Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/Litero V

El Vikifontaro
de
(p. 168-174)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  U
Z  ►
V


Vadi. Paŝi en akvo, en mola substanco : vadi en koto, en neĝo, en sablo.


Vaflo. Plata kuko, bakita inter du feraj ladoj.


Vagi. Iri de unu loko en alian sen difinita celo. Vagisto. Vaganta, senhejma, senokupa homo. Komparu : Migri.


Vagono. Surrela veturilo : fervoja vagono. Vagonaro. Aro de vagonoj, kunigitaj unu kun alia kaj tirataj de la sama lokomotivo.


Vaki. Esti libera (pri ofico) : En nia oficejo estas nun vakantaj lokoj.


Vakcinio (Bot.). Arbeto el la samnoma familio; ĝiaj beroj estas uzataj por konfitaĵo (Vaccinium Vitis idaea).


Vakciniacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : mirtelo. vakcinio.


Vakso. Flava substanco, el kiu la abeloj konstruas sian loĝejon. Vaksi. Ŝmiri per vakso : vaksi la plankon. Vakstolo = Laktolo. Sigelvakso. Substanco farata el ŝelako, rezino kaj vakso, uzata por sigeloj.


Valo. Loko inter montoj.


Valeriano (Bot.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio; ĝia radiko estas uzata en la medicino (Valeriana officinalis).


Valerianacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : valeriano.


Valizo. Leda, fermebla kesto por vojaĝo.


Valoro. Mezuro, grado de la uzebleco de io : La oro havas neniun valoron en la dezerto. Valori. Havi valoron. Valora. Kiu valoras. Multvalora. Kiu multe valoras : Koran dankon por via multvalora kunlaborado! Komparu : Kosto, prezo.


Valso. - 1 . Turndanco de germana deveno je la tempo 3/4. - 2. Melodio laŭ kiu oni dancas la valson. Valsi. Danci la valson.


Valuto. - 1. Valoro de kambio. - 2. Valoro de papera mono en metalaj unuoj aŭ laŭ la kurso.


Vampiro. - 1. (Zool.). Speco de granda vesperto, vivanta en la tropika Ameriko. (Vampyrus spectrum). - 2. Fabela monstro, suĉanta sangon el la homoj kaj bestoj. - 3. Persono, sin riĉiganta per la laboro kaj propraĵo de aliaj.


Vana. Ne atinganta la rezultaton, senefika : Ĉerpi akvon per kribrilo estas vana laboro. Vane. En vana maniero, sen rezultato, sen efiko.


Vanadio (Ĥem.). V. Ĥemia elemento, arĝente-blanka metalo, uzata por la fabrikado de nigraj inkoj kaj farboj.


Vandalo. Barbaro, detruanta monumentojn de la artoj kaj sciencoj. Vandala. De vandalo, havanta le econ de vandalo : vandala ago.


Vandalismo. Emo detrui monumentojn de la artoj kaj sciencoj.


Vanelo (Zool.). Malgranda birdo el la vico de la longkruraj (Vanellus cristatus).

Vango. Flanka parto de la vizaĝo : kisi je la vango. Vangharoj. Haroj, kovrantaj la vangojn de l’ viroj. Vangofrapo. Bato per la mano je la vango. Vangofrapi. Doni al iu vangofrapon.


Vanilo (Bot.). Parazita vegetaĵo el la familio de l’ orkideacoj; ĝiaj fruktoj estas uzataj kiel bonodora spicaĵo (Vanilla planifolia).


Vanta. - 1. Senvalora, negrava, nedaŭra : Ĉio estas vanta kompare kun la eterneco. - 2. Amanta posedi kaj montri vantajn aferojn : vanta virino. Vanteco. Eco de tio, kio estas vanta. Vantaĵo. Objekto, afero vanta.


Vaporo. Gaso, formiĝinta el varmigita fluidaĵo : vaporo de la akvo, vaporo de l' etero. Vaporigi. Fari ion vaporo : vaporigi akvon en kaldrono. Vaporiĝi. Fariĝi vaporo : La akvo abunde vaporiĝas dum la someraj varmegoj. Vaporŝipo. Ŝipo, movata de la akva vaporo. Vaporbano. Bano en akva vaporo. Vaporbanejo. Loko por vaporbanoj : En Rusujo ĉiu kamparano posedas sian vaporbanejon.


Varbi. - 1. Instigi iun sin enskribi en la armeon : varbi soldatojn. - 2. Instigi iun sin enskribi en partion, akcepti doktrinon : varbi samideanojn. Varbo, varbado. Ago, agoj de tiu, kiu varbas.


Varii. Ŝanĝiĝi, esti diversa laŭ la cirkonstancoj; esti jen tia, jen alia : La temperaturo senĉese varias hodiaŭ. Varia. Diversa laŭ la cirkonstancoj; jen tia, jen alia.


Variolo (Med.). Infekta, febra malsano, karakterizata de pustuloj de la haŭto, lasantaj post sia malapero malgrandajn cikatrojn.


Varmo. - 1. Sento, kiun kaŭzas brulanta korpo, la sunaj radioj k. s. je la nervoj de nia haŭto. - 2. Fizika fenomeno, de kiu leviĝas la temperaturo de korpo : La varmo estas ondforma, laŭlonga vibrado de la molekuloj de korpo. Varma. - 1. Havanta aŭ transdonanta la varmon : varma haŭto, varma klimato. - 2. Konservanta la varmon : varma vesto. Varmigi. Fari ion varma : varmigi akvon. Varmiĝi. Fariĝi varma : La aksoj varmiĝas dum la veturado. Varmego. Tre forta varmo : tropika varmego. Varmega. Tre varma; kies temperaturo estas multe pli alta, ol tiu de nia korpo : varmega ruĝa fero. Varmeta. Iom varma; kies temperaturo estas iom pli alta, ol tiu de nia korpo : lavi vundon per varmeta akvo. Malvarmo. Sento, kiun kaŭzas la glacio, la vintra aero, k. s. Malvarma. Havanta aŭ transdonanta malvarmon. Malvarmego. Tre forta malvarmo : siberia malvarmego. Malvarmumi. Fariĝi malsana de malvarmo.


Varti. Gardi kaj zorgi malgrandan infanon : La virinoj pli bone vartas, ol la viroj. Vartistino. Virino, kies okupo estas varti. Komparu : Flegi.


Vasalo. En la mezaj jarcentoj posedanto de bienoj, paganta tributon al la regnestro, de kiu li ricevis ilin.


Vasta. Havanta grandajn dimensiojn, povanta enteni multe : vasta ĉambro, vasta vesto, vasta programo. Vasteco. Eco de tio, kio estas vasta. Plivastigi. Fari ion pli vasta : plivastigi manikon. Malvasta. Havanta malgrandajn dimensiojn, povanta enteni malmulte : malvasta kesto, malvasta spirito. Vaste. En vasta maniero. Disvastigi. Fari ion vasta en ĉiuj direktoj, vaste diskonigi ion : disvastigi famon.


Vato. Kotono, uzata por esti lokita sub la ŝtofo de vesto aŭ por bandaĝoj.


Vazo. Ujo argila, metala, ligna k. t. p., de plej diversa grandeco kaj formo, destinita por diversaj substancoj, fluidaj aŭ solidaj : glaso, supujo, florvazo, lavvazo.


Vazelino. Graso, produktata el kruda petrolo kaj uzata por ŝmiri la haŭton, por pomadoj.


Ve. Ekkria partikulo, esprimanta ofendon pro malfeliĉo : Ho ve al mi, malfeliĉa!


Vegeti. - 1. Vivi vivon, konsistantan je sinnutrado, digestado kaj konservado de la speco : La arbo vegetas. - 2. Vivi vivon mizeran, senesperan : vegeti en la provinco. Vegetaĵo. Estaĵo vegetanta : arbo, herbo, fungo, ŝimo.


Vegetara. Konsistanta nur el vegetaĵoj, legomoj (pri manĝaĵoj) : vegetara dieto. Vegetaristo. Persono, manĝanta nur vegetaĵojn.


Vegetarismo. Sistemo de sinnutrado ekskluzive per vegetaĵoj.


Vejno. - 1. Angio, kondukanta la sangon de la histoj al la koro. - 2. Longa, mallarĝa parto vejnosimila, en ligno, ŝtono, tero. Vejna. De vejno, el vejnoj : vejna sistemo, vejna sango.


Veki. - 1. Interrompi ies dormon : veki iun el profunda dormo. – 2. Vigligi : veki la atenton de la aŭskultantoj. Veko. Ago de tiu, kiu vekas. Vekiĝi. Rekonsciiĝi el dormo : vekiĝi frumatene. Vekiĝo. Stato de tiu, kiu vekiĝas. Vekhorloĝo. Horloĝo kun sonorilo por veki.

Verto. - 1. Trabeto por porti du sitelojn sur la ŝultroj. - 2. Transversa trabeto de ordinara pezilo.


Velo. Granda tola tuko, kiun oni streĉas ĉe la mastoj por kapti la venton. Velŝipo. Ŝipo, movata de la vento per la veloj. Velveturi. Veturi en velŝipo.


Veleno. Bela, brila, rigida papero, similanta pergamenon.


Velki. Perdi la vivsukojn, vivfreŝecon : velkinta floro, velkinta vizaĝo, velkinta koloro.


Velocipedo. Malgranda veturilo por sin mem transporti per mekanismo, movata per la piedoj : durada, trirada velocipedo.


Veluro. Teksaĵo, provizita sur unu flanko per mallongaj, densaj, rekte starantaj, brilaj haroj. Velura. El veluro, similanta veluron : velura veŝto, velura mano.


Veni. Atingi lokon precize difinitan; atingi lokon, kien oni iras : Venu al mi! La armeo venis en la urbon nokte. Venigi. Mendi, inviti, ke io venu : venigi libron; venigi kuraciston. Deveni. Veni de, esti ido, esti rezultato : La Italoj devenas de la antikvaj Romanoj. La patologia graseco devenas de abunda manĝo kaj de manko de la movado. Kunveni. Veni ien por kune resti tie, por kune fari ion : La partoprenantoj de la ekskurso kunvenos en la stacidomo. La societanoj kunvenas hodiaŭ por elekti sian estraron. Kunveno. Kolektiĝo por speciala celo : kunveno de pacifistoj. Kunsidi. Kunveni por diskuti ion : La komitato kunsidis dek fojojn dum la pasinta jaro. Kunsido. Kunveno por diskuti ion : kunsido de la parlamento. Reveni. Veni tien, de kie oni foriris : reveni hejmen. Reveno. Veno tien, de kie oni foriris.


Vendi. Cedi ion por interkonsentita prezo : vendi ĉapelon por dek frankoj. Vendo, vendado. Ago, agoj de tiu, kiu vendas. Vendejo. Loko, kie oni vendas. Vendebla. Kio povas esti vendita : En la nunaj tempoj ĉio estas vendebla, ĉio aĉetebla. Revendi. Vendi tion, kion oni aĉetis : revendi pli kare, ol oni aĉetis.


Vendredo. Sesa tago de la semajno. Vendrede. Dum vendredo : Vendrede oni fastas.


Veneno. Substanco, detruanta la funkciojn de la vivo : Fosforo estas mortiga veneno. Veneni. - 1. Detrui la funkciojn de la vivo per veneno; mortigi per veneno : veneni rabian hundon. - 2. Almiksi venenon : veneni vinon. - 3. Fari malfeliĉa, malagrabla : Infano, vi venenas mian maljunecon! Veneni plezuron.


Venera (Med.). Malsano seksa kaj devenanta de seksa rilato : venera ulcero.


Venĝi. Fari al iu saman malbonon, kiu estis farita de li al ni aŭ al personoj, karaj por ni : venĝi al iu la ofendon, venĝi sin, venĝi amikon. Venĝo. Ago de tiu, kiu venĝas. Venĝema. Havanta inklinon venĝi : venĝema malamiko.


Venki. Superi en batalo : Nia armeo venkis la matamikojn. La laŭreato facile venkis ĉiujn poetojn en la konkurso. Venko. Sukceso en batalo : Ankoraŭ unu tia venko, kaj mi restos sen armeo! Malvenko. Malsukceso en batalo.


Vento. Movado de la atmosfera aero : suda varma vento. Ventego. Tre forta vento, ordinare akompanata de pluvo. Komparu : Fulmotondro. Ventumi. Refreŝigi, movante la aeron al iu : sin ventumi. Ventumilo. Objekto, instrumento por ventumi.


Ventoli. Refreŝigi la aeron en fermita spaco : ventoli tunelon. Ventolilo. Aparato por ventoli. Komparu : Aerumi.


Ventro (Med.). Parto de la korpo, kie estas la intestoj, inter la brusto kaj la seksaj organoj. Ventroparolisto. Persono, scianta paroli tiamaniere, ke la movoj de la lipoj estas nerimarkeblaj kaj ŝajnas, ke la voĉo venas de la ventro.


Vera. - 1. Akorda kun tio, kio estas, kun la faktoj : vera rakonto. - 2. Ne ŝajna, ne falsita, ne imitita : vera amiko, vera pentraĵo de Rafaelo. Vero. Abstrakta ideo de io vera : La vero ĉiam venkas. Vereco. Eco de tio, kio estas vera : Vi ne havas la rajton dubi je la vereco de miaj vortoj. Verama. Kiu amas la veron kaj ĉiam ĝin diras.


Verando. Speco de laŭbo kun fenestroj, konstruita ĉe domo. Komparu : Balkono, teraso.


Verbo. Vorto, esprimanta la staton aŭ agon de la subjekto kaj la tempon de ili : la suno lumas; la birdo forflugis; la patro venos.


Verbeno (Bot.). Vegetaĵo ornama el la samnoma familio (Verbena).


Verda. Havanta la koloron, identan kun tiu de la herbo, de la folioj de la arboj k. t. p. : la verda standardo. Verdo. Verda koloro : La verdo rapide velkas. Verdaĵo. Objekto, objektoj verdaj : la verdaĵo de la kampoj. Verdeta. Havanta koloron kun verda nuanco.


Verdigro. (Ĥem.). Acetato de l’ kupro (veneno), verda farbo.

Verdikto. - 1. Decido de la juĝantaro pri la kulpeco de la akuzito kaj pri la puno : severa verdikto. - 2. Decido de iu ajn juĝantaro : la verdikto en konkurso.


Vergo. Maldika fleksebla branĉeto, maldika fleksebla bastoneto : betula vergo, fera vergo. Komparu : Branĉeto.


Verki. Produkti, krei ion novan en scienco aŭ arto : verki novelon, verki operon. Verko. Scienca aŭ arta kreaĵo : la verkoj de Newton, de Dante. Verkado. Okupo, laboro de tiu, kiu verkas. Verkisto. Homo, kies okupo estas verki, aŭtoro.


Vermo (Zool.). Mola, longforma, senmembra besto : solitero, askarido. Vermoforma. Havanta formon de vermo.


Vermiĉelo. Maldikaj pastaj strioj, manĝataj kun supo.


Vermuto. Blanka vino, en kiu estas infuzitaj diversaj maldolĉaj substancoj.


Verso. Frazo, kolekto de vortoj, ritme ordigitaj kaj okupantaj unu linion skribe aŭ prese. Versaĵo. Poezia verko, verkita en versoj : la versaĵoj de Zamenhof. Versi. Verki, fari versojn. Versisto. Aŭtoro de versoj.


Versto. Rusa mezuro de la longeco de la vojoj (1067 m.).


Verŝi. Fluigi el vazo en vazon : verŝi akvon el kruĉo en glason. Disverŝi. Verŝi en diversajn flankojn, precipe pro nelerta movo : disverŝi inkon sur paperojn. Surverŝi. Verŝi sur ion, precipe por refreŝigi vegetaĵon, por forigi polvon : surverŝi floron, surverŝi vojon. Transverŝi. Verŝi el unu loko, vazo en alian : transverŝi teon.


Verto (Anat.). Supro de la kapo.


Vertebro (Anat.). Ĉiu el la ostoj, el kiuj konsistas la osta kolono de l’ kolo kaj de la dorso. Vertebra. - 1. De vertebro : vertebra truo. - 2. Havanta vertebrojn : vertebra besto. Vertebrulo. Besto, havanta vertebrojn : kvarpiedulo, birdo, fiŝo.


Vertikala. Havanta la direkton, perpendikularan al la horizontala : havanta la direkton de ŝnuro, ĉe kies ekstremo pendas peza objekto. Vertikale. En vertikala direkto.


Veruko. Malgranda elkreskaĵo de la haŭto, ordinare sur la vizaĝo aŭ sur la manoj.


Vervo. Fervora kaj viva skrib- aŭ parolmaniero; viva inspiro de verkisto : paroli kun vervo. Komparu : Aplombo, emfazo, patoso.


Vespo (Zool.). Insekto el la familio de la himenopteroj, vivanta en societoj aŭ aparte (Vespa).


Vespero. Tempo de la subiro de la suno gis la apero de la nokta mallumo. Vespera. De vespero : vespera horo, vespera silento. Vespere. Dum vespero.


Vesperto (Zool.). Speco de mambesto, posedanta flugaparaton - fluganta muso (Vespertilio murinus).


Vesto. Ĉio, kion oni portas sur si por kovri la korpon : pantalono, jupo, jako, palto. Vesti. Meti sur iun veston : vesti infanon, sin vesti per surtuto. Vestejo. Loko, ĉambro, kie oni konservas, kie oni lasas la vestojn : Ŝia vestejo estas plena, kaj ĉiam ŝi plendas, ke ŝi havas nenion por sin vesti. La ĉapelo ĝenos vin dum la spektaklo, lasu ĝin en la vestejo. Senvestigi. Demeti veston : sin senvestigi antaŭ la bano.


Vestiblo. Parto de domo, tra kiu oni eniras de ekstere en la aliajn partojn, ĉambrojn. Komparu : Antaŭĉambro.


Veŝto. Senmanika vira brustvesto, kiun oni portas sub la jako, sub la redingoto.


Veto. Interkonsento de du diskutantaj personoj, ke tiu, kiu montriĝos malprava, pagos al la alia antaŭe difinitan sumon. Veti. Fari veton : Mi vetas kun vi dek frankojn, ke morgaŭ pluvos. Veti dek frankojn kontraŭ unu. Vetbatali. Batali pro veto, kiu estos la venkinto. Vetkuri. Kuri pro veto, kiu la unua atingos la celon.


Vetero. Stato de la atmosfero koncerne ĝian temperaturon, malsekecon, ventojn k. t. p. : bela vetero, konstanta vetero.


Veterano. - 1. Malnova soldato : la lastaj veteranoj de la militoj de Napoleono. - 2. Homo, kiu maljuniĝis, plenumante profesion : oficisto veterano.


Veterinaro. Bestkuracisto.


Veturi. Esti transportata de unu loko al alia per speciala ilo : veturi en kaleŝo, em vagono, sur ŝipo; kaleŝo, ŝipo, biciklo veturas. Veturigi. Transporti iun de unu loko al alia per speciala ilo : veturigi grenon al bazaro. Veturigisto. Homo, kiu direktas veturilon. Veturilo. Ilo, per kiu oni veturas, precipe tia ilo kun radoj. Glitveturilo. Veturilo, kiu anstataŭ radoj havas lignajn trabetojn por gliti sur la neĝo. Elveturi. Veturi el iu loko kaj ĝin forlasi : La artilerio elveturis el la citadelo hieraŭ. Enveturi. Veturi en iun lokon kaj ĝin atingi : La kavalerio enveturis en la urbon. Traveturi. Veturi tra io kaj atingi ĝian ekstremon : Traveturi la tutan Eŭropon.

Transveturi. Veturi trans ion kaj atingi ĝian alian flankon : transveturi ponton. Reveturi. Veturi tien, de kie oni venis : reveturi patrujon. Aer-, mar-, velveturi. Veturi en la aero, sur la maro, per velŝipo.


Veziko. - 1. Membrana sako : urina veziko, naĝveziko. - 2. Objekto, similanta vezikon : gasa veziko en la botanta akvo.


Veziro. Turka ministro.


Vi. Pronomo de la dua persono de l' ununombro (ĝentila formo anstataŭ ci) kaj de la dua persono de l’ multenombro.


Viadukto. Ponto sur arkadoj, konstruita super vojo.


Viando. Manĝebla substanco, kovranta la ostojn de l’ bestoj kaj konsistanta el muskoloj. Komparu : Karno.


Vibro. Tremo de sonanta korpo : vibroj de frapita kordo. Vibri. Fari vibrojn : Ju pli alta estas la tono, des pli rapide vibras la molekuloj.


Viburno (Bot.). Arbeto el la familio de la kaprifoliacoj, kun blankaj floroj kaj ruĝaj fruktoj (Viburnum).


Vico. - 1. Linio, sur kiu estas dismetita serio de objektoj aŭ personoj, unu flanke de alia aŭ antaŭ alia : unua vico de seĝoj en teatro, vico de soldatoj en taĉmento, vico de arboj en ĝardeno. - 2. Momento en serio de agoj intersekvaj, en kiu estas plenumata ĉiu el ili : Nun estas via vico paroli. Vic-. Prefikso por esprimi anstataŭanton vicprezidanto, vicreĝo.


Vicio (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ fabacoj (Vicia).


Vidi. - 1. Percepti per la okuloj : Mi vidas ŝipon sur la lago. La blindulo vidas nenion. - 2. Koni, kompreni : Dio vidas la fundon de nia koro. Nun oni vidas, kion celis la tuta agitado. - 3. Rimarki : Mi vidas, ke vi ne estas malsata. Vidado. Vidkapablo. Vidaĵo. Tio, kion oni vidas : Kia bela vidaĵo! Videbla. Kiu povas esti vidata : Multaj steloj ne estas videblaj per nearmita okulo. Vidinda. Kiu meritas esti vidata : vidinda pentraĵo. Vidpunkto. - 1. Loko, de kiu oni rigardas objekton : La pejzaĝo estis plej pentrinda de alta vidpunkto. - 2. Maniero konsideri aferon : La konkludo dependas de la vidpunkto. Antaŭvidi. Scii, koni de antaŭe : antaŭvidi la sorton. Ekvidi. Rimarki per la vido. Revidi. Vidi tion, kion oni jam vidis : revidi amikon post longa foresto. Revido. Ago de tiu, kiu revidas, de tiuj, kiuj revidas, de tiuj, kiuj revidas unu alian : ĝis revido! Travidi. Vidi tra io : travidi glason. Travidebla. Tra kiu io povas esti vidata : travidebla akvo. Komparu : Rigardi.


Vidvo. Viro, kiu perdis sian edzinon kaj ne reedziĝis. Vidvino. Virino, kiu perdis sian edzon kaj ne reedziniĝis. Vidva. Perdinta edzon aŭ edzinon kaj ne reedziĝininta aŭ ne reedziĝinta. Vidveco. Stato de tiu, kiu estas vidva.


Vigla. - 1. Vekiĝinta el bona dormo kaj tial freŝa, gaja, plena de fortoj : vigla homo, vigla vizaĝo. - 2. Freŝa, plena de fortoj, energia : vigla ĉefo, vigla propagando. Vigle. En vigla maniero, vive : vigle labori. Vigleco. Eco de tiu, kiu estas vigla. Vigligi. Fari iun vigla.


Vikario. Pastro, helpanta kaj anstataŭanta paroĥestron.


Vikuno (Zool.). Amerika remaĉulo similanta lamon, kun delikata lano. (Auchenia vicunna).


Vilo. Tufo de haroj, de fadenoj, dependantaj de supraĵo.


Vilaĝo. Aro de domoj, pli malgranda kaj simpla, ol urbo, kaj loĝata precipe de kamparanoj. Vilaĝano. Loĝanto de vilaĝo.


Vino. Alkohola trinkaĵo, produktata el suko de samnomaj beroj : blanka vino, ruĝa vino. Vinbero.


Vinagro. Acidigita vino, uzata kiel spicaĵo : salato kun vinagro.


Vindi. Ĉirkaŭvolvi suĉinfanon per tuko.


Vinjeto. Malgranda ornamanta desegnaĵo en la komenco aŭ en la fino de libro, de ĉapitro; desegnaĵo, ornamanta paĝojn, en formo de kadro.


Vinkto. Fera najlo kun larĝa kapo por kunigi ferajn pecojn. Vinkti. Kunigi per vinkto.


Vintro. La plej malvarma el la kvar sezonoj de la jaro, de la plej mallonga decembra tago ĝis la marta tagnoktegaleco. Vintra. De vintro, havanta la ecojn de vintro : vintra temperaturo.


Violo (Bot.). Herba vegetaĵo, kun belaj bonodoraj floroj, el la samnoma familio (Viola).


Violacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : violo.


Violono. Kvarkorda arĉa instrumento : violono de Stradivarius, ludi violonon. Violonisto. Artisto ludanta violonon.


Violonĉelo. Granda kvarkorda arĉa instrumento. Violonĉelisto. Artisto ludanta violonĉelon.

Vipo. Ilo por bati, konsistanta el bastono, al kies ekstremo estas ligita ŝnuro aŭ rimeno. Vipi. Bati per vipo.


Vipuro (Zool.). Speco de venena serpento (Vipera).


Viro. Homo aŭ besto apartenanta al la forta sekso (kontraŭo de la virino, de la ino); en matura aĝo (kontraŭo de la infano, de l’ knabo). Virino. Homo aŭ besto apartenanta al la malforta sekso, en matura aĝo. Vireco. Eco de tiu, kiu estas viro. Virineco. Eco de tiu, kiu estas virino : « la eterna virineco ». Vira. De viro, havanta la karakterizajn trajtojn de viro : vira vizaĝo. Virina. De virino, havanta la karakterizajn trajtojn de virino.


Virga. - 1. Kiu ne havis ankoraŭ seksajn rilatojn : virga knabino. - 2. Ne esplorita, ne kulturita : virga arbaro, virga tero. Virgeco. Eco de tiu, kiu estas virga. Virgulo. Viro virga. Virgulino. Virino virga.


Virto. Konstanta emo de la animo fari bonon, plenumi la devojn : honesteco, ĉasteco. Virta. Posedanta virton, virtojn. Malvirto. Konstanta emo de la animo fari malbonon, ne plenumi la devojn : maldiligenteco. Malriĉeco ne estas malvirto. Malvirta. Posedanta malvirton, malvirtojn.


Virtuozo. - 1. Artisto, posedanta grandan talenton por plenumi muzikajn verkojn : Paganini estis granda virtuozo. - 2. Homo, posedanta grandajn kapablojn por fari ion : virtuozo de sporto. Virtuozeco. Eco de tiu, kiu estas virtuozo.


Visko (Bot.). Dukotiledona senpetala parazita vegetaĵo (Viscum album).


Viskio. Amerika brando.


Visto. Kartludo por kvar personoj, dividitaj en du partiojn.


Viŝi. Purigi objekton, forigante de ĝi polvon, malsekecon per frotado : viŝi tablon post la tagmanĝo, viŝi polvon de tablo. Komparu : Froti, grati, skrapi.


Vitro. - 1. Perfekte travidebla, facile rompebla substanco, produktata per fando de silika sablo kun potaso aŭ sodo. - 2. Diversaj objektoj, faritaj el vitro : fenestra vitro, okulvitroj. Vitra. El vitro : vitra glaso.


Vitriolo (Ĥem.). Sulfurika acido, sulfurika salo.


Vivi. Havi la bazon de sia aliiĝo kaj evoluo en si mem, konservante malgraŭ ili la esencan formon : La bestoj kaj vegetaĵoj vivas, la mineraloj ne vivas. Vivo. Stato de tio, kio vivas. Viva. Vigla, rapidmova, energia : viva disputo, viva maljunulo. Vivanta. Kiu vivas : vivanta estaĵo. Ĝisvivi. Vivi ĝis iu momento : La patrino ne ĝisvivis la edziĝon de sia filo. Postvivi. Vivi ankoraŭ post ies morto : postvivi sian filon. Revivigi. Fari iun ree vivanta; redoni al iu la vivon : revivigi droninton. Travivi. Pasigi vivante : travivi la junecon en malliberejo.


Vizo. Surskribo sur pasporto, atestanta ĝian aŭtentikecon. Vizi. Fari vizon.


Vizaĝo. Antaŭa parto de la kapo de l' homo : vizaĝo ronda, ovala; ridanta vizaĝo.


Vizio. Objekto, kiun oni imagas vidi, dank'al trompo de la vidsento. Komparu : Fantomo.


Viziero. Movebla ŝirmilo de kasko.


Viziti. - 1. Iri en ies hejmon, por lin vidi : viziti dimanĉe la konatojn. - 2. Ofte, regule iri ien : viziti klinikon, viziti lernejojn. Vizito. Ago de tiu, kiu vizitas : kondolenca vizito. Vizitanto. Persono, kiu vizitas : Sinjorino ne akceptas hodiaŭ la vizitantojn. Komparu : Gasto.


Voĉo. - 1. Kapablo produkti sonojn per la laringo : La fiŝoj ne posedas voĉon. - 2. Sono, produktata de la laringo : De malproksime estis aŭdeblaj homaj voĉoj. - 3.Parto de muzika verko, harmonie akordiĝanta kun la aliaj partoj, samtempe ludataj aŭ kantataj : violona voĉo de simfonio. - 4.Esprimo de sia deziro, opinio en kunveno, kunvokita por elektoj, decidoj : La prezidanto estis elektita per 90 voĉoj el 95. La projekto estis akceptita per granda plimulto de la voĉoj. Voĉdoni. Esprimi sian deziron, opinion en kunveno, kunvokita por elektoj, decidoj. Unuvoĉe. Per ĉiuj voĉoj : La propono estis akceptita unuvoĉe.


Vojo. - 1. Spaco, sur kiu oni sin movas, irante de unu loko al alia : vojo de planedo. La vojo de Barcelono Peterburgon estas longa. - 2. Loko, speciale preparita por iri aŭ veturi sur ĝi de unu loko al alia : pavimita vojo. - 3. Rimedo : plej bona vojo por fariĝi riĉa.


Vojaĝi. Iri, veturi en malproksiman landon, urbon : vojaĝi eksterlandon. Vojaĝo. Ago de tiu, kiu vojaĝas : La vojaĝoj estas agrablaj kaj instruaj. Vojaĝanto. Persono, kiu vojaĝas.

Voki. - 1. Eligi laŭtajn sonojn, kiel signon, ke iu devas veni : voki helpanton kontraŭ rabisto. - 2. Inviti, sciigi, ke iu venu : voki kuraciston. Voko. Vortoj, voĉo de tiu, kiu vokas. Kunvoki. Voki, por ke oni kunvenu. Revoki. Voki, por ke iu revenu : revoki forsenditan serviston.


Vokalo. - 1. Sono de la homa parolo, kiu povas esti elparolita aparte, sen helpo de alia sono. - 2. Signo, esprimanta tian sonon : La esperanta alfabeto posedas 5 vokalojn : a, e, i, o, u.


Vokativo. Kazo por esprimi personon, kiun oni vokas, al kiu oni parolas : Amiko, rapide ĉi tien! Ho Katerino, vi forlasis min !


Volo. Anima funkcio, kiu antaŭiras la homajn agojn kaj estas la kaŭzo de la homaj movoj; kapablo, dank’ al kiu oni decidiĝas fari aŭ ne fari ion : Ĉu la homo posedas liberan volon? Voli. Spirite decidiĝi fari aŭ ne fari ion : Mi ne volas paroli kun vi. Kiu volas, tiu povas. Vole... nevole. Ĉu oni volas aŭ ĉu oni ne volas; devigite : Vole nevole li devis cedi. Kontraŭvole. Kontraŭ sia volo. Laŭvole. Laŭ sia volo, laŭ sia elekto. Memvole. Laŭ sia propra volo : memvole sin enskribi en la armeon. Komparu : Deziri.


Volframo (Ĥem.). Wo. Ĥemia elemento, metalo de ŝtala koloro; ĝi estas uzata por farboj kaj en kunfandaĵoj kun ŝtalo.


Volonte. Akorde kun sia volo, inklino, kaj tial kun ĝojo kaj plezuro : Volonte mi akceptas vian proponon promeni en la arbaro.


Volumo. Libro, literatura verko aŭ gia parto, aparte bindita aŭ broŝurita : Romano en du volumoj. Du-, tri-, multvoluma. Konsistanta el du, tri, multe da volumoj.


Volumeno (Geom.). Spaco, okupata de korpo : El ĉiuj korpoj, havantaj egalajn surfacojn, la sfero havas La plej grandan volumenon. Komparu : Amplekso, enhavo.


Volupto. La plej alta senta plezuro, precipe seksa. Voluptama. Amanta la volupton.


Volvi. Ĉirkaŭmeti ion rondforme aŭ serpentlinie : volvi ŝnuron ĉirkaŭ bastono, volvi tukon ĉirkaŭ la brusto. Malvolvi. Demeti ion volvitan : malvolvi tukon de la kapo. Volvaĵo. Fadenoj, globforme volvitaj : volvaĵo de lano.


Vomi. Elĵeti tra la buŝo enhavon de la stomako : vomi de la ebrieco. Vomo. Ago de tiu, kiu vomas : La apomorfino kaŭzas la vomon. Vomiga. Kaŭzanta vomon : vomiga medikamento.


Vorto. Sono aŭ kolekto de sonoj de la homa voĉo, esprimanta ideon. Vortaro. Vortoj de lingvo, en alfabeta ordo, kun difino de ilia senco aŭ kun traduko en alian lingvon : Universala vortaro de Esperanto. Laŭvorte. Precize laŭ la senco de ĉiu vorto; vorto post vorto : traduki laŭvorte.


Vosto. Libera ekstremo de la spino de la vertebruloj; posta parto de la korpo de bestoj : vosto de ĉevalo, vosto de serpento. Vostforma. Havanta formon de vosto.


Vualo. Delikata, diafana teksaĵo, precipe por kovri la vizaĝon de l’ virinoj. Vuali. - 1. Kovri per vualo. - 2. Kovri : La nuboj vualas la sunon.


Vulgara. Ĝenerale uzata de la popolo, triviala : vulgara esprimo. Vulgare. En vulgara maniero. Vulgareco. Eco de tio, kio estas vulgara. Komparu : Banala.


Vulkano. Monto, el kies supro eliĝas lafo : Vezuvio.


Vulpo (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ hundoj, kun flava felo kaj longa vosto : ruza kiel vulpo (Canis vulpes).


Vulturo (Zool.). Speco de taga raba birdo (Vultur).


Vundo. Superforta disigo de la histoj : tranĉvundo, pikvundo. Vundi. Superforte disigi la histojn : vundi per bajoneto. Vundebla. Kiu povas esti vundita : Sole la kalkano de Aĥilo estis vundebla.