Vortaro de Esperanto/Litero T
Tabako. Sekigitaj folioj de la samnoma vegetaĵo, el kiu oni faras cigarojn, cigaredojn. Tabakujo. Skatolo, saketo por tabako.
Tabano (Zool.). Insekto el la vico de l’ duflugilaj; ĝi pikas la homojn kaj bestojn (Tabanus bovinus).
Tabelo. Metode grupigilaj nombroj, nomoj, bildoj sur unu folio : kronologia tabelo, tabelo de enhavo, logaritmaj tabeloj. Komparu : Listo, registro.
Tablo. Meblo, konsistanta el plato sur unu aŭ sur kelke da piedoj (ordinare sur kvar) : ligna tablo, marmora tablo. Tablotuko. Tuko por kovri tablon.
Tabulo. Peco de ligno, laŭlonge segita, plata kaj sufiĉe larga : La partoj de la ŝranko konsistas el tabuloj. Damtabulo, ŝaktabulo, desegnotabulo.
Tabureto. Seĝo sen dorso kaj sen brakoj.
Taĉmento. Aro de soldatoj, parto de regimento.
Tafto. Tre maldika silka ŝtofo, teksita kiel la tolo.
Tago. - 1. Tempo, dum kiu la tero plenumas sian turnon ĉirkaŭ la akso; tempo de leviĝo de la suno ĝis la plej proksima leviĝo : La semajno havas sep tagojn. - 2. Tempo de la leviĝo ĝis la subiro de l’ suno : hela, kiel la tago. Taga. Okazanta, farata dum la tago : taga laboro. Tage. Dum la tago : Tage estas pli varme, ol nokte. Ĉiutaga. Okazanta, aperanta ĉiutage : ĉiutaga gazeto.
Tajloro. Metiisto, kiu kudras vestojn.
Taksi. Diri, determini la valoron de objekto : La bieno estis taksita je 10,000 fr. Takso. Determino, deklaro de la valoro de objekto.
Taksuso (Bot.). Arbo el la klaso de l’ koniferoj (Taxus).
Takto. – 1. (Muz.). Divido de melodio en mallongajn, egaldaŭrajn partojn, konsistantajn el tonoj, regule sekvantaj unu alian. - 2. Arto konvene agi kaj paroli kun aliaj personoj, konforme al la cirkonstancoj. Takta. Posedanta takton, bazita sur takto. Takte. En takta maniero, kun takto.
Taktiko. - 1. Arto dismeti la armeon en la loko de la batalo. - 2. Maniero, metodo atingi la celon.
Talento. Eksterordinara spirita kapablo : talento por la muziko. Talenta. Posedanta talenton, talentplena : talenta viro.
Talero. Arĝenta germana monero, valoranta 3 markojn.
Talio. Zono de la homa korpo super la koksoj : virino kun bela talio. Komparu : Brusto, busto, torso.
Talismano. Objekto, posedanta miraklan povon alporti feliĉon, gardi de malbono la personon, ĝin portantan.
Taliumo (Ĥem.). Tl. Ĥemia elemento, griza, mola metalo, trovata en piritoj.
Talko (Ĥem.). Verdete blanka mineralo, kun perla brilo, grasa ĉe la palpado, uzata kiel pudro, por ŝmiri maŝinojn k. t. p.
Talmudo. Kolekto de religiaj kaj juraj hebreaj libroj, verkitaj de la rabenoj en la IIIa jarcento.
Talpo (Zool.). Malgranda mambesto el la vico de l’ insektomanĝaj, kun velurosimila pelto (Talpa europea).
Tamburo. Muzika instrumento, konsistanta el ligna cilindro, kies fundoj estas formitaj el streĉitaj ledoj, kiujn oni batas per bastonetoj. Tamburi. Ludi tamburon. Tamburisto. Homo, kies okupo estas ludi tamburon.
Tamburino. Malgranda tamburo kun sonoriletoj, kiun oni batas per la mano.
Tamen. Konjunkcio por esprimi fortan kontraŭecon de du ideoj : Kvankam ĉiuj protestis per laŭtaj krioj, tamen la oratoro daŭrigis sian paroladon.
Tamtamo. Ĥina instrumento muzika, konsistanta el metala disko, vertikale pendigita, kiun oni batas per bastoneto.
Tani. Fari ledojn el feloj, banante ilin en solvaĵo de speciala substanco, produktata el la ŝelo de kverko, aŭ kastanarbo. Tanejo. Loko, fabriko, kie oni tanas la felojn. Tanisto. Homo, metio estas tani.
Tandemo. - 1. Kabrioleto kun du ĉevaloj, jungitaj unu antaŭ la alia. - 2. Durada velocipedo por du personoj.
Tanino (Ĥem.). Ekstrakto el pulvorigita ŝelo de l’ kverko, de l’ kastanarbo; kristala pulvoro uzata en la medicino, en la ledfabrikado.
Tantalo (Ĥem.). Ta. Ĥemia elemento, malofte trovata griza metalo, uzata por elektraj lampoj.
Tantiemo. Difinita procento de la profito, kiel rekompenco por la kunlaborantoj de industria aŭ komerca entrepreno.
Tapeto. Papero, teksaĵo, ledo, per kiu oni kovras la murojn de ĉambroj. Tapeti. Kovri per tapeto.
Tapiŝo. Teksita, brodita tuko por kovri la plankon.
Taro. Pezo de la kesto, sako k. t. p., en kiu estas enpakita komercaĵo.
Tarantelo. Rapida itala danco.
Tarantulo (Zool.). Artropodo el la familio de l’ dupulmaj araneoj; ĝiaj pikoj estas iafoje mortigaj (Tarantula).
Tarifo. Tabelo de pagoj impostaj, fervojaj.
Taroko. Kartludo kun 78 kartoj inter tri personoj.
Tartaro (Ĥem.). Kalia salo de la samnoma acido; malmola ŝelo formiĝanta sur la partoj de l' vazoj, enhavantaj junan vinon, sur la dentoj.
Tasko. Laboro, ordonita, donita de alia persono; laboro farota : Dum akraj diskutoj ne facila estas la tasko de la prezidanto. Komparu : Devo, funkcio, komisio.
Taso. - 1. Malalta larĝa malgranda vazo por trinki, ordinare porcelana aŭ fajenca. - 2. Ĝia enhavo : trinki tason da kafo.
Tatui. Fari sur la haŭto neforigeblajn kolorajn desegnaĵojn : Nur sovaĝaj popoloj tatuas sian korpon. Tatuo, tatuado. Ago, agoj de tiu, kiu tatuas. Tatuaĵo. Desegnaĵo, farita per la tatuado.
Taŭgi. Esti uzebla, esti bona por io : Ne ĉiuj fruktoj taŭgas por la manĝado. Taŭgeco. Eco de tio, kio taŭgas. Taŭga. Kiu taŭgas. Sentaŭga. Kiu ne taŭgas. Sentaŭgulo. Homo, kiu taŭgas por nenio.
Tavolo. Tutaĵo de eroj de substanco, kuŝantaj unu apud alia en la sama alteco, rilate al la aliaj eroj, kuŝantaj supre kaj sube : La profundaj tavoloj de la tero. Sur la strato kuŝas dika tavolo de neĝo.
Teo (Bot.). Sekigitaj folioj de l’ tearbo kaj la trinkaĵo, preparata el ili. Tearbo. Arbo aŭ arbeto el la familio de l’ ternostremiacoj (Tea chinensis).
Teatro. Loko, konstruaĵo, kie oni donas dramajn, operajn spektaklojn. Teatra. De teatro, koncernanta teatron. Teatraĵo. Teatra spektaklo.
Tedi. Fariĝi malagrabla, kaŭzi nekontentecon per sia ofteco aŭ longedaŭreco : La senĉesaj pluvoj tedis la vojaĝantojn. Teda. Kiu tedas. Komparu : Enuigi.
Tegi. Kovri de ĉiuj flankoj per sakforma tuko : tegi kusenon.
Tegmento. Supra parto de la konstruaĵo, ĝin kovranta. Subtegmento. Loko, loĝejo sub la tegmento.
Tegolo. Plata, maldika briko, uzata por kovri la tegmentojn.
Teismo. Religia doktrino, bazita sur la kredo je unu persona Dio. Komparu : Diismo.
Teisto. Adepto de la teismo.
Tekniko. Tutaĵo de la metodoj kaj procedoj por plenumi verkon de arto, industrio aŭ metio. Teknika. De tekniko, koncernanta teknikon. Teknikisto. Specialisto en tekniko.
Teknologio. Scienco pri la metodoj fari produktaĵojn el krudaj substancoj : ĥemia teknologio.
Teksi. Rektangule kruci fadenojn, seninterrompe unu apud alia : teksi tukon el lanaj fadenoj. Teksisto. Homo, kies metio estas teksi. Teksaĵo. Objekto, farita per la teksado : silka teksaĵo. Komparu : Plekti, ŝpini, triki.
Teksto. - 1. Propraj vortoj de aŭtoro, de akto, rilate al la komentarioj, tradukoj, ilustraĵoj : citi tekston de Demosteno. - 2. Fragmento de la Biblio, kiel temo de prediko.
Telefono. Aparato por transporti je granda interspaco la sonojn de la homa voĉo, tonojn k. t. p. per la elektra fluo. Telefoni. – 1. Uzi telefonon : En Varsovio la abonantoj telefonas dudek fojojn ĉiutage. - 2. Komuniki per la telefono : telefoni novaĵon.
Telegrafo. Aparato optika aŭ elektromagneta por sendi per interkonsentitaj signoj sciigojn je granda interspaco. Telegrafi. - 1. Uzi la telegrafon. - 2. Komuniki per telegrafo. Telegrafe. Per la telegrafo. Telegrafisto. Oficisto de telegrafo.
Telegramo. Komunikaĵo, sendata per telegrafo.
Telepatio. Kapablo vidi personojn, ricevi impresojn je interspaco supernatura, materie neebla.
Telero. Plata, malprofunda vazo, ordinare porcelana aŭ fajenca, el kiuj oni manĝas : suptelero.
Teleskopo. Optika instrumento por observi la astrojn.
Teluro (Ĥem.). Te. Ĥemia elemento, bluete blanka metalo, trovata kun la oro, arĝento kaj plumbo.
Temo. Tio, pri kio oni parolas, skribas : temo de parolado, temo de disertacio.
Tempo. - 1. Daŭro kaj sinsekvo de okazoj : Ĉio okazas en la tempo kaj spaco. - 2. Difinita. mezurita daŭro : Kiom da tempo vi restos en la urbo? - 3. Epoko, periodo, sezono : en la tempo de la franca revolucio, en la tempo de la rikolto. - 4. Disponebla tempo : Mi ne havas tempon hodiaŭ. – 5. Konvena, ĝusta tempo : Jam venis la tempo komenci la laboron. Intertempo. Tempo inter du okazoj. Libertempo. Serio da tagoj, destinitaj por la ripozo de lernantoj, oficistoj. Samtempa. Okazanta en la sama tempo, en la sama momento : du samtempaj pafoj. Samtempe. En la sama tempo. Antaŭtempa. Okazanta, farata antaŭ la konvena tempo, tro frua : antaŭtempa akuŝo. Antaŭtempe. Antaŭ la konvena tempo, tro frue.
Temperamento. Tutaĵo de la psikologiaj kaj fiziologiaj ecoj de individuo, de kiuj dependas ĝia reago je la impulsoj : pasia temperamento.
Temperaturo. Grado de la varmo : alta temperaturo.
Tempio (Anat.). Flanka parto de la kapo, inter la frunto, okulo, orelo kaj vango.
Templo. Loko, konstruaĵo, kie oni adoras Dion, diojn.
Teni. - 1. Havi en la mano, en la manoj kaj ne ellasi : teni bastonon, teni bovon je la kornoj. - 2. Havi en sia povo, ne ellasi : teni krimulon en malliberejo. - 3. Konservi en senŝanĝa situacio : teni rekte la kapon. Tenilo. Parto de instrumento, de vazo, je kiu oni ilin tenas : tenilo de glavo tenilo de korbo. Deteni. Teni flanke de io, ne allasi, ne permesi fari ion : deteni iun de krimo. Subteni. - 1. Teni de sube por ke io ne falu : subteni lamantan maljunulon. - 2. Helpi : subteni ies agadon.
Tendo. Ŝirmilo kontraŭ la pluvo, nego, malvarmo, konsistanta el partoj el dika tolo, fiksitaj sur stangoj. Tendaro. Aro de tendoj, en kiuj loĝas la soldatoj dum militiro.
Tendeno. - 1. Ekstremo de muskolo, kuniganta ĝin kun osto. - 2. Ŝnuro, kuniganta la ekstremojn de la pafarko.
Tendenco. Emo al difinita celo, precipe emo popularigi iun ideon en literatura verko : morala tendenco. Tendenca. Havanta tendencon : tendenca romano.
Tendro. Vagono, sekvanta la lokomotivon kaj portanta hejtaĵon kaj akvon.
Tenio (Zool.). Rubanda vermo (Taenia).
Tenoro. Plej alta vira voĉo. Tenoristo. Kantisto, posedanta la tenoron.
Tenti. Instigi, altiri al malbona faro : la diablo tentanto. Tento. Instigo al malbona faro. Komparu : Logi.
Teokratio. Politika regado en la nomo de Dio, plenumata de pastroj.
Teologio. Scienco pri Dio kaj pri la religio. Teologia. De teologio, koncernanta teologion.
Teologo. Specialisto en la teologio.
Teoremo. Scienca aserto, kiu devas esti pruvita : geometria teoremo.
Teorio. - 1. Konoj spekulativaj, ne bazitaj sur la efektiva plenumo : la teorio de la medicino. - 2. Tutaĵo de konoj, klarigantaj komplete grupon de fenomenoj, de faktoj : la teorio de la magnetismo. Teoria. De teorio, bazita sur teorio. Teorie. En teoria maniero. Teoriulo. Specialisto en teorio.
Tero. - 1. (Astr.). Planedo, sur kiu ni loĝas : La tero rondiras cirkaŭ la suno - 2. Solida ekstera tavolo de ĉi tiu planedo : kuŝi sur la tero; la tero kaj la maro. – 3. Substanco, el kiu konsistas ĉi tiu tavolo : sabla argila tero. Tera. De tero, el tero, koncernanta teron : tera globo tera polo. Enterigi. Meti en la teron; meti kadavron, ĉerkon en la teron, entombigi. Elterigi. Eligi el la tero. Teretaĝo. Etaĝo sur la nivelo de la tero. Terkolo. Tera strio inter du maroj, kuniganta du kontinentojn :La Panama terkolo kunigas la du Amerikojn. Terpomo. (Bot.). Manĝebla tubero sur la radikoj de vegetaĵo de la familio de l' solanacoj (Sotanum tuberosum).
Terapeŭtiko (Med.). Parto de la medicino pri la kuracado de la malsanoj.
Terapio. Kuracado.
Teraso. - 1. Ebena altaĵo, abrupte limigita kvazaŭ ŝtupo. - 2. Vasta balkono sur masonaĵo aŭ sur kolonoj; ebena tegmento kun balustrado. Komparu : Balkono, verando.
Terceto. Muzika verko por tri voĉoj aŭ tri instrumentoj.
Tercio. Muzika tono en interspaco de du tonoj.
Terebinto (Ĥem.). Flaveta, diafana rezino de pinglarboj. Distilita terebinto estas uzata en la medicino, en la fabrikado de lakoj k. t. p.
Teritorio. Parto de lando, regiono, dependanta de ŝtato, de urbo.
Termino. Vorto, esprimo, speciala al scienco, arto, metio : teknika termino. Terminaro. Tutaĵo de la terminoj de scienco, arto, metio.
Termito (Zool.). Tropika insekto, vivanta en societoj simile al la formikoj (Termes).
Termometro. Instrumento por mezuri la temperaturon.
Terni. Ĉe ekscito de la flarnervoj rapide kaj brue elspiri aeron. Terno. Ago de tiu, kiu ternas.
Ternostremiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj vegetaĵoj : kamelio, tearbo.
Teruro. Tre forta timo. Teruri. Tre forte timigi. Terura. Kiu teruras. Teruraĵo. Teruranta okazo, vidaĵo.
Testamento. Akto, en kiu oni deklaras sian volon pri la divido de sia posedaĵo post la morto.
Testiko (Anat.). Sperma glando de la viroj kaj bestviroj.
Testudo (Zool.). Rampulo, kies korpo estas enfermita en korna kiraso kun truoj por la kapo, piedoj kaj vosto (Testudo).
Tetano (Med.). Tre forta spasmo de muskoloj. Komparu : Konvulsio.
Tetro (Zool.). Birdo (nomo de l’ familio) el la vico de l’ kokoj (Tetrao).
Tetrao (Zool.). Birdo el la familio de l’ tetroj (Tetrao bonasia).
Tezo. Scienca aserto, publike diskutata kaj defendata.
Tia. - 1. Montra adjektiva pronomo de la kvalito : Tia viro mortis! - 2. Relativa adjektiva pronomo de l’ kvalito : Ĉu vi deziras ruĝan aŭ blankan vinon? Donu tian, kian vi mem trinkas.
Tial. Pro tia kaŭzo.
Tiam. En tiu tempo, en tiu okazo.
Tiaro. Papa mitro, konsistanta el tri kronoj.
Tibio (Anat.). Longa dika osto inter la genuo kaj piedo.
Tie. En tiu loko : La tutan vesperon li pasigas en ia drinkejo, tie vi trovos lin. Rikolti tie, kie oni ne semis.
Tiel. - 1. Tiamaniere : Tiel vi kontentigos ĉiujn. - 2. En tia grado : La patro estas tiel alta, kiel la filo.
Ties. De tiu, apartenanta al tiu : Kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas.
Tifo (Med.). Nomo de tri infektaj febraj malsanoj : ekzantema tifo.
Tigro (Zool.). Raba besto el la familio de l’ katoj, kun nigraj transversaj strioj (Felis tigris).
Tikli. Eksciti al rido per delikataj kaj ripetataj tuŝoj de la haŭto, precipe de la akselo. Tiklo. Ago de tiu, kiu tiklas.
Tilio (Bot.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata por mebloj, tirkestoj (Tilia parvifolia).
Tiliacoj (Bot.). Familio de dukotitedonaj multepetalaj vegetaĵoj : tilio.
Timo. Malagrabla sento, kaŭzita de efektiva aŭ imagata minacanta danĝero aŭ malfeliĉo kun senkonscia emo ĝin eviti. Timi. Havi timon : timi la maron, timi malsanon. Timema. Kiu facile timas. Timigi. Fari iun timanta, kaŭzi ies timon. Timiga. Kiu timigas. Timinda. Meritanta timon : timinda malsano. Timigilo. Objekto por timigi : timigilo por birdoj. Fortimigi. Forpeli per timigo : fortimigi paseron. Sentima. Kiu ne timas. Komparu : Maltrankvila.
Timiano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la labiatoj, uzata kiel incenso (Thymus).
Timono. Longa ligna peco, ĉe kies ambaŭ flankoj oni jungas la ĉevalojn al veturilo.
Tino. Granda nekovrita cilindroforma ligna vazo por fluidaĵoj. Komparu : Barelo.
Tindro. Spongosimila, facile ekflamanta substanco.
Tineo (Zool.). Insekto el la vico de l’ papilioj : ĝiaj larvoj detruas peltojn, drapojn, grajnojn (Tinea).
Tinko. (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ karpoj : (Tinca vulgaris).
Tinkturo. - 1. Fluida substanco por koloriĝi ŝtofojn, trempante ilin en ĝi. - 2. Densa solvaĵo de medikamento en alkoholo aŭ etero. Tinkturi. Kolorigi ŝtofojn. Tinkturisto. Homo, kies profesio estas tinkturi.
Tinti. Eligi sonon sonorantan kaj tremantan : La spronoj tintas. Tintilo. Instrumento por tinti.
Tio. Montra kaj relativa pronomo substantiva por objektoj, aferoj, ideoj : Metu tion sur la tablo. Kion ? Tion, kion mi montras al vi.
Tiom. Tia nombro, tia kvanto; tian nombron, kvanton : Tiom da soldatoj pereis en la batalo! Li elspezas tiom da mono, kiom li enspezas.
Tipo. Ideala modelo (objekto aŭ persono), kuniganta en si en tre alta grado la esencajn trajtojn de ĉiuj objektoj aŭ personoj de la sama speco : la japana tipo. Tipa. - 1. Estanta tipo : tipa drinkulo. - 2. Karakterizanta tipon : tipaj ecoj de la Angloj.
Tiri. Per streĉo de la fortoj movi objekton al si : La ĉevaloj tiras la veturilon. Tiro. Ago de tiu, kiu tiras. Altiri. Tiri al io. Eltiri. Tiri el io, el interno de io : eltiri la glavon el la ingo, Kuntiri. Tiri kune de du, de kelke da flankoj : kuntiri pakaĵon per ŝnuro. Retiri. Tiri al direkto kontraŭa je la antaŭa movo : retiri la etenditan manon. Komparu : Treni.
Tirano. - 1. Absoluta, kruela regnestro. - 2. Kruela kaj absoluta homo. Tirana. Kruela kaj absoluta. Tiraneco. Eco de tiu, kiu estas tirana.
Titano. Fortega grandegulo.
Titolo. - 1. Surskribo sur libro, sur ĉapitro, montranta en unu, en kelke da vortoj ĝian enhavon : la titolo de romano. - 2. Honora ofico, honora posteno : akcepti la titolon de prezidanto. Titoli. - 1. Doni litolon : Kiel vi titolos vian novan verkon? - 2. Nomi per la titolo : Ne forgesu dum la aŭdienco ĉiam titoli la ĉefon generalo!
Tiu. Montra kaj relativa adjektiva pronomo : Sidiĝu sur tiu seĝo. Sidiĝu sur tiu seĝo, kiu staras ĉe la pordo.
Tosto. Paroladeto dum festeno kun propono trinki por ies sano, por la sukceso de entrepreno. Tosti. Diri toston : Oni tostis ĝis la matenruĝo.
Togo. Longa vasta vesto de la antikvaj Romanoj, kovranta en drapŝiraĵoj la maldekstran brakon kaj lasanta la dekstran libera.
Tolo. Ŝtofo el lino aŭ el kanabo. Tolaĵo. Diversaj objektoj, farataj ordinare el tolo : ĉemizoj, kalesonoj, kolumoj, litotukoj, buŝtukoj. Laktolo. Tolo, kovrita per lako.
Toleri. Permesi, ne malhelpi ion malagrablan por si, ion kontraŭan al siaj principoj, kvankam oni povus tion fari, se oni dezirus : toleri la kapricojn de sia infano, toleri ĉiujn religiojn en sia regno. Tolerema. Kiu facile toleras : tolerema ĉefo. Toleremo. Eco de homo tolerema. Tolerebla. Kiu povas esti tolerata : tolerebla eraro.
Tomato (Bot.). Vegetaĵo manĝebla el la familio de l’ solanacoj (Solanum lycopersicum).
Tombo. Kavo en la tero, kie oni metas la homajn kadavrojn, la ĉerkojn kun la homaj kadavroj. Tombejo. Loko, kie oni faras tombojn. Tombisto. Homo, kiu enterigas la homajn kadavrojn. Entombigi. Meti en tombon.
Tombako. Fandaĵo el kupro kaj zinko, similanta oron.
Tombolo. Publika amuzo kun loterio.
Tono. - 1. Pura, muzika sono : La tonoj de la fortepiano, la tonoj de la homa voĉo. - 2. Maniero paroli por esprimi sian senton : kolera tono. Unutona. Enuiga, teda per la manko de ŝanĝo : unutona rakonto. Komparu : Sono, sonoro.
Tondi. Fortranĉi harojn, lanon, herbon k. t. p. per speciala instrumento, nomata tondilo. Tondilo. Instrumento konsistanta el du ŝtalaj krucitaj brakoj kun interna tranĉa rando.
Tondro. Granda ruliĝanta bruo, akompananta la fulmon. Tondri. Fari la bruon de tondro : Hodiaŭ tondris multfoje. Ektondris la voĉo de la kolonelo. Fulmotondro. Ventego kun fulmoj kaj tondroj.
Tonsuro. Senhara rondeto sur la supro de la kapo de la katolikaj pastroj, farata per razado de la haroj.
Topazo. Multvalora flava ŝtono.
Topografio. Detala priskribo de la situacio de loko, de ĝia surfaco kun ĝiaj akvoj, arboj, vojoj, konstruaĵoj.
Torĉo. Simpla lumigilo, konsistanta el ligna mallonga bastono, ŝmirita per rezino, per peĉo.
Tordi. Turni korpon per ĝiaj ekstremoj en kontraŭaj direktoj : tordi ŝnuron. Tordo. Ago de tiu, kiu tordas.
Toreadoro. Hispana cirka batalanto kontraŭ la bovoj.
Torento. Rapidega fluo.
Torfo. Elfosebla substanco, konsistanta el karbigitaj vegetaĵoj, miksitaj kun tero.
Torio (Ĥem.). Th. Ĥemia elemento, malofta metalo.
Torni. Turni sur speciala stablo lignan aŭ metalan pecon ĉirkaŭ ĝia akso kaj rondigi per akra instrumento : torni lignon, torni globon el ligno.
Tornistro. Leda ujo, portata sur la dorso, de la soldatoj, lernantoj.
Torpedo. Subakva eksploda aparato, kiun oni ĵetas de batalŝipoj.
Torso. Skulptaĵo, prezentanta nur la superan parton de la homa korpo, sen la kapo kaj brakoj. Komparu : Brusto, busto, talio.
Torto. Granda rondforma kuko.
Torturo. - 1. Kruela turmento, per kiu oni iam devigis la akuzitojn fari konfesojn. - 2. Kruela turmento : Fervoja vojaĝo dum varmego estas vera torturo. Torturi. Kruele turmenti.
Tra. - 1. Prepozicio por esprimi movon, agon de unu ekstremo ĝis alia : veturi tra la tuta urbo. - 2. Prefikso kun la sama senco : traveturi urbon, tralegi libron.
Trabo. Longa kvadratforma ligna peco de arbo laŭlonge segita. Komparu : Ŝtipo.
Tradicio. - 1. Buŝa komuniko de opinioj, doktrinoj, ritoj, moroj de unu generacio al alia : La tradicio ligas la jarcentojn. - 2. Opinioj, doktrinoj k. t. p., tiamaniere komunikitaj. Tradicia. De tradicio, bazita sur tradicio : tradicia festo.
Traduki. Esprimi vortojn, frazojn k. t. p. de unu lingvo per samsencaj vortoj, frazoj de alia lingvo : traduki esperante francan novelon. Traduko. - 1. Laboro de tiu, kiu tradukas : La traduko daŭris tri monatojn. - 2. Verko rezultato de la traduko : La traduko aperis samtempe kun la originalo.
Trafi. Atingi per ĵetita objekto : trafi per kuglo. Maltrafi. Ne atingi per ĵetita objekto : maltrafi leporon.
Tragedio. - 1. Teatra verko de altidea enhavo, prezentanta homojn de granda karaktero, kiuj batalas por nobla celo kaj pereas en ĉi tiu batalo : La tragedioj de Ŝekspiro. - 2. Malfeliĉo, terura okazo, katastrofo : familia tragedio. Tragedia. - 1. De tragedio : tragedia spektaklo. - 2. Ekscitanta kompaton per sia malfeliĉo : tragedia morto.
Tragikomedio. - 1. Tragedio, kiu enhavas ankaŭ komikajn scenojn kaj ne finiĝas per la morto de la heroo. - 2. Miksaĵo de aferoj seriozaj kaj komikaj.
Traĥeo (Anat.). Tubo de la spira aparato inter la laringo kaj la bronkoj.
Trajto. - 1. Linio de la vizaĝo : belaj trajtoj, severaj trajtoj. - 2. Eco de karaktero : Kompleta forgeso pri si mem estas la ĉefa trajto de lia karaktero.
Trakti. Priparoli kun iu la kondiĉojn de afero por veni al interkonsento : trakti kun la venkinto pri la paco; trakti kun la domposedanto pri la luo de loĝejo. Traktado. Agoj, vortoj de tiu, kiu traktas.
Traktato. - 1. Grava scienca raporto. - 2. Skribita interkonsento inter du ŝtatoj : komerca traktato inter Germanujo kaj Rusujo.
Tramo. Omnibuso, veturanta sur reloj. Tramrelo. Konkava relo, sur kiu veturas la tramo. Tramvojo. Rela vojo por tramo : La tramvojoj kunigas ĉiujn gravajn punktojn de nia urbo.
Tranĉi. Dividi partojn de solida korpo per instrumento kun tre maldika rando : tranĉi panon. Tranĉo, tranĉado. Ago, agoj de tiu, kiu tranĉas. Detranĉi, fortranĉi. Apartigi, forigi per tranĉo : fortranĉi ekstremon de bastono. Ĉirkaŭtranĉi. Tranĉi ĉirkaŭe, fortranĉi la ĉirkaŭon. Tranĉilo. Ŝtala instrumento kun akra rando : forkoj kaj tranĉiloj. Ambaŭtranĉa. Havanta klingon, kies ambaŭ randoj estas akraj.
Tranĉeo. Kavo, elfosita en la tero por ŝirmi la atakantojn.
Trankvila. Estanta en stato de certeco kaj sen timo pri tio, kio okazos : esti trankvila pri la sukceso. Trankvilo. Stato de tiu, kiu estas trankvila. Trankviligi. Fari iun trankvila : La vortoj de la kuracisto trankviligis la malsanulon. Trankviliĝi. Fariĝi trankvila : La akuzato trankviliĝis, aŭdinte la verdikton. Maltrankvila. Estanta en stato de necerteco kaj timo pri tio, kio okazos. Maltrankvilo. Stato de tiu, kiu estas maltrankvila. Maltrankviligi. Fari iun maltrankvila, kaŭzi ies maltrankvilon. Maltrankviliĝi. Farigi maltrankvila. Komparu : Kvieta, milda, serena.
Trans. - 1. Prepozicio por esprimi lokon, kiu estas ĉe la alia flanko de objekto aŭ direkton al tiu loko : La lanterno staras trans la muro. Ĵetu la pilkon trans la muron. - 2. Prefikso por esprimi movon trans io, de unu loko en alian : transiri, transĵeti, transskribi.
Transepto. Transversa parto en krucformaj preĝejoj. Komparu : Navo.
Transitiva (Gram.). Esprimanta agon, kiu transiras rekte de la subjekto al komplemento (pri la verboj) : bati iun.
Transversa. Havanta direkton, perpendikularan al la laŭlonga; laŭlarĝa : transversa strio.
Trapezo (Geom.). Kvadrangulo kun du paralelaj neegalaj lateroj.
Trato. Speco de kambio, pagota ne de la ŝuldanto (Tratanto), sed de alia persono (Tratato). Trati. Doni, subskribi traton.
Travestii. Aliigi verkon seriozan en ŝercan : travestii Iliadon.
Tre. En alta grado, forte : tre bona, tre longe, tre timi.
Trefo. Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per trifolioj.
Tremi. Esti movata tien kaj returnen de rapidaj, malgrandaj, preskaŭ nerimarkeblaj skuoj : tremi de teruro. La ponto tremas, kiam oni veturas sur ĝi. Tremo. Stato de tio, kio tremas : tertremo. Febrotremo. Tremo de membroj de persono, kiu havas febron.
Tremolo (Bot.). Arbo el la familio de la salikacoj (Populus tremula).
Trempi. Meti en fluidaĵon por malsekigi : trempi plumon en inko.
Treni. Tiri post si ion, kio kroĉiĝas al la tero, al la surfaco, sur kiu ĝi estas tirata; malfacile tiri post si : treni la piedojn de laciĝo; treni la jupon; treni la glavon. Trenaĵo. Io, kion oni trenas; parto de la jupo, trenata sur la tero.
Trezoro. - 1. Amaso da kaŝita mono, da multvaloraj kaŝitaj objektoj : trovi trezoron sub ruinoj. - 2. Io tre ŝatinda, persono tre amata : Tia sekretario estas vera trezoro. Mia anĝelo, mia trezoro! Trezorejo. Loko, kie oni gardas monon, multvalorajn objektojn. Trezoristo. Oficisto, kiu gardas, administras la trezorejon.
Tri. Du plus unu; 3 : La fortepiano havas tri piedojn. Tria. Okupanta lokon, signitan per la nombro 3; kiu sekvas du : tria vico, tria horo. Trio. Tri kunigitaj personoj aŭ objektoj : koncerta trio. Trifoje. Tri fojojn. Triobla. Trifoje pli granda : prezo triobla kompare kun la antaŭa. Triobligi. Fari ion trifoje pli granda. Triobliĝi. Fariĝi trifoje pli granda. Triono. Ĉiu el la tri egalaj partoj, en kiuj estas dividita tuto : triono da dekduo estas kvar. Triope. Kune tri (pri personoj). Tridento. Forko kun tri dentoj : la tridento de Neptuno. Tripiedo. Seĝo, tablo kun tri piedoj. Triangulo (Geom.). Parto de ebeno, limigita de tri rektaj linioj, sin reciproke renkontantaj. Triunuo. Dio Patro, Jezuo Kristo kaj la Sankta Spirito.
Tribuno. Levita horizontala ebeno el tabuloj por la oratoroj.
Tribunalo. - 1. Juĝejo. - 2. Juĝantaro.
Tributo. Sumo periode pagata de unu lando al alia, kiel signo de dependeco. Komparu : Kontribucio.
Triciklo. Trirada velocipedo.
Trigonometrio. Matematika scienco pri la mezurado de la trianguloj.
Triki. Fari ŝtofon, plektante la fadenojn per dratoj : triki ŝtrumpon. Trikilo. Drato por triki. Komparu : Plekti, ŝpini, teksi.
Trikoto. Trikita ŝtofo, vesto.
Trilo. Muzika ornamaĵo, konsistanta je rapida ripetado de du najbaraj tonoj. Trili. Fari trilon.
Triliono. Miliono da milionoj; 1 000 000 000 000.
Trinki. Preni en la buŝon kaj gluti fluidaĵon : trinki akvon, vinon. Trinkaĵo. Tio, kion oni trinkas : La akvo estas la plej bona trinkaĵo.
Tripoj. Manĝeblaj intestoj de l' bestoj : En Polujo oni manĝas la tripojn ĵaŭde kaj dimanĉe.
Tritiko (Bot.). Spika vegetaĵo el la familio de la graminacoj; el ĝiaj grajnoj oni faras delikatan farunon (Triticum).
Triumfo - 1. Pompa kaj solena eniro de antikva roma militestro post granda venko. - 2. Granda sukceso kaj ĝojo pro ĝi; granda venko. Triumfi. Akiri grandan sukceson, grandan venkon kaj ĝoji pro ĝi. Triumfa. De triumfo, koncernanta triumfon : triumfaj krioj, triumfa ĉaro. Triumfe. Kun triumfo.
Triviala. Maldelikata, vulgara (pri vortoj aŭ pri konduto) : triviala spritaĵo. Komparu : Banala.
Tro - 1. Adverbo kun la signifo : en pli alta grada, ol tio devus esti : tro longa, tro laŭte, tro ami - 2. Prefikso kun la sama senco : trouzi.
Trofeo. Milita akiro, kiel signo de la venko.
Trogo. Granda ligna vazo, en kiu oni donas manĝaĵon al la brutoj.
Trokeo. Dusilaba versmezuro, konsistanta el unu longa kaj unu mallonga silabo, aŭ el unu akcentita kaj unu neakcentita.
Trombo. Akva amaso, levita de la maro de turnvento kaj movata antaŭen kun granda bruo. Komparu : Ciklono.
Trombono. Granda trumpeto, konsistanta el du partoj, kiujn oni enŝovas aŭ elŝovas unu el la alia por ŝanĝi la altecon de la tonoj.
Trompi. Intence erarigi iun por sia profito : trompi la aĉetanton. Trompo. Ago de tiu, kiu trompas.
Trono. - 1. Seĝo de la reĝoj por solenaj okazoj. - 2. Reĝa povo, reĝa titolo : perdi la tronon. Troni. - 1. Sidi sur trono, reĝi : Dio tronas en la ĉielo. - 2. Ludi rolon de plej grava persono en kunveno : La markizo ĉie kaj ĉiam volis troni. Detronigi. Forigi reĝon de la trono, senigi reĝon de la trono : La sultano Abdul Hamid estis detronigita en la jaro 1909.
Tropo. Stila figuro : metaforo.
Tropiko. Cirklo de la tera globo, paralela al la ekvatoro je la distanco de 23° 28' de ĝi : suda kaj norda tropiko. Tropika. De tropiko, inter la tropikoj : tropika varmego, tropika lando.
Troto. Kuro de la ĉevaloj kaj de kelkaj kvarpieduloj, meza inter la paŝo kaj galopo. Troti. Kuri troton.
Trotuaro. Vojo, ordinare bitumita aŭ kovrita per ŝtonplatoj, ĉe ambaŭ flankoj de strato aŭ de ŝoseo.
Trovi. - 1. Unuafoje ekvidi, akiri unuan scion pri io perdita aŭ nekonata : trovi la perditan naztukon, trovi rimedon, trovi solvon; trovi oron en nova lando. - 2. Opinii ion ia : trovi la frukton bongusta. Bontrovo. Libera, neinfluata opinio, ĉu io estas bona aŭ ne : Mi nenion konsilas al vi, agu laŭ via bontrovo. Eltrovi. Trovi, krei ion novan. nekonatan antaŭe en scienco aŭ tekniko.
Truo. Malplena, libera interspaco en korpo : truo en La tero, truo en vesto, naztruo. Trui. Fari truojn en io : trui paperon.
Trudi. Devigi al io malagrabla kontraŭ ies volo : trudi al iu sian opinion, trudi al iu tedan taskon. Trudema. Kiu havas la inklinon trudi, sin trudi : trudema gasto.
Trufo (Bot.). Subtera fungo, uzata kiel spicaĵo (Tuber).
Trulo. Ilo de la masonistoj, konsistanta el triangula aŭ trapezforma lado kun kurbigita tenilo.
Trumpeto. Muzika blovinstrumento, ordinare kupra. Trumpeti. Ludi trumpeton. Trumpetisto. Muzikisto, ludanta trumpeton.
Trunko. - 1. Parto de arbo de la loko de l' elkresko de la radikoj ĝis la loko de la elkresko de la branĉoj. - 2. Parto de la homa korpo sen la kapo kaj sen la ekstremaj membroj. - 3. Parto de solida geometria figuro, restanta post kiam oni fortranĉis la supron : trunko de piramido. Trunketo. Facile fleksebla trunko de malgrandaj vegetaĵoj : trunketo de tritiko.
Trupo. Tutaĵo de la artistoj de teatro : opera trupo.
Trusto. Grandega sindikato de fabrikantoj, akaparantaj ĉiujn produktaĵojn de unu industrio, por altigi la prezon.
Truto (Zool.). Ostfiŝo manĝebla el la familio de l’ salmoj (Trutta fario).
Tualeto. Tutaĵo de objektoj, per kiuj oni sin vestas : eleganta tualeto, bala tualeto. Tualetejo. Ĉambro, kie oni sin vestas.
Tubo. Malplena cilindra korpo : lada tubo, vitra tubo, kamentubo.
Tubero. Globforma korpo sur la surfaco aŭ en la interno de alia korpo : tubero sur la frunto.
Tuberkulo (Med.). Malgranda tubero, kreskanta en la lokoj, kie la baciloj de la tuberkulozo penetris en la histojn.
Tuberkulozo (Med.). Infekta malsano, kaŭzata de la bacilo de Koch kaj evoluanta en diversaj organoj, precipe en la pulmoj.
Tufo. Kolekto de maldikaj, longformaj objektoj : tufo de herboj.
Tuj. - 1. Post tre mallonga tempo, senprokraste : Ili tuj venis post via foriro. Atendu, la patro tuj venos. - 2. En tre malgranda interspaco de io, tre proksime apud io : tuj post la ĝardeno, tuj apud la trotuaro. Tuja. Okazanta tuj.
Tuko. Peco de teksaĵo, ordinare rektangula, por speciala celo : tablotuko, naztuko, litotuko.
Tulo. Maldika, malpeza, diafana teksaĵo retosimila.
Tulipo (Bot.). Bulba vegetaĵo el la familio de la liliacoj, kun belaj grandaj floroj (Tulipa).
Tumoro. (Med.). Patologiaj histoj, kreskantaj en la organismo : La kankro estas mortiga tumoro.
Tumulto. Brua, senorda movado kaj kurado de homamaso. Tumulta. Plena de tumulto.
Tunelo. Subtera galerio por fervojo, por tramvojo : la Simplona tunelo.
Tuniko. Ĉe la antikvuloj suba vesto kun mallongaj manikoj, atinganta ĝis la genuoj.
Turo. Tre alta, malvasta konstruaĵo : turo de preĝejo. Lumturo. Turo kun granda lanterno por lumigi la maron.
Turbo. Infana ludilo, turnata sur la tero per batoj de vipo.
Turbano. Turka kapvesto, konsistanta el tuko, volvita ĉirkaŭ la kapo.
Turbino. Motoro, konsistanta el horizontala rado, movata de la akvo.
Turdo (Zool.). Birdo kantanta el la vico de l’ paseroj (Tardus).
Turismo. Sporto de la vojaĝoj.
Turisto. Persono, vojaĝanta por sia plezuro.
Turkiso. Nediafana multekosta ŝtono, verdete-blua.
Turmenti. Kaŭzi doloron, suferon : La kato turmentas la kaptitan muson. Turmento. Ago de tiu, kiu turmentas.
Turni. - 1. Movi objekton ĉirkaŭ ĝia propra akso : turni la kapon dekstren; turni la paĝojn de libro; turni radon de maŝino - 2. (Fig.) : Turni la rigardon, turni la atenton, sin turni al iu kun peto. Turniĝi. Moviĝi ĉirkaŭ sia propra akso : La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la suno. Kapturno. Sento de perdo de la egalpezo. Komparu :Tordi, ruli.
Turniro. Publika vetbatalo de kavaliroj en la mezaj jarcentoj.
Turto (Zool.). Migranta birdo el la familio de l' kolomboj (Turtur auritus).
Tuso. Rapida kaj brua elspiro, kaŭzita de l' ekscito de la muka membrano de la spira tubo. Tusi. Rapide kaj brue elspiri kaŭze de l’ ekscito de la muka membrano de la spira tubo : La ftizuloj multe tusas.
Tuŝi. - 1. Almeti la fingrojn al io : Ne tuŝu la hundon, ĝi estas fava! - 2. Mencii, diri nemulte pri io, parolante pri aliaj aferoj : tuŝi demandon en artikolo. - 3. Ŝanĝi : netuŝebla fundamento de Esperanto. - 4. Tuŝi la koron, kortuŝi : kaŭzi emocion, eksciti kompaton : tuŝanta, kortuŝanta sceno. Tuŝeti. Tre delikate, apenaŭ senteble tuŝi : tuŝeti la vangon de infano.
Tuta. En ĉiuj siaj partoj, nedividita : manĝi tutan panon; la tuta mondo, la tuta popolo. Tute. Plene, komplete : Mi estas tute trankvila. Tute ne. Eĉ en la plej malalta grado ne : Mi tute ne timas. Tuto. Objekto, afero en ĉiuj siaj partoj, nedividita : La tuto estas pli granda, ol ĉiu el ĝiaj partoj. Tuteco. Abstrakta ideo de tuto : konsideri demandon en ĝia tuteco. Tutaĵo. Ĉiuj kune, konsiderataj kiel unu : La tutaĵon de la ŝipoj de lando oni nomas ŝiparo. Komparu : Kompleta, plena.