estas la aŭtoro de ĝiaj verkoj : la baroka stilo.
Stilistiko. Scienco pri la literatura stilo.
Stimuli. Eksciti ies aktivecon, fervoron. Komparu : Instigi.
Stipo (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de graminacoj (Stipa).
Stipendio. Mona sumo, donata ĉiujare al neriĉa lernanto, por ebligi al li la studadon.
Stoika. Plene reganta sin mem kaj trankvile suferanta ĉagrenojn, dolorojn kaj malsukceson. Stoiko. Homo stoika. Stoike. En stoika maniero.
Stolo. Longa strio, pendanta de ĉirkaŭ la kolo de l’ pastroj ĝis la genuoj, plilarĝigita ĉe la ekstremoj.
Stomako (Anat.). Granda sakforma organo de la digestado.
Strabi. Direkti unu okulon flanke de la rigardata objekto. Straba. Kiu strabas : straba okulo, straba homo. Strabulo. Straba homo.
Stranga. Diferenca de aliaj samspecaj kaj per tio kaŭzanta miron. Strangaĵo. Io stranga. Strange. En stranga maniero. Strangeco. Eco de tio, kio estas stranga. Strangulo. Stranga homo.
Strato. Vojo en urbo kun vico de domoj ĉe ĉiu flanko.
Strategio. Arto fari planon de milito kaj konduki la armeon ĝis la renkonto kun la malamiko. Strategiisto. Specialisto en la strategio.
Streĉi. - 1. Forte tiri elastan korpon kaj teni ĝin en plilongigita stato : streĉi kordon, streĉi risorton, streĉi horloĝon. - 2. En alta grado uzi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn : streĉi muskolon, streĉi atenton. Streĉeco. Stato de tio, kio estas streĉita. Malstreĉi. Liberigi tion, kio estis streĉita.
Streko. Linio, farita per unu movo de plumo, de krajono. Streki. Fari strekon. Substreki. Fari strekon sub vorto, sub frazo, por turni la atenton de la leganto. Trastreki. Fari strekon tra vorto, tra frazo, kiun oni deziras nuligi.
Strio. Longa mallarĝa peco kun paralelaj randoj : strio de tero. Strii. Fari striojn. Komparu : Rubando.
Strigo (Zool.). Nokta raba birdo (Strix).
Strigli. Purigi la harojn de l’ ĉevaloj kaj de aliaj hejmaj bestoj per speciala instrumento, konsistanta el paralelaj feraj kombilosimilaj klingoj. Striglilo. Instrumento por strigli.
Striko. Interrompo de laboro de laboristoj, oficistoj kaj rifuzo rekomenci ĝin, se oni ne kontentigos iliajn postulojn. Striki. Ne labori kaŭze de striko.
Striknino. Alkaloido de maldolĉa gusto, forta veneno, kaŭzanta tetanajn spasmojn, uzata en la medicino kaj por veneni malutilajn bestojn (ratojn).
Strofo. Kunigo de kelke da versoj en unu ritman tuton : trioleto, stanco.
Stroncio (Ĥem.). Sr. Ĥemia elemento, flaveta metalo de la alkalie-fera grupo.
Strukturo. Maniero, en kiu la partoj de unu tuto estas kunmetitaj : strukturo de la homa korpo, strukturo de Esperanto.
Struto (Zool.). Granda birdo el la vico de l’ kurantaj (Struthio camelus.)
Studi. - 1. Science esplori : studi la strukturon de la universo. - 2. Sin dediĉi al scienco : studi la matematikon. Studo. Okupo de tiu, kiu studas. Studanto. Kiu studas.
Studento. Lernanto en supera lernejo : studento de universitato.
Stufi. Rosti tiamaniere, ke la viando saturiĝu de la propra vaporo.
Stuki. Kovri muron per miksaĵo de kalko kaj sablo. Komparu : Masoni.
Stumpo. Parto de membro aŭ de alia objekto, restanta sendifekta, post kiam la aliaj partoj estas detruitaj : stumpo de amputita mano.
Stupo. Implikitaj kanabaj aŭ linaj fadenoj, uzataj por ŝtopi.
Sturgo (Zool.). Speco de fiŝo (Acipenser sturio).
Sturno (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj, facile lernanta kanti kaj paroli (Sturnus vulgaris).
Sub. - 1. Prepozio per kiu estas esprimata : a) Loko, kiu estas pli malalte ol alia loko; kiu estas kovrita de alia objekto : sub tablo, sub tegmento. b) Direkto al loko, kiu estas pli malalte ol alia : Muso kuras sub la liton. - 2. a) Prefikso kun la sama senco, kiel la prepozicio : subskribi, submeti, subtegmento, subteni. b) Prefikso por esprimi homon de malpli alta rango : suboficiro, subulo.
Subita. Okazanta rapide, neatendite : subita morto. Subite. En subita maniero. Subiteco. Eco de tio, kio estas subita.
Subjekto (Gram.). Objekto aŭ persono, pri kiu oni ion diras en la frazo.
Subjektiva. Bazita sur la individuaj opinioj kaj gustoj : subjektiva kritiko. Subjektive. En subjektiva maniero. Subjektiveco. Eco de tio, kio estas subjektiva.
Sublimato. - 1. Substanco vaporigita kaj kolektita en la solida stato. - 2. HgCl2. Biklorido de hidrargo.
Substanco. Ĉiu speco de materio : solida substanco.
Substantivo (Gram.). Vorto, prezentanta la nomon de persono, objekto aŭ ideo.
Subtila. - 1. Konsistanta el delikataj, malgrandaj eroj : subtila pulvoro. - 2. Rimarkanta aŭ esprimanta la plej delikatajn nuancojn kaj diferencojn : subtila spirito. Subtile. En subtila maniero. Subtileco. Eco de tio, kio estas subtila. Komparu : Delikata.
Subvencio. Mona helpo, precipe tiu de ŝtato al publika institucio.
Suĉi. - 1. Teni en la buŝo mameton kaj eltiri el ĝi lakton. - 2. Eltiri fluidaĵon, sukon el objekto, tenata en la buŝo : La abelo suĉas la mielon el floroj. Suĉinfano. Infano, kiu sin nutras per la suĉado : Komparu : Sorbi.
Sudo. - 1. Parto de la horizonto, kiu estas antaŭ ni, kiam ni tagmeze rigardas la sunon. - 2. Parto de la tera globo, de lando, direktita al la sudo. Suda. De sudo : suda klimato, suda frukto. Sude. En la sudo.
Suferi. Senti doloron fizikan aŭ moralan : La agonianto terure suferis. Sufero. Sento de tiu, kiu suferas.
Sufiĉa. Estanta en tia kvanto, kia estas necesa : sufiĉa kapitalo, sufica kompetenteco. Sufiĉi. Esti en tia kvanto, kia estas necesa : Mil frankoj plene sufiĉos por la vojaĝo. Sufiĉe. En sufiĉa kvanto; tiom, kiom estas necese.
Sufikso (Gram.). Afikso, almetata post la radiko : ul, ec.
Sufloro. Persono mallaŭte, nerimarkeble diranta la vortojn de la rolo al aktoro. Suflori. Mallaŭte, nerimarkeble diri ion al persono, kiu devas ĝin mem diri, sed forgesis; ŝteldiri : La knabo sufloris la versojn al la kolego.
Sufoki. Mortigi per manko de la aero : sufoki premegante la kolon. Sufoka. Kiu sufokas : sufokaj gasoj. Sufokiĝi. Morti de manko de la aero.
Sufragano. Episkopo, ne posedanta diocezon kaj helpanta alian episkopon.
Sugesto. - 1. Influo je persono hipnotigita, iganta ĝin pensi kaj voli, kion deziras la hipnotiganto. - 2. Inspiro. Sugesta. De sugesto, koncernanta sugeston : sugesta metodo. Sugesti. Kaŭzi sugeston.
Suko. Fluidaĵo en la histoj de la bestoj kaj vegetaĵoj : citrona suko, suko de viando.
Sukceno. Malmola flava, diafana rezina substanco, el kiu oni faras diversajn malgrandajn objektojn, precipe buŝtubetojn de pipoj.
Sukceso. Feliĉa, bona rezultato de entrepreno : sukceso en agado, sukceso de aktoro. Sukcesi. Havi, atingi feliĉan, bonan rezultaton : sukcesi en la vivo. Sukcesa. Kiu sukcesas : sukcesa batalo. Sukcese. En sukcesa maniero.
Sukero. Blanka dolĉa substanco, fabrikata el diversaj vegetaĵoj, precipe el la betoj kaj sukerkanoj. Sukeri. Dolĉigi per sukero : sukeri teon, sukeri kompoton. Sukeraĵo. Dolĉa frandaĵo : kuko, konfitaĵo. Sukeraĵejo. Loko, kie oni faras, vendas sukeraĵojn.
Sulfuro (Ĥem.). S. Ĥemia elemento, solida flava substanco, trovata en la naturo en kombinaĵoj kun metaloj, uzata por la fabrikado de alumedoj, de l' pulvo k. t. p.
Sulko. Longforma kavaĵo : sulko de la frunto; sulko, farita per plugilo. Sulkigi. Fari sulkon, sulkojn : sulkigi la frunton.
Sultano. Mahometana aŭtokrata regnestro : turka sultano.
Sumo – 1. (Mat.). Rezultato de la adicio; nombro, havanta tiom da unuoj, kiom da unuoj havas ĉiuj adiciitaj nombroj : La sumo de 5 kaj 9 estas 14. - 2. Kvanto da mono : elspezi grandan sumon. Sumigi. Adicii.
Suno (Astr.). Centra, plej granda astro de la mondo, en kiu ni loĝas : la lumo de la suno. Suna. De suno, koncernanta sunon : suna radio, suna sistemo. Sunombrelo. Ombrelo, ŝirmanta de la suno.
Supo. Kuirita fluida manĝaĵo, kiun oni manĝas per kulero : terpoma supo, buljono. Supujo. Vazo, en kiu oni portas supon el la kuirejo.
Super. - 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata : a) Loko, kiu estas pli alta ol alia loko aŭ objekto, de kiu ĝi estas apartigita per libera interspaco : La birdo flugas super la arbo. b) Pli alta grado, rango, forto : La generalo estas super la kolonelo. - 2. Prefikso, havanta la saman signifon : supernatura, superregi, superruzi, superflua. Superi. Esti super io. Supera. Kiu estas super io : supera oficiro, supera matematiko.
Superlativo. Gramatika formo de la adjektivo aŭ adverbo, esprimanta la plej altan gradon de eco : la plej bona, plej perfekte.
Superstiĉo. Kredo pri mistera, supernatura povo de objektoj kaj cirkonstancoj : timo de la nombro 13. Superstiĉa. Havanta superstiĉojn.
Supozi. Akcepti ion vera, ebla, ne posedante pruvojn : Mi supozas, ke la vetero estos bela. Supozo. Penso, opinio de tiu, kiu supozas. Komparu : Diveni, konjekti, suspekti.
Supre. En alta loko ĉe la ekstremo, kontraŭa al la bazo : supre sur la monto. Supra. Estanta supre : supra parto de ŝtuparo. Supro. Supra ekstremo, supra parto : supro de monto. Supren. En supran lokon, al supra loko. Malsupre. En malalta loko, proksime de la bazo. Malsupra. Estanta malsupre. Malsupren. En malsupran lokon, al malsupra loko. Supraĵo. Supra, ekstera parto de objekto : La kubo havas 6 ebenajn supraĵojn. Supraĵe. Sur la supraĵo, ne profunde, ne precize : supraĵe lerni. Supraĵa. Estanta sur la supraĵo, ne profunda, ne preciza.
Sur. - 1. Prepozicio por esprimi : a) Lokon, kiu estas pli alta ol alia loko, kiu kovras alian lokon : Libro kuŝas sur tablo. Pentraĵo pendas sur muro. b) Direkton al tia loko : Ĵeti ĉapelon sur komodon. - 2. Prefikso kun la sama senco : surskribi, surmeti, surpaŝi.
Surda. Tute ne posedanta aŭ posedanta tre malfortan kapablon aŭdi : La maljunuloj ofte estas surdaj. Surdeco. Stato de tiu, kiu estas surda. Surdigi. Fari iun surda : La influenco surdigis la knabon. Surdiĝi. Fariĝi surda. Surdulo. Homo surda.
Surfaco (Geom.). Postesigno de moviĝanta linio; figuro havanta du dimensiojn : la larĝecon kaj longecon; ekstera flanko, limo, supraĵo de korpo.
Surogato. Substanco, objekto, similanta en siaj ĉefaj ecoj pli multekostan produktaĵon kaj uzata anstataŭ ĝi : La kverkaj glanoj estas surogato de la kafo.
Surprizi. - 1. Renkonti, atingi subite kaj neatendite : La taĉmento surprizis la malamikon apud la arbaro. - 2. Mirigi per sia neatenditeco : La novaĵo surprizis ĉiujn. Surprizo. Renkonto, novaĵo neatendita. Surprize. En surprizanta maniero.
Surtuto. Longa vira vesto, kies bastoj plene ĉirkaŭas la korpon.
Suspekti. Supozi, ke iu estas kulpa : suspekti iun pri ŝtelo. Suspekto. Opinio de tiu, kiu suspektas. Suspektema. Kiu facile suspektas. Suspektinda. Meritanta suspekton : suspektinda silento. Komparu : Diveni, konjekti, supozi.
Sutano. Pastra robo, butonumata je la antaŭa flanko.
Svarmi. Amase sin movi en ĉiujn flankojn : La popolamaso svarmis sur la placo.
Svati. Proponi iun por edziĝo kaj agi por aranĝi la edziĝon : svati Jozefon al Mario. Svatisto. Persono, kies okupo estas svati.
Sveni. Perdi la konscion kaj la kapablon movi siajn membrojn : La malsanulo svenis, rigardante la preparojn al la operacio. Sveno. Perdo de la konscio kaj de la kapablo movi siajn membrojn.
Svingi. Rapide movi objekton en aero tien kaj returnen : svingi la naztukon por adiaŭo, la hundo svingas la voston. Svingo. Ago de tiu, kiu svingas. Komparu : Balanci, skui, ŝanceli.